1 minute read

Solvo de la krucvortenigmo

Belmondo laboris kun bonaj reĝisoroj, portretis rolulojn en belaj scenarioj, dum sia vivo de preskaŭ unu jarcento; Li prezentis la arton de aktorado, kiun mi nomas "la privilegio vivi apartajn vivojn en reala vivo" , kun plezuro kaj ĝojo. Li perfidis sian unuan edzinon kun aktorino Ursula Andress. Iam li enamiĝis al Laura Antonelli dum kelka tempo kaj ili loĝis kune. Li vivis enviindan vivon kune kun belaj virinoj. Eble en la komenco li estis feliĉa kun Elodie Constant, la patrino de tri infanoj, sed por aktoroj malfacilas vivi monogame. Ekzemple, monogamuloj kiel James Stewart estas maloftaj inter la aktoroj. Estas tre probable, ke tiu aktoro ankaŭ travivis nemalkaŝitajn amojn en sia vivo. Lia filino Patricia forlasis ĉi tiun vivon antaŭ ol li. Li mortis dum fajro en la aĝo de 40... Flankenmetinte ĉi tiun doloron, li havis koloran kaj ĝojan vivon, kiun tre malmultaj homoj havas.

Mi malfacile esprimis tian longan karieron per vortoj. Por tiuj, kiuj amas lin, la ceteraj miloj da restantaj kvadratoj de filmoj estos pli klarigaj.

Advertisement

Bébel, post vi, mi verŝis tiom da larmoj, kiom verŝis la ĉeestantoj ĉe via entombigo. Vi estis ne nur la nacia heroo de Francio, sed ankaŭ mia heroo... La kinejoj, kie mi spektis viajn filmojn kune kun mia patro, mortis ankaŭ kun vi! La vireca modelo de mia infanaĝo kaj juneco, mia ulo Jean Paul Belmondo.

Belmondo = Bela Mondo.

Dankon, ke vi beligis mian adoleskan mondon kaj aldonis eksciton al ĝi... verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Büyükada insulo, İstanbul 21 Septembro 2021

This article is from: