3 minute read
Koncepto de la homo, de la homaro
Koncepto de la homo, de la homaro verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio
"Servuti, estas jam esti mortinta" Komento direktita al iu el la francaj ĉefaj rezistantoj al la Kovimpreteksta faŝismo: "Ekde la komenco, mi asertis, ke nia batalo por libereco iras tre super la nuran sanitaran pasporton. Temas pri koncepto de la homo, de la homaro, la ideo kion oni faras al si pri Francujo, ĝiaj valoroj, ĝia estonteco, kiu estas en veto! Tiel, la enkarcerigo de la nevakcinitaj en Aŭstrio baldaŭ imitota de Germanio? Estas sinko de la homaro! Morala kaj etika kolapso. Krom esti perfekte senefika kompreneble. Ĉi tiu logiko de la enirpermesilo, puŝita al la fino, kondukas al la nedirebla, la apartigo, la Apartheid, kaj eble tre danĝeraj aferoj fine. Oni jam vidis tiajn.
Advertisement
Konsiderante ĉi tiun evoluon, kiu ĉie en Eŭropo konfirmas la tutan fiaskon de nurvakcinado, de la sanitara pasporto, de limigoj, ni nur povas esti kuraĝigitaj en la nobla rezisto, kiun ni faras! Eĉ pli kuraĝigita, ke pasintsabate en la nacia manifestacio en Parizo ni vidis la partoprenon fulme kreski, danke al la alveno de novaj Rezistantoj: Familioj, kiuj defendas infanojn, duoblevakcinitaj, kiuj ekdubas la oficialan diskurson, kaj decidis aliĝi al la vicoj de Rezisto. Bonvenon! La grandioza batalo gvidata de niaj samlandanoj en Gvadelupo konfirmas, ke oni gajnas, kiam oni estas unuiĝintaj, senkompromisaj kaj tenacaj !
En Gvadelupo, la batalo havas avantaĝon: la amasa implikiĝo de profesioj kiel fajrobrigadistoj, taksiistoj, kamionistoj, kaj eĉ instruistoj, kiuj komprenis, ke ili estas la sekvaj en la listo. En Metropolo, la sindikatoj perfidas, ni scias! (Mono! Subvencioj de la EŭropUnuiĝo) Aferoj estas do malpli simplaj, sed vojoj estas organizitaj, ni estas esencaj kaj noblaj, kiel en 194044, kaj ni iros kune al la venko" "Kion vi faras por Francujo estas esenca, kaj endos ja neniam mallevi la brakojn eĉ se propagandi iĝas malfacila aŭ danĝera (ĝi jam iĝis foje mortiga por certaj "malkaŝantoj" (angle
whistleblowers).
Ĉiutagaj faktoj pruvas, ke la interpretado de la Kovim krizo kaj la Klaus Schwab plano, kiel novan formon de totalismo estas evidenta. Mi pensas, ke vi devas insisti pri la klarigo de ĉi tiu interpretadkrado ĉiutage, por ke tiuj, kiuj aliras la diradon dumevolue povu kompreni la situacion preter sia persona sento el supertediĝo. Ili devas iri supere, ĉar perceptis vi, pli bone kaj pli rapide ol iu ajn, ke iam la celo fari de la sendependaj ekonomie dependulojn, tiuj, kiuj planas kaj direktas tion de longe jam (vd la filmon de Olivier Probst), donos al ili la panerojn de postvivado, ili kontentiĝos per neceso de supervivo kaj tiu de siaj familio kaj parencoj. Ni devas halti ĉion ĉi. "
Iom da sociekonomia historio: Pensu pri la profitoj, kiujn konjekteble ĝuis la fabrikantoj de ĉenoj kun la iniciato de la antikva sklaveco ! Kaj nun pensu pri la fabrikantoj de poŝtelefonoj....... hmm ? (jen! Ho, eĉ ne necesas legi Marxon tamen tio helpas! La Fabloj de La Fontain' sufiĉos! ĉar ĝi estas la rekta prudento mem. Kaj vi komprenos, kio okazas nun sur la tero)
verkis kaj sendis Roland Platteau el Francio
(foto: manifestacio sur Trafalgar Square, Londono)
brosi: per speciala ilo (broso) ordigi la harojn aŭ purigi la dentojn. cerbo: tio interne de la kapo, per kio oni pensas. elĉerpita: jam foruzinta ĉiujn fortojn. faldi: meti unu flankon de papero aŭ tuko sur la alian flankon, tiel ke unu flanko kuŝu sur la alia. instrumento: fabrikita ilo kun difinita celo; muzikilo. koncentriĝi: direkti sian plenan atenton al io. najbaro: homo loĝanta apude. palpebrumi: rapide fermi kaj malfermi la okulojn, aŭ nur unu okulon. restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi. senkonscie: sen klara scio pri la propraj agoj kaj spertoj. teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
Publikigita laŭ propono kaj permeso de Anna Löwenstein
Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/opinioj/