La Polino parto 3 (rakonto de Bayram Karabolli)
tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio
Bayram Karabolli
(daŭrigata)
L
a centra figuro de la nuptofesto estis la junedzino. Kanzonoj, dancoj kaj aŭguroj estis ĝuste por ŝi. Fatmir devis tutan tempon traduki aŭ ekspliki al Vera la bonaŭgurojn kiu ne ĉesis kaj estis je diversaj formoj. La granda riĉeco de la albana en ĉi tiu kampo ege impresigis ŝin kiel studentinon de la filologio, same la facileco per kiu alparolintoj faris tion. Dum Fatmir kiel ĉiamfoje, ŝercante diris: Ne forgesu, ke tiel facile oni bonaŭguras kiel ankaŭ malbenas. El lingva vidpunkto tio ŝajnas al mi mirinda diris ŝi serioze. La nuptofesto plurestus en la feliĉa ĉielo de Vera unu el la plej kulminaj punktoj. En la marborda urbo kie Fatmir estis enpostenigita kiel konstruinĝeniero, Vera eklaboris kiel instruistino de la rusa en elementa lernejo, ĉar ŝi posedis sufiĉe bone tiun lingvon. Ili instaliĝis en nova apartmento, kun du ĉambroj kaj unu kuirejo, preskaŭ en la urbocentro. Konfortiĝinte, ambaŭ decidis unuanime invite por kunloĝi panjon Dilja. Ĉi lasta, kvankam estis forte ligita al sia hejmo, akceptis la proponon ĉar ege ŝatis la junedzinon. Cetere la loko ne estis tro fore, kiam ŝi sopirus pri propra hejmo povus iri tien kaj resti kiom da tempo ŝi volus,klarigis ŝin Fatmir. Ili sekvis normalan vivon. Sed plej bona estis la harmonio familia. Panjo Dila ege zorgema kaj amema klopodis ke la junedzino ne tro sentu la malĉeeston de siaj proksimuloj kaj sopiron por ili. Kiam ŝi eklernis ke la junedzino gravediĝis, ŝi ne plu lasis Veran okupiĝi pri familiaj aferoj kaj konsilis ŝin pri ĉio. En la lernejo Vera amikiĝis kun Liliana, instruistino
Turka Stelo ● januaro 2022
de biokemio. Ambaŭ ili trovis ĉe unu la alia multon komunan. Ili loĝis en la sama kvartalo kaj la vojon pasigis kune. Ĉiam surpiede. La lernejo ne estis for. Iutage Vera, fininte la lecionojn, ekiris al la hejmo. Liliana mankis tiun tagon, ĉar ŝia filo havis febron. Vera transpasis la lernejan pordegon kaj eliris surstrate. Nur 20 metrojn poste, haltis apud ŝi unu “Gaz” veturilo. Ĉirkaŭ kvardekjara viro elaŭtiĝis kaj salutis ŝin ĝentile. Poste ridetante kvazaŭ ili konatiĝis delonge li demandis: Vi estas profesorino Veronika? Jes respondis ŝi surprizite, sed pensante post momento ke li povus esti patro de iu lernanto, kaj ridetis bonvole aldonante Mi estas kaj atendis kion pludirus la nekonato. Li estis bone vestite. Portis ruĝan kravaton kaj blankan ĉemizon. La hararo duongriza estis falinta kreante du golfetojn en ambaŭ fruntaj flankoj. Havis fortan, preskaŭ esplorigan rigardon. Tio igis Veran demeti tuj sian sinceran rigardon al li. Li etendis la manon kaj diris: Ni prezentiĝu. Mi estas la patro de Vladimir. Kapo Alushi estas mia nomo. Vera, ĉar ne memoris la lernanton menciitan, demandis: Pardonu min, en kiu klaso estas via filo? En la sesaB respondis li, ne lasante ankoraŭ la etan manon de Vera kiu nun estis komencanta ŝviti pro embarasiĝo. Mi ne instruas en tiu klaso. La instruisto de via filo estas Agim diris ŝi, ĉiam ridetante kaj per ina instinkto flaris ian masklan severecon ĉe aliulo. Oh, pardononprofesorino lasis la manon kaj amikece kaj mildece kaptis la brakon, kvazaŭ ege pentita, kaj diris:Pro la eraro farite de mi mi estas devigita konduki vin ĝis la hejmo. Vera tentis konstraustarigi, sed li, ne lasante tempon al ŝi ekparoli, malfermis la aŭtilan pordon kaj parolante ruse diris tre ĝentile: Mi petas, ne maljesu. Mi sentas min kulpa. Eniru, mi petas. Vera, nevole, subiĝis kaj eniris aŭtilon. Ankaŭ li eniris malantaŭe kun ŝi kaj pravigante ĉi tiun lastan agon, denove alparolis ŝin ruse: Mi ne scias, sed mi ne povas sidi orgojlece antaŭe, kiam malantaŭe estas kelkiu respektinda. La nemotivita enaŭtiliĝo, troa insist de nekonato kaj precipe kunsido kun li apenaŭ tuŝeble, igis ŝin penti kaj senti sin iom maltrankvila. Ŝi malbenis sin pro
15