Januara '19 revuo Esperanto

Page 1

Esperanto Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)

112-a jaro

. n-ro 1331 (1) | januaro 2019

ISSN 0014-0635

Esperanto en universitatoj kaj lernejoj


Kolofono

Enhavo

Esperanto Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko) Fondita en 1905 de Paul Berthelot (1881-1910). Establita kiel organo de UEA en 1908 de Hector Hodler (1887-1920).

3

Misio:

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA La bezono senti nin kune

Kvazaŭ anteno kaptanta la tendencojn, la ardon, la aspirojn de la esperantoj ĉiulande, la revuo Esperanto prezentu aktualan, interesan, inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA kaj pri la evoluo de Esperanto en monda skalo.

Tradicia mesaĝo en la januara numero de la revuo Esperanto.

4

Redaktoroj: Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova Korektisto: Rob Moerbeek

Pri la Nitobe-simpozio okazinta en Lisbono, aŭgusto 2018

Javier Alcalde raportas pri la grava sim­pozio, kiu ĉi-foje estis dediĉita al Es­peranto en universitatoj.

Adreso de la Redakcio: Revuo Esperanto Universala Esperanto-Asocio Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando tel.: +31 10 436 1044 faks.: +31 10 436 1751 http://revuoesperanto.org revuo.esperanto@gmail.com Aperas: en ĉiu monato krom aŭgusto. Legata en 120 landoj. Voĉlegata por vidhandikapitoj. Abonprezo: varias laŭlande; informiĝu ĉe via landa asocio aŭ ĉe la CO. Unuopa ekzemplero kostas EUR 4,00. Ĝenerala Direktoro: Martin Schäffer

14 Iom pri la ekskursoj dum la 104-a Universala Kongreso

Loka Kongresa Komitato rakontas pri la provizoraj planoj, rilate la eks­kursojn dum, antaŭ kaj post la venonta UK.

16

Adreso de la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. tel.: +31-10-436-1044 faks.: +31-10-436-1751 uea@co.uea.org www.uea.org

2

de Universala Esperanto-Asocio

Sen instruado de Esperanto ne estus disvastigo de Esperanto, opinias Wei Yubin (Jado) kaj rakontas pri la evo­ luoj, kiuj rilatas al tio en Ĉinio.

Estraro

Transpagaj informoj: Banko: ING, Postbus 1800, NL-1000 BV Amsterdam Bankokonto: IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64, BIC/SWIFT: INGBNL2A (Universala Esperanto-Asocio en Rotterdam, Nederlando) PayPal: financoj@co.uea.org

Prezidanto: D-ro Mark Fettes, 2658 E 21st Av, Vancouver BC, Kanado. VSM 2W1; +1-778-928-4489 mtfettes@sfu.ca Vicprezidanto: S-ro Stefan MacGill, Berlini u. 43 Budapest, HU-1045, Hungario. stefan.macgill@gmail.com. Nur mesaĝoj al tiu adreso ricevos atenton Ĝenerala Sekretario: Aleks Kadar 197 rue de Lourmel FR-75015 Paris, Francio Poŝtel: + 33 6 86 58 00 20 Retpoŝto: alekska@gmail.com Membro: D-ino Sara Spanò, Philosophenweg 28, 28195 Bremeno, Germanio mariarosaria.spano@gmail.com Membro: S-ro Emilio Cid, R. Julio Prestes 904, 11390-150 São

6

Intervjuo kun Ilona Koutny

8

Kion diris Bertrand Russell pri Esperanto al sia studento M.H. Sahebzamani?

Vicente – SP, Brazilo +5513-997787367 cid.emilio@gmail.com Membro: S-ro LEE Jungkee, 401 dong 301 ho Dongpyun-ro 135, Dongan-ku, 431-907, Anyang-si, Kyungki-do, Korea Resp. +82 10 3340 5936 leejungkee@khu.ac.kr Membro: S-ro Trezoro Huang Yinbao Esperanto-Centro Ora Ponto Jingchuan-Xian, Jinqiao Guoji, 744300 Pingliang, Ĉinio trezoro@qq.com, +86-18893316800 Membro: Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr. fmaiajr@gmail.com Observantoj de TEJO: D-ro Francesco Mau­relli, S-ino Hoan Tran Observanto de ILEI: S-ino Mirejo Grosjean La estraranoj respondecas pri la jenaj difinitaj aspektoj de la asocia politiko:

1331(1) Januaro 2019

11

Esperanto kaj UneskoKuriero prezentitaj dum universitata konferenco La Zaozhuanga Universitato de Ĉinio, Nia Stelo

12

Kalejdoskope

13 15

Afriko brilas | Opinio Solvi la konfliktojn en Afriko Kiel UEA povas kontribui al tio? Analizoj kaj proponoj Instruado de Esperanto Iom pri E-lernolibroj kaj instruado de Esperanto en Uzbekio

19

Laste Aperis

20 21

Recenzo Plia mikspoto

La nuna situacio kaj taktikoj por enkonduki Esperanton en la bazajn lernejojn de Ĉinio

Anonctarifo (EUR): 1 p. 1000, 1/2 p. 550, 1/4 p. 300, 1/8 p. 165, 1/16 p. 90. Movada rabato 50%. Anoncoj sur ekstera kovrilo kostas duoble. Rabato por tuja ripeto 20%. Anoncetoj: 2€ por ĉiu vorto (oni ĉiam fakturas minimume €20,00). Mendu ĉe la CO.

Esperanto en universitatoj Instrui interlingvistikon universitate

AMO AMO atingas sian kvindekan en malpli ol kvin jaroj

22

Eventoj Malferma Tago Forpaso

23

D-ro Mark Fettes: Strategio, Kunordigo, Statuta Reformo, Esploro kaj Dokumentado Stefan MacGill: Instruado, Meza Oriento kaj Norda Afriko, Rilatoj kun ​M​embro-​O​rganizoj kaj revuo Esperanto Aleks Kadar: Eŭropa Agado D-ino Sara Spanò: Eksteraj Rilatoj, Aktivula Maturigo, Ĝemelaj Urboj, Terminologio Trezoro Huang Yinbao: Financoj, Unesko-Kuriero Emilio Cid: Informado, Amikoj de Esperanto, Forumo LEE Jungkee: Azio, Faka kaj Scienca Agado kaj Esperanto-​Ce​ ntroj Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr.: Afriko, Kulturo kaj Kongresoj Pli detale ĉe: http://www.uea.org/asocio/estraro

Esperanto


Malferme Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

La bezono senti nin kune Mark Fettes Unu el miaj antaŭuloj kiel Pre­ zidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj es­ perantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉi­ ujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj aso­ cioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: du­ onon, kvaronon, okonon, kiu scias? Pre­ter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster aj­na organiza kadro. Se multiĝas ko­men­ cantoj kaj progresantoj, kiuj ape­naŭ scias, kio estas UEA — en kiu senco mi estas ilia prezidanto? Kaj tamen, tamen… mi kompre­ nas mian antaŭulon. En la regulaj retkunsidoj de la Es­ traro, ĉiun duan semajnon, ni traktas amason da temoj, kiuj tuŝas la vivon de Esperantujo, ne nur en la riĉaj lan­ doj de Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed krome kaj eĉ precipe en la “plimulta mondo” – la landoj, kie loĝas la plej granda parto de la homaro. En tiuj kunsidoj, oni ekhavas pli ĝustan kom­ prenon de la vasteco kaj diverseco de nia tutmonda komunumo. Kaj temas ne nur pri la nunaj esperantistoj. Nia Estraro devas krome pensi pri la potencialaj esperantistoj – pri tiuj mili­ onoj da homoj, kiuj enkore estas niaj samideanoj, eĉ se ili ankoraŭ ne trovis sian vojon al la lingvo. Ili ekzistas ĉie,

en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la mondo, kaj ne nur en tiuj lokoj, kiujn ni mem persone konas aŭ konsideras gravaj. Tiu malfermiteco, tiu zorgo pri ĉiuj homoj, kies korojn tuŝis aŭ povus tuŝi la revo kaj realo de Esperanto – tio estas kerna vivneceso por asocio, kiu aŭdacas nomi sin universala. Mi es­ tas fiera, ke UEA ekde sia fondo ludas tiun vojmontran rolon. Tiuj samaj va­ loroj respeguliĝas ekzemple en niaj fon­daĵoj, nemalhavebla rimedo por kon­krete esprimi solidarecon inter ho­ moj pagipovaj kaj nepagipovaj, inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento. Miloj kaj miloj da tiaj agoj de reciprokaj, transkulturaj aprezo kaj subteno fluas tra niaj kontoj ĉiujare. Ankaŭ la nova membrosistemo de UEA enkorpigas tiujn valorojn. Ĉiu membriĝo de homo el riĉa lando sub­vencias la malpli kostan aliĝon de ho­ mo el malpli riĉa lando. Ĉiu mem­bri­ĝo estas, do, solidara ago. Kiel ajn evo­ luos la organizaj kaj kulturaj formoj de la Esperanto-movado, mi estas cer­ta, ke restos bezono de tia komuna uni­ versala asocio, en kiu ni povas senti nin kune – asocio, kiu ebligas al ĉiuj homoj, per la simpla pago de kotizo, esprimi sian kredon je la nuno kaj estonteco de Esperanto. Tial, sojle de nova jaro, mi invi­ tas ĉiujn legantojn de ĉi tiu mesaĝo aliĝi al UEA, montrante tiel fidon al nia komuna forto. Kaj samtempe mi sendas bondezirojn ne nur al niaj aktualaj membroj, sed al ĉiuj homoj, kies

vivon lumigas la lingvo de Zamenhof. Viaj zorgoj estas niaj zorgoj; viaj aspi­ roj estas niaj aspiroj. Kiel via Prezidan­ to, mi laboras kun niaj estraranoj kaj komitatanoj, niaj ĉefdelegitoj kaj ko­ mi­siitoj, niaj mecenatoj kaj honoraj membroj, por kunkonstrui tian mon­ dan asocion, kiun ni ĉiuj meritas kaj bezonas. Mi deziras entuziasman, ami­ke­ can, kaj solidarecan jaron 2019 al ĉiuj esperantistoj!

Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. Ulrich Lins. Konciza retrorigardo al la unuaj cent jaroj de UEA. UEA, Rotterdam, 2008. 126 paĝoj, 24 cm. 12,00 €, triona rabato ekde 3 ekz.

Esperanto

1331(1) Januaro 2019

3


Omaĝe al la fama japana di­p­ lomato Nitobe Inazo, kiu en 1921 ĉe­ estis la UK en Prago kiel vica ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj kaj favo­ re raportis pri la rolo de Esperanto en la internaciaj lingvaj problemoj de komunikado, la unuan Nitobe-sim­ po­zion de internaciaj organizaĵoj pri lin­gvo por internaciaj paco kaj de­ mokratio organizis UEA paralele kun la 81-a UK en Prago en 1996. Ekde tiam okazis similaj lingvo-politikaj sim­ pozioj lige kun la tiujara UK en 1999 en Berlino pri tutmondiĝo kaj lin­g­ va diverseco, en 2004 en Pekino pri no­va internacia lingva ordo, en 2005 en Vilno pri lingvopolitikaj as­pek­ toj de la larĝiĝo de Eŭropa Unio, en 2007 en Tokio pri eŭropaj ling­voj kaj aziaj nacioj, kaj en 2013 en Rejk­ja­viko pri anglalingva instruado en ne­ang­ lalingvaj universitatoj. En 2018 lige kun la ĉi-jara UK en Lisbono la temo estis la rolo de Es­ peranto kaj interlingvistiko en la ins­ truado kaj esplorado de lingvistiko kaj la sociaj sciencoj ĝenerale – kaj inver­se (do, la rolo de lingvistiko kaj la soci­ aj sciencoj en la universitata instruado kaj esplorado de Esperanto kaj inter­ lingvistiko). Parte ĝi celis taksi la evo­ luon de la esplor- kaj instrukampo ek­ de 2008, kiam okazis en Amsterdamo “Kon­ferenco de Universitatoj kie Espe­ ranto aŭ Interlingvistiko estas Ins­-

4

truata”. Oni konfirmis, ke granda parto de la konkludoj de tiu konferenco da­ŭ­re validas. Tamen, la dutaga lisbona evento estis pli ambicia. Unue ĉar ĝi ne nur pri­diskutis instruadon, sed an­kaŭ esp­loradon. Due ĉar ĝi ne nur pri­dis­­ku­ tis (soci/inter)lingvistikon, sed an­kaŭ aliajn sociajn sciencojn. Tiuri­la­te, la sim­pozio aparte utilis por kon­stati la

Grant Goodall

Javier Alcalde

multflankajn eblojn por si­ner­gioj, ki­ uj ekzistas en rilataj fakoj ene de la sociaj sciencoj, kaj pri kiuj oni po­vas profiti ambaŭdirekte. Tio estas, po­ tencigante interlingvistikajn ele­men­-

t­ ojn ene de kursoj kaj esploroj pri so­ ciologio, historio, politika scienco, psi­ kologio, antropologio ktp, sed an­kaŭ adaptante teoriajn kadrojn kaj meto­ dikojn de la sociaj sciencoj por antaŭen­ igi la esploradon kaj la instru­adon de interlingvistiko kaj esperantologio. La partoprenantoj pruvis, ke ĉiu realo havas specifajn trajtojn depen­ de de la lando kaj de la nivelo de ofi­ cialigo de la instruado aŭ esplorado ktp. Tamen, multaj alfrontas ankaŭ ko­ munajn defiojn. Resumoj de la disku­toj alireblas ĉe la retejo de ESF, kune kun aliaj dokumentoj pri la simpozio. Aro da konkludoj/rekomendoj per­mesas pretigi plurajn laborplanojn: 1. Kompletigi la raporton Uni­ver­sitato kaj Esperanto ĉe kunagade.org. 2. Daŭre utiligi la retejon edukado.net. 3. Pretigi adapteblajn lernolibrojn kaj manlibrojn universitatnivelajn surba­ ze de ekz. libro de Barandovska-Frank por Poznano kaj ankaŭ la kolekto Ali­ roj al Esperanto. 4. Daŭrigi la bibliografion de Modern Language Association. 5. Daŭrigi altnivelajn seminariojn kiel tiu de la Universitato de Kostariko. 6. Prepari sesiojn, kolokvojn ktp. en grandaj fakaj konferencoj. 7. Plie kunlabori kun ILEI kaj varbi universitatajn profesorojn, por ke ili aliĝu al ILEI. 8. Stimuli esplorojn per financaj kaj aliaj faciligoj, per informado al in­te­

1331(1) Januaro 2019

Esperanto

Christer Kiselman, Orlando Raola, Roberto Garvía, István Ertl kaj Jorge Antonio Leoni de León

Pri la Nitobe-simpozio okazinta en Lisbono, aŭgusto 2018

Fotoj de Peter Baláž

Esperanto en universitatoj


Juan Diego Díaz Bautista

Maria Majerczak

resatoj pri eblaj fontoj de rimedoj, kaj per starigo de esploraj kolektoj (ekz. Aŭstria Nacia Biblioteko). 9. Utiligi la eblojn de interŝanĝoj, inkl. de Erasmus+. 10. Eventuale starigi laborgrupon por produkti libron Esperantistoj kiel pio­

Mireille Grosjean kaj Duncan Charters

niroj cele al altigo de la prestiĝo de Es­ peranto ekster niaj rondoj. 11. Pli esplori la daŭrigon de la pro­ gramo de Poznano en la estonteco. 12. Starigi laborgrupon pri reta in­stru­ ada platformo (inkl. de filmoj de pro­ fesoroj k.s.). 13. Kunlabori kun la lingvomuzeoj. 14. Starigi laborgrupon aŭ utiligi jam ekzistantajn strukturojn (ekz. CED) por kunordigi universitatnivele intere­ sa­tojn kaj kunlabori kun la komisiono de ILEI pri universitatoj. 15. Ree ekzameni la amsterdamajn kon­­kludojn kaj realigi tiujn, kiuj ne es­ tis realigitaj, sed restas aktualaj.

Roberto Garvía

La ĉefa demando nun jenas: ki­el antaŭenigi ilin? Ŝlosilan rolon tiu­rila­te plenumos Angela Tellier, nova ESF-in­ ter­nacia kunordiganto de uni­ver­sitataj kon­taktoj kaj samtempe CED-kun­or­di­­ ganto. Dume okazos pliaj Nitobe-sim­­ pozioj kaj ankaŭ similaj neformalaj kun­venoj lige kun internaciaj Espe­ ran­­taj aranĝoj, inkluzive de la 92-a SAT-kon­greso en Barcelono (4-11 aŭ­ gusto 2019). Temas pri multflanka aga­ do plena de defioj sed ankaŭ de po­ tencialo, en kiu ni ĉiuj devus iel kun­ labori. Ĉu ni pretas?

La listo de partoprenintoj en la Nitobe-simpozio de Lisbono impresas, kaj kvante kaj kvalite: Javier Alcalde, Yevgeniya Amis, Joel Amis, Peter Baláž, Ulrich Brandenburg, Maria Butan, Sumi Chang (Atena), Duncan Charters, Johan Derks, Juan Diego Díaz, Pascal Dubourg-Glatigny, Jane Edwards, Enrique Ellemberg, István Ertl, Sabine Fiedler, Roberto Garvía, Michele Gazzola, Bharat Ghimire, Grant Goodall, Geoffrey Greatrex, Mireille Grosjean, Salomé Hug, Dennis Keefe, Christer Kiselman, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Jorge Antonio Leoni, François Lo Jacomo, Maria Majerczak, Vicente Manzano-Arrondo, Jose Manuel, Gaspar Martins, Rakoen Martens, Brian Moon, Claude Nourmont, Jukka Pietiläinen, Mariana Pitar, Philippe Planchon, Seán Ó Riain, Giridhar Rao, Orlando Raola, Jozefo Reinvart, Dorota Rodzianko, Zorana Sokolovska, Ida Stria, Sten Svenonius, Humphrey Tonkin, Bernhard Tuider kaj Nicolas Viau. Tamen, pluraj kialoj malfaciligis la ĉeeston de aliaj homoj. Kelkaj el la fakuloj esperantistoj kiuj montris intereson prie, sed bedaŭrinde ne povis partopreni, estis: Hèctor Alòs, Davide Astori, Toño del Barrio, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Guilherme Fians, Federico Gobbo, Wu Guojiang, Goro Kimura, Ulrich Lins, Francesco Maurelli, Chuck Mays, Karina Oliveira, Carlos Pesquera, Wendel Pontes, Esther Schor, Angela Tellier kaj Bengt-Arne Wickström. Deziris ĉeesti ankaŭ la eventon konataj profesoroj kaj esploristoj de la cetera mondo, kiel François Grin, László Marácz kaj Yael Peled. Krome, Robert Phillipson sendis bondezirojn al la simpozio, same kiel faris du membroj de la honora patrona komitato de la lisbona UK, nome Ana Aleixo kaj Aurélio Aleixo Corbal.

Esperanto

1331(1) Januaro 2019

5


Instrui interlingvistikon universitate Federico Gobbo La 3-an de decembro okazis stud­ tago en la Universitato IULM de Mila­ no, sub la titolo “Kia interlingvistiko hodiaŭ?”, kiun mi partoprenis per pre­lego post invito de Davide As­to­ri, profesoro pri lingvistiko en la Uni­ versitato de Parmo. Li petis pre­zen­ ton de mia sperto pri instruado de interlingvistiko sur universitata nive­ lo. En ĉi tiu artikolo mi resumas la en­ havon de tiu prelego, adaptitan al la esperantlingva publiko. Unue, oni devas noti, ke la alt­ instruaj institucioj, kiel universitatoj, politeknikoj kaj simile en la mondo estas 28 077, laŭ la kalkulo, kiun pub­ likigis en julio 2018 la Supera Konsi­lio de Sciencaj Esploroj, hispana ins­ titucio, kiu okupiĝas pri interretaj sta­ tistikoj kaj aparte pri altinstruado. En Nordameriko tiaj institucioj estas iom malpli ol kvar mil, dum en Eŭropa Unio ili estas pli ol tri mil. Mi havas fidindajn datumojn nur pri tiaj partoj de la mondo, kaj miascie la kursoj pri interlingvistiko estas entute nur dek du. Malaperas kiel ŝtono en maro! Ti­uj ĉi datumoj parte klarigas kial tu­te ne facilas enkonduki Esperanton apar­­te kaj interlingvistikon ĝenerale en uni­­versitatojn. Multaj kleruloj, kiuj svar­ mas en universitatoj, tre ofte simple scias nenion pri tiuj ĉi temoj. En 2008 okazis studtago en la Universitato de Amsterdamo. Ĉefor­ ga­nizis Wim Jansen, kiu tiutempe re­ gis la Amsterdaman katedron, por dis­kuti la temon pri instruado de Es­ peranto en universitatoj. Partoprenis homoj, kiuj gvidis universitatnivelajn kursojn de Esperanto en diversaj par­ toj de Eŭropo. Mi memoras apar­te la rimarkon de Detlev Blanke, laŭ mi la plej grava interlingvisto de la dua duono de la pasinta jar­cento. En tiu okazo li substrekis la gra­ve­con pro-

6

poni Esperanton ne kiel mem­staran kurson, sed kiel ĉefan parton de inter­ lingvistiko. Laŭ li nur tiamaniere oni povas atingi firman kaj sufiĉe al­ tan statuson de Esperanto kadre de universitato. Legantoj de la revuo Es­­peranto jam havas informojn pri la rilato inter interlingvistiko kaj Es­ peranto, danke al la artikolserio “In­ terlingvistiko por Esperantistoj”, kiu aperis sur ĝiaj paĝoj. Mi do ne pro­ fundiĝos en tiun temon ĉi tie. Tamen, substrekindas, ke almenaŭ laŭ la freŝ­­data raporto “Universitato kaj Es­pe­ ranto”, pretigita por ESF en Julio 2018, en multaj universitataj medioj tra la mon­do, kie Esperanto iel aperas, la ri­lato kun interlingvistiko aŭ ne es­tas klara, aŭ eĉ tute ne ekzistas. Ali­vorte, la vortoj de Detlev Blanke ne es­tis pro­ pre aŭskultitaj de multaj. Per­mesu al mi klarigi kial tiu rimarko tiel gravas. Mia sperto instrui interlingvisti­ kon komenciĝis ĝuste en 2008, kaj pro tio mi flugis tiam al Amsterdamo. Fak­ te, tiam mi estis gvidanta laboratorion en la Universitato de Milano laŭ invi­to de Paolo Valore, esploristo pri filozofio, dum unu jaro. En la itala situacio, la plej grava altlerniga institucio en Ita­lio en kiu interlingvistiko kaj Espe­ranto lu­das rolon, ne troviĝas en Mi­lano, sed en Torino. Fakte, mia plej lon­ga sper­to ĝis nun estas ĝuste en la Uni­versitato de Torino, kiel posteulo de Fabrizio Pen­nacchietti, emerita profesoro ne nur pri interlingvistiko kaj esperan­tolo­gio, sed ankaŭ (kaj ĉefe, ni agnos­ku tion) pri semida filologio. En la jaro 1998 mi defendis mian magistran te­zon pri socilingvistiko de Esperanto – kiu interalie gajnis la Premion Lapenna – kaj la referanto estis profesoro Pen­­ nacchietti. Post lia emeritiĝo mal­fer­ miĝis laŭkontrakta posteno, spon­­sorita de la Itala Instituto de Esperan­

to, kontraŭ malgranda sti­pen­dio. La kontrakton oni devas renovigi ĉiun uni­versitatan jaron. Gravas substreki la fakton, ke por malfermi tian kon­trak­ton, oni devis enkadrigi ne nur Es­ peranton sed ankaŭ interlingvistikon kiel subfakojn de lingvoplanado, kaj tiel sukcese gajni la atenton de la To­ rinaj socilingvistoj. Ekde 2011 ĉiu­ja­re la gajninto de tiu posteno estis mi. An­ kaŭ danke al la Torina sperto, en 2013 mi povis konvinki la kuratoriaron de la speciala katedro de la Universitato de Amsterdamo, ke mi estas taŭga ho­mo por katedruliĝi pro simila sperto. Fakte, en tiu jaro Wim Jansen emeritiĝis kaj oni bezonis trovi posteulon. Mi gaj­ nis la postenon, kaj do, ekde 2014 mi regule instruas interlingvistikon kaj Es­peranton tie, en du apartaj kursoj, kaj samtempe esploras pri ambaŭ te­ moj. Notindas, ke la speciala katedro en Amsterdamo estas unikaĵo, ĉar ĝi estas la sola en la tuta mondo kiu garantias la titolon de ordinara pro­ fesoro esplicite pro Esperanto. En la sinsekvo de ĉi tiu artikolo, mi volas klarigi la gravecon de in­ terlingvistiko por enkonduki Espe­ ranton universitate kaj espereble helpi al la starigo de situacioj similaj al la Amsterdama kaj al la Torina en aliaj partoj de la mondo. Unue, oni notu, ke la sciencfaka pozicio de interlingvis­ tiko ne estas fiksa, sed ŝanĝiĝas tra la jaroj, laŭ la epokoj. Antaŭ la Dua mond­milito, oni parolis ĉefe pri in­ter­ naciaj helplingvoj, kaj komparis ling­­voprojektojn alternativajn al Espe­ranto, sen ajna rigardo al la soci­ling­ vistika fakto, ke Esperanto suk­cesis for­mi stabilan komunumon – aŭ, pli precize, kolektivon – disan tra la mon­do, male al la aliaj. Post la Dua mond­ mi­lito, la komparo kun la rivaloj pres­ kaŭ malaperis en la fakliteraturo, kaj

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Rosalba Galati, Torina studentino pri Esperanto, ricevas diplomon pri Esperanto Masterclass en la Universitato de Liverpolo en 2014 (2014; fotis Peeter Aitai) interlingvistiko okupiĝis ĉefe pri kom­ paro de Esperanto kun aliaj solvoj de la internacia komunikado, aparte kun la internacia uzo de la angla. Sed la situacio draste ŝanĝiĝis ek­de la bitepoko, tio estas kiam estis in­ ventita la Tut-Tera Teksaĵo, en la fru­ aj 1990-aj jaroj. La videbleco de la ti­el nomataj lingvoj de malplejmultoj – ekzemple indiĝenaj, minoritataj, mi­ no­­rigitaj, aŭ kontestataj, kiel la signo­ lingvoj – trovis novan scenejon, kiu pli kaj pli grandiĝis paralele al la kresko de la uzantoj de interreto. Esperanto, sed ne nur, profitis de tiu situacio. No­ vaj planlingvaj projektoj aperis. Kelkaj el ili ne estis destinitaj al internacia komunikado, sed al artaj, beletraj aŭ fikciaj uzoj. Oni bezonis atendi kel­kajn jarojn antaŭ ol disvastiĝis la TutTera Teksaĵo dise tra la mondo. En la ĉi-jarcenta interlingvistiko gravas la jaro 2009. En tiu jaro, sur la mo­delo de la klingona, la lingvo de la alimondanoj en la fikcia universo de Star Trek, publikiĝis la dotraka kaj la navia. La dotraka venas de la fikcia mon­do de la populara televidserio La Ludo de la Tronoj, kaj en tiu fikcia mon­ do apartenas al homa popolo, noma­da, kies kulturo baziĝas sur la ĉevalo. Male

la navia, kiu aperis kadre de la filmo Avataro de la usona reĝisoro James Ca­­meron, apartenas al bluhaŭtaj ali­ mon­danoj, kiuj loĝas harmonie kun la naturo de la luno Pandoro. Oni ne devas subtaksi tiun novan branĉon de interlingvistiko, kiun mi ŝatas no­mi “Holivuda lingvistiko”. Multaj pro­ blemoj kaj solvoj de la klasikaj plan­ lingvoj – kiel Volapuko aŭ Esperan­ to – trovas alian kamplaboron en la kazo de Holivudaj lingvoj kiel la klin­gona, dotraka aŭ navia. Krome, mi konstatis, ke en la 2010-aj jaroj, la plej­multo de miaj studentoj – aparte en Amsterdamo – ekinteresiĝas pri interlingvistiko pro Holivuda ling­vis­ tiko, ne pro Esperanto (aŭ Vola­puko). Menciindas, ke kelkfoje ili ve­nas pro la fikciaj lingvoj de Tolkien, la fama oksforda filologo kaj verkisto, pri kio mi mallonge parolas. Poste, kiam la studentoj eksek­vas la kurson, ili malkovras, ke Esperanto estas tre interesa fenomeno, multe pli bunta ol tiu de la Holivudaj lingvoj. Sed, se mi ne parolus pri Holivudo en miaj klasoj, mi havus nur trionon de la studentoj enklase, kaj la nombro de la studentoj gravas por nedevigaj kur­soj. Gravas, ke oni ne konsideru

Ho­li­vudan lingvistikon nur kiel fiŝ­ kap­tilon de studentoj, por tiel diri. Fakte, ankaŭ esplorvidpunkte lingvoj kiel la klingona aŭ la dotraka estas in-­ teresaj, ĉar ili havas siajn rondojn da fanoj. Danke al tio, Esperanton oni povas kompari ne nur kun etno­ling­ voj internacie uzataj aŭ kun ling­voj de malplejmultoj sed ankaŭ kun aliaj plan­lingvoj, kiuj esplicite ne kon­kuren­cas kun ĝi. Alia stranga sed in­teresa kazo estas Tokipono, kiu iel popularas an­ kaŭ inter esperantistoj. Ju pli oni po­vas starigi esplorajn kaj instruajn li­ gojn kun aliaj partoj de lingvistiko – aŭ de historio kaj kul­turo ĝenerale – des pli la intereso al Esperanto alti­ĝas ne nur inter stu­den­toj, sed an­kaŭ inter kolegoj. Nur tiel la ŝan­coj starigi firman kurson en uni­versi­tato realismas. Kon­klude: ni fo­su nian sul­kon, sed sam­ tempe ni ne for­ge­su montri nian sulkon al niaj naj­baroj.

Al justa lingvopolitiko en Azio / Towards Equitable Language Policy in Asia / Azia ni okeru kouseina gengoseisaku ni mukete. Aktoj de la 5-a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Tokio, 2007. Red. Goro Christoph Kimura kaj Naoko Yoshida. Tokio: European Institute, Sophia University / JEI, 2008. 219p. 26cm. Trilingva: Esperanto, angla, japana. € 7,50

Al nova internacia lingva ordo / Towards a New International Language Order / Maixiang guoji yuyan xin zhixu. Aktoj de la 3-a NitobeSimpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Pekino, 25-26 VII 2004. Red. Lee ChongYeong kaj Liu Haitao. Rotterdam, UEA, 2004. 239p. 24cm. Trilingva: Esperanto, angla, ĉina. € 7,50

Al lingva demokratio / Towards Linguistic Democracy / Vers la démocratie linguistique. Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20-23 VII 1996. Red. Mark Fettes kaj Suzanne Bolduc. Rotterdam, UEA, 1998. 212p. 24cm. Trilingva: Esperanto, angla, franca. € 7,50

Esperanto

1331(1) Januaro 2019

7


IS grupo fine de la sesio kun Ulrich Lins

Intervjuo kun Ilona Koutny Intervjuis Javier Alcalde, kompletigis Yevgeniya (Ĵe­nja) Amis Prof. Ilona Koutny estas tre konata en Esperantujo: interalie, pro la gvida­ do de la postdiplomaj studoj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio en UAM, Poznano (Pollando), kunredaktado de la ampleksega HungaraEsperanta vortaro, parolsintezo, verkado, instruado, eldonado, kaj multe pli (legu la artikolon pri ŝi en la ĉi-jare aperinta enciklopedio Nia Diligen­ ta Kolegaro). Nun ŝi ricevis la 16-an premion de la FAME-fondaĵo por specialaj meritoj rilate la antaŭenigon de la internacia interkompreni­ĝo. La 20-an de oktobro 2018 la urbestro de la urbo Aalen, Thilo Rentschler, kune kun Andreas Emmerich, la prezidanto de la FAME-fondaĵo, transdonis al prof. Koutny tiun ĉi renoman kulturpremion de la Fondaĵo Alois Mei­ ners, dotitan per 3 000 eŭroj. Elkorajn gratulojn, Ilona! I.K.: Dankon, mi estis kortuŝita, tio es­ tis rekono kaj bela donaco por mia 30-jara universitata kariero dediĉita al la instruado de esperantologio kaj in­ terlingvistiko en du landoj. Vi estas bone konata en Esperantujo kaj ankaŭ inter la fakuloj pri interlingvistiko. Ĉu vi povus koncize klarigi de kie vi venas kaj kion vi faris ĝis nun?

I.K.: Mi naskiĝis en Budapeŝto (ĉef­urbo de Hungario), tie mi finis mi­ajn universitatajn studojn, krom ma­te­matiko kaj la franca filologio la Es­pe­ranto-fakon de la Eötvös Loránd-Uni­­ver­ sitato (ELTE). Poste mi ankaŭ dok­­to­ riĝis tie pri lingvistiko (1990), mi el­la­ boris instruprogramaron kiu uzis sin­­tezitan parolon hungaran kaj Espe­­rantan por instrui lingvojn per ko­m-­­ pu­tilo. Dum tri jardekoj mi esp­lo­ris terenojn de komputa ling­vis­tiko: oku­piĝis pri parolsintezo (kun kolego ellaboris la Esperante parolantan si­ste­­ mon Esparol), leksikografio kaj kontri­buis ankaŭ al la iama maŝintradu­ka projekto DLT (prilaborata en Utrecht). Ankaŭ mia habilitiĝo rilatis al tiu te­reno, sed jam en UAM, Poznano, Pol­lando.

8

Nuntempe en kiuj projektoj vi laboras?

I.K.: Nun mi redaktas la duan parton de materialoj de la 4-a Interlingvisti­ ka Simpozio (kiu okazis en septembro 2017) por eldono en la revuo JKI, poste sekvos la serio de lernolibroj por la Interlingvistikaj Studoj. Dum pli ol 20 jaroj maturiĝis la studmaterialo kaj ni planas eldoni serion da lernolibroj por la studentoj kaj interesiĝantoj pri es­pe­rantologio kaj interlingvistiko. La prov­eldono de la unua lernolibro ape­ris por la jubilea interlingvistika se­ sio antaŭ unu jaro: temas pri Inter­ling­ vistiko de Vera Barandovská-Frank, kiu dekomence gvidas la kur­sojn pri in­ter­ lingvistiko (unuavice planling­vis­tiko) kadre de la Studoj. Sekvos poste la vo­ lumo pri Komunikado kaj kulturo. Mi intencas verki ankaŭ lingvistikan pris­kribon de Esperanto, ja tion mi ins­truas. Mi komencis verki trilingvajn tem­ vortarojn kun Esperanto meze antaŭ multaj jaroj, mi ŝatus tiun projekton daŭrigi, sed mi devos trovi tempon... Nu, kaj bone progresigi la trijaran stu­ dadon de la aktuala grupo.

Vi diris, ke vi komencis lerni Esperanton en la universitato.

I.K.: Jes, mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. Jam antaŭe mi aŭdis pri la facileco de Esperanto. Unue mi volis rapide lerni ĝin kaj poste daŭrigi per aliaj lingvoj, sed kaptis min la fleksebla strukturo de Esperanto (komforta sento, ke la ling­vo adaptiĝas al mi, ne mi devas adapti­ĝi al la lingvo) kaj la etoso de la Es­pe­ ranto-fako, kiun kreis István Szer­da­ helyi, ĝia fondinto kaj gvidanto (196687). Li provis trovi por siaj gestudentoj iun interesan eblon, doni al ili taskojn kiel tradukado, redaktado ktp. Mi po­ vis tiel staĝi en CDELI (Centro de Do­ kumentado kaj Esploro pri la Internacia Lingvo en La Chaux-de-Fonds, Svislando) en 1975 kiel studentino, kio en tiu tempo estis granda afero kaj restas por mi nefor­gesebla travivaĵo. Tie mi ekŝatis ankaŭ la montojn. Cetere antaŭ nelonge oka­zis la 60-jara jubileo de CDELI, kiun kunfestis ĝia fondinto, sindediĉa tut­ viva kunlaboranto, Claude Gacond. Post reveno el Svislando, ĉu vi daŭrigis vian laboron kun profesoro Szerdahelyi?

I.K.: Post kelkaj jaroj da laboro en te­ renoj de komputa lingvistiko István Szer­dahelyi invitis min daŭrigi lian la­ boron en la universitato. Bedaŭrinde, li mortis tro frue en 1987, do antaŭ pli ol 30 jaroj. Estas tempo rememori li­an pioniran rolon en la fondo de kom­­ pleksa universitata instruado de inter­­ lingvistiko kaj esperantologio, en la el­laboro de studprogramoj, lerno­libroj kaj entute la enkonduko de espe­ran­ tologio en la sciencan esplora­don, kro­ me ĝian prezenton al la ekstera mon­do de lingvistoj kaj instruistoj.

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


I.K.: Mi tuj ekagis ĉi tie ankaŭ rilate Es­ peranton kun la subteno de la tiama di­ rektoro de la Lingvistika Instituto, prof. Jerzy Bańczerowski. La rektoro ak­cep­ tis mian iniciaton de postdiplomaj in­ter­lingvistikaj studoj en 1997, kaj la unua grupo startis en la studjaro 1998/99. La studoj apartenas al la normala oferto de UAM. En septembro 2017 ni festis la 20-jariĝon de la studoj (raporton vidu: http://interl.amu.edu.pl). Oficialaj postdiplomaj studoj en Es­pe­ ranto! Bonvolu klarigi al ni kiel ili fun­k­cias. Mi imagas, ke multaj studentoj venas el aliaj landoj.

Ilona Koutny Mi imagas, ke lia frua forpaso lasis kel­ kajn projektojn ne finitaj.

I.K.: Mi transprenis liajn taskojn en la universitato kaj finis ankaŭ la kune komencitan Hungaran-Esperantan vorta­ron (kiu kun siaj ĉ. 65 mil leksikaj unu­oj estas unu el la plej grandaj Esperantaj vortaroj), kiu povis aperi fine nur en 1996. Mi okupiĝis pri Esperanta ling­ vistiko krom la instruado de la lingvo. Kun la kolegino d-rino Zsuzsa VargaHas­­zonits ni fondis la internacian Espe­ranto-fakon, kiun en la 90-aj jaroj finis deko da homoj el diversaj landoj akirinte magistran diplomon pri Esperantaj lin­ gvo kaj literaturo en ELTE. Tamen, iam vi ŝanĝis universitaton kaj landon, kaj vi vivas nun en Pollando...

I.K.: Pro ŝanĝo en mia privata vivo (ge­ edziĝo kun la pola esperantisto, Zbig­ niew Galor, kiun mi ekkonis dum stu­ denta interlingvistika seminario en Pol­lando) fine mi transloĝiĝis en 1997 en Pollandon, kie en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pozna­no funk­ ciis jam hungara fako, kie mi ekhavis laboron. Mi instruas hungarajn lingvis­ tikon kaj lingvon, kaj ekde 2010 mi es­tas estro de la Finn-ugra Katedro. Ceter­e, same en 2017 ni festis la 25-jariĝon de la hungara fako organizante internacian hungarologian konferencon. En la Universitato Adam Mickiewicz, krom la hungaraj studoj, vi ankaŭ re­ prenis Esperanton.

Esperanto

I.K.: La studoj daŭras 3 jarojn kun po unusemajnaj restadoj en UAM en ĉi­uj semestroj. Tio postulas multe da sin­ dediĉo de la partoprenantoj, kiuj ve­nas el diversaj landoj, eĉ el diversaj kon­tinentoj. En la lastaj tri grupoj ĉiam estas brazilanoj, en la nuna estas ankaŭ partoprenantoj el Ĉinio, Koreio, Tur­ kio kaj Usono. Sed apenaŭ estas poloj! Krom la bonetosaj intensaj semajnoj kun interesaj prelegoj (raportoj pri la se­sioj troviĝas en la retejo de la studoj) necesas ankaŭ hejme diligente labori pri la ricevitaj taskoj, legi artikolojn kaj plenumi iujn taskojn rete, por kiuj Edukado.net donis platformon. Kiom da homoj studis kaj diplomiĝis dum la pasintaj 20 jaroj kaj kiom restas aktivaj?

I.K.: Ĝis nun komencis studi en la an­ taŭaj 6 grupoj 122 gestudentoj el 30 landoj (ja ĉiun trian jaron rekomenciĝas la studoj) kaj ĉ. la triono el 17 landoj dip­lomiĝis. Ili plejparte aktivas en la movado kaj instruado de Esperanto, mi mencias nur kelkajn konatajn nomojn: Petro Baláž, Marc Bavant, Kirilo Brosch, Ivan Colling, Nina Daniljuk, Andreas Emmerich, Paweł Fischer-Kotowski, Mi­­reille Grosjean, Anne Jausions, Mal­gor­ zata Komarnicka, Suso Moinhos Par­ davila, Mónika Molnár, Fernando Pi­ta, Szabolcs Szilva, Rafael Zerbetto, Pe­ter Zilvar. Ĉu vi havas la subtenon de iu institucio aŭ fondaĵo?

I.K.: ESF (Esperantic Studies Foun­ da­tion) kaj Edukado.net provizas per sub­teno certajn gestudentojn. Se oni

1331(1) Januaro 2019

fa­ras donacon per la programo AMU Poznanon (esperantic.org/amu), la gestu­ dentoj ricevos pli, dank’ al ESF, kiu duobligas la donacojn faritajn kadre de tiu programo. Sed necesus tamen pli granda helpo, ja iliaj vojaĝoj kos­tas multe, ekz. deflanke de la landaj aso­cioj aŭ ILEI-sekcioj. Tiuj studentoj poste po­vos fari utilan laboron por Esperan­ to en sia lando. La andaluzia kaj la brazila asocioj jam helpas iujn siajn sam­landanojn por partopreni la stu­ dojn. Estas defio ne nur komenci, sed ankaŭ fini la studojn. La lasta grupo el tiu vidpunkto estis tre efika, ja 11 gestudentoj (el la komencantaj 26) tra­ pasis sian lastan ekzamenon kaj de­ fendis sian diplomlaboraĵon en sep­ tembro 2017. Iuj atendeble pli poste fa­ros. Cetere, la kunlaboron kun aliaj uni­ver­ sitatoj helpas la Erasmus-projekto. Tiel ni jam akceptis por niaj studoj kolegojn el la Universitato de Leipzig, prof. Sa­ bine Fiedler kaj d-ron Kirilo Brosch, aŭ Kristin Tytgat el la Brusela Universitato, kiun ankaŭ mi kaj Michael Farris vizitis. Ĉu vi povus mencii aliajn profesorojn, kiuj kunlaboras en tiuj ĉi studoj?

I.K.: Kvankam la studoj havas stabilan lokon en la universitato, krom mi nur unu alia kolego, Michael Farris, kiu in­struas ĝeneralan lingvistikon, estas kon­­stanta dungito de la universitato (li por instrui la anglan). La aliaj kurs­ gvidantoj same alveturas por la sesioj el diversaj landoj reprezentante diver­ sajn universitatojn (ekz. profesoroj Ve­ra Barandovská-Frank, Humphrey Ton­ kin, Aleksander Melnikov, Nicolau Dols – por nur mencii tiujn, kiuj kon­ tri­buis laste). Kiu estas la rilato inter la studoj pri in­ terlingvistiko kaj la simpozioj pri in­ terlingvistiko, kiuj ankaŭ okazas en Poz­ nano?

I.K.: La interlingvistikaj simpozioj – organizataj ĉiun trian jaron, kiam fini­ĝas la 3-jara studproramo kaj reko­ men­ciĝas – altiras pli kaj pli da par­ top­renantoj kaj ne nur esperantistojn (ofi­cialaj lingvoj: Esperanto, angla kaj pola). Tion pruvas la pasintjara sim­ pozio kun pli ol 80 partoprenantoj el 25 landoj, kun sesioj pri lingvopolitiko,

9


Mi spertis tiun kunlaboron, parto­ pre­ nante la simpozion. Ĉu vi ha­ vas iun konkretan projekton por faciligi kun­laboradon de esploristoj esperantistoj kaj neesperantistoj?

