Almanako lorenz 2015

Page 1


TRIDEK KVINA NUMERO JARO 2015

Eldonis SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ RIO-DE-調ANEJRO (RJ) - BRAZILO


LEGANTOJ EN LA TUTA MONDO

CATALOGAÇÃO NA FONTE DO DEPARTAMENTO NACIONAL DO LIVRO J37

ALMANAKO LORENZ 2015 – n-ro 35 – Rio-de-Ĵanejro : Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2015.

180p.; 22cm; il.

Esperantaj tekstoj.

ISBN 978-85-86984-20-4

1. Esperanto – Spiritismo. I. Titolo. II. Serio.

CDD: 133.9

SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ Rio-de-Ĵanejro (RJ) - Brazilo Tel. +55-21 2452-9039 / +55-21 2450-4768 editora_lorenz@uol.com.br


ALMANAKO LORENZ Jara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz 2015 – Tridek kvina jaro Estraro: Prezidanto: Vic-Prezidanto Direktoro Financisto: Direktoro Adjunkto: Direktoro Adjunkto:

Robinson Mattos Celso Pinheiro Mauro Libânio da Fonseca João Silva dos Santos Geralcino Viana Gomes

Komitato: Prezidanto: Affonso Borges Gallego Soares Membroj: Alberto Flores Amaury de Souza Antônio de Souza Barbosa Balbina Ferreira Cesar Soares dos Reis Elmir dos Santos Lima Ismael de Miranda e Silva Joel Maciel Soares Jorge Andréa dos Santos José Roberto Motta da Silva Vicente Paula Werneck Sebastião Nunes Cavassoni Zita Flora de Almeida João Nunes Lins Álvaro Borges de Almeida Motta Anstataýantoj: Tânia Maria Fernandes Paixão Julieta Dulce do Vale Ramos de Souza Kontrola konsilantaro: Membroj: Danilo Carvalho Villela Eloy Carvalho Villela Romualdo de Castro Celani Anstataýantoj: Aylton de Lima Rocha Suely Alves Lopes Kompostita de Rogério Mota Reviziistoj: Jader Rodrigues da Silva, Célio Freitas Martins Presita en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo


KALENDARO 2015


Jesus Jesuo

F. V. Lorenz

L. L. Zamenhof

Allan Kardec


INDEKSO

Alvaro Mota HISTORIAJ KURIOZAĴOJ PRI LA URBO RIO DE JANEIRO ........................................................ 9

Brunilde Mendes do Espírito Santo AMO KOVRAS AMASON DA PEKOJ .............................................. 23

Ela Karczewska PUBLIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO EN BJALISTOKO ............. 31

Joanna de Ângelis (Spirito) VIVO FELIĈA ...................................................................................... 39

Renato Corsetti LA AMO DE ZAMENHOF POR LA HOMARO ................................. 41

Paýlo Sergio Viana REENKARNIĜO LAŬ LA SPIRITISMA DOKTRINO ....................... 51

Maria Nazaré de Carvalho Laroca KELKAJ EVIDENTAĴOJ PRI REENKARNIĜO ............................... 53

Malba Tahan FIDO KAJ KARITATO ........................................................................ 57 INTERVJUO KUN JOSÉ PASSINI .............................................................. 59

Renée Triolle NORDA FRANCIO, GASTAMA EĈ SE NE FAMA ........................... 67

Eurípedes A. Barbosa JOÃO CUSTÓDIO MACHADO LA ETA GIGANTO ......................... 73

Emmanuel (Spirito) SAÝDADO ........................................................................................... 79


Anatoli Ionesov / Vladimir Ionesov LINGVA POEZIA HIMNO AL 2750-JARA SAMARKANDO ............... 81

Gilberto Ledon (Spirito) FELIĈA KONSTATO .......................................................................... 91

Allan Kardec INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ – LA AFABLECO KAJ LA DOLĈECO .............................................. 93

Abdukadyrova Mavluda NACIA MUZEO DE TAĜIKIO ............................................................. 95

Allan Kardec EKSTER KARITATO NENIA SAVO ................................................ 109

Zbigniew Galor LA KRUDA ARTO KAJ LA ALTA KULTURO ................................ 111

Emmanuel (Spirito) PIEDOJ KAJ PACO .......................................................................... 117

Julieta Dulce EN LA LANDO DE KARNAVALO ................................................... 119

Trevor Steele BIBLIO FALSA, DO DIO NEEKZISTANTA? ................................. 123

Jerônimo Mendonça MALLONGA KRONIKO ................................................................... 127

Judith Kovacs HISTORIO DE HUNGARIO .............................................................. 129

Cassiano Ricardo LA VOJAĜO ...................................................................................... 137

Ismael Miranda e Silva JORGE CAMPOS DE OLIVEIRA .................................................... 139

Richard Simonetti MALLIGO ........................................................................................... 145


Sun Minĝiao ZAOZHUANG EN ORIENTA ĈINIO BRAKUMAS ESPERANTON ......................................................... 149

Ana Carolina Freire ĈE KULPELAĈETA ENKARNIĜO ................................................. 155

Potturu Ranganayakulu CIGANOJ KIUJ NE FORLASIS HINDION ...................................... 161

Richard Simonetti TRAGEDIOJ ...................................................................................... 169

Juan Carlos Montero Medina KUBA NATURO KAJ ESPERANTO-RENKONTIĜOJ .................. 171

Allan Kardec PLURECO DE LA MONDOJ ............................................................ 177


HISTORIAJ KURIOZAĴOJ PRI LA URBO RIO DE JANEIRO Alvaro Mota Brazilo La jaro 2015 estos tre speciala por Rio de Janeiro. Ĝi estos ne nur la jaro, kiam Rio ricevos la 50-an Brazilan Kongreson de Esperanto - BKE, sed markos ankaŭ la 450-an jariĝon de la fondiĝo de la urbo. Rio de Janeiro estis fondita en la 1-a de marto 1565, pro la ĉeesto de francoj en nia regiono, kontraŭ la volo de Portugalujo. Koincido aŭ ne, en 2015 ni ankaŭ festos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en Lille, Francio. La historio de Rio de Janeiro kaj Francio havas grandan rilaton inter si. Unu ekzemplo estas la translokiĝo de la reĝa familio de Portugalujo al Rio en la komenco de la 19-a jarcento, kiu poste grave influis en la sendependeco de Brazilo. En la sekvaj sekcioj mi rakontos kelkajn historiajn kuriozaĵojn pri konataj turismaj vidindaĵoj de Rio. Mi esperas, ke ili povos interesi vin viziti nian belan urbon kaj ĉeesti nian 50-an BKE en januaro. Ni atendas vin!


10

ALMANAKO LORENZ 2015

1) La deveno de la nomo Carioca (Karioka): La historio de la urbo Rio de Janeiro ne komenciĝis en la jaro 1565, kiam la urbo estis fondita de la portugalo Estácio de Sá (Estasjo de Sa’). Fakte, ĝi vere komenciĝis per la antaŭaj loĝantoj de tiu ĉi ĉe-mara regiono de Brazilo. Mi parolas pri la indiĝenoj tamojoj. Hodiaŭ ili ne plu ekzistas en Rio, ĉar ili estis forpelitaj, sklavigitaj kaj enmiksiĝintaj kun la eŭropaj koloniigantoj. Malgraŭ tio, tiuj indiĝenoj lasis spurojn, kiuj ankoraŭ konserviĝas en kelkaj nomoj de lokoj kaj vortoj de nia portugala lingvo. Unu ekzemplo estas la nomigo de la homoj, kiuj naskiĝas en la urbo Rio de Janeiro: “carioca” (karioka). Tiu nomo venas el la indiĝena lingvo kaj signifas “loĝanto de la blanka domo”. Eble ĝi aludas al la domo starigita de la unuaj portugalaj koloniigantoj apud la rivero, kiu nun ankaŭ havas la saman nomon (rio Carioca).

Rio de Janeiro kaj la Golfeto Gvanabaro.

2) La deveno de la nomo Rio de Janeiro: Eble vi ankaŭ sin demandos: “Kial Rio de Janeiro havas tiun kuriozan nomon? Kion ĝi signifas?” Bone, jen la klarigo:


ALMANAKO LORENZ 2015

11

La unua fojo, kiam portugaloj alvenis al Brazilo estis en la 22-a de aprilo 1500. La karaveloj kiuj atingis Brazilon estis sub la komando de Pedro Álvares Cabral. En la 1-a de januaro 1502, alia ekspedicio de karaveloj sendita de portugaloj atingis la Golfeton Gvanabaro, kie nuntempe situas la urbo Rio. La plej konata historio rakontas, ke portugaloj mispensis, ke la mara golfeto estas la elfluejo de granda rivero kaj pro tio nomis tiun ĉi regionon “Januara Rivero” (Rio de Janeiro). La portugaloj havis la kutimon nomi la nekonatajn regionojn laŭ la katolika kalendaro. En tiu senco, ses tagojn post kiam tiu sama ekspedicio trapasis la Golfeton Gvanabaro, ili alvenis al alia golfeto kaj nomis la regionon “Golfeto de la Reĝoj” (Angra dos Reis1*), ĉar tiam estis la Tago de la Reĝoj. Danke al tio, pluraj ĉe-maraj urboj de Brazilo estis nomataj tiamaniere fare de la portugaloj de tiu karavela ekspedicio: Sankta Sebastiono (São Sebastião) – 20-a de januaro; Sankta Vincento (São Vicente) – 22-a de januaro, Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj en Bahio (Baía de Todos os Santos) – 1-a de novembro; ktp.

Ĝemelaj Insuloj en Angra dos Reis. 1

Angra dos Reis: ĉe-mara urbo, 114 km for de Rio de Janeiro, kun grandaj natur-belaĵoj. Oni diras, ke ĝi havas unu insulon por ĉiu tago de la jaro, t.e., 365 insulojn.


12

ALMANAKO LORENZ 2015

3) La deveno de la nomo Suker-Pano: Unu el la plej mondkonataj poŝtkartoj de Brazilo nomiĝas Suker-Pano (Pão de Açúcar), kie ekzistas pend-vagonoj ligante la montojn Urka kaj Suker-Pano. Ĉu vi scias, kial tiu monto havas tiun strangan nomon? Ĉu hazarde la monto memorigis al la stomako de portugaloj dolĉan panon de sia fora patrujo? Ĉu ili lekis la ŝtonojn de la monto kaj konstatis ke ĝi estas dolĉa? Fakte, la respondo ne estas tiel freneza. Antaŭ sia alveno al Brazilo, portugaloj havis la kutimon kultivi sukerkanon en la Insulo Madejro en Afriko. En tiu tempo kansukero ne estis vendata en plastaj saketoj, kiel ni kutimas aĉeti en superbazaroj. La kansukero estis komercata per konusaj muldiloj, kiuj en tiu tempo estis nomataj “Ligno por Sukero” (Pau de Açúcar). Ĉar la monto de Suker-Pano havas konusan formon, ĝi memorigis al portugaloj tiun “Pau de Açúcar”. Tamen pro la evoluo de la lingvo, la prononco de la vorto “pau” (paŭ) – ligno fariĝis pão (pao) – pano. Jen la klarigo pri tiu amuza nomo.

La monto Suker-Pano kaj ĝia pend-vagono.


ALMANAKO LORENZ 2015

13

4) La deveno de la nomoj “brasileiro” kaj “Brasil”: En Brazilo, same kiel en Rio, oni ankaŭ kultivis sukerkanon, sed nur en posta fazo de la koloniigado. Unue, la portugaloj elserĉadis ĉi tie oron kaj diamantojn simile al la hispanaj koloniigantoj en aliaj partoj de Ameriko. Ĉar la portugaloj ne sukcesis trovi la noblajn metalojn kaj ŝtonojn, ili decidis ekspluati arbon, kies ligno havis tre ruĝan sukon, tre taŭgan por kolorigi la vestojn de la eŭropaj nobeluloj. Ruĝa koloro estis tre alte taksata en tiu tempo. La nomo de tiu arbo estis Pau-Brasil “Ligno Brazilo” kaj danke al ĝi, hodiaŭ nia lando nomiĝas Brazilo. La portugaloj unue nomis la tutan regionon Insulo de Vera Kruco (Ilha de Vera Cruz), kaj, poste, Lando de Sankta Kruco (Terra de Santa Cruz), sed la nomo, kiu vere populariĝis estis Brazilo. En la portugala lingvo, simile al Esperanto, ni ankaŭ uzas la sufikson “ano” por indiki la naciecon de homoj. Tiel ni uzas, ekzemple, la vortojn “mexicano” kaj “boliviano” por indiki homojn, kiuj naskiĝis en Meksiko kaj Bolivio, respektive. Tamen por indiki loĝantojn de Brazilo ni uzas la vorton “brasileiro” anstataŭ “brasilano”. Kial ni ne diras “brasilano”, kies prononco estus tre simila al la vorto, kiun ni uzas en Esperanto? Bone, jen interesa historio. La tranĉado de tiuj brazilaj arboj estis faritaj de la indiĝenoj, kiuj ricevadis de portugaloj kiel pagon bagatelaĵojn (speguletojn, tranĉilojn, potojn, ktp...). Tiu arbo estis multe ekspluatata kaj ĝi preskaŭ malaperis. Hodiaŭ ĝi estas tre malofta kaj leĝe protektata*. En la portugala lingvo, la sufikso “eiro” havas similan rolon al la esperanta sufikso “-isto”, kiu indikas la profesion: “pedreiro” (masonisto), “padeiro” (panisto), “sapateiro” (ŝu-flikisto), ktp. La tiamaj homoj, kiuj tranĉadis la arbojn de pau-brasil estis konataj kiel “brasileiros”. Pro tio, la nomo de profesio poste fariĝis la nomo de la popolo.


14

ALMANAKO LORENZ 2015

Ĝi estas la nura okazo en la portugala lingvo, kiam ni uzas la sufikson “eiro” por indiki naciecon. • Se vi venas viziti Rion, vi povas rigardi tiun tre gravan arbon (Caesalpina echinata) en la monto Suker-Pano kaj en Botanika Ĝardeno kaj ĉe la strato Laranĵejras, en samnoma kvartalo.

Tranĉado de Ligno-Brazilo (Atlas Miller).

5) La Ŝtonaj Montoj de la Kuŝanta Giganto: Alia kurioza turisma loko de Rio de Janeiro estas la bela monto Gávea Ŝtono (Pedra da Gávea), ĝi estas la plej alta granita monto de la mondo kiu finiĝas tuj en la maro. Ĝi havas tre kuriozan formon. Oni diras, ke ĝi reprezentas la kapon de giganto. Kelkaj homoj diras, ke en ĝi troviĝas fenicaj enskribaĵoj kaj ke ene de la monto kuŝas la tombo de fenica reĝo. Sendube estus tre strange, ke fenicoj sukcesus krozi Atlantikon en tiu tempo kaj atingi Brazilon. Tiuj kuriozaj kaj ŝajnaj signoj estis nature farita de la ventoj. Sciencistoj eĉ faris sismajn testojn tie kaj trovis absolute nenion meze de tiu ŝtono. Malgraŭ tio, la legendo pri la fenicaj maristoj ankoraŭ restas ĉe la kreiva kapo de multaj homoj. Rigardante la urbon Rio de la maro, ĝiaj


ALMANAKO LORENZ 2015

15

montaroj havas formon de giganto, kie Gávea Ŝtono estus ĝia kapo kaj Suker-Pano ĝiaj piedoj. Ĝi estas la fama “Kuŝanta Giganto”!

Parto de la ĉeno de montoj kiuj formas la Kuŝantan Giganton. Maldekstre troviĝas ĝia kapo, t.e. Gávea Ŝtono, kun ĝiaj fronto kaj nazo.

6) La influo de francoj en la destino de Rio de Janeiro I: La Antarkta Francio Portugaloj atingis Rion en 1502, sed ili fondis la urbon nur en 1565. Kial portugaloj malfruis preskaŭ 50 jarojn por fondi ĝin? Bone, tio ligiĝas al la alveno de francoj al nia marbordo. Kiam portugaloj atingis Brazilon, ili ne estis multe interesataj en la nova regiono. Ili estis pli fokusitaj koloniigi Afrikon kaj intensigi la mar-komercon per la alternativa kaj ĵus konkerita vojo de Eŭropo al Azio ĉirkauante la marbordon de Afriko. Kompreneble, la eltrovo de nova lando en Ameriko malfermis la intereson kaj avidecon de aliaj eŭropaj landoj, kiel Nederlando kaj Francio. La francoj havis projekton instali en Rio la Antarktan Francion (França Antártica), kaj en 1555 alvenis ĉi tien multaj kalvinismaj francoj, kiuj amikiĝis kun lokaj indiĝenoj. Ili eĉ fondis urbon nomatan Henriville. Danke al tiu evento,


16

ALMANAKO LORENZ 2015

la portugaloj ekkonsciiĝis, ke se ili ne priatentos Brazilon, ili perdos ĝin al aliaj grandaj eŭropaj potencoj. La portugaloj kune kun indiĝenoj de aliaj partoj de Brazilo sukcesis forpeli la francojn kaj dum tiu milita periodo ili fondis la urbon Rio de Janeiro en la 1-a de marto 1565. Dum la milito pereis multaj francoj kaj portugaloj, kaj same multaj indiĝenoj kiuj batalis en malsamaj flankoj. La fondinto de Rio, Estácio de Sá, estis trafita de sago kaj mortigita meze de la batalo, kiu okazis en la loko kie nuntempe situas la Parko Flamengo. En tiu parko ekzistas momumento, kiu gardas la korpon de la fondinto, kaj ĝia formo reprezentas la pinton de la sago, kiu mortigis lin. En tiu batalo, la indiĝena tribestro Arariboia, kiu luktis kune kun la portugaloj ricevis la terenojn, kiuj situas ĉe la alia flanko de la Golfeto Gvanabaro. En ĝi troviĝas nuntempe la bela urbo Niterói. Arariboia estas taksata kiel fondinto de Niterói (Niteroj’) kaj hodiaŭ ĉiuj homoj, kiuj naskiĝas en tiu urbo ankaŭ estas konataj kiel arariboias (araribojas).

Monumento al Estácio de Sá en Parko Flamengo kaj statuo de Arariboia en la urbo-centro de Niterói.


ALMANAKO LORENZ 2015

17

7) La influo de francoj en la destino de Rio de Janeiro II: La alveno de la reĝa familio Krom la fondiĝon de Rio de Janeiro, la francoj ankaŭ influis alian gravan momenton de la historio de Rio: la sendependiĝon de Brazilo. Ĉe la komenco de la 19-a jarcento, Napoleono havis strategion izoli la Britan Imperion de Eŭropo kaj tiel malfortikigi ĝin pere de la blokado de ĉiuj ŝipoj al britaj havenoj. Tiel, en 1808, li minacis invadi Portugalujon, se la portugala reĝo D. Johano la 6-a ne fermos siajn havenojn al Anglio. La portugala reĝo havis tre bonajn rilatojn kun Britio kaj estis sufiĉe saĝa. Li sciis, ke se li perdos Portugalujon al Napoleono, li ankaŭ perdos Brazilon, la grandan juvelon de la portugala imperio. Tiel, D. Johano la 6-a interkonsentis kun la brita ambasadoro fuĝi frumatene per ŝipo kun la reĝa familio al Brazilo. La portugala reĝo petis al Napoleono tri tagojn por pensi kaj preni decidon. Tio estis la bezonata tempo por fuĝi kun aliaj nobeluloj al Brazilo. Kaj tiel okazis. Ĝi estis la unua fojo, kiam iu portugala reĝo venis viziti Brazilon. Ĉe la alveno de la portugala reĝo tri monatojn poste en la havenon de Rio de Janeiro, en Placo Kinze (Praça Quinze, kio signifas “Placo 15”), la brazilanoj estis tre feliĉaj pro la vizito de la reĝo. Tiu afabla gastamo de kariokoj kortuŝis D. Johanon, kiu multe ŝatis kaj impresiĝis pri la nova lando. Danke al tiu fuĝo al Brazilo, li sukcesis teni la kolonion protektita kontraŭ la armeoj de Napoleono. Kiam D. Johano la 6-a alvenis ĉi tien, li levis la statuson de Brazilo el kolonio al sam-ranga lando kiel Portugalio. La nomo de la nova reĝ-lando estis Unuiĝinta Reĝlando de Porgugalio, Brazilo kaj Algarves kaj ĝia ĉefurbo estis Rio de Janeiro. Ni povas diri ke Rio estas la nura urbo ekster Eŭropo, kiu iam estis ĉefurbo de iu eŭropa lando. Napoleono poste konfesis ĉagrenite, ke la portugala reĝo estis la nura, kiu sukcesis trompi lin.


18

ALMANAKO LORENZ 2015

Dum la ĉeesto de D. Johano la 6-a en Rio, li malfermis la brazilajn havenojn al pluraj landoj. Permesis la presadon, fondis la Brazilan Bankon (Banco do Brasil) kaj la Botanikan Ĝardenon. Tiuj du institucioj funkcias ĝis hodiaŭ kaj la ducentjaraj imperiaj palmoj de Botanika Ĝardeno estas ankoraŭ vivaj atestantoj de tiu tempo. Poste, la portugaloj, kune kun la britoj sukcesis forpeli Napoleonon el Portugalujo kaj D. Johano la VI revenis al Eŭropo lasante en Rio de Janeiro sian filon, Petro la 1-a, kiu proklamis la sendependecon de Brazilo en 1822. Tiel, Brazilo sukcesis sendependiĝi de Portugalujo multe pli pace kompare kun la aliaj hispanaj kolonioj en Ameriko kaj ankaŭ konservis la unuiĝon de sia granda teritorio. Petro la 1-a estis proklamita imperiestro. Pro tio Brazilo havis monarĥian reĝimon ĝis 1889, dum en aliaj amerikaj landoj la politika sistemo estis la respubliko.

Botanika Ĝardeno kaj Alveno de la Reĝa Familio al Brazilo.

8) Tiĵuka Arbaro: la pionira rearbarigo zorgita de 11 sklavoj Alia tre konata turisma punkto de Rio estas Tiĵuka Arbaro (Floresta da Tijuca), kiu formas tiun verdan tapiŝon, kiu ĉirkaŭas la urbon kaj kies origino estas tre interesa. En Rio la montoj estis multe senarbarigitaj por la kultivado de sukerkano


ALMANAKO LORENZ 2015

19

kaj kafo. Meze de la 19-a jarcento, la urbo trapasis longajn kaj seriozajn problemojn ligitajn al la manko de akvo. Por alfronti tion, la brazila imperiestro Petro la 2-a eksproprietigis kelkajn bienojn kaj ordonis la rearbarigon de la montaroj, kiuj ĉirkaŭas Rion. La rearbarigo estis farita per originaj kaj ekzotikaj plantoj fare de nur 11 sklavoj. Post iom da tempo, la akvo revenis al la regiono kaj ĝis hodiaŭ kelkaj kvartaloj de Rio uzas la akvon veninta el la riveretoj de Tiĵuka-Arbaro. Tiu rearbarigo estis tre pionira ideo en tiu tempo kaj tre bela ekzemplo de ekologia agado. Se ni hodiaŭ povas ĝui tiun mirindan kaj tre agrablan nacian parkon, ni ŝuldas ĝin al la senlaca laboro de tiuj 11 sklavoj, kies nomoj aperas en ŝildo ĉe monumento en la enirejo de la Nacia Parko Tiĵuka.

Monumento al la 11 sklavoj, kiuj plantis la plej grandan parton de la nuna Tiĵuka-Arbaro.

9) Kristo, la Savanto: unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo En Rio troviĝas ankaŭ la statuo Kristo la Savanto, proklamita kiel unu el la sep novaj mirindaĵoj de la mondo per


20

ALMANAKO LORENZ 2015

interreta voĉdono. Tiu statuo estis oficiale inaŭgurita en 1931 fare de Marconi, la inventisto de la radio. Marconi tiam estis en Romo kaj el tie premis la butonon, kiu aktivigis la lumojn de la statuo en Rio. La statuo troviĝas ĉe la pinto de monto nomata Corcovado (Korkovado), kiu en la portugala signifas ĝibulon. Fakte, se oni rigardas la monton de malproksime, ĝi aspektas la ĝibon de dromedario.

Monto Korkovado kun ĝibula aspekto kaj la statuo de Kristo sur la supro.

10) Lastaj rimarkoj pri Rio: Rio estis ĉefurbo de Brazilo de 1763 ĝis 1960, kiam oni inaŭguris Braziljon. Se Braziljo estas la politika kaj administra ĉefurbo de Brazilo, Rio certe estas ĝia kultura ĉefurbo. Ĝi estas la lulilo de pluraj muzikaj ritmoj, kiel sambo, bosanovo, kaj ŝorinjo. Ĝi gastis en 1992 la plej grandan kunvenon iam faritan en la historio de Unuiĝintaj Nacioj (RIO-92) kaj 20 jarojn poste, en 2012, ankaŭ okazis en Rio la tutmonda kunveno pri Daŭripova Evoluo (Rio+20). En 2016 ĝi gastos la Olimpiajn Ludojn. En 2012 Rio ankaŭ ricevis la titolon Tutmonda Heredaĵo de UNESKO pro sia natura kaj arkitektura beleco.


ALMANAKO LORENZ 2015

21

Tamen, mi ne volas paroli nur pri belaĵoj de Rio. Same kiel aliaj grandaj urboj de nia planedo, ĝi havas plurajn problemojn ligitajn al trafik-ŝtopiĝo, publika sekureco, poluo kaj sociaj malegalecoj. Kiel loĝantoj de Rio, ni devas ĉiam batali por ĝia pliboniĝo, por ke ĝi povu fariĝi pli justa kaj daŭripova urbo por la estontaj generacioj. Same kiel multaj rianoj, mi havas revon pri mia urbo. La oficiala blazono de la urbodomo de Rio de Janeiro reprezentas du delfenojn, kiuj multe abundis en la Golfeto Gvanabaro ĉe la alveno de la portugaloj. Hodiaŭ, tiuj delfenoj preskaŭ malaperis kaj estas maloftege trovi ilin en la akvoj de la golfeto pro ĝia granda poluo. Mi revas, ke iam mi povos naĝi en puraj akvoj de la Golfeto Gvanabaro plena je pluraj fiŝoj kaj delfenoj apud mi. Se mi kredas, ke eblas konstrui mondon pli pacan, kie ĉiuj povas kompreni unu la alian per internacia neŭtrala lingvo, mi ankaŭ kredas, ke eblas konstrui urbon, kiu traktas pli amikece kaj harmonie la naturon kaj siajn enloĝantojn. Estas momento por krei novan manieron respekti la naturon kaj la landon, kie ni vivas. Estas momento por daŭre memorigi la saĝan indiĝenan diraĵon: “La Tero ne estis donita al ni de niaj gepatroj, ĝi estis pruntedonita al ni de niaj gefiloj.”

Blazono de Rio de Janeiro (2 delfenoj) kaj tre rara apero de delfenoj en la akvoj de la Golfeto Gvanabaro.


AMO KOVRAS AMASON DA PEKOJ1 Brunilde Mendes do Espírito Santo Brazilo Malofte troveblas, en la agitoplena nuntempo, homo, kiu ne zorgas ekskluzive pri si mem, tio estas, pri sia laboro, sia salajro, sia domo, unuvorte pri sia komforto. Tia homo, perdinte ion ligitan al sia intereso — loĝejon, oficon, salajron, juvelojn, ktp —, akuze krias kontraŭ la manko de sekureco, kontraŭ la marĝenuloj, kiuj rabante kaj murdante, tamen ne estas arestitaj, kaj li malbenas la socion, kiu ne respektas la laborulojn. Sed pripensante tiajn situaciojn, ni demandu al ni: kion ni, kiel anoj de tiu socio, entreprenas por levi la gradon de respondeco de tiu socio? Multiĝas ladvilaĝoj kaj surstrataj loĝantoj. Kion ni tamen proponas al la infanoj, kiuj, ankaŭ apartenante al la socio, formas la estontecon de unu popolo? 1

I Petro, 4:8.


24

ALMANAKO LORENZ 2015

Multaj donas sin al preĝado, petegante pri protekto siajn devote preferatajn sanktulojn. Sed preĝo estas vorto, kiu nin atentigas pri du gravaj sintenoj, nome, preĝi kaj agi. Kiam ni riproĉas la socion, ni devas demandi al ni: kia estas nia agado en la socio? Konvenas rememori, ke tiuj sanktuloj, kiujn ni alvokas, nur povos agi se ni rolos kiel iliaj instrumentoj uzante la vorton kiu edukas kaj la ekzemplon kiu konstruas. Preĝante kun fido kaj servante kun amo, ni certe staros kiel benataj instrumentoj por la renovigo de la socio, kies anoj ni estas.


ALMANAKO LORENZ 2015

25

En 1951, grupo da sinjorinoj kaj sinjoroj kunsidis por la Kulto de la Evangelio en la Hejmo, kiu okazis ĉiusabate en la domo de unu el la virinoj. Tio estis kunsido simpla sed farata kun multa amo, ĉar ĉiuj revis pri io: helpi la malriĉulojn. Ili preĝadis kaj ĉiam petis Dion, ke Li montru al ili la vojon por helpi malfeliĉulojn. Iun tagon, en frua mateno, unu el la sinjorinoj ricevis telefonvokon, kiu ŝanĝis la revon en realon. Ŝia amikino raportis kun emocio: - En ĉi nokto mi sonĝis, ke iu sinjorino treege bela, envolvita en multa lumo, kondukas min ĝis tre konata hospitalo, kie malsanaj infanoj estas internigitaj, kaj, montrante al la hospitalo, ŝi diris: “Ili sentas froston!” Tiu sonĝo estis tuj transsciigita al la tuta grupo, kiu senhezite komprenis, ke tiu estas la vojo, kiun ĉiuj deziris trovi.


26

ALMANAKO LORENZ 2015

Vidante la infanojn hospitaligitajn, iliaj koroj emociiĝis, kaj ĉe la reciproka adiaŭo ili jam havis klaran celon: kiel eble plej rapide komenci la konfekciadon de vestaroj kaj littukoj kaj akiri litkovrilojn. La plenumado de tiu programo altiris pliajn interesatojn en ĝi, kaj, post paso de unu jaro, aliĝis multe da volontuloj, kiuj ĝin kreskigis kaj etendis al infanoj de proksima ladvilaĝo. La Hejma Kulto de la Evangelio iom post iom disvolviĝis kun la sistemigita studado, pliintensiĝis la strebo al servado kaj multa konsolo estis donita al tristuloj kaj senesperuloj, kiuj venadis kun la paso de l´ tagoj. Pro la multaj taskoj kaj la nombro de la partoprenantoj en la kulto ekestis la bezono fondi neprofitcelan Institucion. Sed kie loki ĝian sidejon? Ankoraŭfoje multiĝis la preĝoj, sed nun jam agado subtenis la peton, kies respondo kompreneble ne malfruis. Unu el la kunlaborantinoj ekhavis la ideon starigi ian bazaron de uzitaj artikloj kun kompensa profito. Plej bone estus, ĉiuj konsentis, se la bazaro konstante funkcius, sed kie trovi butikon kontraŭ pagebla prezo? Ne longe daŭris kaj tiu kunlaborantino mem, kiu ekhavis la ideon, interparolis kun sinjoro, proprietulo de duetaĝa konstruaĵo kaj du butikoj, kiu disponigis por la Institucio la unuan etaĝon kaj unu butikon, kio montriĝis kiel la solvo de ĉiuj problemoj, nome unu loko por la studkunsidoj kaj alia loko por la bazaro, kiu kovrus ĉiujn elspezojn. Tio estis donaco de la Ĉielo, ja ia respondo al la agado disvolviĝanta sur la Tero. Post fondo de la Institucio, la grupo starigis la servon de Frata Akcepto, kiu celis akcepti personojn venantajn al la Institucio kaj bezonantajn orientadon, kiu ilin trankviligus.


ALMANAKO LORENZ 2015

27

Kaj ekaperis novaj revoj!... Kial ne etendi la laboron de Amo al aliaj lokoj? Ĉi-foje stratknabo montris la vojon. Li venis kaj petis pri manĝo. Unu el la kunlaborantinoj decidis adopti lin kiel filon de sia koro. Li loĝis en malriĉa kvartalo kaj tien li ŝin kondukis. Ŝi konstatis la draman vivon de lia familio sub la premo de mizero, senscieco kaj perforto... La Institucio kunvenigis siajn kunlaborantojn, kaj ĉi tiuj decidis aĉeti terenon en tiu malriĉa kvartalo, konstrui lernejon kaj ambulatorion, kie infanoj, maljunuloj kaj gravedulinoj ricevus kuracadon medicinan, dentan kaj psikologian, krom ankaŭ medikamentojn kaj nutradon. Tio estis granda kaj kolora revo! Dume preĝoj leviĝadis al la Ĉielo kun petoj kaj dankoj. La preĝoj atingis la Ĉielon kaj, pro la fortoj de la agadoj, la rimedoj alvenis. La konstruita Lernejo necesigis instruistojn. Kiel ilin trovi kaj pagi? La prezidantino sin turnis al la urba administracio, raportis pri ĉio jam efektivigita kaj petis: ĉu la urba administracio povus disponigi instruistojn por kontentigi la bezonon de la infanoj? La urbestro konsentis la peton kaj disponigis kvar instruistinojn por komenci la alfabetigon de la infanoj. Sed en la fino de la jaro okazis balotado kaj la nova urbestro nuligis la konsenton. Proksimiĝis la fino de la lernejaj ferioj kaj la Prezidantino estis treege malĝoja, ĉar ŝi ne sciis, kiel kontinuigi la instruadon. Ĉu oni fermus la Lernejon? Post du tagoj unu el la estraranoj de la Institucio iris al la prezidantino kaj invitis ŝin al kunveno kun la prezidanto de CAPEMI. La prezidanto konsentis.


28

ALMANAKO LORENZ 2015

Post longa konversacio la prezidanto de CAPEMI proponis partneran laboron cele al tio, ke ne estu interrompita la socihelpa laboro. CAPEMI helpus la Institucion per pagado de iuj esencaj elspezoj, por ke la Lernejo de Leleia ne ĉesu funkcii. Ekestis la partnera laboro. Ankoraŭfoje la Ĉielo subtenis ĉiujn agadojn naskitajn de la amo de multaj al la senhava proksimulo.

Ekestis tiel nomata “Kilograma Kampanjo”, kiu helpis por livero de parto de la nutrado al la bezonuloj en la Lernejo. La kampanjoj ankaŭ subtenis la liveradon de vestaĵoj, lernomaterialoj, litkovriloj, porinfanaj vestaroj, kaj la ambulatoriaj servoj funkciados danke al la volontula laboro de kuracistoj, dentistoj kaj psikologoj. La spiritajn servojn plenumis ankaŭ volontuloj, kiuj alternis por prelegoj pri la Evangelio.


ALMANAKO LORENZ 2015

29

Spiritaj favoroj sinsekve aldoniĝis, ĉiam pli kaj pli ebligante oportunojn al la plenumantoj de servoj, dankoplenaj al Dio pro la benoj de spirita sano kaj paco, kiujn ili ekĝuis post sia partopreno en la socihelpa laboro. Nun la Institucio tenados librovendejon kaj konstantan bazaron en butiko ĉe la kvartalo ‘Copacabana’, donacita de malnova partoprenantino en la diversaj porinfanaj servoj.

Aliaj aktivecoj ekaperis laŭlonge de la jaroj: riparado kaj konstruado de loĝejoj, lecionoj de muziko al infanoj, el kiuj kelkaj eniris la Urban Lernejon de Muziko. Iam, iu firmao donacis al la Institucio kelke da komputiloj, kaj kun enorma ĝojo estis inaŭgurita Informadika Laborejo, kie la junuloj komencis koncernan lernadon, kiu al ili malfermis perspektivon de progreso. En la fino de la kurso, multaj el tiuj junuloj staĝis en entreprenoj, kiuj al ili oferis unuan salajritan laborkampon.


30

ALMANAKO LORENZ 2015

Inter ĉiuj agadoj plektiĝis ia tono de gajeco fluanta el la voĉoj de infanoj kaj junuloj, kiuj kantadis aŭ ludadis mallongajn infanajn teatraĵojn, el memorfestoj pri Kristnasko, Tago de la Patrinoj, de la Patroj, de la Infanoj, krom ankaŭ el sportaj ludoj. Tio estis la esprimo de la gajeco de l´Amo vivata en la dolĉa ligiteco inter instruado kaj lernado kun amo! Ami Dion, la proksimulon kaj la patrion, serioze laborante por la konstruado de pli paca mondo – jen la celo de la Institucio, pri kiu ni ĉi tie parolas, nome la Hejmo de Tereza, kiu ĉi-jare atingas 63 jarojn de ekzistado ĉiam sub konstanta protekto de la Plejsupro. Multaj estas la motivoj de danko! Ĉefe al la kunlaborantoj, kiuj enskribiĝis kaj ankoraŭ volonte enskribiĝas kiel lernantoj de la Evangelio de Jesuo en tiu iluminita Institucio, subtenata kaj asistata de la protekta amo de Tereza kaj Antono de Aquino, kiuj, en la nomo de la Kreinto, nin ĉiujn akceptas kiel siajn disĉiplojn. Apartan dankon pro la nemalhavebla kaj longdaŭra aso­ ciiĝo kun CAPEMI, ĉeesta en la Sekcio “Domo de Renato”, kie “Hejmo de Tereza kaj Hejmo Fabiano de Kristo” kunigas korojn kaj klopodojn por la sola celo servadi. Kaj, sub la Dia Protekto, longe daŭru la laboroj socihelpa kaj spirita tenataj en tiel mankohava kolektivo, loĝanta en iu malriĉa kvartalo de la urbo Nova Iguaçu, ĉar tiu agado efikas kiel luma oazo radianta konsolon, esperon kaj fidon, kiel por tiuj, kiu helpas laborante, tiel ankaŭ por tiuj, kiuj helpas lernante kaj instruante. Kaj, super ĉio, nian dankon al la Fortoj de la Supro, kiuj ĉiam ankoraŭ al ni permesas revi la revojn, kiuj neeblus sen ilia Potenca Helpado.

Esperantigis el la portugala Affonso Soares.


PUBLIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO EN BJALISTOKO Ela Karczewska Pollando Mi ne estas certa, ĉu metante en ĝeneralan kadron de la Fondumo Zamenhof la venontan agadon de la biblioteko respondecaj personoj same kiel ni hodiaŭ vidis ĝian rolon. Ni, esperantistoj kun fantazio, ofte kreas palacojn el sablo plendante poste pro la manko de interesiĝo pri ili ĉe decidpovaj instancoj kaj riĉuloj de la nuntempa mondo Kiam la urbestro de Bjalistoko promesis en Jokohamo krei en la urbo Esperanto-Centron ĉiuj kredis, ke li efektivigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987. Tio ne ebliĝis. En la rekonstruita, malnovega domo, ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska, dum la 94a UK ni komune malfermis la novan, kulturan, komunuman centron Ludoviko Zamenhof, kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peceto de ĝia agadsfero. Lokaj Esperantistoj jam delonge kolektadis librojn antaŭ­ vidante tiun ĉi momenton. En Rotterdamo, dum la 93a UK, bjalistokanoj venintaj kun la prezidanto de la bjalistoka LKK – la vicurbestro A. Sosna petis ĉiujn partoprenontojn de la 94a UK


32

ALMANAKO LORENZ 2015

en Bjalistoko alporti po 1 libro el sia gepatra esperantlingva bela literaturo por la malfermota biblioteko. En la reto ni anoncis agon “100 por 100” – Donacu al ni 100 librojn okaze de la centjariĝo de la movado en Bjalistoko.

Mirinda kunlaboro, kiu i.a. danke al Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik – polaj verkistoj kaj tradukantoj, komenciĝis antaŭ la 94a UK inter la esperantista mondo kaj la Podlaĥia Libraro, donis rezultojn kiam en la Urbodomo oni cerbumis, ĉu eblas en la nova situacio organizi apartan, publikan, esperantan bibliotekon kaj kiamaniere certigi monon por ĝiaj elspezoj. Jan Leończuk – la direktoro de la plej granda biblioteko en la regiono, mem poeto, montriĝis tre bona partnero por esperantistoj. Li decidis malfermi la filion n-ro 14 kun esperantaj libroj kaj gazetoj. La urbestro laŭ sia promeso certigis nin, ke en la komunuma Zamenhof-Centro oni malmultekoste pruntedonos unu ĉambron por la estonta biblioteko. Kaj finfine,


ALMANAKO LORENZ 2015

33

unu jaron poste, la 12an de majo 2010, okaze de la centjariĝo de la Podlaĥia Libraro kaj Esperanto-movado en Bjalistoko, oni malfermis la filion de la Podlaĥia Libraro – “Esperanto-Libraro”.

Septembre 2011 mi partoprenis en Herzberg la konfe­ rencon por Esperanto-bibliotekistoj, dum kiu prof. Detlev Blanke kaj aliaj fakuloj raportis pri graveco de la unuecigo de esperantaj katalogoj, por ke en la tempo de retaj katalogoj online, esperantistoj el la tuta mondo povu kontroli la enhavojn de kolektoj. Malnovaj privataj kolektoj de esperantaĵoj estis ĉiam katalogitaj laŭ metodoj pripensitaj antaŭ jaroj de siaj posedantoj kaj nun ili ofte estas komprenataj nur de la aŭtoroj mem. La posedantoj havas nek emon nek tempon ŝanĝi tion. Librojn oni pruntedonas malofte kaj nur al solidaj uzantoj, kiuj garantias redonon. La okuloj de la posedantoj daŭre ĝojas rigardante bretarojn plenajn je libroj eĉ se polvo kovras ilin pli kaj pli dense…


34

ALMANAKO LORENZ 2015

La granda, regiona biblioteko “Esperanto-Libraro”, kvankam ankoraŭ malgranda, uzas ĉiujn rimedojn atingeblajn por publikaj bibliotekoj en Pollando. La universala komputila programo MAK permesas al ĉiu leganto trovi en la ĉefa katalogo de la Podlaĥia Libraro la kolekton “Esperantiana”. Tie troviĝas ĉiu Esperantolibro, priskribita laŭ la universalaj kodoj de la programo. Parton de la Podlaĥia Libraro formas la Podlaĥia Digitala Biblioteko. 127 tre malnovaj, pli ol 100-jaraj libroj, kiuj troviĝas en posedo de la “Esperanto-Libraro”, estas ĵus kontrolataj kaj se estos jure permesite ni komencos digitaligi ilin. 99,9 % de la kolekto estis al ni donacita. Ne eblas rakonti pri ĉiuj donacintoj, sed pri kelkaj ni rakontas treege emocie kaj kun granda simpatio. • Ewa Bondar, longjara instruistino de Esperanto laŭ la Ĉemetodo, donacis al ni sian tutan kolekton.


ALMANAKO LORENZ 2015

35

• Post la morto de plenkreska filino, kancer-malsana, likvidante ŝian loĝejon ties patrino serĉis novajn uzantojn de Esperanto-libroj kaj trovis “Esperanto-Libraron”. • Nia eksterlanda gasto, Synnöve Mynttinen el Finnlando, dum la 11-aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj demandis pri libroj mankantaj en nia biblioteko laŭ pritakso de la bibliotekistino, kaj poste pere de UEA ŝi sendis al ni 80 librojn por infanoj kaj junularo. Kiam ni post unu jaro renkontiĝis en Kopenhago dum la UK kaj mi varme dankegis pro la ricevitaj libroj ŝi ŝajnis esti konfuzita kaj tuj ekproponis, ke ni ankoraŭ serĉu je ŝia kosto ion konvenan en la Libroservo de UEA. Kaj ni aĉetis ankoraŭ 10 novajn librojn… • Berlinanoj sendis al ni eĉ dufoje Johanon Pächter kun ties aŭtomobilo plena je libroj kaj gazetoj. Lasttempe li alportis i.a. tre valorajn por ni jarkolektojn de “Pola Esperantisto” el la jaroj 1907 kaj 1908 – do, la unuajn numerojn eldonitajn en la pola lingvo en Lvovo. Niaj donacintoj entuziasme donacis al ni siajn amatajn librojn por ke ni povu malfermi la bibliotekon, kaj baldaŭ okazis, ke la titoloj ripetiĝas. Kion fari por ŝpari lokon al venontaj novaĵoj? La biblioteka ĉambro havas nur 22 kvadrat-metrojn! Nun mi havas okazon informi donacintojn, ke pluraj ekzempleroj de Esperanto-libroj estis transportitaj al Seged/Hungario, kie ili trovos lokon en la universitata libraro, Jekaterinburgo/Rusio kaj Jalto aŭ Kievo/Ukrainio dank’ al eksterlandaj volontulojesperantistoj, kiuj enkadre de la programo EVS jam de kvin jaroj laboras unu tagon semajne en la “Esperanto-Libraro”. Dum la 33-a Pola Kongreso de Esperanto “Esperanto-Libraro” donacis al partoprenantoj 80 kilogramojn da duoblaĵoj. Legante en la januara numero de La Ondo informon pri la libroj eldonitaj en la jaro 2013 mi havas la impreson, ke Bjalistoko fariĝis sufiĉe grava centro de eldonado. Kunlaborante kun Bjalistoka Esperanto-Societo ni sukcesis dum tri jaroj eldoni


36

ALMANAKO LORENZ 2015

ok librojn por plenkreskuloj, tri belege ilustritajn fabelojn por infanoj, unu libron sur disko. Jam por la kvina fojo ni organizas la literaturan konkurson pri Esperanto en Bjalistoko kaj decembre, okaze de Bjalistokaj Tagoj de Zamenhof, kvarfoje ni eldonis “Bjalistokajn kajerojn” kun 10 plej interesaj verkoj.

Oni ripetadas, ke homoj malmulte legas kaj ni spertas tion en la biblioteko. Por allogi homojn en la bibliotekon kune kun esperantistoj el Bjalistoka Esperanto-Societo ni okazigas diversajn aranĝojn: • komunan legadon de interesaj libraj kaj gazetaj novaĵoj kaj malnovaĵoj; • aŭtorajn renkontiĝojn en diversaj lokoj /i.a. kun infanoj en infanĝardenoj; okaze de 125-jariĝo de la “Unua libro” en la kafejo Esperanto, kun junularo en lernejoj, ktp; • lecionojn pri literaturo kaj pri Esperanto por eksterlandanoj, kiuj partoprenas EU-programojn kaj vizitas la Zamenhof-


ALMANAKO LORENZ 2015

37

Centron. Ĉi-okaze la gastoj vizitadas ankaŭ la multmedian ekspozicion pri la juna Ludoviko en la Zamenhof-Centro; • metiejojn rilate al eldonitaj por-edukaj fabeloj; • jam tradician agadon “Ni dividu librojn”, por kiu ni kolektas ĉe legantoj jam tralegitajn librojn en diversaj lingvoj, kaj somere, sur la ĉefa placo de Bjalistoko, ni starigas nian esperantan budon por disdonadi librojn senpage kaj samtempe propagandi Esperanton; • tradukadon de tekstoj kaj ties mallongan prezentadon por multaj lokaj eventoj, filmoj, teatraĵoj, kies aŭtoroj deziras publikigi informojn en amaskomunikiloj; • ĉiujare memortagojn, dum kiuj ni memorigas diversmaniere famajn, bjalistokajn esperantistojn: Jakobon Ŝapiro (elstaran aganton el la intermilita tempo), Romanon Klodecki, dank’ al kiu post la 2a mondmilito reviviĝis la Esperanto-movado en Bjalistoko aŭ aliajn gravajn okazintaĵojn el la historio de Esperanto.


38

ALMANAKO LORENZ 2015

En la aktuala listo de legantoj estas 106 konstantaj bjalistokaj esperantistoj, sed pliaj gastoj en la biblioteka legejo venas el diversaj mondpartoj. Ofte ili estas esperantistoj, sed ankaŭ nemalofte vizitas nin homoj, kiuj nenion aŭdis pri Esperanto aŭ supozas, ke ĝi malaperis antaŭ jaroj. Estas vera plezuro klarigi al ili, ke ne estas arto krei universalan lingvon, sed konvinki homojn uzadi ĝin. Kutime en la komenco de nia renkontiĝo mi montras la breton, sur kiu orde staras Jarlibroj de UEA. Gastoj preskaŭ ĉiam miras legante pri sia lando, ĝiaj Esperantoorganizaĵoj kaj ĉefdelegitoj. Ofte ripetata estas la frazo “Mi aŭdis pri Esperanto, sed mi supozis, ke ĝi mortis post la morto de ĝia iniciatinto Zamenhof”. Mi montras noveldonitajn librojn. Junie 2008 la komunumo Bjalistoko informcele mendis ĉe E@I en Slovakio 400.000 ekzemplerojn de la kompakta disko ESPERANTO. Per ĝi la vizitantoj de la “Esperanto-Libraro” povas ricevi tre bonan informmaterialon. Rakontante pri miaj eksterlandaj vojaĝoj mi substrekas ĉefan trajton de Esperanto ebligantan al mi konatiĝi kun aliaj homoj kaj ekkompreni ilin, kaj la grandan helpon, kiun mi, nekonata esperantistino, ricevadas survoje de aliaj esperantistoj. Spektante filmon aŭ legante libron ni ofte akceptas vidpunkton de ĝia aŭtoro. Valoras mem ĝui la etoson loĝante dum vojaĝoj ĉe riĉaj aŭ malriĉaj esperantistoj kadre de Pasporta Servo, kaj dank’ al ilia amika helpo ekkoni lokojn de tempo al tempo fremdajn eĉ por profesiaj turismaj ĉiĉeronoj. Valoras esti Esperantisto!

Ela Karczewska Bibliotekistino Prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo


VIVO FELIĈA Joanna de Ângelis (Spirito) Post kiam vi eraras kaj konscias pri tio, komencu la kulporepagon. Neniam vin fordonu al la malespero aŭ al la memriproĉo. Samkiel vi ne devas insisti pri la malnobla deziro, vi ankaŭ ne povas vin konsumi per la pento. Tiu celas nur konsciigi vin pri la farita malbono. Pardonu vin, kuraĝiĝu, kaj komencu la propran reekvilibrigan taskon, malgrandigante kaj riparante la kaŭzitajn malprofitojn.

Spirito: Joanna de Ângelis Mediumo: Divaldo Pereira Franco El la libro Vivo Feliĉa – Eldonejo Lorenz


LA AMO DE ZAMENHOF POR LA HOMARO Renato Corsetti Italio 1. Spiritistoj kaj amo Spiritistoj ŝatas paroli pri amo. Ili ĉiam petas min verki pri amo, kaj tion mi akceptas, ĉar mi amas spiritistojn, sed la afero ne estas tiel simpla. Nun por ĉi tiu artikolo ili specife volas ion pri la amo de Zamenhof al la homaro. Pruvi, ke Zamenhof amis la homaron, ne estas malfacile. 2. Zamenhof kaj amo al la homaro ĝenerale Sufiĉas legi la unuan kongresan paroladon en la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro. “En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas. Ni ĉiuj staras sur fundamento neýtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj. Ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel


42

ALMANAKO LORENZ 2015

Foto 1 – Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro

Foto 2


ALMANAKO LORENZ 2015

43

fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo…. En Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj. (Foto 2) Ĉiu, kiu diras, ke neýtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-surMaro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro… Gravegaj estos la nunaj tagoj en Bulonjo-surMaro, kaj ili estu benataj1!”

Sed tiuj pensoj pri egaleco inter la hom-grupoj, justeco kaj paco akompanas lin dum lia tuta vivo. Sufiĉas do nun vidi pecon el lia lasta granda verko, Alvoko al la diplomatoj2. “Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.” <http://eo.wikisource.org/wiki/Parolado_de_Zamenhof_en_la_unua_ universala_kongreso>. 2 Publikigita de “The British Esperantist” XI.1915, p. 51-55 kun anglalingva traduko. 1


44

ALMANAKO LORENZ 2015

Sed, laŭ mi, Zamenhof montris sian amon al la homaro ankaŭ per la kreado de sia lingvo, kiu estis tre facila por ĉiuj. Li volis eviti nebezonatajn streĉojn al la estontaj lernantoj. 3. Zamenhof kaj lia lingvo kiel signo de amo al la homaro3 Zamenhof estus povinta krei lingvon similan al Volapuko4. Sed li ne faris tion, ĉar li volis prezenti lingvon simplan kaj lerneblan de ĉiuj. Sufiĉas legi la Fundamenton, tiun oran libreton, kiun vi povas trovi en bonaj librovendejoj kaj eventuale ankaŭ en la reto: <http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ index.html>. Dum jardekoj oni kaŝis tiun libreton kaj malhelpis novajn esperantistojn legi tiun libron. Oni simple ne reeldonis ĝin. La timo eble estis, ke oni komprenas, ke Esperanto estas vere facila kaj ke oni ne bezonas legi la plej unuflankan ĉefverkon, La Plenan Analizan Gramatikon5. Temis evidente de agado de homoj, kiuj ne amis la homaron. Unu el la aferoj, kiuj ĉiam surprizis min, estas la intelekta malhonesteco de pluraj elstaraj interpretantoj de la Fundamento, kiam ili volas defendi sian personan vidpunkton. En ĉi tiu artikoleto pri amo/malamo ni provos analizi detale nur unu faceton de la malsameco inter Zamenhof kaj aliaj. Sed bonvolu pensi, ke tio validas por ĉiuj aspektoj de la lingvo. Parto de la sekva artikolo en alia vesto estis verkita por la revuo Juna Amiko. 4 <http://eo.wikipedia.org/wiki/Volapuko>. 5 Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. K. Kalocsay, G. Waringhien. Kvina korektita eldono. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1985. Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto; numero 2. Ĝi estas trovebla ankaŭ en la reto: <http://www.pdf-archive.com/2012/10/23/ plena-analiza-gramatiko-k-kalocsay-g-waringhien/>. 3


ALMANAKO LORENZ 2015

45

4. La alfabeto de Esperanto kiel signo de amo/malamo al la homaro La Fundamento konsistas el kelkaj partoj: Antaŭparolo, Gramatiko en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. La Antaŭparolo ne enhavas ion pri nia problemo. La gramatik(et)oj en la franca, angla kaj germana havas respektive la jenajn frazojn: → Chaque mot se prononce absolument comme il est écrit. → Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters. → Jedes Wort wird gelesen so wie es geschrieben steht.

Tamen en la 16-a regulo Zamenhof skribis (en la franca): 16. Les terminaisons des substantifs et de l’article peuvent se supprimer et se remplacer par une apostrophe. Ex.: Ŝiller’ (Schiller) au lieu de Ŝiller’o; de l’ mond’o au lieu de de la mond’o.

Alivorte, citante personan nomon, Schiller, Zamenhof ne kuraĝis forpreni unu el la literoj aŭ ne atentis pri la duobla litero. Bone. Ioma hezito en la komenco de la komenco de la lingvo estas tute komprenebla. Kaj ni venu al la Ekzercaro. La Ekzercaro prezentas centojn da okazoj, en kiuj vortoj kun duobla konsonanto en la deven-lingvoj, perdas tiun duoblan konsonanton. Praktike ĉiuj vortoj en la Ekzercaro havas nur simplajn konsonantojn kun NUR UNU escepto. Ree temas pri persona nomo: Anno, en la sinsekvo: Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj, en la 36-a ekzerco. Ankaŭ ĉi tie, kion povis fari Zamenhof. Eble Zamenhof timis pri konfuzo inter ‘an-o’ kaj ‘An-o’. Tion li ne timis pri ‘Elizabet-o’, kiu tuj sekvas.


46

ALMANAKO LORENZ 2015

En la Universala Vortaro Zamenhof ne enmetis vortojn kun duoblaj konsonantoj samaj; anstataŭ ‘kollego’, ‘intelligenta’ li prenis ‘kolego’, ‘inteligenta’. Sed ĉi tiu principo nenie estas deklarita kiel regulo, diras la verkinto de la citita artikolo en Vikipedio. Ĉu tio pruvas ion? Multaj principoj ne estas vortumitaj en la Fundamento kiel reguloj. Ekzemple, nenie oni diras, aŭ montras per ekzemploj, ke la du-nombro (duale en la itala) ne ekzistas en Esperanto, ĉu, do, ni rajtas enkonduki ĝin: domo, domok (= du domoj) kaj domoj (= tri aŭ pli da domoj). Ekzemplojn ĉiu povas inventi mem. En laŭfundamenta Esperanto duoblaj konsonantsignoj nur aperas ĉe kunmetaĵoj: mallonga, ekkuŝi. Duoblaj vokalsignoj maloftas, kaj aperas ĉefe kiel aldonita finaĵo: heroo, scii. Ambaŭ estas elparolataj kiel du sonoj: [mal-longa], [sci-i]. Ankaŭ la pli moderna plena gramatiko, POMEGO6, diras komence de la artikolo pri ĉi tiu problemo: Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble. Kaj aldone: Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii = opiní-i, ĝuu = ĝú-u, treege = tre-ége, metroo = metró-o, praa = prá-a, maato = ma-áto k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata. Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn. Tamen en multaj naciaj lingvoj duoblaj literoj havas veran funkcion. La itala estas tia lingvo (ne la sola en la mondo), kie la duobla vokalo prezentas distingan sonon rilate al la simpla: pala/palla <http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/specialaj_reguloj.html>.

6


ALMANAKO LORENZ 2015

47

nono/nonno (la nona di Beethoven kaj la nonna di Beethoven estas du tute apartaj aferoj) casa/cassa

kaj tiel multege pli.

Pro tio lingvistoj distingas per apartaj signoj longajn de similaj konsonantoj: /pala/ estas io por ŝoveli, dum /pal:a/ estas io por ludi. Sed Esperanto, ne estas tia lingvo, kiel atenta trarigardo de la Fundamento diras al ni. La du esceptoj pri propraj nomoj estas klarigindaj iumaniere, sed certe ne starigas regulon kontraŭ la tuta enhavo de la Fundamento. Ankaŭ en la itala, kiun mi parolas, estas la sono de la franca ‘g(e)’ en la vorto ‘garage’ = aŭtomobilejo. Ĉu tio sufiĉas por diri, ke la franca ‘g(e)’ estas parto de la itala son-sistemo. 5. Kiam malamo provas forigi amon… Sed homoj, inkluzive de Zamenhof mem, komencis uzi duoblajn literojn neniam klarigante kiel elparoli ilin. Ĝenerale temis ĉefe pri rimedo por distingi vortojn je skriba nivelo. Pri ĉi tiu demando okazis diskuto ankaŭ en la Lingva Komitato (Oficiala Gazeto, dec 1911)7, kie Esselin protestis kontraŭ la vortoj villo, regatto, bullo, enkondukitaj en la Marista Terminaro. LK-anoj Nylén, Ellis, Villanueva, Boirac, Mybs, Inglada, Cart samopiniis kun Esselin, sed ne povis proponi taŭgajn vortojn. Kontraŭe Christaller, Evstifejeff, Ĉefeĉ, Wackrill kaj Grabowski voĉdonis por la doblaj literoj. Evstifejeff opiniis: la duoblaj literoj saĝe evititaj en la komuna vortaro, ĝuste pro tio povas servi kiel distingiloj de int. homonimoj. Villo, villa, villano estas pli oportunaj, ol vilao, vilaa, vilaano. Wackrill same opiniis. Antoni Grabowski akcentis, ke pli bone estas 7

Informoj prenitaj el la Vikipedio: <http://eo.wikipedia.org/wiki/Duoblaj_ literoj>.


48

ALMANAKO LORENZ 2015

sekvi la ekzemplon de L. L. Zamenhof, kiu en siaj vortaroj ne kripligis ĉi tiujn int. vortojn per la senmotiva elimino de la duoblaj konsonantoj. Kaj sekve, ĉefe pro nepensado kaj senzorga lingvuzo kelkaj oftaj vortoj kun du identaj, sinsekvaj konsonantoj trovis sian vojon en la Esperantajn vortarojn. Inter tiuj elstaras la oftaj Finn(land)o, Finna. Kelkaj esperantouzantoj kunprenas siajn nacilingvajn kutimojn en la lingvon, kaj distingas inter la longo vokala aŭ konsonanta de la vortoparo fina - finna. Tamen tia diferenco ne ekzistas en oficiala Esperanto, kio kondukas nin al du rezultoj: Aŭ Finnlando prononcatu idente kiel Finlando, aŭ ĝi laŭlitere havu la prononcon [fin-n-lando]. Laŭ la 9-a regulo la lasta “solvo” estas la ĝusta, sed tia vorto ĉiukaze malglatas por multaj homoj. Kvankam alternativaj vortoj ekzistas por plejmulto de la aktualaj “duoblaĵoj”, la lingvokomunumo ankoraŭ ne atingis komune akceptatan solvon de la problemo. Tiuj kiuj distingas inter diversaj fonemaj longoj en siaj nacilingvoj ofte eĉ ne vidas ke estas problemo. Jen listeto de problemaj vortoj tiaj, kun senproblema alternativaĵo dekstre: • Bassa

Markolo – Malalta Markolo

• Buddo

- Budho aŭ Budao

• brutte

- malnete

• eddo

- edao (de Norena edda, kp. kun sagao de saga)

• finna

- suoma (de Suomujo)

• Finnlando

- Suomujo

• galla

- gaŭla

• getto

- geto

• ĝinno

- ĝino


ALMANAKO LORENZ 2015

• Mekko • vatto • villo

49

- Mekao

- vato

- vilao

Ankaŭ POMEGO komencas siajn komentojn per: “Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj T-sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT (ekpensi, kapti...), kie ambaŭ eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.” Kaj ĝi daŭrigas: “Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun konsonanton elparoli.” Ĉu estas tolereble forlasi la akuzativon, ĉar multaj forlasas ĝin? 6. Konklude… Laŭ mi duoblaj sonoj en Esperanto ne ekzistas. Ne eblas distingi en Esperanto inter ‘bruta’ kaj ‘brutta’ aŭ inter ‘fino’ kaj ‘finno’ krom se iom freneze oni elparolas ‘brut-to’ kaj ‘fin-no’. Ĉio cetera estas babilado de homoj, kiuj ŝatus malfaciligi Esperanton, kvankam ili apenaŭ sukcesas. Zamenhof mem skribis en la Antaŭparolo: “Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro “Fundamento de Esperanto”, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj…” Sed preter ĉi tiu ekzemplo de la amo de Zamenhof al la estontaj lernantoj de Esperanto, gravas substreki, ke la personeco kaj de Zamenhof kaj de ni ĉiuj estas unueca. Tio signifas, ke se oni estas amanta en unu agad-kampo ne povas esti malamanta en alia kampo.


50

ALMANAKO LORENZ 2015

Zamenhof estis por justeco kaj paco inter ĉiuj homgrupoj kaj ankaŭ pri lingvo facila por la lernantoj, ĉar li volis eviti nebezonatajn ĝenojn al ili. Unika homo estis tiu Zamenhof. Li estus povinta esti spiritisto ĉar li daŭre agis per amo la tutan vivon.


REENKARNIĜO LAŬ LA SPIRITISMA DOKTRINO Paulo Sergio Viana Brazilo Reenkarniĝo ne estas originala koncepto kreita de Allan Kardec por la spiritisma doktrino. Same ne unuafoje transdonita de la Spiritoj, kiuj respondecis pri la kunlaborado kun Kardec por la kodigado de tiu doktrino. Ĝi estas tre antikva scio. Precipe inter la orientaj popoloj ĝi estas ĝenerale akceptata kiel tute natura kaj memkomprenebla veraĵo. En la Biblio mem ekzistas pluraj mencioj pri tio. Sen tiu veraĵo, tute ne eblus kompreni la kreaĵon de la tuta naturo kun la homo en ĝi. La ideo, ke la homo povus vivi unu solan vivon estas ne subtenebla, se oni kredas Dion justa, bona, saĝa kaj favorkora. Nur povus tiel pensi ateistoj, kiuj tute ne konsideras la ekziston de animo, de spirito kiu postvivas la morton de la korpo. La Spiritisma Doktrino emfazas unue, ke ne temas pri superstiĉa, senfundamenta kredo. Male, oni povas esplori tiun veraĵon el vidpunkto pure scienca, kaj fakta. Multaj okazoj ekzistas raportitaj de seriozaj esplorantoj, kiuj atestas reenkarniĝon kiel solan eblan eksplikon. Inter aliaj plej konata verko pri tio estas la volumo verkita de Ian Stevenson “Dudek


52

ALMANAKO LORENZ 2015

sugestaj kazoj de reenkarniĝo”. Sed la literaturo pri tio estas tre vasta, nuntempe. Tamen, se oni pensas el pure filozofia vidpunkto, la afero estas des pli konvinka. Kiel oni povus kompreni la ŝajnajn maljustaĵojn de la “destino”, krom per tiu koncepto? Kiel kompreni, ke infanoj suferas, antaŭ ol ili povus peki? Kiel kompreni, ke amaso da krimoj restas sen justigo, fare de la homa justeco? Kiel kompreni, ke infanoj naskiĝas jam kun scio pri diversaj aferoj, pri kiuj “normalaj” homoj ne sukcesas havigi al si eĉ post jaroj da sindediĉo? Kiel kompreni la rememorojn de infanoj pri pasintaj situacioj, kiujn ili tute ne travivis dum la nuna vivo? Oni bone komprenu: reenkarniĝo ne estas puno! Ĝi estas oportuna okazo, kiun Dio proponas al siaj kreitoj, por ke ili alĝustigu antaŭajn misaĵojn – same kiel en lernejo infano devas ripeti lecionojn ĝis ellerno. Krome, ĝi estas ankaŭ oportuna okazo por lerni novajn spertojn, eĉ se oni nenion misfaris en pasinta vivo: oni devas lernadi dum sinsekvaj vivoj dum longa serio, por ke iam ni fariĝu lumaj, perfektaj Spiritoj. Ĉi tio estas la destino de ni ĉiuj.

Resumo de prelegeto farita okaze de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, en Bonaero, Argentino.


KELKAJ EVIDENTAĴOJ PRI REENKARNIĜO Maria Nazaré de Carvalho Laroca Brazilo Kredo je reenkarniĝo estas tre antikva kaj disvastigita. Ĝi estas la baza dogmo de preskaŭ ĉiuj religioj de la homaro. Tiu kredo ne estis vaste esplorata en Okcidento, sed ties racieco impresis kelkajn el la plej eminentaj okcidentaj pensuloj, kiuj studis ĝin. Ekz.: Pitagoro, Platono, Plotino, Origeno... k.a. Kaj nuntempaj filmoj, libroj, popularaj kantoj ofte mencias reenkarniĝon. Jen kelkaj libroj: Vivo preter vivo de Hans Holzer; Ĉu pli da vivoj ol unu? de Jeffrey Iverson; Multaj vivoj multaj majstroj, de Brian Weiss; Pasintaj vivoj de infanoj, de Carol Bowman; Reenkarniĝo bazita sur faktoj, de Karl E. Muller; Dudek sugestaj kazoj de reenkarniĝo, de Ian Stevenson; Reenkarniĝo kaj senmorteco, de Hermínio C. Miranda. Nur la plureco de la ekzistadoj povas klarigi la malsamecon de la karakteroj, la diversecon de la kapabloj, la misproporcion de la moralaj kvalitoj, unuvorte ĉiujn malegalecojn, kiuj frapas al ni la atenton.


54

ALMANAKO LORENZ 2015

Antaŭ longe sciencistoj komencis serioze esplori reenkar­ niĝon helpe de la ekstra cerba memoro de infanoj pere de iliaj rakontoj pri antaŭaj ekzistadoj. La esplorrezultoj estis poste publikigitaj en libroj kaj sciencaj revuoj, ekzemple en la usona tradicia The Journal of Nervous and Mental Disease, fondita en 1874.

La plej fama estas la verkaro de la psikiatro D-ro Ian Stevenson, kiu jam publikigis dek librojn pri reenkarniĝo kaj kolektis 2600 raportojn pri tiu temo. Kaj ni aldonas la gravan verkaron de Hernani Guimarães Andrade, Direktoro de la Brazila Instituto pri Psikobiofizikaj Esploroj – BIPE.

D-ro Ian Stevenson kaj Hernani Guimarães Andrade.


ALMANAKO LORENZ 2015

55

La pruvoj subtenantaj la ideon pri reenkarniĝo povas esti dividita en ses ĉefaj kategorioj: per spontanaj rememoroj pri unu aŭ pli da antaŭaj vivoj, ŝprucantaj dum infanaĝo; rememoroj de plenkreskuloj; per informoj; per denaskaj karakterizaĵoj; per la eksperimenta esploro, aŭ ajnaj kaŭzoj, kaj per mistikaj spertoj. Koncerne spontanajn rememorojn dum infanaĝo, tia tipo de rememorado komenciĝas kutime kiam infanoj jam povas esprimi sin parole. Infanoj aludas al la eventoj de antaŭa vivo, donante, en iuj kazoj, precizajn informojn pri la antaŭa personeco, pri la loko, kie ili loĝis, kaj pri la maniero, kiel ili mortis, la nomojn de la gepatroj, ktp. Tiu estas periodo, kiu daŭras ĉirkaŭ sep jarojn. Ekzemple: La kazo de la infano Rogério, el Parapsikologio: panorama vido, de Hernani Guimarães Andrade; peco bazita je la taglibro verkita de la patrino de la infano nomata Rogério Carvalho. En 1981, Rogério, blankhaŭta kvarjaraĝa infano, iam spon­ tanee informis siajn gepatrojn, ke iam li estis la nigra mistika popolsanigisto Manoel Jerome, kiu mortis en 1945. Antaŭ sia morto li enmanigis statueton de la sankta Virgulino al sia frato Antonio Nunes da Silva, ankaŭ konata kiel Antonio Cinza. Rogério klarigis, ke la tiama frato loĝas en la vilaĝo Miramontes, kvin kilometrojn malproksime. La infano elmontris grandan intereson kaj bezonon viziti la domon de Antonio Cinza, por reakiri la statueton de Nia Sinjorino “Aparecida”, kiun li transdonis al la frato. Pro tiom da insisto pri la sama temo, la patrino konsentis kaj la familio vojaĝis al la vilaĝo Miramontes. La grupo tre surpriziĝis vidinte, ke la knabo montras la straton, kie staras la domo de Antonio Cinza, ĉe malriĉa domaro proksima al futbalkampo. Atinginte la lokon, Rogério eniris senceremonie en la domon kaj alparolis al Antonio Cinza. La knabo rekonis la viron en tiu humila domaĉo, kaj do li klarigis al Cinza, ke li celos reakiri la objekton, kiu estas ĉe li dum pli ol tridek jaroj!


56

ALMANAKO LORENZ 2015

Rogério indikis tion, kio apartenas al li, ĉe angulo tie, kie kuŝas altaro kun sanktulŝranko kun kelkaj malgrandaj statuoj de sanktuloj. Li prenis ĝin kaj aldonis: ‘mi ankaŭ estis tiel kiel vi kaj mi bezonos ripari multajn aferojn. Per ĉi tiu statueto vi ne plu gajnos monon. Tio estas tre granda peko ... Antonio Cinza permesis, ke li prenu la statueton kaj forigu ĝin de lia hejmo. Kurioze, Antonio diskutis nenion ajn aŭ plendis pri io al la infano. Tuj post kiam la vizitintoj forlasis la domon, Antônio Cinza genuiĝis sur la malpuran plankon de la domo kaj komencis plori kriante: Dio mia, kiamaniere la knabo eksciis pri tia afero?! Gravaj evidentaĵoj pri reenkarniĝo estas la tiel nomataj mirinfanoj. Ekzemple mi referencas la interesan sonartikolon de Gian Piero Savio pri Alma Deutscher: 8-jara mirinfano: “Ĉu ina reenkarniĝo de Mozart?” <http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2014/05/cu-inareenkarnigo-de-mozart> Aliaj mirinfanoj estas Andy Lee, kvinjara ĉina knabo el HongKongo, kiu ludas pianon kiel majstro: https://www.youtube. com/watch?v=NjahweCY9Vc kaj Maximiliano, meksika sesjara knabo, kiu prelegis pri osteoporozo dum 40 minutoj por studentoj de la Fakultato de Medicino de la Ŝtato de Meksiko, en 2006, laŭ raporto de ĝia direktoro, Roberto Camacho.

Resumo de prelegeto farita okaze de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, en Bonaero, Argentino.


FIDO KAJ KARITATO Malba Tahan Brazilo Vojaĝanto trapasadis malproksiman landon, kaj venis ĉe la bordo de la granda lago, kiun li nepre devis trairi. Barkisto sin proponis transporti lin sur la transan bordon. La boato havis du remilojn. Sur la unua estis gravurita la vorto Fido, kaj sur la dua, Karitato. La vojaĝanto demandis al li la motivon de tiuj du nomoj, kiujn li gravuris sur la remilojn. La barkisto prenis la remilon Fido kaj per ĝi remis forte. La barko ronde iris kaj ne eliris el la sama loko. Li prenis la remilon Karitato kaj same remis forte. Jen denove la barko ĉirkaŭiris en kontraŭan direkton, sed ne iris antaŭen. Fine la barkisto prenis la du remilojn kaj per ili remis samtempe. La barko rapide iris antaŭen ĝis ĝi atingis la alian bordon de la lago. Kaj la barkisto diris al la vojaĝanto: “Ĉi tiu kajo momiĝas Savo. Estas bezone, ke la Fido estu helpata de la Karitato, por ke ni atingu ĝin.”


INTERVJUO – JOSÉ PASSINI 1) Kiu estas José Passini? Kie vi naskiĝis, familio, profesio... Mi estas okdekjara viro, brazilano, profesoro, spiritisto kaj esperantisto.

Passini, 1945, diplomiĝo en duagrada lernejo.

Naskiĝo: En la jaro 1926, mi naskiĝis en Nova Itapirema, Ŝtato San-Paŭlo, sed dum mia infaneco mia familio translokiĝis al urbo ‘Lins’, kie mi loĝis ĝis la fino de duagrada lernejo. Monatoj antaŭ dudekjariĝi, mi eniris aerarmeon kaj fariĝis teknikisto pri aviadilaj elektraj sistemoj. Post tri jaroj, mi translokiĝis al vilaĝo de ŝtato ‘Minas Gerais’ por labori en konstruado de fervojo. En 1953, mi translokiĝis al la urbo ‘Juiz de Fora’, kie mi loĝas ĝis nun.


60

ALMANAKO LORENZ 2015

Familio: Mia patro estis italo kaj ankaŭ la gepatroj de mia patrino. Profesio: Pluraj, sed la lasta, profesoro. 2) Kiam, kie kaj kial vi interesiĝis pri Esperanto? Mia intereso por Esperanto naskiĝis kiam mi estis ankoraŭ infano, ĉar mi legadis propagandon de tiu lingvo sur la kovriloj de spiritismaj libroj en mia hejmo. La nomo kaj la ideo de lingvo internacia restis en mia menso, sed mi nur havis oportunon lerni ĝin kiam mi translokiĝis al ‘Juiz de Fora’. Ĉi tie mi lernis Esperanton kaj en la sekvinta jaro mi komencis instrui ĝin. 5) Kion reprezentas Esperanto por via vivo? Multe pli ol vi povas imagi. Kiam mi estis preskaŭ tridek ok jara mi eniris universitaton celante estontan oportunon instrui Esperanton kiam eble, sed tiutempe mi ne imagis fariĝi profesoro nek profesia instruisto. 6) Kiujn funkciojn vi okupis en la E-medio? Tuj post kiam mi lernis Esperanton, mi komencis mian agadon kiel: instruanto de Esperanto en nia loka societo, Kultura Esperanto-Asocio. Poste en spiritismaj centroj, en ‘Associação Cultural Brasil-Estados Unidos’ kaj en Federala Universitato de Juiz de Fora; En la Esperanta movado, mi okupis aŭ okupas diversajn postenojn: → prezidanto de nia loka societo; → prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; → membro de Brazila Esperanto-Ligo ekde 1962; → membro de UEA ekde 1962; → delegito kaj fak-delegito pri lingvistiko de UEA.


ALMANAKO LORENZ 2015

61

7) Krom Esperanto kaj la portugala, ĉu vi studis aliajn lingvojn? Mi konis la italan ankoraŭ kiel infano. En gimnazio mi lernis la francan kaj la anglan. En universitato mi lernis la latinan kaj diplomiĝis pri la angla kaj la itala. La hispanan mi lernis iomete kiel memlernanto. Kiam mi lernis Esperanton, tiu kono de pluraj lingvoj ebligis al mi la kapablon konstati la facilecon de Esperanto kompare kun naturaj lingvoj. 8) Ĉu ia kuriozaĵo pri Passini en la Esperantista Movado? La kono de Esperanto ŝanĝis komplete mian vivon. Mi nenian interesiĝis pri beletroj, sed celante la instruadon de la Internacia Lingvo, kiam mi estis tridek ok jara, eniris universitaton por fariĝi instruisto pri beletro, kio rajtigus min instrui Esperanton kiam oportune. Ankoraŭ kiel studento,


62

ALMANAKO LORENZ 2015

mi estis invitata instrui la portugalan, la anglan, la italan en pluraj lernejoj. Iom post iom, mi lasis mian teknikan profesion kaj fariĝis instruisto pri lingvoj. Tri jaroj post mia diplomiĝo, mi faris konkurson kaj fariĝis profesoro de Federala Universitato de Juiz de Fora, kie mi instruis Esperanton. Post kelkaj jaroj mi magistriĝis en Pontifika Katolika Universitato de Rio-deĴanejro kaj doktoriĝis en Federala Universitado de Rio-deĴanejro. En ambaŭ universitatoj mi defendis tezon pri komparo de Esperanto kun naciaj lingvoj.

De maldekstre: Ângela Faria, Passini kaj Neide Barros Rêgo.


ALMANAKO LORENZ 2015

63

9) Kiam kaj kial vi fariĝis spiritisto? Miaj gepatroj jam estis spiritistoj kiam mi estis infano. Mi konas aliajn religiojn ĉar mi interesiĝas pri ties studado. Mia duagrada lernejo estis metodisma. 10) Kion reprezentas Spiritismo en via vivo? Lumon, kiu lumigas miajn pensojn, parolojn kaj agojn. Spiritismo estas nedisigebla de mia ĉiutaga vivo. Tia estas mia privata sinteno ĉar mi pensas, ke veraj spiritistoj ne havas apartajn religiajn momentojn. Tiaj personoj ĉiam klopodas ne dividi la mondon en religian kaj nereligian partojn. Mi laboras en evangelizado de infanoj, prelegas pri Spiritismo kaj verkas artikolojn por ĵurnaloj kaj revuoj. 11) Kiu(j)n libro(j)n vi indikas al niaj legantoj? Krom La Libro de la Spiritoj kaj La Evangelio laŭ Spiritismo, mi indikus Paŭlo kaj Stefano(n), Antaŭ du mil Jaroj(n), Nia Hejmo(n) kaj la aliajn verkojn de Andreo Ludoviko jam esperantigitaj, ĉar pere de ties legado oni havas bonan oportunon lerni Spiritismon kaj samtempe praktiki Esperanton. 12) Se vi povus reveni en la tempon, ĉu vi farus ĉion denove pri Esperanto kaj Spiritismo? Kial? Ne nur ĉion, sed multe pli, ĉar mi pensas, ke nuntempe mi estas iom pli kapabla ol antaŭe. Spiritismo kaj Esperanto nutras mian vivon. Verdire, mi ne estas kapabla imagi mian vivon sen Spiritismo kaj sen Esperanto. 13) Kion vi faras por amuziĝi? Mi ne ofte vidas televidon nek iras al kinejo, ĉar nuntempe estas tre malfacile trovi ion vidindan. Mi ŝatas legi, korespondi per interreto, konversacii pri Spiritismo kaj Esperanto. Mi ne serĉas amuzon, ĉar mia vivo jam entenas ĝin.


64

ALMANAKO LORENZ 2015

14) Viaj planoj kaj revoj por la futuro. Daŭrigi tion kion mi faras: fervore disvastigi Spiritismon kaj Esperanton. Ankaŭ labori en la kampo de evangelizado de infanoj dum mia lasta tempo sur la Tero.

Passini partoprenas Brazilan Kongreson de Esperanto en la bela urbo Juiz de Fora.

RAPIDAJ PENSOJ DIO – Mi ne sentas min kapabla difini Dion. Mi nur klopodas senti Dion.

Mi ĉiam memoras la saĝajn, amajn vortojn de Zamenhof per kiuj li komencis la Preĝon sub la Verda Standardo, kiun li faris ĉe la malfermo de la Unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro, kiam li elvokis Dion: …potenca senkorpa mistero, fortego la mondon reganta, granda fonto de amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta.

ZAMENHOF – Unu el la plej grandaj misiuloj venintaj al la Tero. Ni ankoraŭ ne havas sufiĉan distancon en la tempo, kiu ebligos nin vidi lian staturon. La venontaj generacioj malkovros kaj omaĝos lin! Verdire, la plimulto de la homoj ne havas staturon kiu permesas al ili vidi la altecon de tiu grava Misiulo.


ALMANAKO LORENZ 2015

65

AMO AL LA PROKSIMULO – Mi klopodas vidi la proksimulon kiel la plej gravan kaj veran reprezentanton de Dio en mia vivo. La ĉefa instruo de Jesuo estas amo al la proksimulo. …ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidas, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidas. (I Jo, 4: 20). INTERNA IDEO DE ESPERANTO – Vera himno de amo kaj frateco. Sendube ĝi kondukas kaj subtenas Esperanton, kiel aman ligilon al la tuta Homaro, kaj profunde tuŝas la korojn de ĉiuj, eĉ de ateistoj. Sen la interna ideo, Esperanto ne survivus. KION VI NECESAS POR ESTI FELIĈA? – Tion kion mi havas: Spiritismon, Esperanton kaj oportunon labori disvastigante ilin. VIRTO KIUN VI PLEJ ŜATAS? – Lojaleco al Dio, al la prok­ simulo kaj al si mem. MALVIRTO KIUN VI PLEJ MALŜATAS? – Malfideleco. KION VI PLEJ AMAS EN LA VIVO? – La instruojn de Jesuo, kiuj ebligas la konon de mi mem, kaj indikas la vojon al Dio pere de la proksimulo. UNU REVO – Organizado de la homa societo sur la Tero laŭ la modelo de la urbo Nia Hejmo, priskribita de Andreo Ludoviko. UNU FRAZO – Kiam la homoj vivos laŭ la Evangelio de Jesuo, ne mankos laboro, pano kaj komprenado en la Mondo. UNU HOMO – Allan Kardec. LASTAJ VORTOJ DE JOSÉ PASSINI – Mi tre dankas la riĉan oportunon donitan de vi, kiu ebligis al mi paroli pri Spiritismo kaj Esperanto.


NORDA FRANCIO, GASTAMA EĈ SE NE FAMA Renée Triolle Francio Al la Francoj, la vorto “Nordo” ne plaĉas, kaj el tio suferis kaj daŭre suferas Norda Francio, eĉ se ĝi situas pli sude ol Londono aŭ Sankt-Peterburgo! Kantisto kantis, ke Norduloj “havas en la koro la sunon, kiu forestas ekstere “kaj feliĉe humura filmo famigis ilin. Tiu filmo “Bienvenue chez les Ch’tis” (Bonvenon ĉe la Norduloj) rakontas la koŝmaron de franca ŝtatoficisto, kiu ricevas postenon en la nordo, kaj malkovras, ke la tieuloj estas gastemaj, afablaj, agrablaj. Kiel instruisto de rusa lingvo, mi havis la saman itineron: unua posteno estis apud Lille, en Tourcoing, kaj mi same konstatis, ke la regiono pli allogas ol supozite. Geografio klarigas historion Ducent milionojn da jaroj antaŭe ekstaris montetoj Ardenoj, sekve troviĝos karbo. Meze de la terciara erao disfalis la tero, kaj venis maro (urbo Dunkerque estus sub la nivelo de la maro en la sepa jarcento!). La regiono estas tre ebena (la plej “alta” monteto estas 176 metrojn alta!), ĝi sekve estis dum la historio facila trapasejo kaj diversaj popoloj kaj imperioj


68

ALMANAKO LORENZ 2015

kaptis ĝin: Graflando, Flandrio, Franclando, Burgonio, Sankta Romia-Germana Imperio, Hispanio, Nederlando, ĝis ĝi eniros Francion en 1792. Pendolante inter diversaj imperioj, la regiono iĝis batalkampo. Mi citas nur la ĉefajn batalojn, kiujn lernejanoj el mia generacio bone konis: Julio Cezaro vizitas sian imperion kaj Bavay /Bave’/ en 57 antaŭ nia erao. Apud Lille, en Bouvines /Buvin’/ la franca reĝo Philippe Auguste venkas la germanan imperiestron en 1214. Calais/Kale’, Kalezon sieĝas la angla reĝo Edvardo la VIII-a dum pli ol ok monatoj, kaj en 1346 estis batalo en Crécy /Kresi’/. En 1482, traktato de Arras donas al la franca reĝo Ludoviko la XI-a tiun regionon, kiu apartenis al la potencaj dukoj de Burgonio. En 1520 la franca reĝo Francisko la 1-a provis konvinki la britan Henrikon la VIII-an ne alianciĝi kun Hispanio. Il kampas vid-al-vide en la poste nomata “Kampo de la Ora Teksaĵo” pro la riĉeco de la tendoj. En 1537 la armeo de la hispana Karlo la Kvina sieĝas la fortikaĵon de Montreuil. En 1557en Saint-Quentin/Sankta Kanten’/ la Francoj batas la Hispanojn; la franca reĝo Filipo la II-a vetas sekve de kio estos konstruita apud Madrido la Palaco Escurial. En 1559 estas subskribita inter Francio kaj Hispanio la traktato de CateauCambrésis / Kato-Kambrezi’/ kiu finas la t.n militojn de Italio kaj donas al Francio tri episkopejojn. En 1643 nova milito kontraŭ la Hispanoj, fama batalo de Rocroi/Rokrua/, kie famiĝas 21-jara generalo, Condé /konde’/, kiu poste estos nomita “La granda”. Necesos atendi ĝis la Franca Revolucio por ke venka fama batalo apud muelejo de Valmy /valmi’/ en 1792 aligu la regionon al Francio. Napoleono instaliĝas kun sia Granda Armeo kun la intenco ataki Brition. Post 150 jaroj da paco, eksplodis la unua mondmilito en 1914, kaj tie denove oni batalas: ĉie enestas tombejoj de soldatoj, entombigitaj laŭ la landoj (francoj, britoj, turkoj, kanadanoj, germanoj, aŭstralianoj, sud-afrikanoj ktp); sekvos nova invado komence de la dua mondmilito en 1940 kun pluraj bataloj (inter ili, detruo de Dunkerque dum la armeo estas blokita ĉe la maro).


ALMANAKO LORENZ 2015

69

Tero de migrado kaj migrintoj La historio klarigas, ke la homoj devis adaptiĝi al alia regno depende de la vento de la historio. Lingve la regiono parolis flandre, variaĵo de la nederlanda lingvo. Nun eĉ se ni memoras, ke ĝi estis iama Flandrujo, neniu parolas la flandran lingvon, kiu estas instruita nur en unu mezgrada lernejo! Sed la popola franca lingvo daŭre enhavas trajtojn de tiu antaŭa lingvo. Sed kiam komenciĝis la “industria revolucio” en la XIX-a jarcento, migris al norda Francio poloj kaj italoj por labori en la karbominejoj. La homoj estis loĝataj de la entreprenoj en minejaj vilaĝoj kun samtipaj domoj ĉirkaŭ komuna korto, kio kreis familiecan etoson. Ĉiuj etnaj grupoj de migrintoj kreis kulturajn centrojn kaj provis konservi siajn kulturojn (ekz. en Stella-Plaĝo apud Le Touquet /l’tuke’/, kie ĉiujare okazas Esperanto lingvo-staĝo, estis konstruitaj de la poloj feriejo kaj katolika preĝejo). Aldoniĝas metalurgio, unue borde de la multnombraj kanaloj, kiu ankaŭ bezonas multajn laboristojn. Kiam Napoleono decidis pri ekonomia blokado de Britio komence de la XIX-a jarcento, teksaĵo, kiu jam ekzistis, kreskegis ĉirkaŭ Lille (en Roubaix kaj Tourcoing Rubé’ kaj Turkŭen’); tio ankaŭ uzas multajn “manojn”. Naskiĝis tre fortaj entreprenoj, kiuj pioniras en perkoresponda vendado. Bedaŭrinde dum la lastaj 40 jaroj malaperis kaj mineja ekspluatado (tro kosta elterigo de karbo) kaj teksindustrio kaj metalurgio pro konkurenco de Aziaj landoj, kaj perkoresponda vendado pro konkurenco de la reto. Sekve la regiono iĝas kompleta senlaborejo kun amaso da senlaboruloj kaj malriĉuloj. Malgraŭ instalo ekz. de japana aŭtokonstruejo Toyota en Valenciennes. Tio eble klarigas la sukceson de la “Nacia Fronto”, ekstremdekstra partio, kiu propagandas forigon de fremduloj kaj migrantoj.


70

ALMANAKO LORENZ 2015

Feliĉe restas agrikulturo, kiu ĉefe grandskale kultivas cerealojn, terpomojn aŭ sukerbetojn (esperantistoj eble legis la libron verkitan de Claude Longue-Epé, iama estro de sukerfabriko, eldonitan de TAKE). Originala estas la kreado apud Saint-Omer de surakvaj kampoj (3000 hektaroj) en la marĉo, atingeblaj per 300 km da kanaletoj. Kruciĝo de kulturoj Ne hazarde, la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Facile atingebla de Britoj, Belgoj, Germanoj, ĝi ankaŭ estis alloga por pliorienteŭropanoj kaj tiam Esperanto-movado kaj franca skolo estis tre fortaj. Venu al norda Francio kaj vi povos viziti restaĵojn, monu­ mentojn aŭ urbojn el diversaj epokoj. Romiaj ruinaĵoj estas videblaj en Bavay. Fortikaĵoj laŭ la stelformo komencita de Vauban, nun en la Monda Heredaĵo de UNESKO: Rocroi. Mezepokaj urboj: Lille, Douai, Arras, Saint-Quentin, Valen­ ciennes (la “Norda Ateno”) kun aparta stilo: centra kvadrata placo, kun belfrido (sonorilturo por averti ĉefe pri incendioj) kaj mallarĝaj domoj, keloj. Belegaj preĝejoj: multaj estas “mondaj heredaĵoj de UNESKO, plej ofte konstruitaj laŭ gotika aŭ baroka stiloj Batalkampoj kun mortintoj dum la unua mondmilito, ofte kun preĝejeto konstruita de la gepatroj de 21-jara leŭtenanto! Vimy estas posedo de Kanado kaj ŝafoj zorgas pri la bela aspekto de la herbejo! Muzeoj: plej novas filio de la Muzeo pri Moderna Arto Pompidou, instalita en Lens/lans/; Hospice comtesse en Lille kun kahelaj blupentritaj muroj, mineja muzeo. Pejzaĝoj estas ankaŭ agrablaj, ĉiam mildaj kaj koloraj: oriente en Ardenoj kun montetoj, okcidente maro kun klifoj


ALMANAKO LORENZ 2015

71

Blankanaza kabo el kreto (134 m) kaj Nigranaza kabo (el grejso, 45m), sablaj strandoj, kiel en Le Touquet, kiun famigis la Britoj jam en la XIX-a jarcento, birdorezervejo en tre ebena golfeto ĉe almariĝo de rivero Somme ktp. Eĉ la verdiĝantaj karborubmontetoj donas apartan aspekton al la pejzaĝo. Lille, kie ni kongresos, ricevis sian nomon el “marĉo”, “insulo” sendepende de la lingvo (L’isle, Rysel, Ryesel, Ter Yssel laŭ la epokoj). Fondita en 640, ĝi grandiĝis dum Mezepoko kiel komerca renkontiĝejo: daŭre estas organizita ek de la XII-a jarcento la unuan semajnfinon de septembro la plej granda pulbazaro; originala estas la internacia festivalo de supoj. Ĝi estas la centro de la unua kunurbaro, ĉar ofte iuflanke de la strato aŭ en iu domo vi estas en iu urbo; sur la alia flanko de la strato aŭ en la apuda domo, vi jam troviĝas en alia urbo. Sekve multaj servoj devas esti komunaj kaj tiel naskiĝis la ideo de kunurbaro. Lille estis Eŭropa Kultura Urbo en 2004 kaj verŝajne ĝi estas la sola, kiu profitis la okazon por instali longdaŭran kulturan politikon. Muziko por ĉiuj estas alia moto en Lille. Orkestrestro proponas al infanoj de malaltaj socitavoloj ludi klasikan muzikon, ĉar belo estas por ĉiuj. Tute proksime de la “landolimo” kun Belgio, ĝi estas nun grava ekonomia, kultura, universitata centro. Do venu al la 100-a Universala Kongreso en Lille: rapida trajno portos vin al Parizo, Bruselo, Nederlando aŭ Germanio, kaj vi povos vojaĝi laŭ la spuroj de niaj praesperantistoj.


JOÃO CUSTÓDIO MACHADO LA ETA GIGANTO Eurípedes A. Barbosa Brazilo En la urbo Tupaciguara, situanta en ŝtato Minas Gerais, sudoriente de Brazilo, okazas ĉiujare la “Spiritisma Semajno João Custódio Machado”.

João Custódio Machado.


74

ALMANAKO LORENZ 2015

Kiam mi legis pri la afero, mi demandis min: kiu estis João Custódio Machado (Johano Kustoĝjo Maŝado)? Por trovi respondon, mi esploris. Fakte, mi trovis tre interesajn informojn pri tiu homo. Li naskiĝis en Tupaciguara, ŝtato Minas Gerais, la 13-an de marto 1931, kaj forpasis en la sama urbo la 13-an de julio 1959. Li vivis dum 28 jaroj kaj 4 monatoj, sed postlasis valoran verkon. Johano estis komercisto, desegnisto, spiritisto kaj espe­ ran­tisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1951, kiam li faris perko­ respondan kurson organizitan de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). Respondante demandaron senditan de BEL, en 1951, li skribis: “mi lernis Esperanton ĉar tiu lingvo estas instrumento por la homa kunfratiĝo”. Allogis lin la interna ideo de nia kara lingvo. Li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio en Tupaciguara kaj ankaŭ ano de BEL. Johano Custódio Machado estis kriplulo nur 60 centimetrojn alta, kies kolo, kruroj kaj brakoj estis molaj, senostaj. Li sin movadis per radseĝo al kies dorso estis ligita lia kapo pro la malfortikeco de lia kolo. Li suferis ankaŭ pro lepra malsano, sed neniam oni aŭdis el la lipoj de Johano ian plendon pro la lepro aŭ alia malsano. En artikolo aperinta en la revuo Oomoto (novembro-decembro 1960), Ismael Gomes Braga skribis jenon: “Lia korpo estis tute kripla; nur la kapo estis perfekta, sed li estis konsolanto de la afliktitoj, la saĝa konsolanto, kaj posedis neordinaran kulturon.” “Plena de belaj homamaj ideoj li ne atentis sian propran kriplecon kaj ŝvebis tre alte kiel idealisto en la konstruado de la estonta mondo.”

Johano, gvidanto de junularaj organizaĵoj, fondinto kaj estro de “Librovendejo Esperanto”, kunfondis ankaŭ “União Espírita Esperança” (Spiritisma Unuiĝo Espero – SUE), spiritisma societo,


ALMANAKO LORENZ 2015

75

kiu celis disvastigi Evangelion, Spiritismon kaj Esperanton. La unua paŝo por atingi tiun celon estis ekkonstrui en sia urbo lernejon por malriĉaj gejunuloj. La fama mediumo Divaldo Pereira Franco, amiko de Johano, estis en Tupaciguara por apogi la konstruadon de tiu gimnazio, kiam okazis modesta solenaĵo. Bedaŭrinde, Johano forpasis antaŭ la pretigo de la lerneja kontruaĵo. Liaj amikoj finis la konstruadon , sed la gimnazio nelonge funkciis. Joĉjo bone posedis nian lingvon kaj ricevis norman ele­ mentan diplomon liveritan de Brazila Esperanto-Ligo, en 1953, post ekzameno farita per korespondado. Li korespondadis kun pluraj brazilaj kaj alilandaj esperantistoj. Pro tio, li amikiĝis kun kelkaj samideanoj. Unu el ili, estis Carlos Almeida Wutke, bestkuracisto kaj tre agema esperantisto en la urbo Uberlândia. Johano instruis Esperanton en sia naskiĝurbo kaj havis riĉan bibliotekon, kun esperantaj, spiritismaj kaj literaturaj verkoj. Li profunde konis la spiritisman doktrinon. Joĉjo estis talenta desegnisto kaj tre ŝatis klasikan muzikon. Malgraŭ la korpa kriplaĵo, Joĉjo ofte vizitadis malriĉulojn en la ĉirkaŭaĵoj de Tupaciguara precipe por disdoni nutraĵojn. Li estis vere bonkora kaj karitatema homo. Lia patrino, sinjorino Albertina Machado, estis por li senlaca gardanĝelo, kiu tage kaj nokte zorgis pri li kvazaŭ pri infaneto, kio li ja estis laŭ sia korpo. Albertina, spiritistino, bonkora kaj flegma, havis 10 aliajn infanojn kaj 10 adoptitojn. En la simpla kaj malriĉa domo, ŝi faris gasteman etoson plenan de simpatio kaj trankvileco. Joĉjo kunfondis Tupaciguaran Esperanto-Klubon en 1953. La unua estraro de tiu klubo konsistis el la jenaj samideanoj: prezidanto – João Custódio Machado; vicprezidanto – José Antônio Ferreira; ĝenerala sekretario – Geraldo Bento da Silva; unua sekretario – Elam Fonseca; dua sekretario – Sidney


76

ALMANAKO LORENZ 2015

Custódio Santana; kasisto – Saul Moura; bibliotekisto – Enodi Rodrigues. Joĉjo aperigis en Jarlibro 1959 (unua parto), eldonita de Universala Esperanto-Asocio (UEA), anoncon pri Spiritisma Unuiĝo Espero. Tiu anonco estis publikigita omaĝe al D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, okaze de lia centjara naskiĝa datreveno. Ankoraŭ vivas en Tupaciguara nia samideano Elam Fonseca, kiu estis amiko de Joĉjo. En korenspondaĵo sendita al mi, la 1-an de novembro 2013, Elam klarigas: “Mi kunvivis kun JCM ekde mia 15-jara aĝo, pere de Espe­ ranto, kaj sekve mi fariĝis spiritisto. Ĉiutage ni renkontiĝis. Ĉu en lia hejmo, ĉu en lia librejo (Livraria Esperanto). Ni nin konsideris veraj fratoj.” “JCM estis tre agrabla persono kaj klopodis unuigi la gejunulojn ĉirkaŭ si. Li estis la amiko kaj konfidenculo de ĉiuj. Lia forpaso estis doloriga al ni ĉiuj, precipe al mi, ĉar mi konsideras lin mia porĉiama kaj neforgesebla amiko.”

Post la forpaso de Johano, Ismael Gomes Braga verkis artikolojn pri tiu giganto, aperintajn en la revuo Reformador, de Brazila Spiritisma Federacio (septembro 1959), revuo Esperanto, de Universala Esperanto-Asocio (oktobro 1959), revuo Kooperativismo, de Kultura Kooperativo de Esperanto (februaro 1960), kaj revuo Oomoto (novembro/decembro 1960). La revuo Brazila Esperantisto (julio/septembro 1959), oficiala organo de Brazila Esperanto-Ligo publikigis nekrologon pri Johano. “La 13-an de julio 1959 mortis en la urbo Tupaciguara, ŝtato Minas Gerais, tiu sindona samideano, kiu, kvankam povante moviĝi nur sur rulseĝo, klopodis por disvastigi la internacian lingvon, kiun li tre ŝatis. Li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio, prezidanto de Tupaciguara Esperanto-Klubo


ALMANAKO LORENZ 2015

77

kaj direktoro de la Librejo Esperanto. Al lia patrino, kiu komunikis al ni lian morton, ni prezentas sinceran kondolencon.” Pere de la mediumeco de Chico Xavier (Ŝiko Ŝavier), Johano verkis portugallingve la trobon, kiu troviĝas en la libro Tesouro da Alegria (Trezoro de la ĝojo). Laŭ mia peto, mia kara amiko Benedicto Silva ĝentile esperantigis tiun trobon:

“La korpo plej kripligita, pro l´ severa disciplino estas rifuĝej´ benita por la mensa ilumino.”

La spirita giganto vere ne mortis. Li vivas nuntempe pli vigle ol iam. Johano daŭrigas sian luman vojiradon.


SAŬDADO Emmanuel (Spirito)

Por karaj forpasintoj,

Silentu nur kaj preĝu.

Nenio ja estingos

La flamon de l’ saŭdado.

Sed tamen se vi ploras,

Ploru ĉe bonfarado.

Rilate nian vivon,

La mort’ estas nur ŝanĝo.

La semo en la grundo

Signifas renaskiĝon.

Ni ĉiuj estas vivaj

En l’okuloj de Dio.

Versoj ricevitaj per la mediumo Francisco Cândido Xavier. Esperantigis: Benedicto Silva.


LINGVA POEZIA HIMNO AL 2750-JARA SAMARKANDO Anatoli Ionesov Uzbekio

Vladimir Ionesov Rusio

Nenio tiel forte transformas nian vivon kiel kulturo. Tamen, en la nuntempa kultura torento elstariĝas eventoj, en kiuj, kun la neelĉerpebla forto de homa revelacio kaj arta penetrado, estas enbildigitaj fascinaj momentoj de renkonto kun la belo kun la allogaj bildoj de tio, kio inspiras, apelacias al paco kaj amo, nobligas la animon kaj lumigas la menson. Renkonto kun la belo ĉiam estas dialogo de tio, kion ni vidas kaj de tio, kio rigardas nin. Alivorte, tiu ĉi renkonto estas kunkreo de kulturoj, tradicioj, tempoj... Ni rigardas la monumenton, nur kiam la monumento rigardas nin. Unu el tiuj mirindaj momentoj de arta interpenetriĝo estis renkonto de konata rusa poetino Irina Aleksejeva kun la kultura heredaĵo de Samarkando. Ekvidi Samarkandon por ekami ĝin, – ekami por kompreni, – kompreni por rakonti, – rakonti por verki, – verki por prikanti, – prikanti por konservi. Tio estis ne nur la dezirata rendevuo, sed unuavice la konfidenca konversacio, ĉarmo kaj surprizo, malkovro kaj revelacio, kies rezulto estis la formiĝinta neordinara poezia mesaĝo aŭ “Odo


82

ALMANAKO LORENZ 2015

al Samarkando”. En tiu ĉi arta verko brile unuiĝis lirikaj kaj solenaj humoroj de la aŭtorino, kunigitaj en la hela ornamaĵo de vortoj, bildoj kaj rimoj.

Rusia poetino Irina Aleksejeva en Samarkando.

Tiamaniere, tio, kion foje vidis, spertis kaj profunde trasentis “tre rusa virino” (laŭ rimarko de fama poeto Jevgenij Jevtuŝenko), estis enkorpigita en la sublima kaj festa kantokoliero, kaptinta atenton de homoj de malsamaj kulturoj kaj popoloj. Ĉio ĉi atestis pri la nerezistebla homa deziro zorgeme konservi en la memoro la plej altvaloran kaj signifoplenan por iam transdoni tion al aliaj. La mirindan poezian talenton de la poetino notis multaj konataj kulturaj figuroj. Laŭ eminenta literatura kritikisto, Lev Anninskij, “La poezia mondo de Irina Aleksejeva konstruiĝis sur la kredo je harmonio, je boneco, je unueco de la mondo, kaj, antaŭ ĉio – sur la kredo je amo... Ĉarmo de la versoj estas ne


ALMANAKO LORENZ 2015

83

simple en la leĝera muzikeco (kvankam ankaŭ en tio: la versoj de Aleksejeva estas bone kantataj, ja ne hazarde bardoj firme aligis ŝin al sia rondo), ĉarmo de ŝia poezio estas ĝuste en travideblo de la rigardo, rebrilo de la transa fabela lando, en kirliĝo-punto de doloro-ĝojo, en melodia transformo de la realo”.

Bahodir Habibov deklamis la Odon en la angla, persa, araba kaj franca lingvoj.

La poetino donacis la poemon “Odo al Samarkando” al la Samarkanda Pacmuzeo kiel sian kontribuon por ties unika internacia projekto “Samarkandiana”, celanta kolekti, sumigi kaj sistemigi materialojn pri ĉiuspecaj objektoj de ‘Samarkandiana’: loĝlokoj, stratoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj, literaturaj verkoj, kantoj, muzikaj komponaĵoj, pentraĵoj, televid- kaj radi- programoj, filmoj kaj teatraĵoj, vendejoj, firmaoj, kooperativoj, konsumvaroj, (famili)nomoj, ŝipoj, floroj ktp; fakte, ĉio ajn portanta la nomon “Samarkand” (aŭ simile) en diversaj anguloj de la terglobo.


84

ALMANAKO LORENZ 2015

Unu el tiuj lokoj sur la Tero, kie la unuiga forto de kulturo tiom potence, videble kaj bonfare alproksimigas la historion kaj nuntempon, estas Samarkando. Homoj, iam vizitintaj Samarkandon, neniam ĝin forgesas. Dank’al tiu ĉi vivanta memoro, homoj ne nur pliigas la majestecon de la historia urbo, sed ankaŭ faras ĝin vere tutmonda kaj moderna. Sed la ĉefa afero, verŝajne, estas tio, ke tra tiu ĉi vivpleniga memoro, ili mem fariĝas aktivaj partoprenantoj de la granda kaj konstruiva multkultura kreemo, kunigante malsamajn generaciojn, tradi­ ciojn, ideojn kaj artajn viziojn.

Julietta Araratjan deklamas la Odon en la japana lingvo.

La projekto, nomita “Samarkandiana”, ebligis plene konvin­ kiĝi pri tio kaj, dank’al partopreno de multaj homoj, ĝi malfermis novajn horizontojn kaj eblojn de interkultura integriĝo kaj kunkreo. Tio, kio estis ofte forlasita, disigita kaj deflankigita, fariĝis vivnecesa, alloga kaj kara, ĝisdolore klara kaj proksima.


ALMANAKO LORENZ 2015

85

Evidentiĝis, ke trans la geografiaj limoj de Samarkando, en la mondo estas sufiĉe vasta soci-kultura komunumo de homoj, interligitaj per neforviŝeblaj kaj variaj impresoj pri la vizitoj kaj restadoj en tiu ĉi antikva urbo. “Odo al Samarkando” iĝis vera evento ne nur por poeziamantoj, sed ankaŭ por multaj homoj, iugrade ligitaj kun Samarkando kaj kvazaŭ denove malkovrantaj ĝin por si. Bona poezio – preskaŭ ĉiam estas kanto, heroldanta pri la plej karaj, signifoplenaj kaj esencaj bezonoj de homa vivo. En nia tumulta mondo, ĉiu bona kaj bela vorto ege valoras, ĉar, tiel aŭ aliel, ĝi transformas, pacigas kaj alproksimigas homojn, faras ilin pli afablaj kaj respondemaj. Ĉio-ĉi plene validas por la poezio de Irina Aleksejeva. Kiel rimarkigis fama rusia bardo Aleksandr Gorodnickij: “La karakteriza trajto de la versoj de Irina Alekseeva estas ilia kanteca sonado, kvazaŭ eliranta el la linioj mem... En tiuj ĉi linioj..,. allogantaj per sia senpereco kaj sincereco, gravuriĝis la drama vivo de la aŭtorino, defendanta en la nuna, tute ne romantika jarcento, sian rajton je revo, amo kaj feliĉo. La konfidenca tono de la poemoj de Irina Aleksejeva ne povas restigi indiferenta la leganton, revenigante al li la valorojn, forirantajn kune kun infaneco”.

La Odon deklamas Profesorino Ma Cuiling el Chinio.

Susanna Harutjunjan deklamis la Odon en la armena lingvo.


86

ALMANAKO LORENZ 2015

La “Odo” tuj ektrovis siajn admirantojn. Iu legis la versojn por si mem, iu emociplene deklamis ilin sur la scenejo, iu kunmetis la melodion... Pleniĝis la salonoj, eksonis la kantoj, venis la rekono kaj dankemo. Kaj jen, ie inter Moskvo kaj Samarkando surborde de Volga-rivero sub la gitara akompano ekverŝiĝis la melodio kaj naskiĝis ankoraŭ unu kanto. Transponinte la poemon “Odo al Samarkando” je memoreblaj gitar-akordoj, bardo el urbo Samara Galina Maslova enigis tiun ĉi verkon en sian kantan repertuaron. La nova kanto fariĝis unu el la muzikaj ornamaĵoj de ŝia ĵus aperinta nova KD-albumo “En la Ora Valo”. Intereson pri la “Odo” elmontris ankaŭ multaj poezi-amantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj. Tiel evidentiĝis neceso publikigi la poemon libroforme.

Kovrilo de la Novaperinta Libro Odo al Samarkando.

La nova libro de Irina Aleksejeva “Odo al Samarkando” aperis oktobre 2013 en Moskvo (eldonejo de la revuo “Junost”,


ALMANAKO LORENZ 2015

87

formato A5, 92 paĝoj plus 8 paĝoj da ilustraĵoj). Ĝi prezentas la ruslingvan originalon de la Odo kaj ties 71 tradukojn al 62 lingvoj (inkluzive de po du versioj fare de diversaj aŭtoroj en naŭ lingvoj), prizorgitajn de 70 literaturistoj el 50 landoj. Ĉi tiu unika antologio estas rezulto de preskaŭ tri-jara intensa laboro. Substrekindas, ke gravan rolon en tiu ĉi transkultura projekto ludis la internacia lingvo Esperanto kiel efika lingvoperanto kaj kiel siaspeca lingva ponto inter diversaj lingvoj kaj kulturoj. Ja, grandparte ĝuste dank’al la Esperanta traduko, komenciĝis la vojaĝo de la Odo tra la mondo. Ne hazardas, ke inter la tradukintoj estas multaj esperantistoj kaj la vortoj Esperanto kaj Esperantisto plurfoje aperas en la libro. Apud diverslingvaj tradukoj de la poemo, la libro enhavas la enkondukan artikolon “Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon”, la eseon de Irina Aleksejeva “Mi kantas vin, ho, Samarkand!”, kurtajn biografiajn informojn kaj fotojn de la rusa poetino kaj de la tradukintoj, dank-paĝon, kelkajn enmetitajn kolorajn bildojn pri la “Romo de la Oriento”... Enestas ankaŭ mallonga resumo en la angla, germana, franca, itala, uzbeka kaj Esperanto. Kiel skribas en la libro Irina Aleksejeva: “La vesperon, kiam mi verkis la Odon al Samarkando, mi probable neniam forgesos... Mi pensas, ke ĉiu persono vizitinta Uzbekion, jam neniam forgesos tiun ĉi landon, ĝi allogos kaj per bonkoreco al la gasto, kaj per aromo de loka platpano, kaj per malvarmetaj kanaletoj, kaj per vinbergrapoloj, trapenetritaj per malavara suno. Al ĉiu gasto en Uzbekio estas kara io aparta, kaŝita en la rezervita areo de la koro. Por mi, tio estas Samarkando. Ĝi aperis en mia vivo en 2006 kiel enkorpigo de la senkonscia revo pri la Antikva Urbo, kiu subite fariĝis realaĵo... Memorante Samarkandon, admirante ĝian belecon, mi varme pensas pri ĝiaj enloĝantoj kaj tutkore mi deziras al la popolo de Uzbekio, al ĉiuj miaj


88

ALMANAKO LORENZ 2015

amikoj en Samarkando, al ĉiuj poetoj kiuj afable kontribuis per siaj tradukoj por ĉi tiu libro, al ĉiuj niaj legantoj kaj al ĉiuj homoj sur la Tero - bonon kaj pacon!”.

Irina Aleksejeva (la dua de dekstre) kun lokaj poeziamantoj.

Irina Aleksejeva kun lokaj poezi-ŝatantoj.

La oficiala lanĉo de la multlingva antologio okazis en la Samarkanda Teatro de Historia Kostumo “El Merosi”. Tiuvespere de sur la teatra scenejo “Odo al Samarkando” eksonis en diversaj lingvoj…

Aleksejeva kun lokaj poezi-ŝatantoj.


ALMANAKO LORENZ 2015

89

Baldaŭ post ties apero, la antologio eniris la Libron de Rekordoj de Rusio kiel “La poemo, tradukita al la plej granda nombro da lingvoj, aperinta en unu presita eldono”. Notindas, ke la libro disponigita al la atento de leganto, estas prezentata kiel transkultura kaj multlingva arta projekcio. La tradukado de la poemo en malsamajn lingvojn celis malkaŝi la neimiteblajn poeziajn nuancojn, akcentojn kaj intonaciojn de la sama teksto, sed en malsamaj lingvoj kaj kun malsamaj artaj opcioj. Tion eblas rimarki praktike sur ĉiu paĝo de tiu ĉi neordinara volumeto, kiu faras palpeblan kontribuon al la 2013-2022 Internacia Jardeko por la Proksimigo de Kulturoj proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam la unua etapo de la projekto estas finita, tamen nun ni pensas pri ties eventuala daŭrigo kaj probable pri la nova plenilustrita antologio kun pli da lingvaj versioj kaj pli da tradukoj. Se vi volas kunlabori, anoncu vin ĉe imps86@yahoo.com

Blazono de Urbo Samarkando.


90

ALMANAKO LORENZ 2015

Kristina Ajrapetova deklamis la Odon en la hispana lingvo.

Numon Mahmudov tradukis la Odon en la tagxikan lingvon.

Poeto Olqor Damin tradukis la Odon en la uzbekan lingvon.

Anatoli Ionesov, aŭtoro kaj kunordiganto de la projekto “Samarkandiana” (Uzbekio) Vladimir Ionesov, scienca konsilanto de la projekto “Samarkandiana” (Rusio)


FELIĈA KONSTATO Scii, havi plenan certecon pri la vivo post la morto estas io mirinda kaj nepriskribebla! Mi, inĝeniero, aviadisto, ĵur­ na­listo, ateisto konvinka, kaj precipe, kaj orgojle, mi parolas, mi asertas, mi atestas: esperantisto! Orgojle mi ĉiam laboris pri kaj pro nia lingvo, ekde mia juneco ĝis mia lasta tago sur la Tero kaj nune, imagu, trans mia propra morto! Mi konstatas ke la vivo ne ŝanĝas, escepte de la fakto senti nian materion pli subtila, delikata, mi eĉ riskus... pli bela! Tie ĉi, koloroj, akvoj, floroj, boskoj, konstruaĵoj, tuto! La bedaŭro estas vidi vin, paroli al vi, sed konstati pri la sama blindeco kaj surdeco viaj, kiujn mi mem tage spertis! Do ni ekkomencas kompreni la utilecon de l’mediumoj... sed alproksimiĝi de la taŭga mediumo ankaŭ ne estas facila afero! Multaj el vi jam scias pri mi kaj mia nomo. Mi kore dankas al vi ĉiuj la preĝojn favore al mi. Vi estas bonaj, veraj fratoj, amikoj! Dank’al tio, hodiaŭ mi plibone komprenas aferojn kiujn al mi, hieraŭ, ŝajnis tute neeblaj.

Ĝis, karaj miaj.

Via Gilberto Ledon

Rio, la 4an de Januaro 2009 Mediumo: D.S


– INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ –

LA AFABLECO KAJ LA DOLĈECO Allan Kardec Francio La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l’ amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen, oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj mordas je l’unua kontraŭaĵo; kies lango el oro, kiam ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.


94

ALMANAKO LORENZ 2015

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: “Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata”, ne atentante, ke ili povus andoni pli prave: “kaj mi estas abomenata”. Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu, kies alfableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas. (Lazaro. Parizo, 1861.)

El la 9-a ĉapitro de “La Evangelio laŭ Spiritismo”, de Allan Kardec, Eldonejo FEB.


NACIA MUZEO DE TAĜIKIO Abdukadyrova Mavluda

Estro de la historia fako de la muzeo

Taĝikio Taĝikio troviĝas en centro de Meza Azio. Post la disfalo de Sovetio ĝi fariĝis sendependa ŝtato la 9-an de septembro 1991 kaj eniris la komunumon de sendependaj ŝtatoj (KSŜ). Ĝi havas ĉ. 7 milionojn da loĝantoj. Post kiam oni ĝuas la belecon de la naturo de la montaro kaj saniĝas pro la agrabla klimato, oni devas nepre viziti la ĉefurbon Duŝanbe. Kvankam la urbo estas juna, arkeologoj elfosis sur ĝia teritorio elementojn de antikva periodo. Duŝanbe havas kelkajn muzeojn: Muzeo de Historio kaj Arkeologio, Muzeo de Etnografio, Muzeo de Naciaj Muzikiloj kaj la nova Nacia Muzeo, malfermita por vizitantoj la 21-an de marto 2013. La Nacia Muzeo troviĝas en la grandega verda parko de la Taĝikia standardo. Ĉirkaŭ la muzeo kreskas ĉiam verdaj cipresoj, abioj, juniperoj. Sur la herbejo, inter la arboj, fontanoj kaj diversformaj akvujoj, staras skulptaĵoj, ilustrantaj historiajn personojn. Apud la muzeo staras la plej alta stango en la mondo, sur kiu estas hisita la ŝvebanta nacia standardo. La alteco de la stango estas 165 m, la dimensio de la flago estas 35x60 m2. Apudas la Palaco de Nacio, konstruita en 2006.


96

ALMANAKO LORENZ 2015

Fasado de la muzeo.

La muzeo estis konstruita el bonkvalitaj materialoj de spertaj specialistoj laŭ la nuntempaj metodoj. La tuta areo de la muzeo egalas al 24.000 m2, el kiuj 13.000 m2 estas haloj kun eksponaĵoj. Sur kvar etaĝoj troviĝas 22 haloj (unu etaĝo estas subtera). Naturaj rezervejoj

Antikva Ŝtona Urbo.


ALMANAKO LORENZ 2015

Maketo de Ŝtona Urbo.

Virina skulptaĵo el Ŝtona Urbo.

97


98

ALMANAKO LORENZ 2015

En la subtera etaĝo estas eksponita kolekto da ŝtonoj – utilaj mineraloj, kiujn oni elterigis el diversaj minejoj. Specialan atenton de la vizitantoj vekas “ŝtona arbo”, kies folioj estas faritaj el ŝtonoj. La arbo pezas 800 kg kaj konsistas el 12.000 ŝtonet-folioj. La faŭno estas prezentata per bestoj en siaj vivmedioj. Vizitanto povas fotiĝi, staranta apud elektita besto. La flaŭro estas prezentita per multaj herbarioj, kies plantoj estis kolektitaj el diversaj regionoj. La bonkvalitaj mapoj – fizika, reliefa kaj klimata donas klarajn informojn pri diversaj partoj de la lando. Ŝtona periodo

Ŝtona arbo.


ALMANAKO LORENZ 2015

99

Aĵoj el ŝtona urbo.

Sur la 1-a kaj 2-a etaĝoj troviĝas haloj, kie estas prezentataj eksponaĵoj pri la historio de Taĝikio, de la ŝtona jarcento ĝis hodiaŭaj tagoj. La ekponaĵojn malfermas mapo de la historiaj lokoj esploritaj sur la teritorio de Taĝikio, el kiuj 2025 estas jam registritaj en Ministerio pri Kulturo. El tiu kvanto: 1388 – arkeologiaj, 250 – arkitekturaj kaj 387 – monumentaj. La eksponaĵoj spegulas diversajn periodojn de la historio de Taĝikio. Estas prezentataj informoj pri la loĝloko de prahomoj nomata Kuldara (valo de lago). Laŭ esploroj de sciencistoj la unuaj prahomoj aperis ĉi tie antaŭ 800 mil jaroj. En la komenco de la 6-a jarmilo venis la lasta etapo de la ŝtona periodo, nomata neolito. Sur la teritorio de Taĝikio estis malkovritaj du neolitaj kulturoj – hisara kaj oksa.


100

ALMANAKO LORENZ 2015

Bronza periodo

Bronza periodo 2500j a.K. Skulptaĵo de pastoro en tombo.

En bronza periodo homoj kapablis akiri taŭgan ercon, povis fandi ĝin kaj fari diversajn ilojn. La plej fama loĝloko de tiu tempo estas urbeto Sarazmo. Ĝi troviĝas 15 km okcidente de antikva urbo Panĝikanto. La loĝantoj de Sarazmo ĉefe okupiĝis pri terkulturado kaj brutbredado. Aperadis ankaŭ homoj okupiĝantaj pri metalurgio kaj metalprilaborado. Pro tio urbeto Sarazmo estas unu el la centroj de antikva metalurgio en Meza Azio. En Sarazmo estis inventita rondturniĝa aparato por fari ceramikajn potojn. Ĉi tie oni faris diversspecajn grizajn kaj kolorajn ceramikajn aĵojn. Krom tio la loĝantoj de Sarazmo havis ankaŭ aliajn metiojn: ledprilaborado, teksado, ŝpinado kaj aliaj. Ĉi tie estas esplorita tombo de princino de Sarazmo. Sendube la virino estis riĉa kaj havis gravan pozicion en la socio. Ŝi estis enterigita en vestoj riĉe ornamitaj per altprezaj


ALMANAKO LORENZ 2015

101

dekoraĵoj el turkiso, lazurito kaj aliaj ŝtonoj. Ŝia kapvesto estis ornamita per oraj kaj arĝentaj juveloj. Sur la pojnoj ŝi havis grandajn braceletojn. Apud ŝi kuŝis du statuoj de virinoj.Oni rajtas konkludi, ke en Sarazmo virino ludis gravan rolon. Zoroastrismo Eksponaĵoj de la sekva halo estas dediĉitaj al zoroastrisma religio. Estas prezentitaj simboloj de zoroastrismo, sankta libro Avesto, bildoj de la dio Ahura-Mazda, reĝo Viŝtaspo kaj Zoroastro. Zoroastrismo estis ĉefa religio sur la teritorio de Taĝikio, ĝis kiam en la 8-a jarcento invadis Mezan Azion arabaj konkerintoj. Dinastio de Ahemenidoj Unu el la plej gravaj periodoj de la historio de la popoloj de Meza Azio kaj Proksima Oriento estas periodo de la dinastio de Ahemenidoj – prauloj de taĝikoj. Reĝo Ahemenid regis dum 25 jaroj en la 7-a jarcento a.K. La reĝlando fariĝis riĉa kaj forta dum la regado de Kiro la Granda (6-a jarcento a.K.). Ahemenidoj unuigis diversajn popolojn sur la vasta teritorio – de Egiptio ĝis norda parto de Barato. La lasta reĝo de Ahemenidoj estis Dario la 3-a. Inter la eksponaĵoj estas prezentata la bildo de Kiro la Granda kaj lia Deklaracio, skribita sur ceramika cilindro. Fragmento de la Deklaracio diras: “Mi rekonstruis urbojn, kiuj estis detruitaj. Donis ordonon malfermi la templojn, kiuj estis fermitaj, remeti ĉiujn statuojn de la dioj sur iliajn lokojn, translokigi homojn en konvenajn loĝejojn”. Inter la eksponaĵoj troviĝas ankaŭ kopioj de la aĵoj el Amudaria trezoro. La trezoro konsistas el 170 oraj kaj arĝentaj aĵoj, aperintaj dum la periodo de Ahemenidoj. La trezoro estis trovita en 1877 sub ruinoj de antikva urbo ĉe la bordo de rivero Amudarja. Estis trovitaj ankaŭ 1300 moneroj, diversaj ujoj, statuetoj, braceletoj, medalionoj, kies originalaĵoj troviĝas nun en la Brita Muzeo.


102

ALMANAKO LORENZ 2015

Panĝikanto kaj Mugo

Antikva Panĝikanto.

Eltrovaĵo el fortikaĵo Chilhuĝrao.


ALMANAKO LORENZ 2015

103

La eksponaĵoj de la sekva halo prezentas antikvan urbon Panĝikanto. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la lando apud la limo kun Uzbekio, je 60 km de Samarkando. La urbo havis citadelon de urbestro. Estis ĉirkaŭita per granda alta muro, kiu estis tri metrojn dika kaj ses metrojn alta. La urbo havis tri pordegojn. La teritorio de la urbo egalis al 14 hektaroj. Tombejo estis ekster la urbo. Plej ofte uzata konstrumaterialo estis krudbriko. La konstruaĵoj datiĝas de la 5-8 jarcento p.K. Ĉiuj eksponaĵoj de la antikva Panĝikanto estas unikaj. La arto de sogdianoj famiĝis danke al esplorfosadoj sur la teritorio de la antikva Panĝikanto. La domoj de riĉaj urbanoj estis ornamitaj per bildoj kaj lignaj skulptaĵoj. Eltrovaĵoj de la monto Mugo datiĝas proksimume de la sama tempo. Fortikaĵo sur la monto Mug estis konstruita en la 8-a jarcento p.K. En la jaro 1933 loka paŝtisto hazarde trovis en la kaverno sur la monto dokumenton, skribitan sur pergameno. La dokumento estis transdonita al sciencistoj. La fortikaĵo estis esplorita en la sama jaro. Ĝi estis duetaĝa. En la ĉambroj estis trovitaj 74 dokumentoj. Krome estis elfositaj pli ol 400 aĵoj (silka, kotona kaj lana teksaĵoj, laboriloj, armiloj). Ankaŭ estis trovita sogdia1¹ ligna ŝildo, kovrita per ledo kaj ornamita per bildo de rajdanto. Aĝina-tepao Aĝina-tepao (monteto de malica spirito) – estas unu el la plej konataj budhismaj monaĥejoj sur la teritorio de Meza Azio. Ĝi estis konstruita en la 7-a jarcento p.K. Ĝi troviĝas 12 km oriente de nuntempa urbo Kurgan-tepao. Esploraj elfosaĵoj okazis tie de 1959 ĝis 1975. La monaĥejo konsistis el du partoj – la monaĥejo mem kaj templo. Ĝi estis konstruita el argilaj krudbrikoj. En la templo estis trovita tabuleto kun budhisma preĝo. En la monaĥejo estis trovitaj pli ol 100 argilaj skulptaĵoj. 1

Antikva teritorio de la norda parto de Taĝikio.


104

ALMANAKO LORENZ 2015

Kelkaj el ili havas grandecon de la homa korpo. Postamentoj de la skuptaĵoj havis bildojn. La skulptaĵoj kaj bildoj prezentas diversajn budaojn. En la templa parto sur malalta postamento kuŝis grandega korpo de Budao en nirvano (13 m longa). La monaĥejo estis riĉe ornamita. Sur bildoj oni povas vidi predikon de Budao. Budhisma monaĥejo estas registrita en la listo de tutmonda heredaĵo de UNESKO.

Palaco Hulbuko post rekonstruado.

Hulbuko Hulbuko estas memoraĵo de la 9-a jarcento. Ĝi troviĝas sur la suda parto de la granda silka vojo el Ĉinio al Eŭropo. Hulbuko estas ĉefurbo de regiono nomata Hutalo. En la urbo loĝis metiistoj de diversaj profesioj: potistoj, glaselblovistoj, masonistoj, juvelistoj, forĝistoj. Dum elfosadoj en Hulbuko estis trovita forno por produkti glasojn kaj ceramikajn ujojn. Elfosadoj komenciĝis en 1951 kaj daŭris ĝis 1991.


ALMANAKO LORENZ 2015

105

Iskodara mihrabo

Iskodara mihrabo.

Mihrabo estas ĉefa parto de ĉiu moskeo. Ĝi montras direkton al Mekko (sankta loko por ĉiu islamano). Ĉiu islamano dum preĝado turnas sin direkte al Mekko. La vorto ‘mihrabo’ estas arabdevena kaj signifas ‘loko de batalo’ (batalo inter homo kaj diablo). Mihrabo ludas rolon de altaro. Ĉirkaŭ mihrabo oni kutime ĉizas vortojn el la sankta libro Korano kaj eldiraĵojn de la profeto Mohamedo. Nur kelkaj mihraboj famiĝis tra la mondo. Unu el ili estas tiu de la vilaĝo Iskodaro, konstruita en la 9-a jarcento p.K. La mihrabo (327x180 m2) estis trovita en 1925 de rusa etnografo Andrejev M. La mihrabo estis farita el betula ligno, ĝiaj partetoj estis unuigitaj sen gluo kaj najloj. Ĝi estis ĉizita de la loka majstro. En 1946 la mihrabo estis transportita al la Historia Muzeo de Taĝikio en Duŝanbo. La mihrabo estas ekzemplo de majstreco de taĝika popolo.


106

ALMANAKO LORENZ 2015

Medreseo Hoĝa Maŝado Medreseo Hoĝa Maŝado konsistas el du maŭzoleoj. Ĝi troviĝas en la vilaĝo Sajod (suda parto de Taĝikio). Ĝi konsistas el du partoj de kvadrata formo: gurhona (tombejo) kaj zijerathona (preĝejo). Ambaŭ partoj havas kupolojn. Ĝi estis konstruita en 9-12 p.K. Hoĝa Maŝado permesas per konkreta ekzemplo ekvidi kaj kompreni la komencajn stadiojn de la apero de mezaziaj medreseoj. La konserviĝintaj partoj de Hoĝa Maŝado atestas, ke ĝi estas arkitektura monumento de unika beleco. Ĝi lasas indiferenta neniun, kiu iam eniris sub ĝian belegan volbon. Ĉi tie harmonias brika plastiko de fruislama tempo kaj grafika eleganteco de ornamentaj brikmetodoj. La artaj kvalitoj de Hoĝa Maŝado permesas vidi en ĝi unu el la plej belaj monumentoj de islama arkitekturo. Dinastio de Samanidoj La fondinto de la dinastio de Samanidoj estis taĝiko Somon, kiu en la komenco de 9-a jarcento p.K. akceptis islamon. En tiu periodo plu progresadis agrikulturo, laboro en minejoj, metioj kaj komercado. En la 9-10 jarcentoj en la reĝlando surbaze de diversaj sogdaj triboj, kiuj parolis diversajn dialektojn de la daria lingvo, finiĝis la procezo de la formado de la taĝika nacio. En la muzeo estas prezentita periodo de la regado de Samanid-dinastio, dum kiu estis fondita la unua ŝtato de taĝikoj. La centro de tiu ŝtato estis urbo Buharao. En Buharao troviĝas la maŭzoleo de la reĝo Ismoil Somoni. Altan nivelon atingis tiam la kulturo de taĝika popolo. Intense progresadis sciencoj: matematiko, astronomio, geografio, medicino, filologio kaj aliaj. Ĉefaj urboj: Buharao, Samarkando, Mervo, Hoĝento fariĝis centroj de kulturo. En tiu periodo evoluis ankaŭ muzika kulturo. Tiam aperis klasika taĝika muziko nomata Ŝaŝmakom. Danke al granda poeto Abu Abdallah Ĝafar ibn Muhamad Rudaki disvolviĝis klasika literaturo. En tiu periodo naskiĝis la granda poeto, aŭtoro de la poemo “Ŝahname” (la


ALMANAKO LORENZ 2015

107

libro de reĝoj), Abulkasim Firdaŭsi kaj la mondfama kuracisto Abu Ali ibn Sino (Avicenna). Sovetia periodo La sekva halo havas eksponaĵojn, kiuj informas pri la historio de la sovetia periodo, dum kiu Taĝikio progresis de malriĉa agrara lando al moderna industria ŝtato. Aparta halo estis proponita per donacoj, kiujn prezidento de Taĝikio Emomali Rahmon ricevis de aliaj ŝtatestroj. En kelkaj haloj estas prezentitaj aplikaj, plastikaj artoj kaj bildoj de pentrarto. En la 30-50 jaroj de la 20-a jc multe da pentristoj el ruslandaj urboj venis al Taĝikio. Ĉi tie ili instruis en mezlernejoj kaj studioj. La muzeo havas multe da bildoj pentritaj de ili. Popolaplika arto de taĝikoj ekzistas en multe da specoj: ĉizado, gravurado, juvelado, freskado, murpentrado kaj brodado per oraj kaj silkaj fadenoj.

Esperantigis Ŝukurov Firdaŭs.


EKSTER KARITATO NENIA SAVO Allan Kardec Francio

Miaj infanoj, en la maksimo: ekster karitato, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standardo ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon antaŭ la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l’ elektitoj, kaj sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karitato, kiun ili disvastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la penson de Jesuo, nenio pli bone


110

ALMANAKO LORENZ 2015

difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karitato, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

El la 15-a ĉapitro de “La Evangelio laŭ Spiritismo”, Eldonejo FEB.


LA KRUDA ARTO KAJ LA ALTA KULTURO Zbigniew Galor Pollando Dum la lastaj jaroj oni povas observi pli grandan interesiĝon pri la t.n. art brut. La franca esprimo ’kruda arto’, enkondukita en 1945, substrekas, ke ĝi estas alia fenomeno ol la alta, elita kulturo: nekonvencia, kaj tiu eco ŝajnas esti la ununura pri kiu regas plena konsento. Kontraŭdiroj aperas jam tiam, kiam oni komparas la krudan arton kun arto naiva, popola. Mia celo ne estas tamen enprofundiĝi en mondon de subtilaj diferencoj inter konceptoj de la arto nomata ankaŭ neprofesia, ĉu arto de eksteruloj. Mi nur mencios la plej signifajn opiniojn por tiu ĉi skizo. Ĝi enhavas proponon rigardi pli proksime specifecon de la kruda arto kiel ligitan kun socia marĝeno. Tiel estas nomataj homoj en socio marĝenigitaj, ekskluditaj pro senlaboreco, malriĉeco, malsanoj, dependecoj, krimoj k.a. Ni baziĝas sur kulturaj faktoj karakterizaj por pola kulturo1. 1

Inter priskriboj de la Kruda Arto en Pollando fundamentan rolon havas por ni sintezo de Aleksander Jackowski: Mit sztuki poza kulturą. Art Brut ‘Mito de la arto ekstere de kulturo. Kruda Arto’.


112

ALMANAKO LORENZ 2015

Bestoj iras al ĉielo

Genowefa Magiera: Bestoj iras al ĉielo.

Loĝantoj de malgranda vilaĝo en Centra-Pollando ne povis kredi, ke virino, kiu la tutan vivon pasigis inter kampo kaj bovinejo, en la aĝo 91 jaroj komencis pentri bildojn. Antaŭe homoj parolis pri ŝi kiel “ŝtulta genia”, kiu promenas sur la kampo kaj kantas. Ŝi mastrumis kun sia panjo sur farmo. Kiam patrino mortis, ŝi donacis la farmon kaj domon al siaj familianoj. Forĵetita far ili el la domo, ekstreme malriĉa kaj senhejma, ŝi trovis lokon en ŝtata hejmo de socia helpo. Tie ŝi ekinteresiĝis pri desegnado. Ŝiaj unuaj bildoj estis nigraj. Poste aperis koloroj. Ŝi ĉiam ŝatis kreskaĵojn kaj bestojn. Restis tre religia. Nun ŝi havas proprajn ekspoziciojn. Iĝis klasikulino de la Kruda Arto. Babel-turo En panteono de la Kruda Arto jam delonge troviĝas verkoj de Nikifor Krynicki, la plej fama pola naiva artisto. L’art naif ’arto naiva’ estas unu el nomoj, uzataj por iel klasifiki kreadon de homoj, kiuj ne apartenas al ĉefa fluo de socio. Laŭ ni pravas tiuj, kiuj en arto kruda vidas ankaŭ arton naivan kaj opinias samtempe, ke la popola arto ne apartenas al la kruda arto.


ALMANAKO LORENZ 2015

113

“Inter” profesia arto (alta kulturo) kaj popola arto aperas verkoj de homoj sen arta eduko, izolitaj, vivantaj sur sociaj periferioj, psike malsanaj aŭ intelekte handikapitaj. Do en tiu ĉi spaco troviĝas ne nur la arto kruda, naiva, sed ankaŭ primitivisma, intuicia, aparta, alia, de pura koro kaj de malproksima marĝeno. Ĉiuj tiuj vortoj karakterizas alian aspekton de la sama. Ankaŭ la verkoj de Nikifor Krynicki estis priskribataj divers­ maniere. Li naskiĝis en pola urbo Krynica, estis filo de pentristo kaj almozpetantino. Iĝis orfo kaj almozpetanto. Portis ilustritan leteron almozpetantan kun peto pri manĝaĵo, mono aŭ peco de papero kaj “bildeton propran” por interŝanĝi. Paperpecoj trovitaj en rubujoj estis por li materialo por desegnaĵoj. Vivis sola en profunda malriĉeco kaj preskaŭ dum la tuta vivo estis traktata kiel psike handikapita. Parolis neklare, malbone aŭdis. Mortis en domo de socia helpo. Vivis per pasia pentrado de bildoj. Iĝis monde konata kiel unu el plej elstaraj naivaj artistoj. Pro konstante spertata malriĉeco kun bezono ŝpari li kreis bildetojn pentratajn duflanke, i.a.: Kristo instruanta/Kristo benanta.

. Nikifor Krynicki en la 1957.

Triobla memportreto, 1920-1925.

Babel-turo, ĉ. 1940.

Aparta inspiro por la pentristo devenis de greka-katolika sanktejo. Multaj liaj verkoj prezentas pejzaĝon kun ĝi en fono, ĝian internon, sanktulojn. Temoj sekularaj rilatis al panoramoj


114

ALMANAKO LORENZ 2015

de urboj, fragmentoj de arkitekturo – ankaŭ tiuj ĉi tute nerealaj, stacidomoj, fervojoj kurantaj pitoreske inter montetoj. Krynicki ofte portretis pasantojn, homojn el sia ĉirkaŭaĵo, kaj ankaŭ sin mem. Multaj estas liaj memportretoj (kreitaj ĉefe en la tridekaj jaroj de la XX j.c.). Ili montras liajn imagojn pri si mem, ankaŭ liajn altajn aspirojn. Sur bildoj prezentas sin kiel iomete pripensema, rafinite vestita, sidanta ĉe stablo, ĉe manĝo, kun mano en benogesto, kiel alta oficisto aŭ eĉ reprezentanto de alta potenco. “Inter” sociaj marĝeno kaj elito Priskriboj de polaj artistoj, reprezentantoj de la kruda arto montras ilian specifan pozicion en spaco “inter” socia marĝeno, de kiu ili devenas, kaj socia elito kun ĝia alta kulturo. Apud komunaj ecoj por la kreantoj ekzistas multaj diferencoj. Krom granda arta individualismo, neripetebla formo de esprimo, diversaj estas jaroj de ilia vivo kiam komenciĝas kreado, diversaj sintenoj, vivsituacioj. Ni rigardu kelkajn ekzemplojn el la plej signifaj reprezentantoj de la kruda arto. La unua estis vagabondo, sen persona dokumento kaj loĝejo, ofte haltigata de la polico. Malsanis je epilepsio. Pentris – sur lignopecoj, kartono – mallonge, sed tre mature. Liaj pentraĵoj similas al bizancaj mozaikoj pro pentrado per punktoj. La dua apartenas al homoj, kiujn vivo forĵetas el sia ŝipo. Bezono pentri estis tiom granda, ke estante en malliberejo li skizis siajn viziojn kaj multajn poste realigis. La tria finis nur kvar klasojn de elementa lernejo. Laboris kiel purigistino. Poste en malpuraĵejoj serĉis ankoraŭ uzeblajn objektojn. Ne ŝatis najbarojn kaj ili ne ŝatis ŝin. Ŝiaj verkoj enkondukas rigardanton en mondon de religiaj travivaĵoj, de angoroj kaj obsedoj. En tiu ĉi mondo okazas realeco de iluzioj kaj sakrigo de temoj sekularaj. Sur dua flanko de bildoj troviĝas alvokoj al mondo, avertoj por homoj, preĝoj, priskriboj de propraj damaĝoj, legendoj kaj katastrofaj vizioj.


ALMANAKO LORENZ 2015

Maria Wnęk (15 VI 1922 – 12 IV 2005)

115

Dia transformo ĉ. 1984 r.

En ŝiaj pentraĵoj ĉeestas ĉiam forta streĉo de angoro. El ili preskaŭ konstante rigardas okuloj de Dio. Ĉiu ago estos prijuĝita. Homaro – alvenanta al frenezeco – punita. La vivo de la kvara havas du vizaĝojn. Juneco kun lerneja interesiĝo pri ekzotiko, mitologio, kulturo de Aztekoj. Kaj drama interrompo – milito kun estado en koncentrejo. Poste kreado en kiu vrako de homo malrapide rericevas perditajn konscion, memoron, homecon. Tio okazas pere de skulptaĵoj, kiuj kreas mondon nekompreneblan de kapoj, totemoj, dancistinoj, spasmaj figuroj. Bruligado, pendigado – ĉu nur el vidpunkto de viktimo? Ĉu ankaŭ el tiu de kaŭzanto? Vidiĝas, ke la kruda arto elkreskas ĉe certa tipo de personeco, kiu ne devas signifi psikan malsanon. Ni troviĝas en la spaco de kreado sola, ekstere de la rondo de homoj, eĉ tiuj, kiujn artistoj volus ofendi. Reprezentantoj de alta, elita kulturo facile demandas: ĉu tio estas arto de normala homo?


116

ALMANAKO LORENZ 2015

Kaj apogantoj de la kruda arto respondas: montru al ni tiun ĉi normalan homon, ĉar neniu kreiva akto kun sia ekstrema streĉo povas esti normala! Oni ne povas atendi, ke arto estu normala. Artisto de alta kulturo kaj Kreanto de kruda arto Aŭtoro de Mito de arto ekster kulturo... komparis ecojn de Artisto (de alta, elita kulturo) kaj Kreanto (el rondo de kruda arto). Jen bazaj diferencoj laŭ elektikaj far mi kriterioj de konscio, elekto, evoluo, kontrolo, distanco kaj dependeco. Eblas prezenti ilin forme de du portretoj. Artisto de alta kulturo konscias pri loko de kreataj far li artaj verkoj en kulturo pri ricevantoj kaj konscias pri ŝanĝoj en la arto. Havas eblecon elekti el diversaj artaj formoj kaj iloj, kiujn konas. Povas mem evolui, ŝanĝante esprimmanieron. Kontrolas siajn talenton kaj kreadon. Faras tion kun distanco al tio, kion faras kaj travivas. Dependas de la ekstera mondo. Kreanto el rondo de la kruda arto traktas sian verkon kiel aperintan sendepende de kulturo, ne direktitan al konkreta ricevanto. Ne estas konscia ankaŭ pri ŝanĝoj en la arto. Sindirektita nur je si mem kaj propra travivado de la mondo, esprimas ecojn de pensado magia kaj dezira. Ne havas elekton koncerne artajn formojn kaj ilojn – estas kondamnita je propra vojo. Ne povas mem evolui – ĉiam konstante estas la sama, ŝanĝojn elvokas ekz. malsano. Manko de memkontrolo kaj distanco rilate al tio, kion faras. Dependas de procezoj psikaj. Certagrade la elita arto profitas el la kruda arto. Ĝi adaptas motivojn, imitas esprimmanierojn. Ankaŭ pro tio, ke en ĝi ŝajnas vidi naivajn, purajn argumentojn pri fonto de beleco, boneco kaj harmonio.


PIEDOJ KAJ PACO Emmanuel (Spirito)

Esprimoplena estis la decido de Jesuo, lavi la piedojn al la disĉiploj. Ni rememoru, ke la Sinjoro ne lavis la kapon, kiu pensas, vidas kaj aĹ­das, tradukante la senton per la diaj donacoj de la pripensado kaj per la superaj fakultoj de la parolo, nek purigis al ili la manojn kiuj havas en si la bonecon de la tuĹ?aj rimedoj por la glorigo de la laboro, kaj la senvortan parolon de la gestoj, kiuj esprimas afablecon kaj konsolon. Li simple lavis al ili la piedojn, bazojn de la subteno de la korpo kaj instrumentojn de la fizika estulo, kiuj kontaktas la


118

ALMANAKO LORENZ 2015

koton kaj la polvon de la tero, suferantajn je dornoj kaj marĉoj. Kaj li purigis al ili tiajn korpopartojn, necesajn al la homa vivo, sen riproĉo kaj sen plendo. Ni rememorigu do la subliman instruon kaj ni lavu la piedojn, unuj al la aliaj, kun la beno de humileco, en la silento de pura amo, kiu ĉion komprenas, ĉion eltenas, ĉion sanktigas kaj ĉion kredas; ĉar nur tolerante kaj komprenante la polvon kaj la ŝlimon, kiuj ankoraŭ postrestas el aliulaj vojoj, ni elaĉetas la niajn, kaj atingos la veran pacon.

El la libro Encontros de Paz, (Pacaj Renkontiĝoj), de F. C. Xavier, Eldonejo IDE.


EN LA LANDO DE KARNAVALO Julieta Dulce Brazilo Ĉiujare miloj da personoj venas Brazilon por partopreni la karnavalajn festojn. En diversaj ŝtatoj la festo daŭras eĉ tutan semajnon. Elekteblas tamen aliaj opcioj. Estas tiuj, kiuj serĉas trankvilajn lokojn, kie ne aŭdiĝas la sono de muzikoj, de dancprocesioj aŭ de tiel nomataj sambo-lernejoj.

Inter tiuj troviĝas centoj da junuloj, kiuj preferas profundiĝi en spiritan atmosferon, en etoson de frateco, gajeco kaj malstreĉiĝo, partoprenante spiritismajn eventojn. Unu el tiuj estas COMEERJ, renkontiĝo de spiritistaj junuloj dum karnavalo, en kiu forgesiĝas titoloj kaj postenoj okupataj


120

ALMANAKO LORENZ 2015

en la ordinara vivo kaj en kiu partoprenas junuloj de ĉiuj rangoj sociaj kaj intelektaj, sin donantaj al plej diversaj aktivecoj: ekde servoj por purigado, kuirado kaj organizado ĝis formado de grupoj por muziko, teatro, ludoj kaj distroj. Ĉiuj interŝanĝas sian sciadon, unuj kun aliaj, kaj kon­ sekvence ĉiuj multon gajnas. Gitaristoj, ludantaj tra la koridoroj, vekas la dormantojn, anoncante, ke estas tempo por la matena kulto.


ALMANAKO LORENZ 2015

35o COMEERJ - Polo XI - Cananeia 150 Anos de O Evangelho Segundo o Espiritismo

121


122

ALMANAKO LORENZ 2015

Post baniĝo okazas la matenmanĝo ĉe grandaj tabloj, kie ĉiuj integriĝas kaj interŝanĝas spertojn. Sekvas plenkunsido kun arta prezentado kaj poste ĉiuj kuniĝas en siaj grupoj laŭ la aĝo. Posttagmeze okazas laborkunsidoj pri diversaj temoj kaj nokte muziko, kino kaj teatro. Infanoj ĉiam ĉeestas akompanataj de siaj junaj gepatroj, kaj tiuj pli aĝaj, kiuj ankaŭ ŝatas partopreni, estas plej karese akceptataj, ĉefe per tre bongustaj manĝoj, kaj ilia ĉeesto multe helpas al la renkontiĝo. Estas junuloj, kiuj, pro sia profesio, jam ne loĝas en Riode-Ĵanejro, sed ili venas speciale por partopreni en tiu granda renkontiĝo de amo. Tio ja estas granda ekzercado pri la instruoj de Jesuo: “Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.” (Johano, 13:35)


BIBLIO FALSA, DO DIO NEEKZISTANTA? Trevor Steele Australio Ĉi-jare mi decidis iom enspezi per tradukoj el la germana en la anglan. Ĉar min ne interesas komercaj aŭ juraj tekstoj (kvankam tia traduklaboro estas malpli longa kaj multe pli enspeza!), mi kandidatas nur pri libroj. Inter tiuj mi tradukis du sufiĉe interesajn verkojn de kontraŭkristana aŭtoro. La aŭtoro sin nomas ateisto, kaj prezentas ĉian religian kredon kiel iluzion kaj bremson al homa progreso. Tia ateisma literaturo furoras aktuale en la anglalingva mondo, kie oni bone konas la nomojn de Richard Dawkins, Christopher Hitchens, kaj Sam Harris. Kontraste al la supre nomitaj aŭtoroj, la germano bone konas la jud-kristanajn sanktajn librojn. Fakte li iam estis mem luterana pastro, kaj lia kritiko de kristanismo baziĝas preskaŭ ekskluzive sur la esploroj de kristanaj teologoj, grandparte germanaj. Jam en la dek-naŭa jarcento germanaj (nekatolikaj) esploristoj de la bibliaj tekstoj ekigis revolucion en la interpretado de la historio de kristanismo, ekzamenante la diversajn librojn de la Biblio same kiel aliajn antikvajn verkojn.


124

ALMANAKO LORENZ 2015

La historia valoro de la evangelioj, la Agoj de la Apostoloj, ktp. – se ne mencii la librojn de la Malnova Testamento – estis draste pridubata. Jesuo kaj Maria, viktimoj de la eklezioj Akcepti la Biblion kiel fidindan historian raportaron ne plu eblas, krom se oni rifuzas alfronti la rezultojn de tiu scienca esplorado kaj simple blinde plu kredas. Estas malfacile ne konsenti kun la aŭtoro, kiam li citas teologon post teologo por prezenti la sekvan bildon: Jesuo estis pia, pure juda vaganta predikisto, kiu neniel intencis fondi novan eklezion. Li evidente estas karisma homo kun kapabloj “ekzorci” (la aŭtoro dubas, ke Jesuo vere povis sanigi fizikajn malsanojn), kaj lia mesaĝo estis, ke tre baldaŭ la Regno de Dio (la juda Dio!) venos. En tiu centra kredo li malpravis, kaj lia morto sur la kruco venis neatendite al li (se li sciintus pri ĝi, li estus ĝin anoncinta al la disĉiploj, sed ankaŭ ili panikiĝis kaj fuĝis). Ial – kaj tion la germana aŭtoro ne povas klarigi – post la morto de Jesuo la fido pri lia mesia rolo reviviĝis, kaj necesis konverti la honton de lia morto kaj malvenko en sukceson. Do estiĝis bezono, eble jardekon poste, “resurektigi” lin. La unua evangelio, tiu de Marko, en sia originala formo nenion raportas pri tiu “resurekto”, sed iam oni aldonis kelkajn versojn al la lasta ĉapitro pli konformajn al postaj kredoj. Kiam Paŭlo disvastigis sian propran teologion ekster judaj rondoj, pli kaj pli da doktrinoj aldoniĝis (ekzemple tiu pri la Triunuo), kiuj estis tute kontraŭ la juda konceptaro, kaj ege ŝokus Jesuon mem. Kaj la rolo de Maria en la kristana dogmaro estus eble eĉ pli abomeninda al la historia Jesuo kaj al Maria mem. La aŭtoro skribis pasie: ... same kiel Jesuo, rigora monoteisto, baldaŭ devis eksidi kun hontosento apud Dio sur la trono kaj, el sia juda vidpunkto, elteni blasfeman adoradon; same kiel la eklezio malrespektis


ALMANAKO LORENZ 2015

125

kaj surtretis liajn plej intimajn pensojn kaj aspirojn; tiel same la eklezio montris nenian kompaton al la fizika patrino de Jesuo. Ĝi ne permesis al ŝi esti normala virino. Altigante kaj dekoraciante ŝin ĝis grado neniel rekonebla, la eklezio ne serioze respektis ŝian personon, sed misuzis ŝin kiel ujon plenigotan de ĝiaj propraj dogmaj fantazioj. Ŝi ne rajtis resti virino, ŝi devis iĝi sanktulino, ŝi ne rajtis esti edzino sed devis abstini sekse, ŝi ne rajtis naski infanon sed devis esti la patrino de duondio. Ŝiaj ceteraj infanoj, kiujn ŝi certe same amis, estis malaperigitaj. Kaj ŝia edzo estis kondamnita dividi ŝian sorton. Kaj same kiel Jesuo, ŝi baldaŭ estis misuzata por ataki la propran popolon; en ŝia nomo oni okazigis pogromojn kaj persekutis la nekredantojn.

Kial ekzistas religioj? Se religio estas nenio pli ol superstiĉo, kial tiom da homoj en ĉiuj epokoj kroĉiĝas al siaj religioj? Nia aŭtoro havas sian klarigon: Johano Civitano el Mezurbo kredas sin tiel grava, ke iu dio komunikas kun li dum preĝado. Lia edzino Ana same kredas tion, ĉar kiel alimaniere, krom kiel respondo al ŝia preĝo, ilia filo sukcesintus ĉe la abituro? Kaj kompreneble ambaŭ ĝojas kredi je religio, kiu konfirmas, ke ili estas ne nur la familio Civitano sed ankaŭ najbaroj de Dio, fakte eĉ laŭ la bildo de Dio, kiel atestas la Biblio. Homo povas nur tre malfacile akcepti, ke lia vera ekzisto estas sensignifa, ke li neniam kreos ion ajn signifoplenan aŭ estos la temo de libro pri la historio, kaj ke lia ekzisto estas nur sensignifa kromrolo, gasto-apero sur planedo rande de spiralanta aro da galaksioj, kiuj mem estas sensignifaj. Sed li tiel deziras esti io speciala! Do estas tre facile kompreni, ke religioj kaj ideologioj devis estiĝi, kiuj atestis pri lia specialeco kaj servis


126

ALMANAKO LORENZ 2015

al lia sento de propra graveco. Kaj tiurilate kristanismo faras plenan laboron. En ĝi la kredanto ne nur povas sin senti akceptata kaj rigardata serioze; atendas lin ankaŭ eterna vivo en Paradizo, la postmorta kristana lando, kie fluas lakto kaj mielo.

Ateismo: alia fundamentismo Dum mia traktado kun la aŭtoro mi spertis, ke li estas tre honesta homo kun alta moralkodo (lin tre ĉagrenas la aserto, ke ateistoj estas homoj sen etika gvidilo), kaj li evidente diligente sin dediĉas al tasko, kiun li konsideras grava – vekiĝo de la homaro el ĝia dogma religia dormado. Kial li sin dediĉu, li eble ne povus diri, ĉar lia vivo estas, laŭ lia propra takso, sensignifa. Seriozaj ateistoj estas laŭ miaj spertoj estimindaj homoj. Ili tiel kunsuferas kun la viktimoj de nia ŝajne maljusta Universo, ke ili neas la ekziston de iu ajn racia Fonto. Ili diras, ke ni devas akcepti, ke ni estas hazardaj estaĵoj en hazarda Universo. Alia konstato tamen: tre ofte ateistoj protestas kontraŭ unu specifa formo de religio. La germana aŭtoro diras pli-malpli: kristanismo estas historia fraŭdaĵo, kaj do mi ne kredas je Dio. Sed evidente la aŭtoro neniam spertis la realon de spiritaj fortoj, kiuj eble ne rilatas al iu ajn eklezio. Konkludi, ke ne estas Dio (koncepto, kiun ni simple ne povas difini) estas alia formo de fundamentismo. Unu pruvo pri la ekzisto de “supernaturaj fortoj” detruus tiun fundamentismon. Mi rigardas la germanan aŭtoron kiel kaptiton de studkampo, kiu lin fascinas – akademia esplorado de la tekstoj de unu specifa religio – kiu tamen estas nur randafero kompare kun la vastaj riĉaĵoj de la homa spirita vivo. Mi rigardas min ege bonŝanca – tute ne temas pri meritoj – ke en mia vivo okazis aferoj, kiuj simple malebligas al mi dubi pri nemateriaj realaĵoj. Tiaj personaj spertoj estas tamen nekomunikeblaj al aliaj.


MALLONGA KRONIKO Jerônimo Mendonça Brazilo Estis iam junulino, kiu portis en sia korpo la ĉarmojn de printempo, kaj en sia animo sentema kaj revema la plej belan amkastelon, kun la koloraj ornamoj de feliĉeco. Ĉi tiu junulino laboradis en kafarbaro, kiam subite per siaj verdaj okuloj ŝi rigardis la fizionomion de gaja kaj tre simpatia junulo. Tiu renkontiĝo sufiĉis por ke iliaj koroj ekbatu harmonie; profunda simpatio interligis ilin. La junulino nomiĝis Antônia kaj la junulo Altino. La junulo, simpla kaj laborema, estis vidvo kaj havis tri gefilojn. Geedziĝo estis la kulmino de tiel granda amo, kaj tuj poste la juna kantistino de verda kafarbaro eksentis en si la profundajn emociojn de patrineco. El tiu geedziĝo ili havis dek gefilojn, kaj la humila kronikisto estas la naŭa el ili. Mi vin dankas, panjo, pro via altvalora kuraĝo, rezigno kaj ofero, pro via honora kaj honesta malriĉeco, pro via kunhelpo al Dio per tiel granda idaro! Dankon, panjo, ĉar vi ne timis min, malfermis al mi vian noblan sinon, kiel la benita tero malfermiĝanta al la malavara


128

ALMANAKO LORENZ 2015

semo. Vi ne sciis, ĉu mi estus krimema, malfeliĉe malvirta, heroa aŭ sankta. Tute simple vi lulis min en via ventro dum naŭ monatoj! Kaj dum la forpaso de la jaroj multo okazis. Nuntempe mi trovas min paralizita kaj blinda sur malsanula lito, elaĉetante mian pasintecon kaj plenumante mian taskon sur ĉi tiu mondo. Kaj vi daŭre restas serena proksime al mi, sen ke via amo malkreskas dum la forpaso de la tempo. Foje mi pensas, panjo, kio estus mi, bedaŭrinda spirito ŝuldanta antaŭ la Diaj Leĝoj, se vi estus min abortiginta, seniginte min je la sankta rajto al la vivo. Nenion mi havas por doni al vi, panjo, krom peti al la Sanktega Patrino, ke ŝi benu ĉiujn patrinojn sur la mondo, kaj precipe vin.


HISTORIO DE HUNGARIO Judith Kovacs Hungario Hungaraj triboj alvenis al la baseno de Karpatoj sub la gvido de la ĉeftribestro Árpád. Tio okazis en fino de la 9-a jarcento (895). En 907 la okcidentanoj atakis la hungaran teritorion, sed la armeo de la madjaroj venkis. Poste la hungaroj plurfoje (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabis okcidenteŭropajn urbojn. Tio daŭris ĝis la jaro 955, kiam germanoj haltigis la hungarojn en la batalo de Augsburg. La ŝtato Hungario kun sia reĝo elformiĝis en la jaro 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta, sendependa lando (fine de la 11-a jarcento estis okupita Kroatio, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. En 1241-42 atakis la landon mongolaj trupoj. En 1456 ĉe Nándorfehérvár Johano Hunyadi (pron. hunjadi) venkis kontraŭ la grandega turka armeo, provizore gardanta sendependecon de la Hungara Reĝlando. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita en tri partojn inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis


130

ALMANAKO LORENZ 2015

la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton kun la Habsburgoj kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarkio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia teritorio.

Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

Budapesta Parlamentejo.

Granda urbo kun du milionoj da loĝantoj – trafluanta rive­ rego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen la mez-eŭropa metropolo.


ALMANAKO LORENZ 2015

131

Dumiljara ĉefurbo, iam ĉefurbo de Pannonio – provinco de Romio – poste tiu de la hungaraj reĝoj, inter ili de la imperiestro Sigismundo, poste tiu de la habsburgaj reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, kun ĉirkaŭ du milionoj da civitanoj.

Reĝa palaco.

Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta palaco donas lokon al la Hungara Nacia Galerio, Landa Biblioteko, kaj kelkaj muzeoj. Interne estas viziteblaj la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco, kaj la belega parlamentejo en transa direkto en Pest. Se ni vojaĝos suden 240 km, ni trovos en Sud-okcidenta parto de Hungario mian urbon Pécs, kiu estas tre antikva urbo. La urborangon Pécs ricevis antaŭ 2000 jaroj de la romianoj. Tiutempe, sub la nomo Sopianae, ĝi estis la ĉefurbo de la orienta parto de la romia provinco Pannonia. Tie renkontiĝis kvin grandtrafikaj komercaj kaj militaj vojoj de la romianoj. La urbo, kiu pli ol kvar jarcentojn estis sub romia regado, viglis eĉ dum la agonio de la Romia Imperio, dum la apero de kristanismo. Pluraj prakristanaj temploj kaj konstruaĵoj restis el tiu epoko:


132

ALMANAKO LORENZ 2015

ekz. la subtemplo de la katedralo konstruiĝis sur fundamentoj romianaj. Verŝajne tiuj prakristanaj temploj havigis al la urbo la nomon Quinque Ecclesiae, kiu aperis poste en germana formo kiel Fünfkirchen. La nomo Pécs aperas unue en la ĉarto de reĝo Ladislao la Unua, en 1093. La centro de la prakristana kulturo estis la nuntempa katedralo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La romianojn forigis la popolmigrado, kaj la regiono estis okupita de la hungaroj en 899. En la jaro 1009 la unua hungara reĝo Stefano la Sankta fondis episkopejon en Pécs. Pécs estas nun kultura centro de la regiono. Vidindaĵoj: komplekso de frukristanaj monumentoj en urbo Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, la baziliko, kies rangon donis en jaro 1990 papo Johano Paŭlo la 2-a, kiam li vizitis la katedralon.

Baziliko de Pécs.

Historio de Baziliko: en la 11-a jarcento episkopo de Pécs jam havis tie preĝejon, sed menciindas, ke ĝuste antaŭ la baziliko prakatolikaj ornamaj tombejoj troviĝis el la erao de la Romia Imperio. Oni supozas, ke la preĝejo finkonstruiĝis en la 1140-aj jaroj. En 1242 kaj en 1299 pro incendioj la preĝejo difektiĝis. La renovigo finiĝis en 1345. En 1543 la turkoj okupis


ALMANAKO LORENZ 2015

133

la urbon. Ili profitis la katedralon, parte kiel moskeon, parte kiel deponejon. En 1686 la katolika armeo reokupis la urbon, sed poste, en 1704, pro la bataloj, la stato de la preĝejo tre malboniĝis. Grandaj renovigoj finiĝis en 1831 kaj en 1963.

Gázi Kaszim.

Nacia Teatro.

La moskeo de Gázi Kaszim sur la ĉefplaco, la Nacia Teatro, kaj moskeo de Jakovali Hasan.


ALMANAKO LORENZ 2015

134

Franz Liszt

Sándor Petőfi

Lajos Kossuth

Famaj homoj: Franz Liszt, Béla Bartók – ili estis komponistoj, Vilmos Zsolnay estis Ceramikisto, li eltrovis la materiojn – porcelano-fajenco, pirogranito, ĉefe eozino. Li ricevis premion “Grand prix” en Parizo, 1878, kiam tie estis mondekspozicio; Tivadar Csontváry Kosztka kaj Mihály Munkácsy,kiuj estis famaj hungaraj pentristoj, kaj aliaj. Fama poeto estis János Arany, Sándor Petőfi kaj aliaj. Jen la muzeoj: Zsolnay, Vasarely, Csontváry, Kolekto Gyugyi k.a. Pri Sándor Petőfi (1823-1849) estas elstara, ankaŭ mond­ nivele signifa reprezentanto de la hungara liriko. Edukiĝinte per la ideoj de la franca revolucio kaj la utopiaj socialistoj, li estis revoluciulo tiel same en sia vivo kiel en sia poezio. Lia liriko estas riĉa kaj multflanka: li estas egala majstro de la facila kanteska, pensa, satira, epika, ama kaj politika poezio. Pri Lajos Kossuth (lajoŝ koŝut) (Naskiĝis la 19-an de Septembro 1802 en Monok, departemento Zemplén, Hungario – mortis la 20-an de Marto 1894, Torino, Italio), politikisto, ŝtatviro, la plej grava persono de la reform-movado por la burĝa transformado kaj memregado de Hungario. Li direktis ekde oktobro 1848 ĝis aŭgusto 1849 la hungaran ŝtatregadon kiel prezidanto de la Tutlanda Patrujdefenda Komitato kaj pli poste kiel gubernatoro-prezidento.


ALMANAKO LORENZ 2015

135

Nia fama “maro” estas Balatono – la hungara maro: Ĉirkaŭaĵo de Balatono: La Balatono estas la plej granda lago de Mezeŭropo, kaj ĝi havas 600 km2 da surfaco, 77 km da longeco, 3-7 km da larĝeco kaj 2-4 m de profundeco. Ĉi tiu lago estas tre juna, ĝi estiĝis nur je la fino de la lasta glacia periodo. Antaŭ 12.000 jaroj ĝi preskaŭ sekis, kaj antaŭ 7000 jaroj la akvonivelo subleviĝis, kaj estis 2-3 m-oj pli alta ol hodiaŭ. La iamaj golfoj de la suda bordo hodiaŭ estas akvohavaj kampoj kun tre interesa vegetaĵo. Speciale signifa estas la akvobirdmondo de la naturprotekta rajono “Fehérviz” apud vilaĝo Somoĝszentpál en “Granda Bosko”. Tie vivas amasa kolonio de diversaj ardeoj, blankvasta maraglo, ktp. Interesaj geologiaj vidindaĵoj estas la altaj bordoj apud Fonyód kaj Balatonboglár. Tie ni trovas montetojn el vulkanaj tofoj, kaj iomete malproksime, apud vilaĝoj Szemes kaj Földvár, el leŭso.

Zsolnay puto.


136

ALMANAKO LORENZ 2015

Bela警oj el Budapesto.

Judith Kovacs.


LA VOJAĜO Cassiano Ricardo Brazilo Mi alvenis en nekonatajn landojn, kiel barkisto, kiu, kun plenblovitaj veloj, ekvidas malproksime, perditajn ĉe la hori­ zonto, la profilojn de la montoj. La vento en la vesperiĝa ĉielo blovis al mi kaj la duonombro de la nokto preskaŭ envolvis min, peza kaj ŝvelinta, kiel la veloj de itineranta barko. Mi sentis, ke la timo kuras tra la vejnoj, pinĉanta miajn nervojn, tremiganta la lacajn karnojn. Kio ekzistus en la perdita maro, kiu etendiĝas antaŭ mia difuza horizonto? Mi jam ne vidis la terojn, kiujn antaŭe mi perceptis; kaj eĉ la manoj ne tuŝis la nevideblajn velojn. Ĉio senmoviĝis neatendite: la barko, la difuza lumo; la vento kaj mia spiro ne plu aŭdiĝis… La granda nokto englutis min tute. Tiel, mi alvenis al la alia flanko de la vivo, senkonscie en mia konsterniĝo. Mi estis kvazaŭ fiaskinta poeto, kun taŭzita hararo, sentante la skurĝon de fajro el la versoj, kiuj ne kompletiĝis.


138

ALMANAKO LORENZ 2015

Mi ne aŭdis nek vidis iun, ĉar mi sentis min englutita de la abismoj de la nenio. Kaj ankaŭ doloron mi ne sentis, en plena foresto de mi mem kaj de ĉio. Dum kiom da tempo tio okazis, kiel nokto sen komenco nek fino, kiel la komenco de ĉio, eĉ antaŭ ol Dio? Mi nur scias, ke neatendite revenis la matenruĝo, strekoj de lumo trembrilanta en la fono, rozkoloraj makuloj dissolviĝantaj en la mallumo. Estis kiel anticipiĝo de la mateno, la angoro de la matenruĝo, la malrapida heliĝo de la vivo ekaperanta en la timego de la necertaj aferoj. Leĝera venteto komencis volvi, veninta el nekonataj regionoj. Iom post iom, mi sentis denove la perditan konscion, revenanta al mi. Mi estis kiel la ŝip-rompulo, kiu ekaperis el ondoj haltintaj kaj rigardadis ĉirkaŭen, serĉante sunon kaj la vivon. Ĉu la miraklo de la resurekto okazis? Kiel la ŝip-rompulo, mi alkroĉiĝis avide, malespere, al la fendoj de la ŝtonoj. Kaj mi falis, poste, elĉerpita, sentante la varmon de la suno, kiu brulvundis miajn skurĝitajn karnojn. Mi dormis, vidante foriri de mi, kiel strangan vizion, la barkon, en kiu mi ne estis, foriĝanta, sola, kun la veloj kavaj, plenblovitaj je ventoj, rekte al nekonata destino… Mi vekiĝis kaj vidis min ĉirkaŭita de homoj, kiujn mi ne konas, de homoj, kiuj rigardis min kaj ridetis bonkore, kiuj invitis min al promeno tra vastaj kaj nekonataj herbaj ebenaĵoj. Kio estas ĉio tio? Ĉu la morto? Aŭ ĉu la komenco de la vivo?

El la libro Luma Elvekiĝo. Esperantigis Djalma de Souza Lima

Cassiano Ricardo (1895-1947) naskiĝis en São José dos Campos (ŝtato San-Paŭlo). Li estis ano de Beletraj Akademioj de San-Paŭlo kaj Brazilo.


JORGE CAMPOS DE OLIVEIRA Ismael Miranda e Silva Brazilo

Jorge Campos De Oliveira.

En 1987, post kiam mi emeritiĝis, mi komencis vizitadi, po unu fojo semajne (lunde, 08:00 ĝis 10:30) profesoron Jorge Campos de Oliveira. Tio daŭris 27 jarojn seninterrompajn, ne esceptante eĉ sanktajn aŭ feriajn tagojn (1-a Januaro, Karnavalo, 7-a Septembro, 25-a Decembro, ktp.) Mi povas aserti, ke tiu estis tempo, kiun mi tre multe profitis pro la plezuro


140

ALMANAKO LORENZ 2015

de la kunvivado, pro la neniam mankanta kafeto de la 09:30 kaj pro la erudicia kaj ampleksa sciado kiu elradiis el tiu escepta kamarado. Li persone estis la korpiĝo de simpleco kaj eĉ alproksimiĝis al anĝeleco. Sen orgojlo, sento de supereco, stulta malmodereco, li transdonadis pogute konojn pri ĉiuj kampoj de la homa sciado. Li estis profunda konanto pri ĝenerala historio, geografio, kampomezurarto (oficiala diplomo de doktoro), politika scienco, lingvoj (internacia, portugala, frança, hispana, angla kaj iomete latina). Tute kontraŭa al la politikaĉo, kvankam li neniam klaĉis pri iu ajn politikisto. Li havis solidajn konojn pri matematiko, kiun li lernis de sia frato uzante la francan lingvon. Kvankam ne flue, li priparolis pri proverboj en pluraj lingvoj kun enviinda intimeco. Pro tio, li restis konata en la esperantistaj rondoj kiel “proverbmaniulo.” Kiam mi demandis lin: — Jorge, kiel vi havas tiom multe da scioj? Li, humile rememoris sian fraton, armean kolonelon, kiu per ekzemplo, devigis lin tre multe lerni, kiam li estis lernanto en la Militista Lernejo de Riode-Ĵanejro. Jorge amegis tiun sian fraton, kiu mortis ankoraŭ juna. Nia intimeco estis frate amika, sed ni neniam okupiĝis pri lia privata vivo. Pro tio mi surpriziĝis, post lia morto, kiam la amikoj kaj esperantaj institucioj komencis demandi min pri la vivo de la profesoro. Tial, kiel lasta honoro al lia sindono al Esperanto, mi prezentas fikcian intervjuon, kiun mi elpensis, post lia forpaso, rememorigante etajn, ne multajn komentariojn faritajn dum tiuj paŭzoj por la kafeto. Jen ĝi: Jorge, kie kaj kiam vi naskiĝis? Parolu al ni, iomete, pri via vivo. — Mi naskiĝis en San-Paŭlo, la 20-an de Aprilo 1921, filo de Henrique Campos de Oliveira kaj Yara Campos de Oliveira; mia edzino estas Celestina Ribeiro Campos de Oliveira. En 1930, mi transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Mi diplomiĝis en la Militista Kolegio de Rio-de-Ĵanejro en 1938, la antaŭlastan jaron, en kiu la diplomitoj ricevis la titolon de termezuristo.


ALMANAKO LORENZ 2015

141

Aniĝinte en 1939 al la Militista Polico de la Federacia Distrikto (tiam la ĉefurbo de Brazilo estis Rio-de-Ĵanejro) mi min dediĉis precipe al instruado kaj faris la perfektigan kurson de oficiroj ne nur en mia institucio, sed ankaŭ en la Brazila Armeo. Mi emeritiĝis kiel subkolonelo. Kial vi fariĝis esperantisto? – Ekde la infaneco mi estis allogata de internaciaj konvencioj kaj simboloj pri mezuroj, trafiko, muziko, kemio, ktp. En 1957 la ĵurnalo “O Globo” publikigis resuman esperantan lecionon kaj Radio M.E.C. prezentis programon pri tiu lingvo. Tiuj du okazaĵoj vekis en mi la ideon latentan, kiun mi havis pri la Internacia Lingvo. La gvidanto de la radiprogramo min kondukis en la sidejon de Brazila Esperanto-Ligo - BEL, mi estis prezentita al ties prezidanto kaj... la esperantista movado gajnis unu plian fidelan membron. Kara Samideano, pri “Esperanta vivo”. Ĉu vi povas komenti? – La elementan diplomon mi ricevis post memlernado, la superan post kurso gvidata de Carlos Domingues, la tiama prezidanto de B.E.L., kaj la profesoran denove post memlernado. Jen mia aktivecoj en B.E.L.: • direktado de la biblioteko kaj de la libroservo; • kunlaboro en la preparado por la publikigo de libroj eldonitaj de la institucio; — sama kunlaboro pri Brazila Esperantisto (precipe rilate al enpaĝigo); • gvidado de elementa kurso per korespondado; • preparo kaj gvidado de supera kurso per korespondado kaj en klaso; • helpado al la prezidanto pri ĝeneralaj aferoj;


142

ALMANAKO LORENZ 2015

• en La Brazila Klubo Esperanta, loka institucio funkcianta en la sidejo de B.E.L., mi estis sekretario, gvidis la sabatajn kunvenojn, prezentis programon en Radio Roquete Pinto (Hoket’ Pinto), kaj redaktis la paĝon de la klubo en Brazila Esperantisto. Jen kelkaj prelegoj de mi faritaj: – Proverbaro Esperanta; – Anekdotoj pri famuloj; – El la saĝo de la antikva Grekujo; – Amuzaj epizodoj el la brazila historio; – Traduko de portugalaj esprimoj; – Modoj kaj tempoj de verboj en la portugala lingvo kaj en Esperanto; – Shakespeare en Esperanto. Ĉiuj brazilaj esperantistoj rekonas vin kiel proverbmaniulon. Kial? — Mi fariĝis proverbmaniulo sub la influo de tri libroj: — 1-a - Curso de Esperanto em Vinte Lições, enhavanta proverbojn ordigitajn laŭ gramatika vidpunkto; — 2-a – Esperanta-Portu­ gala Proverbaro, de Couto Fernandes, enhavanta proverbojn respondajn en la du lingvoj; — 3-a - Proverbaro Esperanta (eldonejo Stafeto) kun klasifiko laŭ temoj, fare de C. Register. Tre allogis min la koncizeco kaj la internacieco de la proverboj. Jorge Campos, por ke ni konatiĝu pli intime kun vi, aldonu aliajn detalojn pri via biografio. — Mi estas dumviva membro de UEA kaj BEL kaj konsilanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. De multaj jaroj, ekde 1986, mi studis kaj praktikis Esperanton kun miaj amikoj. Mi povas dividi tiun tempon en kvin periodojn: — 1-an - Alta Literaturo kaj forigo de duboj. D-ro Floriano N de V. Pessoa, kemia inĝeniero. Mi telefone trouzis lian saĝecon dum longa tempo. — 2-an - Teknika terminaro. S-ro Aroldo Paraguassu (2 jarojn); emeritulo el aerarmeo, li multe helpis min pri aviada terminaro. Li klarigis precipe pri neologismoj. Kelkfoje li uzis pli ol unu horon, parolante pri “emergenco”, “deflektoro”, “kartro”, “steno” kaj aliaj. — 3-an Lingvo latinida. D-ro Alfredo Maceira Rodrigues (3 jarojn). Ni lernis dum multaj semajnoj


ALMANAKO LORENZ 2015

143

la libron Filologia kaj Lingvistika Eseo, precipe la ĉapitron: “Farebleco de lingvo Esperanto el lingvistika vidpunkto”. — 4-an Religia instruado. Ĵurnalisto Manoel Fernandes (3 jarojn). La simpleco kaj kompetenteco de tiu amiko, tuj tuj tiel ravis niajn korojn, ke kelkfoje li paroladis la tutan tempon, klarigante pri la paraboloj de Jesuo. Kiam tio okazis, ni haltis absorbitaj. — 5-an Konstanteco kaj disciplino. S-ro Ismael de Miranda e Silva (preskaŭ 27 jarojn). 1. Fina Komentario de la fikcia intervjuisto: Krom tio, kion mi skribis, por ke la samideanoj bone valorigu Jorge Campos de Oliveira, mi devas diri, ke mi ricevis la bultenon de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro post lia morto kaj ke nur tiam mi eksciis, ke la aĉeto de la propra sidejo de AERJ estis farita dank´ al ege malavara mondonaco de Jorge Campos, okazinta antaŭ multe da jaroj. Mi rimarkigas al vi, ke mia kunvivado kun tiu honormerita animo estis ĉiusemajna kaj daŭris seninterrompajn 27 jarojn, ĝis la lasta lundo. Tia estis la samideano, kies fizika korpo estis entombigita en Tombejo Caju, je la 17-a horo de 25-02-2014.


MALLIGO Richard Simonetti Brazilo

La elkarniĝo, tio estas, la maniero per kiu la Spirito, kun sia perispirita tegaĵo, forlasas sian korpon, estas nealirebla por la Scienco de la Tero, en ties nuna stadio, ĉar ĝi okazas en la spirita dimensio, kiun neniu scienca instrumento, eĉ plej kompleksa, sukcesas esplori.


146

ALMANAKO LORENZ 2015

Pro tio ni havas informojn nur de la Spiritoj, kiuj trovas barojn je niaj komprenlimoj (kiel okazas se oni volas ekspliki la funkciadon de la endokrina sistemo al infano), kaj je manko de simileco (manko de rimedoj por kompari materiajn kaj spiritajn fenomenojn). Ne konsiderante do teknikajn detalojn, oni povas diri, ke la elkarniĝo komenciĝas en la ekstremaĵoj kaj kompletiĝas laŭgrade kiel estas malligitaj la fluidaj ligiloj, kiuj katenas la Spiriton al la korpo. Oni scias, ke manoj kaj piedoj de mortanto estas malvarmaj. Tiu fenomeno rilatas al la cirkulado de la sango, kiun malfortigita koro ne sufiĉe pumpas. Sed tio estas ankaŭ fenomeno rilatanta al la malligo de la Spirito. Laŭmezure kiel la malligo disvolviĝas, unuj post aliaj la korpopartoj ne plu ricevas la vitalan energion, kiu eliĝas el la Spirito kaj vivtenas la fizikan organizon. En la daŭro de tiu procezo, kiam estas malligita la fluida ligilo ĉe la koro, tiu ĉi perdas la perispiritan subtenon kaj ĉesas funkcii. Tiam la sangcirkulado haltas kaj la morto plenumiĝas en kelkaj minutoj. Nuntempe la Medicino disponas abundajn rimedojn por revivigi pacientojn, kiam la koro kolapsas. La kora masaĝo, la elektra ŝoko kaj la enkoran injekton de adrenalino estas procedoj, kiuj savas multajn vivojn, kiam ili estas aplikataj senprokraste, antaŭ ol la degenero de la cerbaj ĉeloj pro manko de oksigeno. Tiaj helpoj efikas kiam la krizo estas simple funkcia, kia estas la infarkto, ĉesigo de sanga cirkulado en parto de la korpo, pro trombo aŭ mallarĝiĝo de arterio. Infarkto povas okazigi elkarniĝon, sed ne ĉiam ĝi signifas ke alvenis la horo de la morto, tiel ke ofte kuracistoj resanigas pacientojn.


ALMANAKO LORENZ 2015

147

Tamen, se la kaŭzo de la korhalto estos la malligo de la fluida ligilo, neniu kuracisto, eĉ plej lerta, neniu rimedo de la Medicino, eĉ plej efika, sukcesos mirakle revivigi iun. Tiam la procezo fariĝas nerenversebla.

Libro: Kiu Timas la Morton? – Eldonejo Lorenz El la portugala lingvo tradukis esperanten: José Mauro Progiante


ZAOZHUANG EN ORIENTA ĈINIO BRAKUMAS ESPERANTON Sun Mingiao (Semio) Cinio Zaozhuang kun 3,95 milionoj da loĝantoj kaj 4.563 kvadrataj metroj, kiel provinca urbo, situas sude de la provinco en Orienta Ĉinio. Zao signifas “Jujubo” kaj Zhuang signifas “vilaĝo” en ĉina lingvo, ke la nomo de la urbo Zaozhuang estis la nomo de la Jujubo-vilaĝo en Tang-dinastio de Ĉinio. Poste ĉirkaŭ la vilaĝo troviĝis karbo kaj la karbo-minejoj estas multaj en la vilaĝo. En la Qing-dinastio la vilaĝo fariĝis urbeto. La Zhongxing-a Kompanio de Karbo-minejo, unu el la tri plej grandaj karbo-kompanioj en Ĉinio estis en la urbeto. Post la fondo de Ĉina Popola Respubliko la urbeto fariĝis urbo en 1956. La urbo progresis, moderniĝis kaj famis pro la karbo. Ĝis 1995 la karbo malmultiĝis kaj la urbo devis turni sin al novaj industrioj kaj kultura turismo. En la urbo naskiĝis multaj famuloj, kiel Mozio(468-376 a.K), la antikva filozofo de Ĉinio. Xizhong, la unua fabrikinto de ĉaro en la mondo, Luban (507444 a.K), legenda ĉarpentisto-majstro de Ĉinio.


150

ALMANAKO LORENZ 2015

(Mozio 468-376 a.K)

Kiaj industrioj en la urbo Zaozhuang estas? Nun en la urbo multe produktiĝas Karbo-Ĥemiaĵo, materialo de konstruado, ciferecaj kontrolaj maŝino-iloj, teksaĵoj k.a. La urbo estis fama pro dua mondmilito, la Kampanjo en Tai’erzhuang estis granda venko kontraŭ japana agreso en 1938, sed pli ol tridek mil ĉinaj soldatoj mortis dum la kampanjo kaj la aktiva, antikva, komerca urbo Tai’erzhuang kun 8 stilaj ĉinaj konstruaĵoj falis, kiel Varsovio en Pollando, dum la milito. Malsukcesis la rekonstruado de la antikva urbo Tai’erzhuang de Komindang. En 2008 la urbodomo Zaozhuang decidis rekonstrui la urbon kun miloj da jaroj. Finfine la urbodomo sukcesis rekonstrui la antikvan urbon Tai’erzhuang.

Nove rekonstruita antikva urbo Tai’erzhuang.


ALMANAKO LORENZ 2015

151

Historie la urbo Tai’erzhuang estis grava loko por komerco kaj milito kaj batalinda loko por vojo al norda kaj suda regionoj de Ĉinio. Tai’erzhuang situas ĉe Kanalo de Pekino ĝis Hanzhou kaj pere de la kanalo komercistoj el tuta lando transportis kaj retransportis varojn de nordo al sudo en Ĉinio. La kanalo fluas de nordo al sudo, sed ĉe Tai’erzhaung ĝi speciale fluas de okcidento al oriento, por ke la kanalo povu esti kontraŭ inundo de Flava Rivero, tiel ke multaj komercistoj kaj iliaj boatoj aŭ ŝipoj ripozis en urbo Tai’erzhuang. Iuj el ili longe vivis tie kaj konstruis 72 templojn kun diversaj religioj kaj stiloj. Iom post iom la urbo progresis kaj famiĝis en tuta Ĉinio. Oni diris, ke la urbo lumis nokte kaj la ŝipoj haltis unu post la alia je 10 kilometroj, kaj vendejoj en la urbo funkciis en tuta nokto. Nun en la urbo estas anktiva originala kanalo, kiun la oficisto de la Monda Turismo nomas vivanta kanalo. Alie en la urbo estas multaj pitoreskaj lokoj. La plej granda Granato-Ĝardeno, la ŝtata Baoduguo-Arbaro-Parko. La du ŝtataj akvaj parkoj Weishan-lago kaj Kanalo ankaŭ estas vidindaj. Kiel fartas Esperanto-Movado en la urbo Zaozhuang? En la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento kelkaj revoluciaj esperantistoj agadis tie, sed prosperis la movado post la jaro 1979, ekde kiam Ĉinio reformiĝis, kaj venas la tempo, ke cent floroj floras kune, cent teoriistoj diskutas libere, tiel ke kelkaj korespondaj Esperanto-lernejoj fondiĝis kaj varbis lernantojn kaj pli ol 60 urbanoj lernis Esperanton en la korespondaj lernejoj en Ĉinio. En 1987 ili fondis Esperanto-Asocion en la urbo. Post la fondo de la asocio sub la gvido de s-ro Cheng Wei, la komunisto-esperantisto kaj unu el la fondintoj de la organizo, la asocio fortiĝis iom post iom kaj akiris subtenon de la urbodomo. De 2006 la asocio regule okazigas Internacian Festivalon de Esperanto. Ĉi-jare okazos la kvina. En 2005 la asocio starigis Zamenhof-buston en kultura placo de la urbo. En 2009 kaj 2011 la du altlernejoj Zaozhuang-a Universitato kaj


152

ALMANAKO LORENZ 2015

Zaozhuang-a Profesia Instituto funkciigas Esperanto-kursojn kaj studentajn Esperanto-Societojn. La plej atentinda evento estas, ke Ĉina Esperanto-Muzeo fondiĝas en Zaozhuang-a Universitato. La 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun 300 partoprenantoj el 28 provincoj kaj urboj de Ĉinio kaj kelkaj landoj, okazis en novembro de la pasinta jaro, sub la subteno de la urbo-domo. Antaŭnelonge Internacia Esperanto-Arbaro inaŭguriĝis en la urbo.

Ĉina Kongreso de Esperanto en Zaozhuang.

Gestudentoj en Zaozhuang-a Universitato.


ALMANAKO LORENZ 2015

Gestudentoj fotiĝas antaŭ Ĉina Esperanto-Muzeo.

Interne de la Esperanto-Muzeo.

153


154

ALMANAKO LORENZ 2015

Inaŭguro de Internacia Esperanto-Arbaro en la urbo Zaozhuang.

Urbo Zaozhuang estas longhistoria, tamen ĝi estas juna, ankaŭ nia lingvo estas juna en la urbo. La esperantistoj en la urbo estas viglaj kaj junaj. S-ro Sasaki Teruhiro, la eksprezidanto de KAEM diris, ke Esperanto-Movado turnas sin de Okcidento al Oriento, de Oriento al Ĉinio. Nun la urbo Zaozhuang jam estas la orienta hejmo de esperantistujo kaj orienta Esperanto-urbeto de esperantistoj en la tuta mondo.


ĈE KULPELAĈETA ENKARNIĜO Ana Carolina Freire Brazilo Tute ne volante instrui aŭ eĉ konvinki iun pri la laŭtitola temo de miaj konsideradoj, mi kuraĝas skribi pri ĝi en la simpla karaktero de iu ĝuanta la privilegion, kiel kuracistino pediatra kaj akuŝkirurgino, asisti la unuajn momentojn de ia “kulpelaĉeta enkarniĝo”. Mia sola intenco estas kundividi ĉi tiun polemikan temon kun la legantoj de tiu prestiĝa komunikilo de internacia atingopovo.

Por priparoli la naskiĝon de infano, mi komencas per mallonga pritrakto de la tuta embriiĝa procezo laŭ la spiritismaj revelacioj. En la momento, kiam ovolo estas fekundigita de


156

ALMANAKO LORENZ 2015

spermatozoo, ekas la biologia procezo de la homa vivo kaj samtempe komenciĝas la spirita procezo por la estaĵo, kiu loĝos la korpon, komenciĝas ĝia formado kaj lia reenkarniĝa procezo. Léon Denis, en sia libro La Granda Enigmo, pritraktas tiun momenton per jenaj konsideroj: La unuiĝo de la animo kun la korpo komenciĝas ĉe la koncipo kaj kompletiĝas nur okaze de la naskiĝo. Kio ligas la spiriton al la embrio, tio estas ĝia fluideca envolvaĵo; kaj tiu unuiĝo ĉiam pli kaj pli streĉiĝas ĝis kompletiĝo, kio okazas kiam la infano vidas la surteran taglumon (Denis, 2008)1.

La normala disvolviĝo de la graveda procezo estas mezurata de la surtera scienco kaj kompletiĝas post 40 semajnoj kun la naskiĝo de la homa estaĵo, kies reenkarniĝo apartenas al lia spirit-evolua programo. La embriiĝo rezultas el la asociiĝo de lia genetika strukturo kun la programo de lia reenkarniĝo, jam difinitaj antaŭ la fekundigo cele al interakordiĝo.

En la ĉapitro 12 de la libro “Misiistoj de Lumo”, la spirita aŭtoro Andreo Ludoviko rimarkas: […] kiam la interesato pri novaj spertoj en la regiono de la Krusto meritas propetajn servojn, tiam la plej altaj fortoj povas 1

Elportugaligis Affonso Borges Gallego Soares.


ALMANAKO LORENZ 2015

157

trudi certajn modifojn al la materio, ekde la embriologiaj aktivaĵoj, kaŭzante aliigojn favorajn al la laboro de savo (Luiz, 2013).2

Ekzemple, en la libro “Inter la Tero kaj la Ĉielo”, Andreo Ludo­viko rakontas kazon de pervenena sinmortiginto, kiu reen­ karniĝas kun gravaj damaĝoj ĉe la gorĝo. La spirita instruanto informas, ke tiuj fizikaj damaĝoj kaŭzitaj de la veneno estigis lezojn en la perispirito, kaj ke ili estos riparataj en estontaj reenkarniĝoj, en kiuj ĉeestos tiu fizika sekvo (Luiz, 2013). Tiaj instruoj troveblaj en la spiritisma literaturo invitas nin al repensado kaj retakso de pli ampleksa kadro, koncernanta la rolon kaj la devojn de parencoj, kuracistoj kaj ĉiuj ligitaj al naskiĝo.

Por parencoj la momento de naskiĝo estas magia. Ĝi kreas la esperon pri sana, fizike perfekta infano: ja tion ĉiuj deziras kaj pri tio ĉiuj zorgas dum la naŭmonata antaŭnaska periodo. Tiu infana korpo tamen loĝigas en si spiriton jam antaŭe vivintan, portantan sian tutan sperton kaj “signojn” en la perispirito. Ofte tiu subtila envolvaĵo portas, kiel supre dirite, la “signojn” 2

Elportugaligis Affonso Borges Gallego Soares.


158

ALMANAKO LORENZ 2015

necesajn por la evoluo de la spirito. De tio multfoje venas la frustriĝo, la diskutoj kaj la malĝojo, kiuj ekregas en la familio. Per tiuj komentoj mi celas klarigi mian personan kaj pro­ fe­ sian sintenon, kiun mi prenas kiam mi asistas akuŝon, ĝenerale tiujn plej komplikajn ĉefe por naskiĝontoj kun handikapoj aŭ korpaj mutiloj. Kiel profesiulo kaj spiritisto, mi klopodas – kaj proponas la ĝeneraligon de tiu praktiko – ke ni ŝanĝu nian konduton ĉe la “akcepto” de tiaj spiritaj fratoj, kiam ili alvenas la Teron; ili portas fizikan korpon kun deformitaĵoj, kio, finfine, estas io natura ĉe tiuj, kiuj enkarniĝas en planedo ankoraŭ destinata al kulpelaĉetoj kaj provoj. Necesas, en la momento de ilia akcepto, riverence kliniĝi antaŭ iliaj spertoj kaj pasintaj luktoj. Same kiel ni, ili estas spiritoj, kiuj havas meritojn al kulpelaĉeta reenkarniĝo, elmontrante la signojn de la defioj, kiujn ili devas alfronti en la nova okazo ripari la erarojn de la pasinteco. Kial ne akcepti ilin kun brakoj kaj koroj malfermitaj? Kial pridiskuti ilian situacion en la unuaj sekundoj de la reenkarniĝo, kiu jam promesas esti tiel afliktiga? Multaj deziras iel ajn reenkarniĝi, inklinaj sekvi, renoviĝintaj, la longan vojon al spirita kresko. Kiuj ni estas, ke ni juĝus, au eĉ barus, tian reenkarniĝon, kiam ni ja scias, ke ĉio obeas al skrupula planado en la spirita mondo?


ALMANAKO LORENZ 2015

159

Jen parto de la respondo de la Spirito Emmanuel al la demando 39-a, en la libro La Konsolanto, pri la kaŭzo de naskiĝo de monstraĵoj ĉe homoj kaj bestoj: “[…] Koncerne la bestojn, ni devas konfesi la urĝan bezonon de la multoblaj eksperimentoj en la dramo de la vivevoluo” (Emmanuel, 1977). En la Ĉap. XIV de La Evangelio laŭ Spiritismo, la Spirito Sankta Aŭgusteno instruas: Dio ne donas provojn super la fortoj de tiu, kiu ilin petas. Li permesas nur la provojn, kiujn oni povas plenumi. […] La akraj provoj […] estas preskaŭ ĉiam signo de fino de suferoj kaj de perfektiĝo de la Spirito (nia reliefigo), kiam ili estas akceptataj pro amo al Dio (Kardec, 2008).

Nia sinteno do, kamaradoj, kontraŭ infanoj, kiuj naskiĝas misformitaj, devas esti rekonsiderata. La sinteno ĉe la akcepto de ĵusnaskito en ties unuaj sekundoj de vivo sur la Tero devas esti, super ĉio, de respekto al tiu, kiu kuraĝis alfronti la defiojn de la reenkarniĝo, kaj ankaŭ devas esti de amo, danko por tio, ke venis en niajn manojn iu “elektito de Dio”. Ni devas do, sen demandoj kaj juĝoj, bonvenigi lin en lia nova loĝejo kaj deziri al li fortojn por ke li plenumu sian mision. Dio estu kun li, hodiaŭ kaj ĉiam! Ana Carolina Favre estas 31-jara kuracistino, pediatra kirurgino, membro de la Spiritisma Medicina Asocio de Riode-Ĵanejro kaj membro de la Junulara Grupo de la Domo de Fabiano, en la sama urbo, institucio kiu regule laboradas por apogo al familioj en riska situacio, programo de socia inkluzivo, programo ligita al la Domo de Fabiano kaj helpanta 3.000 personojn ĉiujare.


160

ALMANAKO LORENZ 2015

Referencoj DENIS, Léon. O Grande Enigma ‘La Granda Enigmo’. 1-a Eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 2008. EMMANUEL (Spirito). La konsolanto. Psikografiita de Francisco Cândido Xavier. 1-a Esperanta eldono. Rio de Janeiro: Federa­ ção Espírita Brasileira, 1977. KARDEC, Allan. La Evangelio laŭ Spiritismo. 1-a Esperanta Eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 2008. LUIZ, André (Spirito). Missionários da luz ‘Misiistoj de lumo’. Psiko­ grafiita de Francisco Cândido Xavier. 45-a eldono. Brasília: Federa­ ção Espírita Brasileira, 2013. _____. Entre o Céu e aTterra ‘Inter la Tero kaj la Ĉielo’. Psikografiita de Francisco Cândido Xavier. 27-a eldono. Brasília: Federação Espírita Brasileira, 2013.

Esperantigis el la portugala Affonso Soares.


CIGANOJ KIUJ NE FORLASIS HINDION Potturu Ranganayakulu Hindio Kiu ne ŝatas moviĝi? Kiu ne emas vojaĝi? Kiu ne deziras translokiĝi? Sed kelkaj ja daŭre faras tion. Ni scias pri diversaj nomadaj triboj, kiuj transiras la limojn de landoj kaj kontinentoj. Multaj el ili jam fariĝis fikslokaj. Kelkaj ja moviĝas, sed en limigita teritorio. Kelkaj estas sezonaj migrantoj. Moviĝo estas ilia ena trajto. Ĉu ili ne ŝatas sian naskiĝlokon aŭ amas tutan mondon? Kelkaj nomadaj gentoj ankoraŭ ne lernis loĝadi inter komunumoj en vilaĝoj aŭ urboj, sed vagas en vasta teritorio. Tio estas fenomeno universala. Malrapide ili komencis loĝadi en fiksaj lokoj. Post kiam oni malkovris similecojn inter la lingvoj de ciganoj kaj tiuj de Hindio, en la 18-a jarcento, la tuta mondo de antropologoj, historiistoj, lingvistoj k.a. ekinteresiĝis pri la temo de fonto de ciganoj. Se ili elmigris el Hindio antaŭ kelkdekaj generacioj, ĉu ili ankoraŭ troviĝas en Hindio? Ĉu ili ankoraŭ moviĝas senĉese ene de Hindio? Mia plej frua memoro pri ciganoj estas de 1960-aj jaroj. Mi estis en la infanlernejo en malgranda vilaĝo en suda Hindio.


162

ALMANAKO LORENZ 2015

Subite, iun tagon vidiĝis, trans la fenestro, koloraj tendoj, ornamitaj bovoj, longharaj virinoj, viroj kun turbanoj kaj iliaj gefiloj tendumintaj en vasta vaka lando. La strathundoj bojadis al la hundoj de ciganoj gardantaj iliajn tendojn. Ili restis apud nia vilaĝo apenaŭ unu monaton. Poste, mi vidadis similajn gentojn en diversaj lokoj en diversaj tempoj, en la norda Hindio ofte. Mi fariĝis kuracisto sed ne perdis intereson pri ili. Mi legis kelkajn verkojn pri nomaduloj. La verko de Rahul Sankrityayan, la budhista erudiciulo, Lokasanchari (Nomado) kaj Ĝipsilu (Ciganoj) de esperantisto Adinarayana donis al mi interesan informon pri la nomadoj en Hindio. Tiuj, kiuj elmigris el Hindio antaŭ mil aŭ mil kvincent jaroj atingis Eŭropon pere de meza Azio. Tiuj, kiuj moviĝis suden ene de Hindio atingis la marbordon de duoninsulo kaj estis tiel arestitaj de la naturo. Do, ili ja moviĝas sed nur ene de lando. La plejparto de tiuj gentoj malnomadiĝis kaj loĝas en fiksaj teritorioj. Industriigo antaŭ tri jarcentoj influis ankaŭ ilian vivmanieron. Ilia nomada vivstilo daŭris ĝis la pasinta jarcento en Barato. Hindio estas lando kun centoj da lingvoj kaj diversaj klimatoj. Dum pasintaj ses jardekoj Hindio estis dividita en t.n. ŝtatoj (gubernioj) surbaze de lingvoj parolataj en respektivaj teritorioj. En Andhrapradeŝo, kie mi loĝas, la Telugua estas la populara lingvo. La ciganoj, kiuj migrante loĝas en Andhrapradeŝo, parolas kaj la Teluguan kaj sian propran ligvon, kiun ili konservas de jarcentoj. Ili profesias diversajn okupojn, ekz. vendi etajn aĵojn kiel butonojn, kombilojn, perukojn, spegulojn kaj aliajn distraĵojn en urbaj merkatoj. Kelkaj fariĝis agrikulturaj taglaboristoj dum la rikolta periodo. Depende de ilia regiono kaj okupoj ili dividiĝis en diversaj kastoj. Hinduismo emas iel aljuĝi kastoidentecon al ĉiu grupo. Sekve la ciganoj loĝantaj ene de Hindio apartenas al multaj endogamiaj gentoj, alinome kastoj.


ALMANAKO LORENZ 2015

163

Dommari en la Telugua, Dom en aliaj Hindaj lingvoj, estas konsiderata kiel unu el multaj malaltaj kastoj en Hinduismo. Lingvistoj rekonis la rilaton inter la vortoj Dom kaj Roma. Ili tradicie vivtenas sin per prezentado de amuzaj programoj surstrate, ekz. ŝnurmarŝado, ĵonglado, muzikumado ktp. Ili ne havas propran vilaĝon aŭ urbon sed apartenas al pli larĝa regiono. Ili ĉiam moviĝas inter la vilaĝoj kaj urboj de tiu regiono. Dommari prezentas cirkojn flanke de la stratoj aŭ vojkrucoj. Kvankam ilia nombro malkreskas ni ofte vidas iliajn prezentojn. La kortuŝa vidaĵo estas, ke la geknaboj de Dommari-familioj ne iras al lernejo, sed ekde la infanaĝo riskas siajn vivojn amuzante publikon. Kelkaj virinoj de tiu gento pretas prostitui sin. Ĉar ili estas senpotencaj kaj senmonaj, la socio uzadas ilin tiele. Hindaj lingvoj posedas sentecojn samsignifajn, ekz. de tendo al tendo.


164

ALMANAKO LORENZ 2015

Alia tia grupo Nakkalollu tradicie dependis de ĉasado. Nakka en la Telugua signifas vulpon. Nakkalollu estas vulpoĉasistoj. Ili ĉasas ne nur vulpojn sed ankaŭ multajn aliajn bestojn kaj birdojn por manĝi. Ili loĝas proksime al la arbaroj. Ili ŝatas viandon de korvoj, ratoj, serpentoj, simioj, cervoj kaj aliaj. Ilia lingvo ne havas skribformon. Tiuj, kiuj vendas bidojn nomiĝas poosalollu (bidvendistoj). Ili kolportas etvendaĵojn. Ili vendas diversajn aĵojn ekz. lignajn kombilojn, bidojn, butonojn, lignajn ringojn, nadlojn, fibolojn, bottu (ruĝaj markoj sur la frunto de Hindaj virinoj) kaj aliajn ornamaĵojn sur la stratoj. Budabudakkala estas simila grupo de nomadoj, kiuj estas spertaj pri lingvo. Ili diras rakontojn, ŝercojn, poemojn kaj eĉ aŭguras. Ili tenas malgrandan tamburon en unu mano. La tamburo havas du mallongajn ŝnurojn, kiuj batas sur ambaŭ ties facoj kaj sonoras aldone al vortoj kaj kantoj. Ofte ili kondukas bovon bele ornamitajn kun si. Tiu trejnita bovo salutas al klientoj kiam la posedanto ordonas. Ĝi ĉiam akceptas kion la kondukisto diras, tiel ĝi amuzigas la spektantojn. La virinoj


ALMANAKO LORENZ 2015

165

ciganaj estas bone konataj kiel aŭguristinoj. Ili ornamas sin per koloraj sarioj, hararon per pasamento, tenas korbon faritan el palmaj folioj en la akselo kaj allogas klientojn. Ilian aŭguron multaj kredas. La viroj sidas sur la trotuaroj kun papago en la kaĝo. La papago elektas unu el kelkaj aŭgurpaperoj por la klientoj. Tio nomiĝas papag-aŭguro. Kelkaj eksplikas nian sorton ekzamenante la liniojn de la manplatoj. Kelkaj vendas talismanojn kaj herbojn kontraŭ serpento-mordo aŭ piko de skorpio k.s. Kelkaj nomadoj ĉizas muelilojn malgrandajn el ŝtono por hejmoj kaj vendas surstrate. Ili restas en iu urbo dum kelkaj semajnoj kaj foriras al alia urbo vendi siajn produktojn. Ili ĉiam laboras je la ŝtonoj kaj la enspezo neniel sufiĉas, ĉar la elektra ilaro inundas la merkaton. Por kelkaj, porko-bredado estas la ĉefa okupo. Manĝi porkaĵon ne estas tiom honoriga kutimo en Hindio. Tia vidpunkto evoluis por tiu gento. Preskaŭ ĉiu urbeto en Hindio gastigas porkojn. Ili baras trafikon kaj eĉ mortigas sporade infanojn. Lambada aŭ Sugali popoloj iam estis nomadoj sed nuntempe ili loĝas en fiksaj lokoj kaj vivtenas sin per agrikulturo, komerco ktp. Ili transportis salon de la marbordoj al la internaj regionoj kaj ofte helpis armeojn en mezepokaj tempoj transporti manĝojn dum la milito. En kelkaj regionoj Lambada produktis kalcion en altaj argilaj fornoj kaj vendis ĝin en vilaĝaj merkatoj. Oni aĉetas la kalcion kontraŭ grajno aŭ moneroj kaj la vilaĝanoj uzas tiun varon por blankigi la murojn okaze de festivaloj, kiuj abundas en la kalendaro. Pro la moderneco, tre tre malmultaj uzas tian kalcion nuntempe por blankigi la murojn kaj do la Lambadanoj lernas aliajn laborojn por vivteni. Nun malaperas kelkaj okupoj de tiuj nomadoj. Antaŭ du aŭ tri jardekoj, kelkaj familioj iel kaptis kaj posedis urson kaj kondukas ĝin al urboj kaj vilaĝoj. Se infanoj havas kutimon urini en la lito ilin sidigas sur la urso por kelkaj sekundoj por


166

ALMANAKO LORENZ 2015

ke tiu kuracu la problemon. Foje ili ankaŭ vendas haron de urso, kiun la gepatroj ligas al la infano por havigi kuraĝon. Tiel kelkaj nomadaj familioj vivtenis. Nuntempe tiu kutimo malaperis ĉar la oficistoj, kiuj prizorgas aŭ regas arbarojn ne permesas posedi tiajn sovaĝajn bestojn. Serpentĉarmistoj ankoraŭ vidiĝas en diversaj partoj de lando. Kelkaj vendas uzitajn vestojn en la urboj. Kvankam la nomadoj vivas tiel, inter ili ne troviĝas harmonio. Tra la lando ili havas diversajn nomojn. En Uttarpradeŝo oni nomas nomadojn ĥanabadoŝ (hejmo sur ŝultroj), en Kaŝmiro ili nomiĝas bakaravala (ŝafbre­dantoj), bhataknara (migrantoj) en Maharaŝtro, pitura (metiistoj kiuj produktas artaĵojn), lohar (fer-metiistoj) ktp. Oni konsideras gadiyalohar kiel originalajn ciganojn en Hindio. Ilia antikva loko estas Ĉitod en la gubernio Raĝastano. La t.n. kalbelia en Raĝastano estas tre bone konataj ciganoj. Ilia ĉefa okupo ankoraŭ nun estas kapti serpentojn. Multaj gentoj de tiuj nomadoj apartenas al la etnogrupo Arjoj, kiuj transiris la riveron Induso kaj eniris Hindion. Alia grupo banacara eniris la sudon kaj ili nun estas konataj banĝara. La signifo de banacara estas vagantoj en la arbaro. Oni kalkulas, ke en Barato loĝas ĉ. 60 milionoj da nomadoj kaj duon-nomadoj. Ili nun fariĝas fikslokaj sed moviĝas en limigita regiono. Dum la kolonia periodo, la Brita registaro enkondukis leĝon kontraŭ ‘krimaj triboj’ en 1871, kiu celis dekojn da gentoj. Post la sendependiĝo, Hinda registaro efektivigis elavizi multajn tribojn kaj nuligis la leĝon. Sed enkondukis pli severan leĝon kontraŭ ‘kutime ofendemaj’ triboj. Kelkaj nomoj de triboj estis forstrekitaj el la listo post iom da tempo (Denotified Tribes). En 2007, Unuiĝintaj Nacioj petis la registaron de Hindio forigi tiun kruelan leĝon. Ankoraŭ nun la polico kaj la burokratoj estas kruelaj al tiuj povruloj. La registaro havas multajn allogajn planojn kaj buĝeton por la bonfarto de nomadoj, sed la burokratoj koruptaj malbonigas la situacion.


ALMANAKO LORENZ 2015

167

Ili ja migradas sed nur en limigita regiono. Ili ne havas alireblecon al pura trinkakvo, komforta loĝado, sanservoj, eduko al siaj infanoj. La moderneco ankaŭ tuŝis ciganojn. Ili uzas porteblajn telefonojn, suferas je modernaj malsanoj ktp. Kelkaj neregistaraj organizaĵoj provas rehabiliti kaj adopti iliajn infanojn por ke ili ricevu edukon. La unua tutlanda ĉefministro de Hindio, Jawaharlal Nehru, provis rehabiliti ilin kaj kuraĝigi ilin forlasi la nomadan vivstilon. Sed tiu plano fiaskis. Ili tre baldaŭ eniris en la ŝuldokaptilon kaj rekomencis sian tradician, pli ĝuste mizeran kaj kompatindan vivstilon. Ili estas malriĉaj kaj ne havas kontaktojn kun influhavaj homoj. ‘De tendo al tendo’ kondutmaniero de kelkaj anoj de tiuj komunumoj alportis danĝerajn malsanojn kaj sekve ili suferas pro aidoso, haŭtmalsanoj, tuberkulozo ktp. Malgraŭ ĉio ili konservas siajn denaskajn lingvojn.


TRAGEDIOJ Richard Simonetti Brazilo

Amasoj da homoj revenas en la Spiritan Mondon, ĉiutage, pro tragikaj cirkonstancoj: incendioj, konstrufaloj, tertremoj, dronadoj, aviadilaj kaj aŭtomobilaj akcidentoj… — “Kial?” — demandas angore la familianoj. La Spiritisma Doktrino montras, ke tiaj okazaĵoj ligiĝas al evoluaj spertoj. Ne malofte ili estas elaĉeto de karmaj ŝuldoj akiritaj pro perfortaj agoj en la pasinteco. Ĉiu ni “ŝanceliĝas” ĉe tiaj mortoj, kiuj forportas homojn karajn al ni. Multaj, perpleksaj, dronas en krizojn de malespero kaj ribelo, kio estas eĉ komprenebla reago antaŭ tia neatendita animskuo. Nur la tempo, senĉese fluanta en la paso de la tagoj, mildigos iliajn ĉagrenojn, invitante ilin reveni al normala stato. La vivo plue daŭras…


170

ALMANAKO LORENZ 2015

Oni konsideru, tamen, ke la elkarniĝinto ne povas atendi. Kiel ĉefrolulo de la tragedio, li sin trovas perpleksa kaj konfuza. Kvankam helpata de spiritaj bonfarantoj, li alfrontas antaŭvideblajn malfacilaĵojn por adaptiĝi, kaj sentas la eĥon de la emocioj de la familianoj. Se ĉi tiuj nutras malfeliĉajn rememorojn, tenante sin en dolorigaj detaloj de la fatala okazaĵo, nepre la elkarniĝinto konfuze respertos ĝin. Ni imagu, ke iu, viktimo de incendio, denove travivas la flaminferon, puŝata de la malkvietaj kaj turmentaj pensoj de tiuj, kiuj ne rezignacias… En la komunikoj de tiuj Spiritoj estas komuna elstara punkto: peto al la familianoj, ke ili revenu al la normala vivo kaj reprenu siajn okupojn, precipe tiujn rilatantajn al la praktikado de la Bono, dia balzamo por la doloroj de la apartigo. En la libro “Vivo en la Transtombo”, psikografiita de Francisco Cândido Xavier, la Spirito de la juna William José Guagliardi, elkarniĝinta kune kun aliaj kvindek ok, en akcidento, okazinta en la urbo São José do Rio Preto, en la jaro 1960, kiam lerneja buso falis en riveron, sin turnas al sia patrino por konsoli ŝin. Inter aliaj aferoj, li diris: “Mi ĉeestas kaj petas, ke vi helpu min per via pacienco. Viaj larmoj suferigas min eĉ pli multe ol mia elkorpiĝo… Tiel estas, Panjo, ĉar via doloro alkroĉas min al la rememoro de ĉio, kio okazis al mi, kaj kiam vi komencas supozi kiel estis la akcidento, en la silento de via malespero, mi sentas denove asfiksion”. Evidente, ni ne restos en flegma trankvileco, rigardante kiel naturan la tragikan forpason de iu, kiun ni multe amis. Eĉ se estas vasta nia komprenkapablo, ni multe suferos. Eble ne ekzistas pli granda angoro, ol tia. Estas necese, tamen, konservi la serenecon, nutrante fidon al Dio, ne nur por ni mem, sed, antaŭ ĉio, favore al tiu, kiu foriris. Pli ol ĉiam li bezonas nian helpon. Libro: Kiu Timas la Morton – Eldonejo Lorenz El la portugala lingvo tradukis esperanten: José Mauro Progiante.


KUBA NATURO KAJ ESPERANTO-RENKONTIĜOJ Juan Carlos Montero Medina Kubo Kubo, nia kariba insulo, estas unu el tiuj partoj de la mondo, kiujn homoj revas koni kaj ĝui pro ĝia naturo, arkitekturo, historio, klimato kaj homa diverseco. Al nia popolo kaj precipe al gejunuloj, plaĉas ferii proksime de naturlokoj, spiri freŝan aeron, rigardadi niajn ne tiel altajn montojn kaj eĉ trairi ilin per iliaj padoj, kaj ankaŭ viziti ne profundajn kavernojn havantajn subte­ rajn riveretojn navigeblajn per rustika boato, kelkaj el tiuj kavernoj estas longaj dekojn da kilometroj. Ni kubanoj estas prin­ cipe naturamantoj, kaj kompreneble, ankaŭ la geesperantistoj. Pro


172

ALMANAKO LORENZ 2015

tio, dum ĉi tiuj lastaj jaroj ariĝis 141 partoprenantoj averaĝe, el preskaŭ ĉiuj kubaj provincoj (entute estas 15), kaj ankaŭ eksterlandaj gastoj, en naturparkoj, 4-5 tagojn foje en la jaro. La estraro de nia esperanto-asocio decidis ne okazigi nacian kongreson kaŭze de la alta elspezo por la plejmulto da esperantistoj nialandaj, la ekonomia landa situacio, interalie, kaj anstataŭ tiu solena kunveno, naskiĝis KERo, Kuba EsperantoRenkontiĝo, kiu ĝis nuntempo fariĝas unu fojon ĉiujare ekde la jaro 2012. La unua evento estiĝis en la kampadejo nomata Rivero Sejbabo (Rio Seibabo), februare de 2012, en la centra regiono de Kubo, en provinco Villa Clara, kie partoprenis 76 esperantistoj el tutlando kaj ankaŭ gastoj el Hispanio kaj Francio. KERo ripetiĝis duafoje en la kampadejo Ŝtuparoj de Haruko (Escaleras de Jaruco), situanta 40 km en nordorienta parto de Havano kun partopreno de pli ol 200 samlandanoj plus kelkaj eksterlandaj vizitantoj el Francio kaj Meksiko de la 13-a ĝis la 17-a de marto, 2013.

Valo Viñales.


ALMANAKO LORENZ 2015

173

La lasta tria versio okazis ĉi-jare de la 12-a ĝis la 16-a de marto, en bela naturparko Valo Viñales, en la plej okcidenta provinco Pinar del Rio, ĝuste en la kampadejo Du Fratinoj (Dos Hermanas), kie partoprenis 147 KEA-anoj el tuta insulo plus du rusinoj, unu kanado kaj unu germano. Nialande estas kelkaj lokoj deklaritaj Kulturaj Naturaj Mondaj Heredaĵoj de la Homaro, flanke de Unesko. Inter ili, troviĝas Nacia Parko Valo Viñales (Valle de Viñales), pro la belegaj vidindaĵoj, kiel pejzaĝoj, montetoj nomitaj “mogotes˝, kavernoj kaj la konservado de antikvaj laborformoj en la kamparo. Oni povas signifi ke ĉe valo stariĝas bunta juvelo de la arta regiona esprimo, nome, la ˝Murpentraĵo de la Prahistorio˝ sur kiu estas kolorigitaj primitivaj fiŝoj, gigantaj moluskoj, saŭroj kaj mamuloj, esprimantaj grandan itineron tra la homa origino kaj memorigantaj la unuajn formojn uzitajn de la tiamaj praloĝantoj por komunikiĝi kaj heredigi siajn spurojn.

Prahitoria Murpentraĵo.


174

ALMANAKO LORENZ 2015

Ĉiam la programo de KERo estis riĉa ne nur nombre da partoprenintoj, sed ankaŭ enhave da programeroj: laborsesioj de la komitatkunsido de la asocio; kunsido de la junulara sekcio de KEA; kursetoj por komencantoj kaj progresintoj; sesio sukcesa de KEA-ekzamenoj laŭvole; didaktikaj ludoj, sorobano kaj origamio; ĉiutaga radioelsendo de niaj E-radioamatoroj kaj ĝiaj aranĝoj; sportaj matĉoj je volejbalo; libroservo; brilaj kulturaj vesperoj (modparado, koncerto de kuba ensemblo ‘amindaj’); interkona vespero; turismado kaj ekskursoj en la naturĉirkaŭaĵon kaj komuna fotado. La tri buntajn KERojn sendube oni povis taksi plene sukcesaj. La tendenco de nia estraro lastatempe estis fruktodona decidi organizi tutlandan eventon tre proksime al la naturmedio, for el la urba trafika bruo, kaj la kubaj movadanoj apogis tutcerte tiun belan ideon, ideo, kiu estas fakto, allogas nin ĉiujn. Ĉiam por la estraro kaj partoprenantoj estis devizo: dume­ vente bone sukcesigi tutlandan renkontiĝon, eltiri kiel eble multajn spertojn, lerni, trejniĝi, ĝui nian esperantistecon en bela harmonio kun la naturo, kaj antaŭ ĉio, respekti kaj kulti la medion ĉirkaŭantan. La vento blovas dealiaflanke, antaŭ ni staras nova defio: venontjare ni kongresos en la orienta urbo Santiago de Cuba (Kuba), kiu ankaŭ festos sian 500-jariĝon. La kuba esperantistaro iom malproksimiĝos el naturlokoj, sed neniam ni forgesu la freŝan aeron puregan, la buntajn pitoreskajn pejzaĝojn montarajn, la bone konservitajn stalaktitojn kaj stalagmitojn ene la grotoj kaj kavernoj, ni havas enkore kaj en propra memoro bildojn neforgeseblajn pri niaj kubaj naturĉirkaŭaĵoj.


ALMANAKO LORENZ 2015

175


176

ALMANAKO LORENZ 2015


PLURECO DE LA MONDOJ Allan Kardec Francio

Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj? “Jes, kaj la surtera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco. Tamen multaj homoj taksas sin alte estimindaj kaj reve kredas ĉi tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantamo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!”1 1

La tekstoj inter citiloj, post la demandoj, estas la respondoj mem, donitaj de la Spiritoj. Diferencas per alia preslitero la rimarkoj kaj klarigoj, aldonitaj de la aŭtoro.


178

ALMANAKO LORENZ 2015

Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj ĉiuj kunhelpas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj. Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama? “Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj.” Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn? “Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero.” Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo? “Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj.” La kondiĉo de ekzistado de la estaĵoj, loĝantaj la plurajn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus kiel iu estaĵo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn, lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj? Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la


ALMANAKO LORENZ 2015

179

Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.

El la 3-a ĉapitro de La Libro de la Spiritoj – Eldonejo FEB.



Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.