2 minute read

Kataj historioj

Next Article
Tempo Sigelita

Tempo Sigelita

Ne etendas sin en avid’ la mano, male: Via trajt’ – moka rid’ , rikano! Je l’ unua foj’ mi verŝante larmon kaŝas la ĉarmon ... Post la plorkonsol’ la raci’ admonas,. Sciu do, amant’ , ke mi vin pardonas, ĉar ne tuŝas ja kia ajn plezuro bildon sur la muro.

La temoj de Nur tri koloroj tamen ne estas sole la amo kaj ĝiaj aperoj, pasiaj kaj ofte doloraj. Ŝiaj poemoj certe ne estas nur trikoloraj, malgraŭ la titolo, ili estas plenaj de diversaj koloroj. Ŝi verkas pri sia strato en Prago: “En nia strat’ nek eta mov’ , / nek sensacie freŝa nov’” . Ŝi verkas pri fantaziaj scenoj kaj fabelaj temoj: “Ne plu amuzis la princinon / kun pilko ludi kaj kun pupoj. / De sur malnovaj kastelŝtupoj / rigardis ŝi al malproksimo ... ” – la amo kaj ĝiaj problemoj neniam estas longe for. Interesaj estas du maristaj kantoj, neatenditaj de poeto loĝanta en lando sen maro, do probable simbolaj. Iliaj finoj estas iom malĝojaj: “La ŝip’ kliniĝis. Sarkofago sinkas / Fi! Mil diabloj! Ni la akvon drinkas” ..., kaj “Nenie firma tero, / nenie la esper’ ... ” La temaro estas abunde varia, sed ĉiam persone kaj emocie kolorita. Post Nur tri koloroj Eli Urbanová verkis ses originalajn poemarojn (la lasta Ne tro rigardi retro aperis en 2007) kaj aŭtobiografion, Hetajro dancas (1995), kiu vekis grandajn emociojn en Esperantujo pro la sincereco kaj senpruda traktado de ŝia vivo. Ŝiaj kontribuoj al la Esperanta literaturo dum la dua duono de lasta jarcento estis gravaj kaj estas daŭre kaj instige influaj.

Advertisement

de Baldur Ragnarsson

Artikolo verkita por Juna amiko, nro 127, aprilo 2010

Fonto: http://literaturo.esperanto.net/tekstoj/

ragnarsson/urbanova.html

Kataj Historioj verkis kaj sendis Elena Popova el Bulgario

20. KATO KAJ PAPILIOJ

Griza kato estas malkontenta: “Kiaj estas tiaj flugantaj belulinoj? Mi volas ripozi, sed ili malhelpas al mi. Tieĉi, inter la floroj, estas mia loko, ne al ili!... – Kato, vi estas juna kaj ne scias –la Tero estas al ĉiuj vivaĵoj, memoru tion! – diris al ĝi iu papilio.

21. DEZIRO PRI AMO

La kateto trovis inter la ludiloj de Emi ŝian ŝatatan pupon. Ĝi estis bela, vestita en bunta robeto. “Ĉu

pro tio Emi ŝatas ludi kun ĝi„ pensis la kateto. Ĝi tuj trovis robeton, sin vestis kaj sidis ĉe la pupo. Emi eniris. Surprezita ŝi ne sciis, ĉu ridi, ĉu koleri. Sed la kateto ruze diris: – Kiu estas pli bela ol ni? Mi, la kateto, ĉu ne? Emi komprenis. Ŝi ĉirkaŭprenis kaj karesis la kateton.

22. DELIKTULO

Bela somera tago. Griza kato trankvile dormetas. De ie venis juna manto, kiu volas ludi kun iu. Ĝi vidis la katon, fajfis, sed … “Pro kio ĝi ne volas ludi kun mi?” –pensis la verda bubo kaj komencis tuŝi ĝiajn lipharojn. “Kiom ili estas

interesaj… ” “Ho, knabo, iru ludi le, ne malpermesu al mia sonĝo!... pensas la kato, nevidante danĝeron de tiu etulo. Kion faros la bubo, kiu rompas la fremdan trankvilecon? – pensis la turisto, rigardante ilin.

(FINO)

verkis kaj sendis Elena Popova

el Bulgario la bildojn desegnis Hori Jasuo

el Japanio

This article is from: