4 minute read

La ultimato

La ultimato humuraĵo de Laimundas Abromas el Litovio

T

Advertisement

uj post la jarfinaj festoj mi vizitis samideanon Mikaelon, kiun mi trovis plorantan. – Hej,amiketo, mi salutas vin! Kio okazis al vi? – mi ĉirkaŭbrakis samideanon. – Mi tre tre kompatas la homojn, ili estas tre malfeliĉaj, ili ne scias, kiel vivi, ili dronas en sufero, malsanoj, malfeliĉoj... – Kara amiko, nu vi donas..., rekte estas vi Dio, zorganto de la mondo, ĉagreniĝanta pri la sorto de mortuloj, – malsukcese mi provis ekŝerci. – Mi eĉ min kompatas. Mi ne vidas la sencon de la vivo..., mi kredas nenion..., min nenio interesas, eĉ Esperanto ne plu..., mi mortas..., – Mikaelo ree

profunde singultis, ĝemploris. – Amiko mia, kunulo, ne ploru vi, mi petas... Prefere konfesu vi, kio kaŭzis tian malbonan vian humoron. Kio okazis, karulo? – pridemandadis mi amikon.

Mikaelo forviŝis larmojn per maniko, ekrigardis malproksimen, poste min, kaj diris: – Min forlasis edzino. – Nu jes, tio ĉi estas afero alia, pli grava..., sed vi –„homoj“ , “la senco de la vivo“ ..., rekte vi diru, ke vi estas perfidita kaj forlasita, – mi mem eksentis min

maloportune. – Do kiel mi vivu plu? Mi tre hontas..., kion la homoj parolos, – denove ekploris Mikaelo. – Ne gravas, kion la homoj parolos pri vi... Oni parolis, parolas kaj parolos. Ne nervoziĝu! Tia estas la vivo. Pro kio vi devas honti? – kontraŭdiris mi. –Ĉiokaze hontu ŝi, ke vin forlasis. Mi pensas, ke ŝi streĉigas la situacion. Ludas ŝi, provante kompreni, kion ŝi povas atingi. – Mi al nenio taŭgas, – ree ekploris Mikaelo. – Mi

ne sukcesis ŝin savi.... – Vi malveras, vi estas bonulo, viveca, verkema, aktivulo en la kluba agado, vi ne kulpigu vin, ĉi tie, verŝajne, estas aliaj kaŭzoj... Vi sciu, ke ĉiu fino estas la komenco de io nova. Ekrigardu vi vian situacion pozitive. Vi restigu vian pasintecon kaj komencu la novan parton de la vivo, – mi konsolis samideanon. – Facilanime vi parolas. Mia koro sangumas, sed

vi..., – ofendiĝis Mikaelo. – Bone, amiketo mia, mi kompatas vin, – mi

kunmetis miajn polmojn kaj komencis vei: – Ho kiel mi kompatas vin, kiel kompatas, ho, ho,

ho...

– Vi, vi ne mokridu min, – ekkoleris Mikaelo,

restigu min en pacienco... – Tio jam ne estos! Ĉu mi restigu vin sola dum la malfacila tempo de via vivo? Ne ĝisatendos vi!... Portu la bokalojn, mi alportis bieron. Ni priparolos vian situacion esence!

Mikaelo alportis bokalojn, tranĉpecigis fromaĝon kaj iom trankviliĝis. Mi malŝtopis la botelon da biero kaj plenigis la bokalojn. Ni gustumis la bieron, ĝi estis malvarma kaj bongusta. Post ioma paŭzo Mikaelo komencis rakonti: – Ĉio komenciĝis antaŭ la jarfinaj festoj. Kiel kutime, antaŭ la festoj mi sidis ĉe komputilo kaj dissendadis la festgratulojn kaj bondezirojn al miaj geamikoj. Ŝi venis al mi kaj diris: –„Vi tute ne atentas min! Mi enuas. “

Mi interrompis mian komputiladon kaj returniĝis al ŝi. Staris ŝi antaŭ mi kun taŭzitaj haroj kaj okuloj ardantaj pro la kolero, kun levita ĉerpilo enmane. Ŝia sinvestiĝo estis stranga – verdire senvestiĝo. Bela kaj terura ŝi aspektis. Mi tre timas policon, sed edzinon, mi konfesas, timas mi dufoje pli forte. Fine ŝi diris: –„Do elektu vi: mi aŭ via Esperanto!“ Mi diris al ŝi nenion, kaj ŝi ankaŭ nenion diris pli. En profundo de la koro mi sentis min kulpa. Unu tagon poste ŝi kolektis siajn aĵojn kaj foriris..., – ree ekploris Mikaelo. – Al kiu ŝi iris? – ekinteresiĝante demandis mi. – Al tiu kantisto..., Dominiko, – honteme diris

Mikaelo.

mi. – Al tiu viransero?... Tiu drinkemulo?, – tre ekmiris

– Nu, jes...

– kaj eĉ li mem ekmiris. – Do li estas tute gapa, fiaktoro el la teatro de degenerintoj. Ĉu eble la kapo de via edzino perturbas? Eble ŝi kapon sian frappuŝis? – plue mi pridemandadis la amikon. – Mi ne scias..., ŝi diris, ke lin amas..., – kun

larmoj en la okuloj parolis Mikaelo. – Vi sciu, amiko mia, ke mi senreviĝis je via edzino. Ŝi tute ne meritas vin. Foriru ŝi kaj ne revenu. Brave!, – mi kelkfoje frapetis permane lian ŝultron. – Vi tiel opinias? – post eta paŭzo demandis Mikaelo. – Kompreneble; ĉe vi estu festo, sed ne funebro! Ni levu bokalojn! Estu vi libera. Vivu kaj ĝoju, ke vi foriĝis de via edzino, posedanta tian malbonan guston kaj percepton! – argumentis mi.

Ekscitita de tiu ĉi forta argumento, Mikaelo elradike ŝanĝiĝis. Ni glutis iom da biero. – Eble vi pravas, – ekpensis Mikaelo, – ĉu mi mortigu min nur pro tio, ke mia edzino perdis percepton kaj bonan guston? Iru ŝi sur ...!!! – forte eksakris li kaj finfine unuan fojon ĉivespere ekridetis. – Mi jam dum kelkaj tagoj ne vidis ŝin kaj mi jam opinias, ke tio ĉi ne

This article is from: