1 minute read

Tempo Sigelita

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

TEMPO SIGELITA

KINO AFORISMOJ (ELDIRAĴOJ)

Advertisement

Kino: Bildotemplo plena je senfinaj ikonoj. *** Blanka Kurteno: La tuko sur kiu varmaj korpoj amoras. *** Projekciilo: La Lampo de la Fratoj Lumière kaj Edison, kiu elĵetas sennombrajn demonojn el ĝi. *** Kino: Li estas la nepo de la Ombra Teatro, la nepo de kalejdoskopo, infano de la lanterno magia. *** Fotilo: Kopiisto de lokoj, objektoj, entoj. *** Kamerao: Vida plumo de la 20a jarcenta historio. *** Direktoro de bildo: La magiisto, kiu empremiĝas lokon kaj lumon en skatolon. *** Reĝisoro: La rakontanto, kiu kreas rakontojn per moviĝantaj bildoj. La fabelisto de bildoj. *** Aktoro: Ŝamano, kiu faras mirindaĵojn per sia vizaĝo. *** Aktoro: Mortulo en loko, senmorta homo sur filmo. *** Aktoro: La spegulo de amo, volupto, perforto, beleco kaj feliĉo. *** Aktoro: Komikulo, kiu tiklas sen tuŝi, tiras ridojn el niaj buŝoj per nevidebla ŝnuro. *** Dublanto: Heroo kiu rezignis pro sia reputacio. *** Asistanto: Mano kaj brako de direktoro, tiu, kiu elprenas lian ŝarĝon. *** Sceno laboristo: La konstruistoj de la vidaj piramidoj. *** Kostumisto: Ornamisto de korpoj. Pesilo de vesto. *** Sceno dekoraciisto: La pentristo de la loko, precipe en historiaj filmoj. *** Produktanto: La persono, kiu frakasas la sonĝojn de la reĝisoro. La viro, kiu rigardas en la poŝojn de la spektantaro antaŭ ol la skripto.

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio

Magiisto kaj la unua kreema reĝisoro de kino: Georges Melies

*** Manuskriptisto: La unua rakontisto. La persono, kiu verkas la tekstojn, kiuj iĝos bildoj. *** Manuskriptisto: La unua posedanto de la revelacio, sed la persono, kies nomon oni ne aludas apud la profeto reĝisoro. *** Manuskriptisto: Foje, same kiel la reĝisoro mem. *** Manuskriptisto: Homo, kiu aspergas sonĝojn sur blankan paperon. *** Kritikisto: Filma babilulo. Vida ĉiosciulo. *** Kino Historiisto: Gardanto de la tombejoj de sonĝoj. *** Kino Historiisto: Arkeologo de senfinaj bildoj. *** Interreto: La senfinaj surskriboj de la Religio de Kino... ***

>>28

This article is from: