3 minute read
La aventuroj de Glano en la Lando de malvirtoj
ĝisfine kun sopiro, ĝis tiam, ke ŝia bela malgrasa kaj eleganta vizaĝo malaperis malantaŭ la blankaj branĉoj. Multe poste, post mi malfermis ŝian leteron kaj vidis la ilustraĵon en ĝi, mi pensis, ke mi, sur la ĉevalo, kaj ŝi, ĉe la fenestro, similis je tiu momento, kiam Husrev venis al sub la fenestro de Ŝirin. Ia bildo, kiun oni iliustris mil fojojn, nur ke en nia kazo estis ankaŭ tiu melankolia granatarbo inter ni. Mi brulis kun tia amo, kiu estis priskribita en tiuj libroj, kiujn ni iam, tiom multe rigardis, alte taksis kaj adoris. _____ ¹ “Heĝiro” fuĝo de Mahometo el Mekko al Medino (15an de julio 622 p.K.) ² “Kula” urbo en la egea regiono de Turkio, kiu havas specialan stilon de tapiŝoj. ³ “Ester” juda virina nomo ⁴ “krado” en tiuj jaroj la fenestroj krom la kurtenoj, ankaŭ estis kovritaj per lignaj kradoj el la ekstero por malhelpi homojn vidi la internon de la domo.
(daŭrigota)
Advertisement
La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj de Vytautas Petkevičius tradukis kaj sendis Antanas Vaitkevičius el Litovio
tradukis Vasil Kadifeli el Turkio
19. Stranga trovitaĵo
is la sunleviĝo Fazeolino, Pizo kaj Glano sufiĉe malproksimiĝis de la urbo de kurbnazuloj. Kun ĉiu paŝo ili malpli pensis pri danĝeroj kaj la leviĝinta Suno tiel gaje ilin humorigis, ke ili eĉ ekkantis. Subite ili ekvidis ion kuŝantan kaj terure ĝemantan. Verŝajne ĉi tie estas insido, diris Pizo. Mi tiel ne pensas, respondis Glano kaj deĉevaliĝinte, singarde iris por inspekti. Mezvoje, kovrita per polvo, apenaŭ viva, turniĝadis Lento. Li estis sufiĉe multe maĉita, batita kun ligitaj manoj kaj piedoj. Ho, mi mortos, kriegis li kvazaŭ ne per sia propra voĉo. – Ho, kiel li min bategis! Karaj fraĉjoj, mi ne eltenos! – ĝemis la mizerulo. Glano prenis lin permane, kuŝigis apudvoje, purigis lin de polvo kaj malferminte ladbotelon, donis kelkajn glutojn da akvo. Fazeolino tuj bandaĝis liajn batitajn flankojn. Sed Lento ne ĉesis kriegi. Iam li kriegis tiel forte, ke oni devis ŝtopi la orelojn. Ĉesu la kriegon kaj diru, kiel vi aperis ĉi tie, demandis Pizo. Mi fuĝis... Mikrotoj kuratingis min... Batis min, kunligis kaj metis min mezvojen... Batu min morte, sed ne lasu min... La amikoj ekpensiĝis. Ĉu eblas, ke mikrotoj estas kursuperintaj ilin? Krome, kio estas farenda kun la vundita Lento: estas nur du ĉevaloj kaj la fuĝantoj jam estas kvar. He, Lenteto, ĉu antaŭ longe ĉi tie estis mikrotoj? Mi ne memoras, ili mian tutan menson elbatigis. Veee! He, estu ĉio laŭ cirkonstancoj, ni prenos vin, sed obeu nin. La kverkido sidigis Lenteton sur sian ĉevalon kaj mem kuris kroĉiĝinte al la piedingo. Pizo sekvis lian ekzemplon kaj sammaniere ruliĝis malantaŭe. Tuj Rapiduleto kuratingis sian amikon, turnis lin flanken kaj montris peceton da bandaĝo. Kial vi montras ĝin al mi? Via malsanulo jam trian fojon forĵetas po tian peceton. Ŝajnas al mi, ke li postlasas signojn al iu ajn. Aŭdinte ilian interparolon, Lento ekĝemis eĉ pli forte:
Ne rapidu, ne flugu, kvazaŭ portataj de vento, mi estas ege skuata. Ne plaĉas al mi tiu tipulo, ne cedis Pizo. – Vi nur aŭskultu, kiel li kriegas, kvazaŭ buĉata. Estas klare, ke li simulas. Ĉu eblas, ke li mem tiel sin beligis? – dubis Glano. Ni singardu pri li, eble li estas unu el la sekretaj spionoj. Bagatelaĵo, decidis Kverkido, estas dolore, do li krias. Fraĉjo, videblas ke vi naskiĝis en la Lando de Malvirtoj, mokis li la amikon kaj aldonis instruaĵon: Obeante vin, ni tuj eksuspektos sin mem. Nu, faru laŭ sia volo, suspiris Pizo. – Perfiduloj, ne nur en la Lando de Malvirtoj naskintaj, estas trompataj. Kia vi estas kolera, Pizeto, diris Fazeolino. – Ja li estis batita kiel pomo de mikrotoj. Rapiduleto daŭre iris silente, sed li konstante okulumis Lenton. Ĉirkaŭ meztago la kompanieto malsupreniĝis de kruta monteto kaj trafis sin ĉe grandega lago. Ni perdis vojon, ektimegis Glano. – Alrajdante mi ĝin ne vidis. Tuj post tiuj vortoj sur la ponteto aperis polvo. Insido. Ni estas persekutataj! – ekkriis Pizo kaj elseligis Lenton: Tio estas via laboraĉo!