Almanakolorenz2017 com capa arq leve

Page 1

2017

La mediumeco de

NAO DEGUĈI, la Fondint ino de Oomoto Benedicto Silva

La ideoj, kiujn ni faras al ni pri la Universo kaj ties leĝoj, pri la rolo, kiun ĉiu el ni devas ludi sur tiu ĉi vasta scenejo, estas ja gravegaj, ĉar ĝuste laŭ tiuj ideoj ni starigas nian konduton, la celon de nia vivo, al kiu celo ni nepre marŝas.

Léon Denis

NAŬZO PRI LA VIVO. ESPERANTOLOGIO KAJ MEMMORTIGO INTERLINGVISTIKO EN LA Allan Kardec UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ Ilona Koutny

AMO DAŬRAS ETERNE Trevor Steele

INTERVJUO

Przemek Grzybowski


ALMANAKO

LORENZ 2017



ALMANAKO

LORENZ 2017 TRIDEK SEPA NUMERO JARO 2017

Eldonis SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ RIO-DE-Ä´ANEJRO (RJ) - BRAZILO


LEGANTOJ EN LA TUTA MONDO

CATALOGAÇÃO NA FONTE DO DEPARTAMENTO NACIONAL DO LIVRO J37

ALMANAKO LORENZ 2015 – n-ro 37 – Rio-de-Ĵanejro : Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2017.

204p.; 24cm; il.

Esperantaj tekstoj.

ISBN 978-85-86984-20-4

1. Esperanto – Spiritismo. I. Titolo. II. Serio.

CDD: 133.9

SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ Rio-de-Ĵanejro (RJ) - Brazilo Tel. +55-21 2452-9039 / +55-21 2450-4768 editora_lorenz@uol.com.br


ALMANAKO LORENZ

Jara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz 2017 – Tridek sepa jaro Estraro: Prezidanto: Vic-Prezidanto Direktoro Financisto: Direktoro Adjunkto: Direktoro Adjunkto:

Robinson Mattos Celso Pinheiro Mauro Libânio da Fonseca João Silva dos Santos Geralcino Viana Gomes

Komitato: Prezidanto:

Affonso Borges Gallego Soares

Membroj:

Alberto Flores Amaury de Souza Antônio de Souza Barbosa Balbina Ferreira Cesar Soares dos Reis Elmir dos Santos Lima Ismael de Miranda e Silva Joel Maciel Soares José Roberto Motta da Silva Vicente Paulo Werneck Tânia Maria Fernandes Paixão Zita Flora de Almeida João Nunes Lins Álvaro Borges de Almeida Motta

Anstataýantoj: Rogério Mota Julieta Dulce do Vale Ramos de Souza Kontrola konsilantaro: Membroj:

Danilo Carvalho Villela Eloy Carvalho Villela Romualdo de Castro Celani

Anstataýantoj: Aylton de Lima Rocha Suely Alves Lopes Kompostita de Rogério Mota Reviziistoj: Jader Rodrigues da Silva, Célio Freitas Martins Presita en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo


KALENDARO 2017

1

Januaro 2 9 16 3 10 17 4 11 18 5 12 19 6 13 20 7 14 21 8 15 22

Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato 1 Dimanĉo 2

Aprilo 3 10 17 4 11 18 5 12 19 6 13 20 7 14 21 8 15 22 9 16 23

Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato 1 Dimanĉo 2

3 4 5 6 7 8 9

Julio 10 17 11 18 12 19 13 20 14 21 15 22 16 23

Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo

Oktobro 2 9 16 3 10 17 4 11 18 5 12 19 6 13 20 7 14 21 8 15 22

Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo

1

1 2 3 4 5

Februaro 6 13 20 27 7 14 21 28 8 15 22 9 16 23 10 17 24 11 18 25 12 19 26

1 2 3 4 5

Marto 6 13 20 7 14 21 8 15 22 9 16 23 10 17 24 11 18 25 12 19 26

1 2 3 4 5 6 7

Majo 8 15 22 29 9 16 23 30 10 17 24 31 11 18 25 12 19 26 13 20 27 14 21 28

1 2 3 4

Junio 5 12 19 6 13 20 7 14 21 8 15 22 9 16 23 10 17 24 11 18 25

1 2 3 4 5 6

Aŭgusto 7 14 21 8 15 22 9 16 23 10 17 24 11 18 25 12 19 26 13 20 27

Septembro 4 11 18 5 12 19 6 13 20 7 14 21 1 8 15 22 2 9 16 23 3 10 17 24

1 2 3 4 5

Novembro 6 13 20 7 14 21 8 15 22 9 16 23 10 17 24 11 18 25 12 19 26

23 30 24 31

25 26 27 28 29 24 25 26 27 28 29 30 24 31

25 26 27 28 29 30 23 30 24 31

25 26 27 28 29

28 29 39 31

27 28 29 30

Decembro 4 11 18 5 12 19 6 13 20 7 14 21 1 8 15 22 2 9 16 23 3 10 17 24

27 28 29 30 31

26 27 28 29 30

25 26 27 28 29 30

25 26 27 28 29 30 31


Jesus

F. V. Lorenz

L. L. Zamenhof

Allan Kardec


INDEKSO

PREZENTO ...................................................................................................................13

Vladimir I. Ionesov KULTURO KIEL SPIRITA TRANSFORMIĜO: IUJ MEDITOJ PRI LA ALMANAKO LORENZ ......................................................... 15

Allan Kardec NAŬZO PRI LA VIVO. MEMMORTIGO ............................................................. 17

Trevor Steele AMO DAŬRAS ETERNE ................................................................................... 23

Cesar Soares dos Reis BRAZILA INSTITUTO DE SPIRITISMA KULTURO — IOM DA HISTORIO ..... 25

Ilona Koutny ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO EN LA UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ ................................................... 29

Divaldo Pereira Franco VIVU FELIĈA ..................................................................................................... 37

Benedicto Silva LA MEDIUMECO DE NAO DEGUĈI, LA FONDINTINO DE OOMOTO ............ 39

Benedicto Silva LA EKSTERORDINARA GENIO DE ONISABURO DEGUĈI ........................... 45


Chen Ji KION VI SCIAS PRI ĈINIO? .............................................................................. 49

Brunilde Mendes do Espírito Santo LIBROŜRANKO ................................................................................................. 55

Vladimir I. Ionesov KULTURO KIEL SPIRITA TRANSFIGURIĜO: DE KAOSO AL ORDO ............ 57

Eurípedes Alves Barbosa KAMPANJO ZAMENHOF .................................................................................. 61

Affonso Soares EN AMIKA KORESPONDADO .......................................................................... 65

Alberto Flores BENJAMIN C. CAMOZATO ............................................................................... 69

Bob Felby EKLEZIO UNUIGA ............................................................................................. 71

Allan Kardec DUOPA SINMORTIGO PRO AMO KAJ DEVO ................................................. 77

Renato Corsetti ĈU DEMOKRATECO EBLAS EN LA REGNO DE MENSOGOJ? .................... 81

Elmir dos Santos Lima TOKSMANIO = ĈIES PROBLEMO, ĈIES DEFIO ............................................. 93 INTERVJUO – PRZEMEK GRZYBOWSKI ................................................................... 97


Divaldo Pereira Franco VIVU FELIĈA ................................................................................................... 111

Néia Lúcia Souza BIBLIOTEKO CARLOS DOMINGUES ............................................................ 113

Roberto Sartoro SERĈIS RIĈECON SED TROVIS ESPERANTON .......................................... 117

Abel Siney JEAN PIERRE, LA JUNULO DE LA OR-MONEROJ ...................................... 131

Roland Rotsaert CESAR VANBIERVLIET .................................................................................. 137

Anibal Machado LA PORDO ....................................................................................................... 141

Petro Chrdle PŘEMYSL PITTER – EŬROPA HUMANISTO KAJ JUSTULO INTER LA POPOLOJ ............................................................. 143

Francisco Cândido Xavier INSTRUMENTOJ DE L’ PERFEKTIĜO ........................................................... 152

Paul Josep Desailly POEZIECE ESPERANTO VENKAS ................................................................ 157

Richard Simonetti STRATLAMPO ................................................................................................. 167


Maria Sabina POEZIOJ .......................................................................................................... 170

Vasil Kadifeli LA HISTORIO DE LA TURKA ESPERANTO MOVADO ................................. 175

Léon Denis LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO ............................................................ 181

Araceli Aguilar GRAVECO DE LA INTIMA REFORMO, KAJ KIEL FACILIGI ĜIN PER ERICKSONA HIPNOTO ................................. 185

Raymundo Souza VENU ZAMENHOF .......................................................................................... 191

Divaldo Pereira Franco VIVU FELIĈA ................................................................................................... 193

Alberto Flores KELKAJ PIONIROJ DE LA ESPERANTO-MOVADO EN SUDA RIOGRANDO – BRAZILO ............................................ 195

Trevor Steele ELĈERPAĴO EL KAJ STAROS TRE ALTE … ............................................... 201

Richard Simonetti LA FUĜINTA SKLAVO .................................................................................... 203



PREZENTO

Plej ĝoje Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz prezentas novan eldonon de sia Almanako, kiel ĉiam celanta koran kaj mensan nutradon de diversnacia legantaro. Same diversnacia estas la artikolista teamo, el kiu menciindas, pro ilia senduba graveco, la famkonataj samideanoj Renato Corsetti kaj Trevor Steele, respektive el Italio kaj Aŭstralio. Sed ankaŭ estas bonaj kontribuoj de samideanoj el Belgio, Ĉeĥio, Ĉinio, Meksiko, Pollando, Rusio kaj Turkio. La diverstema enhavo, iel respegulanta la buntecon de la homa kulturo, liveras intelektan kaj spiritan plezuron per belaj tekstoj pri religio, filozofio, arto, scienco, literaturo interalie, sen perdo de ĝia esenca celado, nome la disvastigo tutmonda de la Triopa Idealo – Evangelio, Spiritismo, Esperanto. Ĉi-eldone la delikata temo ‘memmortigo’ estas en reliefo. Laŭ Monda Orga­ nizaĵo pri Sano, memmortigo estas gravega sanproblemo. Statistike, ĉiun 40 sekundon iu homo en la mondo sinmortigas. Tio signifas, ke pli ol 800 miloj da homoj memmortigas sin ĉiujare. Okaze de kodigado de Spiritismo kaj preparado de la Libro de la Spiritoj (1857), Allan Kardek, en Francio, faris demandojn al la elkarniĝintaj Spiritoj ankaŭ pri la ‘naŭzo pri la vivo’. Estas interese konatiĝi kun iliaj respondoj ĉi tie reproduktataj. Kelkajn jarojn poste, Allan Kardec eldonis la libron La Ĉielo kaj la Infero (1865), grandparte konsistanta el raportoj pritraktantaj la sorton de la Spiritoj post la morto de la fizika korpo. El ili ni reproduktas la pleninstruan artikolon Duopa Sinmortigo pro Amo kaj Devo. Vi, kiu volas studi memmortigon kaj koni funde la sekvojn de tiu problemo en la spirita mondo, povas/devas legi la imponan verkon Memoraĵoj de Sinmortiginto,


14

ALMANAKO LORENZ 2017

diktitan de la Spirito Kamilo Kastelo Branko al la brazila mediumino Yvonne do Amaral Perejra kaj eldonitan de Brazila Spiritisma Federacio. Äœian esperantigon kaj koncernan E-eldonon prizorgis respektive la kompetenta Affonso Borges Gallego Soares kaj Eldonejo Lorenz. Societo Lorenz forte deziras al la legantaro plenan Ä?uon de la Almanako-2017, al ĉiuj esprimante sian dankon pro la amika, frata kaj fervora subteno al sia programo!

La Estraro


KULTURO KIEL SPIRITA TRANSFORMIĜO: IUJ MEDITOJ PRI LA ALMANAKO LORENZ

Vladimir I. Ionesov – Rusio

Ekzistas eldonaĵoj, kiuj signifas ion pli ol nura teksto, ilustraĵoj kaj rakontoj. Oni volas ne nur teni ilin en la manoj, legi kaj foliumi la paĝojn, sed ekestas deziro paroli pri ili, inkludi ilin en la konversacion pri la plej intimaj scioj pri si mem kaj la mondo. Tiuj ĉi eldonaĵoj kuraĝigas nin turni nin al la spirita unueco (primara principo), kiun dum jarcentoj tiel dramplene sopiras ekposedi la homaro, sed kiu ĉiufoje defias nin kaj igas nin strebi al altaj celoj, erari, serĉi kaj rezigni. La senco de tiu ĉi tuthomara aspiro – defendi sian rajton je vivo. La eldonaĵo, kiu pri tio al ni ne nur memorigas, sed ankaŭ unuigas nin en la praktiko de spirita transformiĝo de homo kaj kulturo nomiĝas Almanako Lorenz. Ĝi estas, sen troigo, unika almanako. La titolo mem enhavas aludon je rekontrolo (rekvalifiko) de la plej signifaj aferoj kaj eventoj en la vivo de homo, kulturo kaj naturo. Ja, la vorto “almanako” devenas de la araba ‫( خانملا‬al-manāx aŭ al-manākh) astrologia kalendaro, klimato, sunhorloĝo. Ne hazarde sur la titolpaĝoj de la volumo estas metita la kalendaro, kiu memorigas al ni ne nur


16

ALMANAKO LORENZ 2017

pri la tempo, sed ankaŭ pri la ŝanco, kiu disponigatas al ĉiu homo por uzi ĝin por la paco, belo, amo kaj kreado. Tiel, kiel tion plej bone pruvis Jesuo-Kristo, Allan Kardec, Ludoviko Zamenhof kaj Francisco Lorenz, kies portretoj penetre rigardas la leganton desur la kvina paĝo de ĉiu numero de la artikolaro. Kio do tiel allogas kaj inspiras legantojn de la Almanako? Ĝi vekas la kultu­ rologian intereson pro pluraj kialoj. Unue, diversspecaj materialoj de la Almanako evoluigas konektojn de la tempoj, montras gravecon de intergeneracia dialogo, konstruas ponton inter la pasinteco, estanteco kaj futuro. Liganta forto de tiu ĉi komunikado estas kulturo – ties krea sperto kaj viv-asertaj valoroj, tradicioj kaj novigoj. Due, sur la paĝoj de la Almanako estas kreita rimarkinda internacia platformo por interkultura komunikado, transdono de ideoj, konoj, vizioj, pro­jektoj, kiuj spirite riĉigas kaj kunigas ĉiujn, kiuj fariĝis partoprenantoj de multkultura praktiko de ĉi tiu jara periodaĵo. Trie, la Almanako sukcese disvolvas la sperton de interfaka kunagado, kombinante malsamajn ĝenrojn de la kultura praktiko – literatur-artaj verkoj, publicistikaj eseoj, soci-politikaj artikoloj kaj sciencaj esploroj. Kvare, la Almanako estas renkontejo por la homoj, kiuj per siaj verkoj dividas kun kolegoj el diversaj landoj la plej esencan kaj karan, tiamaniere unuigante la mondon tra scioj. Kvine, tiu ĉi eldono distingiĝas per sia akcentita humanisma orientiĝo, inicante la leganton al la plej altaj specimenoj de homamo kaj packreado. Fine, sese, la unikeco de la Almanako estas en tio, ke por realigo de sia humanisma strategio ĝi kultivas komunikajn kapablojn de la internacia lingvo Esperanto. Estas simbole, ke ĝuste Esperanto, pli precize la Kulturo de Esperanto en sia esenco esprimas ĉiujn tiujn universalajn principojn, per kiuj tiu ĉi eldonaĵo gvidas sin jam dum pli ol 35 jaroj. Montrante kaj pruvante, ke Esperanto povas sukcese antaŭenigi la praktikon de spirita transformiĝo de homo kaj de komunikado de popoloj, tiu ĉi presita eldono ĉiele kontribuas al kompreno de la vera senco kaj celo de kulturo. Pro tio ĉi, la Almanako gajnis merititan rekonon de ĉiuj, kiuj almenaŭ unufoje prenis ĝin en la manoj. Ĉu tio ne sufiĉas por kuraĝigi eĉ la plej postuleman kritikiston inkludi la Almanakon Lorenz en la liston de sia legado?


NAŬZO PRI LA VIVO. MEMMORTIGO. Allan Kardec – Francio

El kio venas la naŭzo pri la vivo, ekposedanta iujn individuojn sen pravigeblaj motivoj? “Efiko de senfareco, de nekredo kaj, ofte, de trosatiĝo. Por homo, aplikanta siajn kapablojn al utila celo kaj laŭ siaj naturaj inklinoj, laboro estas neniel senĉarma, kaj la vivo pli rapide fluadas; li eltenas des pli pacience kaj rezignacie la sortoŝanĝojn, ĉar li agas kun okuloj turnitaj al la pli firma kaj daŭra feliĉo, lin atendanta.” Ĉu la homo rajtas disponi je sia propra vivo? “Ne. Nur Dio tion rajtas. Propravola memmortigo estas malobeo je ĉi tiu leĝo.” a) Ĉu memmortigo ne estas ĉiam mem­ vola? “Frenezulo, kiu sin mortigas, ne scias, kion li faras.” Kion pensi pri memmortigintoj, kies krimo havas kiel kaŭzon la naŭzon al la vivo? “Malsaĝaj! Kial ili ne laboras? La ekzis­ tado ne estus al ili peza ŝarĝo.” Kion pensi pri memmortiginto, celanta sin forsavi de la ĉi-mondaj mizeroj kaj disreviĝoj?


18

ALMANAKO LORENZ 2017

“Kompatindaj Spiritoj, ne havantaj kuraĝon por elteni la mizeraĵojn de l’ ekzistado! Dio helpas tiujn, kiuj suferas, kaj ne tiujn, kiuj havas nek energion, nek kuraĝon. La afliktoj de la vivo estas provoj aŭ kulpelpagoj; feliĉaj tiuj, ilin senplende elportantaj, ĉar ili estos rekompencitaj! Kontraŭe, ve al tiuj, esperantaj sinsavon el tio, kion, en sia malpieco, ili nomas hazardo aŭ ŝanco! Hazardo aŭ ŝanco — mi uzas ilian esprimon — povas ja ilin kelkatempe favori, sed nur por montri al ili, poste kaj pli kruele, la senvalorecon de tiuj vortoj.” a) Ĉu tiuj, pelintaj malfeliĉulon al tiu ago de malespero, ricevas la sekvojn de sia ago? “Ho, ve al tiuj! Ĉar ili respondos, kvazaŭ por murdo.” Ĉu homo, baraktanta en necesbezono kaj lasanta sin morti de malespero, povas esti rigardata, kvazaŭ li sin mortigas? “Li estas memmortiganto, sed la homoj, kiuj tion kaŭzis kaj kiuj povus tion antaŭhaltigi, estas pli kulpaj ol li, kaj indulgo lin atendas. Tamen ne kredu, ke li estos senkulpigita, se li ne havis karakterfirmecon kaj persistemon, kaj se li ne uzis sian tutan intelekton por sin eltiri el sia malfacila situacio. Precipe, ve al li, se lia malespero naskiĝas el fiero; mi volas diri, se li estas unu el tiuj homoj, kies fiero paralizas la intelekton, el tiuj, kiuj hontus ŝuldi sian ekzistadon al la laboro de siaj propraj manoj kaj kiuj preferas morti de malsato, ol rezignas tion, kion li nomas sia socia pozicio! Ĉu ne estas centoble pli noble kaj digne alfronti la malprosperon, spiti la kritikon de vanta, egoista mondo, kiu montras bonvolon nur al tiuj nenion bezonantaj, kaj kiu turnas al vi la dorson, se vi bezonas ĝian komplezon? Oferi la vivon pro konsidero al tia mondo estas stultaĵo, ĉar ĝi neniel atentas tiun oferon.” Ĉu memmortigo, celanta evitigi honton pro malnobla ago, estas tiel riproĉinda, kiel tiu, kaŭzita de malespero? “Memmortigo ne forlavas kulpon; kontraŭe, estos du kulpoj, anstataŭ unu sola. Kiam oni kuraĝis fari malbonon, tiam oni kuraĝu ankaŭ suferi ties sekvojn. Dio juĝas, kaj, laŭ la kaŭzo, Li iafoje povas mildigi Sian severecon.”


ALMANAKO LORENZ 2017

19

Ĉu memmortigo estas pravigebla, kiam ĝi celas malhelpi, ke honto refalu sur filojn aŭ familion? “Kiu tiel kondutas, tiu ne kondutas bone, sed li tion kredas, kaj Dio ĝin bone konsideros, ĉar ĝi estas pago, kiun la homo altrudas al si mem. Tiu intenco malpligravigas lian eraron; sed la homo ja eraris. Cetere, forigu de via socio maljustajn kutimojn kaj interkonsentojn, kaj ne okazos plu tiaj memmortigoj.” Homo, tranĉanta mem sian vivon, por evitigi al si honton pro malnobla ago, pruvas, ke li pli ŝatas la estimon de siaj similuloj ol tiun de Dio, ĉar li eniros en la spiritan vivon ŝarĝita de maljustaĵoj, kaj li flanken metis la rimedojn por ĉi tiujn kompensi dum sia vivo. Dio estas ofte malpli severa ol la homoj; Li pardonas la sinceran pentanton kaj enskribas en nian krediton la kompenson, kiun ni faras; memmortiginto nenion kompensas.

Kion pensi pri homo, sin mortiginta kun la espero pli rapide veni en pli bonan vivon? “Frenezaĵo! Li faru bonon, kaj li estos pli certa tien alveni; ĉar, per memmortigo, li malfruigas sian eniron en pli bonan mondon, kaj li mem petos veni kompletigi ĉi tiun vivon, kiun li tranĉis pro falsa ideo. Eraro, kia ajn ĝi estas, neniam malfermas la sanktejon de la elektitoj.” Ĉu ofero de la vivo ne estas iafoje merita, ekzemple, kiam la homo celas savi aliulan vivon aŭ esti utila al siaj similuloj? “Tio estas superbela, laŭ la intenco kaj tiam la ofero de l’ vivo ne estas memmortigo; sed Dio malaprobas ĉian senutilan oferon kaj ĝin ne povas plezure vidi, se fiero ĝin makulas. Ofero estas merita nur pro sinforgeso, kaj tiu, kiu ĝin faras, havas iafoje ian kaŝitan penson, kiu malpliigas la valoron de la ofero je la okuloj de Dio.” Ĉia ofero, kiun homo faras malprofite por sia propra feliĉo, estas ago treege merita je la okuloj de Dio, ĉar ĝi estas apliko de la leĝo de karitato. Nu, ĉar la vivo estas la surtera havaĵo, kiun la homo plej ŝatas, tiu, kiu rezignas ĝin por la bono de siaj similuloj, faras nenian atencon: li faras oferon. Sed, antaŭ ol tion fari, la homo devas pripensi, ĉu lia vivo ne povus esti pli utila ol lia morto.


20

ALMANAKO LORENZ 2017

Ĉu homo, pereanta kiel viktimo de la eksceso de pasioj, kiuj, laŭ lia propra konscio, plifruigos lian morton, sed kiujn li jam ne kapablas kontraŭstari, ĉar la kutimo aliigis ilin en efektivajn fiziologiajn bezonojn, faras memmortigon? “Tio estas morala memmortigo. Ĉu vi ne komprenas, ke la homo tiam estas duobla krimulo? Krom bruteco kaj manko de kuraĝo, estas ĉe li ankaŭ forgeso pri Dio.” a) Ĉu li estas pli aŭ malpli kulpa ol tiu, kiu forprenas al si la vivon pro malespero? “Li estas pli kulpa, ĉar li havas tempon por pripensi sian memmortigon. Ĉe homo, kiu tiel agas subite, fariĝas iafoje ia halucinacio, tre simila al frenezeco; la dua estos multe pli severe punita, ĉar la punoj ĉiam rilatas kun la konscio pri la eraroj.” Kiam iu persono vidas antaŭ si neeviteblan, teruran morton, ĉu li kulpas, se li malplilongigas je kelkaj momentoj siajn suferojn per memvola morto? “Oni estas ĉiam kulpa, kiam oni ne atendas la limon difinitan de Dio. Cetere, kiu povas esti certa, malgraŭ ŝajnoj, ke alvenis lia horo foriri kaj ke, ĉe la lasta momento, ne venos ia neatendita helpo?” a) Oni konceptas, ke, en ordinaraj cirkonstancoj, memmortigo estas riproĉinda; sed, ni supozas la okazon, ĉe kiu la morto estas neevitebla kaj la vivo estas malplidaŭrigita nur je kelkaj momentoj. “Tio estas ja malesto de rezignacio kaj de submetiĝo al la volo de l’ Kreinto.” b) Kiuj estas, en ĉi tiu okazo, la sekvoj de tiu ago? “Puno konforma al la graveco de la kulpo kaj, kiel ĉiam, al la cirkonstancoj.” Ĉu malprudentaĵo, senbezone kompromitanta la vivon, estas riproĉinda? “Nenia kulpeco ekzistas tie, kie ne estas intenco aŭ pozitiva konscio fari malbonon.”


ALMANAKO LORENZ 2017

21

Ĉu la ago de virinoj, kiuj, en iuj landoj, volonte brulkonsumiĝas sur la korpoj de siaj edzoj, povas esti rigardata kiel memmortigo; kaj, ĉu ili suferas la sekvojn de tiu ago? “Ili obeas socian konvencion, kaj, ofte, ili cedas pli al perforto, ol al sia propra volo. Ili kredas, ke ili plenumas devon, kaj tiu ne estas la karaktero de memmortigo. Ilia senkulpigo troviĝas en ilia neklereco. Tiuj barbaraj kaj stultegaj kutimoj malaperos kun la kresko de l’ civilizacio.” Ĉu homoj, kiuj, ne povante elporti la perdon de amataj personoj, sin mortigas kun la espero iri al ili, trafas sian celon? “La rezultato estas por ili rekte kontraŭa al tiu, kiun ili esperas; anstataŭ esti denove kun sia amato, ili malproksimiĝas de li por multe pli da tempo, ĉar Dio ne povas rekompenci malkuraĝaĵon, nek la insulton, kiun oni faras al Li, pridubante Lian zorgon. Ili pagos tiun momenton da frenezeco per ĉagrenoj pli grandaj ol tiuj, kiujn ili esperas malplidaŭrigi, kaj ili ne havos, kompense de tiuj ĉagrenoj, la plezuron, kiun ili esperis.” (934 kaj sekv.) Kiuj estas, entute, la sekvoj de memmortigo en la spirita mondo? “La sekvoj de memmortigo estas tre malsamaj: ne ekzistas difinitaj punoj kaj, en ĉiuj okazoj, ili estas ĉiam konformaj al siaj kaŭzoj; tamen ekzistas sekvo, kiun memmortiginto ne povas evitigi al si, nome la desapontiĝo1. Cetere, la sorto ne estas unu sola por ĉiuj; ĝi dependas de la cirkonstancoj; iuj elpagas sian kulpon tuj, aliaj, en nova ekzistado, kiu estos pli malbona ol tiu, kies kuron ili interrompis.” La observado montras, efektive, ke la sekvoj de memmortigo ne ĉiam estas samaj; sed kelkaj estas komunaj al ĉiuj okazoj de perforta morto, kaj rezultato de abrupta tranĉo de vivo. Unue, la ligilo, kuniganta la Spiriton kun la korpo, estas pli daŭra kaj persista, ĉar tiu ligilo preskaŭ ĉiam havas sian plenan fortikecon ĉe la momento, kiam ĝi estas ŝirita; ĉe natura morto, ĝi iom post iom malfortiĝas, kaj ofte malfariĝas eĉ pli frue ol la plena

1

France “désappointement”; angle “disappointment”; portugale “desapontamento”. Vd. Originalan Verkaron, de L.L.Zamenhof – Red. J. Dietterle, Leipzig, 1929 – pĝ 556. – La Trad.


22

ALMANAKO LORENZ 2017

estingiĝo de la vivo. La sekvoj de tiu perforto estas la plidaŭrigo de la konsterniteco de la Spirito kaj la iluzio, kiu, dum pli aŭ malpli longa tempo, igas la Spiriton kredi, ke li ankoraŭ apartenas al la rondo de la vivantoj (155 kaj 156). La kuniĝemo, persistanta inter Spirito kaj korpo, naskas, ĉe iuj memmortigintoj, ian reefikon de la stato de la korpo sur la Spiriton; kaj tial ĉi tiu sentas, kontraŭvole, la efikojn de la putrado de l’ materio kaj spertas angorojn kaj teruraĵojn; tiu stato povas daŭri tiel longe, kiel devus daŭri la vivo interrompita. Tiu efiko ne estas ĝenerala, sed en nenia okazo la memmortiginto evitas la sekvojn de sia malkuraĝeco; kaj, pli aŭ malpli frue, li, iel aŭ iel alie, elpagos sian kulpon. Iuj Spiritoj, iam tre malfeliĉaj sur la Tero, diris, ke ili sin mortigis en sia antaŭa ekzistado kaj ke ili volonte submetiĝis al novaj provoj, por vidi, ĉu ili tiujn elportos pli rezignacie. Ĉe kelkaj ekzistas ia ligiteco al la materio, de kiu ili vane penas liberiĝi por iri en pli bonajn mondojn, kies eniro estas al ili malpermesata; la plimulto bedaŭras, ke ili faris ion senutilan, ĉar el tio ili ricevis nur disreviĝojn. Religio, moralo, ĉiaj filozofioj malaprobas memmortigon, kiel ion kontraŭan al la leĝo de l’ Naturo; ili ĉiuj diras al ni, kiel principon, ke neniu rajtas memvole malplidaŭrigi sian vivon; sed, kial neniu tion rajtas? Kial la homo ne povas libere meti finon al siaj suferoj? Estis destinite al Spiritismo pruvi, per la ekzemplo de homoj, kiuj falis sur la vojo, ke tiu ago estas ne nur eraro, sed ankaŭ malobeo je leĝo morala — konsidero ne multe peza por iuj individuoj —, kaj, ankaŭ, stultegaĵo, ĉar el ĝi oni neniom profitas: kontraŭe, oni perdas; tion instruas al ni ne teorio, sed la faktoj, kiujn Spiritismo metas sub niajn okulojn.

El la Libro de la Spiritoj – FEB


AMO DAŬRAS ETERNE

Trevor Steele – Aŭstralio

Dum la preĝeja ceremonio por mia ĵus mortinta patro, mia patrino estis kvazaŭ roboto. Pro troo da sedativoj ŝi montris nenian emocion. Ankaŭ ĉe la tombejo ŝi ŝajnis apenaŭ ĉeesti spirite, ĝis la momento, kiam oni mallevis la ĉerkon en la truon. Subite ŝi ekviglis kaj faris desperan provon sin ĵeti sur la sinkantan ĉerkon. Nur kelkan tempon poste mi intuiciis, ke tiu stranga ago de mia patrino estis esprimo de plej profunda amo. Dum pli ol kvardek jaroj ŝi obstine preĝis, ke la amata edzo konvertiĝu al la sola savodona fido; dum pli ol kvardek jaroj li same obstine rifuzis aliĝi al iu ajn religio, fakte li malpermesis ĉian diskuton pri tiaj aferoj. Laŭ ŝia simpla kompreno mia patro devos eniri la Inferon. Sed en tiu kriza momento, kiam li estis definitive forprenita de ŝi, ŝi pretis rezigni pri la propra ŝanco eniri la Ĉielon kaj akompani la amaton, kien ajn li iros. Tiu ago esprimis pli da amo ol la kvardek jaroj da preĝado. Antaŭ nelonge mi legis tekston sur tomboŝtono en antikva Romo. Edzo evidente pagis multon por honori la forpasintan edzinon. Ŝi estis ne nur tre bela – kaj la bareliefo fakte montras dolĉan vizaĝon – ŝi estis modela edzino kaj patrino al multaj infanoj, kaj amata de ĉiuj konatoj. La sola kruelaĵo de ŝia vivo estis morti kaj lasi la edzon sola. Nu, ĉu la edzo nur gurdis kutimajn frazojn (ni pensu pri “mortis pro la patrolando”)? Ĉu li volis montri sian propran rangon per pompa monumento al la iama edzino? Eble, sed mi kredas, ke ne. Lia aŭtenta amo al la virino sonoras trans jarmilojn. Ni ĉiuj scias, ke estas milionoj da malfeliĉaj geedzecoj – batemaj edzoj, klaĉemaj edzinoj. Sed preskaŭ certe plinombras feliĉaj kunvivadoj, kies fino dolore afliktas la perdinton. Sen amo nia vivo estus ege mizera. Kaj mi eĉ ne


24

ALMANAKO LORENZ 2017

menciis aliajn amrilatojn, ekzemple de patrino al infanoj. Tamen ĉiu amo havas sian “prezon”: morto ŝajne metas finon al ĝi. Sed kompare kun la historio de la Universo, eĉ la plej longa homa vivo daŭras nur kosman palpebrumon. Ni ĉiuj venas kaj foriras kiel matena roso. El kosma perspektivo -- sub specie aeternitatis -- ne gravas, ĉu ni vivas ok sekundojn aŭ okdek jarojn. Sed tio ne signifas, ke la amo kaj la doloro ligita al ĝi ne gravas. En la kerno de ĉiu nobla religio estas, mi kredas, la ideo, ke amo estas eterna. Amo ne mortas kun la amato. Kaj se ni ne plu akceptas konceptojn pri iu eterna Ĉielo kaj iu eterna Infero, ni povas konjekti, ke amo spertata en unu vivo povas revekiĝi en alia vivo. Amo estas tiu sparko de Dio en ni ĉiuj. Malgraŭ ĉiaj Aŭŝvicoj kaj Hiroŝimoj kaj personaj inferoj surtere, nia vivo estas donaco. Ke ni entute ekzistas, estas esprimo de la amo de Dio al ni. Se ni ne amas, ni ne permesas evolui la spiriton de Dio en ni. Kaj kian alian sencon havas nia vivo? Amo daŭras eterne.


BRAZILA INSTITUTO DE SPIRITISMA KULTURO — IOM DA HISTORIO Cesar Soares dos Reis – Brazilo

La Instituto estis fondita en kunsido de la 7-a de Decembro 1957, okazinta en la sidejo de la tiama Spiritisma Ligo de la ŝtato Guanabara. Pro delego de la ĉeestantoj, Deolindo Amorim informis pri la malnova Brazila Fakultato de Psikaj Studoj, ke ĉi tiu spiritisma institucio ĉesigis sian aktivecon, tial ke ĝiaj direktoroj kaj instruistoj rigardis ankoraŭ neebla la ekziston de tiaspeca institucio en la spiritista medio. El tio rezultis, ke la Fakultato estis simbole transdonita al ties fondintoj, reprezentitaj de Diamantino Coelho Fernandes kaj Antono Gama de Paula, kiuj sekve subskribis la protokolon pri la ĉeso de la aktivecoj. Estis decidite, ke, en la okazo de ĝia reaktiviĝo, ĝi povos libere funkcii, sendepende de la ekzisto de ajna fondita institucio. Klare difiniĝis, ke la Fakultato ne estis estingita nek transformita. Ĝi nur ĉesis funkcii kaj revenis, sen perdo de sia nomo, al la manoj de siaj fondintoj.


26

ALMANAKO LORENZ 2017

Oni sekve decidis fondi alian institucion, kiu havus nenian administran aŭ statutan ligon kun la Fakultato kaj celanta doni regulajn kursojn de Spiritismo kaj aliaj rilataj objektoj. Tuj poste D-ro Juberto Pires Bandeira de Melo estis invitita prezidi la kunsidon, kiun sekretariis Jozefo Alberto de Menezes. D-ro Lauro Salles estis elektita raportanto de la projekto de la statuto, kiu, post legado kaj diskutado, artikolo post artikolo, estis aprobita. Sekvis diskutado pri la nomo de la Institucio. Proponoj: Instituto de Spiritismaj Studoj; Brazila Instituto de Psikaj Studoj; Brazila Instituto de Spiritisma Kulturo. Pro decido de la plimuto, la institucio ricevis la nomon BRAZILA INSTITUTO DE SPIRITISMA KULTURO, kiun oni deklaris fondita ekde tiu momento. Elektita Estraro: Deolindo Amorim, Prezidanto; Alberto Machado, Vicprezidanto; José Alberto Menezes, 1-a Sekretario; Enéas Pereira Dourado, 2-a Sekretario; kaj Antônio Luiz Parreira, Kasisto. Kiel membroj de la Voĉdonrajta Konsilantaro estis elektitaj D-ro Lauro Salles, Prezidanto, kaj Avelino Rivera Fernandez, Generalo Astrogildo Virgolino Pontes, Aurino Barbosa Souto, Clara Zulhk, D-ro Heitor Tavares, Helia Coutinho, Majoro Acilo Porto Filho (tuj poste elkarniĝinta), Kapitano Vitor Alencastro kaj Manoel Tenório Albuquerque. Al la instruistaro de la Instituto apartenis Kolonelo Pedro Delfino Ferreira Júnior, kiun oni elektis kiel Honorofican Direktoron de la Kunsido, D-ro Tulio Saboya Chaves, patro de nia samideano Sylla Chaves, Newton Gonçalves de Barros, Profesoro José Jorge, Kolonelo Euclides Fleury, D-ro Lauro de Oliveira São Thiago, D-ro Renato Giraux Pinheiro. Ankaŭ estis honoroficaj instruistoj: D-ro Carlos Imbassahy, deklarita fondinto de la institucio pro aklama decido de la Kunsido, D-ro Henrique Andrade, eksprezidanto de la Azilo Tereza de Jesuo, kiu antaŭ nelonge gastigis la Instituton, Profesoro Arnaldo Claro de São Thiago, el la ŝtato Sankta Katarino, Alfredo Pedro D´Alcântara, D-ro Francisko Raitani, el la ŝtato Paranao, D-ro João Carlos Moreira Guimarães, D-ro Armínio Rego de Carvalho, el la urbo Juiz de Fora, D-ro José S. Fernandez, el Argentino. La Instituto ankaŭ havis korespondantajn membrojn, el kiuj menciindas inter aliaj: Kleber Halfeld, Noraldino de Melo Castro kaj D-ro Ignácio Ferreira, en la ŝtato Minaso; D-ro Luiz Monteiro de Barros, Herkulano Pires kaj Rafaelo Raniero, en la ŝtato San-Paŭlo; D-ro Lauro Schleder, en la ŝtato Paranao; Maria Edwiges


ALMANAKO LORENZ 2017

27

Borges, en la ŝtato Matogroso. En la eksterlando, ĝi havis reprezentantojn en la tuta Latinameriko, en Usono, Kanado, Francio, en Portugalio la ĉiam memorata Isidoro Duarte, en Svedio, en Svisio la famkonata D-ro Karl Müller, en Germanio, Belgio, Grekio, Egiptio kaj, en Hindio, la konata D-ro H. N. Banerjee.

Leopoldo Machado

Leopoldo Machado ankaŭ estis deklarita fondinto. Krom li, grandaj figuroj apartenis al la Instituto kaj laboradis, por ke ĝi, plenumante sian mision, atingu internacian renomon kaj efektive kontribuu por la disvastigo de la spiritisma movado en Brazilo kaj en la mondo. El inter ili ni elstarigas D-ron Jorge Andréa dos Santos, psikiatro, kiu anstataŭis Deolindon en la prezidanteco de la Instituto. Jorge Andréa, kiu ĉi-jare fariĝis centjarulo, ĵus lanĉis plian eksterordinaran 733-paĝan libron: Ĉe la alia flanko de la materio — enigmo de la vivo. Jorge estas Honorprezidanto de la Instituto.


28

ALMANAKO LORENZ 2017

Cesar Reis, nuntempa Prezidanto de Brazila Instituto de Spiritisma Kulturo kaj Jorge Andréa dos Santos.

Jorge Andréa, ano de la Konsilantaro de la Eldonejo Lorenz, elkarniĝis la 1-an de Februaro 2017. Koran dankon, kara frato!

Deolindo Amorim, prezidanto de la Instituto ekde ĝia fondo ĝis sia elkarniĝo, en 1984, tute sin dediĉis al la projekto. Kun sia neordinara brilo, li donis al la Instituto vastan kaj profundan dimension, markon de altnivela kvalito, sen perdi je la vido simplecon, humilecon kaj modestecon. Deolindo ĉiam elstarigis sian absolutan fidelecon al Allan Kardec, reasertante: “La Brazila Instituto de Spiritisma Kulturo havas, super ĉio, tion, kio estas al ni plej ĉefan zorgon: la unuecon de la Doktrino surbaze de la Kodigo de Allan Kardec.” Nuntempe la Instituto adoptis la nomon BRAZILA INSTITUTO DE SPIRITISMA KULTURO — DOMO DE DEOLINDO AMORIM. Tiel ni faras nian omaĝon al ĝia fondinto. Estu tiu ĉi mallonga resumo, bazita sur la unua numero de la Analoj de la Instituto, rekono de la farita laboro. Ke ĝi havigu al ni forton kaj inspiron, ke la nuntempaj kaj estontaj administratoroj povu honori tiel belan historion.

Esperantigis Affonso Soares


ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO EN LA UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ Ilona Koutny

Interlingvistikaj Studoj UAM, Poznano (Pl)

Enkonduko La instruado de iu lingvo en la oficiala eduksistemo estas grava el la vidpunkto de ĝia statuso, evolueblecoj, alie ĝi restas en la kadro de hejma lingvo aŭ hobioj – tiel estas ankaŭ por Esperanto. Esperantistoj ofte batalas por la rekono de la loko de esperanto inter la etnaj lingvoj kaj por ĝia enkonduko en la lernejojn. La ŝancoj estas pli kaj pli malgrandaj pro la deviga instruado de la angla kiel unua lingvo en multaj landoj kaj kiel eble plej frue (ekz. en Pollando jam en la unua klaso de la elementa lernejo devige aperas la angla). En elementaj lernejoj Esperanto havas gravan rolon kiel modelo por lingvaj kategorioj, por la lingva konsciiĝo de lernantoj kaj por la lernfaciligo de la sekva fremda lingvo (kp. Szerdahelyi 1976, Sonabend 1976, Kováts 1997, Frank 2005, Corsetti 2009, ktp.). Malgraŭ la esperiga utilo de esperanto, en malmultaj lernejoj ĝi estas instruata kaj malmultas ankaŭ la profesiaj instruistoj de esperanto. En universitato eblas ne nur instrui Esperanton kiel lingvon, sed ankaŭ informi la gestudentojn pri la rolo de Esperanto en internacia kaj interkultura komunikado, formi specialistojn pri esperantologio kaj instruistojn, krome la instruado de iuj studobjektoj povas okazi en Esperanto. 1. Esperanto en la oficiala edukado La plej gravan rolon Esperanto havas en la baza instruado: • Ĝi taŭgas por la konsciigo pri lingvaj strukturoj kaj kategorioj, kiuj necesas ankaŭ por kompreni la propran gepatran lingvon al la lernantoj. La ekspe­ rimento Springboard en Anglio klare montris tion (Tellier 2013).


30

ALMANAKO LORENZ 2017

• Propedeŭtika (lernfaciliga) valoro de Esperanto por sekvaj fremdaj lingvoj estas signifa kaze de novlatinaj lingvoj por gelernantoj kun aliaj gepatraj lingvoj. Okazis pluraj eksperimentoj por testi tion kiel la 5-landa eksperimento de Szerdahelyi (Sonnabend 1979, Corsetti 2009), kvankam ili ne estis sufiĉe grandskalaj por plene pruvi la tezon. • Esperanto estas tre taŭga lingvo por interkultura komunikado jam en frua aĝo. Pro la regula kaj simpla gramatiko kaj la produktiva vortfarado eblas rapide atingi la komunikkapablon, pli rapide ol en la aliaj instruataj etnaj lingvoj kiel fremdaj lingvoj. Pri interkultura aplikebleco de Esperanto ekzistas lernejaj spertoj (Petrović 2010, Mauro La Torre lanĉis la projekton Interkulturo en 1998). Korespondado kun samaĝaj partneroj kaj la praktikaj interŝanĝoj donas specialan eblecon ekkoni la kulturajn diferencojn inter diversaj landoj. En mezgrada instruado la lernantoj jam konatiĝis kun alia fremda lingvo, tiel la lingvokonsciiga rolo de esperanto estas malpli grava, sed eluzebla. Ĝia propedeŭtika valoro por novlatinaj lingvoj, se ili ankoraŭ ne lernis ion el ili, estas signifa. La rolo por interkultura komunikado restas eluzinda, ja ĝi donas eblecon


ALMANAKO LORENZ 2017

31

kontakti samaĝulojn el diversaj landoj kaj havante sufiĉan lingvonivelon akiri senperajn informojn pri ilia kulturo. Malgraŭ la graveco kaj utilo de instruado de Esperanto en diversaj lernejoj, la reala situacio estas maltrankviliga. El la statistiko de Edukado.net (http://edukado. net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejajkursoj, 26.11.2016) evidentiĝas, ke nur en malmultaj lernejoj – bazaj, mezaj aŭ superaj – Esperanto estas oficiale instruata, eĉ se ni alkalkulas, ke parto de la kursoj ne estas tie registrita: en 32 lernejoj el 12 landoj lernas 884 lernantoj en la tuta mondo!! El tio 13 estas en superaj lernejoj, inter kiuj la UAM-programo, kiu ne estas lingvokurso (vd. pli poste). La lecionoj estas plej ofte baznivelaj kaj okazas unufoje semajne. Kelkaj el la kursoj – kvankam en la lernejo – estas nur aldonaj kursoj sen poentoj, sen kalkuliĝi al la oficialaj studobjektoj. 2. Superagrada instruado de esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko La universitatan instruadon de esperanto kaj esperantologio eblas analizi laŭ diversaj kriterioj (pli detale en Koutny 2001, Koutny 2016b). Laŭ statuso: okazas plej ofte eksterstudprogramaj studrondoj; malmultas la oficialaj kursoj kun poentoj; tre maloftas memstaraj studprogramoj. Laŭ tipo ekzistas: • lingvokursoj – plejparte, kaze de pli longa kurso kun iom da kulturo; • scienca prelegaro aŭ kurso en nacia lingvo pri interlingvistiko (problemoj de internacia komunikado kaj planlingvoj; ekz. nun en la Universitato de Amsterdamo, longe en la Humboldt-Universitato en Berlino); • kompleksaj filologiaj studoj kaj formado de fakuloj pri esperantologio, speciale de instruistoj de esperanto (en ELTE, Budapeŝto, 1966-2009; en UAM, en Poznano ekde 1998; eksperimento en Leipzig 2007/09); • faka kurso en esperanto (kadre de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj)).


32

ALMANAKO LORENZ 2017

Laŭ celo: 1) informi pri Esperanto kaj interlingvistiko; 2) baki esperantistojn kaj 3) formi profesiulojn; 4) Speciala tereno estas la instruado de Esperanto en universitatoj de la tria aĝo, kie e-o bone servas por ekzerci la mensajn kapablojn. La universitatan formadon de esperanto-instruistoj necesas emfazi, ĉar sen ĝi ne estas kvalifikitaj kaj profesiaj instruistoj, kiuj povus instrui en diversaj lernejotipoj (Koutny 2016b). 3. Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM Prof. István Szerdahelyi fondis la unuan Esperanto-fakon en la budapeŝta Eötvös Loránd Universitato (Hu) en 1966 kaj gvidis ĝin ĝis sia morto en 1987. Li instituciigis la kompleksan instruadon de esperantologio kaj interlingvistiko en universitato, ellaboris programojn kaj lernolibrojn. La aŭtoro de la nuna artikolo tie studis kaj ankaŭ instruis dum 10 jaroj (1986-1995). En tiu tempo estis fonditaj la internaciaj esperantologiaj studoj, kiuj servis kiel modelo por la poznanaj Interlingvistikaj Studoj. Oficiala kompleksa formado de esperanto-instruistoj en universitata nivelo – simile al tiu de aliaj lingvoinstruistoj – okazas nun nur kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, Pollando) ekde 1998. La 3-jaraj postdiplomaj studoj disponigas ne nur la bazojn de esperantologio (esperantaj gramatiko, literaturo kaj movado) kaj interlingvistiko (en malvasta senco planlingvistiko) dum la unuaj 2 jaroj, sed ankaŭ bazajn konojn pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado dank’ al la kontribuantaj specialistoj el la tuta mondo. Inter la konstantaj kaj laŭokazaj kontribuantoj troveblas: profesoroj Vera Barandovska-Frank, Probal Dasgupta, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Zbigniew Galor, Ilona Koutny, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, John Wells (pliajn vd.: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/stabo.html). La partoprenantoj el diversaj landoj certigas multflankan kaj komparan priparolon de la lingvaj kaj kulturaj demandoj. En la tria jaro okazas specialiĝoj, inter kiuj la lingvopedagogia havas priori­ tatan rolon – pro la formado de instruistoj, krome internacia kaj interkultura komunikado, interlingvistiko, e-lingvistiko, e-literaturo, tradukado. Fine de la


ALMANAKO LORENZ 2017

33

tria jaro la gestudentoj defendas sian diplomlaboraĵon kaj ricevas universi­ tatan atestilon pri la plenumo de postdiplomaj interlingvistikaj studoj kun la elektita specialiĝo. La tuta studprogramo valoras 120 ETCS poentojn (eŭropajn studunuojn), kiel kutime magistraj studoj. Surlokaj sesioj okazas dufoje jare (po unu intensa semajno en septembro kaj februaro), intertempe necesas hejma laboro por la skribaj taskoj, retaj ekzercoj kaj pretiĝo por la ekzamenoj. La studoj rekomenciĝas ĉiun trian jaron, la sekva komenco estos en septembro 2017. Jen sube la konsisto de la gestudentoj komence de ĉiuj 6 grupoj, el kiu vidiĝas, ke unuevice eŭropanoj partoprenas, sed ekde 2008 la partopreno de brazilanoj estas signifa: finis siajn studojn jam 4 kaj en 2014 startis 6 (!). Komencojaro

Partoprenantoj

Nombro da landoj kun ilia kodo

1998+99+00

8+4+4

8: BE, CZ, DE, GB, MA, PL, SE, USA

2002

22

12: AT, BE, DE, FI, FR, HR, IR, HU, LT, PL, RU, SE

2005

25

13: DE, FR, HR, HU, IR, IT, JP, LT, SK, Sl, PL, RU, UKR

2008

12

8: BR, FR, GR, HR, IR, KR, UKR, USA

2011

21

11: BR, CH, DE, ES, FR, HU, IT, PL, RU, UKR, USA

2014

26

14: BR, ES, PL, SE, GB, BE, NL/RS, CZ, SK, HR, RU, HU, IR, CD (Kongo)

La universitata studprogramo havas aldonajn pozitivajn flankojn: ebligas la partoprenon de gestudentoj en esploroj (ekz. leksikografio, lingvistiko); dokto­riĝojn (en marto de 2016 doktoriĝis Ida Stria pri interlingvistika temo kun mia gvido, aliaj du pretiĝas); kunlaboron ene de la universitato kun kolegoj (ekz. pri lingvopolitiko kaj interkultura komunikado), kunlaboron kun aliaj universitatoj per Erasmuskontaktoj (la Interlingvistikaj Studoj havis interŝanĝojn kun Brusela Universitato, Leipzig-a Universitato) kaj partoprenon en internaciaj projektoj (kiel Lingvo.info, 2012-14, lingvopolitika konferenco en Nitra, julio 2016). La universita revuo Lingvo.


34

ALMANAKO LORENZ 2017

Komunikado. Informado (JKI: http://jki.amu.edu.pl), kies kunredaktoro mi estas, regule aperigas artikolojn pri esperantologio kaj interlingvistiko. Por la studjaro 2017/18 malfermiĝas nova ebleco: du-jaraj surlokaj magistraj studoj pri etnolingvistiko kun interlingvistika modulo (en la Lingvistika Instituto de UAM), kiu donos eblecon al gejunuloj kun meza scio de Esperanto (B1) kaj bakalaŭra diplomo studi: * lingvistikon, kulturon, antropologion; * internacian kaj interkulturan komunikadon; * planlingvojn kaj esperantologion; * daŭrigi la lingvojn anglan kaj esperanton, kaj komenci la polan. La studoj okazos en esperanto kaj la angla, finiĝos per diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno. Ili validas sume 120 ECTS (poentojn) kaj donas magistran (master) diplomon. 4. Instruista trejnado Eblas aliĝi al la 3a jaro de la studoj kaj kune kun la universitataj studentoj partopreni la lingvopedagogian specialiĝon, kiu estas nomata instruista trejnado. Por tiuj partoprenantoj krom la metodikaj kursoj okazas ankaŭ koncizaj kursoj pri gramatiko, literaturo kaj Esperanto-movado. La jara kursaro laborigas la partoprenantojn hejme pri konkretaj taskoj kiuj helpos ilian postan instruistan laboron. La akceptita finlaboraĵo kaj la fina ekzameno pri gramatiko, literaturo,


ALMANAKO LORENZ 2017

35

movado kaj kulturo estas la postulo por la instruista diplomo de ILEI. Tiu ĉi instruista trejnado realiĝas en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net kaj estas kompleksa formado dum nur unu jaro. Krom la konstantaj kunlaborantoj de la metodika kursaro (Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Zsófia Kóródy) kontribuas en 2016/17 ankaŭ Duncan Charters, al la koncizaj kursoj Ulrich Lins (pri plej gravaj eventoj de la historio de esperanto), Tomasz Chmielik (pri ĉefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo) kaj Ilona Koutny (tiklaj punktoj de e-gramatiko). Lingva trejnado okazas per testoj el Edukado.net. Kiel donaco eblas partopreni en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj (pri nuntempaj problemoj de esperanto-movado: Humphrey Tonkin en 2014, Renato Corsetti en 2017, pri nuntempa esperanta literaturo: István Ertl). Fine Esperanto jam maturiĝis por esti universitata fako, ja estas plene ellaborita, nature funkcianta lingvo kun propra kulturo kaj kulturpera rolo. Se esperantistoj serioze intencas pretiĝi por instruado de Esperanto inter oficialaj lernejaj kadroj, tiam bezonatas instruistoj kun bonaj bazoj kaj iuspeca diplomo. La lingvan bazon atestas la oficialaj KER-ekzamenoj, kies gravecon jam multaj komprenis. Estas tempo por ke instruantoj iĝu instruistoj de Esperanto kun solida formado kaj rekonata atestilo/diplomo. Nur sur tiu bazo eblas lanĉi la sloganon “Esperanton en lernejojn”. Esperanto estas jam ne preterlasebla, se temas pri internacia kaj interkultura komunikado. Necesas profesiuloj, kiuj havas la fonajn sciojn efike labori por tio. Kontakto: interlin@amu.edu.pl, ikoutny@amu.edu.pl; retejo: http://www. amu.edu.pl/~interl/ Bibliografio CORSETTI, Renato 2009: La lernfaciliga valoro de Esperanto: de Szerdahelyi al Springboard to languages. En: Koutny Ilona (red.) 2009: Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi. Poznan: ProDruk & Steleto. 256-265.


36

ALMANAKO LORENZ 2017

FIEDLER, Sabine-2008: Interlingvistiko/esperantologio kiel fako en universitatoj – spertoj el Leipzig. En: IpI 2008/2: 2-15. <http://esperantic.org/dosieroj/file/IpI65-2-08.pdf>. FRANK, Helmar-2005: La Paderborna Eksperimento pri Lingvo-Orientiga Instruado kaj la klerigpolitikaj rekomendoj el ĝi dedukteblaj. En: Selten, Reinhard & Frank, Helmar 2005: Por dulingveco en Eŭropo. Argumentoj kaj dokumentoj /Für Zweisprachigkeit in Europa. Argumente und Dokumente. Paderborn: IFB Verlag & Akademia Libroservo. 31-38. KÓRÓDY, Zsófia-2009: Instrui kvalite, kvalifikite. En: Koutny Ilona (red.) 2009: Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al. prof. István Szerdahelyi. Poznan: ProDruk & Steleto. 284-287. KOUTNY, Ilona-2001: Universitata instruado kaj instruista trejnado. IPR 2001/4: 13-21. <http://www.ilei.info/ipr/universitata_instruado.htm>. KOUTNY, Ilona-2016a: Ĉu facila lingvo facile lerneblas? Pri la komplekseco de esperanto. En: Gobbo, Federico (red.) 2016: Lingua, politica, cultura, Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti. New York: Mondial. KOUTNY, Ilona-2016b: Esperanto kaj internacia komunikado en universitata kadro. En: Belosević, Marija (red.): La arto instrui valide, valore, elkore. Prelegaro de la Tago de lernado dum la 100-a UK, 2015. ILEI. PETROVIĆ, Radojica-2010: Interkultura edukado per Esperanto. En: Blanke, Detlev & Lins, Ulrich (red.): La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin . Rotterdam: UEA. 585-93. SMIDÉLIUSZ [Kováts] Katalin 1997: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro. En: IPR 1997/2. SONNABEND, G. H. 1979: Esperanto: lerneja eksperimento. Pisa: Edistudio. SZERDAHELYI, István-1976: Pedagogiaj valoroj de instruado de Esperanto. En: Internacia Lingvistika Simpozio, Kumrovec en 1975. Zagrebo. 9-18. TELLIER, Angela (red.) 2013: Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school. Barlaston: Esperanto UK.


VIVU FELIĈA Spirito: Joanna de Ângelis

Mediumo: Divaldo Pereira Franco – Brazilo

Ankoraŭ estas tempo por ke vi reĝustigu malfeliĉan situacion, kiu restis malantaŭe. Dum vi estas sur la vojo kun la alia, estas okazo por refari kaj korekti. Se li ne akceptas vian ekskuzon, la problemo jam ne estas via. Tamen, dum vi ne vin disponos al la nobla ago, vi daŭre estos ŝuldanto. La malbona momento okazas ĉiam, ĝia daŭrigado estas decido de la homa kaprico. Korektiĝu per la supera dispozicio ne konservi emocian malpuraĵon, serĉante ĉiujn, kun kiuj vi malamikiĝis, por ke vi korektu la situacion.



LA MEDIUMECO DE NAO DEGUĈI, LA FONDINTINO DE OOMOTO Benedicto Silva – Brazilo

Antaŭ ĉ. 40 jaroj, klera brazila spiritisto riproĉis min, pro tio, ke mi skribis, ke la japana religio Oomoto estas orienta Spiritismo. Li eĉ akcentis, ke estas malpermesite uzi la vorton spiritismo por nomi iun ajn religion — eĉ se tiu religio studas kaj praktikas mediumecon... Kvankam min surprizigis tiu stranga rimarko, mi tamen rigardas plu kiel spiri­tisma kaj do nomas spiritisma tiun universalan mediuman kapablon, sendepende de tio, ĉu ĝi manifestiĝas en oriento aŭ okcidento... Nun tamen mi deziras informi niajn legantojn pri la ekzisto de eminenta japana mediumino, Nao Deguĉi, naskiĝinta kaj vivinta en Japanio samtempe, kiam la verkaro de Allan Kardec aperis en Francio, kiel fundamento aŭ kodigado de Spiritismo. Nao Deguĉi, la fondinto de Oomoto, naskiĝis “kiel la unua filino de Gono­ saburo Kirimura (patro, ĉarpentisto) kaj Sojo (patrino), en Fukuĉima, la 16-an de decembro 1837, jaro, kiam tiun orientan landon plagis granda katastrofa rikolto, tielnomata la Malsatego de la epoko Tempoo” 1. 1

Diaj Revelacioj, p. 210.


40

ALMANAKO LORENZ 2017

Kvankam la familio Kirimura ĝuis bonan financan situacion, kiam naskiĝis Nao, ŝiaj gepatroj jam troviĝis en mizera kondiĉo. Estante 9-jaraĝa, Nao fariĝis orfino pro la morto de sia patro, kaj tial ŝi devis servi en fremda domo en sia 10-a jaraĝo. Laborante kiel sindonema servistino, “ŝia servmaniero al la mastro kaj la fideleco al la gepatroj forte kortuŝis homojn, kaj ŝi estis eĉ honorita de tiama feŭdestro kiel fidela filino”2. En la postaj jaroj de sia vivo, Nao spertis mizeron kaj terurajn malfacilaĵojn, precipe pro sia edziniĝo al Masagoro, jaŝira ĉarpentisto, kiu, kvankam artisteca metiisto, estis tamen malpersistema optimisto, indiferenta pri la vivteno de sia familio... Li mortis kiam Nao estis 50-jara, kun multaj infanoj, kiujn ŝi devis penege prizorgi... Vidvino, Nao vivtenadis la gefilojn per sinsekvaj diversaj laboroj: vendis manĝuojn (japana kuko) de ŝi mem kuiritajn, ŝpinis silkon (uzatan por fabrikado de teksaĵo) kaj finfine ŝi komencis la laboron kolekti paperon, ne nur en sia urbo, sed ankaŭ en najbaraj vilaĝoj. “Ekde la 1-a de januaro 1892, kiam Nao estis 55-jara, ĉiunokte ŝi sonĝis, ke ŝi vizitas majestan templon kaj renkontiĝas kun tre nobla dio. [...] La 3-an de februaro, nokte, “subite el la funda ventro ŝi kriis per la basa streĉita voĉo de vira dio”3.

Sekve, ofte Nao estis “posedita”4 de tiu “dio”, kiu certe estis eminenta spirito (laŭ la okcidenta spiritisma praktiko), kio tamen maltrankviligis la mediuminon. 4 2 3

Idem, ibidem. Diaj Revelacioj, p. 211. Kvankam la Spirito, kiu komunikiĝis pere de Nao, estis iu “dio”, kaj ne ordinara aŭ malica Spirito, la oomotanoj nomas posedo la superregadon aŭ manifestiĝon de ĉiuj Spiritoj super la mediumon, kion Allan Kardec klarigas jene: Oni iam nomadis posedo la superregadon de malicaj Spiritoj, kiam ilia influo atingas ĝis la misfunkciado de la fakultoj. La posedo estus, laŭ mia opinio, sinonimo de la subjugigo. Mi ne uzas tiun terminon pro du motivoj: unue, ĉar ĝi kuntrenas la kredon al estuloj kreitaj por malbono kaj eterne sin donantaj al


ALMANAKO LORENZ 2017

41

Nao iamaniere suferis, kiam ŝi estis abrupte “posedita” de tiu dio, ĉu tage, ĉu nokte. Fizike, ŝi sentis diversajn nekompreneblajn strangaĵojn: “Ŝi sentis ĉe sia frunto varmon kvazaŭ bruligan, la supra korpo rektiĝis, la tutan korpon plenigis forto kaj la talio iom retrofleksiĝis kaj apenaŭ rimarkeble ŝanceligis. La makzelo estis streĉita, la okuloj brilegis kaj ellasiĝis granda voĉo, plena je majesto. Ĉi tio estis voĉo nekonata de Nao. Sin reteni ŝi povis neniel, eĉ se ŝi forte kunpremis siajn dentojn: nature leviĝis io globa el la fundo de ŝia ventro”.5 “De tiu tago la Diposedo de Fondintino daŭris sendistinge pri tago kaj nokto.”6 Nao tute ne komprenis kio okazis al ŝi, kaj ŝi ofte demandis, kiu estis tiu dio. Kaj jen ĉi tiu iam krie respondis, eligante mirinde bonan odoron: “Mi estas Dio Uŝitora. De nun mi gardos vin. Nu, ĉiuj homoj en la mondo, ŝanĝu la koron rapide”. Nao tamen ankoraŭ suspektis, kaj eĉ vizitis bonzon kaj ekzorcistojn, petante, ke ili forigu la abruptan gaston el ŝia korpo. Komencante preĝi, ili sentis ke iliaj korpoj subite rigidiĝis sub la forta vervo de ŝia enventra dio, kaj ili tuj retiriĝis. Finfine Nao ekkredis je sia “posedanto” kiel la Dio Uŝitora kaj sekvis Lian volon. La gefiloj de Nao, kaj ŝi mem, suferis pro tio, ke la granda voĉo el ŝia buŝo perturbis la najbarojn, kaj tial ŝi petis sian Dion ne plu ellasi tian voĉon, kaj Li respondis: “Prenu tuĉpenikon”. Nao tamen estis analfabeta, kaj diris al Li, ke ŝi ne scias skribi. Kaj la Dio diris: “Ne vi skribos. Mi skribos! Kaj ekde tiam Nao komencis “aŭtomate” (mediume!) skribi per literoj de ronda kanao (japana silabaro) revelaciojn, kiuj konsistigas la sanktan skribon de Oomoto, sub la titolo Fudesaki aŭ Diaj Revelacioj, kiu poste estis kompilita

5 6

malbono, dum ekzistas nur estuloj pli aŭ malpli neferfektaj, kiuj ĉiuj povas pliboniĝi; due, ĉar ĝi entenas ankaŭ la ideon, ke iu fremda Spirito ekposedas la korpon, ideon pri ia kuneloĝado, dum efektive ekzistas nur subpremo. La vorto subjugigo perfekte esprimas la penson. Sekve, laŭ mia kompreno, ekzistas ne poseditoj, en la vulgara senco de la vorto, sed ja obseditoj, fascinitoj kaj subjugigitoj. Diaj Revelacioj, p.211. Diaj Revelacioj, p. 211.


42

ALMANAKO LORENZ 2017

de Majstro Onisaburo Deguĉi, la Kunfondinto de Oomoto, sub la titolo Diaj Revelacioj de Oomoto7. Nu, de la jaro 1892 ĝis sia ĉieleniro en 1918, Nao “dediĉis sin al la aŭtomata (mediuma) skribado de la revelacioj de Dio koncerne la Purigadon kaj Rekons­ truadon de la Mondo, kaj la alvenon de Dia Epoko. Ili atingis ĉ. dek milojn da kajeroj konsistantaj el po 20 folioj da japana papero, kaj estas nomataj la Sankta Skribo de la Fondintino”8. Oni povas aserti, ke la mediumeco manifestiĝas ĉie en la mondo, tiel en la sino de primitivaj, krudaj triboj (la ŝamanoj), kiel en la plej civilizitaj popoloj, en la plej altaj kulturoj de nia mondo. Ĝi manifestiĝas en homoj apartenantaj al ĉiu ajn religio, aŭ eĉ en ateistoj kaj materialistoj... Ĉe mediumeco nenio estas mirakleca aŭ supernatura. Cetere, vera mirindaĵo estas la mediuma verkaro jam aperinta en nia mondo, en okcidento kaj oriento. La aŭtomata verkado de Nao Deguĉi, en Oriento, okupas gravan lokon en la historio de la mediumeco, same kiel tiu de Francisko Cândido Xavier en Okcidento. Ambaŭ mediumoj estis modestaj homoj. Nao Deguĉi eĉ legi kaj skribi ne kapablis. La brazila mediumo Francisco Cândido Xavier, kvankam scipovis legi, tute ne havis sufiĉan kapablon verki romanojn kaj poemojn kun tre varia enhavo kaj en tiom rafinita, altbeletra lingvaĵo, kontentiganta ĉiujn legantojn, eĉ la plej postulemajn. Feliĉe, miaj konsideroj pri mediumeco kaj mediumoj estas prezentataj ĉi tie en la lingvo internacia, kaj sin destinas al tutmonda legantaro. Tial, ĉio, kion mi asertas en tiu ĉi modesta artikolo, ne nur pri la mediuma kapablo, sed ankaŭ pri aliaj spiritismaj temoj, povas esti ne nur konfirmita, sed ankaŭ kompletigita pere de pluraj publikigaĵoj (libroj, revuoj, artikoloj) ekzistantaj en Esperanto, kaj eldonitaj de Oomoto, en Japanio, kaj de pluraj spiritismaj eldonejoj, ĉefe en Brazilo, kiel la Brazila Spiritisma Federacio (Brasília-DF), Jam eldonita en la portugala lingvo, en Brazilo, sub la titolo Revelações Divinas, 1999, laŭ traduko de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo. 8 Kvinteto, p. 10.

7


ALMANAKO LORENZ 2017

43

Instituto de Difusão Espírita, (Araras-SP), Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz (Rio de Janeiro) kaj aliaj. Finfine, mi ree devas reliefigi ĉi tie, ke, ekde la praaj tempoj, la mediuma kapablo ekfloras aŭ manifestiĝas indiferente en ĉiuj partoj de nia Planedo, se paroli nur pri nia eta mondo, troviĝanta en anguleto de la senlima Universo. Sufiĉe pruvita kaj demonstrita, ĝis nun nur relative malgranda nombro da homoj ĝin akceptas nur pro antaŭjuĝo, kiu baldaŭ estos definitive neniigita de la natura saĝo kaj scienca racio. Malgraŭ la nuna evolua stato de la homaro, estas tamen facile akcepti aŭ konsenti, ke, kiel jam sufiĉe pruvite, mediumeco estas la potenca, ĉefa, scienca kolono de Spiritismo.

Francisco Cândido Xavier

Nao Deguĉi, en Oriento, kaj Francisco Cândido Xavier, en Okcidento, por mencii nur du nomojn, estas sufiĉaj pruvoj de tio, kion mi asertas ĉi-supre...



LA EKSTERORDINARA GENIO DE ONISABURO DEGUĈI Benedicto Silva – Brazilo

Ĉu oni ĉiam troigas, kiam oni parolas aŭ skribas pri geniuloj? Tute ne. Se paroli pri mirindaj, aŭ almenaŭ laŭdindaj, okazintaĵoj, kiuj havis lokon en la 19-a jarcento, estas oportune registri ĉi tie la entuziasmon kaj la genion, kun kiuj Onisaburo Deguĉi (1837-1948), la Kunfondinto de Oomoto1, ne nur memlernis Esperanton, sed ankaŭ ĝin disvastigis inter la oomotanoj, jam en la tria jardeko de la pasinta jarcento. Cetere, eĉ nenion sciante ankoraŭ pri la ekzisto de Esperanto, jam de sia juneco Onisaburo Deguĉi opiniis, ke nur per reciproka kompreno la homaro konkeros la revatan tut­mondan pacon. Ni memoru, ke en la kadro de la Oomoto-movado, li eĉ fondis la organizaĵon Universala Homama Asocio (1925), kun la samaj idealo kaj spirito de la zamenhofa homaranismo.

1

Japana religio, kiu, same kiel Spiritismo, havas sian doktrinon ricevita per mediumaj komunikaĵoj.


46

ALMANAKO LORENZ 2017

Oni rakontas, ke, iam misie vojaĝante kun disĉiploj tra la fora kaj mistera Mongolio, li aŭdis bojadon de tieaj hundoj, kaj diris: — Vidu, hundoj estas pli inteligentaj ol homoj: mongolaj hundoj bojas tute same kiel japanaj... Certe ili havas internacian lingvon! Poste, Onisaburo ekkonis pri Esperanto, el gazeta artikolo. En majo 1923 li donis al sia sekretariino, Akiko Katoo, la komision lerni Esperanton. Tion ŝi sukcese faris en Kioto, revenis al Ajabe, kie estis la sidejo de Oomoto, kaj tie fondis la unuan E-kurson. Kvazaŭ fascinite, Majstro Onisaburo ne nur eklernis Esperanton, sed entu­ ziasme “algluigis al ĉiuj mebloj, ekipaĵoj, iloj en sia domo, paperfoliojn, kiuj portas respektive la Esperantajn vortojn surskribitajn, kiel: pordo, planko, plafono ktp, por ke ne nur li mem, sed ankaŭ ĉiuj liaj hejmanoj nepre memoru la vortojn” 2. Tamen... el la tuta kontribuo de Majstro Onisaburo al nia internacia lingvo, elstaras ja la verkado de kurioza vortaro... Estas sciate, ke Onisaburo havis senliman talenton en pluraj fakoj: literaturo, pentrarto, kaligrafio, ceramiko, skulpturo, muziko ktp. Nu, nur ses monatojn post la eklerno de Esperanto, “venis al li en la kapon la ideo verki 31-silabajn utaojn, por faciligi al ĉiu ne tre talenta lingvo-lernanto la memoradon de Esperantaj vortoj, kombinante, por ĉiu vorto, la Esperantan elparolon kaj ĝian sencon vortolude”3. Kaj tion li realigis kvazaŭ mirakle, ĉar li verkadis la utaojn dum la ĉiutaga diktado de la Rakontoj el la Spirita Mondo (entute 81 volumoj). Menciinde, ke la diktado de ĉiu 360-paĝa volumo de la Rakontoj postulis de li tri tagnoktojn. Tamen, estis fervora lia laboro por la disvastigo de Esperanto en Oomoto! Nekredeble, post nur ses monatoj da intensa, senĉesa laboro, en januaro 1924 li sukcesis fini sian valoran, netakseblan verkon sub la titolo Poemaro

2

3

Kp Kvindek Jaroj de Esperanto en Oomoto de E. Itoo, N. Esumi kaj T. Nakamura, EPA, 1972, Kameoka, Japanio. Idem, ibidem.


ALMANAKO LORENZ 2017

47

japana por facila memorigo de Esperantaj vortoj, kies unua eldono aperis en februaro de tiu jaro. Ĝi fariĝis unika vortaro en la mondo! En la antaŭparolo al tiu unua eldono, s-ro T. Juri skribas: “Mi havis la okazon persone observi kiel li verkas la poemojn presitajn en tiu ĉi libro; ŝajnas, ke por li estas afero simpla kaj facila la versfarado, ĉar li, ekstreme okupata de frua mateno ĝis malfrua vespero, ne forgesas ektrovi liberajn horetojn por la verkado de l´ poemoj, ĉu en vagono dum veturado, ĉu en lito antaŭ kaj post dormado, ktp... 3.600 poemetoj en la daŭro de la tre mallonga tempo de 15 tagoj!” Tiu unua eldono tuj elĉerpiĝis, kaj la aŭtoro tuj komencis prepari la duan, kiu aperis post nur unu monato! Por pliriĉigi la novan eldonon, la aŭtoro aldone verkis 900 novajn poemetojn, kaj la vortaro aperis kun entute 4.500 kapvortoj! Tiu senegala vortaro furoris ne nur en Japanio. En la antaŭparolo al ĝia tria eldono, s-ro Koogecu Niŝimura, ankaŭ eminenta japana oomotano kaj esperantisto, asertas, ke dum sia restado en Eŭropo, “multaj samideanoj interesiĝis pri tiu ĉi unika verko, kaj petis ekzemplerojn por si mem aŭ por la publika biblioteko en siaj urboj. Kelkaj eĉ donacis ilin al la edukaj ministroj de sia lando”. (Redaktante ĉi tiun materialon por la venonta eldono de nia Almanako Lorenz, mi havas antaŭ la okuloj mian ekzempleron de la tria eldono de Perpoema Vortaro Esperanto-Japana de Majstro Onisaburo Deguĉi. En la frontispico, impona portreto de la aŭtoro. Ĉi-momente venas al mi en la kapon (kaj en la koron!) la imagoj de tiuj du gigantoj, kiuj samtempe vivis sur la Tero ne kiel simplaj homoj, sed kiel Genioj aŭ Sanktuloj, ĉu laŭ siaj animoj, ĉu laŭ siaj saĝoj — Onisaburo kaj Lorenz...)



KION VI SCIAS PRI ĈINIO? Chen Ji – Ĉinio

Kio venas al via memoro, kiam oni mencias Ĉinion? Ĉu la Granda Muro, la frandaĵoj, aŭ varoj produktitaj en Ĉinio nun troveblaj tra la tuta mondo? Do bone, ĉi tie mi volas prezenti al vi iom malsamajn aspektojn de la lando. Lando – por esplori dialektojn Ĉinio estas granda lando kun ampleksa areo. Ĝi havas 56 naciojn kaj pli ol 80 lingvojn kaj dialektojn. Kiel vi scias, Han-lingvo estas la lingvo kun plej granda parolantaro en la mondo. Ĝis julio 2015 en la mondo estas pli ol 490 Konfuceaj Institutoj kun pli ol 700 kursoj, kiuj provizas bonkvalitan ins­ truadon de la ĉina lingvo en 122 landoj kaj regionoj. Lastatempe, enketo pri denaska parolantaro fare de la turisma retejo Tripadvisor montras, ke la ĉina lingvo (Han-lingvo) kun denaska parolantaro de 885 milionoj da personoj okupas la unuan lokon en la listo, kaj tuj post ĝi estas la angla kun denaska parolantaro de 400 milionoj. La aliaj ĉinlingvaj dialektoj Wu kaj Yue


50

ALMANAKO LORENZ 2017

parolataj, respektive, de 91 milionoj kaj 55 milionoj okupas la 11-an kaj 20-an lokojn en la enketo. Jen inter la dudek plej grandaj lingvoj de la mondo tri venas el Ĉinio. Fakte, krom tiuj dialektoj, aliaj pluraj ĉinlingvaj dialektoj ankaŭ havas grandan parolantaron. Laŭ raporto de amaskomunikilo, la 19-an de Aprilo de la kuranta jaro por celebri la “7-an Ĉinlingvan Tagon de UN” en la Ĝeneva Oficejo de UN okazis ekspozicio de iu tre speciala skribsistemo Nvshu, kiu originis el dialekto de Jiangyong-gubernio de Yongzhou, suda parto de Hunan-provinco de Ĉinio. Pri ĝia estiĝo cirkulas kelkaj hipotezoj. Unu el ili diras, ke la skribsistemo estis kreita de virinoj antaŭ preskaŭ 900 jaroj. Siatempe virinoj ne havis ŝancon ricevi edukadon, ĉiutage ili sin okupis pri teksado kaj brodado. Por noti sian vivon la virinoj dum la laboro kreis skribsistemon imitante han-lingvajn ideogramojn surbaze de desegnoj de siaj teksaĵoj aŭ brodaĵoj. Kaj iom post iom tiaj desegnoj iĝis speco de ideogramaro nomata Nvshu, la unusola en la mondo ekskluzive uzata de virinoj. Pro la socia disvolviĝo, pli kaj pli multe da virinoj ricevis ekukadon en lernejoj, kaj nun en la ĉiutaga vivo ili uzas la “komunan lingvon”, nome la pekinan dialekton. En la lastaj jaroj reduktiĝis la nombro de tiuj, kiuj scipovas legi Nvshu. En majo 2006 por protekti tiun skribsistemon Ĉinio enlistigis Nvshu-on kiel nematerian kulturan heredaĵon de la lando, kaj post tio oni komencis protekti kaj esplori la ideogramaron. Esploristoj vizitis 55 vilaĝojn, intervjuis 30 mil personojn, kaj sukcesis kolekti grandan kvanton da paperaj materialoj, voĉaj registraĵoj kaj filmetoj. Ili funkciigas kursojn por kultivi heredantojn kaj lernigi la skribsistemon Nvshu al la publiko. Estonte ili planas alŝuti la rilatajn materialojn al interreto, por ke pli da homoj ekkonu la mirindan skribsistemon. Fakte la ekspozicio pri Nvshu, okazigita en la oficejo de UN, spegulas nur parton de la ĉina kulturo. En Ĉinio ankoraŭ vivas aliaj pli ol 80 lingvoj kaj dialektoj, kiujn la registaro laŭeble plej klopode provas protekti kaj savi. En junio 2014 la registaro de la urbo Dongguan en Guangdong-provinco anoncis, ke la


ALMANAKO LORENZ 2017

51

urbo en sekvaj tri jaroj starigos arkivojn por dialektoj en la urbo por protekti tiujn eventuale pereuntajn lingvo-variaĵojn. Tiuj protektoj de la dialektoj kaj rilataj kulturoj kaj ilia savado aspektas tre valoraj fone de tio, ke en la mondo en ĉiu dua semajno pereas unu lingvo. Tamen fakuloj atentigas ankaŭ, ke anstataŭ konservi la dialektojn en muzeo la plej bona metodo por protekti ilin estas uzi ilin en la ĉiutaga vivo. Ĉu la atentigo estas tre utila ankaŭ por E-istoj? Lando kun la plej longa grandrapida fervojo

Laŭ raporto de amaskomunikilo, la 16-an de oktobro inter Ĉinio kaj Indonezio stariĝis kontrakto pri konstruado de grandrapida fervojo inter Jakarta kaj Bandung de Indonezio. Tio estas la unua fojo por Ĉinio konstrui grandrapidan fervojon en


52

ALMANAKO LORENZ 2017

alia lando laŭ sia propra kompleto, nome de teknika normo, esplorado, projektado, konstruado, fabrikado de ekipaĵoj kaj provizado de materialoj, ĝis administrado kaj trejnado. Ĉio ĉi estos tutflanke plenumita de propraj teknikistoj de Ĉinio. Pri la sukcesa atingo de tiu kontrakto Wang Liping, ĉina konsilanto en la ambasadorejo de Ĉinio en Indonezio, diris, ke Ĉinio asimilis multajn spertojn en konstruado de grandrapida fervojo, kaj ĝi sukcese konstruis la unuan grandrapidan fervojon en tropika regiono en la mondo, nome en Hainan-provinco. Fervojoj en tiu regiono devas esti pretaj kontraŭ forta ventblovo kaj alfronti pli seriozajn geografiajn kondiĉojn ol en mezvarma terzono. Ankaŭ tio estas rigardata kiel ŝlosila kialo favora al la sukcesa venko de la kontrakto flanke de Ĉinio. En 2004, Ĉinio komencis konstrui grandrapidan fervojon kaj en 2008 ĝia unua interurba linio de grandrapida fervojo estis finkonstruita kaj ekfunkciis. Tiam la linio longa je 120 km kunligis Pekinon, ĉefurbo de Ĉinio, kaj Tianjin, la tria plej granda metropolo de la lando. Ĝi estas la unua grandrapida fervojo pri kiu Ĉinio posedas kompleton da intelekta proprieto. Post disvolviĝo en dek kelkaj jaroj, nun la lando havas la plej grandskalan kaj plej rapidan reton de grandrapidaj fervojoj en la mondo. Ekde la fino de 2015 en Ĉinio estas funkciantaj grandrapidaj fervojoj je longeco de 19 mil kilometroj, okupante 60% de la totala longeco en la mondo, kaj pro tio ĝi okupas la unuan lokon pri la longeco de grandrapidaj fervojoj en la mondo. La fervojan reton en la lando profitas 500 mil loĝantoj. Dum la konstruado de tiuj grandrapidaj fervojoj, Ĉinio kelkfoje kreis rekordon en la fervoja konstruado. La 26-an de decembro 2012 ekfunkciis la grandrapida fervojo inter Pekino kaj Kantono. Tiu fervojo, kun longeco de 2298 kilometroj, fariĝis la plej longa linio de grandrapida fervojo en la mondo. En la 1-a de la sama monato ekfunkciis alia grandrapida fervojo inter Harbino kaj Dalian en Nordorienta Ĉinio. En tiu regiono en la pasintaj tridek jaroj la jara totala temperatura diferenco atingis 80 celsiusajn gradojn, kaj ĝi estas la unua fervojo sukcese konstruita kaj funkcianta en tiom malvarma regiono en la mondo. Alia rekordo estas, ke la 3-an de decembro 2010, inter bloksekcioj de Zaozhuang ĝis Bengbu, novgeneracia trajno CRH380AL, je 486.1 kilometroj hore, kreis novan rapidecan rekordon en la monda fervoja historio.


ALMANAKO LORENZ 2017

53

En la pli ol dekjara disvolviĝo de rapidfervoja konstruado Ĉinio kolektis por si tre valorajn spertojn kaj estas atendinde, ke dank’ al tiuj spertoj la lando helpos al pli da landoj en la mondo konstrui pli da altkvalitaj fervojoj. Lando kun multaj frandaĵoj Kiam eksterlandanoj vizitas Ĉinion, gustumi frandaĵon estas nemankebla elekto por ili. Tamen hodiaŭ ili povas facile trovi ĉinajn restoraciojn eĉ en ilia propra lando. Lastatempe usona amaskomunikilo raportis, ke antaŭ nelonge en Nov-Jorko malfermiĝis nova butiko por vendi ĉinstilan fritkukon, tia fritkuko estas populara kaj vaste ŝatata en Ĉinio. La posedanto, Brian Goldberg, naskita en NovJorko en 1977, ekamis ĉinajn frandaĵojn kiam li studis en Pekino. Siatempe en Ĉinio ĉiumatene li vizitis fritkukan budon por aĉeti mantenmanĝon, kaj fojfoje ĝi fariĝis lia elekto ankaŭ por tagmanĝo aŭ vespermanĝo. Pro forta ŝato al tiu manĝaĵo, li eĉ preparis sin por malfermi butikon por vendi tiajn fritkukojn post sia reveno al Usono. Fakte, la ĉina kuirarto estas unu el la tri plej famaj en la mondo kaj havas tre enhavriĉan manĝokulturon. Gastronomoj dividis ĝin en sep kategoriojn laŭ diversaj regionoj. Ĉina gastronomio emfazas koloron, odoron kaj guston. La tri elementoj konsistigas juĝ-normon por taksi la kvaliton de la pladoj. Ekzemple, bonkvalita rostita anaso necesas havi or-flavan koloron, bonodoron kaj delika­ tecon de viando kun kraka haŭto. Kaj pro la vasteco de la lando, la kuirartoj en malsamaj regionoj montras tre diversajn karakterojn. Laŭ diferencoj en geografia divido, la diversaj pladoj karakteriziĝas per malsamaj gustoj: sala, dolĉa, acida, aŭ akra… Nun, pro trans­ mariĝo de pli da ĉinaj manĝaĵoj ekster Ĉinio, ĉinaj manĝaĵoj alproprigos al si pli da karakteroj kaj elementoj. Plie, en tiuj ŝanĝiĝoj formiĝos novaj kulturoj, moroj kaj tradicioj. Do, bone, ĉu la artikolo donas al vi iom freŝajn informojn pri Ĉinio? Referencaj libroj: “Enketo pri uzo de ĉinaj lingvoj kaj ideogramoj”, Yuwen-Eldonejo, 11. 2006.



LIBROŜRANKO Brunilde Mendes do Espírito Santo – Brazilo

Kiam ni fondis la spiritisman organizaĵon “Hejmo de Tereza”, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, ni ricevis de fratamiko la permeson uzadi lian apartamenton en granda konstruaĵo. Ĉi tiu konstruaĵo havis du komercajn ĉambrojn: unu el ili li disponigis al ni por starigi rabataĵo-bazaron; la alian li modifis por nia grupo starigi spiritisman librovendejon. Inter tiuj du ĉambroj troviĝis la enirejo de la apartamentoj. Post kiam ĉio jam estis preparita, ni ricevis de la Spirito Bezerra de Menezes, pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier, sugeston, ke ni instalu libroŝrankon ĉe la enirejo, kaj ke ni metu en ĝi bretojn, kaj, sur unu el ili, malfermitan libron, por ke la preterpasantoj legu ĝiajn mesaĝojn. Ĉiutage ni elektis konsolan kaj pripensigan tekston. Iam ni ricevis neatenditan viziton de ploranta sinjorino, kiu serĉis nin por rakonti sian dramon: Longan tempon ŝi vivis en intensaj diskutoj kun sia edzo. Tiam, ankoraŭ ne estis divorco, kaj ŝi ne volis fariĝi eksedziĝinta virino. En tiu mateno ŝi decidis solvi la problemon, elektante la falsan vojon de memmortigo; tamen, ŝi ne volis sin mortigi per skandala maniero. Verdire, ŝi volis, ke neniu trovos ŝian kadavron. Ŝi ekpensis sin ĵeti en la maron. Tiel, ŝi fiksis tian ideon kaj preparis planon: ŝi eliros el sia domo kune kun la servistino, sciigante al la familianoj, ke ili iros al la superbazaro. Tie ŝi petos al la servistino por iri al alia butiko kaj ŝi sekvos en la direkton de la maro, kaj tie sin mortigos. Tion ŝi faris kaj petis la servistinon iri al la proksima butiko. Sekve, enbusiĝis kaj proksime de la loko, kie ŝi sin memmortigos, ŝi sonorigis, sed la ŝoforo ne aŭdis kaj la buso haltis ĉe alia haltejo, ĝuste antaŭ la libroŝranko de la “Hejmo de Tereza”. Ŝi ekvidis la librojn, alproksimiĝis kaj ĝuste en


56

ALMANAKO LORENZ 2017

tiu tago la libro malfermita estis “Memoraĵoj de Sinmortiginto”. Tuj post la ekvido de tiu libro, ŝi memoris, ke ŝia kara patrino konis la mediuminon de tiu verko, Yvonne do Amaral Pereira. Ŝi sciis pri la eldono de tiu libro, sed neniam ĝin legis. La emocio ekposedis ŝian koron kaj, konvulsie plorante, ŝi supreniris la ŝtuparon de la konstruaĵo, kie bonkoraj homoj ŝin ricevis kun malfermitaj brakoj. Ŝi rakontis sian dramon kaj sian intencon sin mortigi. Post frateca konversacio kaj klarigoj pri la falsa pordo de memmortigo, ŝi rezignis la ideon sin memmortigi. Jen historio de libroŝranko. Plurfoje mi pensas: kial ni ne metu tiajn mesaĝojn kaj librojn sur gazetbudojn, parkbenkojn kaj aliajn ejojn, por ke homoj kun samaj kaj aliaj dramoj havu la eblecon elekti aliajn vojojn?... Brunilde estas fondintino de la “Hejmo Tereza”, 94-jara, verkis pli ol 15 spiritismajn librojn kaj ĝis nun estas tre aktiva laborantino.

Tradukis esperanten Homarano


KULTURO KIEL SPIRITA TRANSFIGURIĜO: DE KAOSO AL ORDO

Vladimir I. Ionesov – Rusio

Homo disvolvas sian spiritan kaj fizikan sanon, formas en sia vivo certan ordon, apogante sin nur je kulturo. Diference de bestoj, kiuj per sia tuta ekzisto enkorpigas sian gentan unuecon, homo estas en la stato de konstanta ontologia nesufiĉo kaj antropologia nekontentiĝo – serĉante sian niĉon en la ĉirkaŭa mondo. Homo interagas kun la naturo preskaŭ ĉiam nerekte, tra la kulturo. Ĉar la homa raso estas origine disfendita, tio estas ĝi ne estas unueca kaj integra formitaĵo, homo ĉiam kaj ĉie estas ĉirkaŭita per la protekta kultura kampo, en tiu aŭ alia mezuro, subtenananta la bezonatan mondordon en la homa socio. Kaj nur tiu ĉi kultura tavolo donas al homo ŝancon je transvivado. Eblas diri ankaŭ tiel: kulturo por homo estas pli ol eblo (ŝanco), ĝi estas bezono, imperativo de lia vivkapablo kaj kompleteco de ekzistado. Sed kulturo ne nur savas homon, sed ankaŭ kapablas pereigi lin. Ni konas la kulturon de paco kaj la kulturon de milito. Ĉio dependas de tio, kiu kaj kiel uzas ĝin, kien, je kio kaj kiucele oni direktas ĝin. Krome, kulturo kiel tia preskaŭ ĉiam ne sufiĉas. Malgraŭ ties kreiva forto, la kultura tavolo estas tre fragila kaj vundebla, ĉar certagrade ĝin kontraŭstaras la tuta mondo, la tuta neevoluigita fare de homo elemento. Alivorte, ĝuste kulturo donas al ni ŝancon saviĝi.


58

ALMANAKO LORENZ 2017

Saviĝi signifas konservi celon kaj samtempe sekurigi alcelecon de la movado por ne devojiĝi, por reteni komprenon, integrecon. Tie, kie kulturo sukcesas reteni tiun ĉi integrecon, kulturo sanigas, t.e. restarigas aŭ findeterminas integrecon. Kulturo estas la sola protekta ŝelo por homo aŭ kiel asertis Ya.E. Golosovker “la plej alta instinkto”, helpe de kiu homo aranĝas sian “lokon sub la suno”. Bestoj ne bezonas kulturon, ĉar ili ne havas kontraŭdirojn kun ekstera medio. Alivorte, ili ĉiam estas en sia esenco – ilia ekzisto estas enradikigita en la mondon kaj neapartigeble ligita al la vivejo. Kaj tial ili estas en konkordo kun la naturo kaj tute subordiĝas al ĝi. Pro tiu ĉi kialo bestoj ne havas elekton – ĉio, kion ili bezonas – estas ĉiam kun ili. Kaj la naturo respondas al ili pro tiu ĉi humileco per sia patronado (protektado). Alispeca estado estas destinita por homo. Homo estas la sola estaĵo, kiu havas kontraŭ­ diron inter organismo kaj medio, inter spirito kaj korpo. Metafore dirante, se ĉiu animalo je alvokoj de sia biologia naturo ĉiam respondas “Jes!”, homo je postuloj de sia naturo tute ne ĉiam reagas pozitive. Homo estas tiu specifa speco de estaĵo, kiu je alvokoj de sia biologia realeco povas diri “Ne!”. Kaj tion li faras sufiĉe ofte. Ni imagu, ke kuras malsata hundo kaj ties tuta naturo, ĉiuj instinktoj kvazaŭ signalas: “Mi volas manĝi!”. Tio estas, la hundo eksentis vokon/komandon “Manĝi!” kaj ĝia instinkta esenco tuj senprokraste respondas: “Jes, mi jam serĉas!”, “Mi vidas!”, “Mi manĝas!”. Kaj, vidinte antaŭ si pecon de viando, ĝi tuj formanĝas ĝin, kontentigante siajn biologiajn alvokojn. Malsama afero okazas al homo. Ekzemple, iu homo, laca kaj malsata, iras laŭvoje hejmen post labortago, ne ebliginta al li eĉ iom manĝeti. Ties tuta korpeco soifas manĝon, li volas bonguste manĝi. Dum tiuj ĉi minutoj li probable revas plej eble rapide manĝi iun apetitvekan kuketon. Kaj subite antaŭ liaj okuloj aperas dezirata kuketo. Sed jen malagrablaĵo: la kuketo


ALMANAKO LORENZ 2017

59

kuŝas en kota flako. Instinkto nereteneble devigas lin: “Nu, do! Prenu, manĝu!”. Sed menso – lia kultura esenco – tuj vokas lin al ordo: “Kion vi faras? Kien do? Ĉu vi freneziĝis? Eĉ ne pensu pri tio!”. Kaj la homo nature (aŭ kontraŭnature?) retropaŝas, malobeante arogan premon de sia biologia naturo kaj trankviligante sin: “Baldaŭ mi venos hejmen. Kaj tie mi manĝos!”. Sed hejme oni ne atendis lin kaj ne bakis kuketojn. Kia domaĝo! Kaj tiumomente ĉio en la homo povas renversiĝi: lia aflikto kaj riproĉoj serĉas la kulpinton kaj al li ŝajnas, ke hodiaŭ ĉio ekribelas kontraŭ li kaj ĉio malplaĉas al li. La malfeliĉulo tiumomente ne havas trankvilon kaj aŭtomate tiras sin al ĉio manĝebla, kio kuŝas sur kuireja tablo, rigore subrigardante ĉirkaŭulojn. Tio, certe, estas alegorio, tamen ĝi esprimas diversajn stresajn situaciojn, kiam ni nevole trovas nin en la proceso de kultura subpremo de tio, kion ni volas fari laŭ ordono de nia primara naturo. Tiusence, la homa naturo estas lasciva, menso estas rigora kaj ĉiufoje helpe de kulturo ĝi devigas nin ion kontroli kaj subpremi, ion oferi kaj iel nin limigi. Jen ĝuste el tiuj ĉi subpremoj kaj limigoj, tiel aŭ alie, konsistas la tuta bruo de homa vivo – dramo de kontraŭstaro de spirito kaj korpo, menso kaj sento, sed nur en tiu ĉi batalo homo vere fariĝas Homo, ĉar la kampo de tiu ĉi batalo estas “koroj de homoj” (F.M. Dostojevskij). Sen tiu ĉi streĉo, superado, senigo – turbulema (senĉesa) vanteco kaj streso, ne konanta trankvilon – ne povus aperi vivĝojo kaj agrabla ĉarmo je la mondo, kiu senĉese nin provokas, sed samtempe torturas kaj nutras nin je espero kaj kredo en tio, ke ajnan elprovon kapablas toleri homo, se lin apudas kulturo. La historio de homaro similas al ofero, en kies turmentaj kaj neeviteblaj perdoj naskiĝas nova ordo de aĵoj, nomata kulturo.


60

ALMANAKO LORENZ 2017

La dramo de homa ekzisto estas en tio, ke foje por grandaj venkoj bezonatas grandaj perdoj. Oferante iun parton de sia individua kaprico, ni subtenas vivkapablan ordon de la tuta komunumo. La principo “Kion mi volas, tion mi faru” ne estas destinata por kulturo. Ne necesas forgesi ankaŭ pri tio, ke nia menso estas potenca, sed ne perfekta. Ni kapablas fidi je ĝi nur kun apogo je sociaj normoj kaj kulturaj valoroj. Al homo mankas necesa biologia kompleteco aŭ tiel nomata ontologia specifo por plenvalora vivkapabligo de antroposfero. Menso kaj kulturo – estas senkondiĉa helpo por li, sed nur kiel eblo, premiso kaj apogo en lia deziro ŝanĝi la mondon. Ne eblas ŝanĝi la mondon je sia bono kaj je bono de aliaj, ne ŝanĝante sin mem, enirante la konflikton kun ĉirkaŭanta vin naturo kaj neglektante kulturon. Esence, kulturo komenciĝas ekde ordo. Ne hazarde kulturon oni foje nomas ordigita naturo kaj adekvate progresintan kultursfere personecon – ordigita (digna) homo. Ni diras digna homo, implicante tiun, kiu esprimas la ordon en siaj pensoj kaj agoj, t.e, enkorpigas certan permeseblan integrecon. Tiurilate, ajna malsano – tiu de korpo kaj animo – estas ĉiam ordorompo kaj kaŭzantaj pro tiu perturbo misfunkciojn de la organismo aŭ deviojn en socia konduto. Kolero, nihilismo, agreso, maltoleremo kaj streso estas preskaŭ ĉiam kaŭzitaj de perturboj en la funkciado de socia sistemo, struktura rompiĝo kaj neordigita, perturbita vivmodo de la personeco, t.e. pro tiuj samaj kulturaj faktoroj. Resaniĝo antaŭ ĉio estas, alporto de ordo, restarigo de integreco, kaj sekve de kompleteco kaj ĝojo de la vivo. Esti sana, signifas plenigi sin per kultura kreemo kaj pligrandigi ordon en unueco de bona penso, vorto kaj faro. Pri la aŭtoro: Vladimir I. Ionesov estas doktoro de kulturologio (Dr. Sc.), kandidato de historiaj sciencoj (PhD), profesoro, katedr-estro pri teorio kaj historio de kulturo, direktoro de Lernejo por Superaj Kulturologiaj Studoj , Samara Ŝtata Instituto de Kulturo; membro de Eŭropa Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Poŝta adreso: P.O. Box 3004, Samara, RU-443099, Rusio. Retadreso: samartis@yandex.ru


KAMPANJO ZAMENHOF Eurípedes Alves Barbosa – Brazilo

La Kampanjo Zamenhof estis unu el la plej gravaj eventoj okazintaj en brazila Esperanto-movado. Ĝi estis kampanjo por helpi eŭropajn esperantistojn, post la dua mondmilito. Pro la milito, la mizero atingis eŭropanojn, inter ili multe da geesperantistoj. Alvenis al Brazilo leteroj kun kortuŝaj vortoj: “mi estas en plej granda mizero, nutraĵe, same kiel vestaĵe.” Por helpi niajn eŭropajn samideanojn, la Asocio Esperantista de Rio-deĴanejro komencis tiun kampanjon la 15-an de decembro 1947, kaj la redaktoro de la gazeto Rio Esperantista (januaro 1948) skribis interalie la jenon: “Sekve, mi invitas ĉiujn geesperantistojn kaj gesimpatiantojn de Esperanto, ĉiujn E-asociojn kaj klubojn en Brazilo, por, per komuna, rapida kaj efika laboro, efektivigi kampanjon por helpi eŭropajn necesbezonajn geesperantistojn — klopodado, kiun mi nomis “Kampanjo Zamenhof”, omaĝe al nia Majstro, kies naskiĝan datrevenon oni celebras en la kuranta monato.”

La donacaĵoj estis senditaj al la sidejo de Asocio Esperantista de Rio-deĴaneiro, tiam situanta ĉe la strato “Juan Pablo Duarte”, n-ro 19, dua etaĝo, en la urbo Rio-de-Ĵaneiro. La kampanjo ricevis apogon de pluraj samideanoj, E-asocioj, kluboj kaj framasonaj loĝioj. Oni devas mencii la jenajn framasonajn loĝiojn: “Caridade e Firmeza”, el urbo ‘Juiz de Fora’; “Fé e Esperança”, el urbo ‘Jaboticabal’; “Filantropia e Ordem”, el la Federacia Distrikto; “General Nascimento Vargas”, el urbo ‘Sete Lagoas’. Meritas specialan mencion la helpo de la “Lernejo Jesuo-Kristo”, troviĝanta


62

ALMANAKO LORENZ 2017

en la urbo Campos, ŝtato Rio de Janeiro. Tio okazis danke al la klopodado de Clóvis Tavares, esperantisto kaj spiritisto, aŭtoro de la majesta verko “Mediumeco de la sanktuloj”. La sekvantaj gazetoj aperigis informojn pri la Kampanjo: “Diário de Notícias (urbo Rio-de-Ĵanejro), “Diário Oficial” kaj “Estado da Paraíba” (urbo João Pessoa), “Estado de Minas” (urbo Belo Horizonte), “Orientador” (urbo Passo Fundo), “Brasil Esperantista” (Rio-de-Ĵanejro). La gazeto Rio Esperantista de marto 1949 raportis, ke la 12-an de februaro 1949, ĉe la sidejo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, oni starigis ekspo­ zicion por montri la donacaĵojn senditajn de esperantistoj kaj simpatiantoj. Pli ol 200 pakaĵoj enhavantaj nutraĵojn kaj vestaĵojn kuŝis sur granda tablo. Poste, la materialo estis senditaj al Eŭropo, ĉefe al Germanio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Ankaŭ samideanoj el Japanio ricevis pakaĵojn. Asocio Esperatista de Rio-de-Ĵanejro tiurilate ricevis leterojn kun dankaj esprimoj venintajn el Eŭropo. Skribis ilin R. Burda, el Ĉeĥoslovakio, S. Zeilbofer, el Germanio, D-ro Joo Istvan, el Hungario, Alfred Schapel, el Germanio, inter aliaj. Prezidis la Kampanjon fraŭlino Yolanda de Araújo Costa, kaj sekretariis ĝin Braz Cosenza. Mi trovis malmulte da klarigoj pri la vivo kaj agado de fraŭlino Yolanda de Araújo Costa, kiu estis faka delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri teozofio kaj antropozofio. Ŝi verkis la broŝuron “Panorama do Movimento Esperantista


ALMANAKO LORENZ 2017

63

Mundial” (Panoramo de la Tutmonda Esperanto-Movado), eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), en 1968. Ŝi portugaligis la verkon “Sinal da Vitória” (Signalo de la Venko), de la grafo Rochester, eldonitan de Brazila Spiritisma Federacio. La revuo 'Esperanto', oficiala organo de UEA, julio-aŭgusto 1968, publikigis jenon: “La brazila revuo O Teosofista komencas rubrikon pri Esperanto. Verkas ĝin la fakdelegitino de UEA f-ino Yolanda Costa (C.P. 3881, ZC, Rio-de-Ĵanejro), kiu krome alvokas sendi al ŝi materialojn por Esperanto-ekspozicio en la Tutamerika Kongreso de Teozofio (septembro).” En la urbo Barbacena, ŝtato 'Minas Gerais', fraŭlino Yolanda de Araújo Costa aperigis diversajn priesperantajn verkojn per la gazeto “Cidade de Barbacena”. La sekretario de la Kampanjo, Braz Cosenza, naskiĝis en Italio, la 20-an de aŭgusto 1906. Ankoraŭ juna, li translokiĝis al Brazilo, kie li loĝis ĝis sia forpaso, la 25-an de marto 1984. Li esperantistiĝis en 1946 kaj fariĝis entu­ ziasma laboranto en la movado. En 1951, li fondis Kulturan Kooperativon de Esperantistoj, kun la celo provizi la esperantistaron per necesaj lerniloj. Li prezidis Kooperativon dum tridek jaroj kaj eldonis pli-malpli kvardek titolojn. La serio de brazilaj seminarioj estis la plej sukcesoplena verko de Braz Cosenza. En 1966, li profetis, ke “la seminarioj preparos nian laboron por la realigo de universala kongreso en Brazilo.” Tio fakte okazis.


64

ALMANAKO LORENZ 2017

Krom la sindediĉo al la Esperanto-movado, li estis kunfondinto kaj patrono de Brazila Framasona Akademio, kunfondinto de Vegetarana Kooperativo kaj ano de Teozofia Societo de Brazilo. Profesie, li estis advokato kaj kontoristo. La gazeto “Rio Esperantista”, julio-aŭgusto 1957, informas, ke Yolanda de Araújo Costa prezentis raporton pri la Kampanjo Zamenhof, montrante inkluzive la sumon de la enspezoj – Cr$ 7.218,00, de la elspezoj – Cr$ 6.208,00, kaj de la resto – Cr$ 1.010,00. Ĉi tiu lasta monkvanto estis donacita al Kultura Kooperativo de Esperantistoj por helpi en la akirado de presejo. Mi finas ĉi tiun simplan artikolon kun belaj kaj trafaj vortoj de Ismael Gomes Braga: “La veraj esperantistoj, laŭ la modelo de Zamenhof, amas la homaron, deziras la tutmondan fratecon, la solidarecon de ĉiuj popoloj, sen ia distingo pri rasoj, religioj, filozofioj, skoloj aŭ partioj, tial ili neniam estis venkitaj de siaj plej kruelaj malamikoj.”


EN AMIKA KORESPONDADO Affonso Soares – Brazilo

Vi, mia kara, asertas esti laca de vi mem. La malvirtoj, ho niaj malnovaj moralaj difektoj!... Vi diras, ke, leginte edifan libron, vi elpensas promesojn por pliboniĝo, ke, post aŭskulto de nobla prelego, refirmiĝas en vi deziroj de spirita altiĝo... Post horoj de brila atendado jen vi falas en eraron aŭ en neadon de ĉio, kion vi certigis al vi mem pri morala perfektiĝo. Tuj sekvas troa sento pri morala malsupereco, pensoj pri kulpo kaj konsekvence intima suferado kaj senenhavaj afliktoj. La tempo, kiun vi povus uzi en utilaj laboroj, eskapas, senfrukta, el viaj manoj. Kaj vi demandas pri la kialo de tia antagonismo. De unu flanko, sankteco de celado; de alia, neebleco de plenumo. Tamen, amiko, tiu konflikto apartenas, de antaŭ jarmiloj, al ĉiuj, al ni ĉiuj, spiritoj en evoluado kaj elpuriĝo en la patrina sino de la Tero. Kontraŭ la guto de penado por memperfektiĝo, leviĝas la torenta rivero de niaj instinktaj impulsoj, kiuj nin trenas en la bestecon, de kiu ni elvenis. La bezono de pacienco, eĉ kontraŭ ni mem, evidentiĝas ĉiuloke ĉe la ordinara homa kunvivado. Pacienco por ripeti malgrandajn gestojn de toleremo kaj etaj rezignacioj, horo post horo, tago post tago, per senĉesa agado de la grifelo de disciplino sur la ŝtono de niaj virtualaj kvalitoj, por en ĝi skulpti la individuecon, al kiu ni aspiras. Kredu, amiko, ke tiel okazas al la plimulto de la homoj en eduka staĝo sur la Planedo, tute egale, ĉu ili estas ligitaj, aŭ ne, al la materia korpo. La monton de sublimiĝo ni suprenrampas paŝon post paŝo, multfoje kun turmentata koro kaj sangantaj piedoj.


66

ALMANAKO LORENZ 2017

Niaopinie, ne suferas intiman lukton nur tiuj, kiuj portempe sin anestezas ĉe falsa supereco kaj sin rigardas kontentaj en paradizoj de iluzio, kopiante la konvinkitecon de infanoj, kiuj kredas loĝi en kasteloj konstruitaj el papero aŭ sablo. Tiu konsterna diferenco inter tio, kio ni ankoraŭ estas, kaj tio, kio ni devas fariĝi, estas propra al ĉiuj homoj vekiĝantaj por la postuloj de la spirita altiĝo. Paŭlo el Tarso mem, pripensinte tian problemon, deklaras, en la versiklo 19-a de la ĉapitro 7-a de sia Epistolo al la Romanoj: “Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.” Sed ni konsoliĝu per la certeco, ke, palpante al ni la moralajn difektojn, ni akiras pli solidan konadon pri ni mem, kio ja plej gravas. Laŭdire, Israel ben Eliezer, kromnomita Baal Shem-Tov, konata per la mallongigo Besht, renoma juda pensulo de 18-a jarcento, estis vizitita de iu devotulo, kiu al li plendis per amara konfeso: — Majstro, kio fariĝos el mi? Dum longaj jaroj mi fervore min fordonis al servado al la Sinjoro, kaj hodiaŭ, post tiel longa tempo, mi konfesas, ke mi ne pliboniĝis... Mi ĉiam ankoraŭ restas homo neperfekta kaj senscia... Besht ridetis kaj kompateme respondis: — Se vi sukcesis kompreni, mia filo, ke vi estas neperfekta kaj senscia, tio per si mem vidigas admirindan progreson. Ni do pripensu niajn moralajn malfortaĵojn sen memkondamno. Al nenio utilas kovri nin per cindroj ĉe la konstato de niaj eraroj. Penindas ilin alfronti kaj korekti per nia propra reboniĝo. Ke ni estas ŝuldantaj spiritoj antaŭ la Diaj Leĝoj, tio estas realaĵo, kaj ke ni bezonas servadi al la proksimulo, per forgeso de ni mem, por dispeli la tenebrojn de egoismo, kiuj ankoraŭ envolvas al ni la animon, tio estas devo. Observante, do, per la skalpelo de nia rezonado, la malfortaĵojn kaj malekvilibrojn, kiuj ankoraŭ pezas sur nia memo, ni nature entreprenas la kuracadon de nia multjarmila spirita blindeco. Nur pro tio, mia kara, ni jam devas esprimi dankon al Dio.


ALMANAKO LORENZ 2017

67

El la originale portugallingva mediuma verko Estante da Vida (Bretaro de la Vivo), ĉapitro 30, psikografie skribita de la Spirito de la fama brazila literatoro Humberto de Campos (1886-1934), per la mediuma kapablo de Francisko Kandido Ŝavjer´, eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio.

Esperantigis Affonso Soares



BENJAMIN C. CAMOZATO Alberto Flores – Brazilo

Benjamin Celestino Camozato estis pioniro de Esperanto en Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul. Em Santa Catarina li fondis Esperanto-Grupon en Lajes, kaj en 1907 la “Societo Sankta Katarino”-n. Em Caçapava/RS1, kie li loĝis dum kelka tempo, li instruis Esperanton kaj ankaŭ fondis Esperanto-Grupo-n. En la jaro 1927, en porto Alegre/RS, kune kun inĝeniero Viterbo de Carvalho, li fondis la Esperantistan Societon “Sudbrazila Esperantistigilo” kaj fariĝis ĝia unua prezidanto. Ankaŭ en porto Alegre, dum multaj jaroj, li plenumis la oficon de Fakdelegito de UEA (Universala Esperanto-Asocio) pri Filatelio. Li estis fervora kaj aktiva membro de “Sociedade Filatélica Rio Grandense” kaj direktoro de La revuo “Rio Grande Filatélico”, oficiala organo de tiu societo, en kiu li publikigis diversajn artikolojn favorajn al Esperanto. Profesie, Camozato estis dentkuracisto, diplomita em 1904 de la Kuracista Fakultato de Porto Alegre. 1

RS estas mallongigo de la brazila subŝtato Suda Riogrando.


70

ALMANAKO LORENZ 2017

Li estis unu el la malmultaj brazilanoj kiuj interkonatiĝis persone kun D-ro L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Tio okazis dum la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, en Dresden, Germanujo (Aŭgusto, 1908), en kiu li ĉeestis kiel reprezentanto de “Esperanto-Societo Sudriogranda” (fondita en Porto Alegre, 1906). Post multaj jaroj, Camozato denove partoprenis en universalaj Kongresoj: la 34-a, en Bournemouth, 1949 kaj la 35-a en Parizo, 1950. Benjamin C. Camozato estis tre konata esperantisto kaj kiel filatelista kunlaboranto en diversaj ĵurnaloj de Porto Alegre/RS. Li estis honora prezidanto de “Esperantista Societo de Porto Alegre” (fondita en 1945). En la jaro 1957 li partoprenis en la “15-a Brazila Kongreso de Esperanto”, okazinta en Niterói/RJ (Ora Jubileo de Brazila Esperanto-Ligo) kaj tie prezentis tre interesan raporton pri Esperanto en Rio Grande do Sul. (Paĝo 331 de “Anais do XV Congresso Brasileiro de Esperanto). 79 jaraĝa, li mortis em Porto Alegre/RS, je la 4-a de majo, 1964. Li lasis vidvinon Acidália kaj 3 gefilojn. Tre afabla, simpatia kaj laborema homo, Camozato estis neforgesebla idealisto kaj propagandisto de du kulturaj iloj: Esperanto kaj Filatelio.


EKLEZIO UNUIGA* Bob Felby – Aŭstralio

Mi eble estas, sed tio estas nenio fierinda, aŭstraliano, almenaŭ laŭ la opinio de la registaro, sed ĉiuj, kiuj konas min, scias ke mi naskiĝis iomete pli norde de Aŭstralio, fakte en Skandinavujo. Naskiĝinte tie mi ja tuj konsideras min mondcivitano, ĉar mi ja naskiĝis en la mondo. Mi do havas la rajton loĝi kie ajn en la mondo, kaj mi poste decidis ekloĝi en la tiama bona kaj belega Aŭstralio, kiun oni bedaŭrinde nuntempe, laŭ mia modesta opinio, klopodas malbeligi kaj eĉ detrui nur por pliriĉigi la jam tro riĉegajn riĉegulojn. Mi havis neniujn problemojn pri la doganistoj, nek pri la registaro. Fakte mi ricevis multe da helpo, sed mi dubas, ĉu enmigrantoj hodiaŭaj konsentas kun mi. Ĉio ŝanĝiĝis ekde kiam mi alvenis ĉi tien, sed tio espereble, kaj certe, ne estas mia kulpo!

* Bonvolu ne konfuzi ĉi-tiun titolon kun ’Eklezio Enuiga”!


72

ALMANAKO LORENZ 2017

Pli ol 42 jarojn post mia aŭstralianiĝo mi trovis, ke tre proksime de mia aŭstralia hejmo, kiu situas en la havenkvartalo de la ĉefurbo de Sudaŭstralio, Adelajdo, troviĝas alta, belega konstruaĵo kun koloraj fenestroj. Ĝi nomiĝas Preĝejo Unuiga kaj plej verŝajne apartenas al la tiel nomata Eklezio Unuiga, se io tia ekzistas. Ĝi certe estas eĉ tre interesa preĝejo. Ĝi estas nova kaj moderna preĝeja konstruaĵo, ekkonstruita la 16-an de julio 1867 kaj restaŭrita en 1968, sed io, kio tuj impresis min estas la tuta manko de preĝeja turo kun multaj sonoriloj, kiuj avertas la ĉirkaŭloĝantojn pri baldaŭa diservo. Iun dimanĉan matenon, kiam mi sentis min iomete tro soleca kaj enuis, mi kuraĝigis min mem kaj eniris tiun belegaĵon. Kaj kia surprizo. En ĝi mi trovis multege da homoj. Ili ĉiuj ridetis al mi kaj bonkore salutis kaj bonvenigis min. Mi sidigis min sur iom tro malmola benko, kvankam estas en la preĝejo ankaŭ pli modernaj seĝoj, sed mia modesteco ne permesis al mi sidi tie. Mi opiniis, kaj ankoraŭ opinias, ke tiuj estas nur por la gemaljunuloj! Belege svelta virino ludis la grandegan belsonantan orgenon, kaj tio ege plaĉis al mi. La sono estis dieca! Kvankam tiu orgeno plej verŝajne estis konstruita de pekantoj, ili malgraŭ ĉio faris tre bonegan laboron! La diadorantoj kantis kanton, ho, pardonu min, himnon, unu post la alia, kaj la belulino kuris de la orgenego al la piano kaj reen al la orgenego por akompani la kantadon. Fakte ĉio estis eĉ tre belega. Pastro enkondukis kaj diris ion, kion mi bedaŭrinde ne povis aŭdi, ĉar miaj oreloj ne plu tiom bone funkcias, kiom kiam mi estis iomete pli juna. Sed iom mi povis aŭdi. La problemo estis, ke kelkaj diadorantoj kunportis kun si siajn infanojn. Nu, ankaŭ mi scias, ke Jesuo-Kristo estas dirinta: ”Permesu al la malgrandaj infanoj ke ili venu al mi”. Mi do sidis trankvile ridetante kaj provis aŭdi kiom eble plej multe el la prediko de la predikanto. Sed


ALMANAKO LORENZ 2017

73

ĉar kelkaj infanoj ridegis kaj aliaj ploregis, mi havis malfacilaĵojn kompreni ĉion. La infanoj tiam komencis kuri, kvankam kelkaj povis nur rampi sur la planko. La Eklezio Unuiga certe ne estas enuiga, ĉar ĝi permesas tion, eĉ tion kuraĝigas. Kompreneble ankaŭ mi komencis ĝui tion, ke oni vere permesas al la infanoj veni al la Kristo. Ankaŭ ili estas ja infanoj de Dio! Se oni povas ami la bestojn, oni povas ami ankaŭ la infanojn, ĉu ne? Sed evidente la Eklezio Unuiga kore, eĉ korege, bonvenigas ĉiujn, ĉu ili estas alkoholuloj, fumantoj, viandomanĝantoj, vegetaranoj, samseksgeamantoj, espe­ rantistoj, soldatoj aŭ pacamantoj aŭ io simila, ĉiuj estas bonvenaj en la Eklezio Unuiga en la interesa havenkvartalo de Adelajdo. Poste parolis alia pastro, tiam ankaŭ pastrino, ĉar la Eklezio Unuiga permesas al kiu ajn la samajn rajtojn. Parolis eĉ ordinaraj membroj de la kongregacio. Ĉiuj havas la samajn rajtojn, tamen la infanoj diris nenion signifan, kaj mi faris same!

La Eklezio Unuiga estas io, kio eĉ tre plaĉus al nia kara kaj amata Majstro Zamenhof. Evidentas ke anoj de kiu ajn kredo, ĉu islamanoj, hinduoj, budhistoj, atestantoj de Jehovo, Hare-kriŝnanoj ktp., eĉ ĉiuj specoj de kristanoj, ekzemple,


74

ALMANAKO LORENZ 2017

mi ne scias la nomojn de ili ĉiuj, sed kiel jam dirite, ĉiuj estas bonvenaj. Ĉar spiritistoj ja troviĝas kaj abundas en ĉiuj religioj, oni trovas ankaŭ ilin en la Eklezio Unuiga. Ĉiuj estas bonvenaj, kaj fakte tre ŝatas iri tien. Sed ĝis nun mi scias nur pri unu spiritisto kvankam mi certas, ke ja estas multaj aliaj! Ne nur pro la bongusta kafeinhava kafo, sed verŝajne ĉar la spirita atmosfero tiea bonegas! Inter la paroladoj kantis belsona ĥoro konsistanta el virinoj kiel ankaŭ el viroj. Ili kantis belege kaj ankoraŭ hodiaŭ tion faras. Neniu uzis kantarojn, pardonu, himnarojn, ĉar la tekstoj de ĉiuj kantoj, ho, refoje pardonu min, himnoj, aperis en lumo sur unu el la internaj muroj de la preĝejo. Tio estis io tute nova por mi, kaj tiam mi decidis reveni plurajn fojojn tien. Poste ni ricevis iom da pano kaj ankaŭ iom da vino. Tiuj, kiuj konas min, eble nun ridetas, ĉar ili scias ke mi neniam trinkas alkoholaĵon, sed estas neniu kialo por moketi min. La vino vere estas nur vinbersuko, sed ĝi bongustegas. Sed bedaŭrinde ne eblis trinki pli ol nur unu fingringon da tio!


ALMANAKO LORENZ 2017

75

Post tio ni estis invitataj iri malsupren por komuna tetrinkado. Mi estis unu el tiuj, kiuj la unuaj atingis la tetrinkejon. Je mia granda surprizo mi trovis, ke kvankam multaj el miaj nove trovitaj geami­ koj estas aŭstralianoj, eblas trinki ankaŭ kafon. Kutime mi trinkas nur senkafeinan kafon, sed tio ankoraŭ ne eblas en la Unuiga Eklezio, mi do kuraĝe trinkis tason da kafeinhava kafo. Mi manĝis kun ĝi kelkajn biskvitojn kaj trinkinte la unuan tason da kafeinhava kafo, mi elverŝis al mi duan tason kaj prenis ankoraŭ kelkajn biskvitojn. Ne, ne, ne, mi ne trinkis trian tason da kafeinhava kafo, kiel mi jam menciis, mi estas ja modestulo! Tiam mi sidigis min ĉe unu el la tabloj kaj babiladis kun tiuj al mi tute nekonataj boneguloj pri mia naskiĝlando, pri la diversaj laboroj, kiujn mi iam suferis, pri la landoj, kiujn mi iam vizitis ktp. Tiuj miaj nove trovitaj geamikoj tre ĝentile ridetis kaj ŝajnis ŝati min. Nun tio, kion mi ĵus rakontis al vi karaj legantoj de ”Almanako Lorenz”, ja okazis antaŭ iom da tempo. Nun mi intertempe fariĝis bone konata de la multaj geboneguloj kaj trovis eĉ unu esperantistinon inter ili. La vivo plenas je surprizoj, ĉu ne? Inter ili estas homoj el ĉiuj rasoj kaj koloroj, religioj kaj filozofioj. Multege da lingvoj parolatas tie, kvankam la angla ankoraŭ ludas la rolon de internacia lingvo. La Unuiga Eklezio jam pruvis ke eblas vivi komforte, digne, pace kaj amikeme sen kvereloj. Mi estas certa, ke Zamenhof en la ĉielo nun ridetas malsupren kun amo al tiu belega preĝejo sen turo en la havenkvartalo de Adelajdo.



DUOPA SINMORTIGO PRO AMO KAJ DEVO* Allan Kardec – Francio

En unu ĵurnalo de la 13-a de Junio 1862 estas legata la jena sciigo:1 “La juna Palmyre, modistino, loĝanta ĉe siaj gepatroj, estis dotita per ĉarma aspekto kaj afabla karaktero. Tial ankaŭ multaj amindumis ŝin. El ĉiuj amindumantoj ŝi elektis B., kiu reciprokis ŝian preferon per sia plej viva pasio. Malgraŭ sia korinklino al li, pro respekto al siaj gepatroj, Palmyre konsentis ekziniĝi kun D., kies socia rango ŝajnis supera al tiu de lia rivalo. B. kaj D. estis amikoj, kaj, kvankam ne estis inter ili interesaj rilatoj, ili tamen neniam ĉesis renkontiĝi. La reciproka amo de B. kaj Palmyre, kiu fariĝis S-ino D., neniel malintensiĝis, kaj malgraŭ tio, ke ambaŭ klopodis ĝin bridi, ĝi intensiĝis rekte proporcia al tiu klopodo. Celante ĝin estingi, B. decidis edziĝi kaj efektive edziĝis kun junulino posedanta eminentajn kvalitojn, kaj li faris ĉion eblan por ŝin ami. Sed li frue rimarkis, ke tiu heroeca rimedo estis neutila por la forgeso. Kvar jaroj forpasis, dum kiuj B. kaj S-ino D. ne malplenumis siajn devojn. Kion ili suferis, tion nur ili scias, ĉar D., kiu efektive estimis sian amikon, ĉiam altiris ĉi tiun al sia hejmo, insistante, ke li ne foriru, kiam li provis tion fari.

* Ĉapitro Kvina, Memmortigintoj, el la verko La Ĉielo kaj la Infero (FEB).


78

ALMANAKO LORENZ 2017

Renkontiĝinte iun tagon pro cirkonstancoj neatenditaj kaj sendependaj de sia volo, la du geamantoj sciigis unu alian pri la doloro ilin torturanta kaj ili opiniis, ke la morto en tiu okazo estus la sola rimedo, kiu al ili prezentiĝas. Ili interkonsentis sin duope mortigi, en la sekvanta tago, kiam S-ro D. estos pli longe for de sia hejmo. Post la lastaj preparoj ili skribis longan kaj kortuŝan leteron, klarigante la kaŭzon de sia decido: por ne adulti. Ili finis la leteron kun peto pri pardono kaj plie kun deziro, ke oni enmetu ilin en la saman tombon. Reveninte hejmen S-ro D. ilin renkontis sufokitaj. Li respektis iliajn lastajn dezirojn, kaj tiel ne konsentis, ke iliaj korpoj estu apartigitaj en la tombejo.” Post kiam tiu okazaĵo estis submetita al la Societo de Parizo, kiel temo por studo, iu Spirito klarigis: “La du geamantoj sin mortigintaj ankoraŭ ne povas respondi al vi. Mi vidas ilin konsternitaj kaj teruritaj de la perspektivo de eterneco. La moralaj sekvoj de la farita eraro devigas ilin fari sinsekvajn pilgrimojn, dum kiuj iliaj apartigitaj animoj senĉese penas renkontiĝi, submetitaj al la duobla turmentego reciproke antaŭsenti kaj vane deziri unu alian. Post la elaĉeto ili kune restos por ĉiam, en la sino de la eterna amo. Post ok tagoj, en la proksima seanco vi povos ilin elvoki. Ili ĉi tien venos, ne vidante sin, ĉar densa mallumo ilin longe apartigos.” Elvoko de la sinmortigintino kaj ties respondoj: D. Ĉu vi vidas vian amanton, kun kiu vi vin mortigis? R. Mi vidas neniun, eĉ nek la Spiritojn, kiuj vagas kun mi en ĉi tiu mondo. Kia nokto! Kia nokto! Kaj kia dika vualo kovras mian frunton! D. Kian sensacion vi spertis, kiam vi vekiĝis en alia mondo? R. Strangan! Mi sentis malvarmon kaj tamen mia korpo ardis. Mi havis glacion en la vejnoj kaj fajron sur la frunto! Strangaĵo, antaŭe nesentita duopo! Fajro kaj glacio ŝajne min konsumis! Kaj mi pensis, ke mi estas mortonta la duan fojon!... D. Ĉu vi sentas ian ajn fizikan doloron? R. Mia tuta sufero sidas ĉi tie, ĉi tie... D. Kion vi deziras esprimi per la vortoj ĉi tie, ĉi tie?


ALMANAKO LORENZ 2017

79

R. Ĉi tie, en mia cerbo; ĉi tie, en mia koro... Estas eble, ke la Spirito, se li estus videbla, levus la manon al la kapo kaj al la koro. D. Ĉu vi kredas la ĉiamecon de tiu situacio? R. Ho, ĉiam! Ĉiam! Mi iafoje aŭdas inferajn ridojn, terurajn voĉojn, kiaj: tiel ĉiam! D. Nu bone: ni certe povas diri al vi, ke tiel ne ĉiam estos. Vi per pento ricevos pardonon. R. Kion vi diras? Mi ne aŭdas. D. Ni rediras, ke viaj suferoj havos finon, ke vi per pento povos ilin mallongigi, kaj estas eble al ni helpi vin per preĝo. R. Mi ne aŭdis, krom konfuzaj sonoj, pli ol unu vorton. Tiu vorto estas: — favoro! Ĉu estis efektive favoro, kion vi eldiris? Vi parolis pri favoro, sed sen ia dubo vi faris ĝin al la ĉi tie preterpasinta animo, kompatinda infano, kiu ploras kaj atendas. Iu sinjorino, ĉeestanta la seancon, informis, ke ŝi faris por la malfeliĉulino fervoran preĝon, kiu sen ia dubo emociis ŝin, kaj ke ŝi efektive mense petegis por ŝi favoron de Dio. D. Vi diris, ke vi estas en mallumo kaj ke vi aŭdas nenion. R. Estas konsentite al mi aŭdi kelkajn el viaj vortoj, sed kion mi vidas, tio estas nur funebra krepo, sur kiu iam kaj iam pentriĝas ia ploranta vizaĝo. D. Sed, ĉar li ĉi tie estas kaj vi lin ne vidas, ĉu vi ja ne sentas la ĉeeston de via amanto? R. Ha, ne parolu pri li. Mi devas lin nun forgesi, ke de la nigra krepo forviŝiĝu la pentriĝinta bildo. D. Kies bildo? R. De ia viro suferanta, kies moralan ekzistadon sur la Tero mi longe nuligis.


80

ALMANAKO LORENZ 2017

El la legado de tiu rakonto oni tuj komprenas, ke ekzistas malgravigaj cirkonstancoj ĉe tiu sinmortigo, rigardata kiel heroeca ago por plenumo de devo. Sed oni plie rekonas, ke kontraŭe de tio, kion oni opiniis, longa kaj terura eble estis la puno al la kulpintoj, tial, ke ili memvole serĉis la morton por eviti lukton. La intenco ne malplenumi devojn efektive estis nobla, kaj poste estos alkalkulita al ili, sed la efektiva merito konsistus en la rezisto, kaj ili kondutis, kiel dizertintoj, kiuj forlasis batalon en momento de danĝero. Kiel vidate, la puno konsistas en tio, ke ili vane serĉu unu alian dum multe da tempo, ĉu en la spirita mondo, ĉu en aliaj enkarniĝoj sur la Tero; puno nun pligravigita de la perspektivo pri eterna daŭro. Tiu perspektivo kune kun la puno faras, ke estu malpermesate al ili aŭdi esperdonajn vortojn, kiujn oni eble dirus al ili. Al tiuj, kiuj opinios ĉi tiun punon longa kaj terura, des pli ke ĝi nur ĉesos post pluraj enkarniĝoj, ni diros, ke tia daŭro ne estas absoluta, sed dependanta de la maniero, kiel ili eltenos la estontajn provojn; krom tio, ili povas esti helpataj per la preĝo. Kaj ili estos tiel, kiel ĉiuj, arbitraciantoj de sia propra destino. Ĉu tio, eĉ tiel, ne estas preferinda ol la eterna kondamno, sen espero, al kiu ili estus nenuligeble submetitaj, laŭ la doktrino de la Eklezio, kiu konsideras ilin por ĉiam destinitaj al infero, en tia grado, ke ĝi rifuzas al ili la lastajn preĝojn, certe opiniante ĉi tiujn senutilaj?


ĈU DEMOKRATECO EBLAS EN LA REGNO DE MENSOGOJ? Renato Corsetti – italio

1. Ĵurnalistoj kaj informado de la publiko Kiam mi estis kampara infano, oni komprenigis al mi, ke ĵurnaloj estas io serioza kiel, cetere, ĉiuj aliaj oficialaj instancoj. Se io estas skribita en ĵurnalo, oni devas kredi tion. Kiu estis mi, kampara infano, por dubi pri io tia. Ĵurnalistoj estis io supera, apartenantaj al respektinda kasto, kaj oni eĉ ne devis havi la dubon, ke ili misfaras. Cetere, ankaŭ pastroj, urbestroj, profesoroj ktp. ne estu pridubitaj. Kaj tamen dum la daŭro de mia vivo de kampara infano al urba maljunulo mi troviĝis en pluraj okazaĵoj, en kiuj mi povis rekte spekti propraokule, ke ĵurnaloj pretis adapti la veron, se iu povas pagi sumojn al ili, kaj ili povas aperigi redaktan informon anstataŭ rektan reklamon, kiun la publiko fidas malpli. Sed la lastan seniluziiĝon mi havis okaze de la tiel nomataj golfaj militoj, en kiuj Usono bombis Irakon. Ĉiuj ĵurnaloj kaj televidoj de la mondo eniris orgion de militemo kaj kun ĝuo raportis kiel usonaj bomboj mortigas irakanojn. En tiu okazo, kiu daŭris monatojn, neniu libera ĵurnalisto de la tiel nomata libera mondo iris preter la oficialan version de aferoj, neniu sin demandis pri la vero de tio, kion ili plurakontas. Neniu malkovris alian version de la faktoj, eĉ kiam la rakontita fakto ridigus infanon pro sia neverŝajneco (Sadam atakis Usonon per la atenco al la ĝemelaj turoj kaj li povas detrui Londonon en 45 minutoj). Sendube nuntempe, pro la teĥnikaj inventoj de la lastaj jardekoj en la kampo de komunikado, normalaj homoj estas plene influataj de tio, kion amaskomunikiloj raportas, pri kiuj oni ne povas persone scii aŭ kompreni. Se la televido diras al vi, ke la borso en Tokio falis hieraŭ kaj, ke tio estas io bona por vi, kiel vi povas nei tion? Se vi aŭdas, ke la registaro planas enkonduki novan leĝon pri helpo


82

ALMANAKO LORENZ 2017

al kamparanoj, kiel vi povas scii pri la implicoj de tio, se ne tra la ĵurnaloj aŭ la televidoj? Do, esence la normala publiko dependas de la komunikiloj pri ĉio ĝenerala, kiu estas ekster la propra sperto. Sed la ĵurnaloj ne estas neŭtralaj informantoj, kiuj samnivele kaj senpartie prezentas ĉiujn vidpunktojn pri la problemoj. Al la ekzemploj menciitaj ĉi-supre mi volonte aldonus unu politikan. Kiam la maldekstra politikisto Korbin (Corbyn) iĝis sekretario de la laborista partio en Britujo, ĉiuj komunikiloj aktive partoprenis kampanjon kontraŭ li kaj rakontis pri la problemegoj, kiuj ekestus se tia ekstremisto iĝus gvidanto de partio, dum la normalaj membroj de la partio klare esprimis sian lacon pri la kaŝ-konservativuloj, kiuj volas regi ankaŭ la laboristan partion. En ĉi tiu ekstrema okazo la publiko kapablis rezisti la premon de la komunikiloj. 2. Demokrateco: kio ĝi devus esti? En antikva Grekujo demokrata reg-sistemo ekis en Ateno en la jaro 508-a, kiam Klisteno lanĉis la tiel nomatan "Atenan eksperimenton". Li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto, kiu tre volonte helpis, sed en la fino la atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la grekaj urbo-ŝtatoj. Temis esence pri tio, ke ĉiuj civitanoj rajtas partorpeni la decido-kunvenojn kaj voĉdoni Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de rekta demokrateco, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekujo. Kiel la komencon de moderna demokrata regsistemo, oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto, oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900-a. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Laŭ multaj pensantoj pri la afero ekzistas la jenaj kondiĉoj en demokrata politika sistemo:


ALMANAKO LORENZ 2017

83

Egaleco Demokrateco supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio: unu homo = unu voĉo. Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj. Leĝeco Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokrateco tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokrateco ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto. Libereco Demokrateco, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn ĉu decidante mem (referendumo). Sed libereco en demokrata sistemo estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon. Sekvado de la ĝenerala intereso Ĉar demokrateco ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj ktp. Demokrateco estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.


84

ALMANAKO LORENZ 2017

3. Demokrateco: kio ĝi estas! Ĉar homoj en evoluintaj landoj voĉdonas laŭ opinioj, kiujn ili formas al si el komunikiloj, estas klare, ke la ludo ne funkcias de la komenco. Tiuj, kiuj posedas ĵurnalojn kaj televidajn kanalojn jam de la komenco povas manipuli la mensojn de la voĉdonontoj kaj inklinigi ilin al difinitaj partioj. En multaj landoj, Usono estas la konata ekzemplo, kandidatoj elspezas grandegajn sumojn por reklamoj, kiuj devas influi la voĉdonontojn kaj efektive influas. Kiel sinteni al reklamo-kampanjoj, kiuj provas konvinki usonanojn, ke ili ne volas ĝeneralan sanservon? Kiel reagi al kampanjoj, kiuj en Eŭropo subtenas la enkondukon de la interkonsento inter Usono kaj EU-landoj por unu komuna merkato, kiu certe malpliigos la protektojn kaj rajtojn de la konsumantoj kaj de la laborantoj, kaj pliigos la rajtojn de la grandaj multnaciaj entreprenoj? Ne estas io, kion subtenantoj de aliaj ideoj povas fari, simple ĉar ili ne havas la monon necesan por kontraŭbatali. En ĉi tiuj kondiĉoj demokrateco iĝas simpla farso, en kiu oni vendas kontraŭ mono la rajton regi, kaj tiuj, kiuj havas sufiĉan monon por aĉeti la regantajn postenojn, certe ne estas tiuj, kiuj, akirinte la postenojn, faros la bonon de la popolo. Ili devos fari la bonon de tiuj, kiuj elektis ilin, de la grandaj industrioj, financaj kompanioj ktp. La tuta komunikila cirko muntita ĉirkaŭ la elekto de la usona prezidanto estas klara bildo pri tio, kio okazas, kiam oni vendas la prezidantecon al la plej riĉa konkuranto. Tio ne malhelpas homojn paroli pri la plej granda demokrata ŝtato de la mondo, kiam ili parolas pri Usono. Temas, evidente pri naivuloj aŭ pri partoprenantoj en la trompado de homoj. Demokrata sistemo estas sistemo de sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la homaj valoroj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokrateco, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokrata baza ordo". Eble, laŭ


ALMANAKO LORENZ 2017

85

propono de la konata pridemokrata teoriisto Sartori, oni nomu la modernan demokratecon "liberaldemokrateco". La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civitanaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj k.t.p., kaj laste sed ne balaste la Krima internacia tribunalo (en Hago), kiu ricevis internacijuran validecon. La demokratecaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokrataj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli proceduraj ol enhavaj. Sen homaj rajtoj ne temas pri demokrata sistemo en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokratecon en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja de aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Sed ĝuste tie kuŝas la alia grandega problemo. La landoj, kiuj plej multe parolas pri homaj rajtoj, estas tiuj kiuj aplikas nur parton de ili. 4. Homaj rajtoj: nur tiuj, kiuj oportunas Bonvolu mem tralegi la tutan deklaron pri Homaj Rajtoj kaj bonvolu atenti la artikolon 23-an. Kiu lando aplikas la rajtojn priskribitajn en tiu artikolo kaj en la postaj? NENIU laŭ mia scio, kaj ĉefe ne tiuj, kiuj plej multe bruas pri homaj rajtoj. Estas bone daŭre memorigi Ĉinujon pri homaj rajtoj en Tibeto, sed kiu memorigas la tutan okcidentan mondon pri homaj rajtoj en Eŭropo kaj Usono? Mi bedaŭras, ke mi devas peti vin tralegi la tutan dokumenton pri Homaj Rajtoj, sed vi ne devas kredi min. Vi devas mem konstati kiom multe ni trompas nin kaj kiom vane oni parolas pri demokrateco kaj pri homaj rajtoj.

Renato Corsetti


86

ALMANAKO LORENZ 2017

5. Aldono nepre leginda Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10an de decembro 1948 Antaŭkonsideroj Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo, Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj, Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo, Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj, Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco, Pro tio, ke la Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo, Tial, nun, La Ĝenerala Asembleo,


ALMANAKO LORENZ 2017

87

Proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la Ŝtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio. Artikolo 1

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2

Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.

Artikolo 3

Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 4

Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklav­ komerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.

Artikolo 5

Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan trak­ tadon aŭ punon.

Artikolo 6

Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.

Artikolo 7

Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn


88

ALMANAKO LORENZ 2017

diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio. Artikolo 8

Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.

Artikolo 9

Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.

Artikolo 10 Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li. Artikolo 11 Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.

Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.

Artikolo 12 Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj. Artikolo 13 Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.

Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.


ALMANAKO LORENZ 2017

89

Artikolo 14 Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.

Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15 Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.

Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.

Artikolo 16 Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.

Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.

La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.

Artikolo 17 Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.

Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.

Artikolo 18 Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado. Artikolo 19 Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.


90

ALMANAKO LORENZ 2017

Artikolo 20 Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.

Neniu estu devigita aparteni al asocio.

Artikolo 21 Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.

Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.

La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.

Artikolo 22 Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco. Artikolo 23 Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.

Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.

Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.

Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.

Artikolo 24 Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro. Artikolo 25 Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj


ALMANAKO LORENZ 2017

91

medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.

Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.

Artikolo 26 Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.

Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifor­ tigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.

Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.

Artikolo 27 Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.

Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.

Artikolo 28 Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj. Artikolo 29 Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.


92

ALMANAKO LORENZ 2017

En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.

Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 30 Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.


TOKSMANIO = ĈIES PROBLEMO, ĈIES DEFIO Elmir dos Santos Lima – Brazilo

Toksimanio, temo por hejma diskutado, temo por pripensado. La diskuton ĝenerale oni opinias neprudenta, pro timo danĝere instigi la deziron ĉe gejunuloj (ne nur) mem sperti drogefikon; naiva kompreno pri la junulara nuntempa intelekta kondiĉo, ĉar mankas nenia (mis)informo al iu ajn retuzanto, kaj toksomanio tute ne dependas de tia “prevento”, fakte, faka fobio; tute male, plej efikas informado kaj vera prevento, nome sciigi al ili la katastrofajn sekvojn de tiu manio, ke neniu ajn enretiĝu en tiun pereigan kaj teruran labirinton. Ne malofte la tutan familion droguzado disigas, lasante detruigan spuron kaj psikan cikraton, senkonsidere de genro, aĝo, socia tavolo aŭ intelekta kapablo de la droguzanto, ĉar ekzistas nenia karakteriza profilo ĉikaze. La duonmalfermita pordo al la domaĝiga procezo dekomence montriĝas ĝenerale en la senintenca aŭ scivola pruvo ĉe amikrondoj, festoj, tendumoj ktp. Venas poste la kelkfoja uzo, kiu tuj rapide pasas al la rutina kaj ofta. Jen la tute malfermita pordo, kiam instaliĝas dependeco plena pro trouzo, kiam la individuo estas kvazaŭ devigata uzi drogon ne plu pro simpla deziro, sed pro tio, ke aperas nun la simptomoj tre suferigaj sekve de obstinado eĉ kelkmomenta, ĉar en tia grado okazas psika, mensa kaj korpa misregadoj (teruraj vizioj, tremoj, ŝvitadoj, kapdoloro, akcelo de l’ korbatado, anksia stato ktp); repreni la rutinon de droguzado estas la nura maniero senti sin plibone, ne plu eblas la uzon definitive interrompi. Krom tio, oni ne perceptas, ke pro la kreskanta organisma tolereco kaj adaptiĝo al la substancoj, fariĝas pli kaj pli alta la dozo postulata por okazigi la kontentigan “plezuron” ĝis finiĝos la vivo pro superdozo. Zoja, itala psikiatro, asertas, ke la ĉefa trajto de toksomaniuloj estas ne akcepti la vivon, la vivĉagrenojn kaj dolorsentojn, unuvorte, ili timas vivi. Tiukampe,


94

ALMANAKO LORENZ 2017

alia esploristo (Benzecry, 2010) diras, ke “drogmaniulo” estas tiu individuo, kiu vualigas al si la timon vivi, la vivriskojn, la malplezuron, la doloron”. Do fakte ne estas la plezurigaj sensacoj, kiujn ili avide serĉas, sed ion, kio malpezigu la vivĉagrenojn por daŭre senti sin sufiĉe bone. La aktuala vivkulturo, forte inklina al ekstera aspekto de senfina feliĉo, kiel signo de sukceso en la ekzistado, kvazaŭ estus malpermesate iam kaj iam fariĝi malĝoja, puŝas tiujn “evitemulojn” al trompigaj kompensoj krom drogoj, nome senzorga seksumado, mania aĉetado, troa manĝado, mondumado ktp. Droguzanto estas homo, kiu nekonscie suferas “por ne suferi”, alfrontante la riskon morti, sed ne la riskon vivi; homo, kiu timas la respondecon pri sia propra vivhistorio. Unu el ili tion asertis: “droguzado por mi signifas konkeri la neatingeblecon, ĉiame bonfarti”. En la normala travivado, kiam aperas ia defio, ordinare oni reagas sub alĝustiga maniero inter du decidoj: alfronti aŭ retropaŝi kaj rezigni. La drogmaniulo reagas laŭ nealĝustiga sinteno. Li uzas drogon kun la celo senti tion, kion sentigas al li la substanco, ekz.: uzante kanabon, kiu estigas “trankvilecon”, li sentas sin trankvila kaj se vi al li demandas, kial li uzas drogon, la respondo estas, “por ke mi fariĝu trankvila”. Do ne estas necese alfronti la “leonon”. Se la drogo estas kokaino, ĝi sentigas al li la sensacion kvazaŭ li jam estus alfrontinta la “leonon”. Tamen, la sekvantan tagon la bestego plu restadas antaŭ li; ĉesante la drogefikon li, timante la realon, refalas en la droguzon. Pli facile estas la bonfarto venanta de ekstere ol tiu de interne, postulanta penigan renversiĝon, kaj sekve de ĉio tio, li iom post iom fariĝas nesentema kaj hardkora, ĉar ne plu gravas, ĉu antaŭ li staras “leono” aŭ “murego”, nenio lin tuŝas, li fariĝas indiferenta, enfermiĝas en sin mem. Kelkfoje oni aŭdas de pli proksimaj parencoj aŭ samhejmanoj jenon: “ŝajnas ke mi alparolas “muregon”, sen ia ajn reago al miaj vortoj”. Nun, li faras siajn elektojn de viv-valoroj surbaze de la drogo (koruptitaj valoroj). Unue la drogo, poste la cetero (familio, amikoj, laboro, lernobjektoj, li mem). La socia vivo kaj interpersonaj rilatoj profunde ruiniĝas. Sub la drogefiko oni plenumas agojn pri kiuj antaŭe eĉ ne pensus fari (mensogi, ŝteli, agresi gepatrojn, eĉ mortigi homojn). La drogo jam fariĝis “mastro”, jen situacio de vera servutigo. Se la egoo estas la kerno de niaj atentemo kaj deziro (Jung) en tiu procezo de drogdependeco, ĝi identiĝas kun la drogo. Jen malfavora kunfandiĝo: la


ALMANAKO LORENZ 2017

95

referenciga punkto de la konscienco ne plu estas la egoo, sed, jes, nun la drogo. En nia vivo la konscienco rilatas precipe al mempercepto, ankaŭ al orientiĝo kaj konsciiĝo de la ekstera mondo (Jung). En la droguzantoj pro severa “reteniĝo” de la konscienco, li havas distordita la realon; sekve de tio, perdiĝas la kontakto lia kaj kun la interna kaj kun la ekstera mondoj, li izoliĝas kaj malfacile sukcesas difini, kio estas agrabla aŭ malagrabla por li, kaj fariĝas netolerema al frustracioj kaj al kontraŭdiroj. Volo estas ia energio je la dispono de la konscienco (Jung) kaj ĉi-kaze, la drogo la volon sekvestras. Jen venas fazo de pli akraj suferoj, fazo de sufero pro obstinaj simptomoj kun la neceso de sentoksigado (ĝenerale per enhospitaligo). Li ne plu plenumas devojn aŭ pagas ŝuldojn; en lia teatra vivo ekrolas ŝakristoj, kaj sin montras la tiel nomataj “faciligantoj”, nome tiuj, kiuj “faciligas” lian droguzon. Ordinare ili estas parencoj, kiuj pagas la de li faritajn ŝuldojn, senkulpigas (ofte mensogante) liajn malfruojn al la laborejo, kelkfoje havigante al li nepravigeblan kuracistan malsanateston. Tiamaniere, ne perceptas la drogmaniulo la seriozajn sekvojn de sia miskonduto. Kiel diras zamenhofa proverbo: “el fremda poŝo oni pagas facile”. Familiaj, sociaj kaj amikaj korinklinaj ligiloj jam rompitaj, senpercepta izo­ liĝo (nereala paradizo), “geografia forkuro” (kelkaj restas longan tempon kiel surstratuloj), kutimo noktua, maldikeco, malsanoj (ĝenerale aidoso kaj tuberkulozo). La evidentaj malutilaj sekvoj de la tuta procezo ne plu kaŝiĝas. La malvenko plu evidentiĝas, la malprofitoj akumuliĝas kaj venas sento de konsciencriproĉo, kulposento kaj deprimo; finfine li kapitulacas kaj fariĝas pli malferma al helpado. Grave estas agnoski, ke refalo en droguzon faras parton de la tuta procezo. Neniu devas rezigni (paciento, zorganto aŭ familiano), tial ke toksmanio estas kronika malsano tre malfacile kuracebla. La etapo plej facila estas la fazo de sentoksigado, la plej malfacila la motivigo por trairi novan vivvojon, kiu postulas limojn kaj moralan renversiĝon. Plurfakulan skipon postulas la resaniĝo de toksmaniuloj (kuracistoj, psiko­ logoj, nutradistoj, sociala asistanto ktp). Krome, nepre bonvenas, kiel eble plej ampleksa terapio kaj partopreno en kunhelpaj grupoj. Helpas ankaŭ la integriĝo de spiritualismo en tiu grava situacio. Esploristoj montras, pere de fakaj laboraĵoj,


96

ALMANAKO LORENZ 2017

la favorajn rezultojn de motivigo kaj espero resaniĝi ĉe tiuj, kiuj valorigas tiun nemalhaveblan branĉon de la homa vivo. La Spiritisma Doktrino, kodigita de Allan Kardec, pli profunde kaj racie klarigas, pere de leĝoj naturaj ankoraŭ ne agnoskitaj de la oficiala scienco, la intiman rilaton inter la materia kaj spirita mondoj kaj la pereigan influon de tieaj nevideblaj estuloj sur tiujn, kiuj ne tion konsciante, ne kapablas protekti sin por ne plu refali en la samajn miskondutojn, sekve de ties sugestio pro frekvenca agordiĝo de mensaj ondoj en kuplita cirkvito (obsedo). Toksomanio evidente estas plurtavola problemo en nia socio kompromitanta ĉies sekurecon, ĉar ne malofte ligita al krimado kaj violento; enradikigita sur nia tuta planedo, ĝi jam fariĝis ankaŭ ĉies defio.


INTERVJUO

Przemek Grzybowski

1 – Kiu estas Przemek Grzybowski? Kie vi naskiĝis, familio, profesio... Mi nomiĝas Przemysław Paweł Grzybowski - Przemek estas mallongigo de mia antaŭnomo, kiun mi fonetike esperantigis kiel Pŝemo. Mi naskiĝis en Lubsko (Pollando) – ĉarma urbeto proksime de la land­ lima transirejo Gubin-Guben. Sur tiu ĉi unika teritorio, de jarcentoj kruciĝadis la kulturoj germana, pola, luĵica, juda... kaj pro tio la loko estis konata laŭ diversaj nomoj – antaŭe kiel Sommerfeld kaj Zemsz.

Miaj gepatroj venis el du malproksimaj regionoj: la patrino Krystyna Grzybowska el Bydgoszcz en Kujavio, centra Pollando, kaj la patro Eugeniusz Grzybowski el Sokoły en Podlahio, nordorienta Pollando, proksime al Białystok. Kiel handikapuloj ili renkontiĝis kaj kune lernis en Wrocław - hodiaŭ, pro sia historio nomata la urbo de kvar kulturoj. Fininte lernejon ili ekloĝis en Lubsko. Kiel infanon, edukis min tie ankaŭ mirinda internacia paro: Herta Mikielinas - polino edukita en Germanio


98

ALMANAKO LORENZ 2017

kaj Romuald Mikielinas – litovo asimiliĝinta en Pollando. Niaj najbaroj estis elmigrintoj el iama Sovetio, kiuj ofte rakontadis pri vivo en sia iama patrujo. Mi intence mencias la ĉi-suprajn informojn pri multkultura etoso de mia infaneco, ĉar hodiaŭ mi instruas pedagogion en ŝtata universitato en Bydgoszcz kaj okupiĝas i.a. pri interkultura edukado. La rakonto pri mi estas do principe rakonto pri homoj de diversaj kulturoj, kiuj diversmaniere influadis miajn ideojn kaj agadon - multaj el ili estas esperantistoj kaj spiritistoj (pro tio mi mencias iliajn nomojn, ĉar certe multaj legantoj de la Almanako Lorenz konas ilin - kaj multaj el miaj geamikoj konas kaj alte taksas la Almanakon). Ĝi estas ankaŭ rakonto pri interkultura literaturo, al kiu mi dediĉas grandan parton de mia tempo. 2 – Kiam, kie kaj kial vi interesiĝis pri Esperanto? Mi interesiĝis pri Esperanto kiel bazlernejano. Iun tagon, en ĵurnalo mi trovis anoncon pri koresponda kurso de Esperanto organizata de la fama Kastora Klubo de Esperanto, kiun antaŭ pluraj jaroj kreis brita esperantisto John Herbert Sullivan (la sama kiu kreis la unikan asocion Geonkloj Esperantistaj) kaj kies laboron daŭrigis la pola instruistino Barbara Chmielewska, kun kiu mi konatiĝis persone. Tiel mi ellernis la bazojn, kiujn poste mi perfektigis en sufiĉe interesaj cirkonstancoj. Kiel liceano mi patroprenis Cseh-metodan kurson gvidatan de Audrey ChildMee dum someraj aranĝoj de la Buroo de Esperanto-Turismo “Esperantotur” direktata de Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz. Audrey kaj Mila van der Horst Kolińska – ŝia tiama direktorino de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, instigis min studi pli kaj iĝi instruanto de Esperanto. En 1987, jubilea jaro, mi do anstataŭis Audrey (ŝi partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio) kiel kursgvidanto en la Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj Kastelo Grésillon. Tie mi disvolvadis miajn pedagogiajn interesojn, instruante Esperanton rektmetode dum pli ol dudek jaroj. En Grésillon mi renkontis aliajn Esperanto-majstrojn, i.a. la pilierojn de la Esperanto-kulturo: André Cherpillod; Daniel Moirand kun sia familio; Claude Piron; Helga Rapley kaj John Rapley - loĝantaj tiam en Bouresse en Francio kaj


ALMANAKO LORENZ 2017

99

helpantaj en la kursejo “La Kvinpetalo”; Neus Moly kaj Ramon Perera – katalunoj el Barcelono; kaj la francaj geamikoj – Pierre Babin kaj Lucette Babin kun familio, kiuj direktante la someran vivon en Grésillon kvazaŭ “adoptis” min; Ghislaine Bayod kun familio el Trélon; Henri Boyet el Chemillé; Solange Goan kun familio el Saint-Agnan; Marie Thérèse Lloancy kaj Robert Lloancy el Pau; Claire Vennin el Trélon; Jeanine Vincent el Baugé... ne eblas citi ĉiujn, ĉar la rakonto similus telefonlibron! Ankaŭ en Grésillon mi renkontis mirindan kaj grandan grupon de geamikoj, kiuj dum pluraj jaroj organizis Internaciajn Renkontiĝojn de Esperanto el la bretona Plouezec kaj invitis min deĵori tie dum la someraj aranĝoj... 3 – Kion reprezentas Esperanto por via vivo? Mi povas aserti, ke danke al Esperanto plilarĝiĝis miaj mensaj horizontoj kaj plifirmiĝis miaj interesoj pri interkultura dialogo. Fakte, miaj nuntempaj ideoj, idealoj, sintenoj rilate al la mondo kaj al diverskulturaj socioj, miaj profesiaj interesoj kaj familiaj spertoj dependis de diveraj aventuroj ligitaj kun Esperanto. La ĉi supra, certe malkompleta listo de simpatiegaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi amas kaj admiras, estas la pruvo, ke Esperanto ligas homojn malgraŭ la limoj kaj lasas en iliaj koroj eternajn spurojn. Ĝuste tiel okazis kun mi danke al ĉiuj ĉi esperantistoj. Pro miaj Esperanto-kontaktoj ligitaj kun instruado kaj prelegado mi vizitis plurajn landojn (Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉinio, Francio, Hungario, Vjetnamio...) kaj renkontis amason da mirindaj personoj, kiuj instruis al mi kiel vivi. Mi do ofte ŝercas, ke mi estas la viktimo de Esperanto - evidente nur en tre pozitiva senco de la esprimo. 4 - Ĉu vi havas ian kuriozaĵon pri Esperanto por rakonti al niaj legantoj? Ho, jes, amason da, sed mi ne deziras tedi iujn ajn, do mi mencios nur du la plej amuzajn. Dum ĉiuj miaj vojaĝoj danke al Esperanto, oni tre ofte demandis min “Kiel fartas via patro? Vi tute ne similas al li!”. Komence mi miris pri tio, ĉar mia patro ne estas esperantisto kaj certe neniu el la Esperanto-movadanoj konas lin.


100

ALMANAKO LORENZ 2017

Rapide mi konstatis, ke multaj personoj pensas, ke mi estas unu el filoj de Andrzej Grzębowski – la menciita ĉi-supre, kreinto kaj direktoro de Esperantotur. Niaj nomoj diferencas nur pro unu litero, kio provokas la miskomprenojn precipe ĉe ne poloj, por kiuj nia lingvo estas tre komplika. Do, ĉar poste ni ofte kunlaboradis, ankaŭ sinjoro Grzębowski ŝerce adoptis min kiel propran “Esperanto-bebon”. Tamen unu el miaj la plej interesaj aventuroj okazis evidente en Grésillon. Vizitadis ĝin multaj esperantistoj, ankaŭ famegaj, kiujn mi – precipe en la komenco de mia aktivado tie – preskaŭ neniam kuraĝis alparoli. Iun tagon la Kastelon vizitis Marjorie Boulton (certe vi scias, kiu ŝi estas!). Mi havis la plezuron sidi en manĝejo ĉe la sama tablo. Tamen iun fojon mi renkontis ŝin sola sur la kastela ŝtuparo. Imagu la situacion: varma, malfrua vespero, brilantaj steloj (ne nur verdaj), kantado de ranoj kaj ni du: Marjorie Boulton kaj mi... Mi montris al ŝi la loĝejojn de la kastelaj bele kantantaj bufetoj (cetere unikaj, ĉar ili loĝis inter la ŝtonoj de la ŝtuparo), mi iom rakontis pri la kastela vivo kaj fine kuraĝis peti, ke ŝi ion enskribu en mian memorlibreton. La sekvan tagon mi ricevis tie la personan poemeton kun indiko, ke ĝi estas tute mia, ĉar Marjorie Boulton ne kopiis ĝin. Ĝi aludas al mia (fi)fama apetito, kiun ŝi observis dum nia kunmanĝado: Ĉe vi, abundu ĉiam saĝo, pano, butero kaj fromaĝo; ĉe vi, ne manku amikeco – aŭ ia bela kuko-peco; restu ĉe vi muskola forto; ne manku flano, vaflo, torto; vi longe havu veran sanon, pomon, oranĝon kaj bananon; estu per am’ kaj gaj’ benata, la ventro daŭre restu plata, kvankam abismo gapas tie por sin superi ambicie! Jen mia improviza kaj miksidea beno al Przemek, la simpatia gresipolo. Marjorie Boulton


ALMANAKO LORENZ 2017

101

5 – Krom Esperanto kaj la pola, ĉu vi studis aliajn lingvojn? En lernejoj mi studis la anglan, francan, latinan kaj rusan lingvojn, sed krom la franca mi tre malofte uzas ilin. Esperanto superas aliajn lingvojn en miaj internaciaj rilatoj. 6 – Se vi povus reveni en la tempon, ĉu vi farus ĉion denove pri Esperanto? Kial? Certe jes, mi farus ĉion denove, ĉar la amikaj rilatoj danke al Esperanto ne nur donis sencon al mia privata vivo, sed ankaŭ grave influis sur mian profesian karieron. Do, mi povas diri sen troigo, ke sen Esperanto mi ne estus tia, kia mi estas nun. 7 - Kion reprezentas Spiritismo por via vivo? Spiritismo estas por mi signifoplena filozofio, el kiu oni povas ĉerpi inspiron kaj la moralan bazon aplikeblan en interkultura mondo. Mi ĉiam pensas kaj parolas pri filozofio, ĉar mi ne ŝatas la nocion “doktrino”, kiu en mia medio havas negativan sencon (ĉe ni oni parolas pri doktrinoj stalinisma, naciisma, nazia ktp., kiuj provokis amason da teruraj sociaj sekvoj, kaj tio ja neniel rilatas al spiritismo!).

Unua renkonto kun Affonso Borges Gallego Soares en la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio


102

ALMANAKO LORENZ 2017

8 - Kiel vi konis Spiritismon? Kiel liceano mi nature serĉis ideojn, kiujn mi povus studi kaj apliki en ĉiutaga vivo. Mi legis multajn verkojn pri religioj, filozofiaj sistemoj ktp., esploris sciencajn teoriojn. Tiam mi rememoris, ke kiel infano mi partoprenis la Internacian Esperanto-Urbeton organizitan de la Kastora Klubo. Ĝi estis somera aranĝo de Esperantotur, dum kiuj krom kutimaj amuzaĵoj por infanoj oni povis renkonti esperantistojn, kiuj por instigi al studado de Esperanto entuziasme dividis kun ni siajn revuojn, librojn, esperantaĵojn... Inter la ricevitaj tiam donacoj troviĝis libroj eldonitaj de Brazila Spiritisma Federacio (FEB). Sed, ĉar ili estas tre fakaj, kiel infano mi ne tre atentis pri ili. Dum la licea periodo mi hazarde retrovis la librojn Kio estas spiritismo kaj La libro de la mediumoj de Allan Kardec kaj ilia enhavo vekis mian intereson. Mi legis ilin atente kaj ravita de ilia enhavo mi decidis funde esplori la temon. Pro tio mi skribis leteron al FEB petante pliajn detalojn kaj konsilojn. La leteron respondis Affonso Borges Gallego Soares - la modestega, mirinda laboranto por spiritismo kaj Esperanto, kiu per siaj saĝaj konsiloj helpis al mi disvolvi la pasion. Li ankaŭ sendis al mi pliajn librojn eldonitajn de FEB kaj Spirita Eldona Societo F.V.Lorenz - i.a. la Almanakon. Tiel kreskis nia perkoresponda amikeco. En miaj studoj mi ricevis kaj feliĉe daŭre ricevas helpon de ankoraŭ unu esperantista kaj spiritista amiko - Clovis Alves Portes el Ipatinga en Brazilo. Ni konatiĝis dum la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano kaj poste pasigis plurajn tagojn kune i.a. vojaĝante tra Brazilo kaj Pollando kun prelegoj kaj kursoj pri Esperanto, spiritismo, edukado ktp. Kune ni vizitis la sidejon de FEB en Braziljo, renkontis tie la prezidanton Nestor Mazotti kaj mian amikon Affonson Soares! Dum miaj restadoj en Grésillon, Dominique Baron mia franca amiko el Tours, akompanis min al loka sidejo de Union Spirite Française et Francophone (USFF – la Spiritisma Unuiĝo de Francoj kaj Francparolantoj), kie mi konatiĝis kun lokaj spiritistoj – i.a. la prezidanto Roger Perez. Tiel mi ekhavis la ŝancon plurfoje esplori la asociajn arkivojn, kontakti samideanojn en diversaj urboj kaj asocioj, patropreni internaciajn renkontojn ktp.


ALMANAKO LORENZ 2017

103

Iom post iom do, miaj studoj iĝis pli profundaj kaj fakaj. Danke al tio mi povis traduki en la polan “La libron de la Spiritoj”, “La libron de la mediumoj” kaj “La ĉielo kaj infero” de Allan Kardec. 9 - Kiamaniere vi komparas Spiritismon kun la instruoj de Jesuo? Mi ne estas kompetenta por respondi al tia demando. Provu ja kompari la lumon de suno kaj luno! Ne eblas... La mezepoka filozofo Avicenna diris: “Kiom aŭdaca devas esti homo, kiu kuraĝus klarigi la Vorton de Dio”. Laŭ mia opinio, ĉiu instruo, ideo, sento ktp. prezentas intiman valoron persone al ĉiu homo, kiu naskiĝis kaj edukiĝis en unikaj kondiĉoj (sociaj, kulturaj, ekonomiaj ktp.). Pro tio estus malfacile kompari la du filozofiajn defiojn, kiuj kompletigante unu la alian estas partoj de la universala heredaĵo, ĉiu grava en sia loko kaj tempo.

Kun Clovis Alves Portes kaj Dora Incontri, prelegante pri Esperanto kaj spiritismo


104

ALMANAKO LORENZ 2017

10 - Ŝajnas, ke la brazilaj geamikoj grave influis sur viajn pasiojn pri Esperanto kaj Spiritismo? Ho jes – ne nur en privata medio, sed ankaŭ en la profesia! Mi konstatas, ke fakte la plimulto de miaj aktivaĵoj okazis pli malpli danke al la brazilaj kontaktoj. Dum la kunlaborado kun spiritistoj el USFF (Union Spirite Français et Franco­ phone – la Spiritista Unuiĝo de Francoj kaj Francparolantoj) mi komencis esploron en la pariza sidejo de la Nacia Biblioteko de Francio. Mi serĉis tie – kaj bonŝance trovis, iom forgesitajn pedagogiajn verkaĵojn de Hippolyte Léon Denizard Rivail, la estonta Allan Kardec. Clovis Portes entuziasme proponis, ke mi traduku ilin en Esperanton el la franca. Krom tio li konatigis al mi sian amikinon Dora Incontri, kiu kreis kaj direktas la Spiritisman Eldonejon Comenius. Estante tre favora al Esperanto, Dora senpage eldonis la tradukaĵon (Rivail kaj edukado), kiujn ni poste disdonadis dum prelegvojaĝo tra Brazilo, i.a. en la institucioj de Frateca Kampanjo Auta de Souza. Ni preparis ankaŭ la portugallingvan version (Kardec educador. Textos pedagógicos de Hippolyte Léon Denizard Rivail). Dora Incontri kiel la prezidantino de la Brazila Asocio de Spiritisma Pedagogio (Associação Brasileira de Pedagogia Espírita – ABPE) faciligis al mi fakajn kontaktojn, ege utilajn por mia universitata laboro – ekzemple kun la fama profesoro Ney Lobo, kiu verkis librojn pri la spiritisma pedagogio. Unu el fruktoj de tiu ĉi kunlaboro estas ankaŭ dulingva (Portugala – Esperanto) libreto,


ALMANAKO LORENZ 2017

105

kiun ankaŭ eldonis Dora Incontri. Temas pri Sole kun Dio. Preĝoj de tiuj, kiuj ne pregas, de Janusz Korczak, la fama juda kaj pola pedagogo, kiu famiĝis pro siaj edukaj aktivaĵoj, verkoj kaj kiu ĝis la lastaj momentoj de sia vivo gvidis orfejon. Li pereis kun ĉiuj infanoj de la orfejo en nazia koncentrokampo en Treblinka. En la libreto li aludas al Ludoviko Zamenhof, kiun li estimis pro liaj idealoj kaj verkoj! Do, jen denove spiritisma instigo por propagandi pri Esperanto – ĉi-foje ne nur en Brazilo, ĉar la menciitaj libroj estas parte aŭ komplete elŝuteblaj senpage el mia scienca retejo: http://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski 11 - Kion vi povas diri pri via laboro ĉe la hospitaloj? La aktivado en hospitaloj komenciĝis ankaŭ danke al la esperantistaj kaj spiritistaj amikecoj. Post dek kelkaj tagoj da intensa laborado Dora Incontri kaj ŝia amiko Franklin Santana Santos (kuracisto, aŭtoro de verkoj pri tanatologio) kun ridetoj proponis al mi ekskurson al São Paulo, kie atendis min surprizo. Mi ĝojegis havante la perspektivon de agrabla aventuro, sed neniam suspektus kion ili preparis! Ili akompanis min al iu hotelo, kie en grandega salono centoj da homoj atendis ies prezentadon. Post kelkaj minutoj sur la scenejo aperis Patch Adams – la mondfama kuracisto kaj klaŭno, unu el la ĉefaj inspirantoj de la movado de doktoroj klaŭnoj. Lia prelego pri amo kiel valoro de edukado kaj socia agado, profunde tuŝis min. Mi ekkorespondis kun li kaj simile al kio antaŭ jaroj okazis kun Affonso Soares, mi ricevis librojn kaj saĝajn konsilojn, kiuj inspiris min por eklabori kiel doktoro klaŭno. Kun miaj studentoj ni kunkreis grupon de doktoroj klaŭnoj en kirurgia fako de porinfana hospitalo. Kun la klaŭna skipo de Patch mi laboris en la domo por infanoj malsanaj je AIDS en Rumanio kaj en la mizera kvartalo Belen en Iquitos – la ĉefurbo de perua parto de Amazonio. Dum kelkaj jaroj mi sukcesis kolekti grandan sperton de la aktivado de doktoroj klaŭnoj ne nur en hospitaloj, sed ankaŭ en orfejoj, maljunulejoj, malliberejoj... Danke al tio mi povas prelegi, verki, instrui pri la afero, aplikante en la agado ĉiam la samajn idealojn de amo kaj interkultura dialogo. Ilin ambaŭ oni povas dissemi pere de rido kaj rideto, kiuj estas la unikaj iloj de interhoma alproksimiĝo kaj kompreno.


106

ALMANAKO LORENZ 2017

12 – Kion reprezentas la edukado por vi? Edukado estas la ponto inter generacioj. De ĝia longeco kaj kvalito dependas la vivo ne nur de unuopaj personoj, sed ankaŭ de grupoj kaj socioj. Pro tio estas tre grave agnoski la rolon de gepatroj kaj geinstruistoj en ĉies edukado; zorge pripensi kaj laŭ ĉies ebloj prizorgi ĝian evoluon. La nuntempa scienco permesas al ni percepti homaron kiel la klientaron de diversaj korporacioj kaj la uzantaron de pli-malpli modernaj teknikaĵoj. Tamen ĉu oni scios racie kaj fruktodone funkcii en la nuna mondo, dependas de unika edukado de ĉiu individuo, kiu komenciĝas en familia rondo, daŭras en lernejoj (bedaŭrinde ne ĉiuj havas okazon kaj rajton tion profiti!), dum la tuta vivo kaj, laŭ spiritismo, ankaŭ en la nevidebla mondo. Foje, iuj elementoj de edukado, kiel legitaj libroj, renkontitaj personoj, travivaĵoj kun eduka valoro... ktp., povas ŝanĝi ies vivon kaj dum jaroj esti la bazo de socia agado. Jen ekzemplo: Iun tagon kun miaj studentoj el la grupo de doktoroj klaŭnoj, ni amuzigis patroprenantojn de festeno por kancermalsanaj infanoj, kiun organizis fondaĵo nomata “Realigu revojn”. Subite antaŭ mi haltis handikapita, duonparalizita junulino sur rulseĝo kaj diris, ke ŝia revo estas desegni ilustraĵojn por infanlibro. Tiun tagon mi aŭdis amason da similaj konfesoj, do kun rideto mi promesis helpon kaj donis al ŝi mian retadreson. Reveninte hejmen mi trovis mesaĝon de Lucyna (jen ŝia antaŭnomo), kiu demandis, ĉu vere ni povus kunlabori. Ĉar delonge mi planis verki infanlibron mi tuj konfirmis, kaj post kelkaj semajnoj da intensa kunlaborado naskiĝis kolekto de infanrakontoj por interkultura edukado kun belegaj desegnaĵoj. Komenciĝis tute ne antaŭvidita aventuro. Mia amiko eldonisto Wojciech Śliwerski el pola eldonejo Impuls konsentis senpage eldoni la libron. Post kelkaj monatoj mi decidis prepari bitversiojn de la rakontoj en la angla, franca kaj germana lingvoj, kion ankaŭ senpage faris miaj gekonatoj el la universitato... La afero neniam okazus, se la patrino de Lucyna ne edukus ŝin dirante, ke tute ne gravas la sanstato, se oni deziras realigi siajn revojn, ke ĉio estas ebla se oni penas kaj serĉas taŭgajn kunlaborantojn kaj ofte la fruktoj de la kunlaboro iĝas


ALMANAKO LORENZ 2017

107

mirindaj. Tiel, la kripla junulino kun tre limigita kapablo moviĝi, ne nur realigis propran revon, sed ankaŭ plezurigis amason da legantoj per siaj desegnaĵoj. Tamen la aventuro ankoraŭ ne finiĝis! Kiam mi preparis la Esperanto-version de la libro (Renkontoj kun diferenculoj: rakontoj por interkultura edukado), miaj esperantistaj geamikoj Katalin Kováts, Daniel Moirand kaj Leandro Tomé Abrahão korektis kaj finredaktis ĝin por utiligi ne nur kiel bitlibron senpage elŝuteblan el Interreto, sed ankaŭ kiel unu el kursoj disponeblaj ĉe edukado.net. Lastatempe mi ricevis leteron de tute nekonataj esperantistoj el Irano, kiuj informis, ke ili ĵus tradukis la libreton en la persan lingvon kaj deziras prepari aplikaĵon por Androido uzeblan en porteblaj telefonoj... Ĉiuj el ili ricevis valoran edukadon, danke al kiu ili konstatis la valoron de amika kunlaboro, sen kaŝitaj materiaj celoj, nur pro plezuro de komuna agado por aliuloj. Tiel la ponto de edukado bazita sur la samaj valoroj ligis la korojn kaj mensojn de antaŭe tute fremdaj personoj, kiuj renkontiĝis ie meze de la revo de handikapita junulino. 13 - Kion vi opinias pri reenkarniĝo kaj Dio? Tre malfacila demando, ĉar pri ambaŭ temoj aperis miloj da disertacioj verkitaj de spertaj fakuloj, do miaj opinioj povas esti nur supraĵaj kaj tre limigitaj. Por respondi mi do iom ruze utiligos alies vortojn, kun kies sencoj mi tute konsentas. Kiam mi estis infano, mia patrino provis klarigi al mi la ideon de Dio, dirante: “Mi ne scias priskribi al vi Dion, sed oni diras, ke por trovi Lin, necesas profunde rigardi en homajn okulojn, zorge studi la kolorojn de kata hararo, kalkuli petalojn de floroj apudvoje kaj aŭskultadi la lingvaĵon de beboj. Ĉiu el tiuj ĉi agoj alproksimigas homon al Dio, ĉar permesas kompreni la grandiozon de Lia kreitaĵaro. Se iu vere amas, iun tagon li certe renkontos Dion” Pri reenkarniĝo mi legis en komunikaĵo de iu bonkora spirito: “Niaj korpoj estas tro malfortaj por realigi ĉiujn revojn en unu materia vivo. La ideo de reenkarniĝo donas do la esperon, ke eblos fari ĉion iom post iom, fari unu paŝon post la alia, sen havi la impreson de timo pro tro rapide fluanta tempo.”


108

ALMANAKO LORENZ 2017

14 - Kion vi faras por amuziĝi? Mi havas tre simplajn ŝatokupojn. Krom legado de libroj kaj rigardado de filmoj (precipe komedioj), mi ŝategas ekskursi kaj bicikli en arbaro, malkovradi urbojn kaj vilaĝojn serĉante diversajn spurojn de pasinto. Mi pasiiĝas pri arkeologio kaj entuziasme marŝadas longajn kilometrojn por trovi iujn antikvaĵojn kaj poste imagi la vivon de iamaj loĝantoj de la loko. 15 - Viaj planoj kaj revoj por la futuro. Pro familiaj zorgoj mi tute ne plu povas vojaĝi eksterlanden, mi do dediĉas mian tutan tempon al hejmaj kaj profesiaj taskoj. Mi planas finverki verŝajne kvinvoluman monografion pri la rolo de rido en edukado, kies parto estos abunda kolekto de humuraĵoj kaj anekdotoj. Mi revo estas verki la libron “Enkonduko al tanatopedagogio”, en kiu mi deziras prezenti la pedagogiajn bazojn por edukado je malsano, sufero kaj morto, kiujn oni povus apliki en diversnivela instruado. Mi ŝatus prezenti ilin en formoj taŭgaj al sciencistoj, instruistoj kaj memstudantoj. La temo certe estas vastega kaj malfacila laŭ didaktika vidpunkto, do des pli interesa por alfronti ĝin. Rapidaj Pensoj Jesuo Zamenhof Karitato Interna ideo de Esperanto Almanako Lorenz Kion vi bezonas por esti feliĉa? Virto kiun vi plej ŝatas? Malvirto kiun vi plej malŝatas? Kion vi plej amas en la vivo?

La Majstro “Jen la kulpulo!” Reciproka leciono Interkultura dialogo Inspira legaĵo en universala etoso Sanon kaj trankvilon, ĉar amon mi jam posedas. Laboremo Hipokriteco Homojn


ALMANAKO LORENZ 2017

109

Unu revo

Realigi ies revon

Unu frazo

De malgranda rideto foje komenciĝas grandegaj aferoj.

Lastaj vortoj de Przemek Grzybowski

Mi tute ne meritas tiun ĉi intervjuon. La invito estis por mi surprizego kaj honoro. Tamen ĝia celo estas atingita, se post legi la ĉi suprajn vortojn vi ne opinias la tempon perdita kaj kun rideto vi trovas en ĝi karajn al vi homojn kaj ideojn...

Ludante kun infanoj en orfejo en Iquitos (Peruo) Kun Lucyna dum ekspozicio de ŝiaj revitaj ilustraĵoj

Dum prelego pri rido en edukado


110

ALMANAKO LORENZ 2017

Ludante kun infanoj en orfejo en Iquitos (Peruo)

Kun Patch Adams dum lia vizito en Pollando

Kun doktoroj klaĹ­noj kaj Patch Adams en pola orfejo


VIVU FELIĈA Spirito: Joanna de Ângelis

Mediumo: Divaldo Pereira Franco – Brazilo

Kvietigu la sopirojn de via koro. Tio, kion vi ankoraŭ ne atingis, estas survoje. Ne suferu antaŭe, vin fordonante al deprimaj statoj pro forestoj, kiuj certe ne estas percepteblaj. La bezono povas havigi valorigan rimedon de la personoj kaj aferoj. Kiu ĝuas bonaĵojn, tiu facile subtaksas tion, kion li posedas. Lernu kunvivadi kun la malabundeco, la soleco, kaj vi scios eviti la ebriecon de la sentumoj, la deziregon de la superabundeco kaj la eksciton de la posedo. Vi estas tio, kion vi faras, kaj ne tio, kion vi posedas, aŭ kun kiu vi troviĝas.



BIBLIOTEKO CARLOS DOMINGUES Néia Lúcia Souza – Brazilo

Fejsbuko de Eldonejo Lorenz montras devizon: Libroj: hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam. Jen bela frazo por reliefigi la gravecon de la libroj krom nur eldoni ilin. Gravas publikigi librojn hodiaŭ por fiksi en la tempo la idearon, ĉu de la aŭtoro, ĉu de la eldonejo. Krom fiksi la idearon, oni diskonigas ilin per ties eldonado, distribuado kaj vendado. La samaj kialoj taŭgas por la morgaŭo aŭ ĉiamo, kvankam la verŝajna ŝanĝo en la manieroj publikigi verkojn, migrantaj al aliaj medioj krom la papero. La hieraŭo elstaras kiam oni havas la eblecon trarigardi la tutan vojon de la eldonitaj verkoj pere de la kolektoj arigitaj, zorgitaj kaj prezervitaj en la bibliotekoj kaj je la dispono de la legantaro. La biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo ĝermis ekde la komenco de la Ligo, en 1907, pere de libr-ekzempleroj senditaj al la oficiala organo “Brazila Esperantisto” por recenzo. La kolekto kreskis pere de libro-donacoj fare de esperantistoj aŭ ties familianoj, kiuj transdonis al BEL here­ditajn privatajn bibliotekojn, kaj ricevo de la biblioteko de Brazila Klubo Espe­ranto en 1956, laŭ decido de ĝia Ĝene­rala Asembleo. Gravaj estas la roloj de la bibliotekoj en la prezervado de la instituciaj me­moroj, de la


114

ALMANAKO LORENZ 2017

historio de Esperanto kaj de la esperanta movado, ne nur pere de la arigo de libroj, sed ankaŭ de la originala dokumentaro rezultanta el plurjaraj diverstipaj agadoj. Krome gravas disponigi informojn al interesatoj, ebligi la esploradon de la lingvoproblemo kaj internacia komunikado kaj ebligi la legadon de la esperanta literaturo originala kaj tradukita. Tio estas la uzo de la informoj. Por plenumi tiujn rolojn, Biblioteko Carlos Domingues kolektas, organizas, konservas kaj disponigas informojn kaj dokumentojn en kaj pri esperanto kaj ĝia kulturo al la interesatoj. La nomon ĝi ricevis en 1975 omaĝe al la eksa prezidanto de Brazila EsperantoLigo, doktoro Carlos Augusto Guimarães Domingues, forpasinta la 22-an de februaro 1974. En la nuna organiz-stato jam eblas aliri al la datumbazo kaj serĉi la verkojn laŭ temo (fakvorto), titolo, aŭtoro kaj aliaj. La ligilo al la katalogo estas en la BELpaĝaro ( www.esperanto.org.br/ ). Eblas loke uzi kaj prunte alporti hejmen la jam katalogitajn verkojn, laŭ kondiĉoj priskribitaj en la biblioteka regularo.


ALMANAKO LORENZ 2017

115

Ofta demando de la esperantistoj estas: al kiu utilas la biblioteko? Kaj kelkaj opinias ke nur la regiona/urba esperantistaro povas ĝui la servojn de BCD. Sed eblas mendi serĉadon, kopiumadon (laŭ la leĝa permeso / Leĝo N.9.610, de la 19-a februaro 1998 ), kompiladon de bibliografioj, respondon al demandoj pri la esperanta literaturo k.s. Por prunte sendi librojn al aliaj urboj, oni devas kalkuli la poŝtajn kostojn kaj analizi, ĉu ne estas pli trafe/malaltkoste aĉeti la deziratan verkon el la libroservo kaj havi ĝin en sia propra biblioteko ol pruntepreni ĝin. Kompreneble, la biblioteko plene funkcios kaj plene disponigos la servojn, post la katalogado de la tuta kolekto, kiu parto post parto iras antaŭen kun la helpo de volontulaj kunlaborantoj. Krom libroj la kolekto enhavas periodaĵojn (revuoj kaj diverstipaj bultenoj), diskojn, bendojn kaj similajn, ĵurnaltondaĵojn, fotografiojn, prospektojn, afiŝojn kaj diversaĵojn (poŝtmarkoj, bildkartoj, flugfolioj, glumarkoj, flagetoj k.s.). La plej diversaj temoj estas reprezentitaj en la kolekto. Verkoj en Esperanto ĉefas, tamen pluraj estas diverslingvaj pri Esperanto. Cetere estas speciala grupo da verkoj en la portugala lingvo, kiuj mencias Esperanton en sia enhavo. Jam estas kadastritaj en la komput-sistemo 3.895 titoloj, entute 6.358 libroj. Ĉirkaŭ 1.500 titoloj estas en la inventaro, atendantaj la procezon de katalogado (aŭgusto 2016). La riĉa kolekto “periodaĵoj” enhavas 1.169 titolojn. Ekde la jaro 2012 la bibliotekaj laboroj estas subtenataj de la “Programo Amikaro de la Biblioteko” kaj unu el la eroj de la programo estas aĉeto de novaj libroj (verkoj ankoraŭ ne ekzistantaj en la biblioteko). Menciindas la fakto ke donacoj estas ankoraŭ grava maniero kompletigi la enhavon de BCD. Privatuloj, aŭtoroj kaj eldonejoj povas sendi al ni siajn verkojn – tiusence BCD funkcias kiel prezervejo de la esperanta literaturo en Brazilo. Plue ni invitas la legantojn de Almanako Lorenz helpi la bibliotekon aliĝante al la Programo Amikaro de la Biblioteko. Pliajn informojn la interesatoj petu al ni: biblioteko@esperanto.org.br



SERĈIS RIĈECON SED TROVIS ESPERANTON Roberto Sartoro – Argentino

Kurioza historio de brita komercisto, kiu vojaĝis al Argentino nur por enriĉiĝi, sed anstataŭ tion trovis Esperanton, kiu fariĝis poste la kialo de lia vivo. Li ne sciis, ke Esperanto estis atendanta lin en Bonaero post tiom da jaroj, post lia fiasko en la lernado de “Volapuko”. Ĉu estus mem Esperanto, kiu serĉus esperantistojn…?” 1. Esperanto ne nur “revelacio”, sed ankaŭ “destino”? Eblas ke Esperanto ne nur estas Lingvo kun “interna ideo”, kies celo estas fariĝi “komuna lingvo” de la homaro, sed ankaŭ individua destino. Oni ne racieme povas kompreni kial infano povus havi la ideon kunigi la homaron kun komuna lingvo trans naciecoj. Ĉu interna intuicio, “revelacio” kaj “destino”? “La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi - estas ridinde ĝin diri en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon...” (Z. - Letero al Borovko) Nu, okazas, ke ne ĉiuj scias kiel kaj kial ili fariĝis esperantistoj. Ĉu Esperanto mem elektas nun homojn, kiuj fariĝos Esperantistoj? Kio altiras nin fariĝi esperantistoj? Pensinda afero: ĉar miloj da personoj tute abomenas la internacian lingvon. Multaj el la “komencantoj” abandonas ĝin. Tamen aliaj miloj studas, perfektiĝas, uzas, verkas, instruas, reklamadas Esperanton, tiom ke eĉ fariĝas “fanatikuloj” de la internacia lingvo, kaj dediĉas sian vivon al ties instruado kaj disvastigado.


118

ALMANAKO LORENZ 2017

Ĉu estas la idealo de la “Universala Frateco”, kiu kondukas nin al Esperanto pro ĝia “interna ideo”...? Ŝajnas ke ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun idealon. Multaj opinias ke la “interna ideo” de Zamenhof kun sia lingvo estis nur “iluzio” kaj “bela sonĝo de la homaro”, kiel la agado de multaj religiuloj. Do Esperanto mem estus nur “ludo” por okupigi tempon, kiun finfine nur eblas profiti la komercistoj. Fakte la granda idealo de “Universala frateco” ŝajnas blokita en la homaro pro iu malbeno... Oni intuicias aŭ divenas ke oni trompas nin, ĉar verŝajne en la mondo regas “sistemo” antifrateca, kiu ĉiam klopodas dividi nin, konfronti nin, agitante malamon kaj militojn en historia daŭriga sufero de la homaro... Tia estas la homa historio, al kiu nun la “Sistemo” proponas “Novan Mondan Ordon” sub ĝia regado, tamen ne por realigi la universalan fratecon, kun la ebla helpo de Esperanto, sed eble nur por pli facila ekspluatado kaj sklavigo. Ĉu la afero komencis aŭ rekomencis apud la malfeliĉa kaj malbenita “Babela Turo”? Mankus al ni por ĉiam la emo al kunfratiĝo, ĉar ne eblas al ni kompreniĝo? Lingvistiko ankoraŭ ne estas certa pri la deveno de la lingvoj kaj pri iliaj profundaj malsimilaĵoj kaj internaj kontraŭdiroj de la radikoj aŭ vortoj. Bedaŭrinde ni scias ankoraŭ malmulte ne nur pri lingvoj. Pri la homa deveno kaj komenco de la homa historio, ni malpli ankoraŭ certiĝas. Verŝajne kaj multe pripensis la aferon nia kara Majstro kiam decidis iniciati kaj publikigi Esperanton kun la celo blokadi la malbenon de Babel. Kian signifon donis li al tia biblia rakonto? Ŝajnas ke li havis propran personan interpreton, kiun ne multon volis diskonigi... kiel li skribis en la broŝuro “Hilelismo”. Nu, kaj nun? Malgraŭ la nunaj tempoj de kaosa malpaco, post longa historio de militoj kaj suferadoj inter la popoloj, malgraŭ daŭriga fiasko en la akceptado de la internacia lingvo, ĉiu esperantisto bezonas almenaŭ iom obstine alkroĉiĝi al la idealo de la universala frateco, kiu komencas proksime en la aro de amikoj trans limoj. Alie, al kio valorus la penon tiom da streboj por disvastigi Esperanton?


ALMANAKO LORENZ 2017

119

Nia devizo ne povas ŝanĝiĝi: kune kun miloj da aliaj kunloĝantoj sur la tero “rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan” sub la “interna ideo”… 2. “Fari la amerikon” en Argentino... Ĉiuj pli-mapli konas krom la historion de la “malkovro kaj konkero de Ameriko”, ĝian repopoladon fare de “rifuĝintoj” devenintaj ĉefe el Eŭropo, kiam ĝi bezonis forpeli amasegon da malriĉuloj al kiuj promesadis “fari la amerikon” t.e. rapide enriĉiĝi en la novaj landoj, ĵus organizitaj en dekoj da respublikoj kaj preskaŭ malplenaj je loĝantaro… Tiel okazis kun Argentino, Brazilo, Usono, Kanado ktp. Memorinde ke ankaŭ Zamenhof mem, en lia broŝuro “Hilelismo” revis pri Argentino kiel ebla lando por la enmigrado de la juda popolo, suferanta kaj persekutita en Pollando kaj Rusio… al kiu rekomendis la uzon de Esperanto por kune interkompreniĝi, organizi la komunumon kaj vivi en “hilelisma kunfratiĝo”.

“Hilelismo”, en rusa lingvo sub la kaŝnomo “Homo sum”.


120

ALMANAKO LORENZ 2017

Rusa teksto kaj esperanta traduko kie legeblas la nomojn de KANADO, USONO kaj ARGENTINO...

3. Alveno de Esperanto al Bonaero-Argentino Do indas nun rakonti la kuriozan historion de iu komercista eŭropano (vera eŭropano antaŭ la kreado de la “Eŭropa Unio”) kiu vojaĝis al Bonaero -Argentino, nur kun la celo rapide enriĉiĝi por bonege emeritiĝi kaj retiriĝi el la negocoj... tamen krom riĉecon li trovis Esperanton, kiu fariĝis la celo de lia posta vivo. La afero okazis en la jaroj 1900-1906, kiam en Bonaero estis fondita de li kaj geamikaj britoj, la unua “Bonaera Esperanto-Asocio”. Pasis jam 110 jaroj de la okazaĵo: do trafa momento por rememorigi tion. Notinde ke en Bonaero jam estis esperantistoj ekde la jaro 1889. Oni mencias almenaŭ ses esperantistojn, kies nomoj aperas en la famaj “Zamenhofaj Listoj”, kiuj korespondadis kun Zamenhof. Tamen ĝis 1906 ne estas menciita loka orga­ niza grupo, ĉar Esperanto komencis prosperadi en la urbo nur apud 1908-09 okaze de la “5-a UK-Barcelona”, en Katalunio, kiam, pro politikaj problemoj, multaj esperantistoj katalunaj migradis al Argentino kaj organizadis sin en grupoj, eĉ kun propra esperanta revuo jam en 1912.


ALMANAKO LORENZ 2017

121

Foto de la historia domo ankoraŭ vidinda en la bonaera malnova kvartalo Balvanera, strato Pasco (Pasko) 672, en kies unua pordo en Novembro 1889, ĉeestis afiŝo “Nia grupejo”: kie nekonata pola esperantisto – eble nomita ANTON POLISHdonis la unuajn kursojn de Esperanto en la urbo.

4. “La Travivaĵoj de RoŜo” En la abunda ne tro konata literaturo esperanta, oni trovas verketon, eldonitan en la jaro 1913 (2-a eldono en 1914) en Londono: “La Travivaĵoj de RoŜo - el Torqway”, aŭtobiografio de RICHARD SHARPE (1844-1923). Oni eĉ mencias ĝin en la nova “Historio de la Esperanta Literaturo” de Minnaja-Silfer, kiel “paŭsaĵo” de la Zamenhofa stilo kaj lingvaĵo esperanta. Tiu ĉi “paŭsaĵo” estas bone komprenebla. Fakte Richard Sharpe, bone kona­ tiĝis kun Zamenhof, forte amikiĝis kaj multon korespondadis kun li, ĉar reveninte el Bonaero al Londono, li rapide perfektiĝis en la lingvo, ekzameniĝis, fariĝis membro de BEA - Brita E-Asocio kaj de la Londona Klubo, kaj komencis partopreni en Kongresoj (almenaŭ en la 4-a ĝis la 9-a UK, krom la Britaj lokaj kongresoj), kaj volis rekoni kiel aŭtoritaton en la lingvo, nur ties Iniciatinton. Plurfoje li renkontiĝis kun Zamenhof en UK-oj kaj en 1910 akompanis Zamenhof kaj edzinon en la ŝipa vojaĝo al Usono por la 6-a UK Waŝingtona, pri kio li rakontas anekdotojn.


122

ALMANAKO LORENZ 2017

Li estis tre fiera usonano kaj klopodis transdoni al Zamenhof tiun ĉi fierecon. Se oni legas la “Malferman Prelegon” de Zamenhof al la Kongreso, oni tuj komprenas ke apud li en la redakcio estas fervora kaj fanatika admiranto de Usono... kaj tiel estis Richard Sharpe, ke kiel komercisto loĝadis en Usono dum dek-du jaroj, ĉiam kun granda admiro de la kapabla teknika kaj komerca disvolviĝo en tiu granda lando. Jen kelkaj vortoj el la komenco de la Prelego: “…Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron. Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo.!”

Tia estis stilo kaj lingvaĵo pli de Richard Sharpe, ol de Zamenhof mem. Richard Sharpe, estis tre fiera pri la propra rekta prononcado de Esperanto, kiun li kopiis el Zamenhof mem. Li multon agadis kontraŭ la malbona esperanta elparolado kaj prononcado de la britoj. Li fiere rakontas ke en iu kongreso li renkontiĝis kun Antoni Grabowski, kaj demandis al li: — “Kiel ŝajnas al vi mia esperanta prononcado?... Grabowski tuj respondis: — “Estas perfekta! Se mi ne scius ke vi estas brito, mi pensus ke vi estas polo”! Richard Sharpe estis tre lerta komercisto, kiu preskaŭ fariĝis milionulo kaj tre ĝuadis la vivon kun granda aro da geamikoj, ŝatis vojaĝojn, festojn, prelegi kun humuraĵoj, kanti, ludi pianon ktp Pri si mem li skribas: “...mi estis kosmopolitano, kaj ŝatis babiladi kaj ĉiam pligrandigi miajn sciojn”. Li kutimis havi kajerojn kie devis skribi ĉion por memori: elpezoj, enspezoj, profitoj, ŝparadoj, vojaĝoj, adresoj, geamikoj, klientoj kaj la bankkontoj. Li konservis la plejparton de tiuj kajeroj, kiuj estis utilaj al li, kiam li komencis verki kaj prelegi kaj rakonti kun granda dozo da humuro siajn “travivaĵojn”.


ALMANAKO LORENZ 2017

123

Post kiam oni aŭskultis lin prelegi en la kunvenoj kaj kongresoj, oni tuj petis lin verki por la bultenoj kaj revuoj. Do, li fariĝis tre konata de esperantistoj, kaj verkis artikoletojn en “Brita Esperantisto”, “La Revuo”, “Ondo de Esperanto” ktp. Finfine, la amikoj petis ke li verku libron pri siaj travivaĵoj. Li eldonis ĝin en 1913 kaj korektis kaj faris duan eldonon en 1914. Liaj artikoloj en pluraj revuoj estas komplemento de tiaj travivaĵoj. Tiam jam emerita kaj retirita de la negocoj li loĝadis en luksa “Pensiono” apud Torqway, sur la plaĝoj, en Devonŝire, kie la “dommastrino” estis esperantistino, kaj gastigadis ankaŭ kelkajn aliajn gesamideanojn.


124

ALMANAKO LORENZ 2017

Do tiam li estis tute dediĉita al instruado kaj disvastigo de la lingvo internacia. En ĉiuj revuoj kutimis aperi lia pagita anonco:

Dum kelka tempo li okupiĝis ankaŭ pri grupoj de blinduloj, al kiuj instruadis Esperanton. Kiam li reeldonis siajn “Travivaĵojn” li jam estis sepdekjarulo, kaj deklaris, ke li ne intencas multon plu verki ĉar iom komencas perdi la vidkapablon malgraŭ okulvitroj. Do en la lastaj paĝoj li skribis: “...Mi nun finas miajn ‘Travivaĵojn’. Mi plenumis mian promeson kaj mi esperas ke miaj legantoj estos indulgaj kaj kontentaj... Mi donos amikan adiaŭan konsi­ lon: Penadu kiel eble atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero. Estu kiel mi Zamenhofaj ĝisoste... Legu la verkojn de Zamenhof, la plej sperta esperantisto el ĉiuj... Blinde sekvu, karaj geĝisostuloj”!

La eksplodo de la unua mondmilito kaj pliaj malbonaj novaĵoj, kiuj malfaciligis lin instruadi, krom la forpaso de Zamenhof, iom damaĝis lian sanon. Li mortis sep­ dek­naŭjarulo en 1923.


ALMANAKO LORENZ 2017

125

Richard Sharpe, naskiĝis en Parizo, la 31-an de Decembro, 1844. “Mia patro estis anglo, mia avo flanke de la patrino estis skoto alveninta el Rusujo; la avino, germanino el Frankfurto S/Majno, kaj mia patrino kiu venis al Parizo kiel infano, kvankam britino, ĉiam opinis sin francino... Kompreneble mi unue lernis la francan lingvon kaj iom da germana, kiun ĉiam paroladis la avino...”.

Tiel la familia deveno de tiu “eŭropano”, kiu poste sentis sin “kosmopolitano” kaj finfine nur esperantisto. Lia familio estis tre riĉa. La patro, en Parizo, estis oficisto de la Rothschild Banko, el kiu sendependiĝis kaj emigris al Norvegio... Richard havis 4 jarojn kiam sekvis la familion al Norvegio kaj rapide lernis la norvegan lingvon, studis en norvegaj lernejoj kaj danke al kunularo lernis ankaŭ la svedan kaj danan. Poste, la komercista patro sendis lin al Germanio, por ke li sekvu la karieron de komercisto en speciala supera lernejo. Kiam li estis preskaŭ dudekjarulo, oni permesis al li translokiĝi al Londono, apud amikaj komercistoj, kaj malfermi propran komercistan oficejon en la urbo ktp. Foje, Richard Sharpe rakontas detale ĉiajn siajn “travivaĵojn” kiel komercisto en Britio, en Hispanio, kie ĉeestis dum ses jaroj, en Usono, kie li komercadis dum dek-du jaroj, ĉiam per diversaj specoj da varoj eĉ kiel vendisto de “ĉampan-vino” ktp. Li gajnis multe da mono, kaj vere ĝuadis la vivon. Parolante ankaŭ la hispanan kaj italan, iom la rusan kaj polan lingvojn, sukcesis havi grandan aron da riĉaj geamikoj kaj klientoj, faris multajn vojaĝojn, ĉiam avida pligrandigi siajn sciojn. Pro tio li eĉ studis Volapukon, sed sensukcese. Tamen, dum sia komercista vivo, li havis du bankrotojn; en la unua, ankoraŭ juna, perdis la okazaĵon edziĝi; en la dua, jam preskaŭ sesdekjarulo, survivis


126

ALMANAKO LORENZ 2017

helpite de amika kunulo kun kiu laboradis en Hispanio, vojaĝante al Bonaero en Argentino. Estis ĉi tie, kie li laboradis ŝparante sufiĉan monon por fari asekuran “pensiulan” kontrakton kun brita banko, kiu permesus al li pli trankvile reveni poste al Londono. 5. Novembro 1906: Bonaera Esperanto-Asocio Richard Sharpe, tre sprita homo, ĉiam sentis sin bonŝanculo, kaj neniam perdis la fidon je si mem, ĉar trafe taksis proprajn kapablojn kaj spertojn. Je la fino de la jarcento, en 1899, li suferis bankroton pro troa konfido al komercistoj, kiuj trompis lin. Li perdis preskaŭ tutan ŝparitan riĉaĵon. Estis vere grava misfortuno, ĉar li ne plu sentis sin sufiĉe juna por rekomenci. Tamen, preskaŭ en la sama momento li iom hazarde renkontiĝis kun malnova amiko kun kiu laboradis dum ses jaroj en Hispanio: “Don Pedro”. Don Pedro estis vojaĝinta pro plezuro en Eŭropo. Ili tuj rekonis unu la alian, eĉ post tiom da jaroj kaj brakumadis rememorante la malnovajn tempojn. Kaj ambaŭ rakontis la propran vivon. Don Pedro, ankaŭ komercisto, estis enmigrinta en Argentino, kie edzinigis filinon de riĉulo, posedanta milojn da hektaroj en la kamparo kun brutaro kaj agrikulturo. Kiel heredanto, li fariĝis milionulo kaj havis grandan komercan kompanion, kaj luksan palacon en la urbo ktp. Sciante la malfacilan kondiĉon de Richard, invitis lin tuj veni al Argentino por labori kun li. Richard multfoje aŭdis historiojn pri britoj enmigrintaj en Argentinon, kie fariĝis riĉuloj, sed ne estis tro naiva por kredi tion. Nun Don Pedro montris al li, ke la afero estas certa ktp. Do, li akceptis kaj subskribis kontrakton por labori en Argentino. Li pensis resti kelkajn jarojn, sufiĉajn por ŝpari monon kaj retiriĝi kun asekura pensio. La 11-an de majo 1900, li alvenis al Bonaero pere de ŝipo “Magdalena”, kiu forlasis Brition kaj haltis en Lisbono, Recifo, Salvadoro, Rio-de-Ĵanejro kaj Montevideo. En haveno, jam komizoj de la oficejo de “Don Pedro” estas atendantaj lin. Don Pedro estis tre malavara kun ili, donis specialan luksan


ALMANAKO LORENZ 2017

127

gastejon kaj oficejon senpage, kun tre bona salajro kaj tuj komencis labori en administrado. Li eĉ ne povis kredi pri sia bonŝanco. Ĉar li flue parolis la hispanan kaj en Bonaero estis multaj britoj kaj enmigrintoj el la tuta Eŭropo, li ne havis problemon pri adaptiĝo. Li eĉ trovis kelkajn malnovajn amikojn el Londono. Tamen, li nun jam estis pli prudenta, kaj ne volis havi diboĉan vivon en socio kiel antaŭe, ĉar la ĉefa celo estis ŝpari monon por la maljunaj tagoj de la vivo. Do, li intencis havi iom pli sanan retiritan vivon proksime jam al sesdekjariĝo. Tuj fariĝis membro de la loka “Angla literatura Societo”, kie oni elektis lin pro liaj scioj “honora bibliotekisto”. Ĉar li ŝatis ludi ŝakon, oni fondis klubeton. Li estis tre kontenta pri sia vivo, do planis resti la bezonotan tempon, sen troa enmiksiĝo en la publikan vivon de bonaeranoj aŭ argentinanoj, tiutempe en grava revoluciema mobilizo fare de la agado de enmigrintaj laboristoj, ĉefe socialistaj kaj anarkistaj. Kompreneble, en la biblioteko alvenis ĵurnaloj kaj revuoj. Li kutimis legi la novaĵojn. Raportoj el Eŭropo pri iu “Unua UK-Bulonja” en la jaro 1905 disvastigis Esperanton kaj la agadon de la Iniciatinto, ankaŭ tie en Bonaero. Foje, geamikoj klopodis igi lin interesiĝi pri Esperanto. Inter la ŝakludantoj estis jam lernantoj de Esperanto. Tamen, post sia fiasko en la lernado de Volapuk, li ne plu volis denove interesiĝi pri nova “artefarita” lingvo. Do, li rifuzis, ĝis kiam, en 1906, du gravuloj de la literatura Societo, Profesoro Pennington kaj S-ro Farnes el Londono, rakontis al li, ke ili ricevis manlibrojn de Esperanto kaj komencis lerni ĝin kaj estis tiel entuziasmaj ke intencis starigi esperantan grupon. Do, invitis lin partopreni en la grupo. Tio okazis en la bonaera printempo, t.e., oktobre-novembre. “Mi respondis, ke mi nenion scias pri tiu lingvo, kaj ne deziras. Mi studadis Volapukon... kaj tio sufiĉas! Sed Profesoro Pennington diris, ke mi tre facile lernos, kaj multe povos helpi lin. Kaj tio decidigis min! La Literatura Societo metis provizore al nia dispono ĉambreton...ni trovis ses aliajn naivulojn kaj jam ĉe nia unua kunveno decidis starigi societon. Mi proponis ke oni elektu Profesoron Pennington kiel prezidanton, kaj S-ron Farnes, kiel sekretarion [...]”


128

ALMANAKO LORENZ 2017

Sen plia protokolo, rapide estiĝis la unua Argentina Esperanto-Societo en Bonaero, kaj tiel aperadis anonco en la ĵurnaloj. Kaj tiel oni komencis studi laŭ la lecionoj de la brita manlibro, kun iom da diskutado pri la prononco de la vortoj. Tuj oni decidis, ke la prezidanto skribu al D-ro Zamenhof en Varsovio, ke li estu la “honora Prezidanto” de la asocio, kiel oni legadis en revuoj, ke estis kutimo de alilandaj esperantistoj. Tuj D-ro Zamenhof respondis akceptante la inviton, verŝajne kun sia rapida kutima “poŝtkarto”. La anonco de la kreado de tiu ĉi societo tuj altiris novajn interesatojn, kaj el Urugvaĵo venis salutme saĝo en poŝtkarto de S-ro Henriko Muñoz, kiun tre emocie ricevis la grupo kaj Richard volis havi kiel trezoron kaj “montrilon” de la sukceso de Esperanto. La teksto de la poŝtkarto diris: “De tiu ĉi flanko de la riverego, kiu nin apartigas, mi sendas samideanan saluton”. La grupo studis la tekston kaj komencis kompreni kion signifas esti “samideano”. Cetere, post kelkaj tagoj, S-ro Muñoz vojaĝis persone por partopreni en kunveno, kaj ĉar li estis delonge esperantisto, flue scipovis la lingvon, multon helpis al la grupo, kiu komencis grandiĝi, kun pli lerta instruado, ĉefe pri la prononcado de la lingvo. S-ro Enriko Muñoz (1869-1936) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Urugvajo, tre konata pro la organizado de la movado en la lando. Ekde tiam jam Richard estis kaptita de Esperanto. Entuziasmigita de la Zamenhofaj idealoj fare de komuna lingvo, senpense Esperanto donis al li novan kialon pri lia estonta vivo. Eĉ informita de iu tria kongreso de Esperanto en Britio, deziris esti jam tie kaj partopreni, konatiĝi kun la Iniciatinto, perfektigi siajn lingvajn konojn kaj havi esperantajn librojn. Do, lia vivo en Bonaero ŝanĝiĝis. Post iom da somera paŭzo dum januaro - tre varma monato en Bonaero - oni rekomencis instruadon, kaj tuj estis invitita fari tion en publika lernejo, ĉar aperis kurso de esperanto en iu revueto, kaj ĵurnaloj disvastigis la novan lingvon. Multobliĝis la nombro de gelernantoj.


