3 minute read
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo
ĉesas, tial, de tempo al tempo li turniĝas kaj returniĝas, li klopodas elliberigi sin kaj li kaŭzas seismojn en la tuta regiono de Mediteraneo (Μεσόγειος).
Pozidono estis tiu, kiu, en la febro de kruela batalo, deŝiris parton de la insulo Koso (Κως), li ĵetis ĝin sur Poliboton (Πολυβώτης), kaj tiel estis aperinta la insulo Nisiro (Νίσυρος), sub kiu la Giganto ululadas kaj kelkfoje vomas lafon.
Advertisement
Alia terura Giganto, Peloro (Πέλωρος), ekĵetis kontraŭ Dionizon la monton Pelionon (Πήλιον) sed ĝustatempe la militsperta Areso (Άρης) trapenetris lin per sia ponardo.
La unu post la alia la Gigantoj falis. La pli multajn mortigis Zeŭso mem kaj lia filo Heraklo. En tiuj grandaj militoj Zeŭso pruvis ke tute juste li estas la reĝo de ĉiuj dioj.
La milito ĉesis kaj sereno regis sur la tero, la mondo iĝis denove ordigita tuto. Ĉio iompostiome komencis funkcii normale, bela lumo kaj vivo kreskis ĉie, la homoj kaj ĉiu vivanta estaĵo eliris el la kavernoj, la naturo floris, sennombraj koloroj ornamis la tutan mondon, kaj sur Olimpo, sur la restadejo de la dioj, Zeŭso, reĝo de la tuta mondo, estro de la dioj kaj mastro de ĉio vivanta, unue dividis la mondon, doninte la ĉefajn regtaskojn al siaj fratoj. Pozidono iĝis mastro de la maro kaj ties tuta mondo, kaj Hadeso, kiu pli poste ricevis la nomon Plutono (Πλούτων) iĝis reganto de la suba mondo, de la mondo de la mortintoj. Mastro de la ĉielo, de la tuta tero kaj de ĉio kreskanta, vivanta, estanta sur ĝi, estas la majesta Zeŭso.
Tamen, ĉefa tasko de la direĝo estas la prizorgado kaj regado de la homaj aferoj. Do, pri ĉio homa estas aparta dio prizorganto. La dioj, multaj dioj kaj ĉiaspecaj diaĵoj, atentas kaj zorgas pri la homaj pensoj, sentoj, interesoj kaĵ okupoj. Ili protektas, instruas kaj gvidas la homojn, ofte ili intervenas, ili korektas, ili pardonas aŭ punas erarojn.
Tamen, la homoj ricevas de la dioj, sed ili reciproke oferas al ili multon, ne nur sian adoradon, sian kredon, sindediĉon, obeon al religiaj postuloj, ili allogas la diojn mem al la homaj sentoj kaj emoj, ofte al la homa vivmaniero. Tio ŝajnas stranga, tamen vere okazas, la dioj akiras homajn ecojn kaj karakterizaĵojn, ili ofte pensas kaj agas homdece. Zeŭso mem, la ĉiopova kaj ĉioscia mastro, plejofte estas ordinara viro, edzo, patro, amiko, amorpartnero, kamarado, sed ofte li estas edzo ne fidela, patro ne zorgema, amiko ne intima, amoranto ne amema. Ofte li kondutas friponece, ruze, malmodere, diboĉe, maljuste!
Tiele oni eble povas ekspliki kaj kompreni tion, kion kelkaj antikvuloj diris, ke la dioj formas la homojn kaj la homoj formas siajn diojn!
GEMOJ EL LA HELENA MITOLOGIA KAJ HISTORIATREZORO
verkis Spiros Sarafian el Grekio (elekto, aranĝo de bildoj, de Kostas Kiriakos)
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo el retejo OLE
Johan Hammond Rosbach – klasika novelisto
L
a verkisto, kiun mi nun prezentas al vi, ne distingis sin per verkado de poemoj, sed per verkado de rakontoj. Lia nomo estas Johan Hammond Rosbach, unu el la plej produktivaj rakontistoj, verkistoj de noveloj, en Esperanto ĝis nun.
Unue indas iom konsideri la diferencon inter novelo kaj romano. Ambaŭ estas image kreitaj verkoj en prozo. Ĝenerale oni povas diri, ke romano estas longa verko, novelo mallonga. Longeco tamen estas iom nekaptebla kriterio, ĉar noveloj povas esti eĉ ekstreme longaj aŭ tre mallongaj. Edgar Allan Poe, amerika aŭturo kaj majstro de la novelarto (180949), difinis novelon kiel prozan rakonton tralegeblan dum duonhoro ĝis unu aŭ du horoj. Novelo celas al unu klara efiko, sed tamen estas sufiĉe fleksebla por inkluzivi plej diversajn temojn: scenon, epizodon, sperton, agon, karakterizojn, konversacion, fantazion ... la eblecoj estas fakte senfinaj. Ofte simple rakonto estas preferinda por tia verkaĵo. Estas notinde, ke