3 minute read
EKRA2022 Humuro Nevena
oni povu porti aŭ pendigi ĝin ekstere. legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj. lio (里, li ̆ ): ĉina mezurunuo de longeco, egala al duona kilometro. nevundebla: tia, ke ne eblas serioze rompi, tranĉi, ŝiri aŭ sangigi ĝin. pampelmuso: granda flava frukto manĝata ĉefe en Azio, kun iom maldolĉa gusto kaj tre dika eksteraĵo. pilolo: malgranda malmola kuracilo. pinto: plej alta punkto; la plej trafa aŭ grava momento aŭ punkto. resumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. sago: militilo, kiun oni sendas fluge longan distancon. simboli: elvoki aŭ prezenti ion alian (ekzemple la signo $ simbolas monon). spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile. teksisto: homo, kiu faras ŝtofon, tirante fadenojn inter fadenoj. vualo: delikata tuko, ofte preskaŭ travidebla, kiu kaŝas la vizaĝon aŭ iun objekton.
EKRA2022 Humuro Nevena
Advertisement
Unu simpla telefona konversacio
La tutan tagon pluvis. Ja, Majo estas la monato de la ŝanĝema printempo. Tamen sezonoj ĉi– jare estas tre neatenditaj! Pro regado de korona viruso ni alkutimiĝis sidi hejme kaj telefone babili kun proksimuloj. Hieraŭ mi aŭdiĝis mobile kun la onklino de mia edzo, Nevena. – Bonan tagon ,kara mia – diris ŝi gaje. – Bonan tagon al vi... – respondis mi samgaje. –....al mi... kion vi volus diri? Mi ne aŭdas bone. – Jes, mi scias. Kion vi faras posttagmeze? Ĉu vi jam kafumis kun via najbarino? – Mi kartumis... ne, kara, mi estas maljuna por tia ludo. – Ne, onklino, vi estas pli juna ol vi aspektas –diris mi . – Ho, kion mi spektas? Vi demandas min pri televidaj amserioj !!!!!! Sed mi ne plu rigardas ilin. Mi maljuniĝis! – Mi deziris vin iomete laŭdi... – provis mi almenaŭ balbuti la vortojn. – Aplaŭdi al mi.... pro kio... – ŝi mire ripetis tion kelkfoje. – Vian mobilon... ĉu vi tenas ĝin proksime de viaj oreloj? – Jes, mi tenas ĝin forte por ke ĝi ne elglitu el miaj manoj. – Kie fakte staras tiu telefono, ĉu en via poŝo? – Ho, ne la onklo Toŝo jam eliris frumatene. Mi ja, diris al vi tion... kial vi rapide forgesas miajn vortojn... – kolere ŝi riproĉis mallaŭte kvazaŭ por si mem. – Ĉu por vakciniĝi? – Jes. Li vekiĝis ĉiam je la sesa kaj duonon pri tio mi jam rakontis al vi... – Bone, onklino, kion vi bonan kuiris? – Kun kiu mi kuniris? Li iris sola viziti lian amikon. Vi, kara, malbone aŭdas. Aŭ via telefono malboniĝas – konkludis ŝi zorgante pri mi. – Ĉio bonordas! Do, ne zorgu pri mi. Mi vin alvokos per via mobilo morgaŭ vespere. – Espere... vi volas diri esperante... – ŝi faris paŭzon kiam ŝi diris – Pri kio vi esperas? Denove ŝi mise aŭdis min. – Mi esperas ke ĉio estu enorde – diris mi trankvile. – Ja, denove vi diras ion nekompreneblan. Kio estas ĉeporde? – Metu vi tiun florpoton, kies multkoloraj floretoj parfumos vian ĉambron! – Parfumu mian ĉambron! Vi forgesis pri mia alergio je floroj! – Ĉu vi ankoraŭ reagas je alergio? – Ho , mi pagas... fakte jam pagis tiujn alergiajn analizojn pasintjare. Kial vi nun memoras pri tiu... – Pardonu min. Mi diris nur tiel... pardonu. – Donu al vi... kion?? Ĉu vi ne manĝis la senditajn dolĉajn konfitaĵojn? – Jes, dankon... Bone onklino, kara. Kiom vi aĝas ? – Ne, demandu min pri mia aĝo. Mi ne estas maljuna... Mi bone kuiras, bone vidas, bone aŭdas! Ja kia forta maljuneco kaptis min! – Jes, onklino. Ĉio bonas se vi mem surmetas viajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn. – Ho, vi min ĉikanas pro mia dorsodoloro. Kiam
Publikigita laŭ propono kaj permeso de Anna Löwenstein
Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/