2 minute read
Okazoj
Okazoj
(daŭrigata)
Advertisement
9. Kofro
Homo kun maldika kolo eniĝis en kofron, fermis la kovrilon kaj komencis sufokiĝi. Jen, diris, sufokiĝante, la homo kun la maldika kolo, mi sufokiĝas en la kofro, ĉar mi havas la maldikan kolon. La kovrilo de la kofro estas fermita kaj ĝi ne enlasas al mi aeron. Mi sufokiĝos, sed la kovrilon kofran tutegale mi ne malfermu. Poiome mi mortados. Mi vidos la batalon de la vivo kaj la morto. La batalo okazos nenatura, kun egalaj ŝancoj, ĉar nature venkas la morto, kaj la vivo, destinita por morti, nur vane batalas kontraŭ la malamiko ĝis la lasta minuto, ne perdante la vanan esperon. En la batalo, kiu okazos baldaŭ, la vivo scios la rimedon de sia venko: por ĝi la vivo devas igi miajn manojn malfermi la kovrilon kofran. Ni spektos: kiu venkos? Sed jen terure odoras naftaleno. Se venkos la vivo, mi la vestaĵojn en la kofro priŝutu per malaltkvalita tabako… Jen ĝi komenciĝas: mi plu ne povas spiri. Mi pereis, ĝi estas klare! Ne estas savo por mi! Kaj nenio nobla estas en mia kapo. Mi sufokiĝas!.. Ho ve! Kio ja ĝi estas? Ĵus io okazis, sed mi ne povas kompreni, kio ĝuste. Mi ion vidis aŭ ion aŭdis. Ho ve! Denove io okazis? Dio mia! Mi ne havas aeron por spiri! Mi, verŝajne, mortas… Kaj ĝi ja estas kio? Kial mi kantas? Ŝajnas, ke mia kolo doloras min… Sed kie ja estas la kofro? Kial mi vidas ĉion, kio estas en mia ĉambro? Ho mi kuŝas sur la planko! Sed kie estas la kofro? La homo kun la maldika kolo stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. La kofro estas nenie. Sur la seĝoj kaj sur la lito kuŝas la vestaĵoj eligitaj el la kofro, sed la kofro estas nenie. La homo kun maldika kolo diris: Do, ĝi signifas, ke la vivo venkis la morton per la nekonata al mi remido. (En notbloko estas skribaĵo: la vivo venkis la morton, kie estas la nominativo kaj la akuzativo).
10. Okazo de Petrakov
Jen foje Petrakov volis enlitiĝi, sed kuŝiĝis maltrafe de la lito. Li tiel batis sin kontraŭ la planko, ke li kuŝas surplanke kaj ne povas leviĝi. Jen Petrakov kolektis la lastajn fortojn kaj stariĝis kvarpiede. Sed la fortoj lasis lin, do li denove falis kaj kuŝas. Kuŝis Petrakov surplanke dum kvin horoj. Unue simple kuŝis, sed poste ekdormis. Dormo fortigis Petrakovon. Li vekiĝis tute sana, leviĝis, promenis en la ĉambro kaj kuŝiĝis singarde sur la liton. “Nu, li pensis, nun mi dormu” . Sed dormi ja li ne volis. Petrakov rulis sin jen sur unu flankon, jen sur la alian kaj neniel povas ekdormi. Jen, propre, estas la fino.
de Daniil Ĥarms
11. La historio de batantoj
Aleksejo Alekseeviĉ atakis Andrejon Karloviĉ kaj, batinte lian muzelon, forlasis lin. Andrejo Karloviĉ, pala pro la rabio, ĵetis sin al Aleksejo Alekseeviĉ kaj batis liajn dentojn. Aleksejo Alekseeviĉ, neatendinte tian rapidan atakon, falis surflanken, kaj Andrejo Karloviĉ eksidis sur lin, elprenis el la buŝo falsan makzelon kaj tiel prilaboris Aleksejon Alekseeviĉ per ĝi, ke Aleksejo Alekseeviĉ leviĝis el la flanko kun la tute kripla vizaĝo kaj kun la ŝirita naztruo. Tenante la vizaĝon per manoj, Aleksejo Alekseeviĉ forkuris. Kaj Andrejo Karloviĉ purigis sian falsan makzelon, enigis ĝin en sian buŝon kaj, konvinkiĝinte, ke la makzelo taŭgas, ĉirkaŭrigardis kaj, nevidante la Aleksejon Alekseeviĉ, iris serĉi lin.
<1936>
(daŭrigota)
Tradukis: Dmitrio Pentraĵoj: Vadim Zaplatin