1 minute read
Facilaj rakontoj
Facilaj Rakontoj
Aŭdienco
Advertisement
unuaktaĵo, Václav Havel tradukis Josef Vondroušek
Personoj: bierfarista ĉefo, Vaněk
Enkonduka sceno
Sur la scenejo troviĝas la oficejo de bierfaristo. Maldekstre estas pordo kaj super ĝi pendas ia enkadrigita diplomo, dekstre ŝranko kaj registroteko kaj sur ili aro da bierboteloj kun diversaj etikedoj; sur la fona muro troviĝas granda nearta pentraĵo, prezentanta Ŝvejkon kaj gastejestron Palivec, sub la pentraĵo estas ornama surskribo: "Kie ŝaŭmas la biero, regas paco sur la tero" , meze de la scenejo troviĝas kancelaria tablo kaj tri seĝoj, sur la tablo estas amaso da diversaj aktoj, kelkaj malplenaj boteloj de biero kaj kelkaj glasetoj. Apud la tablo sur la planko staras botelujo. Laŭlonge de la muroj kaj ĉefe en la anguloj de la ejo troviĝas malfacile difinebla brikabrako, ekz. diversaj forigindaj ventoliloj, praa radioaparato, rompita vesthoko, stoko da malnovaj ĵurnaloj, botoj kaj simile. Kiam leviĝas kurtenego, sidas ĉe la tablo la bierfaristo en labormantelo, kun la kapo surtable kaj laŭte ronkas. Post tempeto aŭdiĝas frapado ĉe la pordo. La bierfaristo tujtuje vekiĝas.
sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio
Vaněk: Mi alruletas –Ĉefo: Pli bone alruli ol deruli, ĉu? Vaněk: Jes. (Paŭzo) Ĉefo: Kiu hodiaŭ rulas? Vaněk: Ŝerkezi –Ĉefo: Ĉu li do venis? Vaněk: Jes, antaŭ momento –Ĉefo: Ebria? Vaněk: Ebrieta. (Paŭzo) Ĉefo: Trinku! Kial vi ne trinkas? Vaněk: Dankon, al biero mi ne tre kutimas. Ĉefo: Ĉu vere? Tion mi lernigos do al vi. Vi kutimiĝos! Ĉi tie ni ĉiuj trinkas bieron – jen tradicie –Vaněk: Mi scias – (Paŭzo) Ĉefo: Ne estu malgaja! Vaněk: Mi ne malgajas. (Paŭzo) Ĉefo: Nu, kio alia? Vaněk: Alia? Ĉefo: Nu, ĝenerale –Vaněk: Dankon, elteneble –Ĉefo: Ĉu plaĉas ĉi tie? Vaněk: Sufiĉe Ĉefo: Povus esti pli terure, ĉu? Vaněk: Jes.
El „Apokrifoj“ de Karel Čapek, elstara ĉeĥa verkisto Traduko el la ĉeĥa al Esperanto Josef Vondroušek Eldonis Ĉeĥa EsperantoAsocio, 1970.
Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova
Bierfarista ĉefo: Envenu – (envenas Vaněk en vatita laborvesto kaj botoj) Vaněk: Bonan tagon –Ĉefo: Ha, sinjoro Vaněk! Venu! Sidiĝu! (Vaněk nekuraĝe sidigas sin.) Ĉu bieron? Vaněk: Ne, dankon –Ĉefo: Kial ne? Prenu do – (La ĉefo elprenas el la botelujo botelon, malfermas ĝin, plenigas du glasojn, unu ŝovas al Vaněk, la duan tuj eltrinkas.) Vaněk: Dankon –Ĉefo: Nu? Kiel iras, Vaněk? Vaněk: Dankon, bone –Ĉefo: Devas, ĉu? Vaněk: Hm. (Paŭzo) Ĉefo: Kion vi faras hodiaŭ? Ĉu vi derulas?