1 minute read

Malfermo

Next Article
Facilaj rakontoj

Facilaj rakontoj

nro 084 Decembro 2022

Turka Stelo

Advertisement

SALUTON,

Jen la fina numero de Turka Stelo de la jaro 2022. Baldaŭ ni adiaŭos la nunan jaron kaj komenciĝos la nova. Feliĉan novan jaron kaj ĉion bonan en la nova jaro por ĉiuj.

Ni esperu, ke ĉio en la nova jaro estos pli bona ol la nuna ĉar en 2022 ni travivis multajn diversajn malbonaĵojn. Eble ni vivas en la malordiĝo de la homa vivo sur ĉi tiu planedo.

En ĉi tiu numero vi trovos denove interesajn legaĵojn por via legado.

Lenke Szasz el Rumanio deziras pacon al ĉi tiu mondo.

Alproksimiĝas Kristnasko, do vi povos legi la rakonton Kristnaska Donaco de Ivaniĉka Maĝarova el Bulgario esperantigita de Hasan Jakub. Feliĉajn festojn al ĉiuj, kiuj festas Kristnaskon.

En la angulo Tempo Sigelita nia amiko Konuralp verkis pri la iamaj Karateo‑ , Kungfuo‑ ktp temaj filmoj, kiuj plej eble nuntempe estas jam forgesitaj. En la 15‑a de decembro ni festos la Zamenhofan Tagon, la 163‑an naskiĝ‑datrevenon de L.L.Zamenhof, la kreinto de nia lingvo.

Estas multaj aliaj legindaĵoj el diversaj landoj de nia mondo. Noveloj, rakontoj, humuraĵoj, poemoj, ŝercoj, krucvortenigmoj ktp ktp. Io por ĉiu.

Kun bondeziroj,

Bonan legadon al ĉiuj !

This article is from: