1 minute read
Solvo de la krucvortenigmo
distris nin per siaj simpatioj. Mi ŝatus danki miajn heroojn de bildstrioj, fabeloj kaj kinejo de tiuj tagoj ĝis hodiaŭ. Lee kaj Arkın estis iomete la daŭrigo de la malnova kavalireca mito en la 20a jarcento. Mi vidas la “kataojn” (detalaj koreografiaj serioj de batalarta movado faritaj por esti praktikataj) de Kungfuo kaj Karateo kiel la koregrafio en baleto. Lee havas grandan influon sur ĉi tiu perspektivo de mi. Eĉ se ni ne okupiĝas pri luktosportoj, mi esperas, ke ni komencos la novan jaron per la "ŝtala volo" , kiu estas unu el la aferoj, kiu ekzistas en ilia esenco, kaj mi sendas mian amon al ĉiuj esperantistoj, kiuj legas ĉi tiujn liniojn.
Konuralp Sunal
Advertisement
20a de Novembro 2022 Büyükada, Istanbulo – Turkio
32>>
kabanon, lokita en la valo, proksime de Česká Třebová. Miloš transdonis ŝlosilon de la kabano al Jindřich kaj tiu kun Fred veturis per aŭtobuso. Miloš kun mi prenis refreŝaĵon kaj ni sekvis ilin piede. Subite Miloš ekkriis: „Mi forgesis atentigi Jindřichn, ke tuj post la enirpordo de la kabano troviĝas malfermita pordoklapo en la kelon!“ Kaj tuj ni rapidis kaj ambaŭ ni ege timis. Alveninte al la kabano ni aŭdis el interne laŭtan ridon. En la kabano sidis sur la benko Fred kaj Jindřich kaj ambaŭ ridegis. Kial? Kiam ili ambaŭ venis al la kabano, Jindřich malfermis la enirpordon kaj diris al Fred: " „Bonvolu eniri. “ „Ne, nur post vi, “ respondis Fred. „Vi estas nia kara gasto, bonvolu eniri!“ Poste sekvis ambaŭflanke kelkaj ĝentilaj frazoj kaj la kabanon eniris kara gasto Fred, kiu tuj falis en la kelon! „Feliĉa“ falo en la kelon restis sen vundigo kaj ambaŭ maljunuloj ege sincere ridis. Kaj post refreŝigo eĉ pli! Bedaŭrinde, Fred, Jindřich eĉ Miloš jam troviĝas en esperanta ĉielo, sed instruo, kiel en fablo, restas: „Ĝentileco ne ĉiam estas konvena. “
J. Pištora, Ĉeĥio Informilo majo 2005, kol. 241/21 Monata gazeto de EHandikapuloj