Turka Stelo #068 - 2021.08

Page 5

TEMPO SIGELITA KINO AFORISMOJ (ELDIRAĴOJ)

Kino: Bildotemplo plena je senfinaj ikonoj. *** Blanka Kurteno: La tuko sur kiu varmaj korpoj amoras. *** Projekciilo: La Lampo de la Fratoj Lumière kaj Edison, kiu elĵetas sennombrajn demonojn el ĝi. *** Kino: Li estas la nepo de la Ombra Teatro, la nepo de kalejdoskopo, infano de la lanterno magia. *** Fotilo: Kopiisto de lokoj, objektoj, entoj. *** Kamerao: Vida plumo de la 20­a jarcenta historio. *** Direktoro de bildo: La magiisto, kiu empremiĝas lokon kaj lumon en skatolon. *** Reĝisoro: La rakontanto, kiu kreas rakontojn per moviĝantaj bildoj. La fabelisto de bildoj. *** Aktoro: Ŝamano, kiu faras mirindaĵojn per sia vizaĝo. *** Aktoro: Mortulo en loko, senmorta homo sur filmo. *** Aktoro: La spegulo de amo, volupto, perforto, beleco kaj feliĉo. *** Aktoro: Komikulo, kiu tiklas sen tuŝi, tiras ridojn el niaj buŝoj per nevidebla ŝnuro. ***

Turka Stelo ● aŭgusto 2021

verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio Dublanto: Heroo kiu rezignis pro sia reputacio. *** Asistanto: Mano kaj brako de direktoro, tiu, kiu elprenas lian ŝarĝon. *** Sceno laboristo: La konstruistoj de la vidaj piramidoj. *** Kostumisto: Ornamisto de korpoj. Pesilo de vesto. *** Sceno dekoraciisto: La pentristo de la loko, precipe en historiaj filmoj. *** Produktanto: La persono, kiu frakasas la sonĝojn de la reĝisoro. La viro, kiu rigardas en la poŝojn de la spektantaro antaŭ ol la skripto.

Magiisto kaj la unua kreema reĝisoro de kino: Georges Melies *** Manuskriptisto: La unua rakontisto. La persono, kiu verkas la tekstojn, kiuj iĝos bildoj. *** Manuskriptisto: La unua posedanto de la revelacio, sed la persono, kies nomon oni ne aludas apud la profeto reĝisoro. *** Manuskriptisto: Foje, same kiel la reĝisoro mem. *** Manuskriptisto: Homo, kiu aspergas sonĝojn sur blankan paperon. *** Kritikisto: Filma babilulo. Vida ĉiosciulo. *** Kino Historiisto: Gardanto de la tombejoj de sonĝoj. *** Kino Historiisto: Arkeologo de senfinaj bildoj. *** Interreto: La senfinaj surskriboj de la Religio de Kino... ***

5

>>28


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.