1 minute read
Malfermo
nro 082 oktobro 2022
Turka Stelo
Advertisement
SALUTON,
La Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Unio ekde 2011 ĉiujare la 26‑an de septembro iniciatas la Eŭropan Tagon de Lingvoj. Multaj eventoj okazis ĉi jare en Eŭropaj landoj okaze de ĉi tiu tago, rigardu :
h ps://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/ Default.aspx
Jen unu el la malmultaj okazoj por Eŭropaj esperantistoj, kiam informado pri Esperanto estas facile pravigebla. Esperantistoj, ĉefe instruistoj kaj gepatroj de lernejanoj, eble trovos sin en tiuj eventoj, sed sendepende de tio ni ĉiuj povas disvastigi rete aŭ papere la mallongan deklaron pretigitan de EEU kaj de la Eŭropa komisiono de UEA, kiun vi povas legi ĉi tie:
h ps://uea.org/vikio
Vi rajtas ŝanĝi la tekston laŭ via plaĉo kaj ankaŭ beligi ĝin per bildo. Gravas informi ĉiujn, ke Esperanto ekzistas kaj volas ludi sian rolon en Eŭropo.
En la 21‑a de septembro ni festis la Internacian Tagon de Paco. Jen parto el la mesa ĝo de UEA pri tiu tago:
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro. revuo sed ili revenas ĉiujare. Do estu preparota.
En ĉi tiu numero de nia revuo vi trovos multajn interesajn legaĵojn:
* Vi trovos du humuraĵojn unu el Litovio kaj la alia el Uzbekio. * Vi trovos kvar felietonoj el kvar diversaj libroj aŭ rakontoj. Unu el Turkio, la alia el Litovio, la tria el Germanio, kaj la tria el Albanio. * Vi trovos tekston el Britio pri kiom facila estas Esperanto por la diversaj landoj sur tiu mondo. * Vi trovos interesan tekston pri monda kino fare de nia amiko el Turkio. * Vi trovos biografian tekston pri fama verkisto el Malto. * Vi trovos poezion el Serbio, rusio, germanio, Bulgario, Italio, Ukrainio, kaj Albanio. * Vi trovos ŝercojn kaj krucvortenigmon. * Kaj vi trovos multajn aliajn interesajn legaĵojn el diversaj landoj por via legado.
Jen kiom internacia estas nia revuo!