Mia nomo estas Ruĝo
4. ONI NOMOS MIN MURDISTO
N
e, mi ne kredas, ke mi povus preni ies vivon, eĉ se mi estus dirita dum kelkaj momentoj ĵus antaŭ ol mi murdis tiun malsaĝulon. Pro tio, mia ofendado por tio, kion mi faras foje retiriĝas de mi kiel fremda galiono malaperas ĉe la horizonto. Kelkfoje, mi eĉ sentas, ke mi faris neniun krimon. Kvar tagoj jam pasis ekde kiam mi senvole murdis mian malfeliĉan fraton Mastro Eleganta kaj mi jam alkutimiĝis al tio. Mi ŝatus solvi tiun aĉan neatenditan problemon kaj teruran dilemon sen mortigi iun ajn, sed mi tuj komprenis, ke ne estis alia alternativo. Mi pritraktis la aferon tuj tiam kaj tie, kaj akceptis la tutan respondecon sur mi. Mi ne lasus iun falsan akuzon de iu stulta homo endanĝerigi la tutan komunumon de miniaturistoj. Sed, estas iom malfacila alkutimiĝi esti murdisto. Mi ne toleras esti hejme, do mi eliras al la strato. Mi ne toleras esti sur tiu strato, do mi iras al alia, kaj poste al alia. Kiam mi rigardas al la vizaĝoj de homoj, mi konscias, ke multaj el ili kredas, ke ili estas senkulpaj, ĉar ili ankoraŭ ne havis la ŝancon murdi. Estas malfacile kredi, ke la plejparto de homoj estas pli moralaj aŭ pli bonaj ol mi, simple pro tiu malgranda afero de ŝanco kaj destino. Eble ĉar ili ankoraŭ ne mortigis ili portas stultajn esprimojn, kaj kiel ĉiuj stultuloj ili ŝajnas estis bonintencaj. Post mi murdis tiun malfeliĉulon, mi devus piediri dum kvar tagojn sur la startoj de Istanbulo, por ke mi tuj malkovru, ke estas iu kaŝita murdisto ene de tiu homo sur kies okuloj mi vidas brilon de lerteco kaj sur kies vizaĝo estas ombro de lia animo. Nur stultuloj estas senkulpaj.
6
romano de Orhan Pamuk Ĉivespere, ekzemple, dum mi estis varmiĝanta kun la vaporanta kafo ĉe la kafejo, kiu situas en la malantaŭaj stratoj de la sklavmerkato, rigardante la desegnaĵon de hundo pendanta sur la muro, mi iom post iom forgesis mian mizeron kaj komencis ridi kune kun la aliaj al tio kion la hundo estis rakontanta. Subite, mi ekhavis la impreson, ke unu el la viroj sidantaj apud mi estis murdisto kiel mi mem. Kvankam li ankaŭ estis ridanta al la rakontisto ĝuste tiel, kiel mi, ĉu per la maniero de lia brako ripozanta apud la mia, ĉu per la maltrankviliĝo de siaj fingroj, kiuj tenis la kaftason, mi ne certas, mi konstatis ke li estis el la sama raso de mi. Mi subite turniĝis kaj rigardis lin rekte en liaj okuloj. Li tremetis, kaj lia vizaĝo tordiĝis. Dum homoj forlasis la kafejon, konato de li prenis lian brakon kaj diris: "La homoj de Nusret hoĝao certe trudeniros al tiu ejo." Li, levinte la brovojn, signalis al la alia silenti. Iliaj timo infektis min. Neniu plu fidis unu la alian, ĉiuj atendis ĉiumomente ian malicaĵon farita de la viro apud li. La vetero jam fariĝis eĉ pli malvarma kaj neĝo amasiĝis sur la stratanguloj kaj ĉe la fundoj de muroj. En la nokta blindeco, mia korpo en la mallarĝaj startoj la vojon provis trovi per palpado. Foje, la malforta lumo de oleolampo ankoraŭ brulanta ie en ligna domo filtrita de la malantaŭo de nigraj tabuloj, kiuj kovris la fenestrojn, estis respegulanta el la neĝo. Sed plejparte, mi povis vidi nenion, kaj trovis mian vojon aŭskultante la sonojn de gardistoj, kiuj batis siajn bastonojn sur la stratŝtonoj, kaj la hurlado de frenezaj hundaroj aŭ la malfortaj ĝemsonoj venantaj el la domoj. Foje la mallarĝaj kaj teruraj stratoj de la urbo ŝajnis prilumitaj per mirinda lumo venanta de la neĝo mem; kaj en la mallumo, meze de la ruinoj kaj arboj, mi pensis, ke mi ekvidis unu el tiuj fantomoj, kiuj faris Istanbulon tia malbonaŭgura loko por miloj da jaroj. Foje, de tempo al tempo, mi aŭdis la sonojn elvenantajn el la domoj, la sonojn de mizeraj homoj. Ili aŭ tusadis aŭ ronkadis aŭ nazsnufadis aŭ ploradis kaj kriis en siaj sonĝoj, aŭ mi aŭdis la kriojn de geedzoj, kiuj provis strangoli unu la alian apud siaj plorantaj infanoj ĉe siaj piedoj. Dum kelkaj noktoj en vico, mi venis al ĉi tiun kafejon por revivi la feliĉon mi sentis antaŭ ol mi iĝis murdisto, por levi miajn spiritojn aŭskultante la rakontiston. La plejparto de miaj miniaturistfratoj, la fratoj kun kiuj mi elspezis mian tutan vivon, venas ĉi tien ĉiunokte. Sed ekde mi silentigis tiun stultulon kun kiu mi faris ilustraĵojn ekde mia infanaĝo mi ne plu
Turka Stelo ● januaro 2021