3 minute read
Tempo Sigelita
TEMPO SIGELITA
SCENEJO KAJ KADRO LOKO KAJ SPACO
Advertisement
L
a kadro, kiun prezentas al ni la teatra scenejo, tio estas la alta kvadrata areo, kie aperas la aktoroj, kaj la kadro de la kamerao kiu estas la frato de la magia ekrano, la kino, estas foje malsamaj, foje samaj laŭ la efiko, kiun ili kreas. Ili estas malsamaj: Ĉar kinejo influis la homaron, kiel la Magia Lampo de Aladino ekde la invento de la kinematografio. Ne la giganta feino, sed la senfina nombro da bildoj, kiuj ekaperis el la kameraoj pere de la frotado de multaj reĝisoroj. Ili estas samaj: Ĉar malgraŭ siaj limigitaj eblecoj kompare kun kino, teatro kreis magion en tiu "malvasta" spaco ekde sia komenco.
Krome, la ludejo en Antikva Grekio estis subĉiela kaj mankis lumo kaj sonteknologio. La prapatro de teatro kaj kino, esras avo preskaŭ 2.500 jaraĝa. Ni povas kalkuli ankaŭ la unuajn ritojn en Egiptio kiel specon de dramo, sed ni ne havas skribitajn ludojn; jes, se ni kalkulas ilin, ĝi devas esti 4.000 jaraĝa avo. Novaj arkeologiaj trovaĵoj povas ŝanĝi tiujn datojn. Sed laŭ nia nuna scio komedioj kaj tragedioj, kiuj estis produktitaj el la manoj de dramistoj, komenciĝas en antikva Grekio. Kiujn ajn informojn ni prenas kiel bazon, kino estas eta infano. Malgraŭ tio, ĝi estis tre aŭdaca, tre aktiva, tre fekunda dum sia preskaŭ 100jara vivo. Kiom multe prezentis al ni tiu magia ekrano, la blanka kadro, kiu estas la lito de senfinaj bildoj!
Kino ne mortigis la teatron, sed neŭtraligis ĝin, malpliigis ĝian influon. Kvankam la salonoj en preskaŭ ĉiu lando en la tuta mondo estas plenigitaj de la spektantaro, teatro ne plu estas same populara arto kiel kino. Bone, sed ĉu la teatro ne havas avantaĝojn? Mi pensas, ke la plej granda kaj eble la sola avantaĝo estas, ke ĝi estas viva ludo. Kvankam la kinejo pligrandigas la objektojn kaj aktorojn sur la granda ekrano ĝis la punkto ke ili enpikiĝas en la okulojn de la spektantaro kaj ili povas engluti ilin, ili estas netuŝeblaj. Eĉ se la aktoro sur la teatra scenejo estas malproksime de vi ni eĉ pensu pri la malantaŭajn seĝojn! – li vigle moviĝas antaŭ ni. La teatra scenejo estas limigita spaco. Sed talenta grupo de direktoroj kaj aktoroj povas porti nin de tie al senfina spaco. Ne ĉio temas pri teknologio. Ĉu ĝi povas atingi la kinejon? Ne eblas. La magia ludilo la kamerao kaj ĝia frato, la magia blanka kadro, ili nun havas relative novan membron en la familio: la vidaj efikoj. Tiuj povas preni nin de la profundo de subakvo al la profundoj de la ĉielo kaj eĉ spaco tuje en la sama filmo. Ĉio multe pliboniĝis ekde Georges Méliès, la patro de la kino, kaj mi pensas, ke post tre mallonga tempo malaperos tiu kvadrata percepto nomata "kadro" . Virtuala realeco pli ol tiu en komputiloj kaj sociaj amaskomunikiloj enmergos nin en la centro de ia ĉiuflanka vidaĵo. Ni estos en la interno de iu koncerto, sporta konkurso, fikcio ktp kaj ne restos kiel la ekstera spektanto. Ĉi tiu teknologio jam estas preta. Ni ne estos spektanto de eventoj el la ekstero, sed ni korpe estos en ĝia interno...
Ĉu la morto de teatro avo kaj ĝia nepo la rapida kino estas baldaŭa? La homa formo ne mortas, se ĝi ne mortas sur la tero aŭ transformiĝas kun la hodiaŭa emocia kaj mensa strukturo. Metaverso, Elon Musk, Ray Kurzweil, Michio Kaku estas nomoj, kiuj flugas en mia menso... Ekzemple, ĉu ni estos homoj, kiuj >>30