7 minute read
Poemoj de Stefán Hörður Grímsson
Poemoj de Stefán Hörður Grímsson (1919–2002) el Islanda Poetika retejo
Bildo sen muro (Mynd án veggs)
Advertisement
Ho ĉisomere mi naĝos en la plej blua lago de Islando kaj ni lasos al la suno sekigi nin kaj mi devos rigardi vin sed vi devos rigardi la lagon.
Ĉio (Allt) Kiam oni veturas
Kiam oni veturas laŭ la vojo forsupren el la valo kaj preteris la Silentajn Altojn okazas ke multaj enrigardas la retrospegulon. Tio estas nur komprenebla kaj primeritas bondiron. Sed ĉiam estis pri tio iel sekrete.
Anstataŭe oni pensas pri io kio estas kolhara kaj kiel konvenos al ĝi vento tra kolharoj sed ni ne uzu vortojn nepre kaj tute ne vortojn mi simple pendos en viaj haroj kaj la maro sube.
Glaciejoj (Jöklar)
Somere la glaciejoj akceptas ĝoje la serenon brilas jubilaj dum varmaj sunotagoj saturas nin per mensogoj.
Vintre ili diras la veron tiam ili ne devas afektemi kongruas kun la vetero.
Grizŝtono
Suspektu pri feino somerbirdo areno ŝpinata
Neniamplu vidos vin iuj okuloj.
Iroj (Farir)
Tutbrila tekso estas agrabla por la griza cerbo kaj la inafanoj laborĝojaj kiuj prizorgas la kalkuladon. Sed multo loĝas en la ĉambroj.
Je horizontalaj horoj fremda fratino alstrebas supren sur altaj dekliivoj kie herboj odoras.
La fajfo
Ŝi haltas ĉe la fenestro. Tiam mi aŭdis la fajfon, fremdan melodieton kiu ligis la momenton al tiu bela nuko.
Longa tempo pasis. Ankoraŭ mi aŭdas ĝin –solsolan en tiu vasta senaĵo.
Evoluo
Angulo de ombro ombro de angulo
La kvara (Hin fjórða)
La suno de julio prilumigis la betonitan tegmenton de la sterkejo kaj knabineto elvenis el nedifinita direkto kaj dancis sur la plata kaj hela betono. Pasis duona jarcento kaj denova brilis suno de julio kaj nun en Torshavn. Kaj tiam mi vidis kie ŝi partoprenis la dancadon de la Vigilo de Olav, ankoraŭ bela kaj gracia. Tiam mi rekonis ŝin. Ŝi estis la kvara feino.
poemoj de Stefán Hörður Grímsson el Islando Tradukitaj de Baldur Ragnarsson el Islando
Fonto: https://poetika.esperanto.is/
malgraŭ la premo de la najbarejo. Ĉi tiu estas filmo en kiu Belmondo havas molan rolon. Ĝi ne estas malmola filmo. Ekzemple, ne estas "pafilo" kiel en la plej multaj filmoj de Belmondo. Estas murda temo en la fono, sed ni ne vidas iun ajn pafilon en la mano de la aktoro. Sed lia cigaredo estas en lia buŝo de tempo al tempo... Estas neniu spuro de la freneza Belmondo en ĉi tiu malrapida filmo adaptita de la romano de Marguerite Duras. Ĉi tiu senseksa amrakonto finiĝas kun la foriro de Chauvin de la urbo. La virino estas kuraĝa, ŝi forlasas la bankedon en sia domego noktomeze kaj iras al la drinkejo. Ŝi ne kapablas bremsi sian pasion. Chauvin estas tie, sed malgraŭ iliaj mallonga kaj forta intimeco kaj kisoj, li taksas ĉi tiun amon neebla kaj pro tio foriras. En ĉi tiu unua periodo de filmo estas neniu spuro de lia vireca, pafiluzanta, ŝercema kaj cinika ecoj. Kiu estas ĉi tiu milda, amema, digna homo? Demandosigno pri tio restas ĉe ni.
Fakte parte la sama demandosigno validas por la rolo de Gabriel Fouquet (Belmondo) en la filmo “UN SINGE EN HIVER (SIMIO EN VINTRO)” . Fouquet, kiu ĉiam revas iri al Hispanio, kiu batalas kontraŭ imagaj taŭroj kaj agas kiel Matadoro, kiu ludas flamenkon, estas drinkemulo, frenezulo, li venas por viziti kaj forpreni sian filineton el la orfa lernejo en ĉi tiu marborda urbeto. Dum iu parolado en la hoteltelefono, li diktas reklamajn sloganojn al la persono kun kiu li parolas. Ni komprenas de ĉi tio, ke ĉi tiu viro estas artdirektoro, redaktisto aŭ io alia. Ni ne scias, kia estis lia rilato kun sia edzino. Ni scias, ke li estas viro entuziasma, revema, malkvieta, kiu redonas la pasion por drinkado al la posedanto de la hotelo: Alberto (Jean Gabin), kiu estis fakte petanto je drinkado. Tiu neforgesebla maljunulo Jean Gabin gajnas nian simpation kun siaj, patreca, matura, sperta ecoj... Precipe en la fino de la filmo, en la sceno, kie la ekscentra ludilfaristo de la urbo, Landru (Noël Roquevert), kune kun ili, eksplodigas artfajraĵon kaj kunigas la homojn estas eksterordinara. Ĉi tiu tre bela, humana filmo montras al ni ne la alkoholulojn, sed la homojn, kiuj ne povas enpremiĝi en mallarĝajn muldilojn, kiuj volas superi la monotonecon de la vivo, kaj iliajn penojn "eskapi" de la limoj. Belmondo montras tiun frenezan, ribeleman, militeman bildon ĉi tie, sed ankaŭ en ĉi tiu filmo, li ne havas pafilon en la mano. Mi menciu ankaŭ la majstran kaj naturan aktoradon de Suzanne Flon en la rolo de la edzino de Albert en ĉi tiu mirinda nigrablanka filmo de Henri Verneuil.
