3 minute read
Tempo Sigelita
TEMPO SIGELITA
HOPKINS
Advertisement
“En la bazo de la arto de aktorado estas ne aktoradi. Vi agas malbone se vi montras al homoj pli ol ili devas vidi. " Dum mi estis gimnaziano spektis mi Anthony Hopkins en la rolo de Quasimado en la BBC televidserio de 1982 “La Ĝibulo de Notre Dame” , kiu estis adaptado de la verko de Victor Hugo, kaj mi estis ege impresita. Tiel, ke spektinte lin, mi enŝovus kusenon en la dorson de mia piĵamo, kaj starus antaŭ la spegulo kaj imitus lin klinante mian korpon kaj pretendi ĝibulon. La voĉo donita al Quasimado, de Sezai Aydın, unu el la turkaj aktoroj de teatro kaj dublado, kiu jam forpasis, igis tiun frenezan Quasimado’n eĉ pli kompatinda kaj la voĉo integriĝis perfekte kun la aktorado de Hopkins.
“Esmeralda... Ŝi donis al mi akvon! Ŝi taksis min homo... "
Dum minutoj, mi voĉigus ĉi tiun linion antaŭ la spegulo kaj imitus Hopkins. La nomo Hopkins Anthony tiel engravuriĝis en mia menso, kaj mi legis mallongajn biografiojn pri li en pluraj gazetoj de la kolora gazetaro. Li estis filo de bakisto, li studis teatron, li havis alkoholproblemon ktp.
Mi spektis ĉi tiun bonegan aktoron poste en la filmoj “The Remains of The Day” , “Shadowlands” ,
“Magic” ,
“The Elephant Man” , “Across The Lake” , “84 Charing
Cross Road” , “Bram Stoker's
Dracula” , “Amistad” ,
“Hitchcock” , “Silence of The Lambs” kaj “The Father” .
Lia familia nomo ĉiam memorigis min pri Anthony Perkins. Hop–kins, Per–kins... Tiu estas la sola simileco. Alie, ili ne estas kompareblaj. Hopkins estas multe pli supera aktoro.
Angla amiko mia iam diris, ke li trovas lin enuiga kaj mi kontraŭis al
verkis kaj sendis Konuralp Sunal el Turkio
tio. Kia homo li vere estas ne estas grava por mi. La difinon “enuiga” diris mia amiko dum ni diskutis pri iu intervjuo de li. Mi pensas, ke en tiu intervjuo li estis tute natura kaj kio ajn li vere estis. En intervjuo kun Larry King, li emfazis, ke li ne zorgas tro multe pri aktorado, kaj ke li zorgas pri aliaj aferoj de vivo (ekzemple pentrado kaj muziko). Li ankaŭ havas konponaĵon prezentitan de la orkestro Andre Rieu. Lia edzino sendis ĉi tiun komponaĵon al la fama direktistro Rieu seninformante Hopkins. Hopkins surpriziĝis kiam la direktisto inkludis tiun muzikpecon en la repertuaron de la orkestro. Li ankaŭ havas 9 simfoniajn muzikpecojn, kiujn li donis al la Birmingham Simfonia Orkestro.
“Mi ne volis, ke la potenco en la centro de mia vivo estu nur rolludado. Aktorado, aktorado, aktorado... Mi ne prenas ĝin tiom serioze. Mi volas havi vivon ekstere. Ĉar tio estas sana, kaj tial mi muzikas, pentras. Mi spektas la naĝadon de balenoj. Mi volas havi plenplenan vivon. Sed mi ankaŭ ĝuas rolludadon. "
Laŭ mi, tia estas la vera artisto. Kvankam li amas sian profesion, li estas homo, kiu ne kaptiĝas en idealo.
“Se estas unu afero, kiun mi plenumis, tio estas ne preni min serioze. Mi ĝuas tion, kion mi faras kaj ili pagas min pro tio. Vi scias (tion diras al Larry King) antaŭ jaroj mi estis sur la scenejo kaj ludis Reĝon Lear. Iun vesperon mi diris al mi: 'Kion mi faras? Mi estas 37jara kaj mi povas portreti 80jaraĝan barbulon? Ĉi tiu estas tuta fiaĵo!’ Kaj mi decidis forlasi ĉi tiun laboron. Mi diris, ke mi ne povas fari ĉi tiun laboron (Li parolas pri teatro). Eĉ hodiaŭ, revenante hejmen de mia laboro mi diras al mi mem ‘Kion mi faras?’ . Sed mi ĝuas tion kaj oni pagas al mi pro tio. ”
“Ĉu vi havas bedaŭrojn? ” demandis Larry King.
“Ne. Ni ne havas tempon por bedaŭri. Ni vivas nian vivon. Gravas, kiu ni estas, kaj ne tiu, kiu ni pensas ke ni devas esti. Mi akceptas min tiel, kiel mi estas... Ne kiel mi devas esti. Ĉar ĝi estas mensogo!.. Mi estas maljuna pekulo. Mi faris multajn malbonajn aferojn, mi faris ankaŭ multajn bonajn aferojn. Ni devas pardoni nin kaj pluiri. ”
Denove, al demando pri morto, li emfazas, ke li pensas pri morto preskaŭ ĉiutage, sed tio ne estas penso devenanta de timo pri morto. Li diras, ke tio estas sonĝo ene de sonĝo, kiel diris Edgar Allen Poe (“A Dream Within a Dream” poemo de Poe).
En 2021, li ricevis la premion de Plej Bona Aktoro pro sia grandioza aktorado kaŝita en sia senpretendeco en la filmo “La Patro” (The Father), sed li ne ĉeestis la ceremonion. Hopkins, kiu estis en >>30