2 minute read
Facilaj rakontoj
Facilaj Rakontoj
Scienco estas pli interesa kaj amuza ol skandaloj
Advertisement
Intervjuo kun Vratislav Schreiber (nas. 1924 en Prago), kiu laboras en 1a medicina fakultato de praga universitato de Karlo la 4a., kunfondinto de Učená společnost (1994) (Klera komunumo). La intervjuo aperis en „MF DNES“ (la plej konata ĵurnalo en Ĉeĥio), la 15an de februaro 2003.
Via ŝatata okupo estas popularigo de scienco. Kiel vi vidas sencon proksimigi rezultojn de la scienco al homoj ekster la fako?
La tasko de scienco estas eduki sekvantojn, en homoj oni bezonas veki intereson. Plua tasko: ke sciencistoj en ŝtataj entreprenoj montru klare kaj kompreneble al siaj mecenatoj kaj impostpagantoj, kion je ilia mono oni faras kaj kial. Kaj fine la popupularigo de scienco povas homojn amuzi kaj oferti aliajn interesojn ol porno kaj skandaloj. Do, la scienco ludas difinan edukan kaj eĉ psikoterapian rolon. En kio vi vidas nun la plej grandan pluson kaj la plej grandan minuson de la ĉeĥa medicino?
Granda pluso estas la tradicio kaj atingo de relative alta nivelo dum la lastaj 50 jaroj. En Eŭropo Ĉeĥa respubliko kaj Slovenio estas la nuraj el la postkomunismaj landoj, kiuj apartenas al la plej alta kategorio A. Nur por intereso: sur amerika kontinento apartenas al kategorio A nur tri landoj – Usono, Kanado kaj Kubo. Minuso estas, ke en medicino, laŭ mia eble malmoda gusto, pli kaj pli multe temas pri mono kaj la posteno de kuracistoj kaj malpli pri kuracado de homoj.
sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio
La medicina etiko atingas ĝis eŭtanazio...
Mi pensas, ke oni ne propagandu ĝin publike, ke ĝi ne estu leĝe permesita, tamen oni devas obei ĵuron de Hipokrato: „Kuracisto ĉiam faru ĉion por la bono de malsanulo kaj ĉion por lia sensufero. “ La ĵuro ne enhavas la devon daŭrigi per artefaritaj rimedoj suferon de malsanulo, sed permesas dignan morton. Se vi donus al civitanoj, precipe nune, kiam regas kruda atmosfero, la eblon de eŭtanazio, vi malfermos la skatolon de Pandora.
Kaj la problemo de homklonado?
Ĝis nun ne estas pruvite, ke oni povas sukcese klonigi homon, sed estas science pruvite, ke klonitaj bestoj suferas per evoluaj problemoj kaj ili plejparte baldaŭ mortas. Se ni uzos reproduktan klonadon je kuraca utilo, mi rekomendas ĝin malpermesi per leĝo, alivorte: – bredi homajn embriojn nur por terapio. Ja, ĉelojn oni povas konservi el umbilika sango de novnaskitoj kaj el osta medolo. Tiuj ĉi ĉeloj estas al homo propraj kaj ne kaŭzas imunajn problemojn. (Mallongigita)
Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova
Kion vi opinias pri la rajto de malsanulo al plena informado?
Mia opinio estas eksmoda, patreca konduto al malsanulo, laŭ kiu la kuracisto patre respondecas je sia malsanulo, prizorgas lin laŭ sia eblo plej bone. Kuracisto transprenas difinitan respondecon. Onidire tio estas malĝusta. Malsanulo, do, kliento, kiel oni nun diras, estas egalrajta al kuracisto. La kliento devas ĉion scii, sed tio iam damaĝas, se la kuracisto devas komuniki kun li partnere, ne patrece. Mi opinias, ke ambaŭ manieroj estas kunfandeblaj kaj ĉio dependas de la karaktero de la malsanulo. Iu estas ofendita, se vi ne dirus ĉion, iu svenas... Cetere mankas ekvilibro: la kuracisto ĉiam scias ĉion pli frue kaj pli perfekte ol la klientomalsanulo.