1 minute read
EKRA2021 Poezio Revulo
EKRA2021 Poezio NES018
ĈIU EN LA SPITO
Advertisement
kaj ĉarma giganto kaj estis la dio pri amuzado kaj ludoj adorata de ĉiuj generacioj en Vordonisi. Ekzistis neniu sankta libro en la Ĉiela Vordonisi. Kiam venis la tempo, distraĵoj estis okazigitaj por ĉiu giganto englutita de nigraj truoj. Ili ne igis morton kompatinda tiel, kiel la homiĝantaj estaĵoj sur la Tera Vordonisi faris. La nigra truo ne estis io timinda, ĝi estis alia dimensio.
Post pluraj generacioj la gigantoj iĝis pli malaltaj en staturo kaj dividiĝis en du seksojn. Naskiĝis la fenomeno nomata amo. Sed ne ekestis ĵaluzo. Ĝi estis vera universala amo en la spaco. Multe pli poste, la Profundaj Vordonisianoj daŭre serĉis tion. Tiu ĉi amo ne skribigus poezion, ĝi ne konis romantikismon, ĉar ĝi mem estis poezio. Ĝi estis kiel pulvora sukero flosanta en la spaco kaj feliĉiganta vin kiam ĝi trafis viajn lipojn. La amvortoj de Teraj Vordonisianoj, post multaj parsekoj, ĉiam naskiĝis el ĉi tiu esenco.
Ĉiela Vordonisi, kiu palpebrumas al ni el la mallumo de la universo, vi vivas en niaj vejnoj. Ni havas viajn ombrojn en nia lingvo, en nia amo...
verkis kaj sendis Konural Sunal el Turkio POETO DE VORDONISI
konkursaĵoj de EKRA 2021 Razgrad
NUR POR ŜI
En la spito al mi mem, kaj ankaŭ vi, Mi lasas ne dirita kion mi sentas.
Mi rigardas la verdan stelon tutnokte, ĝi lumas, kaj ĝi estingiĝas ĝuste antaŭ tagiĝo, por ke kaŝas tion, kion mi scias, kion mi sentas kaj kion vi sentas.
Ankaŭ vi estas ĉi tie kaj vi rigardas ĉu li verkos ion, el kiuj la koro tremas aŭ nur, simple, OK. (BONE). Kiel densa aŭtuna nebulo, Via vizaĝo flagras antaŭ miaj okuloj Kaj en la mia kapo ekbruis Cent tamburoj.
Mi daŭre serĉis vin, kiel kudrilo en fojnamaso, Mi frotas revajn okulojn, kaj vizaĝoj konataj kaj nekonataj pasas. Ĉiuj aliaj estas tie, kaj ne kaŝas ŝiajn sopirojn, dezirojn, sed miaj okuloj rigardas malproksimen.
Mi etendis miajn manojn, Mi tuŝis viajn harojn, ondo de graco inundas la korpon, kaj la kiso restis longa, longa ... sur via kolo.
NES018 NES018
poezio de Nebojsa Stankovic el Serbio