3 minute read

La Polino parto 8

La Polino parto 8 (rakonto de Bayram Karabolli) tradukis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio

Bayram Karabolli

Advertisement

(daŭrigata)

K

apo Alushi, ŝanĝiĝis subite kaj komplete. Retiriĝis kvazaŭ sin defendus de iu abrupta frapo, sed momente konsciiĝis. Ci mensogas kvazaŭ kriante rigardadis ŝin, tre koncentrite, klopodante eklegi la veron en ŝiaj okuloj. Mi ne mensogas diris decideme ŝi kaj daŭrigisHodo Mati scias jam ĉion. Kune ni estas aranĝintaj la kaptilon. Liaj homoj estas alvenantaj. Kapo Alushi ĵus aŭdinte tiun nomon, tuj eksidis surlite kvazaŭ kelkiu estis frapinta lin malantaŭ la kapo. Iom enpensiĝis kaj demandis: Ĉar ci estas aranĝinta la kaptilon, kial do diras pri tio al mi? kaj denove estis rigardante ŝin al la okuloj suspekteme kaj atendis senpacience respondon. Eĉ mi ne scias kial. Eble mi ne kapablas fari malbonon al kelkiu, kvankam vi meritas tion. Sed mi estas certa ke vin suferigos kelkiu alia. Mi ne kredas cin provokis li. Tiam restu por ke provu diris Vera kiu nun sentis sin tute venkinta. Ene de kvaronhoro ili estos ĉi tie. Ili posedas ankaŭŝlosilkopion tiom diris ŝi kaj rigardis la manhorloĝon. Kion ci diros al ili, kiam alvenos? demandis maltrankvile nun la ĉefo de departemento. Se mi estos sola, mi diros ke vi pentis kaj ne alvenis. Dankon diris Kapo Alushi kaj ekstaris haste kaj eliris. Sed haltis ĉe la pordo, revenis, rigardis Veran humile kaj diris Ĉu ci ĝisfinos ĉi tion por mi? Kion? demandis Vera. La protekton. Kion ci diros pri la ŝlosilo? Mi maljesigos. Mi fermos ĉi aferon. Neniu volas embarasojn. Estu trankvila. Dankon rediris li kaj foriris kiel batita hundo. Vera vidis lin el la fenestro forirante kaŝe kaj haste. Ŝi sentis sin elĉerpita kaj eksidis sur seĝo. Ŝin konkeris la malĝojo kaj la larmoj fluadis spontane. Ne estis ĝojaj larmoj pro la venko kontraŭ potenca kaj danĝera homo. Estis ja doloraj larmoj. Dolorigis al ŝi la vundego kaŭzita tiel neatendite kaj tiel rapide en ŝia nova vivo tiom dezirata. Eble ĉi tiu vundo resaniĝus, sed certe ĝi postlasus profundan stigmaton, kiun kiomfoje ŝi vidus, la animo revundiĝus. Jes, eble ankaŭ infektiĝus kaj malboniĝus. Kiu scias? Ŝi fermis tiun fatalan pordon kaj eliris eksteren. Forĵetis forte la ŝlosilon, viŝissian manon kvazaŭĝi estis teninte ion abomenindan, enspiris profunde kaj ekiris al la hejmo.

Tiun aprilan posttagmezon la ĉielo, peziĝinte pro plombaj nuboj,enverŝis maldikan kaj serenan pluvon kiel dolorlarmojn dum silenta morto. Vera eliris el la lerneja pordo, malfermis la ruĝan ombrelon kaj ekiris al la hejmo. Besa fariĝis unu jara kaj ŝi hastis por pretigi la vespermanĝon okaze de la unua datreneo de sia anĝelo. Apenaŭŝi paŝis dudek metrojn, ĉe la siaj piedoj bremsis severe iu “Gaz” . Timegita pro plorblekado de la gumoj kaj strataj akvoj kiuj disspruĉiĝis ĉi kaze, ŝi ellasis teruran krion kaj la ombrelo forflugis disde la mano. El “Gaz” eliris subite du viroj kiuj ĵetis sin sur ŝin kriante: “Je la nomo de la popolo, vi estas arestita” . Dume Vera svenis, tamen ili surmetis katenojn kaj bestiece ĵetis ŝin ĉe la fotelon malantaŭe. Poste ankaŭ ili enaŭtiliĝis, metante meze la virinon svenitan. “Gaz” ekveturis antaŭen freneze, surpremigis per radoj la ombrelon kuŝinta surtere, tute disrompante ĝin kaj rapidege dronis en la griza kaj humida kurteno de tiu malhela tago. Sur la nigra asfalto postrestis kiel sangomakulo la detruita ombrelo de Vera.

Alveninte ĉe la Departementa pordo, unu el la oficiroj forte manfrapis Veran survizaĝen kaj ŝi konsciiĝis. Du policistoj prenis n trenante, malsuprenirigis tra kelkaj ŝtupoj kaj demetinte la katenojn, forĵetis ŝin en etan, malhelanĉambron. En tiaj kazoj eĉ al fizike forta kaj vivosperta viro povas okazi ke lin trafu koratako, aŭ apopleksio kaj mortu. Aŭ povus okazi al normala homo, pro tiu abrupta fatalo, freneziĝu. Mirinde, al Vera, debila ino, nenio simila okazis. Hazardo aŭ natura kapricio? Aŭ ion estis jam antaŭsentinta Vera?

This article is from: