1 minute read

Poemoj de Marija Mikicej

Poemoj de Marija Mikicej

por ni anstataŭe jam restas ne ondo ne nub’ sed papav’ de iu sur pad‘ en mallum‘ disĵetita

Advertisement

vi scias ke estas ĝi tie grajnetoj por ni nevideblaj en ĉiu jam floras la visko de mia forgeso kaj jam nereveno en ĉiu vidiĝas ŝlosil’ de malemo indic’ de l’ finado

vi aŭdas ke l’ noto l’ plej longa per sono tre alta forlavas la tuŝojn de l’ noktoj frenezaj ke per la tagiĝo marŝaŭm’ surhaŭtiĝas

vi vidas ke mi surbordiĝas denove en mito alia

*** kaj ie en ies sonĝo malantaŭ la dorso la suno balon’ flavkolora kaj gaja falas jam transhorizonten kaj laŭ la deklivo ruliĝas lasante sursable nur spuron fajran

kaj nun jam senzorge, facile konsentas vi pagi la plej altan prezon por ke la porcelano la plej delikata de birda kantado kaj vitroj koloral de lagoj, tapiŝoj de floroj flugantaj kaj bronzo de pluvoj tra la nubkasteloj

por ke la karavana daŭrado pasado la silka printempa eringi’ vagabonda dronigu vin super la kapo

*** kia malĝoj’ vin turmentas sur la vojkruciĝo simile al vundo delonga kaj nesanigita kia malgajo portadas kaŝe endormiĝintajn gruojn en la korbo? kiam la suno forestas kaj muelejoj sur la forlasita rivero tufojn nebulajn muelas kaj la muelisto ŝutas en sakojn viajn ĉirkaŭvojojn ĉi tio ne estas unuafoje por vi kaj certe ne lastafoje vagi ĉi tie kie la tagoj konfuziĝas kie vi ridas komence kaj poste vi perdas kaj denove komence kaj ree inverse

kie malvoj tra rompitaj fenestroj plu floras ruĝe kaj blanke kaj en la pajla tegmento kiel en la koro birda nesto eksplodas

tradukis kaj sendis Petro Palivoda el Ukrainio

poemoj de Marija Mikicej el Ukrainio

elukrainigis kaj sendis Petro Palivoda el Ukrainio

ilustraĵo de Olena Jasinska

This article is from: