2 minute read

Ŝercoj

Next Article
Okazoj

Okazoj

ŝanceliĝanta, kontraŭ la pordo. La policistoj eniras rublokalon. La pli juna levas la klapon, dum la dua klinas sin super la rubujon. Por Bartolino vidi denove la maneton de la senkulpa infano estas tro emocia. Stranga bleko forfuĝas el ŝia gorĝo. La policistoj sin rigardas unu la aliankaj subite rideksplodas. Bartolino ŝtoniĝas. « Senkoraj homoj ! Policanaĉoj ! Kiel ili aŭdacas ridi? ». Ŝi intencas krii tion, sed jam unu el la policistoj kaptas la ruĝvestitan korpon kaj proksimiĝas al ŝi.

Sinjorino, trankviliĝu ! Rigardu ! Se vi prizorgus ĝin, ĝi povus esti denove utila ankaŭ la venontan jaron ! En la mano de la policisto Bartolino vidas senvivan pupon. Ja, ĝi estas malgranda Patro Kristnasko, simila al tiuj, kiujn oni ofte vidas en Decembro, alkroĉitaj al la balkonoj.

Advertisement

Ŝercoj

LA PLEJ BONAAMIKO

Kruko sidas kaj karesas la kapon de Bojboj, la hundo: Oni diras ke la hundo estas la plej bona amiko de la homo. Bojboj: Boj! (Prave) Kruko: Tio signifas ke VI estas MIA plej bona amiko, Bojboj. Bojboj: Boj boj boj! (Jes, sed ŝajnas al mi ke mi ne havis multan konkuradon!) * * *

UTILA TEMPO

Jozefino dum la tuta tago rigardas tra la fenestro kaj komentas pri la najbarinoj: Ha, Heleno kaj Suzano kune klaĉis ĉe sia ĝardenmureto dum la tuta mateno. Je tagmezo, Judito kaj Sarao faris la samon. Kaj nun jen Johanino, Jenifero, kaj Klaro klaĉas kaj klaĉas. Kruko: ?? Jozefino: Kruĉjo, tiuj virinoj devus trovi pli bonan manieron por utiligi sian tempon.... * * *

BONVENON

Kruko: Mi ĵus aĉetis novan pordomaton, karinjo. Sur ĝi estas la vorto "Bonvenon" . Venu vidi ĝin. Jozefino iras al la enirpordo, kaj trovas ke la pordomato estas sur la endoma flanko: Sed, ĝi devus esti ekstere. Kial vi metis ĝin ene? Kruko: Ĉar mi preferas kiam la gastoj foriras! * * *

HO, JENNIFER!

Kruko televidas varieteon. Kantas kaj dancas la famega "J.Lo" ([ĝejlo], Jennifer Lopez). Jozefino komentas: Ja, Jennifer Lopez estas tre sukcesa virino. Sed finfine, kion havas ŝi pli ol mi? Kruko ekstaras kaj eliras. Jozefino: Kien vi iras? Kruko: Mi prenas paperon kaj krajonon, por komenci liston.... de Vesperto

humuraĵo de Ewa Groĉowska el Francio

Tria premio en humuro

ALTA CELO

Adoleska Amando volas "pruntepreni" iom da mono. Kruko respondas: Ĉiu en la mondo havas celon en la vivo. Amando: ?? Kruko: MIA celo estas diri "NE" kiam vi petas monon. * * * tradukis Rikardo Cash el Francio publikigita kun lia permeso

Fonto: esperantoanekdotoj@googlegroups.com

This article is from: