1 minute read

Malfermo

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

nro 068 aŭgusto 2021

Turka Stelo

Advertisement

SALUTON,

La kronviruso pandemio furoras tra la tuta mondo. En multaj landoj la alvenon de la kvara ondo oni jam atestas.

Sed ne nur la pandemio estas nia nura problemo. Ĉi jare naturaj katastrofoj ankaŭ furoras tra la tuta mondo. En Usono firegoj, en Eŭropo kaj Azio inundegoj okazas. La temperaturoj multe altiĝis. Nuntempe en centra Eŭropo o ondo de varmego.

La 68‑a numero de nia revuo Turka Stelo nun estas en viaj manoj. Denove estas interesaj tekstoj en ĉi tiu numero:

‑ ni komencis publikigi la konkursaĵojn de EKRA 2021 konkurso. ‑ ni konatigas al vi la novan retĵurnalon GLOBOBS ‑ni komencas publikigi artikolojn el la UEA.FACILA.ORG retejo ‑ kaj multajn aliajn interesajn artikolojn vi trovos en ĉi tiu numero la seriaj tekstoj daŭras: La Kimero, La greka mitologio, Bildoj el la esperanta literaturo, La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj k.a. poeziaĵoj el diversaj landoj, ŝercoj, krucvortenigmoj ktp

Bonvolu resti hejme, vakciniĝu (se vi ne estas kontraŭ la vakcino), atentu la socian distancon kaj portu maskon. Ni scias ke la vakcino kreas antikorpojn kortraŭ la viruso en nia korpo kiel ĉiuj aliaj vakcinoj kaj helpas batali kontraŭ la viruso. Sed ni ne scias al kio estas kapabla la kronviruso kaze, ke vi kaptos ĝin.

La legado de nia revuo helpos al vi teni vin hejme malproksime de la kronviruso.

Bonan legadon al ĉiuj !

This article is from: