2 minute read

EKRA2021 Poezio Revulo

poetino diris: “Rapide pasis la temp’” . Mi feliĉas. La filino jam dudekjaras. Certe ankaŭ ŝi volis elekti por si la plej indan viron. Do ŝi atentis kelkajn, poste intime amikiĝis kun du. Ŝi ĉiam sinceras, do ĉiu el tiuj viroj sciis, ke ŝi amikas (kaj amoras) ne nur kun li. Sergeo konstante admonis, postulis, ke ŝi estu nur kun li. Kaj Alekseo akceptis ŝin tia kia ŝi estas. Do nature ŝi edziniĝis al Alekseo. Mi ĝojas pro ŝia elekto – kvankam mi eĉ ne dubis, ke ŝi elektos lin. Estu ili feliĉaj!…

Kaj vi, se vidas ion, kio ne eniĝas viajn moralajn ŝablonojn – ne juĝu. Precipe se neniu el ni plendas kaj ĉiuj kontentas. La vivo estas pli varia ol niaj imagoj pri

Advertisement

Valentin Melnikov

Belartaj Konkursoj 2018, branĉo TEATRAĴO, subbranĉo MONOLOGO KAJ SKEĈO Honora Mencio

Publikigita kun la permeso de la aŭtoro Fonto: http://verkoj.com/verkistoj/valentinmelnikov/

nejugu/

EKRA2021 Poezio Revulo

BARDO EN PRINTEMPO

La korpon ŝtofo lasos Por kisoj sunaj, flamaj, La koron lasos spleno, Li plenos je jubilo.

Tra gelo l' bardo pasos Al tagoj varmaj, amaj, Aromo kaj poleno Lin kovros en aprilo.

La korpon lasos ŝtofo Por kisoj flamaj, sunaj, La koron spleno lasos, Li plenos je amoro.

Alvenos koren strofo Pri sentoj liaj junaj, Glacion li frakasos, Glacion de angoro.

MALFERMETITAANIMO

Mi vian koron malfermetis Kaj mian koron lum' bonkora Ekbanis. Vintre mi impetis El splen' al vivo ĝojkolora. Mi venis ĝojen ĵus surprize. Nun super mia kapo lumas Ĉiela arko ĝojirize. Sub sun' mi verse kolombumas

SOS

En la koro brulis fĺamo, Mi aĺ mondo kriis, SOS Kaj estingis flamon amo Homa amo kiel ros’ . Ĵus finiĝis tiu dramo, L vivo verdas kiel ŝos’ .

konkursaĵoj de EKRA 2021 Razgrad

OLEG TEMELKOV –RIGARDO AL LA MONDO

1. Memoro pri danc’ kaj eĥo de muziko –kara pasintec’ .

2. Oldul’ kun bovoj –“oro” en la veturil’ . Rikoltsezono.

3. Printempaj sonoj –cikoni’ en la nesto. Blankas la domo.

4. Solaj boatoj ĉe l’ bordo. Trista maro. Aŭtuno venas.

5. Rokoj ĉe l’ bordo –gardistoj de l’ vilaĝo. La ondoj kantas.

6. Papavoj en la okuloj de l’ somero! Nedaŭra belec’ .

7. Kaŝitaj domoj rokoj ilin defendas. Noktaj eksonoj.

8. Rozoj malgajas pri amantaj okuloj. Falas folioj…

9. Sola preĝejo –sonorilo silentas. Neĝo survoje. 10. Solaj domoj en senpopola vilaĝo. Nek kanto, nek ĝem’ . 11. Juna amparo ĉe la fajro. Am’ brulas kaj en la koroj. 12. Printempa buked’ heliantoj en vazo. La suno tristas… 13. Memor’ el Balĉik kun vojet’ al la maro. Somera invit’ . 14. Abocolibro en la infanaj manoj. La mond’ ekkantas.

Revulo

poezio de Nikolaj Neĉaev el Rusio

Dua premio pri poezio

This article is from: