2 minute read
Solvo de la krucvortenigmo
“Amistad” , en kiu, mi ne povas forgesi lian tre simplan geston: Li prenis florpoton de unu loko kaj metis ĝin en alian dum li parolis pri io. Li faris tion tiel nature, ke mia admiro pri tio ankoraŭ estas en mia memoro. En la tre bela kaj simpla filmo “84 Charing Cross Road” li ludis edziĝintan posedanton de librovendejo, kiu korespondadis kun usona verkistino, kiun li neniam antaŭe vidis. En unu sceno de ĉi tiu filmo, li ekvidas ĉarman aktorinon enirantan la butikon kaj senditan de lia korespondantino por lasi donacon al li sekrete! En sia rigardo al la virino, li tiel majstre gestas sian konfuziĝon pri la du virinoj, li ludas sian penson pri tio, kio li pensas ke ŝi estas lia korepondantino! Tiel iĝas bona aktoro kaj tiel iĝas bona filmo.
Post ĉi tiu artikolo, mi fervore spektos la filmojn de Hopkins, kiujn mi ankoraŭ ne spektis.
Advertisement
Konuralp Sunal
22a de februaro 2022 Buyuükada insulo, İstanbul – Turkio
32>>
„Kiel vi opinias?“ demandis la Malgranda Sorĉistino. „Kiel mi opiniu! Se mi estus vi kaj povus sorĉi, mi tutcerte ne bezonus tizanon por varmigi min! Dekomence mi nepre evitus ĝin!“ „Sed mi ja faris ĉion, kion mi povis fari!“ diris la Malgranda Sorĉistino. „Mi surmetis du parojn da gantoj, la vintrobotojn, la lanan kaptukon kaj sep jupojn... “ „Aĥ ĉesu!“ kriis Abrakso. „Mi scias rimedon konraŭ la frosto, kiu estas pli bona ol sep jupoj!“ „Pli bona ol sep jupoj?“ „Multe pli bona! Same vere, kiel veras ke mi estas korvo kaj nomiĝas Abrakso!“
La Malgranda Sorĉistino ankoraŭ ne komprenis lin. „Diru al mi“ , ŝi petis lin, „kion mi preterlasis laŭ via opinio. Sed vi devas diri tion pli klare kaj ne parolu ĉiam per enigmoj. “ „Ĉu mi vere parolas per enigmoj?“ demandis Abrakso. –„La afero estas tute klara, kiel akvo! Se vi havas kapablon forigi la malvarmon de la maronvendisto, kial do, mia kara, vi ne povas fari la samon por vi?“ „Aĥ!“ kriis la Malgranda Sorĉistino kaj frapis sian frunton, „Tio estas ĝusta! Kiel do okazis, ke mi ne havis tiun ideon pli frue? Vi pravas! Pro kio mi ja estas sorĉistino?“ „Ĝuste, ĝuste“ , konsentis Abrakso. „Kelkfoje vi ŝajne tute forgesas tion. Sed bone, ke vi havas iun, kiu de tempo al tempo memorigas vin pri tio!“
Kaj la Malgranda Sorĉistino fervore kapjesis pri tiuj vortoj kaj diris: „Jes, jes, vi vere estas la plej saĝa korvo, kiu iam ajn eloviĝis! Memkompreneble mi tuj sekvos vian konsilon. Kaj se vi konsentas, mi volas helpi ankaŭ vin per mia sorĉa diraĵo kontraŭ malvarmo, por ke vi estonte ne plu restu hejme, kiam mi elrajdos. “ „Konsentite!“ diris Abrakso, „vi foje rajtas fari ion bonan ankaŭ al mi!“
Tiam la Malgranda Sorĉistino sorĉis sin kaj la korvon, ke ili ne plu havu malvarmon. Ekde nun ili povis promenrajdi ankaŭ en la plej akra malvarmo, sen senti froston. Ili nek bezonis dike vesti sin, nek trinki poste tizanon.
Kaj nazkataron ili ankaŭ ne ricevis, kvankam ili de tiam estis survoje preskaŭ ĉiun tagon.