Komunikoj 169

Page 1

TRIMONATA BULTENO DE SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ Jaro 42-a BRAZILO, JANUARO-FEBRUARO-MARTO 2018 N-ro 169

“Amu vian Dion per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj vian proksimulon kiel vin mem.” Jesuo (Mt, 22:37-40).

“Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.” Kardec. La Evangelio laý Spiritismo. Ĉap. 19, §7.

“Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.” Zamenhof. La Espero.

KUNLABORO

T

iu substantiva vorto estas kunmetaĵo kreita per la kuniĝo de du aliaj vortoj: unu estas KUN, prepozicio kiu signifas: akompanon, kune esti; la alia estas vorto derivita de la verbo LABORI; el ĝi devenas la substantivo LABORO, kiu signifas: uzi siajn korpajn aŭ mensajn fortojn por produkti aĵon, plenumi taskon aŭ atingi efikojn, fizikajn aŭ mensajn. La vorto KUNLABORO enhavas ideon pri koope­ rado por atingi difinitan celon, estu ĝi ekonomia, socia aŭ kultura. Kunlabori estas kunhelpi alian personon aŭ asocion, por faciligi al tiu ĉi atingi siajn celojn, aŭ efektivigi siajn revojn aŭ planojn. La KUNLABORO estas tre nobla kaj laŭdinda afero. Kiam ni kunlaboras ni sentas nin kontentaj kaj feliĉaj, ĉar ni fariĝas utilaj kaj helpemaj. Se vi ne kredas je la valoro kaj utileco de kunlaboro, pripensu pri kio okazas al iu veturilo (vagono, kamiono, aŭtomobilo, ĉaro ktp.) se unu el la radoj decidas ne plu kunlabori; se ĝi rompiĝas aŭ ĉesas funkcii. Certe okazos akcidento, ĉu ne?

Alberto Flores organo ne kunlaboras kaj malbone funkcias, certe vi malsaniĝos kaj bedaŭros ke via koro, aŭ via hepato, aŭ via reno, aŭ viaj pulmoj ne volas kunlabori por via bonfarto. En la esperantista movado ni povas kunlabori diversmaniere. Ni kunlaboras se ni pagas akurate nian kotizon; se ni partoprenas en la kunsidoj; se ni organizas aŭ instruas en E-kursoj; se ni aĉetas (kaj legas) librojn; se ni abonas revuojn en Esperanto ktp. Mi estas tre favora al la kunlaboro de esperantistoj kun ne esperantistaj organizaĵoj, ĉar, ĝenerale, la ne esperantistaj asocioj havas pli fortan povon ol niaj esperantistaj kluboj. Ekzemple: mi kaj amikoj jam de 17 jaroj kunlaboras kun la “Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj” de la urbo Volta Redonda, - ŝtato Rio-deĴanejro. Tiu Asocio zorgas pri la informado de senpaga E-kurso kiun ni okazigas ĉiun jaron en ties bela sidejo. Tie ĝi disponigas al ni tre komfortan lerno-ĉambron kun bona lumigado kaj ventolado, blankan tabulon, multajn brakseĝojn por faciligi la skribadon, horloĝon kaj projekciilon. La lecionoj okazas unu fojon en la semajno, merkrede, matene, kaj daŭras du horojn. En la mezo de la leciono ni faras paŭzeton por trinki kafon kun biskvitoj (ĝentileco de la Asocio). Ĉi-jare okazas la 17-a senpaga E-kurso en tiu Asocio de Emeritoj, kies estraro estas tre kontenta pri la kunlaboro kun esperantistoj.

Eĉ malgranda kunlaboro estas efika. Observu kio okazas kiam malgranda radeto de via horloĝo faras strikon. Via horloĝo ĉesas funkcii kaj tio certe multe ĝenos vin! Rimarku kiel, en via korpo, la kunlaboro estas deviga kaj ĝi okazas ĉiumomente. Via dekstra mano ĉiam kunlaboras kun la maldekstra por preni aŭ fari ion. Ekzemple: balai domon, stiri aŭtomobilon ktp. Observu ke unu el viaj kruroj ĉiam helpas (kunlaboras) Do, se vi volas senti vin utila, vi nepre devas esti kun la alia, por ke vi bone marŝu! helpema kaj kunlaborema, ĉar per via kunlaborado al Ankaŭ rimarku ke la diversaj organoj de via korpo la Esperanto-Movado vi certe fariĝas tre kontenta kaj estas ĉiam kunlaborantaj unuj kun la aliaj. Se unu feliĉa homo. Ni laboru kune!


AMIKOJ DE LORENZ PRZEMEK GRZYBOWSKI, pola samideano, konstanta kunlaboranto de nia Eldonejo, verkisto, poligloto, pedagogo... AMIKO DE LA ELDONEJO LORENZ! Jen pecoj de la intervjuo kun Przemek en Almanako Lorenz 2017:

KION REPREZENTAS ESPERANTON POR VIA VIVO? “Mi povas aserti, ke danke al Esperanto plilarĝiĝis miaj mensaj horizontoj kaj plifirmiĝis miaj interesoj pri interkultura dialogo. Fakte, miaj nuntempaj ideoj, idealoj, sintenoj rilate al la mondo kaj al diverskulturaj socioj, miaj profesiaj interesoj kaj familiaj spertoj dependis de diversaj aventuroj ligitaj kun Esperanto. La listo de simpatiegaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi amas kaj admiras, estas la pruvo ke Esperanto ligas homojn malgraŭ la limoj kaj lasas en iliaj koroj eternajn spurojn. Ĝuste tiel okazis kun mi danke al ĉiuj ĉi esperantistoj. Pro miaj Esperanto-kontaktoj ligitaj kun instruado kaj prelegado mi vizitis plurajn landojn (Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉinio, Francio, Hungario, Vjetnamo...) kaj renkontis amason da mirindaj personoj, kiuj instruis al mi kiel vivi. Mi do ofte ŝercas ke mi estas la viktimo de Esperanto – evidente nur en tre pozitiva senco de la esprimo.”

KION REPREZENTAS SPIRITISMO POR VIA VIVO? “Spiritismo estas por mi signifoplena filozofio, el kiu oni povas ĉerpi inspiron kaj la moralan bazon aplikeblan en interkultura mondo. Mi ĉiam penas kaj parolas pri filozofio, ĉar mi ne ŝatas la nocion “doktrino”, kiu en mia medio havas negativan sencon (ĉe ni oni parolas pri doktrinoj stalinista, naciisma, nazia ktp., kiuj provokis amason da teruraj sociaj sekvoj, kaj tio ja neniel rilatas al Spiritismo!).”

REDAKCI-ARTIKOLO Karaj gelegantoj, ankoraŭ foje, Eldonejo Lorenz atingas vin kun multaj informoj: kuriozaĵoj, lanĉoj, pensoj, arto, poezio... La pripensoj bonproporciaj de la vortoj atingas nian intimon, kaj kiam tiuj pripensoj estas prezentitaj pere de arto, atingas la esencon de la ulo. Pro tio, jen Komunikoj por prezenti al niaj karaj gelegantoj iom da esenco pri kio ni laboras pere de Esperanto, ĉi lingvo kiu ne havas barojn kaj rompas la limojn de la tempo kaj de la spaco, kiu pripensigas nin kaj plibonigas nian vivmanieron. Bonan legadon!

KUNLABORU!

Membriĝu ĉe ASOCIO LORENZ kaj helpu la disvastigon de Esperanto kaj Spiritismo en la tuta mondo!

COLABORE!

Torne-se membro da ASSOCIAÇÃO LORENZ e auxilie a divulgação do Esperanto e do Espiritismo em todo o mundo!

