2 minute read
Facilaj artikoloj el UEA.FACILA.ORG retejo
Facilaj artikoloj el UEA.FACILA.ORG retejo
Esperantoradio 100jara
Advertisement
E
n la jaro 1920, usonanoj komencis entuziasme aŭskultadi la unuajn regulajn radioprogramojn. Du jarojn poste, samideanoj en Usono kaj Britio povis aŭdi la unuajn Esperantlingvajn elsendojn. Ni ĉiuj scias pri la Unua Libro de dro Zamenhof, aperinta en Varsovio en 1887. Ĝi prezentis la lingvon Esperanto en la skriba formo. Multaj scivolis kiel sonas la nova lingvo. Komenciĝis personaj kontaktoj. La unua parola uzo de la lingvo okazis en 1888 inter pola esperantisto Antoni Grabowski kaj Zamenhof. Rapide sekvis pliaj provoj kaj renkontiĝoj de diverslandaj esperantistoj. Kunveno inter britoj kaj francoj kondukis al la Unua Universala Kongreso de Esperanto en BulonjoĉeMaro en 1905. Ĝis 1921 okazis dek tri kongresoj, kiuj logis centojn da Esperantoparolantoj. Tamen tre multaj esperantistoj – ankaŭ pro ekonomiaj konsideroj kaj izoliteco – ne povis sperti Esperanton kiel parolan lingvon. Tiun situacion ŝanĝis la Esperantoradio aperinta en 1922. Tial ni nunjare festas la 100jariĝon de la Esperantlingva Radio. Rapide kreskis la nombro de radiostacioj, kiuj en siaj programoj havis Esperantajn elsendojn. En 1923 ili estis en Moskvo, Montrealo, RiodeĴanejro, Aberdeen, Birmingham, Glasgow, Newcastle kaj Bostono. Tiujare aŭdiĝis la unua publika deklaro favore al la uzo de Esperanto en radio. Tio okazis dum la Komerca Konferenco en Venecio. Laŭ deklaro farita dum tiu konferenco: “la tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro” . En 1927 jam 177 stacioj en 33 landoj uzis Esperanton en siaj elsendoj. En iliaj programoj estis prelegoj, raportoj, Esperantokursoj, eĉ teatraĵoj kaj operoj. La elsendojn ĉesigis en 1939 la Dua Mondmilito. Tuj post ĝia fino en 1945, ok diverslandaj radiostacioj rekomencis Esperantajn elsendojn. La Esperantaj elsendoj aperadis en iuj stacioj, dum aliaj pri ili rezignis. Ofte tio havis politikajn kialojn. Sed Esperantoelsendoj multis. Tion montras informoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA. Laŭ ĝia unua raporto en 1952, dek kvin radiostacioj aŭdigis 1820 regulajn Esperantoprogramojn. Por plia disfloro de la Esperantoradio apartan signifon havis la ĉiutagaj ekde 1959 elsendoj de la unua profesia Esperantoredakcio de Pola Radio. Dum kvindek du jaroj Pola Radio por multaj homoj estis la voĉo de Esperantujo. Ĝi dissendis de unu ĝis ses duonhorajn elsendojn ĉiutage. Samtempe ekzistis multaj alilandaj Esperantoelsendoj, interalie de Radio Romo, Svisa Radio, Radio Zagrebo, Radio Aŭstria Internacia, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj 3ZZZ Melburno. En la fino de la 90aj jaroj kaj komence de la nova jarcento multaj radiostacioj pro diversaj kialoj ĉesis dissendi en Esperanto. Aperis la Interreto kaj retaj radioprogramoj. La Esperantoradio pluekzistas, ĉiam pli ofte utiligante la podkastan teknologion. Tion faras Pola RetRadio en Esperanto, Esperanta Retradio, parte Muzaiko. Iuj, kiel Radio Vatikana, daŭre uzas la mallongajn ondojn. La rolo kaj signifo de Esperantoelsendoj dum la jaroj ŝanĝiĝis. Ili tamen estis kaj restas neforigebla parto de nia Esperantokomunumo kaj kulturo.
Barbara Pietrzak
Pri la verkinto
Barbara Pietrzak el Pollando estas esperantistino ekde sia junula aĝo. Ŝi aktivis en la pola kaj poste en la internacia Esperantomovado, ŝi redaktis interalie la revuon Pola Esperantisto. Ŝi estas profesia radioĵurnalisto laborinta en la Esperanta Redakcio de Pola Radio kaj nun estranta la Esperantoprogramon de la Pola RetRadio en Esperanto.
Novaj vortoj
deklaro: publika sciigo. destinita: intencita. dro: doktoro.