"La Eta Princo" estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. Ĝi estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri universalaj veroj.
La rakontanto estas aviadisto, kiu post fiasko de motoro devis alteriĝi en katastrofon en la dezerto de Saharo kaj provas sola ripari sian aviadilon. Tie li renkontas strangan infanon de alia planedo, kiu tagon post tago rakontas al li sian historion.