2 minute read
Poemo de Caterina Parca
Poemo de Caterina Parca
Ne servono solo poche per costruire folli illusioni
Advertisement
o condanne a morte. Ne bastano alcune per distruggere sogni e per uccidere persone. Servono per viaggiare lontano, per sentirsi rinascere e per salvare le anime. Quelle giuste creano personaggi che restano nei secoli.
Perché possono ingannare le persone, lo spazio,
e persino il tempo.
tradukis kaj sendis Alesandra Madella el Italio
Nur malmultaj sufiĉas por konstrui frenezajn iluziojn
aŭ mortokondamnojn. Kelkaj sufiĉas por detrui revojn kaj mortigi homojn. Ili utilas por vojaĝi foren, por sin senti revivi kaj por savi la animojn. La trafaj kreas rolulojn kiuj vivas dum jarcentoj.
Ĉar ili kapablas superruzi la homojn, la spacon,
kaj eĉ la tempon.
poemo de Caterina Parca (Giorgia Albertelli) el Italio tradukis kaj sendis Alesandra Madella el Italio
Viaj Leteroj
Lesja Ukrajinka (18711913) esperantigis kaj sendis Viktoro Pajuk el Usono
“Viaj leteroj ĉiam odoras per velkintaj rozoj... ”
L
arisa Kosaĉ, monde konata kiel Lesja Ukrajinka, apartenas al al triopo de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko (18141861) kaj Ivan Franko (18561916). Ŝi ankaŭ verkis
dramojn, socipolitikajn artikolojn. En 1971 aperis ŝia Epoezis verkaro “Liriko” , kompilita de Nadija Andrianova
Hordijenko (19211998). Dum multaj jaroj prozo de Lesja Ukrajinka estis preskaŭ nekonata, ofte, pro la politikaj kialoj (ŝi arde kritikis socialismon kaj invadon de la rusa lingvo en Ukrainion). I. Franko tute prave alte pritaksis la agadon de Lesja Ukrainka, skribinte: “De la tempo de T. Ŝevĉenka “Testamento” Ukrainio ne aŭdis tian ardan poezian vorton kiel el la buŝo de ĉi tiu malforta, malsana junulino” . Viaj leteroj ĉiam odoras per velkintaj rozoj, vi, mia kompatinda, velkinta floro! Malpezaj, delikataj odoroj, kvazaŭ memoro pri iu kara pasinta revo. Kaj nenio tiel impresas mian koron nun, kiel ĉi tiuj aromoj, subtile, facile, sed neeviteble, nerezisteble ili memorigas min pri tio, kion mia koro aŭguras kaj kial mi ne volas kredi, ne povas. Mia amiko, mia kara amiko, kreita por mi, kiel eblas por mi vivi sola nun, kiam mi konas alian vivon? Ho, mi konis ankoraŭ alian vivon, plenan de iu akra, plena de kompato kaj sopiro je feliĉo, kiu bruligis min kaj turmentis, kaj igis min tordi la manojn kaj batali, frapi je tero en sovaĝa deziro perei, malaperi de tiu ĉi mondo, kie feliĉo kaj malĝojo tiel freneze interplektiĝis… Kaj poste kaj feliĉo kaj malĝojo rompiĝis tiel subite, kiel inana ploro, kaj mi ekvidis vin. Mi vidis vin antaŭe, sed ne tiel travideble, kaj nun mi iris al vi per mia tuta animo, kiel satploranta infano iras en la ĉirkaŭprenon de tiu, kiu kompatas ĝin. Ne gravas, ke vi neniam ĉirkaŭbrakis min, ne gravas, ke neniu memoro pri kisoj estis inter ni, ho, mi iros al vi el la plej fortaj brakumoj, el la plej dolĉaj kisoj! Nur kun vi mi ne estas sola, nur kun vi mi ne estas en fremdujo. Nur vi povas savi min de mi mem. Ĉion, kio min lacigas, ĉion, kio min turmentas, mi scias, vi levos per via maldika tremanta mano – ĝi tremas kiel kordo – ĉion, kio malheligas mian animon, vi forpelos per la radio de viaj brilaj okuloj – ho, homoj, eltenemaj al la vivo, ne havas