2 minute read
Mensogulo Mejlŝtono. Historia dokumento en
De malproksima lando post' reven' Nobelo iu, dum promen' Kun la amiko en la kampo vasta, Rakontis pri vojaĝ' en ton' bombasta Kaj multe li mensogis dum rakont' . "Ne vidos mi, sendube, en estont' Similajn aĵojn de vojaĝo lasta. Vetero via estas sen preciz': Jen tre malvarmas, jen varmeg' kruelas, Jen mankas sun' , jen ĝi tro brile helas. Sed tie estas vera paradiz'! Ilia viv' ĝis nun al mi impresas! Nek palto, nek kandel'! Ja ili ne necesas. Forestas tie nokto kaj malklar' , Kaj regas maja tag' dum tuta jar' . Kaj en laboro oni ne fervoras, Sed se vi vidus, kio kreskas, floras! En Romo la kukumo estas glora Ho, mia Dio plenfavora! Ĉu kredas vi tutplene al rakonto? Ĝi estas granda kiel monto!" "Mirindas certe! " diris la amiko: "Mirakloj estas ĉie sur la ter' , Sed ni ignoras ilin en praktiko. Jen havu vi ekzemplon de mister': En nia lando estas ĝi uniko Asertas mi precize, kun sincer' . Jen vidu ponton larĝan sur river' , Ni iras tien. Simpla laŭ ekster' , Sed tre mirinda, oni devas diri.
Advertisement
Nek unu mensogul' kapablis ĝin trairi; En mezo de la pont' Trafalas li kun hont' . Sed homo, kiu veron ŝatas, Sur tiu ponto iras kaj bonstatas. " "Ĉu la trafal' minacas per danĝer'?" "Profundas la river' . Jen kia mirindaĵ' . Kaj tion mi konstatas. Do kvankam grandas la kukum' en Rom' , —
Al monto, diris vi, similas la legom' … " "Ne, ĝi ne estas mont' , ĝi larĝas kiel dom' . " "Miraklo granda! Sed samas ponto nialanda, Al kiu iras ni. Vi kredu sen demando, Por mensogul' fatale ĝi funkcias. En la printemp' , dum iu hor' , Trafalis de la pont' (la tuta urbo scias) Du ĵurnalistoj kaj tajlor' . Sendube, la kukum' kun domaspekto Miraklo estas laŭ grandecefekto. " "Ne estas ĝi miraklo por respekto, Kaj en konkludo vi malpravas: Domegojn Romo ja ne havas Kaj tie nur domaĉoj ordinaras, En kiuj homoj du apenaŭ staras Au sidas en mizer' . " "Ĝi estu tiel, tamen mi konfesas, Ke la kukum' mirindas sur la ter' Se homoj du okupi ĝin sukcesas. Sed kiel lerta estas nia pont'! Apenaŭ mensogul' surpaŝas ĝin sen hont' Trafalas li senpere. Kaj kvankam la kukum' mirigas nin… " «Atentu!» Mensogul' avertis lin: "Anstataŭ tiu pont' , transvadu ni prefere. "
verkis Ivan Andrejevich Krilov (17691844) Rusio tradukis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (19011979) Ukrainio
bedaŭrinde ne trovis afablan akcepton.
Fine el Lhotka ŝi venis al Skokovy, kie oni konstruis domon por torfkuracado. Kvankam ŝi havis problemojn pro envio kaj malfavoro de administraciaj oficejoj, ŝi plu akceptis ĉiujn turmentatojn kun zorgo kaj bonkoreco. Plejparte ili resaniĝis.
La torfkuracejo kaj akvokuracejo ĉesis funkcii post la dua mondmilito.
Restis nur loka proverbo: „Se avulino ne helpos, ŝovelilo atendos“ .
La tombo de la avulino estas en proksima vilaĝo Všeň.
Nun en Skokovyn venas esperantistoj por ekzerci sian lingvokapablon, komune amikiĝas, helpas unu al alia, promenas en la saniga naturo de Ĉeĥa paradizo... sub protekto de MUDr Josefo Hradil.