2 minute read
Hajkoj
Estos sataj, ni scias vere. Manĝos ĉion – glut, glut, glut, Manĝos ĉion – glut, glut, glut.
Se li ankaŭ siajn infanojn invitos, tiam al ni venos fino, daŭre tremis Pizo. Se vi estas tia malkuraĝulo, revenu al tiu raspilkola Strobilo. En lia ĝardeno laktaj riveroj fluas, kaj li min kelkajn tagojn soifigis, eĉ guteton da akvo domaĝis. Ne nur vin, ekĝemis Pizeto. Mi povas eĉ Leonon kontraŭstari, sed eĉ mizeran birdeton mi timegas. Kaj kio atendas nin enarbare? Ne malkuraĝiĝu, mi estas arbido. Arbaro por mi estas nenia problemo. Ni iru, Glano kuraĝigis la verdvangan Pizon. Ni iru, kvazaŭ per fremdaj gamboj ekmovis Rapidulo. Mia patro ankaŭ sur vergo kreskis. Arbojn mi ankaŭ ne timas. Multe pli teruraj estas tiuj, kiuj sidaĉas en ili.
Advertisement
Kvankam li kuraĝigis sin per vortoj, sed ĉiupaŝe Pizo postrestadis de sia amiko kaj senĉese rigardadis malantaŭen. Kaj apudarbare, ekaŭdinte la ĉirpadon de multaj birdetoj, li blankiĝis kaj silente petis: Eble ni ankoraŭfoje ripozu? Volonte, respondis Glano. – Ni sidiĝu kaj mi rakontos al vi, kiel mi eĉ Korakon venkis. Vi konas, fraĉjo, mi povus ankaŭ kun Aglo lukti, se li ne timus min.
Pizeto deziris disciplinigi la amikon por ke li ne trofanfaronu, tamen tiumomente el ie bumsaltis surteren terura besto. Ĝi kaptis Glanon sur kolon kaj portis en la arbon. Amiko, vi estas portata! preskaŭ mortinta pro timo, krietis Pizo. Dankon pro la atentigo! – Glano apenaŭ havis momenton por krii kaj kune kun la besto malaperis en arbotruo. Kiel ajn li timis, kiel ajn tremis liaj poplitoj kaj klakis liaj dentoj, tamen Pizeto ne intencis fuĝi. Lia amiko estis savinda el malfeliĉo.
Rapidulo kaŝis sin malantaŭ folio kaj singarde ekrigardis ĉirkaŭe. En la arbotruo reaperis la terura longvosta besto kaj forsaltadis ien ajn. Tio estis Sciuro, tamen Pizeto ne rekonis lin, ĉar neniam estis lin vidinta. Post ioma tempo, portante ion en siaj dentoj, tiu monstro revenis en la truon. „Ke ĝi estas tiel terura kaj granda, estas nur duono de la malfeliĉo, sed kiel mi atingu ĉi truon? –pensadis Pizeto, serĉante konvenan ilon. Kaptinte akran pinglon de pino, li kuraĝe iris arbaren por liberigi sian amikon.
(daŭrigota)
"La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj” estas libro de litova verkisto Vytautas Petkeviĉius (1930 –2008). Li estas sufiĉe konata kaj precipe fama pro siaj porinfanaj kreaĵoj.
Hajkoj
Mankas li! Dolor! La surdeco brulegas. Dezertas domo.
Trompet´ vastaĵon voĉplenigas. Arbaro mutas. Silentiĝas bird´ .
Senluna nokto ie dolorkrias gitar ´ La matenruĝo!
Piednudaŭtun. ´ Vento pelas foliojn. Vintro ĉe sojlo.
Taso da kafo. En ĉambro sonas bluson ´ . Animo ĝemas. Mar ´ el sonoroj Alflugis de senlimoj. Tenera nokto!
Eksidiĝis ŝi en la malnova fotelo. Forpasis la tag ´ .
Luno sur bordo. Senstela ĉielo. Ŝi atendas amon.
Aŭtunfolio sur la tero falegas. Vento ĝin pelas.
verkis kaj sendis Ivaniĉka Maĝarova el Bulgario
verkis kaj sendis Ivaniĉka MAĜAROVA el Razgrad, Bulgario