ALMANAKO LORENZ 2017

129

Richard estis tre entuziasmigita de tia nova turniĝo, kiu aperadis en lia vivo, kaj eĉ pensis, ke li jam gajnis sufiĉe da mono, kaj ĉio estis en ordo por lia pensiula retiriĝo, kaj tiel povos retiriĝi de la negocaj laboroj. Kaj denove la daŭriga bonŝanco helpis lin. Fakte Don Pedro anoncis gravajn ŝanĝojn ene de siaj entreprenoj, cele al retiriĝo de la negocoj. Vendis grandan parton de la proprietaro kaj komencis maldungi la oficistaron. Al la brita amikego Richard, Don Pedro ofertis specialan malavaran kompenson, por ke li povu reveni al Londono, se li volos post tiuj ses jaroj da laboro por li. Richard vere ne povis kredi, ke la bonŝanco denove revenis je lia helpo. Do, malgraŭ la bezono lasi kaj adiaŭi amikaron, E-gelernantojn kaj la E-asocion, li post kelkaj monatoj reprenis ŝipon kaj revenis Londonon. Lia vivo jam estis preta preni la “vojon celitan”. Esperanto jam estas preninta lin. Kaj en Britio atendis lin granda laboro por la disvastigo de la internacia lingvo, kiun li klopodis ĝuste kaj entuziasme plenumi. Pri la Bonaera E-Asocio li ne plu okupiĝis. Kaj laŭ onidiroj ankaŭ Prof. Pennington devis reveni al Britio, kaj la E-Asocio ĉesis funkcii en la “Angla literatura Societo” kaj malaperis. Tamen la esperantistoj multobliĝis en la urbo kaj okaze de la “5-a UK en Barcelono” en 1909, la Ministro pri Instruado de la Registaro, Estanislao Zeballos (1854-1923) donis specialan rezolucion permesante la instruadon de Esperanto en publikaj lernejoj. Laŭ onidiroj, li men studis la internacian lingvon. La semo plantita en la koro de Richard Sharpe, en Bonaero, ne nur burĝonis en li mem, sed ankaŭ en la urbo kaj lando, kie en 2014 okazis la 99-a UK. Esperanto mem serĉas la taŭgajn homojn, kiuj fariĝos esperantistoj! Do, kara leganto, se Esperanto elektis vin, kaj vi elektis Esperanton, estu feliĉa kaj frandu la internacian lingvon. Prenu vian taskon kun serena, pacema kaj ĝojema animo. Uzu la lingvon, disvastigu, instruu kiel servisto de la granda idealo de la interna ideo, kiu komencas en la aro de amikeco sen limoj, kiun la lingvo mem kreadas, kie ankaŭ “pasporta servo” havas nun tre allogan rolon. Oni ne bezonas eniri en disputojn pri postenoj, ideologiaj polemikoj aŭ pri korektoj al la “fundamento”. Ne tro maltrankviliĝu se la progreso de Esperanto estas iom


130

ALMANAKO LORENZ 2017

malrapida. Danke al Esperanto ni povas esti iloj kaj servistoj de la paco en la mondo. Laste, sed ne balaste: Kiel Richard Sharpe faris, verku pri viaj “travivaĵoj”, ĉar tiaj spertoj multon povas instrui al nia posteŭlaro. Faru ĝin memore de la centjariĝo de la forpaso de nia Iniciatinto.


JEAN PIERRE, LA JUNULO DE LA OR-MONEROJ Abel Siney – Brazilo

“Nur la skribinto de tiaj vortoj povos helpi al mi. Kaj mi trovos lin.” Tiel pensis la kompatinda junulo. La vintro de tiu jaro estis unu el la plej rigoraj lastatempe. En la urboparkoj, la arboj sin montris malgaje plenkovritaj per neĝo. La parizanoj kuntiriĝis kaj enhejmiĝis pli frue. En la kamenoj sufiĉe bone provizitaj, la karbo krepitadis, kvankam malabunda kaj multekosta tiuepoke. La revolucioj, kiuj de jardekoj rekonstruadis Eŭropon, ankoraŭ estis malsukcesintaj, koncerne la kontentigon de la bazaj bezonoj de la laboristoj plej malriĉaj de Parizo. Ŝvebanta en la aero, la intelektisma atmosfero ebligis al oni travidi la okazantajn, profundajn ŝanĝiĝojn. Malkovroj kaj inventoj iĝis ordinaraĵoj. Libroj, eldonitaj. Pentraĵoj, ekspoziciitaj. Kaj la kultura vivo en la teatroj kaj salonoj karakteriziĝis per nekomuna mirindo. Tamen, estis malsato. Kaj frosto. Kaj aliaj elementaj, nekontentigitaj homaj bezonoj. Jean Pierre vagadis en malhela kaj malvarma nokto. La jaro: 1865. Decembro. Vintro. Enmane, li portis la verkon L’Évangile selon le spiritisme (La Evangelio laŭ Spiritismo). Post malkovri la adreson de ties aŭtoro, situanta en la urbocentro, tien li direktis sin malfrue en la nokto. Helpata de policisto, li trovis la loĝejon de Profesoro Rivail kaj frapis ties pordon. Tamen, invadita de malvarmo kaj ekstreme malsata, li sukcesis diri nenion kaj svenis. Falinta el liaj manoj, la libro estis prenita de S-ro Kardek, kiu, poste, legis siajn proprajn vortojn, el peco ruĝigita de la neatendita vizitanto:


132

ALMANAKO LORENZ 2017

Ĉe la grandaj katastrofoj, la karitato emociigas kaj oni konstatas malavarajn impulsojn por la riparado de la ruinoj; sed, krom tiuj ĝeneralaj ruinoj, troviĝas ankaŭ miloj da privataj, nerimarkitaj malfeliĉoj, ĉe personoj, kiuj senplende kuŝas sur mizera lito. Tiajn silentajn, kaŝitajn malfeliĉojn la vera noblanimeco scias trovi, ne atendante peton pri helpo.

Prof. Rivail*1 gastigis la junulon en sia loĝejo, kie li dormis tiun nokton. Li manĝigis lin, donis al li porvintrajn vestaĵojn kaj ade interparolis kun li pri la

1

Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro, 1804 en Lyon, Francio – 31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio. Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn, kiel la t.n. turniĝantajn tablojn, aŭ dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn moviĝojn de objektoj, eltrovante kiel ilian kaŭzon unu forton de la naturo, ĝis tiam ne konsideratan: la spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn), li studadis la nevidatan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Allan_Kardec Pedagogiaj verkoj Li revenis al Francio en 1824 kaj ekloĝis en Parizo. Tiam, en la aĝo de 20 jaroj, li publikigis la verkon Praktika kurso kaj teorio pri aritmetiko.[1] Sur la unua paĝo legeblas “laŭ la metodo de Pestalozzi”. Li publikigis i.a. ankaŭ:[2] • Klasika franca gramatiko (1831) • Plano por la plibonigado de la publika instruo (1831) • Manlibro de la ekzamenoj por kapablo-atestaj titoloj (1846) • Programo de la ordinaraj kursoj de kemio, fiziko, astronomio kaj fiziologio (1846) • Gramatika katekismo de la franca lingvo por la komencantaj lernantoj de la lingvo (1848)​ Verkoj Li publikigis la unuan spiritisman verkon la 18-an de aprilo 1857, nome La libro de la spiritoj – deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ Spiritismo (neologismo kreita de li, kiu traktas pri “la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro”). Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la Superaj Spiritoj. Li kolektis kaj ordigis iliajn instruojn, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon (Allan Kardec). Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: La libro de la spiritoj, La libro de la mediumoj, La evangelio laŭ spiritismo, La ĉielo kaj la infero, La genezo, Kio estas spiritismo?, Spiritisma vojaĝo en 1862 kaj la Spiritisma revuo, monata periodaĵo, kiun li redaktis dum pluraj jaroj. Tiuj verkoj (escepte de la Spiritisma revuo) aperis esperantlingve per la eldonejo de Brazila Spiritisma Federacio. Post lia morto aperis Postmortaj verkoj.


ALMANAKO LORENZ 2017

Ilustraĵo: Mozart Couto

133


134

ALMANAKO LORENZ 2017

ruĝigita teksto, kiu tiom multe tuŝis al li en la koro. Ĉe ilia adiaŭo, donis al la junulo rekomend-leteron, manskribitan de si mem, por ke li pli facile povos dungiĝi. Ne multe post sia foriro, Jean Pierre vidis en iu el la poŝoj de la granda jako donacita de Prof. Kardek ion antaŭe nerimarkitan: du or-monerojn. Kiel ili troviĝas tie? Surmetinte la jakon, ankoraŭ en la domo, li nenion rimarkis. Kiaj rapidmovaj manoj enmetis tiujn monerojn en tiun poŝon? Ĉar tiuj or-moneroj ne apartenis al li, Jean Pierre tuj revenis al la domo de Prof. Kardek, kvankam sciante, ke ili povus garantii lian subtenon dum preskaŭ tuta monato. Per bonvolo, Prof. Kardek akceptis lin, demandante pri la kialo de lia tuja reveno. Jean Pierre montris al li la or-monerojn. — Lasu min vidi ilin — petis la majstro el Liono. — Ili ne apartenas al mi, mia kara junulo! Ĉu vi certas pri tio, ke ili fakte estis en la jako? Per admiro la junulo turnis sin al Prof. Rivail kaj pridemandis sin mem: “Do, ĉu temis pri iu miraklo?” Li, do, memoris la rigoron kun kiu Prof. Rivail traktis ĉiun aferon kaj argumentis: — Nu, se ili ne estas viaj kaj la jako estis donacita al mi, estas nature, ke mi ekposedu ilin, ĉar ili troviĝis ene de la jako, kiu nun estas mia apartenaĵo, ĉu ne? Estiĝis reciproka interkonsento kaj Jean Pierre foriris kunportante ne nur siajn or-monerojn, sed ankaŭ grandan ĝojon. Du jarojn poste, enkadre de iu ordinara kunsido de Spiritisma Societo de Parizo, S-ro Kardek legas mesaĝon de iu Spirito, kiu tie estis manifestiĝinta, portante al la grupo interesan rakonton. Jen ĝi: “Karaj geamikoj, Dio benu vin! Iun tagon, iom pli antaŭ du jaroj, mi renkontis homon vere karitatan, diskretan kaj malavaran. Du or-monerojn li donacis al mi. Li estis instruinta min pere de verko, kiun li skribis en antaŭa jaro, ke oni devas iri renkonte al la kaŝitaj mizeroj helpi ties malfeliĉajn viktimojn. Kaj tiel mi agadis. Mi multobligis la or-monerojn, dekomence ŝanĝante ilin en malpli valorajn monerojn kaj, sekve, utiligante ilin en bona entrepreno, kiu prosperiĝis,


ALMANAKO LORENZ 2017

135

kvinobligante ilin rapide. Iom poste, mi ne nur ŝanĝadis ilin, sed ankaŭ disdonadis parton de ili al tiuj, kiuj plej necesis monhelpon kaj la alian parton mi refoje investadis en negocojn. En nelonga tempo, mi havis malgrandan riĉaĵon. Kaj ju pli mi donacis ties erojn, des pli ĝi multiplikiĝadis. Kvankam mia zorgopleno agi kiom eble plej diskrete, iun tagon oni malkovris min, ĉar miaj manoj ne estis sufiĉe rapidmovaj kiel tiaj de la malavarulo, kiu helpis min. De tiam, mi malkaŝe utiligis la tutan kapitalon en iun negrandan industrion, tiel havigante laboron al multaj homoj. Kiam la ‘morto’ ricevis min en siaj ‘gastamaj brakoj’, pluraj koroj priploris mian forpason. Kaj danke al Di-favoro, mi povis daŭrigi de ĉi-flanko la komencitan taskon. Kaj ĉiam, kiam mi povas, mi iras tien kaj aliloken provi inspiri homojn ne forgesi la mizerojn, kiuj kaŝiĝas tiel proksimaj antaŭ iliaj okuloj. Ke oni havu okulojn por vidi, laŭ la instruo de la Majstro Jesuo... Ke vi ne forgesu plimultigi la diversajn talentojn, kiujn la vivo favordonis al vi!”

Jean Pierre, la junulo de la or-moneroj.

Neniu referenco al ĉi-okazintaĵo registriĝas en la ekzistantaj biografioj de S-ro Kardek. Oni ne scias eĉ mem, ĉu li konfirmis esti la malavara kaj diskreta ulo, kiu donacis la or-monerojn al tiu junulo. Eble ne, ĉar se li malkaŝintus la aferon, li ne plu estintus diskreta, kvankam daŭrintus malavara. Ĉar la legitima malavareco ne disiĝas de la diskreteco, li, certe, forsilentiĝis. Kiel oni malkovris ĉi-fakton temas pri alia historio, ege longa, kiun konvenas rakonti alioportune. Aŭ mem ĝin vuali...

El la portugala lingvo tradukis esperanten Ĵader Rodrigues da Silva.



CESAR VANBIERVLIET Roland Rotsaert – Belgio

La nomo Cesar Vanbiervliet estas konata en Esperanto-rondoj, ĉar li estis la fondinto de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, en Kortrijk, belga urbo, kiu troviĝas je kelkdekaj kilometroj de la franca urbego Lille, gastiganto de la 2015-a Universala Kongreso. Cesar1 Vanbiervliet naskiĝis je la 24-a de januaro 1905, en Kortrijk, je Zwevegemstraat, labo­rista kvartalo ĵus ekster la historia urbocentro. La patro estis tekstillaboristo, la patrino estis dommastrino. En ilia edzi­­ĝakto ambaŭ estis men­ ciitaj kiel tekstillaboristoj; nur la patro subskribis la akton. Teksado en tiu epoko estis la ĉefa industrio en la regiono de Kortrijk. Ne estas konataj detaloj pri la familio, sed eblas konkludi, ke ĝi apartenis al la meza klaso, ne al la tute malriĉa proletaro.

1

La antaŭnomo estas skribita diversmaniere. Cesar estas la plej kutima kaj simpla formo, César estas la franca skribo, en la naskiĝakto estas Cesaar, fonetika formo nur uzata en oficialaj dokumentoj.


138

ALMANAKO LORENZ 2017

Profesie En 1921, 16-jara, Cesar estis dungita de la urbodomo de Kortrijk kiel dumtempa oficisto. Li laboris ĉe la urbo ĝis la pensiiĝo, en 1970, kaj iom post iom altiĝis en la hierarkio. En 1927, li estis definitive nomumita kaj, en 1953, li iĝis sekciestro. Plejparte li laboris en la urba registrejo, sed kelkajn fojojn li ricevis aliajn taskojn. Dum la dua mondmilito, li, interalie, respondecis pri la urba buĉejo kaj pri la provizado. En la 1950-aj jaroj li plentempe kunhelpis en la laboroj de la biblioteko de la muzika konservatorio. Li akiris ioman tutlandan famon pro la de li desegnita ‘Sistemo Vanbiervliet’, sliparo por registri la loĝantojn de la urbo. La sistemo estis uzita en multaj belgaj komunumoj kaj urboj, ĝis komputiloj anstataŭis sliparojn en la 1970aj jaroj. Estas pluraj buŝaj asertoj pri tio, sed ĝis nun ne troviĝis iu skriba dokumento, reklamo… En 1930, li edziĝis al Margaretha Rysman. La paro havis 9 infanojn. Li mortis je la 30-a de decembro 1992. Ŝi, en 1993.

Foto el ĉ. 1977, okaze de ekspozicio de plum-desegnaĵoj de Guido Vanbiervliet, filo de Cesar, en la urba biblioteko. Estas Cesar, Guido kaj la tiama urbestro Jozef Lambrecht. Guido estis grafikisto ĉe la firmao Kunstwerkstede De Coene, antaŭ kaj post la dua mondmilito tutmonde fama pro mebloj kaj instaloj de oficejoj. La firmao dissplitiĝis en la 1970aj jaroj; eroj de ĝi ĝis nun aktivas. Ankaŭ Cesar estis amatora pentristo. (Foto el la kolekto de Noël Hostens)


ALMANAKO LORENZ 2017

139

Esperanto Cesar lernis Esperanton en 1925, kaj restis aktiva movadano ĝis 1930. Kvankam lia nomo ne aperis en listoj de kongresanoj, li restis esperantisto. Je la fino de lia profesia kariero, okazis kunveno de altrangaj urbaj oficistoj en la urbodomo, dum kiu la estro de la tiam ĵus fondita lino-muzeo menciis la problemojn por korespondi kun kolegoj el orientaj landoj. Cesar rimarkigis ‘Kial vi ne uzas Esperanton’? Oni pridemandis lin pri la lingvo kaj tiel li reaktiviĝis. En 1969, ekis kontaktoj kun la urba biblioteko de Kortrijk por krei Esperantokolekton. Cesar el ĉiaj fontoj kunigis librojn kaj revuojn. En la sama epoko ankaŭ aliaj personoj komencis kolekti esperantaĵojn, ekzemple Luis N. Hernandez Yzal kaj Ramon Molera Pedrals (ambaŭ en Hispanio), Árpád Mathé (Hungario), Georges Junier (Francio) kaj Adolf Burkhardt (Germanio). Estis viglaj kunlaboro kaj interŝanĝado inter tiuj ĉi kaj ankaŭ kun Esperanto-Muzeo de Vieno kaj ekstereŭropaj kolektantoj. En 1973, la kolekto de Kortrijk jam estis sufiĉe granda kaj la estraro de la biblioteko donis al ĝi la statuson de ‘fondaĵo’2 kun la nomo de Cesar Vanbiervliet. Tiu rekono havigis al la kolekto plurajn avantaĝojn: gastigo en magazeno de la biblioteko, prizorgo de bindado kaj fotokopiado… k.a. Ĝi estis oficiale inaŭgurita je la 25-a de majo 1974 en ĉeesto de multaj eminentuloj. Ekde tiu tempo Cesar plentempe laboris por sia fondaĵo kaj ricevis helpon de Gerard Debrouwere (1901-1991) kaj Jan Hanssens (1922-1993). La fondaĵo rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej grandaj Esperanto-kolektoj de la mondo. Cesar Vanbiervliet mortis je la 30-a de decembro 1992; la postan jaron neatendite mortis la ĉefa kunlaboranto, Jan Hanssens. Dum kelkaj jaroj, la fondaĵo ne estis mastrumita, ĝis kiam volontuloj transprenis la laboron. Intertempe, pro ŝparo en la buĝetoj por kulturo, la kontribuo de la urba biblioteko praktike nur konsistas en la ‘gastigado’ de la kolekto (disponigo de

2

La jura signifo de ‘fondaĵo’ aŭ ‘fonduso’ laŭ belga leĝo estas nebula. En financaj medioj ĝi estas ilo por protekti kaj mastrumi kapitalon. En la biblioteka kaj muzea mondoj ĝi estas faka termino por apartigi kolekton kun iu difinita origino, sen vera jura valoro.


140

ALMANAKO LORENZ 2017

stokejo, elektro ktp). Daŭre ĝin prizorgas kelkaj volontuloj, sed ili ne ĉiutage estas en Kortrijk; ili nur povas dediĉi kelkajn tagojn monate al la prizorgo de la kolekto. Malgraŭ tio, ili sukcesis, kvankam foje iom primitive, fari komputilan katalogon kaj enretigi parton de la kolekto de libroj, revuoj kaj fotoj.

Retadreso: https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/


LA PORDO Anibal Machado* – Brazilo

Estis strange kiel mi sentis min, neatendite, translokigita al la regno de la morto. Kiam mi pensadis pri la grava momento, terurita, eble kaŭze de la mistero, kiu kaŝus sin post la vivo, venadis, ĉiam, al la memoro, la dolĉaj imagoj de mia infaneco, kiam mi sonĝis pri la flugantaj anĝeloj, kiuj trakuris la ĉielan pejzaĝon, ornamante per steloj la noktojn plenajn de lunlumo. Foje, kiam mi direktadis la rigardon al mia interno – en la ekzameno de mia konscienco – se mi ne vidis florajn vojojn, tamen stariĝis multaj dornoj en la flankoj, kaj multaj ŝtonoj sangigis miajn piedojn. Kaj inter la vidaĵo de la anĝeloj de la knabeco kaj la malglata vojo de la longa vivo, mi sentis min arestita, en la angoro de la fino de miaj tagoj. Konfuzis mian spiriton la dubo pri la nekonato. Kio estus la morto? Abismo inter la nenio kaj la vivo? Nokto sen matenruĝo? Aŭ – kiu scias? – la ombra eniro en strangan mondon kun strangaj travivaĵoj – unu enirejo al la eterneco, sen perspektivoj nek gloroj? Fine, kiom valorus la vivo? La malvenkoj kaj venkoj en la mondo de la homoj, por kio taŭgus, se la mondo de la mortintoj estus la fatala destino de la kreitoj? La riĉecoj de la spirito, la beletraj verkoj, la akademioj, kiuj senmortigis la nomojn en la forkurema memoro de malmultaj homoj – por kio utilus ĉiuj tiuj vantaĵoj? *

Anibal Machado (1894 – 1964) verkis romanojn, novelojn, kronikojn kaj teatraĵojn kaj ankaŭ faris recenzon pri plastikaj artoj. Li naskiĝis en Sabará (ŝtato Minas Gerais) kaj estis prezidanto de la Brazila Kongreso de Verkistoj.


142

ALMANAKO LORENZ 2017

Pasis la horoj kaj minutoj, forfluis la vivo en la sablohorloĝo, kvazaŭ sablo eliĝanta, sekundon post sekundo, kunigante, per ora fadeno, la tempon, kiu iras kun la tempo kiu venas. Mia rigardo nebuligita de la jaroj, laca de la lumo, jam ne spegulis la ĝojojn de la animo nek la anksiojn de la korpo. Estis kvazaŭ lumturo perdita en la nebula nokto. La laca korpo fordoniĝis al la eldetruiĝo de la ĉeloj. Jam ne brilis la inteligento de la verkisto nek fulmobrilis la rimoj de la poeto. La pezo de miaj palpebroj donis al mi senton similan al la estingo de la lumo, kvazaŭ la fermon de kurtenoj en la ĉambregoj de la Akademio. Mi dronis, fine, en la dormon, kunportante la angoron de la morto kaj la anksion de la mistero. En la silento, mi perdis la sencon de ĉio. Estis kvazaŭ la jarcentoj neproduktemaj en sia vojo estus pasintaj sur mia korpo kaj mia spirito – dum restaĵo de konscio, foje, igis min percepti, kiel okazas dum katalepsia fenomeno, ke la mondo, ĉirkaŭe, ankoraŭ ekzistas. Iom post iom, kiel iu, kiu revigliĝas por la vivo, mi rekonsciiĝis, ke mi ankoraŭ ekzistas. Mi perceptis, ke mi estas vivanta! Do, ĉio estis premsonĝo! Ne, la morto ne ekzistas! La homo estas nemortema, li havas eternajn travivaĵojn dum la sekvo de la tempo, renoviĝante ĉiam, liberiĝante, en ĉiu etapo, el la katenoj de la morto, kiu lin arestas en la regionoj de la materio. Mi denove pensis pri la imagoj de mia infaneco kaj vidis ke, vere, post la vivo estas ne la nokto, sed vastegaj lumaj vojoj, plenaj de nova homaro, kiu ilin trakuras ridedanta kaj feliĉa, kiel grupoj de anĝeloj serĉantaj la Sinjoron. La morto estas la pordo, kiu malfermiĝas por la vivo!

El la libro Luma Elvekiĝo

Psikografiita de Heitor Luz Filho

Esperantigis Djalma de Souza Lima


PŘEMYSL PITTER – EŬROPA HUMANISTO KAJ JUSTULO INTER LA POPOLOJ Petro Chrdle – Ĉeĥa Respubliko

La eŭropa humanisto kaj justulo inter la popoloj Přemysl Pitter estas preskaŭ forgesita eĉ en sia lando – Ĉeĥio, malgraŭ tio, ke lastan tempon aperis pri li pluraj libroj kaj ekzistas tiutema migra ekspozicio. La kialo estas, ke dum 40 jaroj de komunisma reĝimo estis danĝere eĉ diri lian nomon. Kaj malgraŭ tio, ke liajn predikojn en la ĉeĥa disaŭdigis Radio Libera Eŭropo, neniu en grandaj urboj povis tion aŭskulti pro efikaj perturbosignaloj sur la samaj radiaj ondoj. La plej konataj el liaj agoj estas la savo de, kaj zorgo pri, senparencaj infanoj, precipe judaj kaj germanaj, tuj post la dua mondmilito, kaj ilia sekva edukado. Sed ni revenu al la komenco. Antaŭ la Granda Milito (la unua mondmilito) Přemysl Pitter naskiĝis en la jaro 1895 en praga katolika familio kiel la sepa infano. Ĉiuj ses pli maljunaj gefratoj mortis; la lasta, muzike dotita fratino, en la aĝo de 12 jaroj, kiam la patrino estis graveda je Přemysl. La patrino estis esperantistino, kaj Přemysl kune kun ŝi vizitadis la pragan Esperanto-klubon kaj baldaŭ komencis korespondadi kun multaj eksterlandaj esperantistoj. La patro posedis renoman presejon centre de Prago; tial Přemysl, por povi transpreni ĝin post la patro, studis en la preslernejo en Lepsiko (Leipzig, Germanio). Sed li ne ŝatis la studadon, fariĝis tie diboĉemulo kaj ankaŭ ateisto. La studadon li ne finis. Ne pro la malbonaj studrezultoj, nek pro la diboĉema vivo, sed ĉefe ĉar en la jaro 1911 mortis lia patrino kaj en 1913 ankaŭ la patro – kaj do la nesperta diboĉema junulo devis transpreni la gvidadon de la presejo.


144

ALMANAKO LORENZ 2017

La presejo baldaŭ falis en malfacilaĵojn. Sekve, jam en 1913, Přemysl provis memmortigi sin. Post la malsukceso li libervole soldatiĝis por alimaniere fuĝi el la mizera situacio (ne nur financa, ankaŭ malamikaj rilatoj kun la parencoj), sed, kiel li mem konfesas, ankaŭ iom pro sia aventuremo. En la milito Baldaŭ post la eksoldatiĝo de Pitter eksplodis la milito kaj li estis sendita en la fronton. Tie li rapide sobriĝis de siaj aventuremaj idealoj kaj ekkomprenis, ke en la milito regas du bazaj reguloj, kiuj ambaŭ estas neakcepteblaj por li: sklaveca obeado al la komandistoj, kaj la devo mortigadi samsortulojn, kiuj hazarde batalis je la alia flanko. Ne povante elteni tion, li dufoje fuĝis, dufoje estis mortkondamnita kaj dufoje mirakle saviĝis. Dum tiuj teruraj militaj tempoj li verkis la poemaron „Sub griza mantelo“. Foje, kiam li kuŝis vundita en kampa malsanulejo, li sonĝis, ke li troviĝas en terura situacio surmare kaj elĉerpita diligente helpas al dronantoj. Subite ekestis splenda brilo kaj li vekiĝis kun eksento de feliĉego kaj sen doloroj. Li komprenis tion kiel volon de Dio, ke li helpu al dronantoj, kion li esprimis, ke ekde nun „la vivo ne plu apartenas al mi, sed al Dio, por servi al dronantaj homoj“. Kaj tion li plenumis dum la tuta sekva vivo. El la milito li revenis kiel konvinkita kristano kaj pacisto. Inter la du mondmilitoj La reveno de Pitter el la fronto estis komplika kaj interesa por lia sekva vivo, sed ni transsaltu ĝis lia reveno en Pragon, kien li revenis kun subfosita sano. Dum la kuracado de malario rekomendis al li kuracistoj por unu jaro ne fumi kaj ne manĝi viandaĵojn. Pitter ne nur eltenis tion, sed li fariĝis konvinkita nefumanto kaj vegetarano ĝis sia vivofino. Dum la jaroj 1921 kaj 1922 li studis teologion en la husana teologia fakultato en Prago, baldaŭ komencis publike diversloke prediki pri evangelio kaj pacismo – ofte subĉiele, kaj liaj predikoj altiris pli kaj pli da homoj. En la fakultato tre influis lin Prof.


ALMANAKO LORENZ 2017

145

Žilka (Ĵilka) kaj la seminaria laboraĵo, dum kies prilaboro li konatiĝis proksime kun la vivo kaj verko de la antaŭhusa reformisto Jan Milíč z Kroměříže (Johano Miliĉ el Kromjerĵiŝ), kiu fariĝis por Pitter granda spirita gvidanto por la tuta vivo. Jan Milíč, metropolita kanoniko de la ĉeĥa reĝo kaj roma imperiestro Karolo la 4a, predikis kontraŭ malbonaj moroj de la klerikaro kaj revis pri la fondo de ideala vivo laŭ Jesuo. Li estis ne nur akuzita, sed eĉ malliberigita, tamen li ne finis sian agadon. Li fondis Novan Jeruzalemon kiel bazon por la mondo de puraj moroj kaj plene sin dediĉis al la praga malriĉularo. La spirito de Milíč, valida ankaŭ en la 20-a jarcento, kiel predikis Pitter, konsistas el tri gradoj: 1. Trairi personan mor-transformon (purigo de koro); 2. Reformi la eklezion kaj enigi en ĝin la spiriton de la unuaj kristanaj komunumoj kaj 3. Fokusiĝi al karitataj agoj kiel praktika kristana vivo kaj ne al nuraj teologiumado. Pitter ankaŭ partoprenadis vigle la internacian pacmovadon, ĉeestis multajn packonferencojn kaj ligis multajn kontaktojn ankaŭ kun ne pure kristanaj organizaĵoj, kiel britaj kvakeroj, ĉeĥaj spiritistoj kaj simile, sub la influo de la sankta Paŭlo „ekkoni ĉion, elekti la plej bonan“1. Kaj li elektis kristanismon, tamen laŭ la evangelioj senrigarde de konfesioj. Kiam Pitter ekkonis la mizeran situacion de infanoj en la plej malriĉa praga kvartalo Žižkov, li dediĉis ĉiujn siajn fortojn por provizi por ili iun azilejon, kie ili povus ricevi eksterlernejan edukon, spacon por ludi kaj lerni vivi kristane. Li fondis kaj ĉefredaktis la gazeton Sbratření (Kunfratiĝo), sukcesis ĉefe pere de la legantoj de la gazeto kolekti monon kaj konstruigi domon nomatan laŭ sia admirato, la antaŭhusa strebanto pri plibonigo de la ekleziulara vivo Jan Milíč el Kroměříž, Milíčův dům (Miliĉ-domo). Pli poste li sukcesis eĉ konstruigi domon rande de la vilaĝo Mýto, kie la infanoj povis loĝi, komence nur dum la libertempo. 1

1 Tes 5,21 elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona.


146

ALMANAKO LORENZ 2017

Tie ankaŭ ekloĝis kun la pragaj infanoj germanaj kaj judaj fuĝintoj antaŭ Hitlero en la tridekaj jaroj, sekve ankaŭ ĉeĥaj forpelintoj de la aneksita parto de Ĉeĥio (Sudetoj). Baldaŭ la domo ne sufiĉis; tial ĝi estis kompletigita per tendoj kun stabilaj subtendaĵoj. Klare, li ne povis fari ĉion ĉi sola. Li kapablis ĉirkaŭigi sin per oferemaj homoj, kiuj senlace dediĉis sin al la infanoj. La plej proksima kunlaborantino fariĝis Olga Fierz, svisa civitanino, kiu konatiĝis kun Pitter kiel interpretistino dum internaciaj packonferencoj. Ŝi venis helpi al li en lia meritplena laboro, baldaŭ perfekte parolis la ĉeĥan kaj restis fidela al ilia komuna agado ankaŭ post la forpaso de Pitter. Inter liaj plej proksimaj kunlaborantoj staris i. a. tiam en Ĉeĥio tre populara verkistino Pavla Moudrá, la rusa elmigrinto (parenteze: la lasta sekretario de L. N. Tolstoj) Valentin Fedoroviĉ Bulgakov kaj Heinrich Tutsch, praga germanlingva elstara esperantisto. Kiel jam menciite, Pitter estis ankaŭ tre aktiva pacisto; li partoprenadis inter­ naciajn packonferencojn kaj tenis kontaktojn kun la plej elstaraj pacistoj, inter ili kun Romain Rolland, Albert Einstein, Mahátma Gándhí, Rabíndranáth Thákur, Martin Buber kaj Leonhard Ragaz.


ALMANAKO LORENZ 2017

147

Dum la dua mondmilito La plej terura situacio por judoj ekestis post la deklaro de rasaj leĝoj, kiam ili ne nur perdis ĉiujn civitanajn rajtojn, sed eĉ estis deklarita severa malpermeso de kontakto de nejudaj homoj kun judoj. Malgraŭ tio Přemysl Pitter kune kun Olga Fierz multe riskis kaŝe helpante al judaj familioj kun infanoj. Post kiam ili ne plu povis ilin akceptadi en la Miliĉdomo, ili sekrete vizitadis la judajn familiojn nokte. Pri tiuj vizitoj en Esperanto-familio rememoras Chava Pressburger2 (tiam Eva Ginzová): “Mi konis lin jam de infanaĝo, li estis amiko de miaj gepatroj. Ilia

2

Pressburger, Chava: Moji rodiče znali Přemysla Pittra už před válkou (miaj gepatroj konis Přemysl Pitter jam antaŭ la milito) En: Kohn, Pavel: Zámky naděje (Kasteloj de espero), Chomutov, Marek, 2011, p. 171


148

ALMANAKO LORENZ 2017

komuna intereso estis Esperanto … Ankaŭ post la nazia okupado, malgraŭ ĉiuj malpermesoj, P. Pitter ne ĉesis vizitadi nin … liaj vizitoj morale subtenis miajn gepatrojn kaj por ni infanoj ili estis bonvena amuziĝo, ĉar li ĉiam al ni ion interesan legis aŭ rakontis … Li kompensis al ni per tio ankaŭ la perditajn kontaktojn kun la ĉirkaŭanta mondo.“ Parenteze, pri la trista sorto de sia talentita frato, kies vivo estis kruele finita en gazkamero, ŝi eldonis la libron Deník mého bratra kiu aperis ankaŭ en Esperanto-traduko3.

Multaj judaj infanoj travivis la militon en la infanhejmo en Mýto. Ili vizitadis la lokan lernejon kaj kvankam ili ne portis la devigan judan stelon, estas neeble, ke oni ne scius pri tio, ke ili estas infanoj judaj. Malgraŭ tio ekaperis en Mýto eĉ ne unu denuncanto, kio estas certe tre pozitiva atesto por la lokaj loĝantoj. La dummilita agado portis al Pitter plurajn esplorvizitojn de Gestapo (nazia sekreta polico) kaj li estis invitita esplorcele al la Gestapo-esplordemandejo. LI tie ne mensogis kaj al la demando de la demandanto, ĉu estas vero, ke li helpas al judoj, li respondis4 „El la homa vidpunkto vi certe tion komprenas“, kvankam al li klaris, ke post tiu respondo li ne plu restos libera. Sed post ioma paŭzo la demandanto reagis: „Vi povas foriri“. Certe estus interese scii, kion li poste enskribis en la protokolon.

3 4

Pressburger, Chava: Taglibro de mia frato, Dobřichovice, KAVA-PECH, 2005, 159 paĝoj. Pitter, Přemysl: Nad vřavou nenávisti (Super tumulto de malamo), Praha, Kalich, 1966, p. 50.


ALMANAKO LORENZ 2017

149

La agado Kasteloj Tuj post la milito Pitter ekagis kiel komisiito de la sociala saniga komisiono de la Ĉeĥa Nacia Konsilio: li sukcesis ricevi por judaj infanoj, kiuj restis sen gepatroj, kvar konfiskitajn kastelojn, kiujn li rapide trasformis en sanatoriojn kaj edukejojn. Jam en majo 1945 li venigis tien la unuajn judajn infanojn, plejparte el la koncentrejo Terezín. Sed baldaŭ li eksciis, ke same teruraj kondiĉoj validas por germanaj infanoj, ankaŭ ofte sen gepatroj, en la amasigejoj, en kiuj la germanoj devis atendi la fortransporton en Germanion. Ankaŭ tie regis tristaj kondiĉoj, precipe por infanoj. Ekzemple, oni ricevadis nutraĵon laŭ la samaj reguloj, kiujn donis nazioj al judoj en koncentrejoj kaj mankis kuracservo. Pitter sukcesis post longaj bataloj kun oficejoj, sub sia slogano, ke ja „la infanoj kulpas nenion“ ricevi permeson akcepti en la kastelojn ankaŭ germanajn infanojn, kiuj ofte, same kiel la infanoj el Terezín, venis grave malsanaj. Tial unu kastelo estis transformita en malsanulejon. Ĝi do verŝajne estis la ununura loko, kie, post la dua mondmilito, estis prizorgataj sammaniere kaj komune judaj kaj germanaj infanoj. Ili loĝis aparte, sed ene de dumtagaj aktivecoj ili renkontiĝadis kaj lernis kunvivi. Tio estis senproblema ĉe malgrandaj infanoj, sed surprize pli simple ĉe pli aĝaj infanoj judaj ol ĉe pli aĝaj germanaj knaboj, el kiuj iuj estis edukitaj en Hitlerjugend (junularo de Hitler)5. En la kasteloj la infanoj atendis, ĝis oni trovis iun el la gepatroj aŭ iun, kiu adoptis ilin. Estis tre malsimple, precipe ĉe malgrandaj infanoj, trovi ilian identecon, kio tre komplikis la esploron, ĉu transvivis la militon iu el la gepatroj aŭ almenaŭ de parencoj. Tial la infanoj estis fotitaj kaj la fotoj transdonitaj al Kinder-Suchdienst der Zonenzentrale (infana elserĉa servo en Munkeno). Oni tiel sukcesis al preskaŭ ĉiuj infanoj trovi aŭ iun vivantan familianon aŭ anstataŭigan familion – kaj do nur kelkaj plej aĝaj infanoj foriris en la vivon memstare. Sekve plejparto de la germanaj infanoj revenis en Germanion aŭ kun sia trovita patrino, aŭ en novan familion. La judaj infanoj plejparte, laŭ ebloj, migris en Palestinon 5

Militaspekta nazia junulara eduksistemo.


150

ALMANAKO LORENZ 2017

kaj pluvivis en Israelo. Estas tre interese kaj kortuŝe legi rememorojn de la tiamaj „infanoj de Pitter“, kiel ili danke rememoras al sia vivo en la „Kasteloj“ kaj al sia „onklo Přemysl“. Kiel elmigrinto La situacio en Prago draste ŝanĝiĝis post la politika renverso en la jaro 1948, kiam ekregis komunistoj. La agado Kasteloj jam finiĝis kaj Přemysl Pitter kun Olga Fierz kaj la ceteraj kunlaborantoj plene dediĉis sin al la infanoj en la Milíĉ-domo. Sed al la novaj politikistoj ne plaĉis la kristana edukado de la infanoj. La domo ricevis novan politikan gvidadon kaj ĝia agado estis pli kaj pli subpremita. Pitter estis forigita kiel direktoro, perdis sian loĝejon, baldaŭ li eĉ ne rajtis enveni en la domon kaj en sia loĝejo li havis ripete polictraserĉojn. Arestota li tamen sukcesis fuĝi okcidenten. Tie li havis multajn proponojn de komforta vivo precipe flanke de la gepatroj de savintaj infanoj, sed li decidiĝis plu servi al „dronantoj“, nun ne plu al infanoj, sed kiel sendito de Monda Konsilio de Eklezioj al fuĝintoj el komunismaj landoj en la fermita barakaro Valka apud Nurenbergo (kie nun staras monumento de Pitter). Tie estis amasigitaj pli ol 4000 fuĝintoj el komunismaj landoj, plej multaj el Ĉeĥoslovakio (1300) el Pollando kaj Ukrainio (po 700), kaj el pluraj aliaj landoj. Regis tie teruraj kondiĉoj sen ajna privateco. Pro la malespero okazis ankaŭ krimoj. Kaj en tiujn kondiĉojn venis Pitter, transformis unu dometon al provizora preĝejo, tie predikis kaj ofertis al la kompatinduloj ĉiuflankajn sociajn kaj evangeliajn agojn. Baldaŭ venis helpi al li lia plej fidela helpantino Olga Fierz. Siajn predikojn redaktis Pitter ankaŭ por radio kaj ili estis disaŭdigataj per Radio Libera Eŭropo. El liaj verkoj, kiujn li skribis en Valka, la plej signifa estas Základy náboženského života (Fundamentoj de la religia vivo). Post la malfondiĝo de Valka en la jaro 1962 li plu daŭrigis ĉiuspecan helpon al fuĝintoj, nunkaze en Svislando, precipe dum la nova ondo de rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio post ĝia atako flanke de la Sovetia armeo la 21an de aŭgusto 1968. Li fariĝis ĉefpredikanto en la Hus-komunumo en Zuriko, kiun li mem fondis, helpadis al la elmigrintoj kun ilia traktado kun svisaj instancoj, fondis la gazeton


ALMANAKO LORENZ 2017

151

„Hovory s pisateli“ (Dialogoj kun korespondantoj) en kiu li respondadis al religiaj, politikaj kaj ĝenerale homaj demandoj, staris frunte de Masaryk-fonduso por helpo al fuĝintoj kaj kompreneble plu verkis kaj en la ĉeĥa, kaj en la germana lingvoj. Inter la verkoj, kiujn li skribis en Svisio elstaras „Spirita revolucio en la koro de Eŭropo“ (eldonita unue en la germana, nur sekve en la ĉeĥa) kaj „Super tumulto de malamo“. Přemysl Pitter mortis en Affoltern am Albis (Svisio) en la jaro 1976. El la riĉa verkaro de Pitter mi menciu almenaŭ „Spirita revolucio en la koro de Eŭropo“, „Super la tumulto de malamo“ (en la germana ĝi aperis kun la titolo „Sub la rado de historio“), „Pacismo kaj defendo“, „Fajro sur la tero“, „La vivo por la ceteraj“, „Ĉu necesas la religia edukado?“, „Preĝoj“, kelkaj volumoj de liaj predikoj, pluraj libroj por infanoj, ktp. Kiel jam menciite, en Ĉeĥoslovakio ĝis la politika ŝanĝo fine de la jaro 1989, kiu alportis en la landon demokration, aperis neniu verko de Pitter, nek io ajn pri li. Ambaŭ komencis aperadi do nur multajn jarojn post lia morto. Nun estas jam eldonitaj ĉiuj liaj gravaj verkoj kaj abundas ankaŭ literaturo pri liaj vivo kaj verko. Ankaŭ mi volas modeste helpi al la diskonigo de la verkoj kaj agoj de tiu granda ĉeĥa kristana humanisto. Pro tio jam aperis en mia eldonejo la verko de persona amiko de Pitter, Karel Kraft6, originale verkita en Esperanto – kaj la verko de Pitter „Spirita revolucio en la koro de Europo“ tradukitan de Margit Turková7.

6 7

Kraft, Karel, Heroo de amo. La vivo de Přemysl Pitter, Dobřichovice, KAVA-PECH, 196 paĝoj Pitter, Přemysl, Spirita revolucio en la koro de Eŭropo, Dobřichovice, KAVA-PECH, 112 paĝoj


152

ALMANAKO LORENZ 2017

Aprezoj de Přemysl Pitter Pro siaj meritoj pri la savo de multaj mortontaj germanaj kaj judaj infanoj li ricevis la plej altajn ordenojn de la germana kaj israela ŝtatoj, plantis sian arbon en la „Aleo de justuloj inter la popoloj“ en Jad Vaŝem en Jerusalemo; pro siaj verkoj li ricevis honoran profesorecon en la universitato en Zuriko, sed en Ĉeĥoslovakio regis pri li deviga silentado. Tio ŝanĝiĝis nur post la velura revolucio 1989, kiam ankaŭ hejme, bedaŭrinde nur postmorte, li ricevis altan ĉeĥoslovakan ordenon de T. G. Masaryk, kaj komencis aperadi libroj verkitaj de Pitter, sed ankaŭ pri li. Okaze de la centjara naskiĝ-jubileo Pitter estis nomumita per Unesko „Eŭropa humanisto“ kaj en Ĉeĥio aperis porokaza poŝtmarko kun lia portreto. La heredaĵon inkluzive de arĥivaĵoj kaj aŭtorrajtoj posedas la Fondaĵo de Přemysl Pitter kaj Olga Fierz, fondita en Svisio. Ĝi en la naŭdekaj jaroj translokiĝis en Ĉeĥion kaj fariĝis parto de la Pedagogia Muzeo Jan Ámos Komenský (Komenio) en Prago. Al ĝi mi publike dankas por la rajtigo uzi la ilustraĵojn.


INSTRUMENTOJ DE L’ PERFEKTIĜO Spirito: Néio Lúcio Mediumo: Francisco Cândido Xavier

En tiu nokto, Simono Petro kunportis al la konversacio sian spiriton turmen­ titan de ekstrema ĉagreno. Li koleriĝis kun parencoj malsaĝaj kaj krudaj. Lia maljuna onklo lin akuzis detruanto de la familiaj havaĵoj kaj lia kuzo lin minacis vangobati sur publika vojo. Tial li tenadis fizionomion malgajan kaj severan. Kiam la Majstro legis kelkajn frazojn de la Sanktaj Skribaĵoj, la fiŝkaptisto kormalŝarĝiĝis priskribante la konflikton kun la parencaro, kaj Jesuo lin aŭdis silente.


154

ALMANAKO LORENZ 2017

Fine de la longedaŭra amesprima raporto, la Sinjoro demandis: — Kaj kion vi faris, Simono, fronte al atakoj de viaj nekomprenemaj familianoj? — Sendube mi reagis kiel mi devis! — impete respondis la apostolo. — Mi tute malkaŝe listigis iliajn neperfektaĵojn. Mia onklo estas rara ekzemplero pri avareco kaj mia kuzo estas obstina mensogemulo. Mi pruvis antaŭ multnombraj ĉeestantoj, ke ili ambaŭ estas hipokrituloj kaj mi ne pentis pro tio kion mi faris. La Majstro meditis longajn minutojn kaj kompateme parolis: — Petro, kion ĉarpentisto faras konstruante domon? — Kompreneble li laboras — kolere respondis la demandito. — Per kio? — refoje demandis kun bonhumoro la Ĉiela Amiko. — Per laborilaro. Post la nelonga respondo de Simono, la Kristo daŭrigis: — La homoj kun kiuj vi naskiĝis kaj vivas surtere estas la unuaj kaj la plej gravaj instrumentoj, kiujn vi ricevas de la Patro por la edifado de la Regno de la Ĉielo en vi mem. Kiam ni fiaskas en la tasko profiti ilin, kiuj konsitas en elementoj de nia plibonigado, estas preskaŭ neeble triumfi per aliaj rimedoj, ĉar la Patro al ni favordonas la problemojn de la vivo laŭ nia kapablo ilin solvi. Birdo estas devigata prepari sian neston, sed de ĝi oni ne postulas alian taskon. La ŝafo donos lanon al paŝtisto; tamen neniu de ĝi postulas pretan mantelon. Al homo estis konfiditaj aliaj komisioj, nome tiuj de amo kaj humileco en la agado inteligenta kaj konstanta por la komuna bono, por ke la paco kaj feliĉo ne estu mitoj sur la Tero. La proksimaj parencoj plejofte estas la martelo aŭ la segilo, kiujn ni povas uzi profite al la konstruado de viva kaj sublima templo pere de kiu la ĉielo manifestiĝos en nia animo. Dum la meblisto uzas siajn laborilojn ekstere, koncernas al ni uzi la niajn, interne. Ĉiaokaze la neklerulo reprezentas por ni spiritan labormeritantan kampon; la malbonaĵo ĝispruve defias al ni la bonecon; la nedankemulo estas rimedo, por ke ni ekzercadu la pardonon; la malsanulo estas leciono por nia helpokapablo. Tiu, kiu bone kondutas, nome de la Patro, apud hardiĝintaj aŭ indiferentaj familianoj, larĝpaŝe prepariĝas por la


ALMANAKO LORENZ 2017

155

gloro de la servado al la Homaro, ĉar se la pacienco rafinas la vivon, la tempo ĉion transformas. Jesuo silentiĝis kaj eble pro tio ke Petro ankoraŭ tenadis esplorantajn okulojn, li aldonis: — Se ni ne helpas la proksiman bezonanton, kiamaniere ni helpos la malprok­ simajn afliktitojn? Se ni ne amas la gefratojn, kiuj kune kun ni spiras la saman aeron, kiel ni nin dediĉos al la Patro, kiu estas en la ĉielo? Post tiuj demandoj, ŝvebis en la modesta ĉambro de Kapernaumo signifoplena silento, kiun neniu kuraĝis interrompi. El la libro Jesuo en la hejmo, diktita de la Spirito Néio Lúcio kaj psikografiita de la mediumo Francisco Cândido Xavier. Eldono de Brazila Spiritisma Federacio. Esperantigitita de Ĵader Rodrigues da Silva.



POEZIECE ESPERANTO VENKAS Paul Josep Desailly – Aŭstralio

Jam longan tempon laŭ mi sufiĉe facile estas refuti malicajn mokantojn de Esperanto, kies atako celas supozatan senutilecon de la zamenhofaj idealaro kaj lingvo. Anstataŭ kroniki ties propedeŭtikan valoron, ĝian lern- kaj instrufacilecon, eblecojn per Pasporta Servo amikiĝi kun kamaradoj renkontotaj tra la mondo, aliron al sendependaj pensmanieroj kaj magazinoj ktp., mi ilin lakone ridindigas per nerespondebla taktiko, kiun bahaano eble ne rajtas utiligi. Ne malŝparu viajn vortojn por klarigi la justecon de la Internacia Lingvo al cinikulo kiu ‘konas la prezon de ĉio kaj la valoron de nenio’ (Oscar Wilde, 1854 - 1900). Per simpla demando niaj mokantoj estas silentigataj aŭ kolere ili elbuŝigas repuŝe stultaĵojn. Problemo tamen eble leviĝas, ĉar la jena demando povas perdigi por ĉiam eventualan samideanon: “Diru, aparte por junuloj en la ĉambro, kiel ni taksu vian personan opinion kontraste al abundaj laŭdoj de elstaraj pensantoj, sciencistoj, filozofoj kaj altruistoj en ĉiuj generacioj de kiam doktoro Zamenhof iniciatis Esperanton en 1887?” Ne necesas ĉi tie listigi nomojn de niaj famaj subtenantoj, ĉar vi konas ilin. (*p61) Antaŭ 15 jaroj kiam ambasadoro Ralph Harry de Australio al mi donacis stokon grandan da Esperanto, la fama revuo, mi ekkonstatis la profundan genion kaj flekseblecon de nia mirinde benata lingvo en la gravaj sferoj de la beletristiko, aparte en ties pinto – la klasika poezio. Kio okazas ĉe niaj kontraŭstaruloj aŭdinte (se ne agnoski!) per la propraj oreloj melodiajn tradukojn de William Auld kaj Kalman Kalocsay troveblajn sur paĝoj tri ĝis ok de Esperanto en 1960:


158

ALMANAKO LORENZ 2017

L’ Albatros Charles Baudelaire

Souvent, pour s’amuser, les hommes d’équipage Prennent des albatros, vastes oiseaux des mers, Qui suivent, indolents compagnons de voyage, Le navire glissant sur les gouffres amers. À peine les ont-ils déposés sur les planches, Que ces rois de l’azur, maladroits et honteux, Laissent piteusement leurs grandes ailes blanches Comme des avirons traîner à côté d’eux. Ce voyageur ailé, comme il est gauche et veule! Lui, naguère si beau, qu’il est comique et laid! L’un agace son bec avec un brûle-gueule, L’autre mime, en boitant, l’infirme qui volait! Le Poète est semblable au prince des nuées Qui hante la tempête et se rit de l’archer; Exilé sur le sol au milieu des huées, Ses ailes de géant l’empêchent de marcher.


ALMANAKO LORENZ 2017

La Albatro Charles Baudelaire

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar’ Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras Post ŝip’ glitanta super amara abismar’ Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke, Ĉi reĝoj de l’ lazuro, mallerte kaj kun ĝen’, Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke, Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen’ Ĉi vojaĝant’ flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel’, kaj nune: malbel’ komika jam. Jen, iu ĝian bekon per kurba pip’ incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam’. Similas la poeto al tiu princ’ de l’ nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l’ pafant’, Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg’ de buboj, Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant’.

Esperanto-traduko de K.Kalocsay

159


160

ALMANAKO LORENZ 2017

The Tiger William Blake

Tiger! Tiger! Burning bright In the forests of the night, What immortal hand or eye Could frame thy fearful symmetry? In what distant deeps or skies Burnt the fire of thine eyes? On what wings dare he aspire? What the hand dare seize the fire? And what shoulder, and what art, Could twist the sinews of thy heart? And when thy heart began to beat, What dread hand? And what dread feet? What the hammer? What the chain? In what furnace was thy brain? What the anvil? What dread grasp Dare its deadly terrors clasp? When the stars threw down their spears, And water’d heaven with their tears, Did he smile his work to see? Did he who made the Lamb make thee? Tiger! Tiger! Burning bright In the forests of the night, What immortal hand or eye Dare frame thy fearful symmetry?


ALMANAKO LORENZ 2017

La Tigro William Blake

Tigro, tigro, brile brula En arbaro nokt-obskura, Forĝis kia man’ eterna Vin je simetri’ konsterna? En kia fundo aŭ ĉielo Ardis via okulhelo? Kia lin flugil’ subtenis? Kia man’ la fajron prenis? Per kiaj ŝultro kaj kompreno Por vi tordiĝis kortendeno? Kaj kiam pulsis batoj koraj, Kiaj pied’ kaj mano gloraj? Kia martelo? Ĉeno kia? Kia forn’ por cerbo via? Riskis kia fort’ kolosa Spiti al terur’ ambosa? Kiam steloj sin malarmis Kaj sur la ĉielon larmis, Ĉu la verko al li karis? Ĉu vin Ŝafid-farinto faris? Tigro, tigro, brile brula En arbaro nokt-obskura, Forĝus kia man’ eterna Vin je simetri’ konsterna?

Esperanta traduko de William Auld

161


162

ALMANAKO LORENZ 2017

La Esperantaj tradukoj ofte estas forme kaj vorte tre proksimaj al la origi­ naloj kaj sukcesas reprodukti ties ideojn kaj bildojn, preskaŭ nenion propran aldonante. La ĉi-supraj specimenoj de la traduk-arto redonas la larĝan sencon kaj mem legiĝas poeziece. La celo de Auld, li diris, estis indiki la gravan rolon, kiun Esperanto jam komencis ludi, kaj iom post iom pli amplekse ludos, kiel pontlingvo, kaj tute speciale kiel literatura pontlingvo, inter ĉiuj popoloj . Ni estu memstaraj juĝantoj laŭlonge de la vojo de senlima beleco – ĉu originalaj ĉu tradukitaj poemoj. Temas ekzemple pri moghula imperiestro de antaŭ proksimume kvar jarcentoj. Akbar la Granda (1542–1605) estis Islamano kiu toleris kaj respektis ĉiujn religiojn. Konsekvence, paco kaj feliĉo abundis tiam en norda Barato. Honore al amata edzino, Mumtaz-i-Mahal kiu mortis kvardek jaraĝa en 1631 dum la dekkvara akuŝo, maŭzoleon tie en Agra konstruigis ŜahĜahan, nepo de Akbar. La Taĝmahal laŭ multaj homoj estas la plej bela konstruaĵo en la mondo. Situas apude en Nov-Delhio arkitektura rivalo, supozata esti nekonstruebla, kiu tamen spegulas vizion de barono Tennyson, kiu je la zenito de sia saĝeco verkis en sia mortojaro Akbar’s Dream (La Ŝonĝo de Akbar). (*p.91) Well I dreamed That stone by stone I reared a sacred fane, A Temple, neither Pagod, Mosque nor Church, But loftier, simpler, Always open-doored To every breath from heaven, And Truth and Peace and Love and Justice Came and dwelt therein.


ALMANAKO LORENZ 2017

163

Mi sonĝis, Ke ŝton-post-ŝton’ mi konstruis sanktan Adorejon, Templon nek Pagodon, Moskeon nek Preĝejsimilan, Sed pli altan, pli simplan, ĉiam Malfermitan al ĉia spiro ĉiela, kaj ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj ekloĝis tie. 静夜思 床前明月光,疑是地上霜; 举头望明月,低头思故乡。 Dum nokto kvieta de LI Bai

Mi vidis lunlumon antaŭ kanapo mia: ĉu frosto kovras la teron? Mi levis la kapon, rigardis sur monto la lunon. Mi klinis la kapon, kaj pensis pri hejmo lontana

Esperantigis: William Auld

La lotus-templo bahaa ĉe Nov-Delhio, Barato, kaj apude la Taĝmahal: konata kiel ‘marmara sonĝo en Agra’, ‘larmero sur la vango de l’ tempo’.


164

ALMANAKO LORENZ 2017

Por tra Ĉinujo dum dek jaroj pruvi interalie tiel nomatan ne pruveblan aserton ke ‘artefarita’ lingvo, ĉi-kaze Esperanto, egalas belsonecon de originalaj poemoj mi multkiale elektis baronon Tennyson. Ĉu mi pli ol anekdote sukcesis ankoraŭ estas ŝvebanta demando. Kiel ajn tio estas, survoje de tiu dorna pado por tiuj sen la ĉina lingvo, mi plukis el tiu fascina landego ties plej belan rozon mia eta Velanta al kiu cetere estas alte taksataj Esperanto-tradukoj el Li Bai, la renoma poeto de la dinastio Tang. Krom Ŝekspiro, Tenisono probable estas la plej fama poeto de la brita epoko, ĉar li fariĝis lordo de la regno kaj poeto premiita (laŭreata) dum ĉirkaŭ du generacioj, de 1850 ĝis1892. Li estis poeto imperia de Reĝino Viktorio (1819–1901), siavice laŭ multaj historiistoj la plej potenca reganto en la mondhistorio, gajninta kiel dekkelkjarulo la tronon en 1837. Flower in the Crannied Wall Alfred Lord Tennyson (*p.91)

Flower in the crannied wall I pluck you out of the crannies. I hold you here, root and all, in my hand. Little flower – but if I could understand what you are, root and all, and all in all I should know what God and man is. Floro en Fendita Muro Alfred Lord Tennyson

Floro en fendita muro Mi ŝiras vin el la fendo, Tenas vin, tutan kun la radikoj en mano. Floreto – sed se mi komprenus kio vi estas, viaj radikoj kaj ĉio, kaj ĉio en ĉio, mi scius kio estas homo kaj Dio. Esperantigita de Lidia Zamenhof (*p29)

Barono Tennyson, pr: Tenison. (1809-1892) Angleparolantaj esperantistoj faras ravan pretendon, ke, la belecon de la originala poemo, la Esperanto-traduko fare de Lidia Zamenhof, pli ol egalas.


ALMANAKO LORENZ 2017

165

(*) Por malkovri informojn bv. turni vin al mia elektronika libro jene: <https:// gumroad.com/l/making_world_peace_real> kiu estas de la aŭtoro senpage havebla en Esperanto laŭ formato PDF: <pauldesailly@yahoo.com> aŭ <pauljdesailly@ bigpond.com>. <http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655> kies recenzoj inkludas komentojn de O. Buller, R. Corsetti, T. Steele k.a.



STRATLAMPO Richard Simonetti – Brazilo

Tre malfrue, iu viro marŝis sur dezerta strato. Nokto malluma, senluna, steloj senbrilaj... Li iradis maltrankvila. Tie, ne malofte, okazis raboj... Li eksentis, ke iu lin akompanas. — Hola! Kiu venas? – Li demandis, kun ektimo. Neniu respondis. Li plirapidigis la marŝon, kaj tion imitis lia persekutanto. Li kuris... Ankaŭ la nekonato. Timegante, forkuregante. Tiel rapide kiel siaj kruroj permesis, kun galopanta koro kaj braĝardantaj pulmoj, li preterpasis stratlampon. Tiam li rigardis malantaŭen kaj, kvazaŭ per ia sorĉo, lia timo forvaporiĝis. Lia persekutanto estis nenio alia ol maljuna azeno, kiu kutimis sekvi la piedirantojn.


168

ALMANAKO LORENZ 2017

Tiu rakonto estas simila al tio, kio okazas rilate al la morto. Senmorteco estas io intuicia en la homoj. Tamen multaj timas la morton, ĉar ili ne konas ĝian procezon kaj tion, kio atendas ilin el la spirita mondo. La religioj, kiuj devus prepari siajn kredantojn por la transtomba vivo, konsciigi ilin pri la postvivado, kaj faligi la vualon kiu apartigas la du mondojn, malmulton faras tiucele, ĉar ili sin limigas al eniroj en la terenon de fantazio. Spiritismo estas la “stratlampo”, kiu lumigas la misterajn vojojn de la reiro, forpelante neraciajn timojn kaj konfuzigajn premojn. Pere de la Spiritisma Doktri­ no ni povas rigardi la morton kun sereneco, preparante nin por ĝin alfronti. Tio estas afero tre grava, vere fundamenta, ĉar temas pri la nura certeco en la homa ekzistado: ĉiuj ni mortos iun tagon! La Tero estas laborejo por tiuj, kiuj disvolvas edifajn aktivecojn, favore al la propra renoviĝo; hospitalo, por tiuj, kiuj korektas perturbojn estigatajn de pasintaj diboĉoj; arestejo, por doloriga kulpopago, por tiuj, kiuj elaĉetas ŝuldojn rilatajn al krimoj de antaŭaj ekzistadoj; lernejo, por tiuj, kiuj jam komprenas, ke ne estas la vivo simpla materia hazardo, nek la homa ekzistado simpla amuza vojirado. Sed la Tero ne estas nia hejmo. Tiu ĉi troviĝas en la spirita sfero, kie ni povas vivi en pleneco, sen la limigoj de la karna korpo. Nu, kompreneble, ni devas nin prepari, superante timojn kaj dubojn, maltrank­ viliĝojn kaj erarojn, por ke, kiam venos nia horo, ni estu pretaj por ekvilibra kaj feliĉa reiro. La unua paŝo tiucelen estas forpreni el la morto la aspekton funebran, malsanecan, timindan, supernaturan... De antaŭ jarmiloj oni vidas la morton tia. Ekzistas personoj, kiuj eĉ rifuzas pensi pri la forpaso de iu membro de sia familio aŭ pri sia propra forpaso. Ili prokrastas tiun aferon ĝis malproksima estonteco. Pro tio ili konfuziĝas kiam venas la tempo de la apartiĝo. “Ho morto, kie estas pikilo?” – demandas la apostolo Paŭlo (I Ko 15:55), montrante, ke fido superas la timojn kaj angorojn de la granda transiro. Spiritismo donas al ni rimedojn por rekte rigardi la morton kun tia animforto, ankaŭ inspirite de fido. Tia fido, kiu ne estas emocia impulso. Fido logika, racia, konscia. Tia


ALMANAKO LORENZ 2017

169

neskuebla fido de tiu, kiu konas kaj scias tion, kio lin atendas post la morto, kaj klopodas por ke lin atendu la plej bona.

El la libro: Kiu Timas la Morton? El la portugala lingvo tradukis esperanten: José Mauro Progiante “Por liberiĝi de la timo antaŭ la morto, estas necese povi rigardi ĉi tiun el la vera vidpunkto, tio estas, penetri per la penso en la spiritan mondon kaj fari pri ĝi ideon kiel eble plej ĝustan”.

Allan Kardec


POEZIOJ Maria Sabina – Brazilo

Eterno Amor Não sei se o grande amor que hoje floresce nossa existência, embalsamando tanto, será da própria essência do que cresce dia a dia na vida, eterno e santo. Dizem que o afeto que hoje me enriquece será diluído em pérolas de pranto, porque o homem que adora um dia esquece por outro amor o seu maior encanto... Que importa? viverei pela saudade, venturosa talvez, mesmo esquecida, pois meu amor contém a eternidade. Amor forte demais para esquecê-lo, que passa além da morte, porque a vida é pequena demais para contê-lo! (Do livro Água dormente – Soneto XIV, 1925.)


Eterna Amo Ne scias mi, ĉu tiu ĉi amsento, Kiu ekziston nian aromigas, De l’ viv’ esenca estas elemento Kaj dum eterne niajn korojn ligas. Ĉu vere tio, kio nin riĉigas Nun, baldaŭ transformiĝos je lamento? Ĉu vere iu deturni instigas La viron, kiun amas mi sen pento? Ne gravas! Vivos mi por la saŭdado... Feliĉa eble, eĉ se forgesita. Ne cedos mia am’ al hompersvado... Am’ vera estas ja eterna forto, Neniam vere estos ĝi venkita Nek en la vivo, eĉ nek en la morto! (Esperantigita de F. V. Lorenz)


172

ALMANAKO LORENZ 2017

Sonho Vegetal Eu também já sonhei glória e felicidade e o meu sonho, tomando a forma vegetal, sonhei ser neste mundo uma acácia enflorada, transfigurada de claridade de um ouro triunfal! Ser uma acácia de ouro irradiando na vida, ter glória e ter amor, ser um pouco de sol numa rama florida, ser perfume e esplendor! O sonho que plantei como ideal semente para nascer, medrar e florescer, foi a vida afinal, jardineira paciente, que o não deixou morrer... Mas de sangue e de lágrimas regada não foi a acácia de ouro que sonhei, foi uma árvore linda e desgraçada aquela em que afinal me transmudei. Ninguém sabe se tenho cicatrizes sob a glória da minha floração porque, do sangue que embebeu minhas raízes, fiz as flores triunfais da criação! E hoje, orgulhosa do meu sofrimento, sou o flamboyant mais rubro da floresta que, renunciando a tudo o que sonhou, a púrpura floral balança ao vento e, florido de sangue, todo em festa, sua desgraça em glória transformou! (Do livro O país sem caminhos, 1931)


ALMANAKO LORENZ 2017

Sonĝo Vegeta Mi ankaŭ sonĝis jam pri feliĉec’ kaj gloro; Mi sonĝis tiam vivi en la mond’ vegeta Kaj en la sonĝo estis bela akacio, Per art’ sekreta Ŝanĝita je oro Hela, sen fikcio! Mi estis ora akacio radianta Kaj havis amon, gloron; Mi estis iom da sunet’ sur branĉ’ floranta Kaj havis brilon, bonodoron! En sonĝ’ plantita de la ideal’ la semo Naskiĝis, kreskis kun prospero; La vivo, ĝardenisto kun paciencemo, Ĝin gardis granda kun espero... Ne estis de la sonĝ’ la akacio ora La arb’ en kiun poste mi transformis min; De tiu ĉi la vivo estis tre dolora, Ĉar larmoj kaj eĉ sang’ akvigis ĝin... Neniu scias pri cikatroj tragediaj De subbranĉaraj la trezoroj, Ĉar el la sang’, sorbita de radikoj miaj, Fariĝis ja belegaj floroj. Hodiaŭ, pro l’ sufer’ tiama, kun fiero Brilfloro estas mi plej ruĝa de l’ arbaro, Kaj, rezignante la sonĝitan mi honoron, Balancas la purpuron floran en l’ aero, Kaj nun, libera de l’ dezir-eraro, La malfeliĉon ŝanĝis mi en gloron. (Esperantigita de F. V. Lorenz)

173


174

ALMANAKO LORENZ 2017

Bibliografio Anuário das Senhoras. Anno III, Rio de Janeiro, RJ, 1936. ARAÚJO JORGE, J. G. de. Os mais belos sonetos que o amor inspirou. 1º vol. Rio de Janeiro: Casa Ed. Vecchi Ltda, 1961. LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio-de-Ĵanejro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1994. REZENDE, Edgard. Os mais belos sonetos brasileiros. 3.ed. Rio de Janeiro: Livraria Freitas Bastos Ltda, 1956. SABINA, Maria. Sequência do sonho – Antologia Poética – 50 Anos de Poesia. Rio de Janeiro: Tipografia Baptista de Sousa, 1971. TACQUES, Alzira de Freitas. Perfis de musas, poetas e prosadores brasileiros. Antologia de escritores brasileiros e estrangeiros. Rio Grande do Sul: Ed. Thurmann, 1956.

Kunlaboraĵo de Neide Barros Rêgo - Brazilo


LA HISTORIO DE LA TURKA ESPERANTO MOVADO1 Vasil Kadifeli – Turkujo

Turkujo estas lando, kiu situas inter Azio kaj Eŭropo, do, ĝi estas lando inter la orienta kaj okcidenta kulturoj. La religio, kulturo kaj lingvo de Turkujo estas tute malsimila al tiuj de landoj de Eŭropo. Tamen eĉ en la Otomana Imperio, okcidento kaj eble ĝia kulturo estis en la perspektivo de la ŝtato. Ankaŭ, post la Otomana Imperio, dum la jaroj de la respubliko, eĉ pli granda parto de tiu perspektivo ĉiam estis okcidento. Turkujo aliĝis al NATO2 kaj al multaj aliaj organizaĵoj de okcidento, provis vivi, orientiĝi kaj eduki la gejunulojn en okcidenta maniero, kaj en la lastaj 25 jaroj, aliĝo al Eŭropa Unio estis unu el la gravaj elementoj de tiu perspektivo. Nur en la lastaj dek jaroj tiu perspektivo ŝanĝiĝis pro la perspektivo de la islama registaro. La Otomana imperio kaj poste Turkujo estis mozaiko de kulturoj, religioj, kaj lingvoj de la diversaj popoloj loĝantaj en ĉi tiu terpeco. Do, ĉiam ekzistis diversaj minoritatoj, kiuj plejparte havis okcidenton en iliaj perspektivoj. Sed mi ne plu volas paroli pri la politikaj aspektoj, ĉar mi volas rakonti pri Esperanto kaj ĝia movado en Turkujo. Esperanto kiel lingvo kaj ĝia movado estas neŭtralaj. La unua periodo La Esperanto-movado en Turkujo komencis dum la fruaj jaroj de la monda Esperanto-historio. Tiu tempo fakte koincidas kun la lastaj jaroj de la Otomana

1

2

Tiu artikolo estis parto de prelego por la AMO-23 seminario, kiu okazis en la 9-a Mezorienta Kunveno (1-4 aprilo 2016, Urgupo, Turkujo). NATO, Nord-Atlantika Traktat-Organizo.


176

ALMANAKO LORENZ 2017

Imperio. Kompreneble tiuj, kiuj havis pli okcidentan perspektivon en tiaj jaroj estis la minoritatoj, nome grekoj, armenoj kaj judoj. La urbo Tesaloniko, nun la dua plej grava urbo de Grekujo, tiam estis parto de la Otomana Imperio kaj ĝia dua plej grava urbo. En Tesaloniko kaj ankaŭ parte en la ĉefurbo Istanbulo3 eble loĝis la plej kleraj homoj, kiuj estis okcidente orientiĝintaj. Nome grekoj, judoj, armenoj kaj parte turkoj. Do, en la komenco ili estis tiuj, kiuj interesiĝis pri Esperanto kaj poste la lingvo eble malforte disvastiĝis en la aliaj partoj de Turkujo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto4, kelkaj nomoj de la fruaj esperantistoj estis Michel A. Arama, en Tesaloniko (plej eble judo), S. Kedam, en Istanbulo (plej eble judo), Mehmet Cevdet Bey, en Aydin-urbo (turko) kaj Khatenessian, en Giresun-urbo (armeno). En 1909, Solon Orfanidis (greko) kaj Kakobo Gueron (plej eble judo) kreis Esperanto-grupon en Istanbulo, kaj tiu grupo, en la jaro 1910, fondis asocion nomitan “T. E-Asocio” kun 10 membroj. Ankaŭ alia malforta Esperanto-movado gvidita de Johano Sapoundzoglou (greko) kaj Sidki Efendi (turko) ekzistis en Nazilli-urbo. Aydın- kaj Nazilli-urboj estas en la Egea regiono de Anatolio5, kie multaj grekoj loĝis antaŭ la interŝanĝo de popoloj inter Turkujo kaj Grekujo en la jaro 1922. Giresun estas urbo sur Nigra Maro en la nord-oriento de Turkujo, kie iam loĝis multaj grekoj kaj armenoj. Armenoj estis forsenditaj al aliaj partoj de la lando dum la okazaĵoj en la jaro 1915 kaj grekoj estis forsenditaj al Grekujo dum la interŝanĝo de popoloj en 1922. La urbo Istanbulo dum la Otomana Imperio estis nomita “Konstantiniye”, kiu devenas el la greka nomo de la urbo: Konstantinopolo. Poste dum la respublika periodo la urbo estis nomita Istanbul. 4 Enciklopedio de Esperanto, Iniciatis: I. Ŝirjaev, Redaktis L Lökeny, V.Bleier, K. Kalocsay, Unua Eldono, 1933, Literatura Mondo, Budapesto. 5 Anatolio, Malgrand-Azio, la larĝa duoninsulo inter la Maroj Nigra, Egea kaj Mediteranea kaj sur kiu estas granda parto de Turkujo. 3


ALMANAKO LORENZ 2017

177

La unuan veran movadon komencis Anakreon Al. Stamatiadis (greko), kiu naskiĝis en Florenco (1868)6 kaj fariĝis kuracisto. Li poste fariĝis ĉefkuracisto en hospitalo de Samoso-insulo7. Samoso, kiu nun estas greka insulo, proksime al Anatolio, tiam apartenis al la Otomana Imperio. En 1906 Anakreon kreis Esperanto-komunumon sur la insulo, kaj inter la jaroj 1909 kaj 1912 li ankaŭ eldonis Esperanto-gazeton. Sed poste, en la jaro 1913, pro politikaj intrigoj, li estis ekzilita en Istanbulon. Anakreon, en Istanbulo, kreis Esperanto-grupon kaj poste fondis Esperantoasocion Bizancio. En la jaro 1921, li eldonis Esperanto-gazeton per la sama nomo kaj ĝis julio 1924 entute 18 numeroj kaj 480 paĝoj aperis. La ejo de la asocio estis en la centro de la urbo, en Beyoğlu-distrikto8 kaj en adreso : “Sakız Aĝacı strato, Aĝa cami, no: 8”. Anakreon Stamatiadis por enspezi monon por la asocio kaj eldono de la gazeto, krom la jaraj kotizoj, li ankaŭ organizis teo-kunvenojn, koncertojn, ekskursojn ktp. La estraro de la urbo unue apogis tiun asocion, sed poste malpermesis ĝin. La ŝajna kialo estis la ne turkaj literoj sur ĝia emblemo. La asocio ŝanĝis la emblemon kaj la estraro de la urbo redonis permeson, sed post iom da tempo denove malpermesis ĝin kaj ĝi estis denove fermita. Post la Unua Mondmilito kaj la Milito de Liberiĝo de Turkujo, kiuj eksternorme ŝanĝis la landlimojn de la lando, en la jaro 1925, Anakreon moviĝis al Ateno9, kie li kreis esperantajn grupon kaj movadon. Li eldonis 15 librojn kaj unu vortaron, organizis kursojn kaj eĉ fariĝis membro de AdE (Akademio de Esperanto). En 1927, alia Esperanto-Asocio, en Istambulo, per la nomo ‘TEA’, estis fondita kaj nova gazeto estis eldonita de tiu asocio. Laŭ Enciklopedido de Esperanto,

Florenco, ĉefurbo de Toskanio, Italujo.

Samoso insulo, Greka insulo en la Egea Maro, patrujo de Pitagoro. Beyoğlu, aŭ antaŭe Pera, estas distrikto de Istanbulo, iam tre moderna parto de la urbo kun belaj konstruaĵoj, vendejoj kaj amuzejoj. Nuntempe ĝi estas turista vizitloko.

6 7 8

9

Ateno, ĉefurbo de Atiko kaj de nuna Grekio.


178

ALMANAKO LORENZ 2017

tiu gazeto estis pli bona ol la antaŭa. Ankaŭ en la jaro 1931 estis kvar delegitoj de UEA en Turkujo. Sed tiu asocio ne daŭris longe. Eble la malfacilaĵoj de la alproksimiĝanta Dua Mondmilito, kiu tamen ne trafis Turkujon rekte, estis la kialo por la malapero de la Esperanto-movado en Turkujo. La dua periodo La dua periodo de la Esperanto-movado komencis en la 70-aj jaroj per la klopodoj de pensiulo kolonelo Hayrettin Dural (1921-2003). Hayrettin Dural fondis asocion nomitan “Türkiye Esperanto Derneĝi” (Turka EsperantoAsocio) kaj estris ĝin dum multaj jaroj. La ejo de la asocio estis en la orienta parto de Istanbulo. Li, pere de reklamoj en la tiamaj ĵurnaloj, anoncis senpagajn Esperanto-kursojn kaj tiel altiris la atenton de la publiko. Multaj homoj partoprenis la kursojn, sed ĉiam en la fino nur malmultaj homoj restis, kiuj lernis la lingvon baznivele. Tamen, kelkaj el ili poste fariĝis bonaj esperantistoj. Hayrettin Dural ankaŭ organizis ekspo­zi­­ cion pri Esperanto. Li eldonis lerno­libron de Esperanto en la turka lingvo, kiu enhavis dek lecionojn. Li verkis vortaron nomitan “Espe­ ranto-Turka Granda Vortaro” sed ne povis fini kaj eldoni ĝin. Li verkis turkan libron nomitan “Dünya Dili Esperanto” (Monda Lingvo Espe­ ranto). Kaj li ankaŭ fariĝis fakdelegito de UEA pri lingvoj. Dum la ŝtatrenverso en la 12-a de sep­ tembro 1980, la armeo fermis ĉiujn aso­ ciojn. Sed post kelkaj jaroj, kiam la situacio trankviliĝis, Hayrettin Dural denove sukcesis malfermi la asocion. Tamen, nun li estis


ALMANAKO LORENZ 2017

179

maljuna kaj la movado pli malforta. Ĉi-foje, kiel ejo por la asocio, li uzis sian domon. En la jaro 1996, Hayrettin Dural, pro sia aĝo, forlasis la estradon de la asocio al Enver Yalçın. Enver Yalçın provis prosperigi la asocion per Esperanto-turismo, sed ne sukcesis fari tion. Post la morto de Enver Yalçın, en la jaro 2000, perdiĝis ankaŭ la kajeroj de la asocio kaj pro tio la asocio fermiĝis. Hayrettin Dural forpasis en la jaro 2003 kaj en la jaro 2014 lia filino, post simpla reviziado, eldonis senkvalite binditan malgrandan nombron de lia verko “Esperanto-Turka Granda Vortaro”. Sed la filino de Hayrettin Dural ne estas esperantisto, kaj pro tio la vortaro bezonas gravan reviziadon per longdaŭra laboro. Dum tiuj jaroj, tiuj, kiuj regis la lingvon grandparte estis migrantoj el Bulgarujo. Kelkaj eminentaj nomoj estas Ahmet Hezarfan, Hasan Kocaman (1907-1975 kaj delegito de UEA), Muhsin Yörük, Bekir Karayel (19202012) kaj Enver Yalçın (?-2000). La nova periodo Post la jaro 2000, Murat Özdizdar, kiu hazarde konatiĝis kun Esperanto antaŭ pli ol 33 jaroj kaj instruas ĥemion en la lernejo de “Üsküdar Amerikan Akademisi”, kreis Esperanto-klubon en la lernejo por instrui la lingvon al siaj lernantoj. Tamen per tiu klopodo la movado ne gajnis novajn esperantistojn. Post la lernejo lernantoj fariĝas studentoj, do la zorgo pri studado kaj poste la zorgo pri laboro kaj vivo malhelpas teni lernantojn en Esperantujo kaj la plejmulto el ili forgesas la lingvon.


180

ALMANAKO LORENZ 2017

Murat Özdizdar dum tiuj jaroj ankaŭ komencis Esperanto-kurson ekster la lernejo al tiuj, kiuj volas lerni la lingvon. Sed la movado ne gajnis gravajn esperantistojn. Eble, kiel ĉiam kaj ĉie, homoj unue interesiĝas pri la lingvo, sed poste unu post la alia forlasas la lernadon. En tiu eksterlerneja kurso ĉiujare partoprenas 2-4 homoj averaĝe, sed malmultaj finas ĝin. Per la klopodoj de Murat Özdizdar, eminentaj esperantistoj kiel Tereza Kapista (Serbujo), kaj Rafael Mateos (Hispanujo) kelkfoje venis al Istanbulo por instrui Esperanton al ambaŭ grupoj supre menciitaj. Konataj homoj kiuj jam estis aŭ fariĝis esperantistoj en ĉi tiu periodo estas: Murat Özdizdar, Vasil Kadifeli (memlernanto), D-ro Barış Yılmaz, Barbaros İncesu, Konuralp Sunal, Zair Gezmen (migranto el Bulgario), Can Zamur (lernanto de Hayrettin Dural), Utku Gurdal (memlernanto, instruisto en universitato), Simge Yavuz, Orkun Kılıç, Ba Jin K (ĉindevena kaj malnova esperantisto), Çevik Basmacı, Can Boga, Öykü Mete k.a. En la lastaj jaroj, en facebook-grupo “Esperanto Türkiye”10, kelkaj novaj interesiĝantoj el diversaj partoj de Turkujo membriĝis kaj lernis la lingvon. Kelkaj el ili jam fariĝis kaj kelkaj fariĝos tre bonaj esperantistoj. Ekzemple: Fatih Emre Can, Mehmet Fatih Yüce, Fatma Eroğlan, Yusuf Narinoğlu, Nermin Mete, Erol Mete, Atakan Çal, Ege Madra k.a. Mi persone esperantistiĝis en la jaro 2012, kiam mi estis 53 jara kaj kiam mi tute hazarde konatiĝis kun Esperanto surrete kaj trovis la retejon de “Lernu!”. Mi povas diri, ke mi bedaŭras mian malfruan esperantistiĝon. Konklude, tiu estis rakonto pri la historio de Esperanto kaj ĝia movado en Turkujo. En alia artikolo mi rakontos pri niaj diversaj klopodoj kaj la malfortaj sukcesoj por disvastigi Esperanton dum la lastaj jaroj. Tiuj klopodoj okazis ĉefe per la helpo de la teĥnologio kaj ili ankaŭ povas esti sugestoj al la movadoj de aliaj landoj.

10

Ligilo al facebook grupo “ESPERANTO TÜRKİYE”: <https://web.facebook.com/groups/7121509722>.


LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO

Léon Denis – Francio

Antaŭ ĉio gravas scii, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kiaj estas niaj destinoj. La ideoj, kiujn ni faras al ni pri la Universo kaj ties leĝoj, pri la rolo, kiun ĉiu el ni devas ludi sur tiu ĉi vasta scenejo, estas ja gravegaj, ĉar ĝuste laŭ tiuj ideoj ni starigas nian konduton, la celon de nia vivo, al kiu celo ni nepre marŝas. Jen la bazo, la vera instigilo de ĉia civilizacio. Kia la idealo, tia la homo. Tiel por la kolektivoj, kiel ankaŭ por la individuo, la konceptado de la mondo kaj de la vivo precizigas la devojn; ĝi difinas la irendan vojon, la prenedajn rezoluciojn. Sed, ni jam diris, la malfacileco solvi tiujn problemojn kaŭzas, ke oni ofte flankelasas ilin. La opinio de la plejmulto estas malfirma, duboplena, kaj tio nepre influas la agojn kaj la karakterojn. Jen la malbono de la nuna epoko, la kaŭzo de la ĝin reganta konfuzo. Ekzistas ja inklino al la progreso; oni volas iri, sed kien? Neniu sufiĉe pensas pri tio. La homo, nescianta pri siaj destinoj, similas la vojaĝanton, kiu maŝine iradas sian vojon, nesciante ties punktojn de deiro kaj alveno, eĉ nesciante la kialon de sia vojaĝo, de kio sendube rezultas lia emo halti ĉe la plej malgranda obstaklo kaj tiel perdi sian tempon, malzorgante pri la atingenda celo. La malpleneco, la malklareco de la religiaj doktrinoj, la ekscesoj, kiujn ili naskas, ĵetas en materialismon multajn spiritojn. Oni emas kredi, ke ĉio finiĝas kun la morto, ke la destino de la homo estas forneniiĝi en la vakuo. Pli poste ni rezone elpruvos, kiel tiu ĉi kredo estas rekte kontraŭa al la racio kaj eksperimentado. Ni diru jam nun, ke ĝi estas kontraŭa al ĉia nocio pri justeco kaj progreso. Se la vivo estas limigita inter lulilo kaj tombo, se la perspektivoj de la senmorteco ne klarigas al ni la ekzistadon, tiam neniu alia leĝo povas gvidi la homon, krom tiu diktata de liaj instinktoj, apetitoj kaj plezuroj. Ne gravas, ĉu li amas la


182

ALMANAKO LORENZ 2017

bonon, la justecon. Se lia rolo en la mondo estas nenio alia ol aperi kaj malaperi; se li kunportas en forgeson siajn esperojn kaj korinklinojn, tiam li des pli suferos, ju pli puraj kaj noblaj estos liaj aspiroj; amanto de la justeco, defendanto de la rajto, li rigardos sin kondaminita neniam vidi ties plenumiĝon; entuziasma amanto de la progreso, sentema por la suferado de siaj similuloj, li kredas, ke li estingiĝos antaŭ ol li vidos triumfintaj siajn principojn. Kun la perpektivo de l’ nenio, la vivo estos des pli riĉa je amaraĵoj kaj elreviĝoj, ju pli oni praktikos abnegacion kaj justecon. Egoismo bone komprenata estus do la superega saĝo; la ekzistado perdus sian tutan indon kaj grandecon. La plej noblaj fakultoj kaj inklinoj de la homa spirito velkadus ĝis kompleta estingiĝo. La neado de estonta vivo ankaŭ forigas ĉian moralan sankcion. Tiel ĉia ago, bona aŭ malbona, krima aŭ nobla, kuntrenas la samajn sekvojn: nenian kompenson al tiuj ekzistadoj mizeraj kaj humilaj, al subpremado kaj doloro; ne plu esperon por la afliktitoj, konsolon en la surtera elprovado. Nenia diferenco, en la estonteco, inter la egoisto, kiu nur por si vivis, ofte je la kosto de siaj similuloj, kaj la martiro, aŭ la apostolo, kiu, suferante, pereis en la batalo por la emancipiĝo kaj progreso de la homaro. Ilin englutos la sama obskuro. Se ĉio finiĝas kun la morto, tiam la homo havas nenian motivon por sin deteni, subpremi siajn instinktojn kaj apetitojn. Ekster la sociaj reguloj, nenio povas lin bridi. Bono kaj malbono, justo kaj maljusto egaliĝas, fordisiĝas en la nenion kaj memmortigo estos ĉiam rimedo por eskapi el la rigoro de la homaj leĝoj. La kredo pri la nenio ne nur detruas ĉian moralan sankcion, sed ankaŭ lasas sen solvo la problemon pri la malegaleco de la ekzistadoj en tio, koncernanta la diversecon de la fakultoj, kapabloj, situacioj kaj meritoj. Efektive, kial unuj estas dotitaj per ĉiuj kapabloj de la spirito kaj la koro, favorataj de la sorto, dum aliaj nur havas intelektan malriĉecon, malvirtojn kaj mizeron? Kial en unu sama familio parencoj, fratoj, naskitaj el la sama karno, esence diferencas laŭ tiom da vidpunktoj? Jen demandoj nesolveblaj tiel por la materialistoj, kiel ankaŭ por multe da kredantoj. Sed ni ilin mallonge ekzamenos ĉe la lumo de la racio.

El la libro La Kialo de l’ Vivo, FEB.


ALMANAKO LORENZ 2017

Se vi volos ricevi, senpage, la libron de LĂŠon Denis, skribu al ni: editora_lorenz@uol.com.br

183



GRAVECO DE LA INTIMA REFORMO, KAJ KIEL FACILIGI ĜIN PER ERICKSONA HIPNOTO Araceli Aguilar* – Meksiko

Nia amata Majstro Jesuo-Kristo ĉiam memorigis al ni Sian plej gravan instruon: “Amu unu alian, kiel mi amis vin” (Jo, 13.34). Per tiuj vortoj resumiĝas Lia tuta instruo.1

Ekzistas du vojoj por veni al Li: tiu de Amo kaj tiu de Saĝeco. La vojo de Amo estas pli facila, ĉar tiu de Saĝeco estas atingebla nur de tiuj, kiuj enkarniĝon post enkarniĝo akiradis sciojn. Kaj oni devas pensi, ke ĉiuj saĝuloj ankaŭ estas personoj, kiuj amas al la aliaj. Oni ne povas esti saĝa ne sciante la signifon de la vera Amo. Sed, eble, vi pensas: “estis multaj saĝuloj, kiuj ne amis kaj faris terurajn detruojn, kie ili loĝis aŭ regis”. Jes, tamen ili ne estis vere saĝaj. Ili nenion sciis pri reenkarniĝo nek konis la leĝon de kaŭzo kaj efiko. Ili konis multon nur pri teknologio aŭ scienco. Tamen, ili ne majstris la Universalan Sciencon de la Ĉieloj, la Sciencon kiu estas konata de la fratoj, kiuj loĝas en superaj regionoj de la spirita mondo. Estas tre grave, ke ni tutkomprenu tion se ni deziras uzi nian aktualan enkarniĝon favore al ni. Estas saĝa nur tiu, kiu majstras la Universalan Sciencon de la Ĉieloj, kiu resumiĝas en la Amo, en la vortoj de nia kara Jesuo-Kristo. Tiel Li pravas kiam Li diris: “Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo”, ĉar la unika vojo de la reala spirita evoluo estas la “Vojo de la amo”. Kiel povus trairi tiun vojon persono, kiu estas malsana je sia koro? Kiel povus ami la aliajn tiu, kiu ne komprenas la Amon al Dio? Pensu pri tio, kara frato, kaj 1

La aŭtorino estas atestata de la Pan-Amerika kaj Kariba Asocio de Terapeŭtika Hipnoto.


186

ALMANAKO LORENZ 2017

memoru, ke, multfoje, ni pensas, ke iu intence ne salutis nin, kaj ni plendas pro tio; alifoje ni diras, ke iu alia parolis al ni kolere, sed tiu persono fakte ne faris tion; alifoje ni sentas, ke alia furioze rigardas nin, sed li estis nur zorgokupita pri io. Ni ĉiuj estas gefratoj, gefiloj de la sama Patro. Jes, sed ni estas kormalsanaj gefratoj; do ni interrilatas vidante la mondon per okuloj de rankoro, malĝojo, timo, angoro, malfeliĉo, doloro, kolero kaj multaj aliaj malbonaj sentoj. Tio okazas, ĉar ni evoluas per eraroj. Do, evoluantaj, ni eraras, komprenas kaj ŝanĝiĝas. Sed tio doloras kaj multfoje lasas vundojn en niaj koroj. Kun tiuj korvundoj ni ne povas interrilati harmonie; niaj difektitaj okuloj ŝanĝas ĉion kaj ni vidas problemojn, kie ili ne ekzistas, ni sentas ofendon, kie ĝi ne estas, ni aŭdas plendon, kiam la alia persono ne intencis plendi. Kial? Ĉar niaj korvundoj igas nin senti, ke ni devas sin defendi, kvankam neniu deziras vundi nin! Se ni, korsane, vivus la ĉiutagan vivon, la amo pli facile regus sur la mondo: ni pardonus pli facile, ni komprenus pli da fojoj, ni multfoje dezirus helpi aliajn ktp. Kaj, kiel ni povus sanigi nian koron? Per la evoluo, la malrapida evoluo. La homa evoluo estas malrapida ne pro tio, ke nia Patro ne estas potenca Dio. Ne. Ĝi estas malrapida, ĉar ni estas tro malsanaj kaj ni atakas, malhelpas kaj malamikas unu la alian. Bedaŭrinde, ni, gefratoj, ne kontribuas al nia progreso, sed komplikas ĝin per nia malama interrilato, kio finfine signifas malfruecon por ni. Do ni sanigu nin, se ni deziras kontribui al la kompreno inter la homoj. La graveco de la Intima Reformo Malsamaj lernejoj de saĝeco kongruas dirante, ke evoluado estas vojo, kiu kondukas nin al la Patro. Ili nomas ĉi tiun vojon “la Revena Vojo”. La signifo de tiu nomo estas, ke trairante tiun vojon, oni revenos al la Patro, al la fonto, kiu donis al ĉiuj la vivon. Ju pli ni estos proksimaj de la Patro, des pli ni estos sanaj ĉiamaniere: ni estu sanaj korpe, kore, anime kaj spirite. Kaj la intima reformo esta la ununura metodo por certe alproksimigi nin al la Universala Fonto. Oni povus scii multe pri multdiversaj teknikoj kaj sciencoj. Tamen, se oni ne lernus kiel ami aliajn, tiam oni ne povus pensi, ke ni estas plibonigantaj nian personecon. Ne, neniam estas disĉiplo de la Sinjoro tiu, kiu ne tutkomprenas kaj korsentas, ke ĉiu indas nian respekton, helpon kaj korinklinon. En la interrilato


ALMANAKO LORENZ 2017

187

kun malsamaj personoj, konsiderante ankaŭ la diversajn rolojn, kiujn ni aktoras, tiu kompreno povas konduki nin al malegalaj agoj. Nia amo devas esti havebla por ĉiuj, kvankam ni ne amas ĉiujn same. Ekzemple, al niaj gepatroj ni amas iel kaj al niaj najbaroj, malsame; al nia edzo aŭ edzino, ni amas iel kaj al niaj nekonatuloj, alimaniere. Ĉu tio ankoraŭ ne estas komprenebla? Pensu kiel vi povus esprimi vian amon al viaj gefiloj? Eble vi brakumus ilin, eble vi helpus ilin fari sian laboron, eble vi kisus ilin. Kaj nun pensu, kiel vi povus esprimi vian amon, fratecan amon, al viaj nekonatuloj? Certe vi ne kisus ilin, sed vi povus saluti ilin, bonvenigi ilin, rideti al ili. Ĉu nun vi plibone komprenas la senton de ĉi tiu ideo? Brave! La intima reformo helpas nin al la atingado de moralaj valoroj. Ĝi permesas nin pripensi niajn reagojn al la agoj de la aliaj kaj analizi niajn pensojn, sentojn, agadojn ktp., tiel ke tiam ni povos realigi plibonkorajn agojn. Sed kutime ĉi tiu reformo estas malfacila kaj malrapida. Ĝi postulas de ni grandajn, konstantajn kaj daŭrajn strebadojn. Ĉu estus iu ajn maniero faciligi ĝin? La Ericksona Hipnoto estas utila helpilo por faciligi la Intiman Reformon Kio estas Ericksona Hipnoto? Ankaŭ konata kiel Natura Hipnoto, la Ericksona Hipnoto estas ŝanĝita stato de konscio. Kion signifas tio? Tiuj vortoj aperas strangaj. Multfoje oni povus esti ene de tiu stato sen rimarki tion. Ni estas ene de tiu stato, kiam ni meditas, ekzemple. Ankaŭ kiam ni malstreĉiĝas kaj — kun la okuloj fermitaj— ni pensas pri io aŭ ni revegas kaj imagas ion. Uzi la Naturan Hipnoton povas esti malfacile. Tamen, ne ĉiam. Por spiritistoj ĝi estas granda helpo, kiu faciligas la naturan memhipnoton, ĉar ili multe komprenas pri la vivo en la materia kaj spirita mondoj. Ni, spiritistoj, scias ke ni havas materian korpon, sed ankaŭ ni havas animan korpon. Do, pensante kaj komprenante tion, estas tre facile fari etan praktikon de memhipnoto; kvankam ĝi estas eta praktiko, se vi faros ĝin, tiam vi eltrovos grandan profiton. Provu ĝin! Facila praktiko de memhipnoto, kiu faciligas la Intiman Reformon Komencu trovante komfortan seĝegon, kie vi povos malstreĉiĝi sekure — kontrolu ke, kvankam vi dormos, via korpo ne falu. Se vi ne povas kalkuli je seĝego,


188

ALMANAKO LORENZ 2017

tiam uzu vian liton. Sekve, sidiĝu komforte kaj spiradu trakvile. Pensu, ke ju pli vi spiras des pli vi malstreĉiĝas. Post kelkaj minutoj faru preĝon al la Patro kaj al la Majstro Jesuo. Petu al ili favore al la homaro — enkarniĝinta kaj elkarniĝinta. Fininte vian preĝon, petu al Ili kaj al la Spiritoj, al la superaj instruistoj kaj al ĉiuj lumaj gvidantoj el la Ĉielo ilian helpon, por ke vi povu plibonigi vian personecon pere de ĉi tiu praktiko. Diru al ili, ke vi scias, ke, malgraŭ la simpleco de tiu ago, vi scias, ke, per ilia helpo, vi povos plibonigi vian personecon, ke vi deziras akiri moralajn valorojn kaj liberigi vin de malvirtoj, timoj, rankoroj, angoroj, doloroj kaj ĉio, kio malhelpas vin. Tiam petu al nia kara Jesuo-Kristo, ke Li sendu Lian Lumon al vi kaj al la tuta Tero, kaj sentu Lian Lumon en via tuta korpo kaj lumigante, iom post iom, la tutan homaron kaj nian belan planedon. Nun, petu al nia Majstro Jesuo-Kristo, ke Li permesu al vi iri al iu ajn loko, kie estas viaj lumaj gvidantoj por havi ilian helpon. Sentu ke vi komencas supreniri ĝis vi trovas la lokon, kie estas viaj lumaj gvidantoj. Temas pri bela kaj agrabla loko kaj ĝi havas komfortan kaj sekuran seĝegon por vi, por via anima korpo, ĉar vi jam komprenis ke estas via animo, kiu iris al tiu loko. Ĝoju vidante la lokon kaj viajn gvidantojn, kaj sidiĝu. Eble vi povos vidi nenion, sed vi povos imagi, senti aŭ pripensi. Kiel ajn ĝi funkcias. Tie viaj gvidantoj — povas esti nur unu gvidanto — demandas al vi kion vi deziras. Salutu kaj danku al ili kaj petu alifoje ke, kun la permeso de Dio kaj de Jesuo, ili helpu vin plibonigi vian personecon, akiri moralajn valorojn kaj liberigi vin de ĉio, kio ne estas al vi utila, liberiĝi de malvirtoj, timoj, rankoroj, angoroj, doloroj ktp. Viaj gvidantoj nun petas al vi fermi viajn okulojn kaj ili komencas labori kun vi. Sentu ke rankoro, malĝojo, timo, angoro, malfeliĉo, doloro, kolero kaj aliaj malvirtoj komencas eliri el via anima korpo kaj vi sentas vin pli malpeza, luma, trankvila, feliĉa, ĝoja, amema. Ĉio, kio eliras el vi povas esti videbla, aŭdebla aŭ sentebla. Sendepende de via stato, ĝi estas korekta, perfekta kaj funkcias. Post iom da tempo, viaj gvidantoj petos al vi preĝi al Jesuo-Kristo, por ke Li tuŝu vian koron kaj helpu vin ami al ĉiuj same kiel Li amas nin. Sentu la tuŝon de Jesuo sur via koro. Gi povas esti videbla, aŭdebla aŭ sentebla. Kia ajn la rezulto, ĝi estas tute perfekta, korekta kaj funkcias, ĉar la amo de Jesuo estas saniganta vin!


ALMANAKO LORENZ 2017

189

Dume, ĝoju kaj danku al Dio kaj al Jesuo-Kristo. Kiam viaj gvidantoj diros al vi, ke la procezo finiĝis, tiam donu koran dankon al Dio, al Jesuo kaj al iu ajn, kiu helpis vin kaj revenu al via materia korpo. Sentu ke vi malsupreniras al via materia korpo, vidu vian materian korpon pliboniĝinta danke al la helpo de viaj gvidantoj, danke al Jesuo kaj al Dio. Eniru en vian materian korpon. Sentu ĝin kaj ĝoju la novan staton. Danku alifoje al Dio kaj al la spirita mondo, kiu ĉiam gvidas kaj helpas nin. Komencu, milde, movi viajn fingrojn kaj piedfingrojn, iom post iom daŭrigu movante aliajn partojn de via korpo, ĝis vi povos movi vian tutan korpon. Tiam, same milde, malfermu viajn okulojn. La praktiko finiĝis. Provu ĝin kaj kontrolu ĝian funkciadon Ĉi tiu praktiketo estas potenca ilo. Ĝi montriĝas tro simpla kaj facila, ĉar ni komprenas la spiritan mondon. Do, profitu la oportunon, uzu ĝin kaj vi povos rimarki kiel la intima reformo faciliĝas. Kaj memoru: la intima reformo esta la ununura metodo, kiu alproksimigas nin al Nia Eterna Patro!



VENU ZAMENHOF Raymundo Souza – Brazilo

Venu, venu al ni Zamenhof, Venu, venu por helpi la homaron. Venu por plibonigi la komprenon inter ili. Kelkaj el ili bruligis nian tendaron Kaj malplenigis la pneŭon de nia buso, Ankaŭ ĵetis ŝtonon tra fenestro Kiu vundis gesamideanojn. Venu, venu Zamenhof, por ke Ili komprenu nian lingvon Kaj nian internan ideon. Ni ĉiuj amas la tutan homaron, Ni abomenas neniun Kaj ili ne komprenas tion. Venu, venu venu al ni, Zamenhof, Venu, por ke inter ili estu paco.



VIVU FELIĈA Spirito: Joanna de Ângelis

Mediumo: Divaldo Pereira Franco – Brazilo

Atentu pri la negativaj moralaj fantazioj, kiuj efikas la kampon de la sekso, kaj de perversiĝa emocio. Ili enradikiĝas en la mensaj ekranoj, kaj kreas afliktigajn dependecojn, kiuj transformiĝas en malekvilibrojn kaj turmentojn. Kion vi kulturu per la imagopovo, tio povas fariĝi helpanĝelo, se nobla, aŭ fantomo, se vulgara. Estas gravaj moralaj agoj sur la fizika kampo, sub instigo de halucinaj mensaj pasioj. Pensu kaj agu harmonie. Kulturu edifajn ideojn, kaj vi estos feliĉa.



KELKAJ PIONIROJ DE LA ESPERANTO-MOVADO EN SUDA RIOGRANDO – BRAZILO Alberto Flores – Brazilo

Multaj personoj laboris por disvastigi Esperanton, ĉar la idealo kaj simpleco de la lingvo kaptis ilin. Kelkaj, tute anonime, sin dediĉis al propagando kaj instruado. Ili estis veraj idealistoj, kiuj oferis sian tempon, laboron kaj monon por efektivigi la belan revon de la homaro: interkompreno, kunlaborado, paco kaj frateco. Ili estis veraj pioniroj en siaj regionoj kaj, pro tio, ili meritas nian respekton kaj dankemon. Oni ne devas forgesi iliajn agadon kaj sindediĉon. Bedaŭrinde, multaj aliaj restos kiel nekonataj soldatoj de Esperanto, ĉar oni ne registris ilian agadon. Sed, feliĉe, mi sukcesis trovi la nomojn de kelkaj malnovaj aktivuloj, pioniroj pri kiuj ni havas iom da informoj. Ĉi tie ni ilin prezentas: 1894 – En ‘Porto Alegre’, ĉefurbo de la Suda Riogrando, ARNO PHILLIP, redaktoro de la ĵurnalo DEUTSCHE ZEITUNG (en germana lingvo), publikigis kelkajn artikolojn favore al Esperanto. Li estis instruisto de la latina kaj germana lingvoj en gminazio Julio de Castilhos. 1896 – FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ, poligloto, poeto, verkisto, mediumo, veninta el Eŭropo (Bohemio), multe skribis pri Esperanto kaj plibonigis la verkon “Esperanto sem Mestre”, de Ismael Gomes Braga. Aŭtoro de la verkoj Diverskolora bukedeto, Voĉoj de poetoj el la spirita mondo, Iniciação linguística kaj aliaj. EVERALDO BACKHEUSER, universitata profesoro. En 1923 li estis en Suda Riogrando kaj faris brilan prelegon en la “Societo Leopoldina”, de ‘Porto Alegre’. Danke al li CHRISTIANO CRAEMER kaj aliaj fondis la grupon GRÊMIO ESPERANTISTA EVERALDO BACKHEUSER, kiu dum kelkaj jaroj estis tie aktiva.


196

ALMANAKO LORENZ 2017

CHRISTIANO CRAEMER, oficiala lingvo-tradukisto. Li bone konis la lingvojn franca, angla, hispana, portugala, germana kaj Esperanto. Funkciulo de komerca firmao Bromberg e Cia. En 1905, oni publikigis en Almanako de Suda Riogrando lian portugalan tradukon de la bela poezio Mi rakontis, verkita de la svedo Vejnberg kaj esperantigita de E. Haller. Ĝi estas en la Fundamenta krestomatio. En la 2-a de septembro 1906, kune kun Reynaldo Frederico Geyer kaj aliaj personoj, li fondis la Klubon “Esperanta Societo Sud-Riogranda” la unua gaŭĉa E-Societo. VITERBO DE CARVALHO, inĝeniero, direktoro de ‘Cia Telefônica’ en ‘Porto Alegre’. Li bone konis E-on. En 1927 li fondis, kune kun aliaj esperantistoj (Benjamin C. Camozato, Ary Zamora, Jozefo Joels), la societon “Sudbrazila Esperantistigilo” (stranga, sed logika nomo). Li verkis kaj publikigis, en 1932, ĉe “Livraria do Globo”, sian gramatikon kaj metodon Esperanto lerno-libro sub la pseŭdonimo de Kverko . D-RO REYNALDO FREDERICO GEYER. Li estis, en 1906, unu el la fondintoj de "Esperanta Societo Sud-Riogranda", kune kun Christiano Craemer. Li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro por fini sian kuracistan kurson. Li fondis, kune kun Everaldo Backheuser kaj Alberto Flores, la “Brazila Revuo Esperantista”, kiu poste iĝis “Brazila Esperantisto”. D-RO BENJAMIN C. CAMOZATO, dentkuracisto, filatelisto, disvastiganto de Esperanto per ĵurnaloj. Li fondis, kune kun Viterbo de Carvalho, la Societon “Sudbrazila Esperantistigilo”. Li konis persone D-ron L. L. Zamenhof, dum la inter­ nacia Kongreso de Esperanto, okazinta en Dresden, Germanio, 1908. D-RO BRUNO MENDONÇA LIMA, universitata profesoro ĉe Universitato de Pelotas. Li lernis Esperanton en 1910. Li tradukis en la portugalan lingvon la libreton de Theophile Cart: Unuaj lecionoj de E-o, eldonita de Hachette, sed la tuta eldono perdiĝis dum la transportado al Brazilo. ARY ZAMORA, publika oficisto. Delegito de UEA kaj SAT, en ‘Porto Alegre’. Unu el la fondintoj de ESPA (Esperanta Societo de Porto Alegre), instruis E-on, tradukis brazilajn rakontojn en E-on. Estrarano de ESPA dum multaj jaroj.


ALMANAKO LORENZ 2017

197

BORIS ESTON, instruisto de la angla lingvo kaj Esperanto. Bonege regis Esperanton. Unu el la redaktoroj de “Suda Stelo”. Li verkis metodon por instruado de E-o. WANDERLEY FRANCISCO GONÇALVES, generalo, poligloto, bone regis diversajn lingvojn (angla, germana, franca, itala, hispana, rusa, ĉina, japana ktp). Instruisto de la angla lingvo ĉe Militista Lernejo de ‘Porto Alegre’, prezidis ESPA, instruis en diversaj kursoj de Esperanto en ‘Porto Alegre’. IVO SANGUINETTI, arkitekto, ĵurnalisto, delegito de UEA, fondinto (1982) de GEA (Gaŭĉa E-Asocio). Prezidis ESPA (2 foje). Aŭtoro de la verkoj Gaŭĉa rakontaro, Gaŭĉa vortaro kaj Vojaĝante per ok lingvoj. Redaktoro/eldonisto de “Suda Stelo” (2-a fazo) kaj “Gaŭĉa Stelo”. PAULO DOMINGOS CARUSO. Kune kun Kolonelo Dirceu Porciúncula kaj Manoel Torres Abreu organizis E-kurson ĉe Sociedade Espírita Kardecista (1959). Ili ankaŭ fondis ESRIG – Esperanto-Societo de ‘Rio Grande’ (sud-riogranda urbo). Ili multe propagandis kaj organizis E-kursojn. DIRCEU PORCIÚNCULA, kolonelo naskiĝinta en ‘Curral das Pedras’ (‘Jaguarão’). La elementan kaj duagradan lernadon li faris en Urugvajo. Kunlaboris konstante ĉe ESRIG (1961) kaj ĝin prezidis. Instruis E-on kaj estis delegito de UEA. MANOEL TORRES ABREU, ĵurnalisto. Skribis pli ol 300 artikolojn pri Esperanto en la ĵurnalo “Rio Grande”. Estis tre aktiva en ESRIG kaj ankaŭ ĝia prezidanto. MODESTO BELMONTE DE ABREU, advokato, stimulis organizadon de E-Societoj en diversaj urboj de Suda Riogrando. Skribis multajn artikolojn favore al E-o. ERNANI DIAS CORREA, arkitekto, universitata profesoro, prezidanto de ESPA dum 10 jaroj. Disvastigis E-on per ĵurnaloj. Li multe helpis en la kampajno por aĉetado de propra sidejo por ESPA. RUBENS XAVIER, inĝeniero, ĵurnalisto, redaktoro de grava katolika tagĵurnalo en ‘Porto Alegre’. En la ĵurnalo li publikigis valoran E-kurson kaj artikolojn favore al E-o.


198

ALMANAKO LORENZ 2017

ALBERTO FLORES, inĝeniero kaj universitata profesoro. Memlerninto de Esperanto. Disvastigis E-on per artikoloj en ĵurnaloj kaj per programoj en radio. ◆

Organizis la unuan grandan publikan E-kurson okazintan en ‘Porto Alegre’ en 1948, kies instruanto estis generalo Wanderley Francisco Gonçalves.

Organizis en 1950 la unuan CSEH-METODAn E-KURSOn en ‘Porto Alegre’. La instruistoj estis Nelson Pereira de Souza kaj la sviso Albert Sieber.

Redaktis kaj eldonis, kune kun Clecy Zamora, la monatan bultenon de ESPA, ‘Suda Stelo’, en 1941.

Aŭtoro de la libreto Regras gramaticais de Esperanto, eldonita de ‘Fonto’.

Aŭtoro, kune kun V. P. Werneck, de la libro Cartilha de Esperanto, eldonita de Eldonejo Lorenz, en 1994.

Fondinto de ‘Volta Redonda’ E-Klubo – VREK, en 1955.

Instruis kaj ankoraŭ instruas E-on en multaj kursoj en 'Volta Redonda'.

CARLOS HENRIQUE DIONÍSIO, militista muzikisto, kune kun Fábio Fernandes Pereira, multe propagandis pri infanaj rakontoj, bedaŭrinde, ankoraŭ ne eldonitaj. Gefratoj HELMUTH KAJ SYMILDE SCHENK. Organizis kaj instruis E-on en ‘Pelotas’ sud-riogranda urbo, en 1947. Symilde edziniĝis kun la franca esperantisto Gilbert René Ledon. Ili translokiĝis al San-Paŭlo, kien ankaŭ Helmuth loĝis. JOÃO SEVERO. Redaktis kaj eldonis dum 14 jaroj la bultenon “Esperanta Aldono”. Li fondis “Esperanto-rondeton ‘Torquato Severo’”, en la urbo ‘Bagé’, en 1941. ARMINDO TRARBACH, bank-oficisto, fondis “E-Societo-n de ‘Cachoeira do Sul’”. Delegito de UEA. Organizis E-kursojn. CLECY ZAMORA FLORES. Kreis, redaktis kaj eldonis kun sia edzo, Alberto Flores, ‘Sudan Stelaron’, la 1-an E-bultenon de ‘Porto Alegre’, en la jaroj 1947/1948. Flue parolis E-on. Profesie estis sekretariino ĉe Kompanio Sudameriko de Kapitaligo. LUCILA DÁVALOS FERNANDES. Instruistino kaj tre valora apoganto de E-o. Ŝi kreis kaj estris DESEAK (Departemento de E-o de Spiritista Societo A. Kardec (1980), en ‘Porto Alegre’.


ALMANAKO LORENZ 2017

199

NYDIA AYDOS KRIEGER, publika oficistino. Multefoje instruis E-on ĉe Sudrio­ granda Spiritisma Federacio, DESEAK kaj aliaj lokoj. Aŭtoro de la tre bona E-metodo Mi lernas Esperanton. JULINHA ZORAIDE FEIJÓ PEREIRA. Instruistino. Multe instruis E-on. Verkis la tre valoran E-metodon Fragmentos básicos de Esperanto (2005), eldonitan de sia filo Rogério. IGNEZ SOFIA VARGAS. Universitata profesorino, verkistino, poetino, aŭtoro de diversaj libroj. Unua prezidanto de ESSMA – E-Societo de ‘Santa Maria’, en 1985. DELCY CIPRIANI. Ĉefmotoro de la E-Movado en la urbo ‘Santa Maria’. Ĵurnalisto kaj disvastiganto de E-o per radio. Prezidanto de ESSMA – E-Societo de ‘Santa Maria’.



ELĈERPAĴO EL KAJ STAROS TRE ALTE … Trevor Steele – Aŭstralio

Mirjam rakontis pri la tago, kiam ŝi definitive enamiĝis al Jeŝu. Eleazar permesis nekutiman liberecon al la du junaj homoj – Mirjam diris, ke la patro volis gajni la helkapan vaganton por la farisea skolo, kaj tute ne kontraŭintus edziniĝon de la filino al la senhava sed interesa Di-serĉanto. Jeŝu kaj Mirjam promenis tiun tagon iomete ekster Magdala. Ili atingis altan lokon, de kie estas vido al la tre bela laga panoramo. Ial la konversacio saltis de la Maro de Galileo al la Ruĝa Maro kaj la eliro de la izraelidoj el Egiptio. “Tiu eliro estis miraklo, ĉu ne?” diris Mirjam. “Ke Moŝe sukcesis disfendi la maron! Domaĝe, ke en nia tempo ne okazas mirakloj …” Jeŝu, kiu staris kelkajn paŝojn for de ŝi, donis mildan ordonon, “Mirjam, venu al mi kaj metu vian manon sur mian.” Tion ŝi faris, kaj kiam iliaj manoj intertuŝis, ŝi sentis agrablan fluon de varmo tra la tuta korpo. “Vi ĵus spertis miraklon,” Jeŝu diris. “Aŭskultu: mia lango movis la aeron kaj faris sonojn. Viaj oreloj aŭdis, kaj via cerbo interpretis la sonojn ĝuste tiel, kiel mi intencis. Kiel tio eblis? Miraklo! Kaj via korpo respondis ĝuste tiel, kiel vi volis: kiu instrukciis al viaj kruroj tiel bone funkcii kaj venigi vin al la ekzakta loko, kiun via cerbo celis? Kaj kiam vi atingis min, io direktis vian manon, ke ĝi leviĝu kaj restu sur mia – ĉu via mano mem povus tion fari? Vidu, serio da mirakloj, kiuj ripetiĝas tagon post tago!” Ŝi rigardis liajn brilajn okulojn. “Jeŝu, tio estas bela penso. Vi ŝajnas enamiĝinta al … al la vivo.”


202

ALMANAKO LORENZ 2017

Li etendis la brakojn, kvazaŭ por ĉirkaŭi la lagon, la montojn, la ĉielon, la tutan universon. “Kara Mirjam, ĉiu, kiu rigardas la belon de floro aŭ birdo aŭ cervo, devas enamiĝi al la grandioza forto, kiu momenton post momento tenas ĉion en nedireble bela ordo. En la sinagogo ni parolas pri la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob. Li estas ankaŭ la Dio de la montoj kaj lagoj kaj papilioj kaj floroj, kaj de la delikataj muskolmovoj de bela knabino, kaj eĉ la stumbloj de lamulo – la Dio de la tuta vivo. Oni devas ami tian Dion!” Mirjam ne kuraĝis diri, ke ŝi amas Jeŝu, sed tion ŝi nekuraceble sentis.


LA FUĜINTA SKLAVO Richard Simonetti – Brazilo

Alta nokto. Maltrankvilaj batoj sur la monaĥeja pordo, kio igas Fabiano de Cristo rapidigi la paŝojn por ĝin malfermi. — Sinjor’, savu min! Sur la plankon falas nigra sklavo. Fabiano kliniĝas kaj prenas lin en la brakoj. Ĉe la unua ektuŝo li sentas lian febron. La negro, ŝvitante kaj ardante pro la febro, preskaŭ ne povas paroli. Oni divenas, ke li estas fuĝinta el proksima sklavejo. — Kompatu min... — lacega li petas. En la manoj de Fabiano, kiuj tenis lin en tiu momento, restis signo de sango, verŝita el dorsa vundaro pro malpia punvergobatado. — Trankviliĝu, filo! — Mi fuĝas! Mi ne plu toleras... — Vi estas en domo de Dio! Ĉe la okuloj de la sklavoj rebrilis humilo kaj petego. Tie ne ekzistas malbonsento, sed nur signoj de sufero kaj profunda doloro. — Kien vi volas iri? — demandas Fabiano. — Mi volas... reiri al mia gento! — larmante li petas.


204

ALMANAKO LORENZ 2017

Fabiano per saĝa tono konsideras: — Ni ĉiuj venis de la Ĉiela Patro; ie ajn ni estos, tie ni estos inter fratoj, filoj de la sama Kreinto. Kiu scias, filo, ĉu Dio destinis vin por helpi la konstruon de nova mondo, sur kiu instaliĝos la regno de espero kaj de amo? La sklavo rigardis lin, mirplena. — Ne forgesu – ameme pludiris Fabiano – ke Jesuo, por porti al ni la doktrinon de elaĉeto, ankaŭ fariĝis sklavo de la kruelaj homoj, kaj elektis la krucon de sufero, por, per sia propra sango, liberigi nin de niaj pekoj. La sklavo jam spiris serene. Fidu al la Sinjoro! Ne fuĝu de viaj taskoj, ĉar la Sinjoro fidas pri vi, kaj vin helpas. Certe vi suferas, sed al vi la Sinjoro malfermas la brakojn, kaj diras: Feliĉa estas vi, kiu ploras, ĉar vi estos konsolita. — Ĉu mi revenos... al la sklavejo? — Kaj kie vi povus esti pli libera? Ne fuĝu de viaj pezaj devoj, kiujn la vivo proponas al vi por via propra Bono. Per ili vi trovos viajn spiritajn religiojn, eĉ sub pluvo de larmoj kaj humiligoj. Vi ne havas regnon sur la Tero, sed vi ĝin havos en la Ĉielo. — Sed... kaj mia fuĝo? — Mi intervenos por vi ĉe via Sinjoro. Mi diros, ke mi prenis vin kun febro kaj preskaŭ freneza, kaj mi redonos vin kun bona kaj nova sano. Kaj kiam Fabiano levis lin de sur la malmola planko, jam ne plu ekzistis febro, nek ribelemo... kaj la dorsa vundaro jam ne verŝis sangon, ĉar ili jam estis cikatriĝintaj pro glora kalvario. El la libro: Kiu Timas la Morton? El la portugala lingvo tradukis esperanten: José Mauro Progiante


Artikoloj ABEL SINEY

Brazilo • Jean Pierre, la junulo de la or-moneroj

AFFONSO SOARES

Brazilo • En amika korespondado

ALLAN KARDEC

Francio • Naŭzo pri la Vivo. Memmor go • Duopa sinmor go pro Amo kaj Devo

ALBERTO FLORES

Brazilo • Benjamin C. Camozato • Kelkaj Pioniroj de la Esperanto Movado en Suda Riogrando – Brazilo

ANIBAL MACHADO

Brazilo • La pordo

ARACELI AGUILAR

Meksiko • Graveco de la in ma reformo, kaj kiel faciligi ĝin per Ericksona Hipnoto

BENEDICTO SILVA

Brazilo • La mediumeco de Nao Deguĉi, la Fondin no de Oomoto • La eksterordinara genio de Onisaburo Deguĉi

BOB FELBY

Aŭstralio • Eklezio Unuiga

BRUNILDE M. DO ESPÍRITO SANTO

Brazilo • Libroŝranko

CESAR SOARES DOS REIS

Brazilo • Brazila Ins tuto de Spiri sma Kulturo — Iom da historio

CHEN JI

Ĉinio • Kion vi scias pri Ĉinio?

DIVALDO P. FRANCO

Brazilo • Vivu Feliĉa

ELMIR DOS SANTOS LIMA

Brazilo • Toksmanio = ĉies problemo, ĉies defio

EURÍPEDES ALVES BARBOSA

Brazilo • Kampanjo Zamenhof

FRANCISCO CÂNDIDO XAVIER ILONA KOUTNY LÉON DENIS

Brazilo • Instrumentoj de l’ Perfek ĝo Polando • Esperantologio kaj interlingvis ko en la Universitato Adam Mickiewicz Francio • La problemoj de la ekzistado

MARIA SABINA

Brazilo • Poezioj

NÉIA LÚCIA SOUZA

Brazilo • Biblioteko Carlos Domingues

PAUL JOSEP DESAILLY PETRO CHRDLE PRZEMEK GRZYBOWSKI Raymundo Souza RENATO CORSETTI RICHARD SIMONETTI ROBERTO SARTORO ROLAND ROTSAERT TREVOR STEELE VASIL KADIFELI VLADIMIR I. IONESOV

Aŭstralio • Poeziece Esperanto Venkas Ĉeĥa Respubliko • Přemysl Pi er – Eŭropa humanisto kaj justulo inter la popoloj Polando • Intervjuo Brazilo • Venu Zamenhof Italio • Ĉu demokrateco eblas en la regno de mensogoj? Brazilo • Stratlampo • La fuĝinta sklavo Argen no • Serĉis riĉecon sed trovis esperanton Belgio • Cesar Vanbiervliet Aŭstralio • Amo daŭras eterne • Elĉerpaĵo el Kaj staros tre alte … Turkujo • La historio de la turka esperanto-movado Rusio • Kulturo kiel spirita transformiĝo: iuj meditoj pri la Almanako Lorenz • Kulturo kiel spirita transfiguriĝo: de kaoso al ordo


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.