Kontraŭe al filmoj, en kiuj Jean Paul Belmondo ludas policiston, agenton (ekzemple en “Le Marginal” , “Le Professionnel” , “L'Alpagueur” , ktp) aŭ ŝteliston (en “Le Cerveau” , “Le Voleur” , “Borsalino” , “Le Casse” , ktp), ekzistas ankaŭ la filmo “LA SIRENE DU MISSISIPI” , kiun mi konas. Louis Mahé (Belmondo), animplena komercisto naskita kaj kreskinta en Reunio insulo, atendas sur la doko de la insulo la virinon, kiun li renkontis pere de korespondado, Julie Roussel (Catherine Deneuve), pri kiu li poste ekscias, ke ne estas la virino en la foto, sed iu alia virino. La ĉeno de okazaĵoj kaj amo, kiuj komenciĝos kiam ĉi tiu virino eniras lian vivon, trenas lin al iĝi murdisto. Ĉi tiu melodrama filmo – ĝi tiel ŝajnis al mi de François Truffaut gravas por montri la grandecon de amo kaj pasio. Kaj kvankam Belmondo uzas pafilojn ĉi tie, ĝi ne estas furora filmo. Riĉa viro, virino, kiu kreskis en malbonaj kondiĉoj, prostituitino... Eksterlinia rilato, fideleco al amo, la daŭra konflikto inter viro kaj virino.
La sekse senhava filmo de Jean Paul Belmondo “LÉON MORIN PRÊTRE (PASTRO LEON MORIN)” , en kiu ludas katolikan pastron, estas eble eĉ pli deprimanta ol la filmo “Moderato Cantabile” ... Tra la filmo ni spektas, la internan animon de juna virino
(Barny), kiu iras al la pastro por konfesi, ŝiajn pensojn, ŝian samsekseman intereson al virino, kiu laboras en la sama laborejo, la labormedion kaj ŝian vivpercepton. La pastro pacience respondas al ĉiujn demandojn de ĉi tiu ateisma virino kaj donas al ŝi librojn kaj demandojn ekde ilia unua renkontiĝo. La pastro, memproviza, decidema, laborema kaj kies seksecon ni ne povas vidi, kisas la virinon nur unufoje en la filmo. Fakte ĉi tiu kiso estas nur en la sonĝo de la virino. Tamen la virino, kiu pense batalas kun ĉi tiu junulo, ne plu povas subpremi ŝiajn seksajn dezirojn kaj konfesas ilin al li. Ĝis la fino de la filmo ni scivolemas “ĉu la pastro iel agos aŭ ne?” . Sed vane! Kiam la pastro estas translokiĝanta al alia loko pro labordevo, la virino venas al li kun ankoraŭ atendema sinteno sed la pastro restas kiel roko kaj faras al ŝi religiajn paroladojn. La filmo finiĝas kun la bildo de la virino promenantan en la malplena strato noktomeze pro la agonio de nerealiĝinta amo. Mi devas diri, ke Emmanuele Riva ankaŭ estas sukcesa aktorino.
“STAVISKY (1974)” kaj “LE CORPS DE MON ENNEMI (1976)” estas inter la agadfilmoj de tiuj jaroj, kiujn oni povas konsideri pli intense politikaj, kaj malkaŝas la malpuraĵon de kapitalismo.
Laŭ IMDB (la internacia filmdatumbazo), li faris entute 91 filmojn, inkluzive siajn unuajn mallongajn filmojn. La granda Belmondo daŭre ĉeestis ankaŭ sur la teatra scenejo. En sia matureco (en la 90aj jaroj), li revenis al siaj amataj scenejoj, kiuj estis lia naskiĝloko (lulilo) kun la jenaj teatraĵoj: “Kean” , “Cyrano” , “Tailleur pour Dames” , “La Puce à l'oreille” kaj “Frederick ou le Boulevard du Crime” . Li unue paŝis sur la teatran scenejon en la aĝo de 15. Li diplomiĝis el la Pariza Konservatorio, sed ne estis akceptita en "Comedie Français" .
Estas ankaŭ rakonto pri lia rifuzo de la "César premio”: en la jaro 1988, li gajnis la unuan kaj ununuran “César premion” de sia kariero pere de la “Itinéraire d'un Enfant Gâté” de Claude Lelouch, kaj ĝin li rifuzis. La kialo estis la fama skulptisto César Baldaccini, kiu skulptis la premian skulptaĵon kaj nomis lin. Baldaccini iam insultis la patron de Belmondo: Paul Belmondo, kiu estis ankaŭ skulptisto.
Jes li ne estis akceptita en “Comedie Français” , sed li enskrapigis sian nomon en la historion de aktorado!
Spektante la filmojn de Belmondo el la 60aj kaj 70aj jaroj, la veststilo de tiu tempo, la virinoj kaj iliaj stiloj eniĝis en mian kapon. Filmo fluas en niajn okulojn ne nur kun la aktoroj, sed ankaŭ kun ĉiuj dekoroj kaj objektoj en ĝi. La komunaj objektoj, kiujn ni vidas en multaj el la filmoj de Belmondo, estas CIGARETO kaj PAFILO kaj kiel pafilo, plejparte la PISTOLO. Pro la cigaretoj, kiun li daŭre tenis en sia buŝo, mi scivolemas kiel li ne suferis de pulma kancero? Eble tion malhelpis lia dinamiko kaj lia pasio por la vivo.