“KOMUNIKOJ” TRIMONATA BULTENO DE LORENZ – SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ Fondita la 15-an de decembro 1975 Jaro 42-a – n-ro 169 | Januaro-Februaro-Marto 2018 Interreta kaj papera senpagaj eldonoj Ĉirkaŭ dudek mil legantoj en la tuta mondo KONTAKTIĜU KUN NI KAJ ALIĜU: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz Rua Francisco Vale, 57 Engenheiro Leal 21370-171 Rio de Janeiro-RJ – Brasil (Brazilo) Telefonoj: + 55-21-2450-4768 | + 55-21-99058-4028 (Zap) | + 55-21-98485-4539 Skajpo: Lorenz Editora | Fejsbuko: Editora Lorenz | Retadreso: editora_lorenz@uol.com.br Retpaĝo: http://editoralorenz.blogspot.com.br

2

N-ro 169

Kompostita de Rogério Mota


FELIĈA KONSTATO!

S

Gilbert Ledon (Francio)

cii, havi plenan certecon pri la vivo post la morto, estas io mirinda kaj nepriskribebla! Mi, inĝeniero, aviadisto, ĵurnalisto, ateisto konvinka, kaj precipe, orgojle, mi parolas, mi asertas, mi atestas: Esperantisto!

FRATECA PETO

H

elpu per via preĝo ĉiujn viajn fratojn: kiuj neniam trovas tempon aŭ rimedojn por esti utila al iu;

kiuj sin sentas ĉie vundataj de aliula maldankemo; kiuj vindas al si la okulojn per nigra tolaĵo, por vidi

Orgojle mi ĉiam laboris pri kaj por nia lingvo, ekde mia juneco ĝis mia lasta tago sur la Tero kaj nune, imagu, trans mia propra morto!

malbonon en ĉiaj situacioj;

Mi konstatas ke la vivo ne ŝanĝiĝas, escepte de la fakto senti nian materion pli subtila, delikata, mi eĉ riskus... pli bela!

kiuj nur laboras en la ebura turo de sia persona kulto, ne malsuprenirante ĝiajn ŝtupojn por kunlabori kun la ceteraj;

Tie ĉi, koloroj, akvoj, floroj, boskoj, konstruaĵoj, tuto!

kiuj rigardadas mil kastelojn en la aero, sed ne ekbruligas eĉ unu kandelon sur la tero;

La bedaŭro estas vidi vin, paroli al vi, sed konstati pri la sama blindeco kaj surdeco viaj, kiujn mi mem, iutage spertis!

kiuj sin kredas specialaj senditoj kaj kreditoroj je

Do, ni ekkomencas kompreni la utilecon de l’ mediumo... sed alproksimiĝi de la taŭga mediumo ankaŭ ne estas facila afero!

kiuj konsumas altvaloran tempon de la aŭdantoj,

Multaj el vi jam scias pri mi kaj mia nomo.

privilegioj; parolante ekskluzive pri si mem; kiuj rezignas lernadi plu en la homa lukto;

Mi kore dankas al vi ĉiuj la preĝojn favore al mi. Vi estas bonaj, veraj fratoj, amikoj!

kiuj gardadas pardonpeton por ĉiuj siaj kulpoj;

Dank’ al tio, hodiaŭ mi plibone komprenas aferojn kiujn al mi, hieraŭ, ŝajnis tute neeblaj.

kiuj sin opinias nepraj centroj de la ĝenerala intereso;

Ĝis, karaj miaj.

kiuj pretendas la rolon de korifeoj en la mondumo; kiuj sisteme kultas malsanon kaj malhelpadon kontraŭ ĉio. Ili estas suferantoj de grava malsano, bezonantaj la Silentan Helpon.

Via, Gilbert Ledon

Mesaĝo psikografie ricevita de la mediumo Dirce Sales, en Esperanto, en 04/01/2009.

