3 minute read
Facilaj rakontoj
Facilaj Rakontoj
Vortoj de Renato Corsetti
Advertisement
Unu esperantisto informis min pri Esperanto, kiam mi estis 16jara. Temis pri maljuna homo loĝanta en suda Germanujo apud vilaĝo Falkenstein. Tie mi estis partoprenanta junularan internacian tendaron. Li venis iun tagon kaj disdonis al la partoprenantoj propagandajn poŝtkartojn kun granda verda stelo, lia adreso kaj kelkaj informaj frazoj pri Esperanto. Mi per mia, tiam fiere lernata germana demandis la tendarestron pri li kaj la tendarestro respondis: „Li estas maljuna stultulo, loĝanta ĉiapude. “ Mi tamen konservis la poŝtkarton kaj pensis pri ĉi tiu afero kaj post kvin aŭ ses jaroj, kiam mi vidis lernolibron de Esperanto en librovendejo, mi aĉetis ĝin. Mi neniam sukcesis retrovi tiun esperantiston. Kiam mi estis en kondiĉo serĉi lin, li verŝajne jam estis mortinta. Tamen mia danko al li restos granda. Li estis unu el tiuj „nekonataj esperantistoj“ , kiuj komprenis, ke ni devas semi konstante, ankaŭ se ni ne vidos la frukton de nia laboro.
22 feb. 2000 „Juna amiko“ Nro 2 (93), jun. 2000.
Vortoj de Valo Pri surskribo sur muro
Sur mia televidekrano pasis raportaĵo pri Gvadelupo. En la daŭro de duonsekundo mi ekvidis blankan muron kun nigra grandlitera surskribo: LA NEGROJ EN AFRIKON ! La „beke“ (blankrasa kreolo), kiu skribis tion, verŝajne ne konscias, ke li estas tre minoritata en tiu departemento, kie loĝas en plimulto kolorhaŭtaj homoj, kaj ke tiuj ĉi rajtus diri: LA „BEKE“oj EN METROPOLAN FRANCION ! Li forgesis, ke li estas praido de la unuaj enmigrantoj, kiuj antaŭ jarcentoj invadis la Antilan insularon kaj masakris la Karibajn indiĝenojn. Poste tiuj koloniistoj importis per kargoŝipoj, kiel malmultekostajn varojn, amason da sklavoj aĉetitaj aŭ preditaj en Afriko. Tiuj negroj riĉigis ilin per sia pena trudlaboro, dum ili, la blankaj sinjoroj, vivis pigre kaj lukse en la moliga klimato de la insuloj. Nun la praidoj de tiuj sklavoj, kaj precipe de nigraj sklavinoj gravedigitaj de siaj blankaj mastroj, ekkonscias pri la longa ekspluatado, kaj ekvokas forskui la jugon. Kompreneble tio ne plaĉas al la kreolaj mastroj, kutimaj je sia sendiskuta mastreco, kaj kelkaj el tiuj ĉi, aparte stultaj, dezirus forpeli la negrojn al Afriko. Ili ne komprenas, ke sen la negroj kaj diversproporciaj kolorhaŭtuloj, la ekonomio de iliaj insuloj falus en kolapson kaj en mizeron. Tiel sencerbaj estas la ĉieaj kaj ĉiamaj privilegiuloj. Same, en la metropolo, multaj denaskaj francoj –ne nur privilegiuloj, sed ankaŭ simplaj laboristoj, dezirus forpeli kaj reĵeti al ilia devenlando la enmigrintojn akuzatajn pri diversaj kulpoj. Ili okupas la lokon de niaj laboristoj. Ili manĝas nian panon. Ili kostas multe al la Socia Asekuro. Ili estas malpuraj, pigraj, mensogemaj, ŝtelemaj. Deliktuloj kaj krimuloj, ili endanĝerigas nian sekurecon, ili minacas nian kulturon. Oni elvokas invadon, kiu fine sufokos nian nacian identecon. Oni forgesas, ke en periodo de ekspansio, niaj industriaj mastroj venigis tiujn homojn, logante ilin per relative altaj salajroj kompare kun la mizeraj vivkondiĉoj en iliaj landoj. Nun, ĉar la ekonomio ŝrumpis en krizo, la produktado ne havas plu tiomajn bezonojn. La malmultekosta manlaboristaro sen speciala kvalifiko estas anstataŭigebla per robotoj, multekostaj sed pli efikaj, kiuj havigas pli da profito. Oni ne plu bezonas la enmigrintojn. For de tie ĉi, aĉa vermaro! Ili, precipe la magrebanoj kaj la nigraj afrikanoj, fariĝis propekaj virkaproj, ŝarĝitaj per ĉiuj pekoj de Izraelo. Kaj ili vekis la latentan ksenofobion, kiu daŭre dormetas en la menso de la francoj, fieraj pro sia nacia identeco. Ne memorante, ke ili mem estas praidoj de diversepokaj enmigrantoj: keltoj, fenicianoj, grekoj, romianoj, visigotoj, frankoj, saracenoj, angloj –kiuj estis ofte konkerantaj invadintoj, uzurpantaj alies teritorion. Kiam, do, la homoj ĉesos sin rigardi reciproke kiel malamikajn fremdulojn? Ĉu ne estas nia tasko, al ni esperantistoj, heredantoj de longa kulturo, prezenti al ili la instruon de la grekaj filozofoj, de la saĝa judo Hilelo, de la milda galileano Jesuo kaj de nia Majstro Zamenhof: ke ĉiuj homoj estasfratoj?
sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio
Valo