Turka Stelo #079 - 2022.07

Page 30

multekostaj ornamaĵoj de la Oriento, la plej multekostaj ŝtofoj, manĝiloj, dekoraĵoj de preskaŭ ĉiuj urboj de Eŭropo, parfumoj, ŝmiraĵoj, ĉio necesa por la subtenado kaj kreado de beleco, oraj kaĝoj kun paradizaj birdoj, malsovaĝitaj gepardoj kaj ventumilegoj el gigantaj krokodiloj, tapiŝoj kaj arfoj kun oraj kordoj – nun Ĥurem devis havi sian propran trezorejon por konservi ĉiujn ĉi luksaĵojn, kaj ĉef­ eŭnuko devis elekti por ŝi administranton – honestan maljunan virinon, kiu devus gvidi la grandan kaj malfacilan mastrumadon de la unua edzino de la sultano, la unua virino en la ŝtato, ne enkalkulante la valide­on – la sultan­patrinon. Kiam la silentema sultano prenis la korpon de la eta sklavino, ŝi per ĉiuj fortoj protektis kaj gardis sian animon, kiun ŝi kovris per ora krucifikso. Nun ŝi devis fordoni ankaŭ la animon, almenaŭ por la fremdulaj okuloj. “Kie estas miaj infanoj, tie estas mia animo”, – diris Ĥurem al la sultanpatrino, petante starigi sin antaŭ la ĉef­juĝisto de Istanbulo en Aja­Sofia. Ŝi suprenigis la montrofingron de la dekstra mano, la fingro de la konfeso, kaj akceptis Islamon. Batis en la korto granda sultana tamburo, ĝoje anoncante ke ankoraŭ unu animo aliĝis al Islamo; Ĥaseki sinklinis al la kadio, kaj la kadio metis la kunigitajn boatete manplatojn al la brusto kiel signo de alta estimo al ŝia sultanina moŝto – tiel atendis ŝi sian majstron, kiu jam revenis de la longdaŭra sanga militiro, hastis al la ĉefurbo, denove sen pompa eskorto, sen triumfo, preskaŭ sekrete, akompananta de la minaca plend­murmurado de la malkontenta militistaro kaj de la verdecaj kadavroj, per kiuj liaj militistoj, frapitaj de la terura pestego, sternis lian vojon de Rodoso ĝis la Pordego de Plezuro en la istanbula serajlo. Kaj antaŭ la sultano flugis lia ordono prepari la plej grandan donacon al la amatino Ĥaseki pro la filo – mirakle belegan robon el ora brokaĵo, borderitan laŭ la kolumo, manikoj, subo kaj la antaŭo de la robo per diamantaj kaj rubenaj steboj, dekoritan per giganta smeraldo, alportita el Aleksandrio, sur la loko de la koluma buko. Tiu smeraldo je tridek kvar dirhemoj kostis kvardek du kese – tio estas naŭcent okdek selimoj per oro, aŭ okdek mil dukatoj. Kaj la tuta robo

por Ĥaseki kostis cent mil dukatojn, la sumo, kiun eĉ granda eŭropa ŝtato verŝajne ne trovus en sia trezorejo, sed por la sultano, kiu kalkulis sian enspezon je kvar kun duono milionoj da dukatoj, tiu sumo eĉ ne ŝajnis tiel nekredebla. Kaj se rememori, ke ĉe la muroj de Rodoso pereis same cent mil sulejmanaj militistoj, tiam la kosto de la robo, kiun ĝis nun ne vidis la mondo, trovis sian, eĉ malgraŭ ke sangan, kiel konvenas al tiu granda reganto, pravigon. Sulejman eĉ verkis por si etan versaĵon: “Mi ripetis milfoje: ‘Kudru por mia amatino robon. Faru el la suno la supron, kiel subŝtofon prenu la lunon, el blankaj nuboj pluku la lanugon, fadenoj faru el la mara bluo, alkudru la butonojn el la steloj, kaj el mi butontruojn faru!’” Ĥaseki en la robo, kiun gardis ĉiuj pordistoj kaj gardistoj de la granda palaco, devis atendi la sultanon en la Trona Halo, starante ĉe la ora larĝa trono de la ŝahoj, malantaŭ la diafana, ore teksita kurteno; la unuan fojon en la tuta historio de Otomanoj, sultana edzino estis allasita al la trono (permesu almenaŭ stari apude!); tiu, kiu hieraŭ estis nekonata sklavino, hodiaŭ estas ĉiopova majstrino, proksimigita kaj altigita neimageble, inter la malaprobaj flustroj, riproĉoj kaj kaŝitaj insultoj, ŝi staris honorplene, levinte la kapeton kun luksaj ondecaj oraj haroj, kiu neniel volis kaŝiĝi sub la valora kovrilo, kun la vizaĝo, kovrita per fajna blanka tuko, kun nur du eltranĉaĵoj por la okuloj, sed el tiuj eltranĉaĵoj la okuloj flamis per tia brilo, ke ili superis la gigantan smeraldon sur ŝia fabela robo... Elukrainigis Ĵenja AMIS Ĵenja AMIS estas unu el ĉefaj organizantinoj de Montreala UK­2022 Per tiu ĉi traduko Ĵenia Amis denove invitas vin ĉiujn al UK en Montrealo

Solvo de la krucvortenigmo KRIPTA FRAZO Silento estas konsento

30

Turka Stelo ● julio 2022


Turn static files into dynamic content formats.

Create a flipbook
Issuu converts static files into: digital portfolios, online yearbooks, online catalogs, digital photo albums and more. Sign up and create your flipbook.