3 minute read
Mirinda renkonto (10/10
Mirinda renkonto (10/10)
(deka parto)
Advertisement
Pasintaj monatoj rapide forflugis. Tiom da nekredebaj novaĵoj ni aŭdis. Mortis miloj da homoj pro covid19 eĉ niaj konatuloj. Ŝanĝiĝis feliĉo kaj malĝojo samkiel en naturo ŝanĝis sezonoj! Ĉio aspektis normala sed aŭdiĝis novaj sonoj malsamaj al tiuj regantaj de oficiuloj. Sara, ne diru al mi, ke vi jam kvinfoje legas tiun leteron! forta voĉe Petro vekiĝis ŝin el sorĉa lega revado. Ho, mi estis multe feliĉa ricevinte la leteron. Ni tute forgesis pri sro Tomo kaj lia filo Niki. Ŝajnas, ke ili vere senpacience atendas nian grupeton vizitonta ilin por ferii 10 tagojn kiel ili afable promesis al ni. Jes, sed tio okazis antaŭ tiu damnita viruso. Mi pensis ke ili tute forgesis nin. diris Petro kies serioza mieno ŝanĝiĝis kaj liaj vangoj iomete ruĝiĝis. Ili sidis en la ĉambro vidalvide kaj tre bone komprenis kial la ĉambro nun aspektis kvazaŭ belega salono. Io nevidebla, ne travivita ŝvebis en la malnova ĉambro donacante novanbrilon en la ĉambro. Ĉu ekzistas feinoj, bonaj sorĉistinoj? demandis lin Sara haltigante la magian silenton. Mi demandos vin ion alian, ekzemple: Ĉu vi kredas, ke ekzistas eksterteruloj? diris Petro leviĝante el la konforta fotelo. Sara estis surprizita. Tio montris ŝiaj ne nur larĝe malfermitaj okuloj sed ankaŭ ŝia buŝo gapita. Verdire, mi multe pensadis pri tio. Rompis mian kapon sed nenion mi fine konkludis. Ja vere iam mi kredas, ke iuj povas legi miajn pensojn, kaj iam mi povas vidi homojn. iliajn vizaĝojn surfote, kiun mi faris dum grandaj eventoj... Sara, ĉu vi forgesis kiam vi montris la foton al mi kie du geknaboj svingis en la korto de la najbara domo? subite Petro skuis ŝin, tenante mane ŝiajn ŝultrojn. Vere, mi memoras tion, precipe poste kiam ni esploris tiun domon kaj eksciis, ke tie vere loĝis geknaboj, kiuj tre ŝatis svingadi. Tiam sen anonciiĝi per domosonorilo brue kie vento furioza enflugis ĉambron Urso kaj Bluokulaj klaŭno. Ĝis kiam ni devas atendi vin? Ĉu ni ne interkonsentis, ke ni kuniros vidi Tomon kaj la knabon Niki? La demando ŝvebis aere.
Sara ellasis la leteron fali surteron kaj apenaŭ diris ŝi; Kiel vi sciis pri Tomo kaj Niki. Neniu diris tion al
vi!!!
Neniu diris sed vi promesis, ke ni vizitos ilin diris Petro anstataŭ la Bluokula klaŭno. Tuj mi telefonos al sro Tomo, ke ni venos post la morgaŭa tago. Dirite farite. Jen, niaj gaja grupo ferias ĉe marbordo. La duonparalizita knabo Niki muzikis tuttage dum niaj amikoj la granda urso, Flava hundeto Zuĉko, muso Mika, Bluokula klaŭno, katoj de Jana amuziĝis ĉiujn sur la vaste longa sabla plaĝo. Vespere ni sidadis ekstere gaje kantante kaj senlace dancante. Jana kaj Pavlo distris nin recitinte ampoemojn. Sara rigardis ĉielon ekpensante sian sekretan deziron, kiam alflugis blanka kolombo starante sur la tegmenton de la najbara domo. Sara eksvingis mane al la kolombo. Ĝi mire staris kviete rigardante al ŝia direkto kaj subite forflugis alten al la jam aperinta pala luno. Jen, rigardu, kiel malrapide falas unu brila steleto! kriis Petro montrante al la falinta stelo. Sara sorĉe rigardis la falintan stelon. Ŝi estis sciigita en sia juneco, ke tio signifas, ke iu spirito de bona amiko nin forlasas... Al neniu ŝi diris tion. Ĉi vespere ĉiuj amuziĝis. Lasu ilin resti tiaj kun ridoj sur lipoj, decidis ŝi.
verkis kaj sendis Miriĉ Jadranka el Serbio
(fino)
verkis kaj sendis Miriĉ Jadranka el Serbio
protekti: defendi kontraŭ danĝeroj. provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu mem prizorgas siajn publikajn servojn, sub direktado de la centra registaro. regno: ŝtato, lando, reĝlando. ripari: rebonigi rompitan aŭ nefunkciantan aferon. serpentumi: iri laŭ tre malrekta vojo, laŭ la sama maniero kiel serpento. tribo: homgrupo kun komunaj pragepatroj; subdividaĵo de popolo. Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
Publikigita laŭ propono kaj permeso de Anna
Löwenstein
Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/