1 minute read

Malfermo

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

nro 072 decembro 2021

Turka Stelo

Advertisement

SALUTON,

Jen la fina numero de nia sesa jaro, numero 72!

Ni deziras al ĉiuj de vi

FELİĈAN KRISTNASKON kaj PROSPERAN NOVAN JARON!

En ĉi tiu numero ni prezentas al vi riĉan kolekton de diversaj artikoloj. Ĉiu leganto de Turka Stelo povas trovi ion interesan por si mem. Sed eble la plej interesa estas tiu de Petar Todorov el Bugario, kiu aplaŭdas la kvaliton kaj riĉecon de nia revuo. Ni dankas al kara Todorov pro siaj afablaj vortoj kaj ankaŭ pro siaj kontribuaĵoj li faris al Turka Stelo ĝis nun kaj deziras al li Feliĉan Nakisĝtagon kaj Sanon.

Pri la viruso ni aŭdas, ke en almenaŭ en Eŭropo la kazoj kulminas kaj ĉi tiu lasta ondo estas eble la plej granda ekde la omenco de la pandemio. En diversaj landoj pli firmaj antaŭzorgoj estas prenataj kaj ĉefe por la kontraŭvakcinistoj. Oni decidis pri la tria vakcino kaj en kelkaj landoj la tria vakcinado jam ekkomencis.

Do surmetu vian maskon dum ekstere, evitu la popolamasaj ejoj (restoracioj, kafejoj ktp), en Kristnasko kaj novjaro evitu grandajn renkontiĝojn ktp ktp.

Ni pensas, ke pli bone estus ke vi pasigu vian tempon hejme kaj vi legu nian revuon, ĉu en la venonta Sumoo kun aliaj partoprenantoj ĉu sole.

Bonan legadon al ĉiuj !

This article is from: