3 minute read

Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj (parto 5

Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj (parto 5)

(daŭrigata) 4. Realisma konkludo

Advertisement

Ĝis nun mi montris kiel en la kampo de instalado en la mondo de interlingvo inter homoj apartenantaj al malsamaj lingvogrupoj la projekto Esperanto malsukcesis kaj la projekto “angla lingvo kiel dua lingvo por ĉiuj” sukcesis

42

. Tio okazis en la lastaj 130 jaroj proksimume kaj pri tio ne eblas diskuti. La Esperantomovado nuntempe ankoraŭ ekzistas kaj laboras por Esperanto, sed ĝi estas la ombro de tio, kio ĝi estis en la komenco de la pasinta jarcento, kiam temas pri publika agnosko. “Ĉu Esperanto ne jam formortis?” Tion demandas de vi parto de la homoj, kiuj iam aŭdis pri ĝi. La alia parto ne demandas, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Esperanto disvastiĝis tutmonde sed restas tre marĝena fenomeno. Ĝi adaptiĝis al la novaj retaj komunikeblecoj kaj iom reviviĝis pro la interreto, kiu donas al individuoj la potencon komuniki. Certe la ideo pri justa kaj neŭtrala solvo en la lingva kampo restas kiel bela idealo, kiu tamen ne trovas en la nuna mondo multajn sekvantojn. Sed la plej granda parto de la mondo pensas, ke prefere oni lernu la lingvon de la plej granda fortulo de la momento. La fakto ke Esperanto malgajnis ĝis nun kaj la anglalingvaj landoj gajnis, ne signifas ion alian. Tio ne signifas, ke la angla estas pli facila ol Esperanto kaj pli taŭga kiel monda interlingvo. Tio ne signifas, ke esperantistoj malpravis kaj la anglalingvanoj pravis. Tio ne signifas, ke nun ni devas agnoski ian etikan superecon al la gajnintoj, kiel multaj emas fari. Cetere ankaŭ inter la pli junaj esperantistoj, antaŭ la indiferenteco de la mondo al niaj ideoj, la reago estis, ke ni ne celas disvastigi Esperanton kiel duan lingvon por ĉiuj sed nur zorgi pri nia propra ĝardeneto. “Evoluigi nian propran kulturon” oni diras. Tion diras kaj la Manifesto de Raŭmo

43

kaj en alia formo, per insisto pri amikeco tra la mondo je individua nivelo la retpaĝoj de la plej grandaj Esperantoorganizaĵoj. Kun tia Esperanto, kiu rezignis pri siaj idealaj celoj, ni ne volas havi ion komunan. Estas malfacile antaŭvidi la estontan tempon kaj kiel la nuna hegemonio de la angla povos ŝanĝiĝi. Verŝajne tio postulas la ekeston de alia potenco centro. Ĉu Ĉinujo povus ludi tiun rolon? Ĉu iu alia? Tio, kion la movado realisme povas fari estas, laŭ mi, vivteni sin kaj la ideon pri justeco en la kampo de lingvoj kaj ne perdi la idealan rajton ekzisti per rezigno pri la celo estigi revolucion en la direkto de justeco en la kampo de lingvoj. La certigo de lingvaj homaj rajtoj restas la pravigo de la Esperantomovado.

(fino)

artikolo de Renato Corsetti el Britio

Fonto: https://www.academia.edu/37359946/

Corsetti20180627 _ fina?email _ work _ card=viewpaper

42

Plej klare diras tion Jonathan Pool: “The closest thing to a universal human language today is English, he added, but English in many ways fails to live up to Zamenhof's dream, which was to help create a more egalitarian world. “ Ker Than (2009), L.L. Zamenhof: Who He Was, Why He's on Google, intervjuo al Jonathan Pool en National Geographic, 15122009.

43

La Manifesto de Raŭmo estis akceptita okaze de la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, urbo en Finlando en la fino de julio 1980: La dua sekcio diras: “Ni kredas ke: la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn; la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Esperantomovado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

Renato Corsetti : Naskiĝis en 1941. Post laboroj en kelkaj kampoj iĝis profesoro pri psiĥolingvistiko en la universitato „La Sapienza“ en Romo, Italujo. Okupiĝis pri psiĥolingvitiko, socilingvistiko, esperantologio. Verkis centon da artikoloj pri tiuj temoj kaj dekon da libroj en la itala kaj en Esperanto. Aktivulo en la loka, la landa kaj la internacia movado estas honora prezidanto de TEJO kaj honora membro de UEA.

This article is from: