2 minute read
Kato kaj Ezoko Giuseppe Belvedere,
Kato kaj Ezoko fabloj de Ivan Andrejevich Krilov (17691844) Rusio
Ĝi estos malfelĉ' , se bakos la botisto Kaj botojn faros la bakisto. Atendas ilin ambaŭ malsukces' . Mi diras rekte, laŭ konfes': En la meti' malklera amatoro Obstinas ofte sen rezon' , — Rezulte por afer' okazas nur la ploro, Kaj pro obstino sen bezon' Famiĝas malklerul' al moko plene, Ĉar spertajn homojn por ekkon' Li ne konsultas laŭkonvene. Jen venis la ideo al Ezok' Praktiki Katmetion dum la nokt' . Ĉu logis lin diablo per envio Aŭ tedis jam fiŝmanĝa tradicio, Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert' Lin preni kune al ĉasado Por kapti musojn al desert' . "Ĉu konas vi aferon, kamarado!" Demandis lin la Kato kun avert': "Al muskaptad' vi tute ne kutimas, Ne vane oni belesprimas, Ke la afero majstron timas. " "Ne diru, amikul'! Ĉu estas ĝi afero? Kaptadis mi eĉ perĉojn en rivero!" "Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!" Post plena plezuriĝ' satmanĝis Kat' Kaj iras li al sia kamarad' . Sed al Ezoko voston manĝis rat' , Kun malfermita buŝ' li kuŝas preskaŭ morta. Vidante, ke Ezok' ne taŭgas al kaptad' , La Katoamikul' fortrenis lin al lag' . Kaj nun, Ezok' , anstataŭ ĝuo Por vi instruo! Estonte vi prudentu Kaj musojn ne atentu.
Advertisement
verkis Ivan Andrejevich Krilov (17691844) Rusio tradukis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (19011979) Ukrainio
spiradon, la spiradon ĝi devus kovri min!” Kion li vidis trans la vitro? Li vidis la ledsaketon de la luno plena je luma cidro, sed ankaŭ ion diantan bukedon intere. Kion li cerbumadis? Li cerbumadis la erodon pro peza peko. Li estis trompinta longe kaj insisteme la aliulojn. Ne, estis ne la ĵusnaskito, estis la cico kiu aperis en siaj okuloj. Kiam li lanĉus la lastan spiron, pro ĉi tiu nepardonebla kulpo, eble eĉ la tero ne dissolvus la korpon. Sed restus espero, sola espero por iri al la Paradizo, kiel iras la infanoj, kiujn Dio ne starigas antaŭ la Juĝejo. Nun, estante 98 jara, li forpelus per bastono la morton, ĝis li atingus jarcenton. Li esperis ke en tiu limo, same kiel dum la mamtrutra periodo, la nombrado de la aĝo startas vere el la komenco: Unu, du, tri... Dum li mem rememoris pri tiu iama medicinista vizito, li alparolis la pranepon: Kiel vi pensas, se iu havas du junecojn, ĉu li havus ankaŭ du infanecojn? Kial ne, kaŝis sian subridon la junulo. Ofte tiel oni diras. Oni diras ke, profunde dum maljuneco, la homo fariĝas denove infano. Donat Shtjefni, ne volis montri signojn de debuleco kaj uzis la saman taktikon, li kaŝis la ravecon pro la venko. Unuafoje, sed subvoĉe, li murmuris: “ Feliĉa estu tiu kanajlo, sinjoro kuracisto!”
Zija Ĉela
Tirana, novembre 2018
Enesperantigis kaj sendis Bardhyl Selimi el Albanio 12an de junio 2020