I.K.: Ligiĝas al la Studoj ankaŭ la an­ glalingva kurso pri internacia komu­ nikado kaj internaciaj lingvoj, kiun mi gvi­dis kun mia kolego Michael Farris por la gestudentoj de la Lingvistika In­ stituto kaj Erasmus-studentoj dum 5 jaroj kaj post paŭzo ni denove anon­cos ĝin. La pli vasta temaro de kursoj kaj de simpozioj ebligas kunlaboron kun neesperantistoj. Tio estas grava afero, ke ni montru niajn rezultojn kaj ligojn kun aliaj terenoj al kolegoj-lingvistoj. Okazis la unua doktoriĝo pri inter­ lingvistiko ĉe mi en 2016 (Ida Stria), ki­am unu el la recenzantoj, prof. Jerzy Bar­tmiński, fondinto de la skolo pri lingva bildo de la mondo, ekinteresiĝis pri la Esperanta flanko, kiun esploris Ida, kaj invitis nin kunlabori en lia projekto. La dua doktoriĝinto (Michał Kozicki en 2018) bazis sian esploron pri la planado de la amhara lingvo sur la planado de etnaj kaj artefaritaj lingvoj. Unu el la recenzantoj estis prof. Vera Barandovská-Frank. Tiuj temoj nepre memorigas nin pri in­ ternaciaj lingvaj rilatoj. Kiel vi vidas la mondon koncerne la lingvan justecon?

I.K.: Pri justeco estus malfacile paroli rigardante la nunan komunikadan re­ ĝimon. La angla havas pli kaj pli gran­ dan rolon en la plej diversaj terenoj de la vivo: ekonomio, scienco, turismo, kul­­turo... Plej malbone estas vidi, ke la landoj mem subiĝas al tiu tendenco, ili enkondukas la anglan ofte kiel la unuan kaj devigan fremdan lingvon en la bazlernejojn, kaj kiel eble plej frue, ekz. en Pollando jam de la unua ler­­ nojaro. Tiel jam ne estas eblo propo­ni Esperanton kiel lernfaciligan lingvon antaŭ la aliaj fremdaj lingvoj. Por bone komuniki en la angla necesas ta­men investi multajn jarojn, tiel ĉiam res­ tas granda procentaĵo de homoj, ki­ uj restas ekskluditaj el la informfluo.

10

Same en la universitata, scienca medio publikaĵoj en la angla pli gravas, ol na­ cilingvaj, projektoproponon al EU eb­las prezenti nur en la angla lingvo. Es­ tas strange, prezenti ekz. lingvistikajn artikolojn pri la hungara aŭ la pola lin­ gvo unuavice en la angla lingvo por publiko kiu ne parolas la hungaran aŭ la polan. Kompreneble, tiu diskonigo ne­cesas, kiel ankaŭ kaze de Esperanto, sed temas nuntempe pri misproporcio. En tiu kadro, kiun rolon povus ludi Es­ peranto?

Ilona Koutny ĉe Nitobe-simpozio en Lisbono

planlingvoj kaj diversaj aspektoj de es­ perantologio (lingvistiko, literaturo kaj instruado). Raportoj troviĝas en nia retejo.

I.K.: Esperanto havas rolon en la ami­kaj rilatoj en la tuta mondo, sed ĝi povas havi rolon ankaŭ en la komunikado de sciencaj kaj fakaj kontaktoj. Eblas re­ aligi projektojn, kie partoprenas espe­rantistoj kaj uzas la lingvon en in­ter­ na komunikado. Tiel okazis ekz. en la eŭropunia projekto lingvo.info, tiel an­ kaŭ informoj pri kaj en Esperanto estis aldonitaj. Simile okazis en la MIMEprojekto. Mi uzas miajn kontaktojn kun espe­ rantistaj esploristoj por plilarĝigi la kontribuantaron de la universitata lin­ g­vistika revuo JKI (“Lingvo. Komu­

nikado. Informado”, http://jki.amu.edu. pl), kies kunredaktoro mi estas. Inter­ lingvistiko, esperantologio ĉeestas nor­ male en la enhavo de la revuo. Ĝis nun ĉiuj artikoloj havis Esperantan resu­mon, kaj ekde 2017 eblas publikigi an­ kaŭ esperantlingvajn artikolojn. Ĉu vi estas optimisma koncerne la es­ tontecon de Esperanto? Kiuj estas la nunaj defioj de la Esperanto-movado?

I.K.: Tre optimisma koncerne la Es­ pe­ranto-movadon mi ne estas, ja ek­ zis­tas tiom da ebloj en la mondo, ke Esperanto perdiĝas inter ili, ĝi ne plu estas fenestro al la mondo, ki­el iam estis, ekz. en la socialismaj lan­doj. Ho­moj serĉas plenumon de siaj inte­re­­soj kaj Esperanto ne donas tujan pro­ fi­ton. Krome la mondo baraktas kun gravaj problemoj kiel militoj, migrado, katastrofoj. Ĉu Esperanto povus helpi? Kiel oni povus atingi interkonsenton koncerne lingvon? Tamen ni devas daŭrigi nian streba­don, ja ni scias, ke Esperanto povus esti utila pli grandskale, eĉ ekonomian uti­ lon ĝi havus (kiel la Grin-raporto tion pruvis en 2005). Lingvoinstruado kaj in­ternacia komunikado kostus malpli kaj estus pli efika. La movado devus tro­vi pli da ebloj por allogi la homojn, pli uzi Esperanton ekz. en la turismo kaj komerco. Se komencantoj ne trovas sian lokon en la Esperanta medio, ili perdiĝas. Kion ni povas oferti al la cent­ miloj da homoj, kiuj komencis lerni Esperanton per Duolingo krom kelkaj in­terparoloj per Ekparolu? Interesa lin­ gvo, pli facile lernebla lingvo. Sed kio pli poste? Kion vi dirus al homo, kiu ĵus malkovris Esperanton?

I.K.: Ĝuu la flekseblecon de la lingvo, la multflankecon de ĝia kulturo kaj la internaciecon de la lingvokomunumo! Se vi volas pli profundiĝi en ĝian stu­ don, aliĝu al la Interlingvistikaj Studoj! La intervjuo grandparte aperis kata­ lune en la Kataluna Esperantisto 2017/ decembro Pli da informoj Pri la programoj: http://interl.amu.edu.pl Donaci al la programo AMU Poznanon: http://esperantic.org/amu

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Kion diris Bertrand Russell pri Esperanto al sia studento M.H. Sahebzamani? Said Baluĉi Sojle de la 88-jariĝo (28.01.1931) de tiu studento, se mi retrorigardas, el inter tiom da liaj aktivadoj, plej unue mirigas min lia kuraĝo. Ne par­ ti­zana kuraĝo, kiu kaŭzas morton kaj mortigon en despota socio sen akiri ajnan sistemŝanĝon, sed saĝa kuraĝo, kiu iam kondukis lin al la tiama ori­ enta Germanio por ekstudi Das Ka­ pital de Karl Marx en la originala li­n­gvo ĉe ideologo de la komunista par­ tio, por ne fidi nur al tradukoj, kaj kiu iam kondukis lin al Anglio por tri se­ mestrojn studentumi junaĝe ĉe la fama filozofo Bertrand Russell (1872–1970) kaj dume demandi lian moŝton i.a. pri Esperanto! Kion diris Bertrand Russell, tio kompreneble gravas por niaj his­to­ri­ istoj, sed por mi pli gravas tia mem­

Bertrand Russell

Bertrand Russell kaj Sahebzamani

stara pensmaniero, kiu, anstataŭ pro­ pagandi tiun aŭ tiun ĉi ideologion, kuraĝigis nin memstare pensi. D-ro prof. M. H. Sahebzamani tre bone konas ideologiojn kaj pens­ manierojn kaj danke al sia studado ĉe Russell lertas pensi logike kaj in­strui logikan pensmanieron. Tial lia kon­ duto en la Esperanto-movado estas iom malfrue digestita! Dum la furoro de la Esperantomovado en Irano (1974-1980), li ade avertis ke kluba kaj asocia aktivadoj, kvan­kam bonaj, ne sufiĉas. Esence kon­­duki Esperanton en la edukadon en­­ra­ dikigos ĝin. Li okazigis 145 bazkursojn kaj 43 mezkursojn kaj ankaŭ gvidis 12 uni­ versitatnivelajn studojn pri Espe­ranto, el inter kiuj ankaŭ mian magistrigan di­sertacion kiu temis pri esperantigo de persaj prozaj kaj poeziaj specime­ noj. Dum plej multaj el tiuj, ofte ekstre

M.H. Sahebzamani

mal­facilaj, aktivadoj akompanis lin Ĵila Sedighi, sen kies lerto kaj entuziasmo la irana movado ne estus tiom vigla. Kaj hodiaŭ li plej feliĉas, ĉar la universitato “Jame Elmi Karbordi” apr­obis ke Esperanto estu unu el la (sub)branĉoj de ĝiaj tradukfakoj. Liaj Esperanto-aktivadoj, kaj plej unue verki decan lernolibron, sendube estas modelo por MONA-landoj. Li verkis la faman lernolibron La dua lin­ gvo. La nunaj iranaj esperantistoj, ĝe­­ne­­rale, spertis la periodon de la ver­da do­ mo, kiun li luis proksime de la Tehra­na Universitato kaj tie li instruis Espe­ran­ ton ekde 1980 ĝis 1991. La memoroj forportis min. Do, jen la eldiro de Bertrand Russell pri Es­ peranto: “Inter la lingvoj, Esperanto estas la plej proksima al la matematika kaj logika idealo pro sia senescepta re­ gularo”.

Esperanto kaj Unesko-Kuriero prezentitaj dum universitata konferenco Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova La 9-an de novembro ni parto­ prenis en la 9-a Tutrusia scienc-prakti­ ka konferenco “Amasaj komunikiloj en multpolusa mondo: problemoj kaj per­spektivoj”, kiu okazis en Moskvo, Rusio. Ĝin organizis la filologia fakulta­to de la Rusia universitato de amikeco in­ter popoloj (RUDN). Tie ni prelegis pri “Literatura re­ cenzado en la revuo Esperanto” (An­ na) kaj “Unesko-Kuriero en Esperanto” (Di­ma). Fine de novembro ambaŭ ni­ aj prelegoj aperos paperforme en la libro de la konferenco. La temoj pri Es­pe­ranto vekis intereson ĉe la parto­

Esperanto

pre­nantoj: studentoj, profesoroj, sci­ en­cistoj ktp. Oni sufiĉe serioze akcep­ tas informojn pri la instruado de nia lingvo en pluraj rusiaj universitatoj. Ankaŭ pasint­jare ni partoprenis en tiu ĉi konferenco (la 8-a). Tiam ni rakontis pri la sperto de la redaktado

1331(1) Januaro 2019

de Esperanto kaj pri Esperanto en in­ terreto. En la universitato RUDN okazas priesperantaj esploroj kaj regulaj di­ versnivelaj Esperanto-kursoj, kies kurs­­finintoj ricevas oficiale agnos­ka­tajn dip­lomojn.

11


La Zaozhuanga Universitato de Ĉinio, Nia Stelo Sun Mingxiao (Semio) La Zaozhuanga Universitato de ori­enta Ĉinio funkciigas edukadon de bakalaŭra Esperanto-fako kun kvar­ja­ ra studo ekde 2018, sub la subteno de la Ĉina Ministerio de Eduko. 25 ge­stu­ dentoj el la tuta provinco Shandong es­tis ekzamenitaj kaj ankaŭ la studan­ taj en la Fremdlingva Instituto de la universitato. Dum la unua semestro s-ro Li Weilun, la eksprezidanto de Pe­ kina Esperanto-Asocio, kaj la vicpro­ fe­soro de la Pekina Universitato de Lin­gvaj Kulturoj, d-ro Maciej St. Zięba, instruas Esperanton al ili. La fako es­ tas unika en ĉinaj universitatoj, eĉ en la mondo, tiel venis kaj venos al ni mul­taj admiroj, aplaŭdoj, sed ankaŭ timoj kaj duboj.

Bak Giwan instruas

stu­dentojn de Esperanto por EPĈ kaj ĈRI. La instruistoj, edukitaj de ĈEL, emeritiĝis de la universitatoj kaj Ĉina Amaskomunika Universitato ne daŭre varbis studentojn por lerni Es­ peranton, tial la voĉo de Espe­ra­n­­­to en universitatoj fariĝis pli kaj pli mal­alta. Iuj esperantistoj akti­vas en uni­ver­ sitato, pli ol dek univer­sita­toj havas nedevigajn kursojn de Es­pe­ran­to, sed la influo ne estas gran­da.

1. La ĉina situacio en la tereno de fremdaj lingvoj Ĉinio estas granda lando, en kiu oni vaste instruas la anglan lingvon, kaj tial multaj popolanoj konsideras la anglan kiel la mondan lingvon. La edu­ ka­do de la lingvo estas vasta kaj lerta. La socio bezonas multajn instruistojn de la angla. La lingvo estas necesa ekza­ menfakoo por postenoj en multaj kampoj, eĉ en ordinaraj postenoj. Tial la angla lingvo estas honorata kiel simbolo de sukceso. Pri tio la merkato de in­ struado de aliaj fremdaj lingvoj ne es­ tas granda, inkluzive Esperanton.

4. Esperanto-Muzeo en la universitato

2. Esperanto en ĉinaj universitatoj

3. Esperanto en la Zaozhuanga Universitato

En la 80-aj jaroj de la pasinta jar­ cen­to Ĉina Esperanto-Ligo okazigis 8 kursojn de instruistoj de Esperanto por universitatoj, tiam pli ol 50 uni­ versitatoj funkciigis nedevigan ins­ truadon de Esperanto. La Ĉina Amas­ komunika Universitato havis dufoje

La universitato estis Zaozhuan­ ga Normala Kolegio antaŭ 2004. Za­ ozhuanga Esperanto-Asocio fondiĝis en 1987, la asocio movadis depende de la kolegio, tiam la estro de la kolegio es­tis la prezidanto de la asocio, kelkaj instruistoj komencis lerni Esperanton.

12

De 2003 sinjoro Sun Mingxiao (Se­mio), la delegito de UEA en Zaozhuang, pro­fesie eniris la universitaton post la falo de lia lernejo. Li senĉese kaj klo­ pode enkondukis Esperanton en la universitaton. De 2006 ĝis 2010 Zao­ zhuanga Esperanto-Asocio okazigis In­ ternaciajn Festivalojn de Esperanto en la universitato sub lia iniciato kaj klo­ podo, tiel ke iuj instruistoj kaj oficistoj iom post iom ekkonis kaj akceptis Es­ peranton. De 2011 la universitato funk­ ciigas kursojn de Esperanto kiel ne­devigajn aŭ liberajn lecionojn; ĝis nun pli ol 1500 gestudentoj el la universi­ ta­to lernis Esperanton tie. D-roj Sasa­ki Teruhiro el Japanio, la eksprezidanto de KAEM, kaj Bak Giwan el Koreio, Sato Ryusuke el Japanio, sinjorino Li Hui kaj sinjoro Semio movadis kaj ins­ truis tie. En la universitato troviĝas la tre aktivaj Shandonga Esperanto-Klu­ bo kaj Junulara Esperanto-Asocio.

De 2012 la universitato komencis prepari Esperanto-Muzeon kaj en la dua jaro la muzeo kun 680 kvadrataj metroj estis sukcese konstruita kunlabore kun Ĉina Esperanto-Ligo. Dum 5 jaroj 41 900 vizitantoj el pli ol dek landoj kaj Ĉi­ nio vizitis la muzeon. Nun la muzeo posedas 40 000 kolektaĵojn el 60 lan­ doj, inter kiuj estas 2700 ŝtataj histori­ aj restaĵoj de Ĉinio. La muzeo estas re­gistrita kiel landa kaj provinca bazo de edukado kaj popularigo de sociosciencoj. Dum 5 jaroj la muzeo kom­ pilis kaj eldonis librojn: Ĉina Historia Heredaĵo pri Esperanto (15 volumoj), Mo­zi, Historio de UEA, Historio pri Japana Esperanto-Movado, Bazo de Espe­

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Semio

ranto. Kelkaj libroj gajnis premiojn de la urbo-domo kaj universitato. Nun nova korto de la universitato estas kon­­struata en nova urbo de Zaozhu­ ang apud ekspresa fervoja stacio; en la nova korto estos nova EsperantoMuzeo kun 5000 kvadrataj metroj. La universitato jam en la Lisbona UK sub­ skribis kontrak­ton kun UEA kaj ILEI por kunlaboro. La stelo de Espe­ran­to en la universitato pli kaj pli brilas. 5. Nia Espero Esperanto jam radikas en la uni­ ersitato, la estraranoj de la uni­ver­­ v sitato tre simpatias Esperanton, pro­ fesoro Cao Shengqiang, la ĉefa estro de la universitato lernas Esperanton de 2011 kaj estas elektita kiel vicpre­ zidanto de Ĉina Esperanto-Ligo. Dum la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, oka­ zigita en la universitato, li deklaris, ke la universitato estas hejmo de es­perantis­ toj, kaj ke oni ofte vizitu la hej­mon.

Por la profesia laboro de la stu­ dentoj pri Esperanto ni donas al ili an­ kaŭ le­cionojn de la angla lingvo, amas­ko­muniko, interreta komerco kaj ali­aj. Ni donos al ili la eblon plue studi ling­ vistikon en Pollando kaj aliaj landoj. Se legantoj havas proponon kaj opinion, kontaktu nin.

Post varbado de ĉinaj studentoj multaj fremdlandaj junuloj, precipe el afrikaj landoj, sendis al ni mesaĝojn por montri sian volon studi Es­pe­ran­ ton en Ĉinio; ni klopodas efekti­vi­-gi ilian volon. Se vi havos iujn demandojn, vi po­ vas turni vin al la aŭtoro: Semio@163.com.

Kalejdoskope En novembro Amri Wandel in­ struis du pliajn kursojn en la serio de koncizaj Esperanto-kursetoj en israe­ laj mezlernejoj, kadre de la projekto “Nicocot” (vidu Esperanto, junio 2018, p. 163). Komence de novembro 17 ler­­­nantoj de la deka grado finis la tri­­an kurson. Ili prezentis dialogon pri Es­peranto antaŭ 200 el siaj sam­ler­ne­ janoj en la resuma kunveno. Fine de novembro komenciĝis la kvara kurso, kun 12 gelernantoj en alia lernejo, am­ baŭ kursoj okazis en la urbo Modiin. En Tel-Avivo komenciĝis fine de novembro Esperanto-kurso por pro­ gre­santoj, instruata de Doron Modan. Laŭ la listo aliĝis 10 personoj. Ĝi es­ tas por la finintoj de la komencan­to-kurso kiu finiĝis en julio. Kelkaj el ili ĉeestis preparajn senrustigajn lecio­ nojn instruatajn de Mikaelo Lineckij. Komence de februaro 2019 es­tas planata Esperanto-kurso por komen­ cantoj, instruota en la Tel-Aviva klubo, i.a. por tiuj, kiuj ne trovis lokon en la antaŭa komencanto-kurso, al kiu petis

Esperanto

aliĝi pli da lernantoj, ol estis loko en la al ni Historion de la mondolingvo, tri jar­ salono (vidu Esperanto 2018:5, p. 105). centoj da serĉado. La libron tradukis, pri­laboris kaj redaktis Nikolao Hoh­ Renkontiĝo de lov kaj N. Nekrasov. Drezen verkis la esperantlingvaj verkistoj antaŭparolon por la unua eldono en Dum la lastaj 15 jaroj septembre Moskvo la 3-an de marto 1931. Li es­ okazas en la vilaĝo Hrašćina, en la bi­ tis mortpafita en Moskvo la 17-an de eno de la verkistino Spomenka Štimec, oktobro 1937. Rusajn esperantistojn Renkontiĝo de esperantlingvaj verki­ “tra­fis feliĉ'" havi tian verkiston, kiu li­stoj kaj tradukistoj. En la ĉi-jara fo­ terature prilumas ilian Esperantan kuso estis la nova verko de Mikaelo his­torion. La literatura aranĝo sub Bronŝtejn Mi stelojn jungis al revado, pri aŭs­picio de Akademio Literatura de kiu parolis la aŭtoro mem. La ver­ko Esperanto allogis tridekon da aŭs­kul­ tantoj kaj es­tis organizita de Kroata Esperanto-Li­go kaj Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina. La aranĝo anon­ cis, ke en oktobro okazos en Padova la lanĉo de la itala traduko de la ver­ ko de Spomenka Šti­mec Ombro sur interna pejzaĝo ĉe La foiro de vortoj. es­tas siaspeca fikcia kompletigo de la La verkon italigis Carlo Minnaja kaj Danĝera lingvo de Ulrich Lins, ins­­pi- Giulio Cappa. Dum la aranĝo muzikis ri­ta de la plej kruelaj jaroj de la ru­sa Mikaelo Bronŝtejn kaj enkondukis ĝin historio. En la fokuso de la libro estas koncer­to de la junaj zagrebaj perkutistoj la esperantisto kaj lingvisto Ernest Ne­nad Sinkauz kaj Josip Končić. La 17Drezen, kiu transprenas la gvidadon an de septembro Mikaelo plur­lingve de la rusa Movado per la metodoj de koncertis publike en la kul­turdomo de Stalin kaj mem baldaŭ pereas, lasante Hrašćina por la loka pub­liko.

1331(1) Januaro 2019

Foto: Davor Klobučar

Abundas Esperanto-kursoj en Israelo

13


Turku

Universala Kongreso

Iom pri la ekskursoj dum la 104-a Universala Kongreso En okcidento ni konatiĝos kun Tur­ku, la plej malnova urbo de la lan­do, kaj ankaŭ vizitos la proksimajn me­zepokajn urbojn Naantali kaj Rauma. En Naantali loĝas nuntempe ankaŭ la Mumintroloj kaj Rauma estas konata en Esperantaj rondoj pro la raŭmismo. Apud Turku situas observatorio, kie laboris la esperantista astronomo Yrjö Väisälä. Ni aŭdos pri liaj vivo kaj la­ boro dum la vizito tie. Ĉu vi memoras el kiu vilaĝeto Os­ mo Buller venis al Roterdamo? Dum la norda ekskurso vi vizitos lian hejm­regionon Taivalkoski, kie boa­coj va­ gadas en la vastaj pejzaĝoj. En Tai­ val­koski troviĝas ankaŭ la Arbaro de Za­menhof, fabela arbaro kun arboj no­ mumitaj de vizitantoj el la tuta mon­do. Dum la milita tempo tie laboris militkaptitoj i.a. el Pollando, pri kies vivo Roman Dobrzyński kunlabore kun Osmo faris la filmon Reveno al Finnlando. Antaŭ Taivalkoski okazos vi­zito al Rovaniemi, kie loĝas la vera Ju­lavo (Paĉjo Kristnasko) en sia propra vi­laĝo. Osmo mem kompreneble gvi­ dos vin kun aliaj lokaj esperantistoj dum la norda ekskurso. Dum la tuttagaj kaj duontagaj ek­skursoj vi ekkonos la regionon de La­h­

tio kun lagoj kaj kanaloj, vizitos lo­­kajn bienojn, spertos saŭnumadon, sub­ĉi­e­lan dancadon kaj koncerton en la hej­mo de kantelisto. Ekster Lahtio unu el la vizitceloj estos Tampereo, la kong­resa urbo en 1995, kies muzeo de Mumintroloj situas nun en la tia­ma kon­gresejo. Al bordoj de la lago Tuu­sulanjärvi direktiĝos alia ekskur­so, dum kiu vi sekvos spurojn de la komponis­ to Jean Sibelius kaj de aliaj finnlandaj artistoj, kiuj antaŭ cent jaroj konstruis siajn hejmojn tie for de sed tamen sufiĉe proksime al la ĉefurbo. Tiu ekskurso inkluzivos ankaŭ koncerteton. En Finnlando okazas speciala even­­to ĉiun someron: unu el la komu­nu­ moj donas terenon por loĝeja foiro, kie estos konstruitaj novaj domoj ki­ el hejmoj por lokaj kaj ankaŭ novaj loĝantoj. Dum la ekskurso al la loĝeja foiro en la urbo Kouvola vi aŭdos pli pri tiu finnlanda fenomeno. Krome dum tiu ĉi ekskurso okazos vizito al la industria muzeo Verla, unu el la mon­ daj heredaĵoj de Unesko. Ni atendas multegajn partopre­ nan­tojn el multaj landoj al la 104-a Universala Kongreso en Lahtio. Bon­ venon ĝui la kongreson kaj ankaŭ ĝi­ ajn ekskursojn. Pliajn informojn vi tro­ vos en la Dua Bulteno.

Taivalkoski

Ni en Finnlando bonvenigas vin ĉiujn al la Universala Kongreso en Lahtio julie 2019. Kiel ĉiam, la eks­ kursoj estas signifa parto de la kon­ gresa periodo. Jen informoj pri la pla­ nitaj ekskursoj. La oficala antaŭkongreso okazos en la ĉefurbo Helsinko, kun eventua­ la antaŭa viziteto al Sankt-Peterburgo. En Helsinko jam okazis dufoje Uni­ver­ salaj Kongresoj (en 1922 kaj 1969) kaj nature vi aŭdos ankaŭ pri ili. Kro­me vi konatiĝos multflanke kun la his­ torio, same kiel kun la nuna vivo de la floranta ĉefurbo de Fin­nlan­do. Kaj kompreneble vi vidos la ĉefajn vidin­ daĵojn kaj havos eblon memstare va­ gadi en la urbocentro. Unu el la tut­ tagaj eks­kursoj el Lahtio direktiĝos al Helsinko, do ĉiuj kongresanoj havos la eblon konatiĝi kun la ĉefurbo. Postkongresaj ekskursoj estos tri: al orienta, okcidenta kaj norda Finn­lando. En oriento en la programo es­tos i.a. vizito al la monaĥejo de Va­la­mo, kie en multaj jaroj okazis Esperanto-kursoj. Vi vidos kelkajn el la belaj lagoj kaj arbaroj de nia lando, sed ankaŭ ur­bojn inter ili. Vizito al Esperanto-bieno en Iisalmi enhavas fritadon de kolbasoj k.a. ĉe bivakfajro. Cetere, ĉu vi jam ko­nas la plej malgrandan trinkejon de la mondo?

Fotoj de Anna Striganova

LKK de Lahtio

14

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Afriko brilas | Opinio

Solvi la konfliktojn en Afriko

Kiel UEA povas kontribui al tio? Analizoj kaj proponoj Privas Tchikpe

Respondeco de UEA en la nuna situacio

Nuna situacio Esperanto forte montriĝis ko­men­­­ de la okdekaj jaroj en Afriko. Kon­ ce tribuis al tio Hans Bakker, Ger­main Pirlot kaj aliaj. Ekde tiu epoko la mo­ va­do evoluis el individuaj per­sonoj al fondo de kluboj, poste de landaj asoci­ oj, kiuj aliĝis al UEA. Tiam ne ekzis­tis la reto. La unuaj esperantistoj devis sen­di siajn hejmtaskojn al Nederlando aŭ Belgio, atendi semajnojn por ricevi la sekvan taskon. La tuta afero estis mul­tekosta. Helika poŝto estis la nu­ra vojo por havi kontaktojn tra la mon­do. Por helpi al tiuj unuaj kuraĝuloj UEA kaj la eŭropaj instruistoj kontribuis al elspezoj por pagi la poŝtmarkojn. An­ kaŭ kelkaj vojaĝoj estis pagitaj de UEA kaj de privatuloj, ĉar ekzistis nek skaj­ po nek poŝtelefono. Tiuj afrikaj pio­ni­ roj estis ĉefe studentoj. Pro tia evo­luo nuntempe ni havas Landajn Aso­ciojn en diversaj afrikaj landoj: Beni­no, Togolando, Burundo kaj aliaj. Tre frue kon­ fliktoj naskiĝis en preskaŭ ĉiuj lan­­daj movadoj. Kiam oni analizas ti­ujn konfliktojn, oni rimarkas, ke ili kon­ cernas aŭ la monon aŭ la demandon pri legitimado donita de UEA. Plie ti­uj konfliktoj tendencas fari el Esperanto, la lingvo de paco, kiel ĝi devus esti, ling­von por batali. En kelkaj landoj ek­ zistas unu, aŭ du, aŭ tri tutlandaj asocioj, tamen UEA agnoskas nur unu. Tiel fo­je certaj esperantistoj kaj/aŭ asocioj kon­ sideras sin kiel privi­legi­­itajn pro tiu ag­ nosko. La aliaj espe­ran­tistoj vidas sin kiel duarangajn mo­va­danojn.

La fakto, ke UEA agnoskas nur po unu asocion en ĉiu lando, kreas ti­an situacion. Plie la fakto, ke UEA sub­ tenas finance la landajn asociojn, sa­me kreas konfliktojn, ĉar la disdono de ti­ uj sumetoj kreas ĵaluzojn: nur la Landa

Asocio ricevas jare sumon ne altan. La gvidantoj de tiu Landa Asocio dis­do­ nas partetojn de ĝi al la lokaj klu­boj ligitaj al la Landa Asocio. Aliaj akti­ vuloj nenion ricevas.

Kion fari? Se ekzistas diversaj asocioj en iu lando, se ekzistas lokaj kluboj, se ek­ zistas Esperanto-centroj, ĉiuj devus es­ti egalnivele agnoskitaj de UEA sen distingo, sen hierarkio. Kompreneble

tia sistemo devus konkretiĝi en re­gu­ laro, tiel ke ekzemple grupo el mi­ni­ mume dek personoj povu anonci sin kaj ligiĝi al UEA, esti agnoskita kaj listigita de UEA. La kotizoj de tiuj aso­ ciaj membroj devus esti tute simbo­laj. La disdono de mono, la subvencioj pagataj de UEA al la Landaj Asocioj, devus esti nove organizitaj. La asocioj kaj grupoj vivu laŭ siaj energio kaj ka­ pabloj. Sed ia subteno de UEA povus kuraĝigi multajn personojn: per nova sistemo de konkursoj UEA povus re­ kompenci la plej lertajn, la plej age­ majn, la plej diligentajn personojn. In­ter la membroj de UEA tutcerte tro­viĝas personoj, kiuj konsentus esti en ĵurio kaj legi sinprezenton kaj/aŭ ver­ kaĵon de kandidatoj, kiuj deziras ri­ cevi premion, kiu estu subvencio por partopreni internacian eventon. Laŭ mia scio UEA havas programon «Ni Semas». UEA laboru al pli alta alloge­ co de tiu programo kaj pli forta dis­ vastigo de ĝi ene de la afrika movado. Tio estas nur ekzemplo de tio, kion UEA povus fari por helpi la mova­don en Afriko. Fakte ŝajnas al mi gra­ve­ge, ke UEA starigu ĝisfundan pripen­ son pri la maniero subteni la landajn movadojn, kiuj strebas al ligo al tiu tut­ monda strukturo. Se mankas ĉe UEA tia proaktiva pripenso kiel utili al la lokaj strukturoj, estas riskoj, ke ĝi per­ dos sian kredindecon. Pri Privas Tchikpe kaj «Scio Sen Bariloj», la svis-benina NRO kies pre­ zidanto li estas, vi povas legi ĉe www. eo.wikipedia.org.

Afero de espero

Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. Heidi Goes. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2007. 86p. 21 cm. Ilus. € 6,00. Triona rabato ekde 3 ekz. En la 1980-aj jaroj Esperanto rimarkinde ekdisvastiĝis en Afriko. Amaso da afrikanoj lernis la lingvon, fondis klubojn kaj landajn asociojn, kaj partoprenis en internaciaj renkontiĝoj. Tamen Esperanto ne estas tute nova afero en Afriko, sed ankaŭ tie la movado havas longan historion, en kiun la aŭtoro enkondukas la leganton per tiu ĉi pionira studo.

Esperanto

1331(1) Januaro 2019

15


Esperanto en lernejoj

La nuna situacio kaj taktikoj por enkonduki Esperanton en la bazajn lernejojn de Ĉinio Wei Yubin (Jado) Sen instruado de Esperanto, ne estus disvastigo de Esperanto En la jaro 1999 Ĉinio okazigis la 8-an reformadon de objektoj de instruado. Oni ankoraŭ memoras ke komence de la reformado estis populara la ri­ markigo: "Instruistoj, ĉu vi estas pretaj vizaĝe al la reformado de objektoj de instruado?" Sed kiam alvenis instru-objekta reformado en lernejon, ĉinaj esperantistoj ne estis pretaj. Antaŭ dek jaroj, plengorĝe alvokante mi skribis artikolon "Kapti la ŝancon de la reformado de instru-objektoj kaj enkonduki Esperanton en mezkaj elementajn lernejojn. Necesas tre urĝe agi, alie nia movado ne havos grandpaŝan disvolviĝon." Kiajn avantaĝojn ni havas? Kion ni devos fari?

La aktualaj kondiĉoj 1. La registaro de Ĉinio subtenas la Esperanto-movadon Ni povus tion vidi pere de la oku­loj de la usona profesoro Ronald J. Glossop, kiu multfoje vizitis nian

16

lan­don. En la artikolo Kial Ĉinio es­tas fekunda kampo por la instruado de Es­ peranto li skribis: “la registaro de Ĉi­ nio estis kaj estas ĝenerale pli helpe­ma al Esperanto kaj esperantistoj ol aliaj landaj registaroj. En Ĉinio la lan­da registaro subtenas la eldonadon de

revuoj kaj magazinoj. Oni povas le­ gi, aŭdi kaj vidi Esperantajn dissen­ dojn ĉiutage per http://esperanto.cri.cn/ kaj http://www.espero.com.cn. La re­gi­s­ taro dungas multajn homojn (eĉ eks­ terlandanojn) por uzi Esperanton en sia ĉiutaga laboro. Kiom da aliaj lan­daj re­gistaroj elspezas tiom da mono por subteni la uzon de Esperanto?” 2. La nova reformado pri objektoj de instruado en la bazaj lernejoj de Ĉinio donas senprecedencan ŝancon al la Esperanto-movado. La lernejo estas grava loko por dis­vastigo de Esperanto. La usona so­ ciologo James Kelman diris: “Kion vi volas akiri en la ŝtato, tion vi devas se­mi en la lernejo”. El tiu ĉi eldiro ni povus scii, ke la lernejo havas ne ne­ glek­teblan pozicion en regiono aŭ ŝta­ to.

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


a. La gvidanta ideo de la re­for­ mado de instru-objektoj “La edukado devas vizaĝi al la modernigo, la mondo kaj estonteco.” Ti­on la fama politikisto Deng Xiaoping surskribis por la Lernejo Jingshan de Pe­kino. Ĝi montris la direkton por la re­­formado de objektoj de instruado: eduko devas sin orienti al mondskala evoluo. Esperanto, kies naskiĝo kaj evo­luo estas akompanataj de zorgo pri la sorto de la homaro, iĝis ideala lern­ objekto en tia eduka reformado. b. La ideo de la nova reformado pri la instru-objekto “Ĉio por la lernantoj” estas la kerna ideo de la instru-objekta refor­ mado. Ĉi tie “ĉio” signifas, ke la aranĝo de la instru-objekto, maniero de la ler­ neja administrado, instrumetodo ktp. devas baziĝi sur la dumviva dis­vol­ vado de lernantoj. c. Tri-nivela administrado pri la instru-objekto Antaŭe, la ŝtato kun rigida admi­ nistrado de instru-objektoj ne perme­sis ŝanĝon de kursoj fare de la lokaj edu­kaj departementoj. Tial en la tuta lan­ do, ĉu urbe, ĉu vilaĝe, instruataj estis nur unuecaj kursoj, kio ne konvenas al ĉiuj regionoj kaj lernejoj. Nuntempe por ŝanĝi la situaci­ on, la ŝtata administrado ne plu estas tiel rigida, kaj fariĝas iom pli elasta. La rajto rearanĝi instru-objektojn es­ tis laŭproporcie dividita de la lokaj administrantoj kaj lernejoj, je tri nive­ loj: ŝtata, loka kaj lerneja. Objektoj ins­truataj fariĝis kaj unuecaj kaj variaj.

Esperanto

Pro tio la instru-objektoj estas pli kaj pli konvenaj por lernantoj de diver­saj regionoj kaj lernejoj. Kaj la ŝtato ku­ raĝigas instruistojn, ke ili par­toprenu en la ekspluatado de instru-objektoj. ĉ. Kerna klereco En la lastaj jaroj la vorto “kerna klereco” estas vaste konata en la ĉi­ na edukado. Tiu grava nocio celas

1331(1) Januaro 2019

al dum­­viva disvolviĝo kaj adaptiĝo al la socio de edukitoj. Kaj interalie, pose­di mondan konscion kaj malfer­ man sintenon, koni la disvolviĝon de la homa civilizacio estas ne mankigeblaj partoj de la “kerna klereco”. d. Nova koncepto pri la lernanto La lernanto estas homo sur fono de la tuta mondo. La lernantoj ne es­ tas iloj utiligataj, regataj kaj laŭplaĉe manovreblaj de aliaj homoj, sed estas unikaj estaĵoj. Ĉiu lernanto estas ne nur speciala kaj sendependa personeco, sed ankaŭ personeco en rilatoj kun ali­ aj homoj kaj la socio. Unue la lernantoj estas homoj troviĝantaj en la vivo, ho­ moj en kultura heredaĵo, en viva mon­ do, en rilatoj, kaj en sia epoko, kontraŭ monda fono. La ĉina literaturistino Bingxin di­ ris: “Kiu scipovas Esperanton, tiu ko­ nas la mondon!”. Lerni Esperanton po­vus helpi infanojn pli bone kontakti kun la mondo.

17


a. Pri la trejnado de instruistoj Estas ĉina proverbo, ke “eĉ la plej lerta dommastrino ne povas prepari manĝaĵojn sen rizo”. La lernejo de­ vas kulturi siajn kompetentajn ins­ truistojn de Esperanto, kio estas grava por nia movado. Se instruado de Es­ peranto en la lernejo dependas nur de helpo veninta de ekstere, ekzemple de Esperanto-asocioj, sen propraj ins­ truistoj de la lernejo, la instruado de Esperanto ne povas daŭri longe. Jam multaj ekzemploj tion konfirmis, ke se la de-ekstera helpo ĉesas, la afero en lernejo haltas. Ĉio supre menciita donas al la ĉi­ na esperantisto avantaĝon kaj ŝan­con por enkonduki Esperanton en la ba­ zajn lernejojn.

Taktikoj La politiko kaj taktiko estas ga­ rantio por atingi la sukceson de la afe­ ro. Por sukcese enkonduki Esperanton en la lernejon ni povus aliri al nia tasko el jenaj flankoj: 1. Esperanto kiel eksperimenta tasko Pri la propedeŭtika valoro de Es­peranto oni jam faris multajn eks­ perimentojn en multaj landoj. Sed en Ĉinio “oni ankoraŭ ne bone faris la ne­ cesajn statistikojn pri tiu afero kaj man­ kas studo kaj raporto pri tiu laboro bazita sur solidaj esploroj”. Nun la elementa lernejo Bai­yang­ shujie en la Taiyuan-urbo, Shanxi-pro­ vin­co, jam rikoltis ĝojigajn fruktojn en eksperimento dum dek jaroj pri la pro­ pedeŭtika valoro de Esperanto. Laŭ ilia esploro la infanoj, kiuj ler­nas Espe­ ranton, povas gajni pli altajn poentojn en la ekzameno de la angla lingvo ol infanoj, kiuj ne lernis Esperanton. 2. Esperanto kiel lerneja objekto

3. Esperanto kiel libervola kurso

b. Ne tro multe deziri kaj blinde propagandi La propagando devas esti laŭfak­ ta kaj konvinka; ne troigu la valoron de Esperanto. La celo de instruado de nia lingvo devas utili al la disvolviĝo de la lernantoj. Ne tro multe deziru atingi. Iru paŝon post paŝo.

Kiel libervola kurso Esperanto po­­ vus fortigi la abundecon, diversecon kaj elekteblecon de kursoj de la lernejo, vig­ligi la lernejan kulturetoson, dis­vas­tigi la spacon de memstara dis­ volviĝo, kulturi transkulturan kons­ cion kaj la mondan vidkampon. c. La enhavo de kurs-libro ne Per la instruado de Esperanto la lernejo povus ellabori sian unikan estu tro profunda Ni devas doni la atenton al kresko edukan politikon. de intereso de lernantoj pri Esperanto. 4. Integri la lernejajn instruNe donu tro malfacilajn lern-taskojn. objektojn kun la ŝtataj Esperanto por la ĉino estas nenio alia Laŭ la bezono de instruado oni ol nepatra lingvo. povus integri la enhavon de Es­pe­ran­ ĉ. Neniam subtaksi la valoron de to-kurso kun tiuj de lern­ob­jektoj de la la nacia lingvo ŝtata eduka admi­nistracio, ekzemple Instruante Esperanton, por pri­­kun la anglalingva kaj mo­rala, fortigi lu­mi la lernatan lingvon rilate al la la interligon de Esperanto kun la ŝta­ na­cia lingvo, oni povus kompari ĝin taj instru-objektoj, tiel ke instruado kun la nacia lingvo laŭ la aspektoj de de Esperanto povus gajni pli grandan gramatiko kaj strukturo. Neniam sub­ avantaĝon. taksi la valoron de iu ajn lingvo. Es­ peranto estas lingvo neŭtrale homa, Rimarkoj kiu “ne entrudante sin en la internan Por senbare antaŭenigi nian la­ vivon de la popoloj, kaj neniom ce­ boron en la lernejo, kaj akiri subtenon lante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn de la lernejo kaj gepatroj de lernantoj, naciajn”, helpu la naciajn lingvojn vivi jen kelkaj aferoj, kiuj estas atentindaj: harmonie kaj daŭripove.

Konsiderante la nunan situacion kaj la lernejan kultur-celon, la lernejo povas laŭproporcie rearanĝi siajn in­ stru-objektojn, por krei apartajn traj­ tojn de la lernejo, en la kadro de la pla­no kaj normo de la ŝtata administran­ ta­ro pri eduko. Ĉi-flanke Esperanto havas brilan trajton kiel instruata ob­ jekto de la lernejo.

18

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Instruado de Esperanto Iom pri E-lernolibroj kaj instruado de Esperanto en Uzbekio Tatjana Loskutova Lernoresursoj, kiuj nuntempe dis­ poneblas por E-instruado, estas gra­vaj komponantoj de lingvolernado, ĉar ili grandparte difinas la enhavon kaj me­­ todojn de instrulecionoj. Lerno­ma­terialoj permesas ne nur tradician E-stu­ dadon per klasika lernolibro, sed kel­ kaj ankaŭ aplikas modernajn ludkon­ sistaĵojn kaj aliajn variaĵojn. Ĉi tie mi ne menciu eblojn, kiujn nun propo­nas certaj interretprogramoj, kiuj pli kaj pli integriĝas en la E-instruprocezon. Tamen la plej populara en la ko­ menca etapo de E-instruado aŭ de aj­ na fremda lingvo restas tradicia lerno­ libro. Kutime, lernolibro estas konsi­derata kiel iaspeca mekanismo de pres­organo, kiu enhavas ĉiujn bezo­na­tajn instrumentojn – tekstojn, ekzercojn, gramatikon, leksikon k.a. – kaj meto­ dikan koncepton de didaktiko. Ne mal­pli gravan signifon por interesa le­ ci­ono havas ilustra, demonstra kaj aŭd­ vida instrumaterialo. Ĝi povas enha­vi tabelojn, skemojn aŭ temajn bilda­rojn prezentantajn leksikajn blokojn. En la E-historio estis verkitaj multaj lernolibroj (pli oftis t.n. kompendioj, lerniloj), modeste kaj impone aspek­taj, samizdate kaj profesie eldonitaj, ki­ujn verkis aŭ profesiaj lingvoinstruistoj aŭ amatoraj instruantoj. Ilia enhavo es­tas diversa, iutempe kaj certagrade dis­ku­ tinda el la vidpunkto de profesia lin­gvoinstruado. Ĉiu lando kun pli-mal­ pli vigla E-agado havas sian stokon de similaj E-lernolibroj. Interesan en­ha­­ ve kaj samtempe amuzan prezen­ton (kelkloke kun afliktaj faktoj), me­ri­tan­ tan seriozan atenton rilate al E-ler­no­ libroj, aŭdigis Katalin Kováts dum la 51-a ILEI-Kongreso en Madrido (julio, 2018). En ĝi Katalin K. citis iom da statistiko pri E-lernolibroj kaj analizis kelkajn el ili (https://www.youtube.com/ watch?v=UCy-ERUzlCE). Ĉi-artikole mi ŝatus priskribi du lernolibrojn, kiujn mi malkovris la

Esperanto

pasintan someron dum mia E-ins­truado en Uzbekio. Ambaŭ lernolibroj es­tas verkitaj de 3 profesiaj lingvo­ins­ truistoj (de la angla lingvo), bone­gaj E-lingvouzantoj, praktikantaj Espe­ ran­ton dekojn da jaroj, veraj adeptoj de la verda stelo. Aparte menciindas, ke dum la tempo de verkado ili ĉiuj konstante loĝis en Uzbekio, tia­ma sove­ tia respubliko. Do, apero de tiuj ĉi lernolibroj en la moskva eldo­nejo Im­peto estis evidenta. Kiam Uzbe­kio sen­­dependiĝis, ankaŭ la ŝanĝoj, kiuj okazis dum la 1990-aj jaroj pro postpere­stroj­kaj sekvoj, certe grave influis an­kaŭ la lokan E-aktivadon, inkluzive E-ins­tru­ adon. De tiu tempo pasis pli-malpli 20 jaroj kaj la do­nitaĵoj prezentitaj en la lernolibroj certagrade malnoviĝis/mal­moderniĝis. Sed didaktike la lernolib­roj restas taŭgaj en la nunaj cirkonstancoj. En 1998 Anatoli I. Ionesov kaj Bahodir Z. Ĥabibov verkis kaj eldo­ ni­gis E-lernolibron en la uzbeka ling­vo Эсперанто Халкаро Тили / Inter­ nacia Lingvo Esperanto. Ĝi estas desti­ nita al studentoj kaj plenaĝuloj, kiuj povus lerni la lingvon aŭ grupe kun kursgvidanto aŭ memstare. La lerno­ libro inkludas bazan gramatikan kur­ son el 12 lecionoj, Esperanta-uzbe­kan kaj inversan vortarojn, uzbeka-Es­pe­rantan konversacilibron kaj kelk­temajn suplementojn. La sola E-lerno­lib­ro en la uzbeka lingvo estas bone struk­tu­ rita kaj sistemigita, kiu sekvas ĝene­ raldidaktikajn principojn. Manko de ilu­straĵoj ne malgravigas ĝiajn avanta­ ĝojn. En la libro la aŭtoroj esprimis siajn plenkorajn dankojn al la Eduka Fondaĵo Carson (Kanado) pro afabla financa apogo, kiu ebligis ĝian aperon. La dua lernolibro Invito al Es­ peranto, verkita en 1999 de Eŭgeno S. Pe­re­vertajlo (†), baziĝas sur la per­ sona sperto de la aŭtoro, kiu E-ins­truis al 7-9-jaraĝuloj en lernejoj de Taŝ­kento, la uzbekia ĉefurbo. Helpe de la de­ segnaĵoj kaj ludsituacioj uzante la na­­ turan percepton de infanoj, Eŭgeno P. konatigas ilin en sia kompendio kun

1331(1) Januaro 2019

S.Pe­re­vertajlo

fun­damentaj elementoj de la lingvo. En la antaŭparolo en Esperanto «Al la instruantoj» la aŭtoro skribas «... Lernolibroj de aliaj (t.e. fremdaj – rim. de T.L.) lingvoj trafas la manojn de la homo en tiu aĝo, kiam lerni la lin­ gvojn estas jam malfrue, almenaŭ tre malfacile... Ordinare dum miaj lecio­noj mi klopodas instrui, prezenti la lin­g­ von uzante kiel eble plej multajn figu­ retojn, bildojn, ludilojn... Per desegnaĵoj de la libro mi deziras proksimigi la lingvostudon al natura homa ek­pa­ rolo, alproprigado de la lingvo, al la sentruda memorfiksado...». En la post­ parolo Eŭgeno P. prezentas sian sper­ton de E-instruado en lernejoj de la ur­bo kaj siajn sugestojn «por ke niaj infa­noj restu en la lingvo». Lia firma kon­vinko: «Kion fari, ke niaj planoj pri la rezulto de E-kurso, imagoj ne diferen­ cu kun la efektivo? Necesas labori, necesas instrui interese... Ni malfermu la verdan pordon. Ni invitu ilin al Esperanto.» La lastajn jarojn de sia vivo Eŭgeno S. Perevertajlo E-instruis en la Taŝkenta instituto de fremdaj lingvoj. Ekde aŭtuno 2018 en Samar­kan­ do (B. Ĥabibov, plenmerita instru­isto de Uzbekio) kaj en Taŝken­to (G. Mir­ zobaev, E-disĉiplo de E. Perever­taj­lo kaj la prezidanto de Uzbeka E-Aso­cio) daŭras E-instruado parte laŭ la sup­re menciitaj E-lernolibroj, parte laŭ la en­retigita lernolibro Mamutido Miĉjo (http://www.gazetaro.org/mamutido), ki­es pliaj lecionoj aldonitaj enkonduke es­tis adaptitaj al E-instruado en Uzbekio. Mi ŝatus esperi, ke la renas­ki­ĝan­ta E-agado kaj novbakataj E-adep­toj en Uzbekio stimulos la nu­najn kurs­gvi­ dan­tojn verki novajn moder­najn ler­ no­­librojn (libroformajn aŭ ret­ver­siajn) por pli efika E-instruado.

19


Laste Aperis Almanako Lorenz 2018. Rio de Janeiro: SEA Lorenz, 2018. 184p. 24cm. Ilus. ISBN 9788586984204. Artikoloj kaj eseoj, kun iom da beletro. € 5,10 Averto pri murdo. Julian Modest. Par­ tizánske: Espero, 2018. 94p. 18cm. ISBN 9788089366866. En epoko en kiu ma­la­ pe­ ri senspure ŝajnas esti modo, ne mi­rinde ke ankaŭ niaj aŭtoroj inspiriĝas el tiu fenomeno kaj verkas streĉajn kaj allogajn romanojn. € 6,00 Beletra Almanako 32 (Junio 2018). Red. P. Daŝgupto, I. Ertl, J.L. Jacob­sen, S. Moinhos, N. Ruggiero, A. Stecay. Nov­ jorko: Mondial, 2018. 157p. 22cm. Ilus. ISBN/ISSN 9781595693822/19373325. Pro­ zo kaj poezio (originalaj kaj tradukitaj), artikoloj, eseo, intervjuo, recenzoj. € 9,90 Birda grundo / Chão de pássaros. Du­ lingvaj poemoj / Poemas bilíngues. Maria Nazaré Laroca. El la portugala trad. la aŭtoro. Rio de Janeiro: AEE F.V. Lorenz, 2017. 102p. 18cm. ISBN 9788586 984822. “Birda grundo, alloga poemlibro, estas himno al poezieco.” (Paulo P. Nas­ centes). € 5,70 Dankon. Júlia Sigmond. Ilustraĵoj de Or­solya Láng. El Esperanto trad. div. Cluj-Napoca: Exit, 2018. 88p. 22cm. ISBN 9789737803856. Originala Esperanta po­ emo, kun traduko en 62 lingvoj. € 10,80 Enkonduke al Ĝenerala Lingvistiko. Davide Astori. Milano: FEI, 2018. 164p. 24cm. ISBN 9788896582244. Kolekto de tradukitaj kaj prilaboritaj lekcioj unue pre­tigitaj kiel universitata kurso. € 33,30 Ha, Karmela! Elegio pri enlanda mili­ to, en du aktoj kaj unu epilogo. José Sanchis Sinisterra. En Esperanton trad. M. Fernández. s.l.: SATeH, 2018. 115p. 21cm. ISBN 9788409033416. “Forgesi la mortintojn egalas mortigi ilin por la dua fojo” (J.S. Sinisterra). € 8,40 Hajkoj kaj tankaoj pri la Fukuŝimakatastrofo. Membroj de la societo Ake­

bono. Traduko, fotoj, eseetoj: Hori Jasuo. Maebaŝi: Horizonto, 2018. 32p. 30cm. ISBN 9784939088360. Plenkoloraj fo­toj akompanataj de hajko/tankao kaj kelk­ dekvorta eseeto. € 5,40

Nigra fiŝeto, La. Samad Behrangi. Ilus­ tris M. Mirbozorgi. El la persa trad. Monireh Fahmi. Behjat, 2018. 77p. 22cm. Kolorilus. ISBN 9786003380639. Fiŝeto volas plilarĝigi sian horizonton. € 12,00

Historio de la Akademio de Esperanto. Carlo Minnaja. Milano: IEF, 2018. 314p. 24cm. Kolorilus. ISBN 9788896582237. His­toria panoramo de la Akademio de Esperanto. Kun ampleksaj indeksoj kaj abundo da fotoj. € 39,90

Raportoj el Japanio 21. Marto 2017 – Februaro 2018. Hori Yasuo. Maebaŝi: Horizonto, 2018. 231p. 21cm. Ilus. ISBN 9784939088377. Politikaj, sociaj, kulturaj, vojaĝaj raportoj. € 15,90

Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg. Hju Rid (Hugh Reid). En Esperanton trad. la aŭtoro. Par­tizánske: Espero, 2018. 211p. 21cm. Dulingva: E, angla. ISBN 9788089366927. Kolekto de rakontoj kaj eseoj pri ebla Kavaliro en tigra felo. Ŝota Rustaveli. estonteco, kiam la homoj estos kiborgoj. En Esperanton trad. Z. Makaŝvili. Em­ € 9,00 bres-et-Castelmaure: MAS, 2018 (2-a eld). 331p. 22cm. ISBN 9782369601333. La Vita di Zamenhof, La. Aleksander Kor­ epo­­peo de la kartvela popolo, verkita en zhenkov. En la italan trad. C. de Gi­or­gio. Alghero: Nemapress, 2017. 135p. 21cm. la 12-a jc., en mirinda traduko. € 14,10 ISBN 9788876291784. Konci­zigita versio Kia estus la nuna Eŭropo sen EU? de Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de / How would Europe look today if L.L. Zamenhof. Kun notoj por la itallingva there were no EU? Referaĵkolekto de publiko. € 17,70 la Eŭropa konferenco, Triesto, 9-a ĝis 11-a de majo 2012. Div. aŭtoroj. Red. Vitaminojn optimume apliki. Konsi­ Zlatko Tišljar. Trad. div. s.l.: EEU, 2013. loj – Fonoj – Kompreno. Helmut La­ 231p. 21cm. ISBN 9789612766849. Teks­ sarcyk. En Esperanton trad. K. Friese. toj de diverstemaj prelegoj, plejparte en Berlin: epubli, [2016]. 125p. 21cm. ISBN Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. 9783741845628. Praktika gvidlibro por € 3,00 pli bone koni kaj uzi vitaminojn. € 9,90 Identecoj. Zlatko Tišljar. El la slovena trad. la aŭtoro. Zagreb: Izvori, 2017. 49p. 20cm. Eseo pri la diversaj specoj kaj gradoj de identeco. € 6,00

Kialulo. Miniaturaj rakontoj. Vytautas Petkevičius. Ilustris Albina Makūnaitė. En Esperanton trad. T. Lukoševičius, P. Lukoševičienė. Panevėžys: Panevėžio spa­us­tuvė, 2018. 103p. 25cm. ISBN 978 6098072761. Ĉarmaj rakontoj 1-2-paĝaj, kun koloraj ilustraĵoj. € 15,00

Vivo en la Nevidata Mondo, La. En Es­ peranton trad. Mukynis. Rio de Janeiro: AEE F.V. Lorenz, 2016. 314p. 21cm. ISBN 9788586984808. “Detala priskribo de la postmorta vivo, ricevita mediume de Anthony Borgia, diktita de Monsinjoro Robert Hugh Benson.” € 6,60

Mia misio en Kaŭkazio. Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918. Fre­ deriko Barono Kress von Kressenstein. El la germana trad. V. Lutermano. Embreset-Castelmaure: MAS, 2018. 84p. 22cm. ISBN 9782369601401. Raporto farita sur­ baze de taglibraj notoj. € 6,90

Vostoj ridas / Shippo ga warau. Itou Ĵunko. Desegnis Sugitou Juka. El la japana trad. Itoo Toshihiko. Tokio: San­ go­kan-shinsha, 2018. 22p. 31cm. ISBN 9784894519992. Dulingva (japana, E). Unu­ paĝaj krajondesegnaĵoj de best(part)oj, kun trafaj interjekcioj/vortoj. € 10,50

La suprajn titolojn mendu ĉe la libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Bv. atenti ke por varoj sendotaj al adresoj en Eŭropa Unio al ilia neta prezo aldoniĝas aldonvalora imposto: 9% por libroj kaj periodaĵoj kaj 21% por ĉio alia. Al ĉiuj netaj prezoj aldoniĝas sendokostoj: 10% (kun minimumo de 5,00 eŭroj) por ordinara sendo. La efektivaj kostoj por aldonaj servoj (prioritata/aerpoŝta, registrita, spurebla sendo) estas plene pagendaj de la kliento. Antaŭdankon pro via mendo! Ĝisdata katalogo de haveblaj varoj estas ĉe www.uea.org/katalogo.

20

1331(1) Januaro 2019

Esperanto


Recenzo

Plia mikspoto Valentin Melnikov Júlia Sigmond. Fronto aŭ dor­so. El­donejo DEC, 2017, 128 paĝoj. Prezo ĉe UEA: 15,00 € La libro de Júlia Sigmond Fronto aŭ dorso estas kolekto de 39 mallongaj tekstoj – jen noveloj-rakontoj, jen eseoj aŭ artikoletoj diverstemaj. Ne estas di­ vido laŭ rubrikoj aŭ alispeca ordigo, eĉ ne kronologia ordo. “La peristilo” estas fabelo kun ia recenza nuanco – pri “La princo ĉe la hunoj” de Eugène de Zilah. Tamen, ne multon ĝi diras pri tiu libro, kaj la kom­paro kun “La eta princo” de Exu­­ péry ne konvinkas. Recenzeska es­tas ankaŭ la lasta eseeto “Monero ĵe­ti­ta” – klariganta la librotitolon kaj kov­ril­pa­ ĝan ilustraĵon. La rakontoj titolitaj per homaj no­moj – “Adalberto”, “Gitka”, “Joli”, kaj ankaŭ “Estis iam direktoro”, “Mi kapablas” – fakte daŭrigas la ra­kont­ serion komencitan en Nomoj kaj sor­ toj. Sentimentalaj, larmigaj, kun tro da emo­cioj kaj tute malverŝajnaj detaloj, ili esence similas televidajn “sap-ope­ rojn”... En “Birdolakto” kaj en “Donacetoj” oni trovas plenajn kuirreceptojn kaj povas laŭbezone plenumi ilin... sed evidente la aŭtorino havis alian celon. Jen recepto kontraŭ ofendiĝo: le­gu bonan libron. Sed ial la aŭtorino elek­ tis romanon de Dostojevskij. Apenaŭ kredeblas, ke tiu morna, deprima ver­ kisto povas serenigi ies animon. Tamen, se iom pripensi – eble ne mirindas, ja J. Sigmond samkiel F. Dostojevskij tro ŝatas, eĉ ĝuas trakti homajn suferojn kaj malfeliĉojn... Kelkaj rakontoj estas bonaj, tamen ja tro “virinaj”, tro moralecaj kaj es­ perantisme naivaj. Ie-tie tamen aperas pravaj rezonoj kaj konsiloj. Ne eblas konsenti kun ĉiu el “60 bondeziroj”, el kiuj kelkaj eĉ kontraŭas unu la alian, sed almenaŭ indas pripensi... Ĝenerale senteblas troa edifemo, iam trodolĉo preskaŭ naŭza, kiel en “Konversacio”. Pli proksime al la lib­

Esperanto

rofino kolektiĝis kelkaj predikoj, alvo­ kantaj al memhumiliĝo, kun religiaj argumentoj. Nu, mi ne estas psikologo por kompetente trakti tiun temon. Nur pensu logike: se pli saĝa, pli bonkora ĉiam cedos – do en la mondo triumfos stulteco kaj kovardeco... Iuj eroj prezentas tro bagatelajn rememorojn kaj entute ne klaras, kial verki pri tio. Kaj kial virinoj tiom ŝatas rakonti siajn sonĝojn? Ĉu ili kredas, ke tio povas iun interesi? (Ja, eble nur psikologon, el profesia vidpunkto...) Pre­cipe agacas “Sonĝomondo”: bizara fantasmagorio, tute malrealeca, kaj ĉifoje eĉ forestas iu edifaĵo, moralo kiun la aŭtorino povus komuniki al leganto... “Gandhi” estas bona prezento de la fama filozofo kaj politikisto, kun liaj vivhistorio, mondkoncepto ktp. Nur ne klaras, kial tiu teksto aperis ĉi-libre. Ne malpli interesa estas intervjuo kun Thor Heyerdahl por hungarlingva re­ vuo, pere de Esperanto. “Unika en la mondo” estas omaĝo al la fama aktori­no Vida Jerman. Plejparto de la teksto es­­tas ŝia respondo al la demando de J. Sig­mond (tiam redaktinta la revuon “Ba­ zaro”) “Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?”... iom tro mem-admira kaj laŭda al la intervjuintino... La saman demandon aliloke respondis Jacques Tuinder; al 22 sufiĉe banalaj demandoj respondas 7 diversaj personoj (facile videblas, ke inter ili estas J. Sigmond mem). “Blanka nokto” (titolo de unu el la noveloj) estas esprimo tute nekom­pre­ nebla por plejparto de la legantoj. Júlia Sigmond jam uzis tiun vortkombinon pli frue, en Libazar’ kaj Tero. Ĉu hun­ gara aŭ rumana kliŝvortumo? Sed ja nelogika: kiel alinacianoj konjektu, ke temas pri nokto sendorma? Tamen la plej forta rakonto en la tuta libro estas “Tri leteroj”. Ĝi pre­ zentas vivhistorion de virino. Jen ŝi 16jara skribas al sia panjo, naive petante konsilon pri sia unua amo. Panjo mal­ permesis al ŝi legi amromanojn, pro­ bable ankaŭ multon alian malper­me­sis... do ŝi ne lernis ami. 40-jara ŝi skri­ bas al amiko, amata viro, kun kor­ŝi­ra

1331(1) Januaro 2019

sincero... sed ne scipovante ami, aten­ dante ion nerealigeblan, ŝi ne povis esperi je reciproko kaj feliĉo. “Nur mi revis pri vi, kvazaŭ mi estus deksesjarulino”. Kaj jen ŝi estas 70-jara, havas “tre-tre multajn korespondgeamikojn, al kiuj mi povus sendi la leteron”, sed “ne scias, al kiu mi povus sendi ĝin”. Ŝi rezonas pri fidemo, pri gardado de sekretoj, asertas: “Mi estas feliĉa ho­ mo. Mia vivo estas plena de interesaj travivaĵoj. Mi estas kontenta, ĉar mi sen­tas, ke mi ne vivis vane” – tamen ja ŝi evidente ne havas familion, nek eĉ vere fidindan amikon. Ŝi pretas adi­aŭi la vivon kaj eĉ pardonas sin mem (kio laŭ ŝi multe pli malfacilas ol pardoni aliulon). “Mi deziras scii nur tion, ĉu ankaŭ mia amegata Panjo (min konstante kritikinta) nun estus kontenta kun mi?!” Do facilas konjekti, ke la “amegata Panjo” detruis la vivon de sia filino. Ve, ne malofta historio: probable ankaŭ inter viaj konatoj... La lingvaĵo estas vive fluanta. Bo­ nas esprimoj kiel “Bezonata tempo de almenaŭ tri Patro-niaj por ripozi” (p.14). Avantaĝo de Esperanto estas, ke oni povas krei vortojn laŭbezone: vi­ du, kio estas “stelejo” (p.109). Tamen kelk­loke strangas vortordo, jen sur sa­ ma paĝo 115: “sekurecon donanta fun­ damento”; “akceptante aŭ ne tion”. Do ankaŭ tiu ĉi libro estas “miks­poto” – samkiel Júlia Sigmond sub­ titolis du antaŭajn librojn (vidu mi­ an recenzon en la maja n-ro de Es­ pe­ranto). Mikspoto kun ingrediencoj diversvaloraj kaj diversgustaj, kelkaj el ili tamen vere bonas.

21


AMO

AMO atingas sian kvindekan en malpli ol kvin jaroj Stefan MacGill

Denove en 2018 okazis 12 semi­ narioj, same kiel en la lastaj du jaroj. Do, la duoblo de la nombro planita, ki­ am la programo estis lanĉita en marto 2014. Kiel ĉiam, la seminarioj sinsekvis tra ĉiuj el la kvin regionoj de UEA. Ki­ el kutime Eŭropo superregas, sed Azio gastigis unu seminarion, Ameriko tri; Afriko gastigis du seminariojn (unu el ili en la regiono MONA). Kiel kuti­ me, la AMO-programo eniras no­vajn landojn: Burundon, Maro­kon, Portu­ ga­lion, Ru­manion kaj Ukrainion. Sek­ve AMO-semina­rioj depost 2014 oka­zis en 30 lan­doj. Memorante la artiko­lon en la antaŭa revunumero pri la mal­u­ni­ver­­sa­leco de UEA, ni devas tamen kon­k­lu­di, ke la AMO-programo estas, deko­ men­ce kaj insiste, la malplej maluni­ versala parto de la asocia agado.

Resumo pri 2018 Nov-Jorko (nova urbo!) okazigis la duan seminarion pri eksteraj rilatoj, unua­vice pri la agado ĉe Unuiĝintaj Na­cioj. Havano gastigis sian duan se­ mi­narion kaj montras sin kiel bastio­­non de forto tra Latinameriko. Burundo de­butas en Afriko, bona aŭguro por la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos tiulande en decembro 2019. La Mezorientaj Kunvenoj elstaras pro la gastigado de seminarioj, la tria el tiuj okazis en Marakeŝo, Maroko, en eko­logia centro. Simile korligitaj al AMO es­tas Vroclavo/Góra kun tri se­mi­na­ rioj en Pollando tra lastaj jaroj, kaj NASK en Raleigh en Usono kun kvar seminarioj. La jarfinaj monatoj regis­tris du seminariojn kadre de naciaj kon­ gresoj de Landaj Asocioj de UEA, en

la orienta parto de Eŭropo, kie la mo­ vado urĝe bezonas fortigon, kiu estas akcelata per aktivula maturigo. Te­mis pri Gherla en Rumanio kaj Lviv en Uk­ rainio, kie okazis sukcesa FLAM-ana­­ lizo. La lasta seminario estas en la mo­ mento de verkado ankoraŭ oka­zonta kaj celas repreni la temaron de la 39-a AMO okazinta en Bengaluru, kadre de la 4-a Sud-Azia Seminario. Ekmankis postkelkjara aktivado en Brazilo (3 seminarioj) kaj Italio (4 se­­mi­ narioj). Post tia fortostreĉo, oni raj­­tas je iom da ripozo! Grava novaĵo: en 2018 estis la unuafoja aranĝo de AMOseminario ene de la Universala Kon­ greso pri membrovarba temo, uni­ke grava por nia Asocio. Seminarioj oka­ zis en junularaj kongresoj (IJK) kaj la Kongresoj de ILEI, sed ĝis nun UK es­

Seminaria listo en 2018 M

T H/T

42

Nov-Jorko, US

jan

1

6

12

4 Eksteraj rilatoj – precipe kun Unuiĝintaj Nacioj.

43

Havano, CU

feb

2

16

25

6 Pli bonaj aktivuloj en la Amerikoj

44

Moskvo, RU

feb

3

20

15

5 Modernigo kaj junigo de la Rusia Eo-movado

45

Marakeŝo, MA*

mar

3

6

25

8 Fortigi la E-movadon tra la Magrebo

46

Nyanza-Lac BI*

mar

5

6

67

7 Bona mastrumado de E-organizoj

47

Góra, PL

majo

2

5

25

3 Eo serve al la artoj; la artoj serve al Esperanto

48

Raleigh, US

jun

2

35

3 Analizado de filmetoj

49

Madrid, ES

jul

2

3

La

50

Lisbono, PT*

jul

2

2

30

1 Kiel UEA transformu sin por logi kaj reteni membrojn?

51

Gherla, RO *

sept

1

5

20

1 Strategioj por klerigo

52

Lviv, UA*

okt

2

3

15

3 Movada Fortigo en Sud-Orienta Eŭropo

53

Puneo , IN

dec

22

~PP

Gvid

Temo

10 Transdono de niaj kulturoj

Fortigo de la movado en Suda Azio

1331(1) Januaro 2019

Esperanto

Mallongigoj: M(onato), T(ago), H(oro)/T(empo), ~P(arto)P(renantoj), Gvid(antoj).

Loko

* Novaj landoj por AMO

N


tis traktita kiel ‘tro malfacila’. La sper­ to estis pozitiva, sed ne nepre tro ofte ri­petinda.

La historio de landaj alvenoj La mondmapo montras novan ana­lizon pri la 30 landoj, kiuj ĝis nun gastigis la AMO-seminariojn, kun in­ diko, ĉu ili alvenis frue aŭ malpli frue. Ĝi indikas al ni la mirindan atingon de tutmondeco ene de nur kvin ja­roj, aliflanke, ĝi tuj vidigas al ni la mond­ partojn, kiuj restas penetrendaj. Mi vidas tri ĉefajn konkludojn:

• Ameriko aliĝis frue en la kvar fortaj landoj: Brazilo, Kanado, Kubo kaj Usono. Perspektivoj mankas por ali­ri pliajn landojn. Celindaj estas Mek­ siko kaj Argentino. • Blankaj areoj estas Aŭstralio kaj Oceanio, la tuta Sud-Ameriko pre­ ter Brazilo kaj la siberiaj partoj de Ru­ sio. • Rimarkindas la manko de Ja­ panio, kaj la potencialo por pli da se­ minarioj en Ĉinio. Konkludoj post preskaŭ kvin ja­­­roj da programa evoluo jenas: en tiu tempo UEA aktive enplektis pli ol du

mil personojn en la serĉadon de ma­nieroj progresigi la Asocion aŭ la movadon, ĉu loke, ĉu fake. Ĝi perme­ sis al la internacia Asocio vidi­gi sin en landoj, kie tio ne okazis tra jardekoj. La programo kritikeblas pro la mal­mul­teco de konkretaj trejnprogramoj rete haveblaj, sed tio postulus dek­o­bligon de la rimedoj momente dispo­ nigeblaj por la programo. La fakto res­ tas, ke tiu dumilo da homoj interŝanĝis pensojn, formulis planojn, ĉerpis valoron el la programo, kaj forlasis ĝin laŭ­deklare kontentaj. Tio en si mem estas atingo.

Eventoj Malferma Tago Said Baluĉi Tradicio, kiun komencis Osmo Bul­l­ er en novembro 1994, funkcias an­ koraŭ bonorde kaj ĉi-jare por la 49-a fojo okazis sabate la 17-an de novembro 2018. Partoprenis, laŭ la gastolibro de UEA, 53 personoj, precize samkvante kun tiu de la partoprenantoj en la Mal­ ferma Tago de novembro 2017. Fernando Maia prelegis pri stra­ tegia libropolitiko de UEA. Federico Gob­bo prelegis pri Esperanto en mez­ lernejo pro la interna ideo. Ward de Kock prezentis la neder­landan la­bo­ ristan esperantismon kaj Rob Moer­ beek prelegis pri la finna litera­tu­ro. La prelegoj kaj la postprelegaj rond­ demandoj estis tiom viglaj, ke oni de­

vis dediĉi kromajn minutojn. Ionel Oneţ komence de la programo parolis pri la libroservaj novaĵoj kaj poste dum la tuta tago akceptis homojn en la libroservo. Francesco Maurelli, TEJOestrarano, parolis pri planoj de TEJO: faritaj, farataj kaj farotaj. Sekvis var­ ma dialogo inter partoprenantoj kaj estraranoj Fernando Maia kaj Sara Spa­nò.

inventis propraĵojn. Unu disdo­nis tek­­­ston petante homojn subskribi for­­ mu­laron, kies rezulto estas mon­hel­pi al UEA. Tiun sumon oni povas dek­ lari, almenaŭ en Nederlando, al sia impostoficejo. Alia samideano “vendis aŭkcie por UEA” Esperantan specialan ver­ dan stelon el sia propra havaĵo. La aĉe­ tin­to pagis al UEA. Kvankam oficiale kaj publike oni konatigis, ke la organizantoj de la ĉi-foja Malferma Tago estas Fernando Maia, deflanke de la Estraro, kaj Said Ba­luĉi, deflanke de la stabo, tamen konsi­de­ rante ke ili por la unua fojo ricevis ti­ un taskon, la kolegoj sperte helpante kaj afable klarigante la taskojn verdire efektivigis la okazigon. La venonta Malferma Tago estos Okazis ankaŭ surprizetoj. Du sam­- la 50-a, do jubilea! La Estraro baldaŭ i­deanoj, celante monhelpon al UEA, decidos pri la dato kaj informos vin.

Forpaso Elisabeth Hlauschek (16.12.1944 – 28.05.2018) La 28-an de majo 2018 forpasis la estraranino de Aŭstria Esperantista-Fe­deracio (AEF) Elisabeth Hlauschek en Vieno, Aŭstrio, en la aĝo de 73 jaroj. Ŝi estis kunlaborantino de la Es­ peranto-redakcio de Radio Aŭs­tria In­­­ternacia ĝis la nuligo de la Espe­ran­ to-redakcio en la jaro 2000. Ekde la jaro 1996 ŝi estis redaktorino de Aŭst­ ria Esperanto-Revuo (AER), orga­no de AEF, ĝis la nuligo de la mem­stara re-

Esperanto

vuo AER en la jaro 2000. Poste ŝi re­ daktis la paĝojn de AEF en la gazeto Esperanto Aktuell, eldonata de Aŭs­t­ria Esperanto-Movado (AEM) ĝis n-ro 2003/03. Ŝi partoprenis multajn kon­ gresojn de UEA kaj IFEF. En la 77-a UK de UEA 1992 kaj en la 46-a Kongreso de IFEF 1994 ŝi estis helpantino. La entombiga ceremonio okazis la 11-an de junio 2018 en la Centra Tom­ bejo de Vieno kun la ĉeesto ankaŭ de la prezidanto de AEF kaj aliaj espe­ rantistoj.

1331(1) Januaro 2019

23


Societo Zamenhof Aliĝu ankaŭ vi al tiu klubo de mece­natoj de UEA! Vi ricevos leterojn de la prezidanto de UEA kaj inviton al ak­cepto en la Universala Kongreso. La kotizon (duoblo de MA por via lando) vi povas pagi al via peranto aŭ rekte al UEA. Pliaj informoj ĉe https://uea.org/alighoj

La venontjara kongresurbo Lahtio bonvenigas vin ĉiujn!


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.