3 minute read

El la literaturaj paĝoj de MAS

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

el la literaturaj paĝoj de Monda Asembleo Socia (MAS)

Boto Ŝtraŭso 1: Pri amo

Advertisement

Historioj kaj maloj

Fabeloj pri viro kaj virino

Amakcidentoj

Pri frideco

Ĉu virina frideco? Ĉu ŝi rifuzas, ŝi ne volas vin, kvankam ja tiom multe atestas por vi? Sed ĉu ŝi estas vere malvarma en sia karaktero aŭ ĉu vi ne estas nur tro varma? Inter la seksoj la temperaturoj indikas sufiĉe precize povon kaj altirofortojn. Sed konsolu vin, ankaŭ tiu ĉi ŝajne plej malvarma ulino iun tagon antaŭ iu indiferentulo ardos tiom senhelpe kaj vane kiel vi antaŭ ŝi.

Ĉu ŝi preferas la alian, neelteneblan ventkapulon kaj fanfaronulon? Tio certe havas siajn kialojn, kiujn konas nek ŝi nek vi. Resto de selekto pluefikas en erotaj plaĉo kaj gusto, malgraŭ ĉio. Malgraŭ nia sendenta, malsovaĝigita eldiremo, kie ĉio estas psiĥo kaj argumentoj, subite okazas tiu neklarigeble ekscitgvidata partnerelekto kiel inter kormoranoj.

Fonto: http://vlutermano.free.fr/

Strauss5.html#Pri _ frideco

Duobla rolo

En la unu rilato ŝi estas la mistraktata kaj insultata. Sed en la alia ŝi estas la tronanta kaj dezirata. Tie ŝi kuŝas ĉe la piedoj, ĉi tie ŝi metas la piedon sur la nukon. Tie ŝi estas humiligata, ĉi tie adorata kaj honorigata. Per malbonĉanca hazardo li fariĝis atestanto de ŝia ĉiutagaj, mizeraj humiliĝoj. Kun doloro li vidis, kiel tiu virino, kiu estis neatingebla por li kaj lin altiris per miraklaj fortoj, estis por la alia je la plej malkara dispono. Kiel li rajtis repuŝi kaj ofendi, kiel li estis tedita de ŝi kaj povis utiligi ŝin por absolute nenio; kaj kiel ŝi tamen kaŭris antaŭ li, ĉirkaŭprenis liajn genuojn kaj plore petegis almenaŭ ricevi liajn torturadojn. Sekvamatene ŝi venis al li. Fride kaj orgojle kiel ĉiam, kvazaŭ nenio okazus. "Kiel mi nur povas liberigi vin! li plendis. "Venu al mi kaj ne lasu vin humiligi pli longe. Vi bezonas amon kaj ne honton. Mi respektus vin, ĉar mi povas renkonti kun tuta pasio nur iun samrangan, ne, nur iun multe pli altan. " "Mi vizitas vin" , respondis ŝi,

"ĉar plaĉas al mi via ĝentileco kaj via servema konduto. Tio bonfartigas min kaj sufiĉas, se vi donacas al mi viajn multajn belajn vortojn. Via adorado por mi fariĝis jam delonge necesa komenso por elteni la ofendojn de la alia kun la forto, kiu decas por li, pri kiu li havas pretendon kaj per kiu sole mi povas teni lin. Se mi ne prenus tiun forton el viaj sopirantaj okuloj, el via neŝancelebla svatiĝo, tiam mi estus certe definitive perdita. Tiam li eĉ ne sentus tiun sekretan rezervon, kiun vi starigas en mi kaj kiu eble de malproksime, latente, ĝuste ankoraŭ ekscitas lin. Mi estus rompita, kaj li forĵetus min por ĉiam. " "Kion vi postulas de mi?" kriis la aspiranto, "vi venas al mi kiel makulita, rifuzita, per la plej aĉaj agoj deformita persono. Kiom longe, vi kredas, mi amo ankoraŭ eltenos repurigi vin ĉiutage denove, kiam vi staras antaŭ mi, por tamen resti sen eĥo?" "Pri tio lasu min respondi, ke via historio kun mi troviĝas nur en la plej antaŭaj provoj kaj komencoj kaj ke via demando ne taŭgas por konvinki min pri la necesa persisto, kiun postulas via granda projekto. Ĉiukaze vi devas scii, ke ankaŭ li, kiu havas nun ĉiun povon super mi, iam antaŭe komencis per tute similaj cirkonstancoj atingi sian celon!" "Mi volas absolute ne fariĝi kia li! Kaj tiu celo, domini kaj humiligi vin, estas tute ne, neniakondiĉe la mia. "

"Pri la celo decidas nek vi nek mi. Pri tiu decidas ekskluzive la potencoj, al kiuj ni estos lasitaj, kiam ni renkontiĝos nur komplete solaj kaj en senelira libereco. " Strange, pensis li, kiel tio nur eblas? Hieraŭ, ĉe la piedoj de la alia, kia kompatinda, balbutanta stultulineto ŝi estis! Kaj hodiaŭ, kioman mastran saĝecon ŝi aperigas antaŭ mi! "Povas esti" , li fine diras, "ke vi celas nenion alian ol por ĉiam dungi kaj uzi min por havigi al vi la necesajn rezervojn por tiu mizera misligo. Sed povas ankaŭ esti, ke estas kiel vi laste diris: ni troviĝas nur en la vestiblo al neaŭdita renkontiĝo, kaj ĉio dependas de tio, ke mi ne antaŭtempe perdu esperon kaj kuraĝon. Mi staras do antaŭ la elekto supozi aŭ ke mi kunfunkciigas la ĉiam saman motoron de malfeliĉo aŭ ke mi iniciatas historion kapablan de neantaŭvideblaj ŝanĝiĝoj. " "Nur blinda skeptikulo kiel vi" , respondis ŝi ridete, "vidas sin antaŭ tiom superflua elekto. Oni sentas ĉe

This article is from: