FREDDY, la katoŝtelisto Vera okazaĵo el la jaro 1958
Ŝ
nupsi, nia kara fidela griztigrata katino, subite estis mortinta. Verŝajne ŝi mortis pro ratoveneno. La tuta familio funebris kaj nun ŝi devos ricevi decan entombigon. Sed estis vintro, forta frosto, la tergrundo estis frostata, firme kaj profunde. Tial ni envolvis ŝin en drapon, kuŝigis ŝin en pelvon en nia ĝardeno, ke ŝi tie ankaŭ frostiĝu. Kiam estos varma vetero, tiam ni volus ŝin solene entombigi. Nun – kiam amata dombesto mortis, tiam spertis tion ankaǔ la bonaj amikoj kaj konatuloj. Se ili estas ankaǔ katamantoj, sendube ankaŭ ili kunfunebras. Sed ne ĉiam la funebrado estas vere sincera. Ekzemple nia najbaro Freddy … Freddy, kiu loĝis en apuda strato, alloĝinte antaǔ kelka tempo, estis nia familia amiko, ĉar li venis, same kiel nia patro, ĉi tien el Bavario en la orientan randon de Berlino. Li nomiĝis Fred, ni infanoj nomigis lin Freddy. Li estis societema, aperis kiel gaja, joviala persono, kaj ofte li sidis kune kun nia patro en nia ateliero, volonte ĉe unu glaso da ruĝa vino. Freddy ĝenerale ne estis malinklina je la alkoholaĵo. Li ankaǔ frekventis la kelerodrinkejon en la ĉefstrato kaj tie li havis la plejfortan voĉon, kiun niaj senkulpaj samtempuloj aǔskultis, parte respektoplene, parte amuze, parte senkomprene, ĉar li parolis ĉiam en la bavaria dialekto. Je unu bona vintrotago okazis io tute nekredebla – Ŝnupsi estis for, kune kun la drapo – la malgranda pelvo estis malplena! Tio ne povas esti! Kiu faris tiaĵon? Tion oni ne povis toleri, nepre ni devis klarigi, kio okazis. Tuj ni tri fratinoj fariĝis detektivoj. Ni informis niajn amikojn, parencojn kaj konatulojn kaj dissvarmis en nian ejon, spione observante ĉion. Kaj ankaǔ baldaǔ venis la sciigo al ni, kiu estis respondeca pri tiu neimagebla okazaĵo. Freddy! Li mem elbabilis en sia kelerodrinkejo, kiel li kaŝiris dum la mallumeco en la ĝardenon de sia bona amiko kaj forkaptis la kadavron de katino, kvazaǔ antaǔ lia nazo. La mireginta publiko demandis, kion li intencus kun la morta besto, li ekklarigis, ke li volus preni la felon kontraǔ sia reǔmatismo, la senhaǔtigantan kadavron pendus al arbon por nutraĝo de paruoj. Do, nun ni ricevis la respondon! Sed la indigno pri tia perfido kaj la hipokriteco de Freddy – ni poste rimarkis, kun malfruo, lian stultan rikanadon – tio ne lasis heziti nin fari paŝojn kontraǔ li. Ĉio devas okazi
Turka Stelo ● julio 2021
verkis en la germana, tradukis kaj sendis Margarete Bastian el Germanio rapide, ĉar ŝajnis, ke li ankoraǔ ne plenumis la abomenan faron. Freddy havis je la fino de nia strato etĝardenon. Tie verŝajne li kaŝas nian katinon. Do – ni rapidegu tien! Jam estis malfrue je la vespero. La angulparcelo estis ĉirkaǔata per dratreta barilo, sed ĝi estis truhava, tiel ke ni povis trarampi ĝin. Kaj vere – malantaǔ la malgranda ĝardendometo ni ankaǔ trovis ŝin, ankoraǔ envolvate en sia drapo, kuŝanta en olda zinka bankuvo, kelkaj difektitaj sakoj estis superĵetitaj. En granda triumfo ni hejmenportis ŝin. Kiam venis la printempo, kaj la tergrundo degeliĝis, ni pretigis al nia Ŝnupsi honorindan entombigon en la rondo de familio, sub granda siringo arbusto, kaj la neĝboruloj alsonoris. La amikeco memkompreneble estis finita, kaj Freddy nun estis la familia malamiko. Unufoje li ankoraǔ kontaktis nin – kiam ni ĝuste sidis je la vespermanĝo, montriĝis subite lia rikananta vizaĝo tra la fenestrovitro. Nia patro malfermis la fenestron kaj rerikanis: „Nu, Freddy, ĉu vi denove uzas katon?“ Tio estas pasinta ekde longa longa tempo. Patro, patrino kaj Freddy dormas jam longe en paco en la vilaĝa tombejo, Kaj en la ĝardenangulo, kie dormetas nia Ŝnupsi, ekfloras en ĉiu printempo la neĝboruloj. verkis en la germana, tradukis kaj sendis Margarete Bastian el Germanio
29