Turka Stelo #068 - 2021.08

Page 1

n­ro 068 aŭgusto 2021

La revueto de la turka esperantistaro

Turka Stelo

SALUTON, La kronviruso pandemio furoras tra la tuta mondo. En multaj landoj la alvenon de la kvara ondo oni jam atestas. Sed ne nur la pandemio estas nia nura problemo. Ĉi jare naturaj katastrofoj ankaŭ furoras tra la tuta mondo. En Usono firegoj, en Eŭropo kaj Azio inundegoj okazas. La temperaturoj multe altiĝis. Nuntempe en centra Eŭropo o ondo de varmego. La 68‑a numero de nia revuo Turka Stelo nun estas en viaj manoj. Denove estas interesaj tekstoj en ĉi tiu numero: ‑ ni komencis publikigi la konkursaĵojn de EKRA 2021 konkurso. ‑ ni konatigas al vi la novan retĵurnalon GLOBOBS ‑ ni komencas publikigi artikolojn el la UEA.FACILA.ORG retejo ‑ kaj multajn aliajn interesajn artikolojn vi trovos en ĉi tiu numero ­ la seriaj tekstoj daŭras: La Kimero, La greka

Turka Stelo ● aŭgusto 2021

mitologio, Bildoj el la esperanta literaturo, La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj k.a. ­ poeziaĵoj el diversaj landoj, ŝercoj, krucvortenigmoj ­ ktp Bonvolu resti hejme, vakciniĝu (se vi ne estas kontraŭ la vakcino), atentu la socian distancon kaj portu maskon. Ni scias ke la vakcino kreas antikorpojn kortraŭ la viruso en nia korpo kiel ĉiuj aliaj vakcinoj kaj helpas batali kontraŭ la viruso. Sed ni ne scias al kio estas kapabla la kronviruso kaze, ke vi kaptos ĝin. La legado de nia revuo helpos al vi teni vin hejme malproksime de la kronviruso. Bonan legadon al ĉiuj !

1


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.