3 minute read

Unua Legolibro parto 4

Next Article
Roksolana

Roksolana

Unua Legolibro parto 4

Unua parto :Anekdotoj, rakontoj kaj diversaĵoj

Advertisement

Saĝa hundo

La ĥirurgiisto Morand en Parizo havis amikon, kies hundo rompis al si kruron. Morand, por esti kompleza al la amiko, prenis la hundon en sian domon kaj resanigis ĝin. Post iom da tempo io gratis la pordon de l’ ĉambro, kie laboris Morand. Kiam li malfermis, eniris la resanigita hundo kun alia, kiu ankaŭ havis rompitan kruron kaj pene sekvis sur tri piedoj sian gvidanton. La resanigita hundo komprenigis per signoj al la kuracisto, ke ĝi petaŝ lin resanigi ankaŭ la kamaradon. Morand volonte akceptis la malsanulon kaj admiris la saĝecon de sia antaŭa flegito.

Malgranda tamburisto

En milito kontraŭ Francujo dekkvinjara angla tamburisto, kiu troproksimiĝis al la franca linio, estis kaptita kaj alkondukita al Ia franca generalo. Kiam tiu demandis lin, kiu li estas, li respondis: „Angla tamburisto. " Ĉar oni tion ne kredis, oni donis al li tamburon kaj ordonis bati kelke da marŝoj; la knabo tion faris. Tamen la suspekto de la generalo daŭris ankoraŭ, kaj li ordonis al la tamburisto bati la returnan marŝon. „Returnan marŝon? — demandis la juna anglo, — mi ne scias, kio ĝi estas. “ La respondo tiel plaĉis al la franca oficiro, ke li ellasis lin kaj skribis al lia generalo por laŭdi lian bravan konduton.

La egaleco

Juna princo, ĉirkaŭita de la tuta kortego, promenis foje en kamparo. Li ekvidis derviŝon, kiu atente esploris homan kranion. — Kion vi faras tie? — demandis mirigite la monarĥo. — Mi dezirus ekscii — respondis la derviŝo — , ĉu la kapo apartenis al reĝo aŭ al almozulo, sed mi ne sukceŝas.

Malsata arabo

Arabo perdis la vojon en dezerto. Dum du tagoj li trovis nenion por manĝi kaj jam minacis lin la danĝero morti de l’ malsato, kiam fine li venis al puto, kie la vojaĝantoj ordinare donas akvon al siaj kameloj. Tie li rimarkis sur la sablo malgrandan ledan sakon. Li palpis ĝin kaj diris: „Benata estu Dio, tio estas, mi pensas, daktiloj aŭ nuksoj; vera regalo por mi!“ Plena de ĉi tiu dolĉa espero, li malfermis la sakon, rigardis internen kaj ekkriis malĝoje: „Ho ve, tio estas nur perloj. “

de Dro KABE

Unu pomon tro multe

Juna homo demandis Franklinon, kial la posedo de grandaj riĉaĵoj estas ĉiam akompanata de seniluziiĝo kaj maltrankviio. Franklin, vidante antaŭ si korbon plenan de fruktoj, prenis el ĝi unu pomon kaj donis ĝin al infano, kiu ludis en la ĉambro. La infano apenaŭ povis teni ĝin en ia mano. Franklin donis al la infano duan pomon, kiu estis ankaŭ ĝoje akceptita. Fine Franklin elektis trian pli belan ol la du unuaj kaj donacis ĝin al la knabo, kiu ekpremis siajn du plenajn manojn al la brusto kaj penis teni la trian pomon sur la du aliaj. Sed vanaj estis liaj penoj, la tria pomo falis teren kaj li laŭte ekploris. Franklin, sin turnante al la demandinto, diris: „Jen estas malgranda homo, kiu havas tro multe da riĉaĵoj kaj tial ne povas ĝui ilin. Havante du pomojn, li estis feliĉa, la tria neniigis la egalpezon, "

Lupo kaj juna ŝafido

Du ŝafidoj estis sur sendanĝeria paŝtejo; la hundoj dormis, kaj ja paŝtisto en la ombro de granda ulmo ludis fluton kun najbaraj paŝtistoj. Malsata lupo rimarkis tra fendoj de l’ ĉirkaŭbarilo la staton de l' aro. Juna nesperta ŝafido, kiu vidis ankoraŭ ne multon, ekparolis al ĝi. — Kion vi serĉas ĉi tie? — diris ĝi al la glutulo. — Herbon delikatan kaj florantan — diris la lupo. — Vi scias, ke nenio estas pli dolĉa, ol sin paŝti sur verda herbejo kolorita de floroj por kvietigi la malsaton, kaj sattrinki en klara rivereto: mi trovas ĉi tie mbaŭ plezurojn. Kion oni povas plu postuli? Mi amas la filozofion, kiu instruas sin kontentigi per malmulto. — Vi do efektive ne manĝas bestan viandon — diris la ŝafido — , kaj iom da herbo sufiĉas al vi! Se tiel estas, ni vivu kiel fratoj, kaj ni nin paŝtu kune. La ŝafido, dirinte tion, iris trans la ĉirkaŭbariion, kaj la ftlozofo tuj disŝiris ĝin kaj englutis. Ne kredu al belaj vortoj de tiuj, kiuj laŭdas la proprajn virtojn. juĝu ilin iaŭ iliaj agoj, ne laŭ iliaj paroloj.

(daŭrigota)

This article is from: