2 minute read

Birdoj je l’tagiĝo

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

– decidis la soldatoj kaj tuj kaptis la furiozantan estron ĉe kolo. – Mi estas via reganto! Mi estas via sinjoro! – Tre bone, sed ni devas vin ekzameni, – diris la soldatoj kaj ordonis sian estintan estron, ke li jungu ĉevalon. Li havis nenian komprenon, kiel tion komenci. Tiam kavaleriistoj donis al li sabron kaj ordonis akrigi ĝin. Sabalbono ekturnis la akrigilon tiel furioze, ke la sabro estis dentigita kiel segilo. La viroj jam ne donis al li la trian taskon. Ili tiris la litotukon for de Sabalbono kaj ekvidis, ke tiu estis tute ne fazeolo, sed ia ajn degenerulo. – Kompatu, – petegis la estro. – Mi neniam plu

militos.

Advertisement

La soldatoj ektraktis la situon. Tiutempe super iliaj kapoj eksplodis kelkaj obusoj lanĉitaj de Glano kaj Pizo, kaj surverŝis ĉiujn per la pluvo de proklamoj. – For la soldataĉojn! For Sabalbonojn! – ekkriis ĉiuj kavaleriistoj. Pro ĉi potenca krio eĉ la grundo ondegis sub iliaj piedoj.

Nenion atendante, la soldatoj kondukis nudan Sabalbonon al la plej granda sambuka kanono, verŝis en ĝin cent mezurkvantojn da diabla tabaka pulvo, sidigis sian eksreganton en malplenan obuson kaj pafis lin en la Lunon. Por la unua fojo la soldatoj por li tutkore kriis trifojan „hura“ . Feliĉe kantante ili ekiris hejmen. – Ni flugu al la infanterianoj! – iu propnis. – Ni

kune hejmen marŝos!

Ektremis, ekbruis la grundo sub la ĉevalaj hufoj, miloj da gorĝoj kantis gajajn kantojn, dek miloj da piedoj stamfis eĉ pli gajan stamfodancon. Aŭdinte tian bruegon, Glano kaj Pizo eliris por bonveni la rapidantajn kavaleriistojn. – Vivu paco! – kriis Glano. – Hura por la kavalerio! – alkriis Pizo.

Apenaŭ li tiel kriis, la kavaleriistoj forĉevaliĝis, ligis ilin kaj kondukis al la sama sambuka kanono, per kiu Sabalbono estis ĵus pafita al la Luno. – Kamaradoj, pro kio, – ploris Glano. – For la aĉajn soldataĉojn! – ne koncedis la kavaleriistoj. Nur nun la malfeliĉaj amikoj ekvidis, ke sur la brusto de Glano pendas multego da meritsignoj de Sabalbono kaj sur lia kapo staraĉas la kasko el blua akonita floro. – Ni ne estas kulpaj, ni nur ŝercis. La proklamon al vi skribis mi kaj Pizo, – provis senkulpiĝi Glano.

Nenio efikis. Ĉifoje soldatoj ŝovegis eĉ ducent mezurkvantojn da diabla tabaka pulvo, sidigis la amikojn en la malplenan obuson de la kanono kaj ekbruligis la prajmon. – Kia sendankemo! – ĝemis Glano. – Ja ni ambaŭ

nur deziris bonon al vi...

Terura bruego de la pafo dampis liajn ĝemojn kaj la senenhava obuso flugis en la ĉielon.

Birdoj je l’tagiĝo

Araneaĵon da steloj teksis la nokto super la rektangulo de mia ĝardeno. Je l’tagiĝo birdoj migris al la maro dum sur la grundo mi rigardis ilin kiel pensojn noktajn kaj dum ŝajne mi aŭskultis tra la branĉoj de l’pirarbo fore fore la dancadon de l’vivakvo kaj ŝajnis ke sub miaj piedoj la narcisobulboj iom supren puŝleviĝis kaj dorno (tenera) de la limonarbo iom frotis la blankecon de l’matenbrusto gutiganta el la cisterno kaj jen ubite la grundo sub miaj piedoj etendiĝis pli ol la hela ĉielo.

(daŭrigota)

"La aventuroj de Glano en la Lando de Malvirtoj” estas libro de litova verkisto Vytautas Petkeviĉius (1930 – 2008). Li estas sufiĉe konata kaj precipe fama pro siaj porinfanaj kreaĵoj.

tradukis kaj sendis Carmel Mallia el Malto

John Cremona

El la malta tradukis Carmel Mallia 22.2.2021

_____ John Cremona estas malta poeto (19182021): ĉefjuĝisto kaj vicprezidanto de la Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj; verkis en diversaj lingvoj+; verkisto de la unua malta sendependeca konstitucio.

This article is from: