Facilaj Rakontoj
sendis Jindřiška Drahotová, el Ĉeĥio
Aŭdienco unuaktaĵo, Václav Havel tradukis Josef Vondroušek Personoj: bierfarista ĉefo, Vaněk Enkonduka sceno
Vaněk: Mi alruletas – Ĉefo: Pli bone alruli ol deruli, ĉu? Vaněk: Jes. (Paŭzo) Ĉefo: Kiu hodiaŭ rulas? Vaněk: Ŝerkezi – Ĉefo: Ĉu li do venis? Vaněk: Jes, antaŭ momento – Ĉefo: Ebria? Vaněk: Ebrieta. (Paŭzo) Ĉefo: Trinku! Kial vi ne trinkas? Vaněk: Dankon, al biero mi ne tre kutimas. Ĉefo: Ĉu vere? Tion mi lernigos do al vi. Vi kutimiĝos! Ĉi tie ni ĉiuj trinkas bieron – jen tradicie – Vaněk: Mi scias – (Paŭzo) Ĉefo: Ne estu malgaja! Vaněk: Mi ne malgajas. (Paŭzo) Ĉefo: Nu, kio alia? Vaněk: Alia? Ĉefo: Nu, ĝenerale – Vaněk: Dankon, elteneble – Ĉefo: Ĉu plaĉas ĉi tie? Vaněk: Sufiĉe Ĉefo: Povus esti pli terure, ĉu? Vaněk: Jes.
Sur la scenejo troviĝas la oficejo de bierfaristo. Maldekstre estas pordo kaj super ĝi pendas ia enkadrigita diplomo, dekstre ŝranko kaj registroteko kaj sur ili aro da bierboteloj kun diversaj etikedoj; sur la fona muro troviĝas granda nearta pentraĵo, prezentanta Ŝvejkon kaj gastejestron Palivec, sub la pentraĵo estas ornama surskribo: "Kie ŝaŭmas la biero, regas paco sur la tero", meze de la scenejo troviĝas kancelaria tablo kaj tri seĝoj, sur la tablo estas amaso da diversaj aktoj, kelkaj malplenaj boteloj de biero kaj kelkaj glasetoj. Apud la tablo sur la planko staras botelujo. Laŭlonge de la muroj kaj ĉefe en la anguloj de la ejo troviĝas malfacile difinebla brikabrako, ekz. diversaj forigindaj ventoliloj, praa radioaparato, rompita vesthoko, stoko da malnovaj ĵurnaloj, botoj kaj simile. El „Apokrifoj“ de Karel Čapek, elstara ĉeĥa verkisto Kiam leviĝas kurtenego, sidas ĉe la tablo la bierfaristo Traduko el la ĉeĥa al Esperanto Josef Vondroušek en labormantelo, kun la kapo surtable kaj laŭte ronkas. Eldonis Ĉeĥa EsperantoAsocio, 1970. Post tempeto aŭdiĝas frapado ĉe la pordo. La bierfaristo tujtuje vekiĝas. Fonto: Legolibreto 2 de Jindřiška Drahotova Bierfarista ĉefo: Envenu – (envenas Vaněk en vatita laborvesto kaj botoj) Vaněk: Bonan tagon – Ĉefo: Ha, sinjoro Vaněk! Venu! Sidiĝu! (Vaněk nekuraĝe sidigas sin.) Ĉu bieron? Vaněk: Ne, dankon – Ĉefo: Kial ne? Prenu do – (La ĉefo elprenas el la botelujo botelon, malfermas ĝin, plenigas du glasojn, unu ŝovas al Vaněk, la duan tuj eltrinkas.) Vaněk: Dankon – Ĉefo: Nu? Kiel iras, Vaněk? Vaněk: Dankon, bone – Ĉefo: Devas, ĉu? Vaněk: Hm. (Paŭzo) Ĉefo: Kion vi faras hodiaŭ? Ĉu vi derulas?
32
Turka Stelo ● oktobro 2021