En jaro 1984, la mondo estas dividita inter tri grandaj imperioj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televidon kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, lia nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li fariĝas nepersono.