La Evangelio laŭ Marko 1-a ĉapitro 1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12 13
La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio. Kiel estas skribite en la profeto Jesaja Jen Mi sendas Mian anĝe‐ lon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon; Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn; venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn peko‐ jn. Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito. Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis bap‐ tita de Johano en Jordan. Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
50