El la libro: Kristana Agendo Spirito: Andreo Ludoviko Mediumo: Francisco Cândido Xavier

LANĈO La lasta lanĉo de Lorenz estas la tre grava mediuma verko, “La Senditoj”, de la Spirito André Luiz, psikografiita de la brazila mediumo Francisco Cândido Xavier. Se vi, ekster brazilaj samideanoj, volos ĝin ricevi, tute senpage, sciigu al ni vian kompletan nomon kaj poŝtadreson. Se vi jam ricevas niajn librojn, ne bezonas skribi al ni. Nia retpoŝtradeso: editora_lorenz@uol.com.br Jen resumo de la verko: Ĉi tiu libro rivelas ke la korpa morto senvualigas la spiritan vivon kiel kontinuan evoluprocezon.

Ĝiaj kvindek unu ĉapitroj rakontas pri la spertoj de pluraj Spiritoj, kiuj reenkarniĝis kun planitaj taskoj necesaj al sia perfektiĝado. Tie ĉi ankaŭ estas pritraktataj tiaj temoj, kiel la kulto de la Evangelio en la hejmo, la bonfaraj efikoj de la praktikado de bono, la spirita malviglado kaj la timo antaŭ la morto. La spirita aŭtoro evidentigas la oportunecon de la laboro de l΄ mediumoj kaj ilin avertas pri la neceso praktikadi la spiritajn instruojn en la intima sfero, celante evitigi al ili la revenon en la Spiritan Mondon sen la plenumado de la akceptitaj sin devontigoj. N-ro 169

3


AS PRECES

PRI LA PREĜOJ

Elevam-se todos os dias às esferas Celestes muitas preces dos terrícolas; Mãos piedosas erguem-se com gemidos, Vozes chorosas queixam-se dos sofrimentos.

Leviĝas ĉiutage al la sferoj Ĉielaj multaj preĝoj de l’ teranoj; Kun ĝem’ interplektiĝas piaj manoj, Plorantaj voĉoj pri l’ suferoj.

Elevam-se dos cárceres queixosas orações, Pedindo auxílio contra os tiranos; Elevam-se súplicas doridas contra as doenças, As desventuras e os pesados fardos da miséria.

Leviĝas plendaj preĝoj el karceroj, Petante helpon kontraŭ la tiranoj; Leviĝas plendaj preĝoj pri l’ malsanoj, Pri l’ malfeliĉ’ kaj pezaj pri l’ mizeroj.

Os anjos recebem em caminho As preces dirigidas aos céus E lhes examinam a razão de ser;

La preĝojn, direktitajn al ĉieloj, Ricevas sur la vojo la anĝeloj Kaj ilin pri la pravo ekzamenas;

As queixas injustas ficam sem resposta; Só quando o exame dos anjos encontra justiça no pedido, O Auxilio Divino desce aos suplicantes.

Maljustaj plendoj restas sen respondo; Nur kie pruvis juston l’ anĝelsondo, Helpado Dia al preĝintoj venas.

Spirito: João da Cruz e Souza Mediumo: Francisco Cândido Xavier João da Cruz e Souza naskiĝis la 24-an de Novembro 1861 en Nossa Senhora do Desterro, nuntempe Florianópolis, SC (Brazilo). Li elkarniĝis en la 19-a de marto 1898 en Antônio Carlos, MG (Brazilo). Cruz e Souza estis poeto kaj aktiva konferencisto

por la abolicio. La franca kritiko konsideris lin kiel unu el la plej gravaj simboloj de la okcidenta poezio. Fonto: Reformador, jan./1950, p. 3. Kunlaboris: Aymoré Vaz Pinto

AL MANAKO LORENZ

Karaj geamikoj el la tuta mondo, se vi volos ricevi, senpage, pere de Interreto, pdf-ajn versiojn de Almanakoj Lorenz, sciigu al ni vian retadreson kaj kun granda ĝojo ni ilin sendos al vi: editora_lorenz@uol.com.br 4

N-ro 169


Alma Nua

Simpla Animo

Minha alma nua No colo de Deus, Se alimenta.

Mia simpla animo Ĉe la brusto de Dio, Sin nutras.

Ele cuida de mim Porque me ama.

Li min flegas Ĉar Li min amas.

Seu carinho me conforta, Seu calor me protege.

Lia zorgo min konsolas, Lia varmosento min protektas.

Sua voz me acalma, Seu colo me levanta.

Lia voĉo min trankviligas, Lia brusto min starigas.

Sou alma da Sua alma, Criança frágil, mas feliz.

Mi estas animo de Lia animo, Malfirma infano, sed feliĉa.

Às vezes, choro, me sujo... E Ele me limpa, me afaga E me beija.

Kelkfoje mi ploras, Mi malpurigas min... Li min purigas, min karesas Kaj min kisas.

Ouço Suas canções de ninar E adormeço nos Seus braços.

Mi aŭdas Liajn lulajn kanzonojn Kaj mi ekdormas ĉe Liaj brakoj.

(Kunlaboras: Rogério Mota - Brazilo) Tradukita el la portugala lingvo de Paulo Roberto Carvalho

À Minha Terapeuta

Al Mia Terapeŭtino

Clausurando sereno aquela porta Não mais me sustento em coerência Já não sou mais eu, sou minha essência E a ti evola minh´alma semimorta

Interne de ĉi ĉambro enŝlosita Ne plu staras mi en kohereco Anstataŭ mi jen mia esenco Antaŭ vi animo mia frakasita

Não és simples terapeuta, és grande alma A quem confio meu destino e vida És porto de chegada e de partida Aonde a tempestade se acalma

Antaŭ vi mia animo sterniĝas, Multe pli vi donas ol terapi´ Haveno de esperoj estas vi Kie ĉiaj tempestoj sereniĝas

Busco em ti consolo clínico, amparo Alguém que me sustenha na aflição E que possa ajudar-me a caminhar

En vi serĉas mi klinikan helpon, Iun, kiu min gvidos dum afliktoj Kaj min helpos trairi vivobatojn

Ajudar-me a remover os anteparos Em sinergismo vencer a depressão E perdoar-me sem antes me julgar...

Igante min kapabla kontraŭstari, En sinergio deprimiĝon venki Helpante min formovi obstaklojn...

Célio Freitas Martins N-ro 169

5


D

anke al mia vizito en Rio de Janeiro en la jaro 2014 mi havis unuajn, senperajn kontaktojn kun brazi­ laj esperantistoj-spiritistoj.

de kristanoj – Biblion. Ni admiris amikajn rilatojn regantajn en la komunumo de spiritistoj. Al la legantoj el la EsperantoLibraro plaĉas la tekstoj publikigataj en En Pollando homoj malmulte scias pri Almanakoj Lorenz pro diversaj temoj de ilia agado por paco kaj inter­kompreniĝo. verkoj kaj pro plena de eleganteco, tute Mi kaj miaj geamikoj Iza kaj Ĉeslavo senagresema formo de prezentado de ili. unue serĉis informojn ĉe Vikipedio kaj Viaj polaj geamikoj deziras pros­peron al en Almanakoj Lorenz, kiujn ni posedis en Eldonejo Lorenz por venon­taj jaroj! la biblioteko. Surloke ni trovis homojn Plejamike, perfekte uzantajn nian universalan lingvon por interpreti la sanktan libron

Ela Karczewska

Ela Karczewska – Pollando

NI REKOMENDAS Retejo de TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO (TEVA)

www.vegetarismo.info

La asocio disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, kaj varme bonvenigas ĉiujn kiuj vojaĝas sur tiujn ĉi du verdajn vojojn aŭ serĉas infor­ mojn pri kiel tion fari.

NI RICEVIS KAJ REKOMENDAS

Monata gazeto INFORMILO kun ĝia suplemento AUTAŬEN:

SENPAGAJ LIBROJ... Ĉiuj kiuj loĝas ekster Brazilo rajtas ricevi niajn librojn, en Esperanto, tute senpage. Sufiĉas nur sendi vian kompletan nomon kaj poŝtadreson al

editora_lorenz@uol.com.br

6

N-ro 169


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.